La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L' RINGOJ
LA KUNULARO DE L' RINGO

Aŭtoro: J.R.R.Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 6: LOTLORIENO

Ve! Mi timas, ke ni ne povos pli longe resti ĉi tie, – diris Aragorno. Li alrigardis la montojn kaj alte tenis sian glavon. – Adiaŭ, Gandalfo! – li kriis. – Ĉu mi ne diris al vi: se vi trapasos la pordon de Morio, gardu vin? Ve, mi diris veron! Kian esperon ni havas sen vi? – Li sin turnis al la Kunularo. – Ni devas malhavi esperon. Almenaŭ ni eble venĝos nin. Ni fortigu nin kaj ne piu ploru! Venu! Antaŭ ni estas vojo longa, kaj multo farenda.

Ili stariĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Norde la valo supreniris en interejon de ombroj inter du grandaj montobrakoj, super kiuj brilis tri blankaj pintoj: Celebdilo, Fanuidolo, Karadraso, la Montoj de Morio. Ĉe l' supro de la intermonto fluis torento kvazaŭ blanka punto trans senfinan ŝtuparon da mallongaj akvofaloj, kaj ŝaŭmnebulo ŝvebis en la aero ĉirkaŭ la montosuboj.

– Jen la Dimrila Ŝtuparo, – diris Aragorno, fingromontrante la akvofalojn. – Malsupren laŭ la profunde fendita vojo, kiu apudas la torenton, ni devis alveni, se la sorto estus pli afabla.

– Aŭ Karadraso malpli kruela, – diris Gimlio. – Jen ĝi staras ridetanta en la sunlumo! – Li skuis sian pugnon al la plej fora el la neĝvertaj pintoj kaj forturniĝis.

Oriente la etendita brako de l' montoj marŝis al subita fino, kaj foraj landoj estis videblaj post ili, larĝaj kaj svagaj. Sude la Nebulecaj Montoj retroiris senfine ĝis limo de la vidkapablo. Malproksime malpli ol mejlon, kaj iom sube, ĉar ili ankoraŭ staris alte sur la okcidenta flanko de la valo, kuŝis lago. Ĝi estis longa kaj ovala, formita kvazaŭ granda lancpinto ŝovita profunden en la nordan intermonton; sed ĝia suda fino preteris la ombrojn sub la sunbrila ĉielo. Tamen ĝia akvo estis malhela: profunde blua kiel klara vesperĉielo vidita de lampluma ĉambro. Ĝia supraĵo estis senmova kaj neperturbita. Ĉirkaŭ ĝi kuŝis glata razeno, kiu descendis brete je ĉiuj flankoj ĝis ĝia nuda nerompita bordo.

– Tie kuŝas la Spegullago, profunda Ĥeled-Zaramo! – diris 

Gimlio malgaje. – Mi memoras, kion li diris: “Spertu ĝojon rigardante ĝin! Sed tie ni ne povos restadi”. Nun mi vojaĝos longe antaŭ ol sperti denove ĝojon. Estas mi, kiu devas forrapidi, kaj li, kiu devas resti.

Nun la Kunularo malsupreniris la vojon for de la Pordego. Ĝi estis malglata kaj rompita, velkante ĝis serpentuma pado inter erikoj kaj ileksoj, kiuj elpuŝiĝis inter la fendiĝontaj ŝtonoj. Sed ankoraŭ estis videble, ke iam antaŭlonge granda pavimita vojo serpentumis supren el la malaltejoj de l' Gnoma Regno. En kelkaj lokoj estis ruiniĝintaj ŝtonaj monumentoj kaj amasetoj da verdo, kiujn kronis gracilaj betuloj aŭ abioj, susurantaj pro la vento. Kurbiĝo orienten kondukis ilin tute apud la gazonon de Spegullago, kaj tie ne malproksime de l' vojflanko staris unuopa kolono supre rompita.

– Jen la Ŝtono de Durino! – kriis Gimlio. – Mi ne povas preteriri, ne flankenirinte momenton por rigardi la miraĵon de la valo!

– Do rapidu! – diris Aragorno, retrorigardante al la Pordego. – La suno subiros frue. La orkoj, eble, ne elvenos ĝis la noktiĝo, sed tiam ni devas troviĝi tre malproksime. La luno preskaŭ tutŝrumpis kaj hodiaŭ nokte estos mallume.

– Akompanu min, Frodo! – kriis la gnomo, saltante for de l' pado. – Mi ne volas, ke vi foriru ne vidinte Ĥeled-Zaramon. – Li subenkuris la longan verdan deklivon. Frodo sekvis malrapide, logite de la senmova blua akvo malgraŭ doloro kaj laco; Sam kuniris malantaŭe.

Apud la staranta ŝtono Gimlio haltis kaj rigardis supren. Ĝi estis fendetita kaj vetertrivita, kaj la malklaraj runoj sur ĝia flanko estis nelegeblaj.

– Tiu ĉi kolono signas la lokon, kie Durino la unuan fojon rigardis en la Spegullagon, – diris la gnomo. – Ni mem rigardu unufoje, antaŭ ol foriri! ?

Ili kliniĝis super la malhela akvo. Komence ili povis nenion vidi. Poste, malrapide, ili vidis la formojn de la ĉirkaŭantaj montoj spegulitaj en profunda bluo, kaj la pintoj similis plumarojn da blankaj flamoj super ili; plue estis spaco da ĉielo. Tie simile al juveloj enprofundigitaj brilis eksparkaj steloj, kvankam la suno lumis sur la ĉielo super ili. De iliaj propraj kliniĝantaj formoj videblis eĉ ne ombro.

– O Ĥeled-Zaramo bela kaj mirinda! – diris Gimlio. – Tie kuŝas la krono de Durino ĝis li vekiĝos. Adiaŭ! – Li riverencis, kaj forturnis sin, kaj rerapidis laŭ la gazono denove ĝis la pado.

– Kion vi vidis? – diris Grinĉjo al Sam, sed Sam tro profundiĝis en pensadon por respondi.

La vojo nun turniĝis suden kaj rapide malsupreniris, etendiĝante el inter la brakoj de la valo. Iom malsupre de la lago ili alvenis profundan akvoputon, klaran kiel kristalo, de kiu flueto transiris ŝtonan lipon kaj fluis ekbrile kaj gargare malsupren laŭ apika roka kanelo.

– Jen la fonto, el kiu leviĝas Arĝentvejno, – diris Gimlio. – Ne trinku el ĝi! Ĝi estas glacie malvarma.

– Baldaŭ ĝi iĝas rapida rivero, ĉar ĝi ĉerpas akvon el multaj aliaj montaj rojoj, – diris Aragorno. – Nia vojo apudiras ĝin dum multaj mejloj. Ĉar mi kondukos vin tra la vojo, kiun Gandalfo elektis, kaj unue mi esperas alveni la arbaron, kie Arĝentvejno enfluas la Grandan Riveron – tie fore. – Ili rigardis tien, kien li indikis, kaj antaŭ si ili povis vidi la rojon saltanta al la fundo de Y valo, kaj poste pluiranta foren ĝis la malaltejoj, ĝis ĝi perdiĝis en ora nebuleco.

– Tie kuŝas la arbaroj de Lotlorieno! – diris Legolaso. – Tio estas la plej bela el ĉiuj loĝejoj de mia popolo. Ne ekzistas arboj similaj al la arboj de tiu lando. Ĉar aŭtune iliaj folioj ne falas, sed oriĝas. Nur kiam la printempo venas, kaj la nova verdaĵo malfermiĝas, ili falas, kaj tiam branĉojn pezigas flavaj floroj; kaj la tero de l' arbaro estas ora, kaj ora estas la tegmento, kaj ĝiaj kolonoj estas arĝentaj, ĉar la ŝeloj de la arboj estas glataj kaj grizaj. Tiel diras ankoraŭ niaj kantoj en Mornarbaro. Mia koro ĝojus, se mi troviĝus sub la tegmentorandoj de tiu arbaro printempe!

– Mia koro ĝojas eĉ vintre, – diris Aragorno. – Sed ĝi troviĝas multajn mejlojn for. Ni rapidu!

