La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L' RINGOJ
LA KUNULARO DE L' RINGO

Aŭtoro: J.R.R.Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 9: LA GRANDA RIVERO

Frodon vekis Sam. Li konstatis, ke li kuŝas, varme volvite, sub altaj grizhaŭtaj arboj en kvieta angulo de arbaro sur la okcidenta bordo de la Granda Rivero Anduino. Li tradormis la nokton, kaj la matena grizo malbrilis inter la nudaj branĉoj. En la proksimo Gimlio okupiĝis pri eta fajro.

Ili ekiris denove antaŭ ol plene tagiĝis. La plimultaj el la Kunularo vere ne entuziasmis pri rapidado suden: ili kontentis, ke la decido, kiun ili devos fronti plej malfrue kiam ili alvenos Raŭroson kaj la Tindrokan Insulon, necesos nur post kelkaj tagoj; kaj ili lasis la Riveron porti ilin siarapide, ne dezirante hasti al la danĝeroj preterkuŝantaj, negrave kiun vojon ili elektos finfine. Aragorno permesis al ili drivi sur la fluo laŭ ilia deziro, rezervante ilian forton antaŭ estonta laceco. Sed li insistis, ke ili almenaŭ ekiru frue ĉiun tagon kaj vojaĝu profunde en la vesperon; ĉar li sentis en la koro, ke tempo urĝas, kaj li timis, ke la Malluma Mastro ne maldiligentis dum ili restadis en Lorieno.

Tamen ili vidis neniun indikon pri malamikoj en tiu tago, nek en la posta. Pasis la malviglaj grizaj horoj sen okazaĵo. Kiam la tria tago de l' vojaĝo postzenitis, la tereno malrapide ŝanĝiĝis: la arboj maldensiĝis kaj poste tute malaperis. Sur la orienta bordo maldekstre ili vidis longajn senformajn deklivojn etendiĝantajn supren kaj foren al la ĉielo; brunaj kaj ŝrumpintaj ili aspektis, kvazaŭ fajro transpasis ilin, postlasinte neniun verdan herberon: dezertejo neamika sen eĉ rompita arbo aŭ elstara ŝtono por mildigi la malplenon. Ili atingis la Brunajn Terenojn, kiuj etendiĝis, vastaj kaj izolaj, inter Suda Mornarbaro kaj la montetoj de Emin Muilo. Kia pesto, milito aŭ misago de l' Malamiko estis detruinta tiun regionon, ne povis konjekti eĉ Aragorno.

Ankaŭ en la okcidento dekstre la tereno estis senarba, sed ĝi estis ebena, kaj multloke verda kun larĝaj herbejoj. Je tiu flanko de l' Rivero ili preterpasis arbarojn de grandaj fragmitoj, tiom altaj, ke ili forbaris vidadon okcidenten, dum la boatetoj siblis antaŭen apud iliaj vibrantaj randoj. Iliaj malhelaj velkintaj frondoj kliniĝis kaj balanciĝis en la malvarmaj ventetoj, siblante mallaŭte kaj triste. le-tie tra breĉetoj Frodo povis ekvidi ondformajn herbejojn, kaj malproksime post ili montetojn en la sunsubiro, kaj tre fore je rando de l' vidpovo malhelan linion, kie marŝis la plej sudaj vicoj de la Nebulecaj Montoj. *

Vidiĝis neniu signo de vivantaĵoj, krom birdoj. Tiuj estis multaj: etuloj fajfantaj kaj pepantaj inter la karikoj, sed ili malofte videblis. Okaze la vojaĝantoj aŭdis siblon kaj kriĉon de cignoflugiloj, kaj suprenrigardante ili vidis falangegon striantan sur la ĉielo.

– Cignoj! – diris Sam. – Kaj grandegaj cetere!

– Jes, – diris Aragorno, – kaj ili estas nigraj.

– Kiom vasta, malplena kaj morna aspektas ĉi tuta regiono! – diris Frodo. – Mi ĉiam supozis, ke ju pli oni vojaĝas suden, des pli varmiĝas kaj gajiĝas, ĝis la vintron oni postlasas por ĉiam.

– Sed ni ankoraŭ ne tre suden vojaĝis, – respondis Aragorno. – Ankoraŭ vintras, kaj ni malproksimas de la maro. Ĉi tie la mondo malvarmas ĝis printempiĝo, kaj povas esti, ke ni spertos denove neĝon. Tre malproksime ĉe la golfo Belfalaso, al kiu fluas la Anduino, estas varme kaj gaje, eble, aŭ estus tiel se ne ekzistus la Malamiko. Sed ĉi tie ni troviĝas ne pli ol cent okdek mejlojn, mi supozas, sude de Sud-kvarono en via fora Provinco, je plurcent longaj mejloj tiudirekten. Vi rigardas nun sud-okcidenten trans la nordajn terenojn de Markio, Rohano la regno de la ĉevalmastroj. Postnelonge ni alvenos la elfluejon de la Limlumo, kiu defluas el Fangorno aliĝe al la Granda Rivero. Tiu estas la norda limo de Rohano; kaj pratempe ĉio etendiĝanta inter Limlumo kaj la Blankaj Montoj apartenis al la Rohananoj. Tio estas lando fekunda kaj agrabla, kaj ĝia herbo estas senrivala; sed dum tiuj ĉi tagoj misaj la homoj ne loĝas apud la Rivero kaj malofte rajdas ĝis ties bordoj. Anduino estas larĝa, tamen la orkoj kapablas pafi siajn sagojn malproksime trans la fluon; kaj lastatempe, oni diras, ili kuraĝis transiri la akvon kaj ŝteli gregojn kaj generĉevalojn de Rohano.

Sam rigardis de bordo al bordo maltrankvile. Antaŭe la arboj ŝajnis malamikaj, kvazaŭ ili enhavus sekretajn okulojn kaj embuskantajn danĝerojn; nun li sopiris ĉeeston de la arboj. Al li ŝajnis, ke la Kunularo estas tro senŝirma, flosanta en boatetoj apertaj meze de terenoj senprotektaj, sur rivero, kiu estas limregiono de milito.

Dum la postaj unu-du tagoj, kiam ili pluiris, portataj seninterrompe suden, tiu sento de malsekureco plifortiĝis inter la tuta Kunularo.

