La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L' RINGOJ
LA KUNULARO DE L' RINGO

Aŭtoro: J.R.R.Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 2: KONSILIĜO ĈE ELRONDO

La postan tagon Frodo vekiĝis frue, sentante sin refreŝigita kaj bonfarta. Li promenis laŭ la terasoj super la brue fluanta Bruineno kaj rigardis la sunleviĝon palan, friskan, super la foraj montoj, kaj la sunlumon transversantan la maldensan arĝentan nebuleton; la roso sur la flavaj folioj ekbrilis, kaj teksitaj filandroretoj okulumis sur ĉiuj arbustoj. Sam marŝis apud li, dirante nenion, sed snufante la aeron, kaj rigardante de tempo al tempo, kun miro en siaj okuloj, al ia grandaj altaĵoj en la oriento. La neĝo blankis sur la pintoj.

Sur benko ĉizita en ŝtono apud turniĝo de l' pado ili trovis Gandalfon kaj Bilbon absorbite interparolantajn.

– Saluton! Bonan matenon! – diris Bilbo. – Ĉu preta por la granda Konsiliĝo?

– Mi sentas min preta por ĉio, – respondis Frodo. – Sed antaŭ ĉio mi ŝatus promenadi hodiaŭ kaj esplori la valon. Mi ŝatus atingi tiujn pinarbarojn supre. – Li fingromontris foren laŭ la bordo de Rivendelo norde.

– Vi eble havos okazon poste, – diris Gandalfo. – Sed ni ne povas ankoraŭ plani. Hodiaŭ multo estas aŭdota kaj decidota.

Subite dum ili interparolis aŭdiĝis unuopa klara sonoro.

– Tio estas la averta sonorilo por la Konsiliĝo ĉe Elrondo, – kriis Gandalfo. – Venu jam! Vi kaj Bilbo ambaŭ estas dezirataj.

Frodo kaj Bilbo sekvis la sorĉiston rapide laŭ la serpentuma pado reen al la domo; post ili, seninvite kaj provizore forgesite, trotis Sam.

Gandalfo kondukis ilin ĝis la antaŭpordo, kie Frodo trovis siajn amikojn la antaŭan vesperon. Lumo de l' klara aŭtuna mateno jam ardis en la valo. Bruo de bobelantaj akvoj leviĝis de la ŝaŭma rivero. Kantis birdoj, kaj saneca trankvilo kuŝis sur la regiono. Al Frodo lia danĝerplena fuĝo kaj la onidiroj pri malhelo, kreskanta en la ekstera mondo, jam ŝajnis nur memoroj de perturbita sonĝo; sed la vizaĝoj, kiuj turniĝis al ili, kiam ili eniris, estis seriozaj. 

Elrondo estis tie, kaj pluraj aliaj sidis silente ĉirkaŭ li. Frodo vidis Glorfindelon kaj Gloinon, kaj en angulo sidis sola Paŝegulo, revestita en siaj malnovaj veturmakulitaj vestaĵoj. Elrondo tiris Frodon al seĝo apud si, kaj prezentis lin al la ĉeestantoj, dirante:

– Jen, amikoj miaj, hobito Frodo, filo de Drogo. Venis ĉi tien malmultaj tra pli granda danĝero, aŭ pro komisio pli urĝa.

Poste li indikis kaj nomis tiujn, kiujn Frodo ne renkontis pli frue. Ĉe r flanko de Gloino estis gnomo plijuna: lia filo Gimlio. Apud Glorfindelo ĉeestis pluraj aliaj konsilantoj el la domanaro de Elrondo, inter kiuj Erestoro estis ĉefa; kaj kun li estis Galdoro, elfo el la Grizaj Havenoj, kiu estis alveninta pro komisio de Cirdano la Ŝipfaranto. Troviĝis ankaŭ fremda elfo vestita verde kaj brune, Legolaso, mesaĝisto de sia patro Tranduilo, reĝo de la elfoj de Norda Mornarbaro. Kaj sidanta iom aparte estis alta viro kun bela kaj nobla vizaĝo, malhelhara kaj grizokula, fiera kaj severa laŭ la rigardo.

Li portis mantelon kaj botojn, kvazaŭ por vojaĝo surĉevala; kaj efektive kvankam liaj vestaĵoj esti^tiĉaj, kaj lian mantelon ornamis fela subŝtofo, ili estis makulitaj pro longa vojaĝado. Li portis kolumon el arĝento, en kiu estis lokita unuopa blanka gemo; liaj bukloj estis tonditaj ĉe la ŝultroj. Surbalteo li portis grandan kornon arĝentmuntitan, kiu nun kuŝis sur liaj genuoj. Li rigardis al Frodo kaj Bilbo en subita ekmiro.

– Jen, – diris Elrondo, turnante sin al Gandalfo, – estas Boromiro, viro de l' sudo. Li alvenis frumatene, kaj serĉas konsilojn. Mi ordonis, ke li ĉeestu, ĉar ĉi tie liaj demandoj ricevos respondojn.

Ne ĉion priparolitan kaj debatitan ĉe la Konsiliĝo necesas nun rakonti. Multon oni diris pri okazaĵoj en la mondo ekstera, precipe en la sudo, kaj en la larĝaj terenoj oriente de l' Montoj. Pri ĉio ĉi Frodo pli frue aŭdis multajn onidirojn, sed la historio de Gloino estis nova por li, kaj kiam la gnomo parolis li aŭskultis atente. Evidentiĝis, ke meze de la admirindeco de siaj manlaboraĵoj, la gnomoj de l' Soleca Monto estis kore zorgoplenaj.

– Jam antaŭ multaj jaroj, – diris Gloino, – ombro de maltrankvilo kovris nian popolon. Ni ne tuj rimarkis ties devenlokon. Vortoj komencis esti sekrete flustrataj: oni diris, ke ni estas enpremitaj en mallarĝan lokon, kaj ke riĉo kaj grandiozeco pli ampleksaj estus troveblaj en mondo pli vasta. Iuj parolis pri Morio: la potencaj laboraĵoj de niaj patroj, kiuj estas nomataj en nia propra lingvo Ĥazad-Dumo; kaj ili deklaris, ke nun finfine ni havas la potencon kaj multnombron por reiri.

Gloino suspiris.

– Morio! Morio! Mirindaĵo de l' norda mondo! Tro profunden ni fosis tie, kaj vekis la timon sennoman. Jam delonge kuŝis malplenaj ties grandegaj konstruaĵoj, post kiam fuĝis la infanoj de Durino. Sed nun ni ekparolis pri ĝi denove kun sopiro, kaj tamen kun timego; ĉar neniu gnomo kuraĝis trapasi la pordojn de Ĥazad-Dumo dum la vivo de multaj reĝoj, escepte nur de Troro, kaj li pereis. Fine tamen Balino aŭskultis la flustrojn, kaj decidis iri; kaj kvankam Daino ne volonte donis permeson, li kunprenis kun si Orion kaj Oinon kaj multajn niajn gentanojn, kaj ili foriris suden.

» Tio okazis antaŭ preskaŭ tridek jaroj. Dum kelka tempo ni ricevis sciigojn kaj ili ŝajnis bonaj: mesaĝoj raportis, ke Morio estis enirita kaj granda laboro estis komencita tie. Poste estis silento, kaj neniu sciigo alvenis el Morio ekde tiam.

» Poste, antaŭ ĉirkaŭ unu jaro venis kuriero al Daino, sed ne el Morio – el Mordoro: ĉevalisto dumnokta alvokis Dainon al ties pordego. La Reganto Saŭrono la Granda, tiel li diris, deziris nian amikecon. Ringojn li donus por tio, tiajn, kiajn li donis pratempe. Kaj li urĝe demandis pri hobitoj, kiaj ili estis, kaj kie ili loĝis. “Ĉar Saŭrono scias, – li diris, – ke unu el tiuj estis iam konata al vi”.