Dum kelka tempo Frodo kaj Sam sukcesis resti kun la aliaj, sed Aragorno gvidis ilin rapidege, kaj post iom da tempo ili komencis postresti. Ili manĝis nenion depost la frua mateno. La vundo de Sam ardis kiel fajro, kaj lia kapo sentis vertiĝeton. Malgraŭ la brila suno la vento ŝajnis malvarma post la varma mallumo de Morio. Li tremetis. Frodo trovis ĉiun paŝon pli doloriga kaj li anhelis pro spiromanko.

Finfine Legolaso turniĝis, kaj vidante, ke ili estas jam tre malantaŭaj, li alparolis Aragornon. La aliaj haltis, kaj Aragorno rekuris, vokante Boromiron, ke tiu akompanu lin.

– Mi petas pardonon, Frodo! – li kriis, zorgoplena. – Tiom okazis hodiaŭ, kaj tiom necesas rapideco, ke mi forgesis, ke vi estas vundita; kaj ankaŭ Sam. Vi devis ion diri. Ni faris nenion facilige por vi, kiel ni devus, eĉ se persekutus nin ĉiuj orkoj de Morio. Ek do! Iomete pli antaŭe estas loko, kie ni povos iomete ripozi. Tie mi faros por vi ĉion eblan. Venu, Boromiro! Ni portos ilin.

Baldaŭ poste ili alvenis alian rivereton, kiu fluis el la okcidento kaj aligis sian bobelan akvon al la rapidanta Arĝentvejno. Kune ili plonĝis trans falejon de verdkolora ŝtono, kaj ŝaŭmis supren en valeton. Ĉirkaŭ ĝi staris abioj, stumpaj kaj kurbaj, kaj ĝiaj flankoj estis apikaj kaj vestitaj per skolopendrioj kaj mirtelarbustoj. Ĉe la subo estis ebenejo, tra kiu la rojo fluis brue trans brilajn ŝtonetojn. Tie ili ripozis. Jam pasis preskaŭ tri horoj post la tagmezo, kaj ili vojaĝis nur kelkajn mejlojn de l' Pordego. La suno jam eksubiris okcidente.

Dum Gimlio kaj la du pli junaj hobitoj ekbruligis fajron el vepraĵo kaj abiaj branĉetoj kaj ĉerpis akvon, Aragorno flegis Samon kaj Frodon. La vundo de Sam ne estis profunda, sed ĝi aspektis malsane, kaj la vizaĝo de Aragorno estis zorgema dum li esploris ĝin. Post momento li rigardis supren malŝarĝite.

– Bonŝance, Sam! – li diris. – Multaj ricevis pli malbonan vundon page al mortigo de sia unua orko. La tranĉo ne estas venenita, kiel estas tro ofte ĉe la vundoj per orkaj klingoj. Ĝi verŝajne bone kuraciĝos, kiam mi estos fleginta ĝin. Lavu ĝin, kiam Gimlio varmigos iom da akvo.

Li malfermis sian saketon kaj elprenis kelkajn velkintajn foliojn.

– Ili estas sekaj kaj perdis iom da efikeco, – li diris, – sed jen mi havas ankoraŭ kelkajn foliojn de atelaso, kiujn mi plukis proksime al Veterverto. Kunpremu unu el ili en la akvo, kaj lavpurigu la vundon, kaj mi bandaĝos ĝin. Nun estas via vico, Frodo!

– Ĉe mi en ordo, – diris Frodo, ne dezirante, ke liaj vestaĵoj estu tuŝataj. – Mi bezonas nur kelkan manĝaĵon kaj iom da ripozo.

– Ne! – diris Aragorno. – Ni devas rigardi por konstati, kion faris al vi la martelo kaj amboso. Mi ankoraŭ miras, ke vi entute vivas. – Malkrude li formetis la malnovan jakon kaj trivitan ĉemizon de Frodo kaj eligis mirspiregon. Poste li ridis. La arĝenta maŝkiraso trembrilis antaŭ liaj okuloj kiel lumo sur ondeta maro. Zorge li forprenis kaj alte tenis ĝin, kaj la gemoj sur ĝi ekbrilis kiel steloj, kaj la bruo de la skuataj ringoj sonis kvazaŭ tinto de pluvo sur lageton.

– Vidu, amikoj! – li vokis. – Jen beleta hobita haŭto por envolvi elfan princidon! Se estus konate, ke hobitoj havas tiajn haŭtojn, ĉiuj ĉasantoj de Mez-Tero alrajdus la Provincon.

– Kaj ĉiuj sagoj de ĉiuj ĉasistoj en la mondo estus vanaj, – diris Gimlio, mire fiksrigardante la kirason. – Ĝi estas mitrila vesto. Mitrilo! Mi neniam vidis nek priaŭdis ekzempleron tiel belan. Ĉu pri tiu ĉi maŝkiraso parolis Gandalfo? Se jes, li subtaksis ĝin. Sed ĝi estis bone donacita!

– Mi ofte scivolis, kion faras vi kaj Bilbo, tiom intime en lia ĉambreto, – diris Gaja. – Benatu la maljuna hobito! Mi amas lin pli ol antaŭe. Mi esperas, ke ni havos okazon rakonti al li pri ĝi!

Sur la dekstraj flanko kaj brusto de Frodo estis malhela kaj nigriĝinta kontuzo. Sub la kiraso estis ĉemizo el mola ledo, sed unuloke la ringoj estis trapuŝitaj en la karnon. Ankaŭ la maldekstra flanko estis gratita kaj kontuzita, kie li estis ĵetita kontraŭ la muron. Dum la aliaj pretigis la manĝon, Aragorno lavpurigis la vundojn per akvo, en kiu estis trempita la atelaso. La pika parfumo plenigis la valeton, kaj ĉiuj, kiuj kliniĝis super la vaporanta akvo, sentis sin refreŝigitaj kaj fortigitaj. Baldaŭ Frodo sentis foriri la doloron, kaj lia spirado faciliĝis: kvankam dum multaj tagoj li estis malfleksiĝema kaj netuŝinda. Aragorno ligis kelkajn molajn vataĵojn al lia flanko.

– La kiraso estas mirinde malpeza, – li diris. – Surmetu ĝin denove, se vi povas tion toleri. Mia koro ĝojas, sciante ke vi havas tian vestaĵon. Ne formetu ĝin, eĉ dormonte, krom se sorto venigos vin tien, kie vi provizore estos sekura; kaj tion malofte ebligos la hazardo dum la daŭro de via misio.

Manĝinte, la Kunularo prepariĝis pluiri. Ili estingis la fajron kaj kaŝis ties spurojn. Poste, grimpinte el la valeto, ili ekmarŝis denove. Ili ne multe progresis antaŭ ol la suno subiris malantaŭ la okcidentaj altaĵoj, kaj ombregoj subenrampis la montflankojn. Krepusko vualis iliajn piedojn, kaj nebuleto leviĝis en la kavejoj. Malproksime en la oriento la vespera lumo kuŝis pala sur la neklaraj terenoj de distaj ebenaĵoj kaj arbaroj. Sam kaj Frodo, jam sentante sin faciligitaj kaj tre freŝigitaj, kapablis paŝi sufiĉe rapide, kaj kun nur unu halto Aragorno kondukis antaŭen la Kunularon dum preskaŭ tri pliaj horoj.

Estis mallume. Profunde noktiĝis. Vidiĝis multaj klaraj steloj, sed la rapide malkreskanta luno ne estus vidata ĝis malfrue. Gimlio kaj Frodo iris lastaj, marŝante mallaŭte kaj ne parolante, por aŭdi iun ajn sonon sur la vojo malantaŭe. Finfine Gimlio rompis la silenton.

– Neniu sono krom la vento, – li diris. – Neniuj orkoj proksimas, aŭ miaj oreloj estas lignaj. Espereble la orkoj kontentiĝos forpelinte nin el Morio. Kaj eble tio estas ilia tuta celo, kaj ni alie ne koncernis ilin – nek la Ringo. Tamen orkoj ofte persekutas malamikojn multmejle sur la ebenaĵon, se ili volas venĝi falintan kapitanon.

Frodo ne respondis. Li rigardis al Piko, kaj la klingo estis malbrila. Tamen li aŭdis ion, aŭ tion li supozis. Tuj post kiam la ombroj ĉirkaŭis ilin kaj la vojo malantaŭe estis malhela, li aŭdis denove la rapidan klakadon de piedpaŝoj. Ankaŭ nun li aŭdis ĝin. Li rapide sin turnis. Vidiĝis malantaŭe du etaj ekbriloj da lumo, aŭ momente li supozis vidi ilin, sed tuj ili glitis flanken kaj malaperis.