Dum unu tuta tago ili prenis siajn remilojn kaj rapidis antaŭen. La bordoj preterglitis. Baldaŭ la Rivero plilarĝiĝis kaj malpli profundiĝis; longaj ŝtonozaj strandoj kuŝis oriente, kaj en la akvo troviĝis grizaj malprofundaĵoj, tiel ke zorgema stirado necesis. La Brunaj Terenoj altiĝis je mornaj montetaroj, trans kiuj blovis el la oriento frosta aero. Aliflanke la herbejoj iĝis ondiĝantaj teramasoj kun ŝrumpinta herbo meze de tereno marĉeja kaj tufa. Frodo ektremetis, pensante pri la razenoj kaj fontanoj, klara sunlumo kaj mildaj pluvoj de Lotlorieno. Malmulte oni parolis kaj neniom ridis en iu ajn el la boatoj. Ĉiu ano de l' Kunularo okupiĝis pri la propraj pensoj.

La koro de Legolaso kuris sub la steloj de somera nokto en iu norda maldensejo inter la fagaroj; Gimlio palpadis mense oron, kaj konsideris, ĉu ĝi taŭgas por prilaboro kiel muntaĵo por la donaco de la Damo. Gaja kaj Grinĉjo en la meza boato estis netrankvilaj, ĉar Boromiro sidis murmurante al si, foje mordante siajn ungojn, kvazaŭ ia malaplombo aŭ dubo lin konsumis, foje kaptante remilon kaj pelante la boaton proksimen al tiu de Aragorno. Poste Grinĉjo, kiu sidis ĉe la pruo, retrorigardante ekvidis strangan ekbrilon en liaj okuloj, kiam li fiksrigardis antaŭen al Frodo. Sam jam antaŭlonge decidis, ke, kvankam boatoj eble ne estas tiom danĝeraj, kiom li estis edukita kredi, ili estas multe pli malkomfortaj ol li eĉ imagis. Li estis enpremita kaj mizera, disponante neniun okupiĝon krom rigardado al la terenoj preterrampantaj kaj la griza akvo ambaŭflanke. Eĉ kiam la remiloj estis uzataj, oni ne riskis havigi unu al Sam.

Kiam krepuskiĝis la kvaran fojon, li estis retrorigardanta trans la klinitajn kapojn de Frodo kaj Aragorno, kaj la sekvantajn boatojn; li estis dormema kaj sopiris kampadon kaj senton de tero sub la piedfingroj. Subite io altiris lian atenton: komence li rigardis ĝin malvigle, poste li rektiĝis kaj frotis siajn okulojn, sed kiam li denove alrigardis, li jam ne povis ĝin vidi.

Ili tranoktis sur insuleto proksima al la okcidenta bordo. Volvite en lankovriloj, Sam kuŝis apud Frodo.

– Mi spertis kuriozan sonĝon iom antaŭ ol ni haltis, s-ro Frodo, – li diris. – Aŭ eble tio ne estis sonĝo. Kurioza ĝi estis ĉiuokaze.

– Nu, kia ĝi estis? – diris Frodo, sciante ke Sam ne trankviliĝos antaŭ ol rakonti sian historion, kia ajn ĝi estus. – Mi nek vidis, nek pripensis ion ridetindan de kiam ni forlasis Lotlorienon.

– Ĝi ne kuriozis ridetige, s-ro Frodo. Ĝi estis stranga. Tute misa, se tio ne estis sonĝo. Kaj prefere vi aŭdu ĝin. Okazis jene: Mi vidis ŝtipon kiu havis okulojn!

– En ordo pri la ŝtipo, – diris Frodo. – Ili abundas en la Rivero. Sed rezignu pri la okuloj!

– Tion mi ne rezignos, – diris Sam. – Ĝuste la okuloj vigligis min, por tiel diri. Mi vidis ion, kion mi supozis ŝtipo, flosantan antaŭen en la duonlumo malantaŭ la boato de Gimlio; sed mi ne multe atentis ĝin. Poste ŝajnis al mi, ke la ŝtipo grade proksimiĝas al ni. Kaj tio estis stranga, oni povus diri, pro tio, ke ni ĉiuj kune flosis laŭ la fluo. Ĝuste tiam mi ekvidis la okulojn: du palaj kvazaŭpintoj, iom briletaj, sur elstaraĵo je la pli proksima fino de la ŝtipo. Cetere, tio ne estis ŝtipo, ĉar ĝi havis padelpiedojn, preskaŭ cignecajn, tamen ili ŝajnis pli grandaj, kaj daŭre trempiĝis en kaj el la akvon.

» Tiam mi sidiĝis rekte kaj frotis miajn okulojn, intencante eligi krion, se ĝi estus ankoraŭ tie, kiam mi estus elfrotinta la dormemon el mia kapo. Ĉar la kio-ajn-ĝi-estis jam alvenis rapide kaj apudiĝis malantaŭ Gimlio. Sed ĉu tiuj du lampoj vidis min moviĝi kaj alrigardi, aŭ ĉu mi konsciiĝis, mi ne scias. Kiam mi denove rigardis, ĝi ne ĉeestis. Tamen ŝajnas al mi, ke mi ekvidis, per okulangulo, kiel oni diras, ion malhelan, kiu pafiĝis sub la ombron de l' bordo. Mi ne plu vidis okulojn, tamen.

» Mi diris al mi: “sonĝas denove, Sam Vato”, kaj mi diris nenion pli tiutempe. Sed poste mi pensadis, kaj jam ne tiom certas. Kion vi opinias pri tio, s-ro Frodo?

– Mi opinius nenion krom ŝtipo, krepusko kaj viaj dormemaj okuloj, Sam, – diris Frodo, – se tio estus la unua fojo, kiam tiuj okuloj estus viditaj. Sed ne estas tiel. Mi vidis ilin malantaŭe en la nordo antaŭ ol ni alvenis Lorienon. Kaj mi vidis strangan kreaĵon grimpanta al la fleto tiunokte. Ankaŭ Haldiro vidis ĝin. Kaj ĉu vi memoras la raporton de la elfoj, kiuj persekutis la orkaron?

– Ha, – diris Sam, – tion jes; kaj mi memoras ankoraŭ pli. Al mi ne plaĉas miaj pensoj, sed pripensinte tion kaj alion, rakontojn de s-ro Bilbo kaj tiel plu, mi kredas, ke mi povus nomi tiun kreaĵon, konjekte. Nomo malbela. Golumo, eble?

– Jes, ĝuste tion mi timis jam dum kelka tempo, – diris Frodo. – Ekde tiu nokto sur la fleto. Mi supozas, ke li embuskis en Morio, kaj tie kontaktiĝis kun nia spuro; sed mi esperis, ke nia restado en Lorieno denove mistifikus lin. La mizera kreaĵo certe kaŝis sin en la arbaroj apud Arĝentvejno, kaj gvatis nian ekvojaĝon!

