La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


PASTAĴO

Aŭtoro: Marco Picasso

©2026 Geo

La Enhavo

Piednotoj

[1] Olivoleo enhavas acidon oleatan, nesaturita acido, kiu malaltigas la nivelon de LDL (vidu ’lipoproteinon’ en la glosaro) en la sango kaj, male, altigas la nivelon de HDL (vidu ’lipoproteinon’ en la glosaro) kiu helpas forigi la kolesterolon el la arterodeponaĵo.

[2] Vorko, ne PIV-a vorto (eld. 1970), proponita de A. Cherpillod, kiu signifas ”publikaj konstrulaboroj”, kiel fervojoj, aŭtoŝoseoj, pontoj, ktp.

[3] Temas pri la palmo ’saguo’, kiu entenas farunon.

[4] Barixela una plena de macaronis.

[5] Ruĝero la dua, reĝo de Sicilio.

[6] En kelkaj italaj regionoj la nomo rilatas ankaŭ kun la ago: ”manĝi”, de kie pappardelle, paparele, ktp.

[7] Interesa estas la origino de tiuj ĉi lastaj: en Napolo oni kutimis ilin servi kiel ĉefan pladon dum la nupta festeno, kaj la nomon ili ŝuldas al la fakto ke la novedzino estis ĝis ĵus antaŭe ’fraŭlino(en la itala zitella).

[8] Ferdinando, naŭa filo – tria vira ido – de Karolo kaj Maria Amalja de Saksio, naskiĝis la 12-an de januaro 1751 kaj estis kronita reĝo nur okjaraĝa en 1759, kiam la patro Karolo fariĝis reĝo de Hispanio, post la morto de sia frato Ferdinando la 6-a. Ĝis tiam, la princo Ferdinando vivis kiel popola bubo, kutimo, kiun li konservis kaj pro tio nomata ”reĝo lazarono”.

[9] Siatempe oni ĝenerale nomis ĉiun longan pastaĵon ”makaronioj”; la nomo spaghetti estas multe pli malfrua, kaj ni ne trovas ĝin ĝis la jaro 1824 en peometo, kvankam, jam en dokumento de la jaro 1244 ni trovas la frazon ”pastaĵo knedita laŭ la formo de ŝnuretoj”.

[10] Lazarono estas, en la napola lingvo, la lasta klaso de la popolo; de tie la vorto venis en la italan kun la signifo de nenifaremulo. Fakte la lazaronoj, ne havante fiksan laboron, perlaboris la sufiĉon por aĉeti makaronjojn kaj poste ne plu zorgi ĝis la morgaŭo.

[11] Krom Italio, Francio kaj Grekio, kies leĝoj ne permesas miksi malmolan kun mola tritiko, en pluraj Eŭropaj landoj oni miksas la du diversproporcie.

[12] En montaj regionoj, vi devas kalkuli pri la fakto, ke akvo bolas pli frue ol atingi 100°C: pro tio pastaĵo povas kuiri ne bone; en tiu kazo, mi konsilas uzi kovrilon kaj teni ĝin premitan sur la kaserolo, tiel ke la interna premo restu pli alta; estas ankaŭ konsilinde aldoni salon antaŭ la ekbolo ĉar salo altigas la bolpunkton.

[13] Verdire, spagetoj estas tiom longaj ĉar origine por ilin sekigi, oni pendigis ilin al fadenoj aŭ kanoj, kiuj estis fiksitaj ĉe la plafono.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.