– Kio estas? – diris la gnomo.

– Mi ne scias, – respondis Frodo. – Mi pensis, ke mi aŭdas paŝojn, kaj mi pensis, ke mi vidas lumon – kvazaŭ okulojn. Mi tion pensis ofte, de kiam ni unue eniris Morion.

Gimlio haltis kaj kliniĝis al la tero.

– Mi aŭdas nenion krom la noktan paroladon de plantaĵoj kaj ŝtonoj, – li diris. – Ek! Ni rapidu! La aliaj jam ne vidiĝas.

La nokta vento blovis froste tra la valo renkonte al ili. Antaŭ ili staris larĝa griza ombro, kaj ili aŭdis senfinan susuradoh de folioj kvazaŭ poploj en la trablovo.

– Lotlorieno! – kriis Legolaso. – Lotlorieno! Ni alvenis ĝis la tegmentorandoj de l' Ora Arbaro. Ve, ke vintro estas!

En la nokto la arboj staris altaj antaŭ ili, arkitaj super la vojo kaj rojo, kiuj subite fluis sub iliajn etenditajn branĉojn. En la malbrila lumo de l' steloj iliaj trunkoj estis grizaj, kaj iliaj tremantaj folioj subsugestiis novalan oron.

– Lotlorieno! – diris Aragorno. – Mi ĝojas aŭdi denove venton en la arbaro! Ni troviĝas apenaŭ pli ol dek kvin mejlojn for de l' Pordego, sed ni ne kapablas iri plu. Ĉi tie ni esperu, ke la efikeco de l' elfoj gardos nin hodiaŭ nokte de la minaco, kiu postsekvas.

– Se efektive elfoj ankoraŭ loĝas ĉi tie en la malheliĝanta mondo, – diris Gimlio.

– Pasis longa tempo, de kiam iuj el mia popolo revojaĝis ĉi tien ĝis la lando, de kie ni forvagis en praepoko, – diris Legolaso, – sed ni aŭdis, ke Lorieno ankoraŭ ne estas senpopola, ĉar ĉi tie estas potenco sekreta, kiu fortenas misaĵojn el la lando. Tamen ĝia popolo estas malofte vidata, kaj eble ili jam loĝas profunde en la arbaro kaj malproksime de l' norda limo.

– Ja profunde en la arbaro ili loĝas, – diris Aragorno, kaj ĝemspiris, kvazaŭ ekmoviĝus en li iu memoraĵo. – Ni devas nin prizorgi mem hodiaŭ vespere. Ni mallonge pluiru, ĝis la arboj tute ĉirkaŭos nin, kaj tiam ni flankiĝos de la pado kaj serĉos lokon por ripozi.

Li paŝis antaŭen; sed Boromiro staris heziteme kaj ne sekvis.

– Ĉu ne ekzistas alia vojo? – li diris.

– Kian alian pli taŭgan vojon vi deziras? – diris Aragorno.

– Klaran vojon, eĉ se ĝi kondukas tra glavbaraĵo, – diris Boromiro. – Laŭ strangaj padoj estas tiu ĉi Kunularo kondukita, kaj ĝis nun al misfortuno. Kontraŭ mia volo ni pasis sub la ombrojn de Morio, je nia perdo. Kaj nun ni devas eniri la Oran Arbaron, laŭ vi. Sed pri tiu danĝera lando ni aŭdis en Gondoro, kaj oni diras, ke eliris malmultaj enirintoj; kaj eltiuj malmultaj neniu eskapis nedifektite.

– Ne diru nedifektite, sed se vi diros neŝanĝite, eble tiam vi parolos veron, – diris Aragorno. – Sed la scioj velkas en Gondoro, Boromiro, se en la urbo de tiuj, kiuj iam estis saĝaj, oni nun parolas mise pri Lotlorieno. Kredu kion vi volas, por ni ne ekzistas alia vojo – krom se vi emas reiri al la Moria Pordo, aŭ grimpi la senpadajn montojn, aŭ naĝi tutsola laŭ la Granda Rivero.

– Do antaŭen! – diris Boromiro. – Sed estas danĝere.

– Danĝere efektive, – diris Aragorno, – bele kaj danĝere; sed ĝin devas timi nur misaĵo, aŭ tiuj, kiuj kunportas misaĵon. Sekvu min!

Ili iris malpli ol unu mejlon en la arbaron, kiam ili alvenis alian rivereton, malsupren fluantan rapide de la arbokovritaj deklivoj, kiuj altiĝis denove okcidente al la montaro. Ili aŭdis ĝin transplaŭdanta je akvofalo malproksime inter la ombroj dekstre. Ĝiaj malhelaj hastaj akvoj transiris la padon antaŭ ili, kaj aliĝis al Arĝentvejno en kirliĝo de neklaraj lagetoj inter la radikoj de l' arboj.

– Jen Nimrodelo! – diris Legolaso. – Pri tiu ĉi rivereto la arbaraj elfoj verkis multajn kantojn antaŭlonge, kaj ni ankoraŭ kantas ilin en la nordo, memorante pri la ĉielarko ĉe ĝiaj faloj kaj la oraj floroj, kiuj flosis sur ĝia ŝaŭmo. Ĉio estas nun malluma kaj la ponto de Nimrodelo estas rompiĝinta. Mi banos miajn piedojn, ĉar oni diras, ke la akvo estas kuracilo por la laculoj.

Li iris antaŭen kaj grimpis malsupren laŭ la profunde fendita bordo kaj enpaŝis la rivereton.

– Sekvu min! – li kriis. – La akvo ne estas profunda. Ni transvadu! Sur la kontraŭa bordo ni povos ripozi, kaj la bruo de l' falanta akvo eble havigos al ni dormon kaj forgeson pri malĝojo.

Unu post alia ili grimpis malsupren kaj sekvis Legolason. Dum momento Frodo staris proksime al la bordo kaj lasis flui la akvon trans siajn lacajn piedojn. Ĝi estis malvarma sed ĝia tuŝo estis pura, kaj kiam li pluiris kaj ĝi leviĝis al liaj genuoj, li sentis, ke la vojaĝmakuloj kaj ĉiu laceco estas forlavitaj de liaj membroj.

Kiam la tuta Kunularo estis transirinta, ili sidiĝis, ripozis kaj manĝis; kaj Legolaso rakontis al ili historiojn pri Lotlorieno, kiujn la elfoj de Mornarbaro vartis ankoraŭ en siaj koroj, pri lumo de suno kaj steloj sur la razenoj apud la Granda Rivero antaŭ ol la mondo griziĝis.

Finfine ili silentiĝis kaj ekaŭdis la muzikon de la akvofalo fluantan dolĉe en la ombroj. Frodo preskaŭ imagis, ke li aŭdas voĉon kantantan, miksitan kun la bruo de la akvo.

– Ĉu vi aŭdas la voĉon de Nimrodela? – demandis Legolaso. – Mi kantos por vi kanton pri la junulino Nimrodela, kiu havis la saman nomon kiel la rivereto, apud kiu ŝi vivis antaŭlonge. Ĝi estas bela kanto en nia arbara lingvo; sed jen kiel ĝi sonas en la okcidentaĵo, kiel iuj en Rivendelo nun kantas ĝin.

Per mallaŭta voĉo apenaŭ aŭdebla inter la susurado de la folioj super ili li komencis:

Elfino en pratemp’ irizis,
dumtage brila stelo:
ŝuparo ŝia arĝent-grizis,
or-orlis la mantelo.

Ligiĝis stel’ al ŝia frunto,
ĉe l' kap’ lumdiademo
kiel tra branĉoj suna punto
en bela Lorieno.

La haroj longis, membroj blankis,
ŝi estis flekstalia;
envente ŝi leĝere dancis kiel
foli’ tilia.

Ĉe l' akvofalo Nimrodela,
kie la akvo klaris,
en lagon ŝia voĉ’ fabela
kiel arĝento falis. 

Neniu scias pri la loko
kien ŝi sin forkaŝis;
ĉar Nimrodel’ en praepoko
sur montoj disen paŝis.

La elfa ŝipo en haveno,
ŝirmata de montaro,
atendis longe sur posteno
apud la muĝa maro.

Dumnokta venf en Nordaj Landoj
leviĝis, fajfis laŭta,
la ŝipon pelis for de l' strandoj
per tajdo flue plaŭda.