» Je tio ni estis multe ĝenataj, kaj ni donis neniun respondon. Kaj poste lia minaca voĉo malaltiĝis, kaj li estus dolĉiginta ĝin, se tion li kapablus. “Kiel malgrandan signon de via amikeco Saŭrono petas, – li diris, – ke vi trovu tiun ŝteliston, – tia estis lia vorto, – kaj akiru de li, vole-nevole, etan ringon, la plej malgravan el ringoj, kiun iam li ŝtelis. ĉi estas nur bagatelo, kiun Saŭrono emas havi, kaj garantiaĵo pri via bonintenco. Trovu ĝin, kaj tri ringoj, kiujn la gnomaj regnoj posedis pratempe, estos redonitaj al vi, kaj la regno de Morio apartenos al vi eterne. Trovu nur informojn pri la ŝtelisto, ĉu li ankoraŭ vivas kaj kie, kaj vi ricevos grandan kompensaĵon kaj daŭran amikecon de la Mastro. Se vi rifuzos, la aferoj ne aspektos tiel agrable. Ĉu vi rifuzas?”

» Lia spiro alvenis kvazaŭ siblo de serpentoj, kaj ĉiuj apudstarantoj tremis, sed Daino diris: “Mi diras nekjes nek ne. Mi devas pripensi tiun ĉi mesaĝon kaj kion ĝi signifas sub sia bela mantelo”.

» “Pripensu bone, sed ne tro longe”, – li diris.

» “La tempo de mia pensado estas mia propra elspezaĵo”, – respondis Daino.

» “Provizore”, – li diris kaj forrajdis en la mallumon.

» Pezaj estis la koroj de niaj ĉefoj depost tiu nokto. Ne necesis la minaca voĉo de l' kuriero por nin averti, ke liaj vortoj entenas kiel minacon tiel ankaŭ perfidemon; ĉar ni jam sciis, ke la potenco, kiu reeniris Mordoron, ne ŝanĝiĝis, kaj ĉiam en la pasinteco ĝi perfidis nin. Dufoje la kuriero revenis, kaj foriris senresponde. La tria kaj lasta reveno, tiel li diras, baldaŭ okazos, antaŭ la jarfino. Kaj do mi estas finfine sendita de Daino por averti Bilbon, ke lin serĉas la Malamiko, kaj por sciiĝi, se eble, kial li deziras tiun ringon, la plej malgravan el ringoj. Cetere ni petegas la konsilon de Elrondo. Ĉar la Ombro kreskas kaj proksimiĝas. Ni ekscias, ke kurieroj venis ankaŭ al reĝo Brando en Dalo, kaj ke li timas. Ni timas, ke li cedos. Ĵam milito prepariĝas sur liaj orientaj limoj. Se ni donos neniun respondon, la Malariaiko eble movos siajn regatojn por ataki reĝon Brando, kaj ankaŭ Dainon.

– Veninte, vi faris bone, – diris Elrondo. – Vi aŭdos hodiaŭ ĉion necesan por kompreni la celojn de l' Malamiko. Nenion vi povos fari, krom rezisti, kun aŭ sen espero. Sed vi ne staras izolite. Vi ekscios, ke via problemo estas nur parto de la problemo de l' tuta okcidenta mondo. La Ringo! Kion ni faru pri la Ringo, la plej malgrava el ringoj, la bagatelo, kiun Saŭrono emas havi? Tio estas la juĝo, kiun ni devas taksi.

» Tio estas la celo de via alvokiteco ĉi tien. Mi diras “alvokiteco”, kvankam mi ne alvokis vin al mi, fremdulojn el foraj landoj. Vi kunvenis kaj renkontiĝis ĉi tie, vere lastmomente, per la hazardo, kiel eble ŝajnas. Tamen ne estas tiel. Kredu prefere, ke tiel estas ordigite, ke ni, kiuj sidas ĉi tie, kaj neniuj aliaj, devas jam trovi konsilon pro la danĝero de la mondo.

» Tial nun estos parolate aperte pri aferoj, kiuj estas kaŝitaj antaŭ ĉiuj krom nur kelkaj ĝis hodiaŭ. Kaj unue, por ke ĉiuj komprenu la danĝeron, la historio de l' Ringo estos rakontata de l' komenco ĝis hodiaŭ mem. Kaj mi komencos tiun historion, kvankam finos ĝin aliaj.

Poste aŭskultis ĉiuj, dum Elrondo per sia klara voĉo parolis pri Saŭrono kaj la Ringoj de Potenco, kaj ilia forĝado dum la Dua Epoko de l' mondo. Parton de lia historio konis iuj ĉeestantoj, sed neniu la kompletan rakonton, kaj multaj okuloj estis turnitaj al Elrondo time kaj mirante, dum li rakontis pri la elfaj forĝistoj de Eregiono kaj ilia amikeco al Morio, kaj ilia avida lderiĝemo, per kiu Saŭrono enkaptiligis ilin. Ĉar tiutempe li ankoraŭ ne estis malbonaspekta, kaj ili ricevis lian helpon kaj lertiĝis pri la metioj, dum li ekkonis ĉiujn iliajn sekretojn, kaj perfidis ilin, kaj forĝis sekrete en la Monto de Fajro la Unu Ringon por mastri ilin. Sed Celebrimboro sciis pri li, kaj kaŝis la Tri, kiujn li kreis; sekvis milito, kaj la lando estis dezertigita, kaj la pordego de Morio estis fermita.

Poste tra la sekvintaj jaroj Elrondo spuris la Ringon; sed tial, ke tiu historio estas aliloke priskribita, precize tiel, kiel Elrondo mem ĝin registris en siaj libroj de konoj, ĝi ne estas ĉi tie reskribata. Ĉar ĝi estas historio longa, plenaje faroj grandiozaj kaj teruraj, kaj kvankam Elrondo parolis resume, la suno leviĝis sur la ĉielo, kaj la mateno estis forpasanta antaŭ ol li silentiĝis.

Pri Numenoro li parolis, ties gloro kaj ties falo, kaj la reveno de l' Reĝoj de homoj al Mez-Tero el la Marprofundoj, portate per ŝtormflugiloj. Tiam Elendilo kaj liaj fortegaj filoj, Isilduro kaj Anariono, iĝis grandaj princoj; kaj la Nord-regnon ili faris en Arnoro, kaj la Sud-regnon en Gondoro ĉirkaŭ la elfluejoj de Anduino. Sed Saŭrono de Mordoro atakis ilin, kaj ili kreis la Lastan Aliancon de elfoj kaj homoj, kaj la armeoj de Gil-Galado kaj Elendilo estis kunvokitaj en Arnoro.

Tiupunkte Elrondo iom paŭzis kaj suspiris.

– Mi bone memoras la belegon de iliaj standardoj. Tio revokis al mi la gloron de l' Praaj Tagoj kaj la armeojn de Beleriando, tiom da gravaj princoj kaj estroj estis kunvokitaj. Kaj tamen ne tiom multaj, nek tiom belaj, kiom ĉe la frakaso de Tangorodrimo, kiam la elfoj supozis, ke miseco estas por ĉiam finita, kaj tiel ne estis.

– Vi memoras? – diris Frodo, elparolante sian penson pro miro. – Sed mi supozis, – li balbutis kiam Elrondo sin turnis al li, – mi supozis, ke la falo de Gil-Galado okazis antaŭ tre longe.

– Tiel ja estis, – respondis Elrondo seriozmiene. – Sed mia memoro reiras eĉ ĝis la Praaj Tagoj. Erendilo estis mia patro, kiu naskiĝis en Gondolino antaŭ ties falo; kaj mia patrino estis Elvinga, filino de Dioro, filo de Lutieno el Doriado. Mi travivis tri epokojn en la Okcidento de la mondo, multajn malvenkojn kaj multajn senrezultajn venkojn.