– Proksimume tiel, – diris Sam. – Kaj prefere ni estu iom pli gvatemaj mem, aŭ ni sentos fiajn fingrojn ĉirkaŭ niaj koloj en iu proksima nokto, se entute ni vekiĝos por ion ajn senti. Kaj ĝuste tion mi celis. Ne necesas ĝeni Paŝegulon aŭ la aliajn hodiaŭ nokte. Mi vaĉos. Mi povos dormi morgaŭ, estante ne pli ol pakaĵo en boato, kiel oni povas diri.

– Mi povas, – diris Frodo, – kaj mi eble dirus “pakaĵo kun okuloj”. Vi ja vaĉu; sed nur kondiĉe, ke vi promesas veki min duontempe al la mateno, se okazos nenio antaŭ tiam;

Malfrunokte Frodo eliĝis el profunda malhela dormo kaj konstatis, ke Sam skuas lin.

– Estas domaĝe vin veki, – flustris Sam, – sed tion vi ja diris. Nenio raportindas aŭ malmulto. Mi pensis aŭdi mallaŭtan plaŭdon kaj snufan sonon antaŭ kelka tempo; sed aŭdeblas multaj tiaj strangaj sonoj apud la rivero nokte.

Li kuŝiĝis, kaj Frodo rektiĝis, volvite en siaj lankovriloj, kaj kontraŭbatalis la dormemon. Minutoj aŭ horoj pasis malrapide, kaj nenio okazis. Frodo estis ĝuste cedonta al la tento denove kuŝiĝi, kiam malhela figuro, apenaŭ videbla, flosis proksimen al unu el la albordigitaj boatoj. Longa blankeca mano estis neklare videbla, kiam ĝi etendiĝis kaj kaptis la boatrandon; du palaj lampsimilaj okuloj brilis malvarme dum ili rigardis enen, kaj poste ili turniĝis supren kaj rigardis al Frodo sur la insuleto. Ili ne pli ol unu-du paŝojn malproksimis, kaj Frodo aŭdis sibleton de enspiro. Li stariĝis, elingigante Pikon, kaj frontis la okulojn. Tuj ties lumo estingiĝis. Aŭdiĝis alia siblo kaj plaŭdo, kaj la malhela ŝtipformo forpafiĝis laŭflue en la nokton. Aragorno moviĝis dumdorme, turnis sin, kaj eksidiĝis.

– Pri kio temas? – li flustris, saltleviĝante kaj venante al Frodo. – Mi sentis ion dum la dormo. Kial vi elingigis vian glavon?

– Golumo, – respondis Frodo. – Aŭ almenaŭ tion mi konjektas.

– Ha! – diris Aragorno. – Do vi scias pri nia eta embuskulo, ĉu? Li plandis malantaŭ ni tra l' tuta Morio kaj eĉ ĝis Nimrodelo. De kiam ni enboatiĝis, li kuŝis sur ŝtipo kaj padelis mane kaj piede. Mi unu-du fojojn provis kapti lin nokte; sed li pli ruzas ol vulpo, kaj fiŝe forglitemas. Mi esperis, ke la rivervojaĝo venkos lin, sed li estas tro lerta naviganto.

» Ni devos provi pli rapidan iradon morgaŭ. Kuŝu nun, kaj mi vaĉos dum la restaĵo de la nokto. Mi volus kapti tiun mizerulon. Ni eble povus utiligi lin. Sed se tion mi ne sukcesos, ni devos klopodi por forskui lin. Li estas tre danĝera. Senkonsidere pri dumnokta murdo proprakonte, li eble atentigos eventualajn malamikojn pri nia vojiro.

La nokto forpasis sen ke Golumo montris denove eĉ ombron. Post tio la Kunularo tre atente vaĉadis, sed nenion pli ili vidis de Golumo dum la daŭro de l' vojaĝo. Se li ankoraŭ persekutis, li estis tre singarda kaj ruza. Pro ordono de Aragorno ili nun remis dum longaj periodoj, kaj la bordoj preteriris rapidege. Sed ili malmulte vidis la terenon, ĉar ili vojaĝis plejparte nokte kaj krepuske, ripozante dumtage, kaj kuŝante tiom kaŝite, kiom permesis la tero. Tiumaniere la tempo pasis ĝis la sepa tago.

La vetero estis daŭre griza kaj nuba, kun vento el la oriento, sed kiam la vespero noktiĝis la ĉielo okcidente sennubiĝis, kaj flakoj da malhela lumo, flava kaj pale verda, aperis sub la grizaj nubobordoj. Tie la blanka ŝelo de l' nova Luno estis videbla glimante en la foraj lagoj. Sam rigardis ĝin kaj sulkigis sian frunton.

La postan tagon la tereno ambaŭflanke komencis ŝanĝiĝi rapide. La bordoj komencis altiĝi kaj iĝi ŝtonozaj. Baldaŭ ili trapasis montetan rokecan terenon, kaj sur ambaŭbordoj troviĝis apikaj deklivoj enprofundigitaj sub arbustoj de dorno kaj prunelo, interplektitaj per rubusoj kaj ampelopsoj. Malantaŭ tiuj staris malaltaj diseriĝemaj klifoj, kaj fendaĵoj el griza vetertrivita ŝtono hedermalhela; kaj malantaŭ tiuj leviĝis altaj firstoj, kronitaj per venttorditaj abioj. Oni proksimiĝis al la griza monteta tereno de Emin Muilo, la suda bordo de Sovaĝujo.

Multaj birdoj frekventis la klifojn kaj la rokfendetojn, kaj la tutan tagon alte sur la ĉielo cirkulis birdaroj, nigraj kontraŭ la pala ĉielo. Dum ili kuŝis en sia kampejo tiun tagon, Aragorno rigardis la flugadojn dubeme, scivolante ĉu Golumo plenumis iun misaĵon kaj sciigo pri ilia vojaĝo jam disvastiĝis en la sovaĝejo. Poste, kiam la suno subiris kaj la Kunularo moviĝis kaj pretigis sin ekvojaĝi denove, li rimarkis malhelan makulon kontraŭ la velkanta lumo: birdegon alte kaj malproksime, jen cirkulante, jen plu flugante malrapide suden.

– Kio estas tio, Legolaso? – li demandis, indikante la nordan ĉielon. – Ĉu tio, kiel mi supozas, estas aglo?