Aŭrore mont’ kaj ter’ retretis
preter ondara baŭmo,
kiu plumerojn alten ĵetis
da blindiganta ŝaŭmo.

Amroto la terbordon vidis
jam preter akvo ŝvela,
malbenis ŝipon, kiu splitis
lin for de Nimrodela.

Li estis elfa reĝ’ pratempe,
lordo de valtereno,
dum oris la branĉar’ pratempe
en bela Lorieno.

De l' direktil’ al mar’ li saltis,
al trafa sag’ simila,
kaj plonĝis, kien akvo altis,
kiel la mev’ flugila.

Tra l' haroj blovis vento flirta,
ĉirkaŭis ŝaŭma signo;
kaj pluen forta, bela, virta,
li rajdis kvazaŭ cigno.

El Okcident’ neniu vorto,
kaj sur la Cisa Plaĝo
al elf-popolo pri Amroto
ne venis plu mesaĝo.

La voĉo de Legolaso hezitis, kaj la kanto ĉesis.

– Mi ne plu povas kanti, – li diris. – Tio estas nur parto, sed mi forgesis multon. Ĝi estas longa kaj trista, ĉar ĝi rakontas kiel malĝojo venis al Lotlorieno, Lorieno de la arbofloroj, kiam la gnomoj vekis misecon en la montaro.

– Sed la gnomoj ne kreis la misecon, – diris Gimlio.

– Tion mi ne diris, tamen miseco venis, – respondis Legolaso malgaje. – Tiam multaj elfoj el la parencaro de Nimrodela forlasis siajn loĝejojn kaj foriris, kaj ŝi estis perdita malproksime en la sudo, en la pasejoj de la Blankaj Montoj, kaj ŝi ne alvenis la ŝipon, kie ŝia amanto Amroto atendis ŝin. Sed dum la printempo, kiam la vento trablovas la novajn foliojn, la eĥo de ŝia voĉo aŭdeblas ankoraŭ apud la akvofaloj, kiuj portas ŝian nomon. Kaj kiam la vento estas suda, la voĉo de Amroto alvenas de la maro; ĉar Nimrodelo enfluas Arĝentvejnon, kiun la elfoj nomas Celebranto, kaj Celebranto en Anduinon la Grandan, kaj Anduino enfiuas la Golfon de Belfalaso, de kie ekvelis la elfoj de Lorieno. Sed nek Nimrodela, nek Amroto iam ajn revenis.

» Oni diras, ke ŝi konstruigis domon sur la branĉoj de arbo, kiu kreskis proksime al la akvofaloj; ĉar tio estis kutimo de la elfoj de Lorieno, loĝi sur la arboj, kaj eble ankaŭ nun estas tiel. Sekve ili estis nomataj Galadrimoj, la Arbopopolo. Profunde en la arbaro la arboj estas tre grandaj. La popolo de l' arbaro ne fosis la teron kiel gnomoj, nek konstruis fortikaĵojn el ŝtono ant&ŭ ol la Ombro venis.

– Kaj eĉ dum ĉi postaj tagoj loĝado sur la arboj ŝajnas pli sekura ol sidado sur la tero, – diris Gimlio. Li rigardis trans la rivereton al la vojo, kiu rekondukis al Dimrila Valo, kaj poste supren al la tegmento el malhelaj branĉoj.

– Viaj vortoj alportas bonan konsilon, Gimlio, – diris Aragorno. – Ni ne povas konstrui domon, sed hodiaŭ nokte ni faros kiel la Galadrimoj kaj serĉos ŝirmadon ĉe la arbosuproj, se ni povos. Ni jam sidis ĉi tie apud la vojo pli longe ol estus saĝe.

La Kunularo nun turniĝis flanken de l' vojo kaj eniris la ombron de la pli profundaj arbaroj, okcidenten apud la monta rojo for de Arĝentvejno. Ne malproksime de l' akvofalo de Nimrodelo ili trovis grupon da arboj, el kiuj pluraj pendis super la rivereto. Iliaj grandaj grizaj trunkoj estis fortike rondaj, sed la alteco ne estis divenebla.

– Mi grimpos supren, – diris Legolaso. – Mi estas hejme inter arboj, ĉu radike, ĉu branĉe, kvankam ĉi tiuj arboj estas speco nekonata al mi, krom nome en kanto. Malornoj ili nomiĝas, kaj ĝuste ili naskas la flavajn arboflorojn, sed mi neniam grimpis sur tian. Mi jam vidos, kia estas ilia formo kaj kreskmaniero.

– Kia ajn ĝi estos, – diris Grinĉjo, – ili ja estas arboj mirindaj, se ili proponas ripozon nokte, krom al birdoj. Mi ne povas dormi sur stango!

– Do fosu truon en la tero, – diris Legolaso, – se tio pli konvenas al via gento. Sed vi devos fosi rapide kaj profunde, se vi volas kaŝi vin de orkoj. – Li saltis malpeze de la tero kaj kaptis branĉon, kiu elkreskis el la trunko alte super lia kapo. Sed ĝuste dum li svingiĝis tie dum momento, voĉo subite ekparolis el la arboombroj super li.

– Daro! – ĝi diris per tono komanda, kaj Legolaso refalis al la tero surprizite kaj timigite. Li kaŭris kontraŭ la arbotrunko.

– Staru senmove! – li flustris al la aliaj. – Nek moviĝu nek parolu!

Aŭdiĝis mallaŭta ridado super iliaj kapoj, kaj poste alia klara voĉo ekparolis elf-lingve. Frodo povis malmulte kompreni la dirataĵon, ĉar la lingvo, kiun la arbara popolo uzas inter si, malsimilas tiun de la okcidento. Legolaso rigardis supren kaj respondis samlingve.

– Kiuj ili estas, kaj kion ili diras? – demandis Gaja.

– Ili estas elfoj, – diris Sam. – Ĉu vi ne aŭdas iliajn voĉojn?

– Jes, ili estas elfoj, – diris Legolaso, – kaj ili diras, ke vi tiel laŭte spiras, ke ili povus vin mortpafi en mallumo. – Sam rapidis kovri mane sian buŝon. – Sed ili diras ankaŭ, ke ne necesas timi. Ili rimarkis nin jam delonge. Ili aŭdis mian voĉon trans Nimrodelo, kaj sciis, ke mi estas el ilia norda parencaro, kaj sekve ili ne malhelpis nian transiron, kaj poste ili aŭdis mian kanton. Nun ili petas, ke mi suprengrimpu kun Frodo, ĉar ŝajnas, ke ili informiĝis pri li kaj pri nia vojaĝo. La aliajn ili petas atendi iomete sub la arbo, ĝis ili decidos, kion fari.

El la ombroj malsupreniĝis eskalo; ĝi estis farita el ŝnuro, arĝentgriza kaj ekbrila en la mallumo, kaj kvankam ĝi aspektis gracila, ĝi pruviĝis sufiĉe forta por toleri multajn virojn. Legolaso kuris malpeze supren, kaj Frodo sekvis malrapide; malantaŭ li iris Sam, provante ne tro laŭte spiri. La branĉoj de la malorno elkreskis preskaŭ orte de la trunko, kaj poste svingiĝis supren; sed proksime al la supro la ĉeftrunko dispartiĝis al krono de multaj branĉoj, kaj inter tiuj ili trovis konstruitan lignan platformon, aŭ fleton, kiel oni nomis tiaĵojn en tiu epoko. La elfoj nomis ĝin talano. Oni atingis ĝin tra ronda centra truo, tra kiu pasis la eskalo.

Kiam Frodo finfine alvenis la fleton, li trovis Legolason sidanta kun tri aliaj elfoj. Ili estis vestitaj per ombreca grizo kaj ne estis videblaj inter la arbotrunkoj, krom se ili subite ekmoviĝis. Ili stariĝis, kaj unu el ili senkovriligis lampeton, kiu ellasis mallarĝan arĝentan radion. Li levis ĝin, rigardante la vizaĝojn de Frodo kaj Sam. Poste li forfermis denove la lumon kaj prononcis bonvenigajn vortojn en sia elfa lingvo. Frodo heziteme parolis reciproke.