» Mi estis la heroldo de Gil-Galado kaj marŝis en lia armeo. Mi ĉeestis la Batalon de Dagorlado antaŭ la Nigra Pordo de Mordoro, kie ni venkis: ĉar la Lanco de Gil-Galado kaj la Glavo de Elendilo, Ajgloso kaj Narsilo, estis nekontraŭstareblaj. Mi vidis la lastan interbatiĝon sur la deklivoj de Orodruino, kie mortis Gil-Galado, kaj Elendilo falis, kaj Narsilo rompiĝis sub li; sed Saŭrono mem estis forpelita, kaj Isilduro fortranĉis la Ringon de sur lia mano per la fragmento de l' glavo de lia patro kaj proprigis ĝin al si.

Tiam interrompis la fremdulo Boromiro:

– Do jen kio okazis pri la Ringo! – li kriis. – Se iam tia historio estis rakontata en la sudo, ĝi jam delonge forgesiĝis. Mi aŭdis pri la Granda Ringo de tiu, kiun ni ne nomas; sed mi kredis, ke ĝi forpereis el la mondo en la ruino de lia unua regno. Isilduro prenis ĝin! Jen efektive novaĵo.

– Ve, jes, – diris Elrondo. – Isilduro prenis ĝin, kio ne devus okazi. Ĝi devus esti ĵetita tiam en la fajron de Orodruino tute proksime, kie ĝi estis kreita. Sed malmultaj rimarkis tion, kion faris Isilduro. Nur li apogis sian patron en tiu lasta ĝismorta batalo; kaj Gil-Galadon apogis nur Cirdano, kaj mi. Sed Isilduro rifuzis aŭskulti nian konsilon.

» “Tion ĉi mi prenos kiel venĝopagon por mia patro, kaj mia frato”, – li diris; kaj tial ĉu ni volis aŭ ne volis, li prenis ĝin por ĝin konservi. Sed baldaŭ li estis de ĝi almorte perfidita; kaj sekve oni nomas ĝin en la nordo Plago de Isilduro. Tamen morto eble preferindis ol tio, kio estus povinta okazi al li.

» Nur al la Nordo venis tiuj novaĵoj, kaj nur al malmultaj. Ne tre mirinde estas, ke vi ne aŭdis pri ili, Boromiro. El la ruino de l' Iridaj Kampoj, kie pereis Isilduro, nur tri viroj revenis trans la montojn post longa vagado. Unu el ili estis Ohtaro, la eskviro de Isilduro, kiu portis la fragmentojn de la glavo de Elendilo; kaj li alportis ilin al Valandilo, la heredinto de Isilduro, kiu ĉar li estis infano restis ĉi tie en Rivendelo. Sed Narsilo estis rompita kaj ĝia lumo estingita, kaj ĝi ankoraŭ ne estas reforĝita.

» Ĉu mi nomis senrezulta la venkon de la Lasta Alianco? Ne tute tiel, tamen ĝi ne plenumis sian celon. Saŭrono estis venkita, sed ne detruita. Lia Ringo estis perdita sed ne malfarita. La Malhela Turo estis rompita, sed ĝiaj fundamentoj ne estis forigitaj; ĉar ili estis kreitaj per la potenco de la Ringo, kaj dum tiu restas, ili daŭros. Multaj elfoj kaj multaj fortaj viroj, kaj multaj el iliaj amikoj, pereis dum la milito. Anariono estis mortigita, kaj Isilduro estis mortigita; kaj Gil-Galado kaj Elendilo ne plu vivis. Neniam denove ekzistos simila kunligateco de elfoj kaj homoj; ĉar homoj plimultiĝas kaj la Unuenaskitoj malmultiĝas, kaj la du parencaroj estas malintimaj. Kaj ĉiam depost tiu tago la gento de Numenoro velkis, kaj la nombro de iliaj jaroj malpliiĝis.

» En la Nordo post la milito kaj buĉado de l' Iridaj Kampoj, la homoj de Okcidentio estis reduktitaj, kaj ilia urbego Anuminaso apud lago Evendimo ruiniĝis; kaj la posteuloj de Valandilo foriris kaj ekloĝis en Fornosto sur la altaj Nordaj Montetoj, kaj nun ankaŭ tiu estas dezerta. La homoj nomas ĝin Muro de l' Mortintoj, kaj ili timas paŝi tien. Ĉar la gento de Arnoro reduktiĝis, kaj iliaj malamikoj voris ilin, kaj forpasis ilia mastreco, lasante nur verdajn teramasojn sur la herbaj montetoj.

» En la Sudo la regno Gondoro longe daŭris; kaj dum kelka tempo kreskis ĝia grandiozo, memorigante iom pri la potenco de Numenoro, antaŭ ol tiu falis. Altaj turoj konstruitaj de la popolo, kaj fortikaĵoj, kaj havenoj multŝipaj; kaj la flugilhava krono de l' Reĝoj de homoj imponis al gentoj diverslingvaj. Ilia ĉefa urbo estis Osgiliado, Citadelo de l' Steloj, tra kies mezo fluis la Rivero. Kaj Minason Itil ili konstruis, Turon de l' Leviĝanta Luno, oriente sur ŝultro de la M@iito de Ombroj. Okcidente sube de la Blankaj Montoj ili konstruis Minason Anor, Turon de l' Subiranta Suno. Tie en la kortoj de la R:eĝo kreskis blanka arbo el la semo de tiu arbo, kiun Isilduro alportis trans la profundajn akvojn, kaj la semo de tiu arbo antaŭe venis de la insulo Ereseo, kaj antaŭ tio el la Plejfora Okcidento antaŭ tagoj, kiam la mondo estis juna.

» Sed dum la pasado de la rapidaj jaroj en Mez-Tero rompiĝis la linio de Meneldilo, filo de Anariono, kaj la Arbo velkis, kaj la sango de l' Numenoranoj miksiĝis kun tiu de homoj malpli eminentaj. Foje, dum la gardistoj de la muroj de Mordoro dormis, mallumaĵoj rerampis al Gorgoroto. Kaj okazis, ke elvenis misaĵoj, kaj ili kaptis Minason Itil kaj ekloĝis en ĝi, kaj ili kreis elĝi lokon timigan; kaj ĝi estas nomata Minaso Morgul – la Turo de Sorĉado. Ankaŭ Minaso Anor estis alinomita, kiel Minaso Tirit – la Turo Garda; kaj tiuj du urboj ĉiam infermilitis, sed Osgiliado, kiu kuŝis inter ili, dezertiĝis kaj en ĝiaj ruinoj marŝis ombroj.

» Tiel jam estis dum multaj homvivoj. Sed la Mastroj de Minaso Tirit daŭre batalas, kontraŭstarante al niaj malamikoj, konservante la trapason de l' Rivero de Argonado ĝis la maro. Kaj jam tiu parto de la historio, kiun rakontas mi, atingis sian finon. Ĉar dum la tagoj de Isilduro la Reganta Ringo forpasis el ĉiu priscio, kaj la Tri estis liberigitaj el ĝia regado. Sed nun ili troviĝas denove en danĝero, ĉar bedaŭrinde la Unu estas trovita. Aliaj parolos pri ĝia trovo, ĉar en tio mi partoprenis malmulte.

Li silentiĝis, sed tuj Boromiro stariĝis, altstatura kaj fiera, antaŭ ili.

– Permesu al mi, Mastro Elrondo, – li diris, – unue diri iom pli pri Gondoro; ĉar efektive el la lando Gondoro mi venis. Kaj estos bone, ke ĉiuj sciu, kio okazas tie. Ĉar malmultaj, mi taksas, scias pri niaj faroj, kaj sekve malmulte konjektas sian endanĝeriĝon, se ni fine malsukcesos.

» Ne kredu, ke en la lando Gondoro la sango de Numenoro estas elĉerpita, nek ke forgesitaj estas iliaj fiero kaj digno. Per nia kuraĝo la sovaĝuloj de la oriento estas ankoraŭ malhelpataj, kaj la teruro de Morgulo forbarata; kaj nur tiel estas paco kaj libero daŭrigataj sur la terenoj malantaŭ ni, remparo de l' okcidento. Sed se la transpasejoj de l' Rivero estos kaptitaj, kio sekvos?