– Jes, – diris Legolaso. – Tio estas aglo, ĉasanta aglo. Mi scivolas, kion tio antaŭdiras. Ĝi estas malproksime de l' montoj.

– Ni ne ekiros antaŭ plena mallumo, – diris Aragorno.

La oka nokto de l' vojaĝo alvenis. Estis jam silente kaj senvente; la griza orienta vento jam forpasis. La maldika krescento de la Luno estis frue falinta en la palan sunsubiron, sed la ĉielo estis klara supre, kaj kvankam tre malproksime en la sudo troviĝis grandaj amasoj da nuboj, kiuj ankoraŭ rebrilis nehele, okcidente steloj brile glimis.

– Ek! – diris Aragorno. – Ni riskos ankoraŭ unu noktan vojaĝon. Ni alvenas regionojn de la Rivero, kiujn mi ne bone konas: ĉar mi neniam antaŭe vojaĝis surakve tie ĉi, ne inter tie ĉi kaj la torentoj de Sarn Gebiro. Sed se mi ĝuste kalkulas, tiuj estas ankoraŭ multajn mejlojn antaŭ ni. Tamen troviĝas lokoj danĝeraj eĉ antaŭ ol ni venos tien: rokoj kaj ŝtonaj insuletoj en la fluo. Ni devas atente vaĉi kaj ne tro rapide remi.

AI Sam en la unua boato estis donita la vaĉula tasko. Li kuŝis sur la pruo rigardante en la malhelon. La nokto malheliĝis, sed la steloj supre estis strange brilhelaj, kaj sur la supraĵo de l' Rivero estis glimado. Estis preskaŭ noktomezo, kaj ili jam drivis kelkan tempon, apenaŭ uzante la remilojn, kiam subite Sam ekkriis. Nur kelkajn paŝojn antaŭe malhelaj formoj baŭmis en la fluo kaj li aŭdis la kirliĝon de rapidega akvo. Rapida fluo svingiĝis maldekstren, al la orienta bordo, kie la ŝanelo estas senobstakla. Dum ili puŝiĝis flanken la vojaĝantoj povis vidi jam tre proksime la palan ŝaŭmon de l' Rivero vipiĝante kontraŭ akrajn rokojn, kiuj elpuŝiĝis foren en la fluon kvazaŭ linio de dentoj. La boatoj estis kunkaŭrintaj.

– Atentu, Aragorno! – kriis Boromiro, kiam lia boato frapis la kondukan. – Jen frenezaĵo! Ni ne povas riski la torentojn dumnokte! Sed neniu boato kapablas travivi Sarn Gebiron, ĉu nokte, ĉu tage.

– Retro, retro! – kriis Aragorno. – Turniĝu! Turniĝu se vi povas! – Li plonĝigis sian remilon en la akvon, provante haltigi la boaton kaj ĝin turni.

– Mi miskalkulis, – li diris al Frodo. – Mi ne sciis, ke ni tiom progresis: Anduino fluas pli rapide, ol mi supozis. Sarn Gebiro certe jam proksimas.

Per grandaj klopodoj ili haltigis la boatojn kaj malrapide retroturnis ilin; sed komence ili povis nur pene iri kontraŭ la fluo, kaj la tutan tempon ili estis portataj pli kaj pli proksimen al la orienta bordo. Jam malluma kaj minaca ĝi superombris ilin en la nokto.

– Ĉiuj kune, padelu! – kriis Boromiro. – Padelu! Aŭ ni estos pelataj sur la malprofundaĵon. – Ĝuste kiam li parolis, Frodo sentis sub si la kilon grati sur ŝtono.

Tiumomente aŭdiĝis kordsonoro de pafarkoj: pluraj sagoj superfajfis ilin, kaj iuj falis inter ilin. Unu frapis Frodon inter liaj ŝultroj kaj li skuiĝis antaŭen kriante, forlasante sian remilon: sed la sago retrofalis, malhelpate de lia kaŝita maŝkiraso. Alia trapasis la kapuĉon de Aragorno; kaj tria enpafiĝis en la randon de la dua boato, proksime al la mano de Gaja. Al Sam ŝajnis, ke li vidas nigrajn figurojn kurantaj tien-reen sur la longaj gruzamasoj, kiuj kuŝis sub la orienta bordo. Ili ŝajnis tre proksimaj.

Yrch! – diris Legolaso, ekuzante sian propran lingvon.

– Orkoj! – kriis Gimlio.

– Plenumo de Golumo, mi certas, – diris Sam al Frodo. – Kaj loko bele elektita, cetere. La Rivero ŝajnas decidinta liveri nin rekte al iliaj brakoj!

Ĉiuj klinis sin antaŭen penante per la remiloj: eĉ Sam kunlaboris. Ĉiumomente ili atendis sperti mordon de nigraplumaj sagoj. Multaj kriĉis super ili aŭ trafis la akvon en la proksimo, sed okazis neniuj aliaj trafoj. Estis malhele, sed ne tro malhele al la nokt-okuloj de orkoj, kaj en la stelbrileto ili certe havigis al siaj ruzaj malamikoj ian celon, krom se la grizaj manteloj de Lorieno kaj la griza ligno de la elfaj boatoj malsukcesigis la malicon de l' arkpafistoj de Mordoro.

Puŝon post puŝo ili penadis pluen. En la mallumo estis malfacile esti certa, ke ili entute moviĝis; sed iom post iom la kirliĝo de l' akvo malpliiĝis, kaj la ombro de l' orienta bordo revelkis en la nokton. Finfine, laŭ ilia takso, ili reatingis la mezon de la fluo kaj pelis siajn boatojn reen al kelka distanco de la elstarantaj rokoj. Tiam duonturniĝinte ili puŝis ilin per sia tuta forto al la okcidenta bordo. Sub la ombro de arbustoj kliniĝantaj super la akvo ili haltis kaj respiris.

Legolaso demetis sian remilon kaj prenis la pafarkon, kiun li kunportis de Lorieno. Poste li salte surteriĝis kaj grimpis kelkajn paŝojn sur la bordo. Noĉinte sian kordon kaj almetinte sagon li sin turnis, rerigardante trans la Riveron en la mallumon. Trans la akvo aŭdiĝis kriĉoj, sed nenio estis videbla.