– Bonvenon! – la elfo diris en la Lingvo Komuna, parolante malrapide. – Ni malofte uzas alian lingvon ol nian propran; ĉar ni loĝas nun en la arbarprofundo, kaj ne volonte traktas kun aliaj popciloj. Eĉ nia parencaro en la nordo estas fortranĉita de ni. Sed inter ni estas kelkaj, kiuj ankoraŭ eliras por gajni novaĵojn kaj spioni niajn malamikojn, kaj ili parolas aliajn lingvojn. Mi estas unu el ili. Haldiro estas mia nomo. Miaj fratoj, Rumilo kaj Orofino, malmulte scipovas vian lingvon.

» Sed ni aŭdis onidirojn pri via proksimiĝo, ĉar la kurieroj de Elrondo preterpasis Lorienon survoje hejmen laŭ la Dimrila ŝtuparo. Ni nenion aŭdis pri hobitoj, pri duonuloj, dum multaj jaroj, kaj ne sciis, ke ili plu loĝadas en Mez-Tero. Vi ne aspektas mise! Kaj pro tio, ke vi venas kun elfo el nia parencaro, ni estas pretaj trakti vin amike, laŭ la peto de Elrondo; kvankam ni ne kutime kondukas fremdulojn tra nia lando. Sed vi devas tranokti ĉi tie hodiaŭ. Kiom vi estas?

– Ok, – diris Legolaso. – Mi mem, kvar hobitoj, kaj du homoj, el kiuj unu, Aragorno, estas elf-amiko el la popolo de Okcidentio.

– La nomo de Aragorno, filo de Aratorno, estas konata en Lorieno, – diris Haldiro, – kaj li estas favorata de la Damo. Do ĉio en ordo. Sed vi ĝis nun parolis nur pri sep.

– La oka estas gnomo, – diris Legolaso.

– Gnomo! – diris Haldiro. – Tio ne estas en ordo. Ni ne traktis kun la gnomoj depostla Malhelaj Tagoj. Ili ne estas permesataj en nia lando. Mi ne povas permesi, ke li pasu.

– Sed li estas de la Soleca Monto, unu el la fidinduloj de Daino, kaj amiko de Elrondo, – diris Frodo. – Elrondo mem elektis lin por esti unu el niaj kunuloj, kaj li estis kuraĝa kaj fidela.

La elfoj interparolis kune per mallaŭtaj voĉoj, kaj pridemandis Legolason propralingve.

– Do bone, – diris Haldiro fine. – Ni faros tion, kvankam ĝi estas kontraŭa al nia emo. Se Aragorno kaj Legolaso gardos lin, kaj respondecos pri li, li pasos; sed li devos trairi Lotlorienon kun la okuloj ŝirmitaj.

» Sed jam ne plu ni debatu. Viaj uloj devas ne resti surtere. Ni vaĉas la riverojn, de kiam ni vidis grandan trupon da orkoj iranta norden al Morio, laŭ la flankoj de l' montoj, antaŭ multaj tagoj. Lupoj ululas rande de l' arbaro. Se vi efektive venis de Morio, la danĝero ne povas esti malproksima. Morgaŭ frumatene vi devos pluiri.

» La kvar hobitoj grimpu ĉi tien kaj restu kun ni – ilin ni ne timas! Troviĝas alia talano en la najbara arbo. Tie la aliaj devas rifuĝi. Vi, Legolaso, respondecu pri ili. Voku min, se io ne estos en ordo! Kaj zorgu pri tiu gnomo!

Legolaso tuj malsupreniris laŭ la eskalo por sciigi la mesaĝon de Haldiro, kaj baldaŭ poste Gaja kaj Grinĉjo grimpis al la alta fleto. Ili estis spiromankaj kaj ŝajnis iom timigitaj.

– Jen! – diris Gaja anhelante. – Ni suprentrenis viajn lankovrilojn kiel ankaŭ niajn proprajn. Paŝegulo kaŝis la ceteron de niaj pakaĵoj en profunda foliamaso.

– Vi ja ne bezonis viajn ŝarĝaĵojn, – diris Haldiro. – Estas malvarme ĉe la arbosuproj vintre, kvankam la vento hodiaŭ vespere estas suda, sed ni havas por vi manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kiuj forpelos la noktofridon, kaj ni havas pli ol sufiĉe da feloj kaj manteloj.

La hobitoj akceptis ĉi tiun duan (kaj multe pli bonan) vespermanĝon tre volonte. Poste ili volvis sin varmige, ne nur en ia felmanteloj de la elfoj, sed ankaŭ en la propraj lankovriloj, kaj provis endormiĝi. Sed malgraŭ la granda laceco nur Sam trovis tion facile farebla. Al hobitoj ne plaĉas alteco, kaj ili ne dormas en supra etaĝo, eĉ kiam ili disponas pri tio. La fleto tute ne konvenis al ili kiel dormoĉambro. Mankis al ĝi muroj, ne estis eĉ barilo; nur unuflanke estis malpeza plektita ekrano, kiun oni povis movi kaj fiksi diversloke laŭ la ventodirekto.

Grinĉjo plu parolis dum kelka tempo.

– Mi esperas, se mi efektive endormiĝos en tiu ĉi subtegmentejo por litoj, ke mi ne deruliĝos, – li diris.

– Post kiam mi sukcesos endormiĝi, – diris Sam, – mi daŭre dormos, ĉu aŭ ne mi deruliĝos. Kaj ju pli malmulte da parolo, des pli baldaŭ mi ekdormos, se vi min komprenas.

Frodo kuŝis maldorma dum kelka tempo, kaj alrigardis la stelojn ekbrilantajn tra la pala tegmento de tremetantaj folioj. Sam jam ronkis apude longe antaŭ ol li mem fermis siajn okulojn. Li povis malklare vidi la grizajn formojn de du elfoj sidantaj senmove kun la brakoj ĉirkaŭ la genuoj, kiuj interparolis flustre. La alia malsufireniris por sentineli sur unu el la pli subaj branĉoj. Finfine, lulate de la vento tra la branĉoj supre, kaj la dolĉa murmurado de la akvofalo Nimrodelo sube, Frodo endormiĝis kun la kanto de Legolaso eĥanta en lia menso.

Malfrunokte li vekiĝis. La aliaj hobitoj dormadis. La elfoj estis foririntaj. La falĉila luno malhele glimis inter la folioj. Mankis vento. Je ioma distanco li aŭdis krudan ridon kaj paŝadon de multaj piedoj sur la tero sube. Aŭdiĝis metala tintado. Tiuj sonoj malrapide forvelkis kaj ŝajnis iri suden, antaŭen en la arbaron.

Kapo subite enŝoviĝis tra la truo en la fleto. Frodo sidiĝis alarmite kaj vidis, ke tio estas grizkapuĉa elfo. Li alrigardis la hobitojn.

– Kio estas? – diris Frodo.

Yrch! – diris la elfo per sibla flustro kaj ĵetis sur la fleton la volvitan ŝnureskalon.

– Orkoj! – diris Frodo. – Kion ili faras? – Sed la elfo jam foriris.

Ne plu aŭdiĝis sonoj. Silentis eĉ la folioj, kaj la akvofalo mem ŝajnis mutigita. Frodo sidis tremante en siaj volvaĵoj. Li estis dankema, ke ili ne estis trafitaj sur la tero; sed li sentis, ke la arboj havigas malmulte da protektado, krom kaŝado. Orkoj estis entuziasmaj kiel dogoj spurante odorojn, oni diris, sed ili kapablis ankaŭ grimpi. Li elingigis Pikon: ĝi ekflametis kaj briletis kvazaŭ blua fajro; kaj poste velkis denove kaj malheliĝis. Malgraŭ la velko de lia glavo la sento pri proksima danĝero ne forlasis Frodon, ĝi eĉ kreskis. Li ekmoviĝis, rampis ĝis la truo kaj rigardis malsupren. Li estis preskaŭ certa, ke li aŭdas ŝtelmanierajn moviĝojn ĉe la arbosubo.

Ne temis pri elfoj, ĉar la arbara popolo kutimis moviĝi tute senbrue. Tiam li malklare aŭdis sonon snufsimilan; kaj io ŝajnis grataĉi sur la ŝelo de l' arbotrunko. Li fiksrigardis suben en la mallumon, retenante sian spiron. Io jam grimpis malrapide, kaj ĝia spirado aŭdiĝis kiel mallaŭta siblo tra kunpremitaj dentoj. Poste, supreniĝantaj proksime al la trunko, Frodo vidis du palajn okulojn. Ili haltis kaj rigardis supren senpalpebrume. Subite ili forturniĝis, kaj ombreca figuro ĉirkaŭglisis la arbotrunkon kaj malaperis.