» Tamen tiu horo, eble, jam ne estas malproksima. La Sennoma Malamiko denove leviĝis. Fumo leviĝas denove de Orodruino kiun ni nomas Monto de Sorto. La potenco de la Nigra Lando kreskas tiel, ke ni spertas malfacilaĵojn. Kiam la Malamiko revenis niaj gentanoj estis forpelitaj el Itilio, nia bela tereno oriente de la Rivero, kvankam ni konservis tie ĉeeston kaj armilajn fortojn. Sed ĉi-jare en junio subita milito alvenis el Mordoro, kaj ni estis forviŝitaj. Ni estis malplimulto, ĉar Mordoro alianciĝis kun la orientanoj kaj la kruelaj haradanoj; sed ne la multnombreco venkis nin. Potenco alestis, kiun ni ne spertis pli frue.

» Iuj diris, ke ĝi aspektas kiel granda nigra ĉevalisto, malhela ombro sub la luno. Kie ajn li alvenis, tie furiozo plenigis niajn malamikojn, sed timo ekkaptis niajn plej kuraĝajn, tiel ke ĉevaloj kaj viroj cedis kaj fuĝis. Nur restaĵeto el nia orienta armeo revenis, detruante la lastan ponton, kiu ankoraŭ staris inter la ruinoj de Osgiliado.

» Mi troviĝis en la grupo, kiu defendis la ponton, ĝis ĝi estis faligita malantaŭ ni. Nur kvar saviĝis per naĝado: mia frato, mi kaj du aliaj. Sed daŭre ni batalas, tenante ĉiujn okcidentajn bordojn de Anduino; kaj tiuj, kiuj ŝirmas sin malantaŭ ni, laŭdas nin, se foje ili aŭdas nian nomon; multe laŭdas, sed malmulte helpas. Jam nur el Rohano rajdas al ni homoj, kiam ni alvokas.

» En tiu ĉi misa horo mi venis pro komisio tra multaj danĝeraj mejloj al Elrondo: cent dek tagojn mi vojaĝis tute sola. Sed mi ne serĉas aliancanojn por milito. La potenco de Elrondo estas en saĝo, ne en armiloj, oni diras. Mi venis por peti konsilojn kaj la malimplikon de duraj vortoj. Ĉar vespere antaŭ la subita atako, sonĝo alvenis mian fraton dum perturbita dormo, kaj poste simila sonĝo ofte revenis al li, kaj unufoje al mi.

» En tiu sonĝo ŝajnis al mi, ke la orienta ĉielo mallumiĝas kaj aŭdiĝas kreska tondrado, sed Okcidente pala lumo postrestis, kaj el ĝi mi aŭdis voĉon, malproksiman sed klaran:

Serĉu la Glavon rompitan:
ĝi loĝas en Imladriso;
tie konsiloj troveblas
pli fortaj ol Morgul-sorĉmiso.

Tie montriĝos signo,
ke proksimiĝas Pereo,
ĉar Plag’ Isildura vekiĝos,
duonulo ekstaros el kreo.

El tiuj vortoj ni povis kompreni malmulton, kaj ni interparolis kun nia patro, Denetoro, Mastro de Minaso Tirit, saĝa pri l' konoj de Gondoro. Nur tion ĉi li volis diri, ke Imladriso estis pratempe nomo inter la elfoj de fora norda valo, kie loĝis Elrondo la Duonelfo, la plej majstra el saĝuloj. Tial mia frato pro nia urĝega bezono tre volis atenti la sonĝon kaj serĉi Imladrison; sed pro tio, ke la vojaĝo estos danĝerokaj dubo-plena, mi mem akceptis la taskon. Malvolonte mia patro donis permeson, kaj longe mi vagadis laŭ vojoj forgesitaj, serĉante la domon de Elrondo, pri kiu multaj aŭdis, sed malmultaj sciis, kie ĝi troviĝas.

– Kaj ĉi tie en la domo de Elrondo estos klarigita al vi pli multo, – diris Aragorno, stariĝante. Liĵetis sian glavon sur la tablon, kiu staris antaŭ Elrondo, kaj la klingo estis duigita. – Jen la Glavo Rompita! – li diris.

– Kaj kiu estas vi, kaj kiel koncernas vin Minaso Tirit? – demandis Boromiro, mire rigardante la malgrasan vizaĝon de la disirulo kaj ties vetermakulitan mantelon.

– Li estas Aragorno filo de Aratorno, – diris Elrondo; – kaj li estas posteulo per multaj patroj de Isilduro, filo Elendila, el Minaso Itil. Li estas la ĉefo de la Dunadanoj en la Nordo, kaj malmultaj jam restas el tiu popolo.

– Sekve ĝi apartenas al vi, kaj tute ne al mi! – kriis Frodo miregante, saltstariĝante, kvazaŭ li atendus, ke la Ringon oni tuj postulos.

– Al neniu el ni ĝi apartenas, – diris Aragorno, – sed estas ordonite, ke vi tenu ĝin dum kelka tempo.

– Eligu la Ringon, Frodo! – diris Gandalfo solene. – Jam tempo estas. Tenu ĝin alte, kaj tiam Boromiro komprenos la ceteron de sia enigmo.

Iĝis silente, kaj ĉiuj turnis sian rigardon al Frodo. Lin skuis subitaj honto kaj timo, kaj li spertis grandan malemon vidigi la Ringon, kaj malŝaton je ĝia tuŝo. Li deziris, ke li estu en malproksimo. La Ringo ekbrilis kaj flagris, kiam li tenis ĝin alte antaŭ ili per sia trema mano.

– Vidu la Plagon de Isilduro! – diris Elrondo.

L’ okuloj de Boromiro glimis dum li fiksrigardis la oraĵon.

– La Duonulo! – li murmuris. – Ĉu do la pereo de Minaso Tirit finfine alvenas? Sed kial do ni serĉu la Rompitan Glavon?

– La vortoj ne estis la pereo de Minaso Tirit, – diris Aragorno. – Sed pereo kaj admirindaj faroj ja alvenas. Ĉar la Glavo Rompita estas la Glavo de Elendilo, kiu rompiĝis sub li, kiam li falis. Ĝin konservis liaj heredintoj, kiam perdiĝis ĉiuj aliaj memoraĵoj; ĉar estis dirite pratempe inter ni, ke ĝi estos refarita kiam la Ringo, Plago de Isilduro, estos trovita. Nun, vidinte la glavon serĉitan, kion vi volas peti? Ĉu vi deziras, ke la Domo de Elendilo revenu al la lando Gondoro?

– Mi ne estis sendita por peti iun komplezon, sed nur por elserĉi la solvon de la enigmo, – respondis Boromiro fiere. – Tamen ni spertas grandajn malfacilaĵojn, kaj la Glavo de Elendilo estus helpilo, kiun ni ne esperis, se io tia efektive povus reveni el la ombroj de l' pasinteco. – Li rigardis denove Aragornon, kaj dubo vidiĝis en liaj okuloj.

Frodo sentis ĉe sia flanko senpaciencan moviĝon de Bilbo. Evidente li estis ĉagrenita subtene al sia amiko. Subite stariĝinte li elpuŝis:

Oro ne ĉiam ekhrilas,
ne ĉiuj vagantoj paneas;
forta maljun’ ne senilas,
profunda radik’ ne pereas.

El cindroj la fajro denovos,
el ombroj la lumo resaltos;
la glavo rompita renovos,
senkrona la reĝ’ reekzaltos.

Ne tre bona, eble, sed aktuala – se vi bezonas pli ol la vorto de Elrondo. Se valoris vojaĝo centdektaga por tion aŭdi, prefere vi aŭskultu ĝin.

Li sidiĝis snufante.

– Mi mem verkis tion, – li flustris al Frodo, – por la Dunadano, antaŭ tre longe, kiam li la unuan fojon rakontis al mi pri si. Mi preskaŭ deziras, ke miaj aventuroj ne finiĝu, kaj ke mi povu akompani lin, kiam venos lia tago.