Frodo suprenrigardis al la elfo, kiu staris alte super li, engvatante en la nokton, serĉante alpafeblan celon. Lia kapo estis malhela, kronita de akraj blankaj steloj, kiuj ekbrilis sur la nigraj flakoj de l' ĉielo malantaŭe. Sed jam, leviĝante kaj alvelante el la sudo, proksimiĝis grandaj nuboj, sendante malhelajn flankrajdantojn sur la stelokampojn. Subita timego kroĉis la Kunularon.

Elbereta Giltoniela! – suspiris Legolaso rigardante supren. Ĝuste tiam malhela figuro, nubsimila tamen ne nuba, ĉar ĝi moviĝis multe pli rapide, venis el la nigreco en la sudo, kaj hastis direkte al la Kunularo, forbarante ĉiun lumon dum la alveno. Baldaŭ ĝi montriĝis granda flugilhava kreaĵo, pli nigra ol la putoj en la nokto. Batalemaj voĉoj ekkrie salutis ĝin el trans la akvo. Frodo sentis subitan froston, kiu kroĉis lian koron; sentiĝis terura frido, kvazaŭ memoro pri malnova vundo, en lia ŝultro. Li kaŭris, kvazaŭ por sin kaŝi.

Subite la granda pafarko de Lorieno muzikis. Kriĉe la sago forlasis la elf-kordon. Frodo rigardis supren. Preskaŭ super lia kapo la flugilhava formo iris flanken. Aŭdiĝis kruda graka kriĉo, dum ĝi falis el la aero, malaperante suben en la mallumon de l' orienta bordo. La ĉielo estis denove pura. Okazis tumulto multvoĉa en la foro, kiu sakris kaj ululis en la mallumo, kaj poste silento. Nek sago nek krio alvenis el la oriento tiunokte.

Post kelka tempo Aragorno regvidis la boatojn kontraŭflue. Ili palpis sian vojon laŭ la akvorando kelkan distancon, ĝis ili trovis etan malprofundan golfeton. Kelkaj malaltaj arboj tie kreskis proksime al la akvo, kaj malantaŭ tiuj leviĝis apika rokoza bordo. Tie la Kunularo decidis resti kaj atendi la tagiĝon: estis senutile klopodi moviĝi pluen dum la nokto. Ili neniel tendumis kaj bruligis neniun fajron, sed kuŝis kunpremite en la boatoj, ligitaj proksime unu al la aliaj.

– Laŭdatu la pafarko de Galadriela, kaj la mano kaj okulo de Legolaso! – diris Gimlio, maĉante oblaton da lembaso. – Tio estis potenca pafo en la mallumo, amiko mia!

– Sed kiu povas sciigi, kion ĝi trafis? – diris Legolaso.

– Tion mi ne povas, – diris Gimlio. – Sed mi ĝojas, ke la ombro ne pli proksimiĝis. Ĝi tute ne plaĉis al mi. Tro multe ĝi memorigis min pri la ombro en Morio – la ombro de la balrogo, – li finis flustrante.

– Tio ne estis balrogo, – diris Frodo, ankoraŭ tremante pro la frostiĝo kiu kroĉiĝis al li. – Tio estis io pli malvarma. Mi opinias, ke ĝi estis... – Poste li paŭzis kaj silentiĝis.

– Kion vi opinias? – demandis Boromiro scivole, kliniĝante el sia boato kvazaŭ provante ekvidi la vizaĝon de Frodo.

– Mi opinias... Ne, mi ne volas diri, – respondis Frodo. – Kio ajn ĝi estis, ĝia falo senkuraĝigis niajn malamikojn.

– Tiel ŝajnas, – diris Aragorno. – Tamen kie kaj kiorn ili estas, kaj kion ili faros poste, tion ni ne scias. Ĉi-nokte ni ĉiuj devas esti sendormaj! Kaŝas nin nun la mallumo. Sed kion rivelos la tago, kiu povas diri? Havu viajn armilojn en manproksimo!

Sam sidis frapetante la tenilon de sia glavo, kvazaŭ li kalkulus per la fingroj, kaj rigardis al. la ĉielo.

– Estas tre strange, – li murmuris. – La luno samas en la Provinco kaj en Sovaĝujo, aŭ tiel devus esti. Sed aŭ ĝi misfunkcias, aŭ mia kalkulado eraras. Vi certe memoras, s-ro Frodo, ke la luno malkreskis dum ni kuŝis sur la fleto supre sur tiu arbo: unu semajnon de la plenluno, mi opinias. Kaj ni jam vojaĝis unu semajnon survoje je la pasinta nokto, kiam ekaperas nova luno maldika kiel ungotondaĵo, kvazaŭ ni restus neniom da tempo en la elfa lando.

» Nu, mi certe memoras tri noktojn tie, kaj ŝajnas, ke mi memoras plurajn pliajn, sed mi volonteĵurus, ke neniel temis pri tuta monato. Oni vere supozus, ke tie la tempo ne pasis!

– Kaj eble estis tiel, – diris Frodo. – En tiu lando, eble, ni estis en tempo, kiu aliloke jam delonge forpasis. Mi opinias, ke nur kiam Arĝentvejno reportis nin al Anduino, ni revenis al la tempo, kiu trafluas mortemulajn landojn ĝis la Granda Maro. Kaj mi tute ne memoras lunon, ĉu novan ĉu malnovan, en Karas Galadono: nur stelojn nokte kaj sunon tage.

Legolaso ekmoviĝis en sia boato.

– Fakte, tempo neniam ripozas, – li diris, – sed ŝanĝiĝo kaj kreskado ne samas en ĉiuj aĵoj kaj ĉiuj lokoj. Por la elfoj la mondo moviĝas, kaj ĝi moviĝas jen tre rapide, kaj jen tre malrapide. Rapide, ĉar ili mem malmulte ŝanĝiĝas, kaj ĉio cetera preterrapidas; tio malĝojigas ilin. Malrapide, ĉar ili ne kalkulas la kurantajn jarojn, ne por si mem. La pasantaj sezonoj estas nuraj ondetoj ĉiam ripetataj en la longa longa fluo. Tamen sub la suno ĉio devas eluziĝi en la fino.

– Sed la eluziĝo malrapidas en Lorieno, – diris Frodo. – Sur ĝi estas la potenco de la Damo. Riĉaj estas la horoj, kvankam ili ŝajnas mallongaj, en Karas Galadono, kie Galadriela posedas la Elfan Ringon.