Tuj poste Haldiro venis grimpante rapide supren tra l' branĉaro.

– Sur la arbo estis io, kion mi neniam antaŭe vidis, – li diris. – Tio ne estis orko. Ĝi fuĝis tuj, kiam mi tuŝis la trunkon. Ĝi ŝajnis tre singarda, kaj iom sperta pri arboj, alie mi eble pensus, ke temas pri iu hobito.

» Mi ne pafis, ĉar mi ne volis kaŭzi kriadon: ni ne povas riski batalon. Ĵus pasis forta trupo da orkoj. Ili transiris Nimrodelon – malbenatu iliaj fiaj piedoj en ties pura akvo – kaj pluiris laŭ la malnova vojo apud la rivero. ŝajnas, ke ili trafis iun spurodoron, kaj ili traserĉis la teron dum kelka tempo proksime al la loko, kie vi haltis. Ni triope ne povis defii centon, do ni antaŭeniris kaj parolis per ŝajnigitaj voĉoj, kondukante ilin en la arbaron.

» Orofino reiris haste al niaj loĝejoj por averti nian popolon. Neniu el la orkoj iam ajn reiros el Lorieno. Kaj multaj elfoj estos kaŝitaj ĉe la norda bordo antaŭ la sekva noktiĝo. Sed vi devos ekiri suden tuj post plena tagiĝo.

La tago venis pale el la oriento. La kreskanta lumo trafiltris la flavajn foliojn de l' malorno, kaj al la hobitoj ŝajnis, ke brilas la frua suno de friska somera mateno. Pale blua ĉielo gvatis inter la moviĝantaj branĉoj. Trarigardante breĉon je la suda flanko de la fleto, Frodo vidis la tutan valon de Arĝentvejno kuŝanta kiel maro da novala oro svingiĝanta milde pro la venteto.

La mateno estis ankoraŭ nova kaj malvarma kiam la Kunularo denove ekvojaĝis, gvidata nun de Haldiro kaj ties frato Rumilo.

– Adiaŭ, dolĉa Nimrodelo! – kriis Legolaso. Frodo retrorigardis kaj ekvidis brilon de blanka ŝaŭmo inter la grizaj arbotrunkoj.

– Adiaŭ, – li diris. Ŝajnis al li, ke li neniam denove aŭdos fluantan akvon tiom belan, eterne agordantan siajn sennombrajn notojn laŭ senfina ŝanĝiĝema muziko.

Ili reiris al la malnova pado je la okcidenta flanko de Arĝentvejno, kaj dum kelka tempo ili laŭiris ĝin suden. Sur la tero estis enpremaĵoj de orkaj piedoj. Sed baldaŭ Haldiro flankeniris inter la arbojn kaj haltis sur la riverbordo sub iliaj ombroj.

– Jen trans la rivereto staras iu el mia popolo, – li diris, – kvankam vi eble ne vidas lin. – Li eligis signalon kiel la malaltan fajfon de birdo, kaj el la densejo da junaj arboj paŝis elfo, grize vestita, sed kun la kapuĉo malantaŭen ŝovita; liaj haroj ekbrilis ore pro la matena sunlumo. Haldiro lerte ĵetis trans la akvon volvaĵon da griza ŝnuro, kaj li kaptis ĝin kaj ligis ĉirkaŭ arbo proksima al la bordo.

– Celebranto estas jam forta fluo ĉi tie, kiel vi vidas, – diris Haldiro, – ĝi fluas rapide kaj profunde, kaj ĝi estas tre malvarma. Ni ne enpaŝas ĝin tiom norde, krom se tio necesas. Sed dum ĉi tiuj tagoj singardemaj ni ne konstruas pontojn. Jen kiel ni transiras! Sekvu min! – Li ligis sian ŝnurfinon strikte ĉirkaŭ alia arbo, kaj poste kuris malpeze laŭlonge de ĝi, trans la riveron kaj returnen, kvazaŭ li estus sur vojo.

– Mi kapablas iri tiun vojon, – diris Legolaso; – sed la aliaj ne havas tiun lerton. Ĉu ili devos tranaĝi?

– Ne! – diris Haldiro. – Ni havas ankoraŭ du ŝnurojn. Ni ligos ilin unu super la alia, unu ŝultre alta, kaj alia duone alta, kaj tenante tiujn la fremduloj verŝajne povos transiri kun zorgo.

Kiam tiu gracila ponto estis starigita, la Kunularo transpasis, iuj singarde kaj malrapide, aliaj pli facile. El la hobitoj Grinĉjo pruviĝis la plej kapabla, ĉar li estis paŝocerta kaj transmarŝis rapide, tenante per nur unu mano; sed li daŭre rigardis la bordon antaŭe kaj ne subenrigardis. Sam trenpaŝis antaŭen, firme kroĉiĝinte, kaj rigardante suben en la palan ondiĝantan akvon kvazaŭ ĝi estus abismo en la montaro.

Li eligis spiron de malŝarĝo, kiam li estis sekure transiĝinta.

– Vivu kaj lernu! – kutimis diri mia Avulo. Kvankam li aludis ĝardenkultivadon, ne birdan stangsidadon, nek provon marŝi aranee. Eĉ mia onklo Anĉjo neniam entreprenis tian prestidigiton!

Kiam fine la tuta Kunularo grupiĝis sur la orienta bordo de Arĝentvejno, la elfoj malligis la ŝnurojn kaj volvis ilin. Rumilo, kiu restis sur la alia bordo, prenis unu, pendigis ĝin ĉe la ŝultro, kaj mane adiaŭinte foriris reen al Nimrodelo por sentineli.

– Nun, amikoj, – diris Haldiro, – vi eniris Naiton de Lorieno, aŭ la Daŭbon, kiel vi nomus ĝin, ĉar ĝi estas tereno, kiu kuŝas kiel lancopinto inter la brakoj de Arĝentvejno kaj Anduino la Granda. Ni permesas al neniuj fremduloj elspioni la sekretojn de Naito. Al tre malmultaj estas permesate eĉ enpaŝi tien. Kiel konsentite, mi ĉi tie ŝirmos la okulojn de la gnomo Gimlio. La aliaj rajtos marŝi senĝene dum kelka tempo, ĝis ni pliproksimiĝos al niaj loĝejoj, sube en Egladilo, en la Angulo inter la riveroj.

Tio tute ne plaĉis al Gimlio.

– La interkonsento estis starigita sen mia aprobo, – li diris. – Mi ne marŝos blindumite, kiel almozpetanto aŭ kaptito. Kaj spiono mi ne estas. Mia popolo neniam traktis kun iuj servantoj de l' Malamiko. Kiel ni ankaŭ ne damaĝis al la elfoj. Ne pli probable ol Legolaso aŭ iu alia el miaj kunuloj mi perfidos vin.

– Tion mi ne dubas, – diris Haldiro. – Tamen tia estas nia leĝo. Mi ne estas mastro de l' leĝoj, kaj tiun ne rajtas meti flanken. Mi jam faris multon, permesinte al vi ekpaŝi trans Celebranto.

Gimlio obstinis. Li disstarigis firme siajn piedojn, kaj metis manon al la tenilo de sia hakilo.

– Mi antaŭeniros senĝene, – li diris, – aŭ mi reiros por serĉi mian propran landon, kie mi estas konata kiel lojalulo, eĉ se mi pereos en la sovaĝejo.

– Vi ne povas reiri, – diris Haldiro severe. – Veninte tiel distance, vi devas esti prezentita antaŭ la Sinjoro kaj la Damo. Ili juĝos vin, por vin teni aŭ doni al vi permeson, laŭ ilia volo. Vi ne povas transiri denove la riverojn, kaj malantaŭ vi estas nun sekretaj sentineloj, kiujn vi ne povas preterpasi. Vi estus mortigita antaŭ ol vi vidus ilin.

Gimlio elzonigis sian hakilon. Haldiro kaj lia kunulo streĉis siajn pafarkojn.

– Peston al gnomoj kaj ties obstineco! – diris Legolaso.

– Atentu! – dMs Aragorno. – Se mi plu estras tiun ĉi Kunularon, vi devas obei miajn ordonojn. Estas severe al la gnomo, ke oni tiel izolas lin. Ni ĉiuj estu blindumitaj, eĉ Legolaso. Tio estos pli bona, kvankam ĝi malrapidigos kaj enuigos la vojaĝon.