Aragorno ridetis al li, poste turnis sin denove al Boromiro.

– Miaparte, mi pardonas vian dubemon, – li diris. – Malmulte mi similas la figurojn de Elendilo kaj Isilduro, kiaj ili staras ĉizite en sia majesteco en la haloj de Denetoro. Mi estas nur la posteulo de Isilduro, ne Isilduro mem. Mi havis vivon malfacilan kaj longan; kaj la mejloj kuŝantaj inter ĉi tie kaj Gondoro estas malgranda parto en kalkulo de miaj vojaĝoj. Mi transiris multajn montojn kaj multajn riverojn, kaj paŝis sur multaj ebenaĵoj, eĉ ĝis la foraj landoj Rhuno kaj Harado, kie la steloj aspektas fremde.

» Sed mia hejmo, tiom kiom mi havas ĝin, estas en la nordo. Ĉar tie la heredintoj de Valandilo ĉiam loĝadis en longa nerompita linio de patro al filo tra multaj generacioj. Niaj tagoj mallumiĝis, kaj ni malmultiĝis; sed ĉiam la Glavo pasis al nova konservanto. Kaj tion ĉi mi diros al vi, Boromiro, antaŭ ol fini. Soleculoj estas ni, disiruloj de l' sovaĝejo, ĉasantoj – sed ĉasantaj ĉiam la servistojn de la Malamiko, ĉar ili troviĝas en multaj lokoj, ne nur en Mordoro.

» Se Gondoro, Boromiro, estis brava fortikaĵo, ni ludis alian rolon. Multaj misaĵoj ekzistas, kiujn viaj fortikaj muroj kaj helaj glavoj ne malhelpas. Vi scias malmulte pri la teritorioj ekster viaj limoj. Paco kaj libereco, ĉu vi diras? La nordo estus malmulte spertinta ilin sen ni. Timo detruus ties loĝantojn. Sed kiam mallumaĵoj venas de la sendomaj montetoj, aŭ rampas el sensunaj arbaroj, ili fuĝas antaŭ ni. Kiujn vojojn oni riskus paŝi, kiu sekuro estus en kvietaj terenoj, aŭ nokte en la domoj de ordinaraj personoj, se la dunadanoj dormus, aŭ ĉiuj irus la tombon?

» Kaj tamen ni ricevas malpli da dankoj ol vi. Vojaĝantoj malridas al ni, kaj kamparanoj havigas al ni malestimajn nomojn. “Paŝegulo” mi nomiĝas laŭ iu grasulo, kiu loĝas je unutaga marŝdistanco de malamikoj, kiuj frostigus lian koron, se li ne estus daŭre gardata. Tamen ni ne volus ŝanĝi tion. Se ordinaruloj malhavas zorgojn kaj timojn, ili restos ordinaraj, kaj ni devas esti sekretaj por ebligi tion al ili. Tio estis la tasko de mia parencaro, dum lajaroj longiĝis kaj la herbo kreskadis. Sed nun la mondo ŝanĝiĝas denove. Nova horo venas. La Plago Isildura estas trovita. Batalo baldaŭas. La Glavo estas reforĝota. Mi venos al Minaso Tirit.

– La Plago Isildura estas trovita, laŭ vi, – diris Boromiro. – Mi vidis helan ringon en la mano de l' Duonulo; sed Isilduro pereis ĉe la komenciĝo de tiu ĉi epoko, oni diras. Kiel scias la Saĝaj, ke ĝi estas lia ringo? Kaj kiel ĝi trapasis la jarojn, ĝis ĝi portiĝis ĉi tien per kuriero tiel stranga?

– Tio estas rakontota, – diris Elrondo.

– Sed ankoraŭ ne, mi petas, Mastro! – diris Bilbo. – Jam la suno grimpas ĝis la zenito, kaj mi sentas bezonon de io por min fortigi.

– Vin mi ne nomis, – diris Elrondo ridetante. – Sed mi tion faras nun. Ek! Rakontu al ni vian historion. Kaj se vi ankoraŭ ne versigis vian rakonton, vi rajtas elparoli ĝin per senornamaj vortoj. Ju pli mallonge, des pli baldaŭ vi estos refreŝigita.

– Tre bone, – diris Bilbo. – Mi plenumos vian ordonon. Sed nun mi rakontos la historion veran, kaj se iuj ĉeestantoj aŭdis min rakonti ĝin alimaniere – li flankenrigardis al Gloino – mi petas, ke ili tion forgesu kaj min pardonu. Mi volas nur pretendi, ke la trezoro estis mia propraĵo en tiuj tagoj kaj liberiĝi de la nomo ŝtelinto, kiun oni direktis al mi. Sed eble mi jam komprenas iom pli bone. Ĉiuokaze, jen kio okazis.

Al kelkaj ĉeestantoj la historio estis tute nova, kaj ili aŭskultis mire dum la maljuna hobito, fakte ne tro malkontenta, rakontis tre detale sian aventuron kun Golumo. Eĉ unu enigmon li ne ellasis. Li estus rakontinta ankaŭ pri sia festo kaj malapero el la Provinco, se tio estus permesita; sed Elrondo levis sian manon.

– Bone rakontite, mia amiko, – li diris, – sed tiom provizore sufiĉas. Aktuale necesas scii nur, ke la Ringo pasis al Frodo, via heredinto. Nun parolu li!

Tiam, malpli volonte ol Bilbo, Frodo priskribis ĉiujn siajn traktadojn pri la Ringo ekde la tago, kiam ĝi pasis en lian posedon. Ĉiu paŝo de lia vojaĝo de Hobiturbo ĝis la Transpasejo Bruineno estas pridemandita kaj konsiderita, kaj ĉio, kion li povis memori pri la Nigraj Rajdantoj estis esplorita. Finfine li residiĝis.

– Ne malbone, – Bilbo diris al li. – Vi estus kreinta belan rakonton el ĝi, se oni ne daŭre interrompus. Mi provis fari kelkajn notojn, sed ni devos rediskuti ĝin inter ni iam, se mi estos ĝin priverkonta. Estas tutaj ĉapitroj da materialo eĉ antaŭ ol vi venis ĉi tien!

– Jes, ĝi iĝis rakonto sufiĉe longa, – respondis Frodo. – Sed la historio daŭre ne ŝajnas al mi kompleta. Mi ankoraŭ deziras ekscii sufiĉe multe, precipe pri Gandalfo.

Galdoro el la Havenoj, kiu sidis proksime, aŭdis lin.

– Vi parolas ankaŭ por mi, – li kriis kaj, turninte sin al Elrondo, diris, – la Saĝaj eble havas bonajn motivojn por kredi, ke la trovaĵo de l' Duonulo estas fakte la Granda Ringo multe pridebatita, eĉ se tio ŝajnas neprobabla al tiuj, kiuj scias malpli. Sed ĉu ni ne rajtas aŭdi ankaŭ la pruvojn? Kaj mi volas demandi ankaŭ pri Sarumano. Li estas klera pri la historio de l' Ringoj, tamen li ne ĉeestas. Kion li konsilas – se li scias tion, kion ni aŭdis?

– La demandoj, kiujn vi starigas, Galdoro, estas kunligitaj, – diris Elrondo. – Mi ne pretervidis ilin, kaj ili estos responditaj. Sed klarigi tiujn ĉi aferojn estas la tasko de Gandalfo; kaj mi alvokas lin laste, ĉar tio estas la honorloko, kaj pri tiu ĉi tuta afero li estis la ĉefo.

– Iuj, Galdoro, – diris Gandalfo, – taksus la novaĵojn de Gloino, kaj la persekutadon de Frodo, sufiĉa pmvo, ke la trovaĵo de l' duonulo estas io ege valora al la Malamiko. Ta&ien ĝi estas ringo. Do kio? La Naŭon tenas la Nazguloj. La Sepo estas kaptita aŭ detruita. – Tiam Gloino ekmoviĝis, sed ne parolis. – Pri la Trio ni scias. Kio do estas tiu ĉi, kiun li tiom deziras?