– Tio devas ne esti dirita ekster Lorieno, eĉ ne al mi, – diris Aragorno. – Ne plu parolu pri ĝi! Sed estas ja tiel, Sam: en tiu lando vi maltrafis vian kalkulon. Tie la tempo rapide preterfluis nin, samkiel la elfojn. La malnova luno pasis, kaj nova luno kreskis kaj malkreskis en la ekstera mondo, dum ni restadis tie. Kaj hieraŭ vespere nova luno revenis. La vintro preskaŭ forpasis. La tempo fluas antaŭen al printempo de malmulta espero.

Silente pasis la nokto. Neniu voĉo aŭ voko aŭdiĝis trans la akvo. La vojaĝantoj kaŭrantaj en siaj boatoj sentis ŝanĝiĝon de l' vetero. La aero iĝis varma kaj tre malmova sub la malseketaj nubegoj, kiuj jam alflosis el la sudo kaj la foraj maroj. La fluado de l' Rivero trans la rokojn de l' rapidejoj ŝajnis ĉiam plilaŭtiĝi kaj proksimiĝi. La branĉetoj de l' arboj super ili ekgutadis.

Kiam tagiĝis, la humoro de l' ĉirkaŭa mondo estis moliĝinta kaj tristiĝinta. Malrapide la aŭroro iĝis pala lumo, difuzita kaj senombra. Sur la Rivero estis nebuleto, kaj blanka nebulo vestis la bordon; la kontraŭa bordo ne estis videbla.

– Mi ne toleras nebulon, – diris Sam, – sed tiu ĉi ŝajnas bonŝanca. Nun ni eble povos ekiri nerimarkite de tiuj malbenitaj goblenoj.

– Povas esti, – diris Aragorno. – Sed estos malfacile trovi la padon se la nebulo ne maldensiĝos iom, poste. Kaj ni devos trovi la padon, se ni volas pasi Sarn Gebiron kaj alveni al Emin Muilo.

– Mi ne vidas kialon por pasi la Rapidejojn aŭ sekvi la Riveron ankoraŭ pluen, – diris Boromiro. – Se Emin Muilo kuŝas antaŭ ni, ni do povas forlasi tiujn ĉi boatetojn, kaj ekiri okcidenten kaj suden, ĝis ni alvenos Entvaŝon kaj transiros al mia propra lando.

– Tion ni povas, se ni celas al Minaso Tirit, – diris Aragorno, – sed tio ankoraŭ ne estas konsentita. Kaj tia direktiĝo eble estos pli danĝera ol ĝi ŝajnas. La valo de Entvaŝo estas plata kaj marĉa, kaj nebulo estas mortiga faktoro por piedirantoj kaj ŝarĝitoj. Mi ne volas forlasi niajn boatojn ĝis tio necesos. La Rivero almenaŭ estas pado nemaltrafebla.

– Sed la Malamiko posedas la orientan bordon, – obĵetis Boromiro, – kaj eĉ se vi pasos la Pordojn de Argonato kaj venos senmalhelpe ĝis Tindroko, kion vi poste faros? Ĉu subensalti laŭ la Falegoj kaj alteriĝi en marĉoj?

– Ne! – respondis Aragorno. – Prefere diru, ke ni portos niajn boatojn laŭ la antikva vojo ĝis Raŭros-subo, kaj tie surakviĝos denove. Ĉu vi ne konas, Boromiro, aŭ ĉu vi preferas forgesi la Nordan Ŝtuparon, kaj la altan seĝon sur Amono Hen, kiuj estis faritaj dum epoko de l' grandaj reĝoj? Minimume mi emas stari sur tiu alta loko denove, antaŭ ol decidi pri mia plua direktiĝo. Tie, eble, ni vidos iun signon, kiu gvidos nin.

Boromiro longe rezistis tiun elekton; sed kiam evidentiĝis, ke Frodo sekvos Aragornon, kien ajn li iros, li cedis.

– Ne estas kutimo de la homoj de Minaso Tirit forlasi siajn amikojn okaze de ties bezono, – li diris, – kaj mian forton vibezonos, se vi volas iam atingi Tindrokon. Ĝis la alta insulo mi iros, sed ne pluen. Tie mi turnos min al mia hejmo, sola se mia helpo ne meritos la rekompencon de ies kunirado.

La tago jam fortiĝis, kaj la nebulo iom maldensiĝis. Estis decidite, ke Aragorno kaj Legolaso tuj antaŭeniru sur la bordo, dum la aliaj restos kun la boatoj. Aragorno esperis trovi iun eblecon porti la boatojn kaj la pakaĵojn al la pli kvieta akvo post la Rapidejoj.

– Boatoj de l' elfoj eble ne submergiĝus, – li diris, – sed tio ne garantias, ke ni trapasos Sarn Gebiron vivantaj. Neniu ĝis nun tion faris. Neniun vojon faris la homoj de Gondoro en tiu ĉi regiono, ĉar eĉ dum iliaj glortagoj ilia regno ne alvenis laŭ Anduino post Emin Muilo; sed ie troviĝas transportejo sur la okcidenta bordo, eble mi sukcesos trovi ĝin. Ne eblas, ke ĝi jam pereis, ĉar malpezaj boatoj kutimis vojaĝi el Sovaĝejo ĝis Osgiliado, kaj tion ankoraŭ faris ĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam plimultiĝis la orkoj de Mordoro.

– Malofte dum mia vivo venis iu boato el la nordo, kaj la orkoj spionvagas sur la orienta bordo, – diris Boromiro. – Se vi iros antaŭen, danĝero kreskos ĉiumejle, eĉ se vi trovos padon.

– Danĝero kuŝas antaŭe sur ĉiu vojo suden, – respondis Aragorno. – Atendu nin dum unu tago. Se ni ne revenos dum tiu periodo, vi scios, ke miso ja okazis al ni. Tiam vi devos elekti novan estron kaj sekvi lin laŭeble.

Kun la koro peza Frodo vidis Aragornon kaj Legolason grimpi la apikan bordon kaj malaperi en la nebuleton; sed liaj timoj pruviĝis senbazaj. Pasis nur du-tri horoj, kaj apenaŭ tagmezis, kiam reaperis la ombrecaj figuroj de l' esplorintoj.