Gimlio subite ekridis.

– Ni aspektos kiel ridinda trupo da stultuloj! Ĉu Haldiro gvidos nin per fadeno, kiel multajn blindajn almozpetantojn kun unusola hundo? Sed mi estos kontenta, se nur tiu Legolaso same kiel mi estos blindumita.

– Mi estas elfo kaj parenca ĉi tie, – diris Legolaso, siavice koleriĝante.

– Jam ni kriu: “peston al la obstineco de elfoj!” – diris Aragorno. – Sed en la Kunularo ĉiuj faros same. Ek, ŝirmu niajn okulojn, Haldiro!

– Mi pretendos plenan kompenson por ĉiu stumblo kaj kontuzita piedfingro, se vi ne kondukos zorge, – diris Gimlio, kiam oni ĉirkaŭvolvis liajn okulojn per drapaĵo.

– Via pretendo ne praviĝos, – diris Haldiro. – Mi kondukos vin zorge, kaj la padoj estas glataj kaj rektaj.

– Ve pro la stulteco de l' nuna epoko! – diris Legolaso. – Ĉi tie ĉiuj estas malamikoj de la unusola Malamiko, kaj tamen mi devas marŝi blinde, dum gajas la suno en la arbaro sub oraj folioj!

– Stulteco tio eble ŝajnas, – diris Haldiro. – Efektive nenie montriĝas pli klare la potenco de l' Malhela Mastro ol en la suspektemo, kiu disigas tiujn, kiuj ankoraŭ kontraŭstaras lin. Tamen tiom malmulte da fido kaj konfido ni jam trovas en la mondo ekster Lotlorieno, krom eble en Rivendelo, ke ni ne kuraĝas pro nia propra fidemo endanĝerigi nian landon. Ni vivas nun sur insulo inter multaj danĝeroj, kaj niaj manoj jam tuŝas pli ofte pafarkon ol harpon.

» Longe defendis nin la riveroj, sed ili ne plu estas certa barilo, ĉar la Ombrojam rampis norden por ĉie ĉirkaŭi nin. Iuj parolas pri foriro, tamen tio jam ŝajnas tro malfrua. La montoj okcidente iĝas misaj; oriente la tereno estas dezerta kaj plena je l' kreitaĵoj de Saŭrono, kaj oni diras, ke nijam ne povas pasi sendanĝere suden tra Rohano, kaj la elfluejoj de l' Granda Rivero estas gardataj de l' Malamiko. Eĉ se ni povus alveni la bordojn de la Maro, ni ne plu trovus ŝirmejon tie. Oni diras, ke ankoraŭ troviĝas havenoj de l' Altaj Elfoj, sed tiuj estas malproksime norde kaj okcidente, post la lando de la Duonuloj. Sed kie tio estas, kvankam eble scias la Sinjoro kaj la Damo, mi ne scias.

– Vi devus almenaŭ konjekti pro tio, ke vi vidis nin, – diris Gaja. – Ekzistas elfaj havenoj okcidente de mia lando, la Provinco, kie hobitoj vivas.

– Feliĉaj estas hobitoj, kiuj loĝas proksime al la bordoj de l' maro! – diris Haldiro. – Vere, jam de tre longe mia popolo ne rigardis ĝin, tamen ni ankoraŭ rememoras ĝin en kantoj. Rakontu al mi pri tiuj havenoj dum ni marŝas.

– Mi ne povas, – diris Gaja. – Mi neniam vidis ilin. Mi neniam antaŭe forlasis mian landon. Kaj se mi scius, kia estas la mondo ekstere, al mi ŝajnas, ke mi ne trovus kuraĝon por ĝin forlasi.

– Eĉ ne por vidi belan Lotlorienon, ĉu? – diris Haldiro. – La mondo ja estas danĝeroplena, kaj en ĝi estas multaj mallumaj lokoj; sed ankoraŭ troviĝas multo, kio estas bela, kaj kvankam en ĉiuj landoj la amo nun miksiĝas kun malĝojo, ĝi eble plifortiĝas.

» Ĉe ni estas iuj, kiuj kantas, ke la Ombro retiriĝos kaj la paco revenos. Sed mi ne kredas, ke la mondo ĉirkaŭanta nin iam estos denove tia, kia ĝi estis pratempe, aŭ la lumo de l' suno kia antaŭe. Por la elfoj, mi timas, ĝi pruviĝos en la plej bona okazo iu militpaŭzo, dum kiu ili povos foriri ne malhelpate ĝis la maro kaj forlasi por ĉiam la Mez-Teron. Ve pro Lotlorieno, kiun mi amas! Malgaja estus vivo en lando, kie ne kreskas malornoj. Sed neniu raportis, ke troviĝas malornoj trans la Granda Maro.

Tiel parolante, la Kunularo spaliris malrapide laŭ la padoj en la arbaro, gvidate de Haldiro, dum la alia elfo marŝis malantaŭe. Ili sentis la teron glata kaj mola sub la piedoj, kaj post kelka tempo ili marŝis pli senhezite, ne timante vundiĝon aŭ falon. Senigite je vidkapablo, Frodo konstatis, ke pliakriĝis lia aŭdkapablo kaj aliaj sentumoj. Li povis flari la arbojn kaj la surpaŝitan herbon. Li povis aŭdi multajn diversajn notojn en la susurado de l' folioj superkape, la murmurantan riveron je lia dekstro, kaj la maldensajn klarajn voĉojn de birdoj en la ĉielo. Li sentis la sunon sur siaj vizaĝo kaj manoj, kiam ili trapasis maldensejon.

Tuj kiam li surpaŝis la kontraŭan bordon de Arĝentvejno li spertis strangan senton, kaj tio pliprofundiĝis kiamli marŝis antaŭen en Naiton: ŝajnis al li, ke li transiris tempoponton en angulon de la Praaj Tagoj, kaj nun promenas en mondo, kiu ne plu ekzistas. En Rivendelo estis memoro pri antikvaj aferoj; en Lorieno la antikvaĵoj pluvivadis en la ekzistanta mondo. Miseco estis tie vidita kaj aŭdita, malĝojo estis spertita; la elfoj timis kaj malfidis la mondon eksteran: lupoj ululis rande de l' arbaro, sed sur la lando Lorieno kuŝis neniu ombro.

Dum la tuta tago la Kunularo antaŭen marŝis, ĝis ili sentis alvenon de l' friska vespero kaj aŭdis la fruan noktoventon flustri inter multaj folioj. Tiam ili ripozis kaj dormis sentime sur la tero, ĉar iliaj gvidantoj ne permesis al ili malkovri la okulojn, kaj ili ne povis grimpi. Matene ili pluiris, marŝante senrapideme. Je tagmezo ili haltis, kaj Frodo konstatis, ke ili senkonsciiĝis sub la brila suno. Subite li aŭdis sonon de multaj voĉoj ĉirkaŭe.

Marŝinta elf-amaso alvenis silente: ili rapidis al la nordaj landlimoj por gardi kontraŭ eventuala atako el Morio, kaj ili kunportis novaĵojn, kiujn Haldiro parte raportis. La invadintaj orkoj estis embuskitaj kaj preskaŭ ĉiuj detruitaj; la restaĵo estis fuĝinta okcidenten al la montoj, kaj estis persekutata. Ankaŭ stranga kreaĵo estis vidita, kuranta kurbdorse kaj kun manoj proksimaj al la tero, kiel besto, tamen ne bestforma. Ĝi evitis kaptiĝon, kaj ili ne pafis ĝin, ne sciante ĉu ĝi estas bona aŭ misa, kaj ĝi malaperis suden laŭ Arĝentvejno.

– Cetere, – diris Haldiro, – ili kunportis mesaĝon de la Sinjoro kaj Damo de Galadrimoj. Vi rajtas ĉiuj marŝi libere, eĉ la gnomo Gimlio. ŝajnas, ke la Damo scias, kiu kaj kio estas ĉiu ano de via Kunularo. Eble novaj sciigoj venis el Rivendelo.

Li forigis la bandaĝon unue de la okuloj de Gimlio.

– Vian pardonon! – li diris, profunde riverencante. – Rigardu nin jam per amikecaj okuloj! Rigardu kaj ĝoju, ĉar vi estas la unua gnomo, kiu vidis la arbojn de Naito de Lorieno depost la epoko de Durino!