» Ekzistas efektive vasta dezertejo da tempo inter la Rivero kaj la Monto, inter la perdo kaj la trovo. Sed la breĉo en la sciaro de l' Saĝaj estas fine plenigita. Tamen tro malrapide. Ĉar la Malamiko sekvis tutproksime, eĉ pli proksime ol mi timis. Kaj tre bone estas, ke ne ĝis la nuna jaro, la nuna somero mem verŝajne, ke la plenan veron li eksciis.

» Iuj ĉeestantoj certe memoras, ke antaŭ multaj jaroj mi mem aŭdacis trapasi la pordojn de la Nekromanciisto en Dol Gulduro, kaj sekrete esploris ties morojn, kaj tiel trovis, ke niaj timoj estis ĝustaj: li estis neniu alia ol Saŭrono, nia Malamiko el pratempo, denove ekhavinta formon kaj potencon. Iuj memoras ankaŭ, ke Sarumano persvadis nin ne agi kontraŭ lin aperte, kaj longe ni nur spionis lin. Tamen fine, dum lia ombro kreskis, Sarumano cedis, kaj la Konsilio ekagis per sia forto kaj forpelis el Mornarbaro la misaĵon – kaj tio okazis dum la jaro mem de la trovo de tiu ĉi Ringo: stranga hazardo, se pri hazardo temis.

» Sed ni tro malfruis, kiel antaŭvidis Elrondo. Saŭrono reciproke spionis nin kaj longe prepariĝis kontraŭ nia atako, regante Mordoron de malproksime per Minaso Morgul, kie loĝis liaj Naŭ Servistoj, ĝis ĉio estis preta. Tiam li cedis antaŭ ni, sed nur ŝajnigis fuĝi, kaj baldaŭ poste venis al la Malhela Turo kaj malkaŝe deklaris sin. Tiam la lastan fojon kunvenis la Konsilio; ĉar jam ni eksciis, ke li serĉas ĉiam pli avide la Unun. Ni timis tiam, ke li posedis ian scion pri ĝi, kiun ni ne posedis. Sed Sarumano diris, ke ne, kaj ripetis tion, kion li antaŭe diris al ni: la Unu neniam plu troviĝos en Mez-Tero.

» “En plej malbona okazo, – li diris, – nia Malamiko scias, ke ni ne havas ĝin, kaj ke ĝi estas ankoraŭ perdita. Sed kio perdiĝis, tion oni eble trovos, li supozas. Ne timu! Lia espero trompos lin. Ĉu mi ne serioze esploris la aferon? En Anduinon la Grandan ĝi falis; kaj antaŭlonge, dum Saŭrono dormis, ĝi estis rulita laŭ la Rivero en la Maron. Tie lasu ĝin kuŝi ĝis la Fino”.

Gandalfo silentiĝis, fiksrigardante orienten de la vestiblo al la foraj pintoj de la Nebulecaj Montoj, ĉe kies grandaj fundoj la minaco al la mondo tiom longe kuŝis kaŝite. Li ĝemspiris.

– Pri tio mi kulpis, – li diris. – Min lulis la vortoj de Sarumano la Saĝa; sed mi devis serĉi pli frue la veron, kaj nia danĝero jam estus malplia.

– Ni ĉiuj kulpis, – diris Elrondo, – kaj sen via atentemo la Mallumo, eble, jam trafus nin. Sed daŭrigu!

– Ekde la komenco mia koro dubis, kontraŭ ĉiuj konataj kialoj, – diris Gandalfo, – kaj mi volis scii, kiel tiu afero alvenis al Golumo, kaj kiom longe li posedis ĝin. Do mi starigis gvatadon pri li, konjektante, ke postnelonge li elvenos el sia mallumo por serĉi sian trezoron. Li ja venis, sed li eskapis kaj oni ne trovis lin. Kaj poste, ho ve! mi lasis ripozi la aferon, nur observante kaj atendante, kiel ni tro ofte faris.

» La tempo pasis kun multaj zorgoj, ĝis miaj duboj vekiĝis denove al subitaj timoj. De kie venis la ringo de l' hobito? Kio, se mia timo aŭtentis, estis farenda pri ĝi? Tiajn aferojn mi devis decidi. Sed pri mia antaŭtimo mi parolis ankoraŭ al neniu, sciante la danĝeron de maloportuna flustro, se ĝi misdirektiĝus. En ĉiuj longaj militoj kontraŭ la Malhela Turo la perfidoj estis ĉiam nia plej granda malamiko.

» Tio okazis antaŭ dek sep jaroj. Baldaŭ mi konstatis, ke spionoj ĉiaspecaj, eĉ bestoj kaj birdoj, estis kuniĝintaj ĉirkaŭ la Provinco, kaj mia timo pligrandiĝis. Mi petis helpon de la dunadanoj, kaj ili duobligis sian gardadon; kaj mi malfermis mian koron al Aragorno, la heredinto de Isilduro.

– Kaj mi, – diris Aragorno, – konsilis, ke ni serĉu Golumon, eĉ se ŝajnus tro malfrue. Kaj ĉar ŝajnis konvene, ke la heredinto de Isilduro laboru por ripari la kulpofaron de Isilduro, mi akompanis Gandalfon dum la lonĝa kaj senespera serĉado.

Poste Gandalfo rakontis, kiel ili esploris la tutan longon de Sovaĝujo, eĉ ĝis la Montoj de Ombro kaj la bariloj de Mordoro.

– Tie ni aŭdis famon pri li, kaj ni konjektas, ke longe li loĝis tie en la malhelaj montoj; sed ni neniam trovis lin, kaj fine ni malesperis. Kaj poste, dum mia malespero, mi pensis denove pri testo, kiu eble nenecesigos trovon de Golumo. La ringo mem povus indiki, ke ĝi estas la Unu. Revenis al mi memoro pri vortoj en la Konsilio: vortoj de Sarumano, tiutempe atentitaj nur duone. Nun mi reaŭdis ilin klare en mia koro:

» “La Naŭ, la Sep, kaj la Tri, – li diris, – ĉiu posedis sian propran gemon. Ne tiel ĉe la Unu. Ĝi estis ronda kaj senornama, kvazaŭ ĝi estus unu el la malpligravaj ringoj, sed ĝia farinto ĉizis sur ĝi markojn, kiujn la spertuloj eble povus ankoraŭ vidi kaj legi”.

» Kiaj estis tiuj markoj li ne diris. Kiu scius nun? La farinto. Kaj Sarumano? Tamen kvankam ties scioj estas grandaj, ili devis havi fonton. Kies mano krom tiu de Saŭrono iam tenis ĉi aĵon, antaŭ ol ĝi perdiĝis? Nur la mano de Isilduro.

» Je tiu penso, mi rezignis pri la ĉaso, kaj iris rapide al Gondoro. En antaŭaj tagoj anoj de mia ordeno estis ĝentile akceptitaj tie, sed plej ĝentile Sarumano. Ofte li dumlonge gastis ĉe la Mastroj de l' Urbo. Malpli entuziasme ol antaŭe, nun min bonvenigis mastro Denetoro, kaj nevolonte li permesis, ke mi serĉu inter liaj amasigitaj rulskribaĵoj lcaj libroj.

» “Se efektive vi serĉas nur, kiel vi diras, arĥivojn de l' antikva tempo, kaj la komenciĝon de l' Urbo, legadu! – li diris. – Ĉar al mi tio, kio estis, malpli malhelas ol tio, kio okazos, kaj tio estas mia zorgo. Sed, se vi ne posedas pli da klero ol Sarumano, kiu longe studis ĉi tie, vi trovos nenion ne bone konatan al mi, ĉar mi mastras la tradiciaron de tiu ĉi Urbo”.