– Ĉio en ordo, – diris Aragorno, subengrimpante la bordon. – Ekzistas vojeto, kaj ĝi kondukas ĝis taŭga albordiĝejo, kiu ankoraŭ uzeblas. La distanco ne estas granda: la komenciĝo de l' Rapidejoj troviĝas je nura duonmejlo laŭ la fluo, kaj ili daŭras malpli ol unu mejlon. Ne malproksime post ili la fluo iĝas denove klara kaj glata, kvankam rapida. Plej malfacile por ni estos transporti niajn boatojn kaj pakaĵojn ĝis la malnova portovojo. Ni ĝin trovis, sed ĝi kuŝas sufiĉe malproksime de ĉi tiu bordo, kaj pasas sub ŝirmo de rokomuro, je mejl-okono aŭ pli de la strando. Ni ne malkaŝis, kie kuŝas la norda alteriĝo. Se ĝi plu ekzistas, ni verŝajne pasis ĝin hieraŭ nokte. Eĉ se ni strebus granddistance kontraŭ la fluo, ni tamen eble maltrafus ĝin pro la nebulo. Mi bedaŭras, ke ni devos jam forlasi la Riveron kaj celi la portovojon laŭpove de ĉi tie.

– Tio ne estus facila, eĉ se ni ĉiuj estus homoj, – diris Boromiro.

– Tamen ni provos tion, kiaj ni estas, – diris Aragorno.

– Ja vere, – diris Gimlio. – La kruroj de l' homoj hezitemas sur malfacila vojo, dum gnomo pluiras, eĉ se la ŝarĝo pezas duoble lian propran pezon, Mastro Boromiro!

La tasko pruviĝis vere malfacila, tamen finfine ĝi plenumiĝis. La varoj estis elprenitaj el la boatoj kaj portitaj ĝis la supro de l' bordo, kie troviĝis ebenejo. Poste la boatoj estis elakvigitaj kaj portitaj supren. Ili estis multe malpli pezaj ol ili atendis. El kiu arbo, kreskinta en la elfa lando, ili konstruiĝis, eĉ Legolaso ne sciis; sed la ligno estis fortika kaj tamen strange malpeza. Gaja kaj Grinĉjo senhelpe povis facile porti sian boaton tra la ebenejo. Tamen necesis forto de l' du homoj por levi kaj treni ilin tra la tereno, kiun la Kunularo jam devis transiri. Tiu deklivis for de l' Rivero, konfuza dezerto el grizaj kalkŝtonegoj, kun multaj kaŝitaj truoj kovritaj de loloj kaj arbustoj; troviĝis densejoj el rubusoj kaj apikaj valetoj, kaj ie-tie marĉaj flakoj plenigitaj de akvo gutinta el terasoj pli enlande.

Unu post alia Boromiro kaj Aragorno portis la boatojn, dum la aliaj penis kaj stumblis post ili kun la pakaĵoj. Finfine ĉio estis transmovita kaj elmetita sur la portovojon. Poste malmulte plu malhelpataj, krom de diskuŝantaj dornarbustoj kaj multaj falintaj ŝtonoj, ili moviĝis antaŭen ĉiuj kune. Nebulo ankoraŭ pendis disvuale sur la eriĝanta rokomuro, kaj maldekstre kovris la Riveron nebuleto: ili povis aŭdi la akvon impulsanta kaj ŝaŭmanta sur la akraj bretoj kaj ŝtonaj dentoj de Sarn Gebiro, sed ili ne povis vidi ĝin. Ili dufoje plenumis la vojaĝon, antaŭ ol ĉio estis sekure portita ĝis la suda alteriĝo.

Tie la portovojo, returniĝante al la akvobordo, deklivis malabrupte ĝis la malprofunda rando de lageto. Tiu ŝajnis ĉerpita el la riverflanko, ne permane, sed per la akvo, kiu kirliĝis suben de Sarn Gebiro kontraŭ malaltan elstaraĵon da roko, kiu etendiĝis iomete en la fluon. Post ĝi la bordo deklivis apike al griza klifo, kaj troviĝis malmulte pli da pasvojo por piedirantoj.

Jam pasis la mallonga posttagmezo, kaj malhela nubeca krepusko ekĉirkaŭis. Ili sidis apud la akvo, aŭskultante la konfuzitajn kuron kaj bruon de l' Rapidejoj kaŝitaj en la nebuleto; ili estis lacaj kaj dormemaj, kaj iliaj koroj estis tiel malgajaj, kiel la mortanta tago.

– Nu, jen ni estas, kaj ĉi tie ni devos pasigi la nokton, – diris Boromiro. – Ni bezonas dormon, kaj eĉ se Aragorno emus pasi la Pordegon de Argonato dumnokte, ni estas ĉiuj tro lacaj – krom, sendube, nia fortika gnomo.

Gimlio tute ne respondis: li preskaŭ ekdormis side.

– Ni ripozu nun kiel eble plej multe, – diris Aragorno. – Morgaŭ ni devos denove vojaĝi tage. Krom se la vetero denove ŝanĝiĝos kaj perfidos nin, ni havos bonan eblecon tragliti, nerimarkite de iuj okuloj sur la orienta bordo. Sed hodiaŭ nokte du devos vaĉi kune laŭvice: trihora ripozo kaj unuhora vaĉado.

Nenio okazis tiunokte pli malagrabla ol mallonga pluvetado antaŭ tagiĝo. Tuj kiam plenlumis, ili ekiris. Jam la nebuleto maldensiĝis. Ili iris laŭeble proksime al la okcidenta flanko, kaj ili povis vidi la malklarajn formojn de l' malaltaj klifoj leviĝantaj ĉiam pli alten, ombraj muroj kun piedoj en la rapidanta rivero. Mezmatene la nuboj pli subiĝis, kaj peze ekpluvis. Ili tiris la peltajn kovrilojn sur siajn boatojn por malhelpi inundecon kaj drivis plu; malmulto videblis antaŭ ili aŭ ĉirkaŭ ili tra la griza pluvkurteno.

La pluvo tamen ne longe daŭris. Malrapide la ĉielo super ili heliĝis, kaj poste subite la nuboj diseriĝis, kaj ties taŭzitaj franĝoj fortiriĝis norden laŭ la Rivero. Malaperintaj estis la nebuloj kaj nebuletoj. Antaŭ la vojaĝantoj kuŝis larĝa ravino, kun grandaj rokecaj flankoj al kiuj kroĉiĝis, sur bretoj kaj en mallarĝaj fendetoj, kelkaj obstinaj arboj. La kanalo pli mallarĝiĝis kaj la Rivero pli rapidiĝis. Nun ili rapidis antaŭen kun malmulta espero pri halto aŭ turniĝo, kion ajn ili renkontus antaŭ si. Super ili estis strio da palblua ĉielo, ĉirkaŭ ili la malhela ombrumita Rivero, kaj antaŭ ili nigraj, forkaŝantaj la sunon, montetoj de Emin Muilo, en kiuj vidiĝis neniu malfermejo.