Kiam liaj okuloj estis malkovritaj, Frodo suprenrigardis kaj retenis la spiron. Ili staris en libera spaco. Maldekstre staris granda teramaso, kovrita de herbrazeno tiel verda kiel la printempo dum la Praaj Tagoj. Sur ĝi, kvazaŭ duobla krono, kreskis du arbocirkloj: la eksteraj havis ŝelojn el neĝa blanko, kaj estis senfoliaj, sed belis en la graciforma nudo; la internaj estis malornoj tre altaj, ankoraŭ mantelitaj je pala oro. Alte inter la branĉoj de tureca arbo, kiu staris meze de ĉiuj, ekbrilis blanka fleto. Sube de la arboj, kaj ĉirkaŭ sur la deklivoj, la herbo estis trapunktita de oraj floretoj stelformaj. Inter ili, kapopendole sur gracilaj tigoj, estis aliaj floroj, blankaj kaj plej pale verdaj: ili trembrilis nebulece sur la bunta verdo de la herbo. Super la tuto bluis la ĉielo, kaj la suno posttagmeza ardis sur la monteto kaj ĵetis longajn verdajn ombrojn inter la arbojn.

– Vidu! Vi alvenis ĝis Cerino Amroto, – diris Haldiro. – Jen estas la kerno de l' antikva regno, kia ĝi estis antaŭ longe, kaj jen estas la teramaso de Amroto, kie estis konstruita dum tagoj pli feliĉaj lia alta domo. Ĉi tie ĉiam paradas la vintraj floroj en la senvelka herbo: la flava elanoro kaj la pala nifredilo. Ĉi tie ni restos kelkan tempon kaj atingos la urbon de Galadrimoj en la krepusko.

La aliaj falis sur la bonodoran herbon, sed Frodo staris provizore ankoraŭ mirfrapita. Ŝajnis al li, ke li trapasis altan fenestron, kiu alrigardas mondon malaperintan. Banis ĝin lumo, pri kiu lia lingvo ne posedis nomon. Ĉio, kion li vidis, estis belforma, sed la formoj ŝajnis samtempe freŝfaritaj, kvazaŭ ili estis origine konceptitaj kaj desegnitaj ĝuste kiam oni malkovris liajn okulojn, kaj antikvaj, kvazaŭ ili jam ekzistis eterne. Li vidis neniun koloron krom tiuj, kiujn li konis, oron kaj blankon kaj bluon kaj verdon, sed ili estis freŝaj kaj korŝiraj, kvazaŭ li tiumomente la unuan fojon rimarkus ilin kaj kreus por ili nomojn novajn kaj mirindajn. Vintre ĉi tie neniu koro povis funebri pro la somero aŭ printempo. Neniu malperfektaĵo, malsano aŭ deformaĵo estis videbla en io ajn, kio kreskis sur la tero. Sur la lando Lorieno estis neniu makulo. Li turnis sin kaj vidis, ke Sam nun staras apude, ĉirkaŭrigardante kun konfuzita esprimo, kaj frotante siajn okulojn kvazaŭ li ne estus certa, ke li estas maldorma.

– Estas sunlume kaj heltage, efektive, – li diris. – Mi supozis, ke elfoj preferas lunon kaj stelojn: sed tio ĉi estas pli elfeca ol io ajn, pri kiu mi aŭdis. Mi sentas, kvazaŭ mi estus interne de kanto, se vi min komprenas.

Haldiro alrigardis ilin, kaj li fakte ŝajnis kompreni tiel la penson kiel la vortojn. Li ridetis.

– Vi sentas la potencon de l' Damo de Galadrimoj, – li diris. – Ĉu plaĉos al vi grimpi kun mi al Cerino Amroto?

Ili sekvis lin kiam li paŝis leĝere supren laŭ la herbvestitaj deklivoj. Kvankam li marŝis kaj spiris, kaj ĉirkaŭ li vivajn foliojn kaj florojn movetigis la sama malvarmeta vento, kiu ventolis lian vizaĝon, Frodo sentis, ke li estas en lando sentempa, kiu nek velkas nek ŝanĝiĝas nek iĝas neglektema. Kiam li foriros kaj pasos denove en la eksteran mondon, Frodo, la vagulo el la Provinco, plu promenos tie, sur la herbo inter elanoroj kaj nifrediloj en bela Lotlorieno.

Ili eniris la cirklon de blankaj arboj. Dum ili tion faris, la suda vento blovis al Cerino Amroto kaj suspiris inter la branĉoj. Frodo staris senmove, aŭdante en malproksimo grandajn marojn sur strandoj, kiuj estis antaŭlonge forviŝitaj, kaj mirantajn marbirdojn, kies genro estis malaperinta de la tero.

Haldiro estis irinta antaŭen kaj nun grimpis al la alta fleto. Kiam Frodo prepariĝis sekvi lin, li metis sian manon sur la arbon apud la eskalo: neniam antaŭe li tiel subite kaj tiel klare konstatis la senton kaj supraĵon de arba haŭto kaj la interna vivo. Li spertis plezuron pri ligno kaj ties tuŝimpreso, nek kiel arbaristo, nek kiel ĉarpentisto; tio estis plezuro pri la vivanta arbo mem.

Kiam li fine surpaŝis la altan platformon, Haldiro kaptis lian manon kaj turnis lin al la sudo.

– Unue rigardu tiudirekten! – li diris.

Frodo rigardis kaj vidis, ankoraŭ iom malproksime, monteton kun multaj fortikaj arboj, aŭ urbon kun verdaj turoj: kiun el ili li ne povis decidi. Ŝajnis al li, ke el ĝi venis tiuj potenco kaj lumo, kiuj regis la tutan landon. Li subite sopiris birde flugi kaj alteriĝi en la verda urbo. Poste li rigardis orienten kaj vidis la tutan landon Lorieno malsupreniranta ĝis la pala ekbrilo de Anduino, la Granda Rivero. Li levis siajn okulojn trans la rivero kaj estingiĝis la tuta lumo, kaj li troviĝis denove en sia konata mondo. Trans la rivero la tereno ŝajnis plata kaj malplena, senforma kaj malpreciza, ĝis en la malproksimo ĝi leviĝis denove kiel muro, malhela kaj morna. La suno bananta Lotlorienon malhavis potencon lumigi la ombron de tiu fora altaĵo.

– Tie kuŝas la fortikaĵo de Suda Mornarbaro, – diris Haldiro. – Ĝi estas vestita per arbaro da malhelaj abioj, kie la arboj luktas unu kontraŭ aliaj kaj iliaj branĉoj putras kaj velkas. Meze sur ŝtona altaĵo staras Dol Gulduro, kie la Malamiko longe havis sian loĝejon. Ni timas, ke tiu estas denove loĝata, kaj kun sepobla potenco. Lastatempe ĝin ofte kovris nigra nubo. De ĉi tiu alta loko vi povas vidi la du potencojn, kiuj oponas unu la alian; kaj ĉiam ili nun pense luktas, sed kvankam unuflanke la lumo perceptas la koron mem de la mallumo, ĝia propra sekreto ne estas malkaŝita. Ankoraŭ ne. – Li turnis sin kaj rapide suben grimpis, kaj ili sekvis lin.

Ĉe l' subo de la monteto Frodo trovis Aragornon, kiu staris senmova kaj silenta kiel arbo; sed en lia mano estis eta ora floro elanoro, kaj liaj okuloj lumis. Lin envolvis iu bela memoro, kaj kiam Frodo alrigardis lin, li sciis, ke li vidas aferojn, kiuj estis iam en tiu ĉi sama loko. Ĉar la malfacilaj jaroj estis forigitaj de sur la vizaĝo de Aragorno, kaj li ŝajnis blankvestita, juna princo altkreska kaj bela; kaj li parolis vortojn en la elfa lingvo al iu, kiun Frodo ne povis vidi.

– Ariven vanimalda, namarie! – li diris, poste profunde enspiris kaj reveninte el sia pensado alrigardis Frodon kaj ridetis. – Jen estas la kerno de l' Elfregno sur la tero, – li diris, – kaj ĉi tie loĝas mia koro ĉiam, krom se estas iu lumo postla malhelaj vojoj, kiujn ni devos ankoraŭ paŝi, vi kaj mi. Venu kun mi!

Kaj preninte manon de Frodo li forlasis la monteton de Cerino Amroto kaj neniam plu revenis tien kiel vivanto. 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.