La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


PASTAĴO

Aŭtoro: Marco Picasso

©2026 Geo

La Enhavo

Enkonduko

Pastaĵo estas etika produkto. Socio ĝin bezonas.

Se Italio estas konsiderata la patrujo de pastaĵo – specife en ĝiaj sudaj regionoj, sed ne nur – tio estas ĉar tradicie en la pasinteco ĝi disvastiĝis plej facile ĝuste en tiuj malriĉaj landoj, kie dum pluraj jarcentoj, krom verdaĵoj, malmulto disponeblis por manĝi kaj, male, tritiko abundis aŭ almenaŭ ne mankis.

Hodiaŭ, la moderna industria produktado disponigas, je malalta kosto, sufiĉe riĉan kaj kompletan nutraĵon por la homaro.

Nur lastatempe, tamen, oni rekonis, science, la veron de tiu popola kredo.

Por doni efektivan servon al la popoloj, pastaĵo devas esti korekte produktata rilate la kvaliton, korekte kuirita kaj, kompreneble, korekte manĝata. Pro tio ĝi estas hodiaŭ konsiderata simbolo de sana nutraĵo.

Dum la lastaj jardekoj, past-industrio en Italio fariĝis modela – dank’al la multaj sciencaj studoj pri malmola tritiko, pri la muelteknikoj, pri la pastaĵfabrikaj teknologioj; sekve, la nutraj kaj dietaj aspektoj de pastaĵo multe pliboniĝis.

Tasko de la nuna libreto estas konigi plurajn aspektojn de la seka pastaĵo – t.e. farita nur el grio de malmola tritiko –, de ĝia historio, de ĝia kuirado kaj de ĝia ideala utiligo.

Ĝi ne estas receptolibro, tamen, simplaj kaj esencaj receptoj estas aldonitaj, por ke ĝi estu kompleta teksto por ĉiuj estontaj pastemuloj.

Fine de la libreto troviĝas glosaro kun klarigoj pri terminoj sciencaj aŭ teknikaj, kaj kun nomoj de pastoformoj, kiuj ne troviĝas en PIV aŭ kiujn PIV ne komplete aŭ ne kontentige eksplikas.

Marco Picasso


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.