» Tiel parolis Denetoro. Kaj tamen troviĝas en liaj amasaĵoj multaj arĥivoj legeblaj jam de malmultaj, eĉ inter la tradicio-mastroj, ĉar ties skribmanieroj kaj lingvoj iĝis mallumaj al la posteuloj. Kaj,

Boromiro, kuŝas ankoraŭ en Minaso Tirit nelegite, mi supozas, de iu ajn krom Sarumano kaj mi mem depost la malvenko de la reĝoj, rulskribaĵo farita de Isilduro mem. Ĉar Isilduro ne formarŝis tuj el la milito kontraŭ Mordoro, kiel la historion rakontis iuj.

– Iuj en la nordo, eble, – Boromiro intermetis. – Ĉiuj en Gondoro scias, ke li iris unue al Minaso Anor kaj loĝis dum kelka tempo kun sia nevo Meneldilo, instruante lin, antaŭ ol li transdonis al li regadon de la Suda Reĝlando. En tiu tempo li plantis tie la lastan arbidon de la Blanka Arbo memore al sia frato.

– Sed en tiu tempo li faris ankaŭ tiun rulskribaĵon, – diris Gandalfo; – kaj tion oni ne memoras en Gondoro, verŝajne. Ĉar tiu rulskribaĵo koncernas la Ringon, kaj tiel skribis Isilduro sur ĝi:

La Granda Ringo nun iĝos heredaĵo de laNorda Reĝlando; sed kroniko pri ĝi estos lasita en Gondoro, kie ankaŭ loĝas la heredintoj de Elendilo, por la okazo, ke venos tempo, kiam memoro pri ci gravaj aferoj malheliĝos.

» Kaj post tiuj vortoj Isilduro priskribis la Ringon, kia li trovis ĝin.

Ĝi estis varmega, kiam mi unue prenis ĝin, cindre varmega, kaj mia mano estis ekbruligita tiom, ke mi dubas iam ajn liberiĝi de ties doloro. Tamen ec dum mi skribas ĝi malvarmiĝis, kaj ĝi ŝajnas ŝrumpi, kvankam ĝi perdas nek sian belon nek sianformon. Jam la surskribaĵo, kiu komence estis klara kiel ruĝa flamo, forvelkas kaj jam estas apenaŭ legebla. Ĝi estas farita per la elf-skribmaniero de Eregiono, ĉar mankas literoj enMordoropor verkado tiel subtila; sed la lingvo estas nekonata al mi. Mi taksas ĝin lingvo el la Nigra Lando, ĉar ĝi estas aĉa kaj mallerta. Kian mison ĝi esprimas, mi ne scias; sed mi kopias ĝin ĉi tie, timante ke ĝi velkos preter revenigeblo. Al la Ringo mankas, eble, la varmeco de l' mano de Saŭrono, kiu estis nigra kaj tamen brulis kvazaŭfajro, kaj do Gil-Galado estis detruita; kaj eble se la oro estus revarmigita, la skribaĵo estus refreŝigita. Sed miaparte mi ne volas riski domaĝon de tiu ĉi aĵo: la sola bela, el la verkoj de Saŭrono. Ĝi estas al mi valora, kvankam mi aĉetis ĝinper granda doloro.

» Kiam mi tralegis tiujn vortojn, mia serĉado finiĝis. Ĉar la kopiita skribo ja estis tia, kia ĝin konjektis Isilduro, en la lingvo de Mordoro kaj la servistoj de la Turo. Kaj tio, kio estis dirita tie, estis jam konata. Ĉar en la tago, kiam Saŭrono la unuan fojon surmetis la Unun, Celebrimboro, farinto de la Trio, rimarkis lin, kaj de malproksime aŭdis iin elparoli tiujn vortojn, kaj sekve liaj misaj celoj estis rivelitaj.

» Mi tuj adiaŭis Denetoron, sed ĝuste kiam mi iris norden, sciigoj atingis min el Lorieno, ke Aragorno jam iris tiun vojon, kaj ke li trovis la kreaĵon nomatan Golumo. Tial mi iris unue renkonten al li por aŭdi lian raporton. En kiajn terurajn danĝerojn li iris sola, mi ne riskis konjekti.

– Ne multe necesas rakonti pri ili, – diris Aragorno. – Se necesas, ke iu marŝu videble de la Nigra Pordo, aŭ surpaŝu la mortigajn florojn de Morgula Valo, tiu nepre renkontos danĝerojn. Ankaŭ mi fine malesperis, kaj mi komencis mian vojaĝon hejmen. Kaj tiam, bonŝance, mi subite trovis la serĉitaĵon: postsignojn de molaj piedoj apud koteca lageto. Sed nun la spuro estis freŝa kaj rapida, kaj ĝi kondukis ne al Mordoro sed malal. Laŭ la randoj de l' Mortigaj Marĉoj mi sekvis ĝin, kaj poste mi kaptis lin. Embuskante apud stagna lageto, enrigardante la akvon kiam la vespero mallumiĝis, mi kaptis lin, Golumon. Li estis kovrita de verda ŝlimo. Li neniam amos min, bedaŭrinde; ĉar li mordis min, kaj mi ne traktis lin milde. Nenion alian mi iam akiris el lia buŝo, ol la postsignojn de liaj dentoj. Mijuĝis tion la plej malbona parto de mia vojaĝo, la vojon returnen, gardante lin tage kaj nokte, devigante lin marŝi antaŭ mi kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, kaj la buŝo ŝtopita, ĝis lin malsovaĝigis manko de trinkaĵoj kaj manĝaĵoj, pelante lin ĉiam direkte al Mornarbaro. Mi kondukis lin tien finfine kaj transdonis lin al la elfoj, ĉar ni interkonsentis, ke tiel estu; kaj mi ĝojis liberiĝi de lia kunesto, ĉar li fetoris. Miaparte mi esperas neniam plu alrigardi lin; sed Gandalfo venis kaj toleris longan interparolon kun li.

– Jes, longan kaj lacigan, – diris Gandalfo, – sed ne senprofitan. Ekzemple, tio, kion li rakontis pri sia perdo, akordis kun tio, kion Bilbo nun la unuan fojon rakontis malkaŝe; sed tio ne multe gravis, ĉar mi jam divenis ĝin. Sed mi eksciis tiam unue, ke la ringo de Golumo elvenis la Grandan Riveron proksime al la Iridaj Kampoj. Kaj mi eksciis ankaŭ, ke li longe posedis ĝin. Multajn vivdaŭrojn de lia eta specio. La potenco de la Ringo plimultigis liajn jarojn longe super la normo, kaj tiun potencon donas nur la Grandaj Ringoj.

» Kaj se tio ne estas sufiĉa pruvo, Galdoro, ekzistas tiu alia testo, pri kiu mi parolis. Sur tiu ĉi Ringo mem, kiun vi vidis ĉi tie altetenata, ronda kaj senornama estas ankoraŭ legeblaj la literoj raportitaj de Isilduro, se oni havas volforton por enfajrigi la oraĵon. Tion mi jam faris, kaj mi legis jenon:

Ash nazg durbatulûk, ash nazg gimbatul
ash nazg thrakatulŭk agh burzum-ishi krimpatul

La ŝanĝiĝo de l' voĉo de la sorĉisto estis miriga. Subite ĝi iĝis minaca, potenca, ŝtone dura. Ombro ŝajnis surpasi la altan sunon, kaj momente mallumiĝis en la vestiblo. Ĉiuj tremis, kaj la elfoj kovris siajn orelojn.

– Neniam antaŭe iu voĉo aŭdacis paroli vortojn de tiu lingvo en Imladriso, Gandalfo la Griza, – diris Elrondo, dum la ombro preterpasis kaj la ĉeestantoj denove ekspiris.