Frodo rigardante antaŭen vidis en foro du rokegojn proksimiĝantajn: ili aspektis kiel du pinakloj aŭ ŝtonpilastroj. Altaj, apikaj kaj minacaj ili staris ambaŭflanke de l' fluo. Mallarĝa aperturo aperis inter ili, kaj la Rivero pelis la boatojn tiudirekten.

– Vidu la Argonaton, la Pilastrojn de Y Reĝoj! – kriis Aragorno. – Ni baldaŭ pasos ilin. Tenu la boatojn en spaliro, kaj laŭeble distaj unu de alia! Restigu vin en mezo de la fluo!

Dum Frodo estis portata al la grandaj pilastroj, ili altiĝis kvazaŭ turoj renkonte al li. Gigantoj ili ŝajnis al li, egaj grizaj figuroj silentaj tamen minacaj. Poste li vidis, ke ili estis efektive formitaj kaj fasonitaj: la lerto kaj potenco antikvaj prilaboris ilin, kaj ankoraŭ ili konservis tra la sunoj kaj pluvoj de forgesitaj jaroj la potencan aspekton laŭ kiu ili estis ĉizitaj. Sur grandaj piedestaloj fundamentitaj en la profundaj akvoj staris du reĝegoj el ŝtono: ankoraŭ kun nebuligitaj okuloj kaj sulkiĝintaj fruntoj ili brovumis al la nordo. La maldekstra manplato de ĉiu estis levita polmantaŭe en gesto averta: en ĉies dekstra mano estis hakilo; sur ĉies kapo estis eriĝanta kasko kun krono. Grandan potencon kaj majeston ili ankoraŭ vestis, la silentaj gardantoj de regno longe malaperinta. Imponiĝo kaj timo trafis Frodon, kaj li ekkaŭris, fermante la okulojn kaj ne riskante rigardi supren, kiam la boato proksimiĝis. Eĉ Boromiro klinis sian kapon dum la boatoj kirlopasis, feblaj kaj pasemaj kiel folietoj, sub la daŭra ombro de r sentineloj de Numenoro. Tiel ili pasis en la malluman abismon de la Pordego.

Apikaj baŭmis la teruraj klifoj ĝis altoj nediveneblaj ambaŭflanke. Tre fora estis la malhela ĉielo. La nigraj akvoj muĝis kaj eĥis, kaj vento kriĉis super ili. Frodo kaŭrante super siaj genuoj aŭdis Samon antaŭe murmuranta kaj ĝemanta: “Kia loko! Kia terura loko! Kiam mi jam elboatiĝos, mi neniam denove malsekigos en flako la piedfingrojn, des malpli en rivero!”

– Ne timu! – diris nekonata voĉo malantaŭ li.

Frodo turnis sin kaj vidis Paŝegulon, kaj tamen ne Paŝegulon, ĉar la veterumita disirulo ne plu ĉeestis. En la malantaŭaĵo sidis Aragorno, filo de Aratorno, fiera kaj rekta, gvidante la boaton per lertaj padelpuŝoj; lia kapuĉo estis repuŝita, kaj liaj malhelaj haroj blovis en la vento, lumo estis en liaj okuloj: reĝo revenanta el ekzilo al sia propra lando.

– Ne timu! – li diris. – Longe mi volis rigardi la similecojn de Isilduro kaj Anariono, miaj prapatroj. Sub ilia ombro Elesaro, la Elfŝtona, filo de Aratorno de l' Domo de Valandilo, filo de Isilduro, heredinto de Elendilo, ne konas timindaĵon!

Poste velkis la lumo en liaj okuloj, kaj li parolis al si:

– Se nur Gandalfo ĉeestus! Kiom mia koro sopiras al Minaso Anor kaj al muroj de mia propra urbego! Sed kien nun mi iros?

La abismo estis longa, malluma kaj plenigita je bruo de vento, rapida akvo kaj eĥantaj ŝtonoj. Ĝi kliniĝis iom okcidenten tiel ke komence ĉio antaŭe estis malluma; sed baldaŭ Frodo vidis antaŭ si altan aperturon de lumo, ĉiam pligrandiĝantan. Ĝi rapide proksimiĝis, kaj subite la boatoj trapafiĝis eksteren en larĝan klaran lumon.

La suno, jam delonge falinta el la zenito, brilis en ventplena ĉielo. La retenitaj akvoj disetendiĝis en longan ovalan lagon, palan Nen Hithoelon, ĉirkaŭatan de apikaj grizaj montetoj, kies flankojn vestis arboj, sed iliaj vertoj estis nudaj, fride brilantaj en la sunlumo. Ĉe la malproksima suda finaĵo altiĝis tri montopintoj. La meza staris iom antaŭe de l' aliaj kaj disigite de ili, insulo en la akvo, ĉirkaŭ kiu la fluanta Riveroĵetis palajn muarajn brakojn. De fore sed profunda laŭ la vento alvenis sono muĝa, kvazaŭ tamburado de tondro aŭdita de malproksime.

– Jen Tol Brandiro! – diris Aragorno, fingromontrante suden al la alta pinto. – Maldekstre staras Amono Laŭ, kaj dekstre estas Amono Hen, la Montoj de Aŭdo kaj de Vido. Dum la epoko de la grandaj reĝoj sur ili estis altaj seĝoj, kaj de tie oni vaĉis. Sed laŭdire neniu piedo de homo aŭ besto iam ajn paŝis sur Tol Brandiro. Antaŭ ol venos la noktombro ni alvenos ilin. Mi aŭdas voki la senĉesan voĉon de Raŭroso.

La Kunularo nun iom ripozis, drivante suden laŭ ŝanelo, kiu trafluis la mezon de la lago. Ili iom manĝis, kaj poste prenis siajn remilojn kaj rapidis survoje. La flankoj de l' okcidentaj montetoj enombriĝis, kaj la suno iĝis ronda kaj ruĝa. Ie-tie elgvatis nebuleca stelo. La tri pintoj baŭmis antaŭ ili, malheliĝante en la krepusko. Raŭroso muĝis grandvoĉe. Jam nokto kuŝis sur la fluantaj akvoj, kiam la vojaĝantoj finfine alvenis sub la ombron de l' montetoj.

Finiĝis la deka tago de ilia vojaĝo. Dezertejo estis malantaŭ ili. Ili ne povis pluiri sen elekto inter la orienta kaj okcidenta vojoj. Ilin frontis la lasta etapo de la Serĉo. 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.