– Kaj ni esperu, ke neniu iam ajn denove parolos ĝin ĉi tie, – respondis Gandalfo. – Tamen mi ne petas vian pardonon, Mastro Elrondo. Ĉar por ke tiu lingvo ne estu baldaŭ aŭdota en ĉiu angulo de la okcidento, ni flankenlasu ĉiun dubon, ke tiu ĉi aĵo estas fakte tio, kion deklaris la Saĝaj: la trezoro de la Malamiko, plena je lia tuta malico; kaj en ĝi kuŝas granda parto de lia prapotenco. El la Nigraj Jaroj venas la vortoj aŭditaj de la forĝistoj de Eregiono, kiuj sciigis, ke ili estas perfiditaj:

Unu Ringo ilin regas. Unu ilin prenas.
Unu Ringo en mallumon ilin gvidas kaj katenas.

» Sciu krome, miaj amikoj, ke mi eksciis ankoraŭ pli de Golumo. Li malvolonte parolis, kaj lia rakonto estis neklara, sed estas tute sendube, ke li iris al Mordoro, kaj tie ĉiuj liaj konoj estis elpremitaj el li. Sekve la Malamiko jam scias, ke la Unu estas trovita, kaj ke dumlonge ĝi estis en la Provinco; kaj pro tio, ke liaj servistoj persekutis ĝin preskaŭ ĝis nia pordo, li scios baldaŭ, aŭ eble jam scias, ĝuste dum mi parolas, ke ni havas ĝin ĉi tie.

Ĉiuj sidis silente dum kelka tempo, ĝis fine Boromiro ekparolis.

– Li estas specio eta, laŭ vi, tiu Golumo? Eta, sed plena je malico. Kio okazis al li? Kian sorton vi difinis al li?

– Li estas en karcero, sed nenio pli malbona, – diris Aragorno. – Li multe suferis. Tute sendube li estis torturata, kaj timo pri Saŭrono kuŝas nigre sur lia koro. Tamen, almenaŭ mi ĝojas, ke li estas sekure gardata de la atentaj elfoj de Mornarbaro. Lia malico estas granda kaj havigas al li forton apenaŭ kredeblan pri iu tiom maldika kaj velkinta. Li povus ankoraŭ realigi multe da misaĵo, se li estus libera. Kaj mi ne dubas, ke al li estis permesate forlasi Mordoron pro iu misa komisio.

– Ve, ho ve! – kriis Legolaso, kaj sur lia bela elfa vizaĝo vidiĝis granda malĝojo. – La novaĵo, kiun oni sendis min alporti, estas nun sciigenda. Ĝi ne estas bona, sed nur ĉi tie mi eksciis, kiom misa ĝi ŝajnos al tiu ĉi ĉeestantaro. Smeagolo, kiu nun nomiĝas Golumo, eskapis.

– Ĉu eskapis? – kriis Aragorno. – Tio estas novaĵo ja malbona. Ni ĉiuj amare bedaŭros tion, timinde. Kiel okazis, ke la Tranduilanoj malsukcesis pri sia komisio?

– Ne pro manko de atento, – diris Legolaso, – sed eble pro troa bonkoreco. Kaj ni timas, ke la kaptito ricevis helpon de aliaj, kaj ke pli estas konata pri nia agado, ol ni dezirus. Ni gardis tiun kreaĵon tage kaj nokte laŭ ordono de Gandalfo, kvankam ni tre laciĝis pri la tasko. Sed Gandalfo diris, ke ni esperu plu pri lia reboniĝo, kaj ni ne sufiĉe severis por teni lin daŭre en karcero subtera, kie li reakirus siajn iamajn nigrajn pensojn.

– Vi estis malpli sentemaj al mi, – diris Gloino kun okulflagro, ĉar malnovaj memoroj estis vekitaj pri lia enkarceriĝo en la profundaĵoj de la haloj de l' elf-reĝo.

– Nu, paŭzu! – diris Gandalfo. – Mi petas, ne interrompu, bona Gloino. Tio estis bedaŭrinda miskompreno, delonge rebonigita. Se ĉiuj plendoj, kiuj ekzistas inter elfoj kaj gnomoj, estos restarigitaj ĉi tie, prefere ni rezignu pri tiu ĉi Konsiliĝo.

Gloino stariĝis kaj riverencis, kaj Legolaso daŭrigis.

– En tagoj belveteraj ni kondukis Golumon tra la arbaro; kaj tie troviĝis alta arbo, kiu staris sola disde l' aliaj, kiun li ŝatis grimpi. Ofte ni permesis, ke li grimpu ĝis la plej altaj branĉoj, ĝis li sentis la liberan venton; sed ni starigis gardantojn piede de l' arbo. Iun tagon li rifuzis malsupreniĝi, kaj la gardantoj ne emis sekvi lin grimpe: li lernis kroĉiĝi al branĉoj per la piedoj same kiel per la manoj; do ili sidis apud la arbo profunde en la nokton.

» Okazis ĝuste en tiu nokto somera, tamen senluna kaj senstela, ke atakis neatendite nin orkoj. Ni forpelis ilin post kelka tempo; ili estis multaj kaj batalemaj, sed ili venis el la montoj, kaj ne kutimis al arbaro. Kiam finiĝis la batalo, ni konstatis, ke Golumo estas foririnta, kaj liaj gardintoj estis mortigitaj aŭ kaptitaj. Tiam ŝajnis al ni klare, ke oni atakis por lin savi, kaj ke li sciis anticipe pri ĝi. Kiel oni aranĝis tion, ni ne povas diveni; sed Golumo estas ruza, kaj la spionoj de la Malamiko multnombras. La mallumaĵoj, kiuj estis forpelitaj dum la jaro de la malvenko de l' Drako, revenis pli multnombre, kaj Mornarbaro estas denove loko misa, krom tie, kie nia regno estas daŭrigata.

» Ni malsukcesis rekapti Golumon. Ni trovis lian spuron inter tiuj de multaj orkoj, kaj ĝi plonĝis profunden en la Arbaron, laŭ suda direkto. Sed postnelonge ĝi evitis nian spertecon, kaj ni ne riskis daŭrigi la persekuton; ĉar ni proksimiĝis al Dol Gulduro, kaj tio estas ankoraŭ loko tre misa; tien ni ne iras.

– Nu, do, li foriris, – diris Gandalfo. – Mankas al ni tempo por serĉi lin denove. Li faru, kion li volas. Sed li eble ludos iam rolon, kiun nek li nek Saŭrono antaŭvidis. Kaj nun mi respondos la aliajn demandojn de Galdoro. Kio pri Sarumano? Kion li konsilas al ni pri tiu ĉi krizo? Tiun ĉi rakonton mi devas plenripeti, ĉar ĝis nun aŭdis ĝin nur Elrondo, kaj eĉ li nur mallonge; sed ĝi koncernos ĉion, kion ni devas solvi. Ĝi estas la lasta ĉapitro en la Historio de l' Ringo, kiom ĝi progresis ĝis nun.

» Fine de junio ?mi estis en la Provinco, sed nubo da zorgoj okupis mian menson, kaj mi rajdis ĝis la sudaj limoj de la landeto; ĉar mi antaŭsentis iun danĝeron, ankoraŭ kaŝitan al mi sed proksimiĝantan. Tie mesaĝoj atingis min, kiuj sciigis min pri milito kaj malvenko en Gondoro, kaj kiam mi aŭdis pri la Nigra Ombro, mia koro frostiĝis. Sed mi trovis nenion krom kelkaj fuĝintoj el la Sudo; tamen ŝajnis al mi, ke okupis ilin timo, pri kiu ili rifuzis paroli. Mi turnis min poste okcidenten kaj norden kaj vojaĝis laŭ la Verdvojo; kaj ne malproksime de Brio mi renkontis vojaĝanton sidantan sur teramaso apud la vojo kun lia paŝtiĝanta ĉevalo apude. Tiu estis Radagasto la Bruna, kiu iam loĝis en Rosgobelo, proksime al la randoj de Mornarbaro. Li apartenas al mia ordeno, sed mi ne vidis lin dum multaj jaroj.

» “Gandalfo! – li kriis. – Mi vin serĉis. Sed mi estas fremdulo ĉi-regione. Mi sciis nur, ke vi eble troveblos en sovaĝa regiono, kies kruda nomo estas Provinco”.

» “Via informo estis ĝusta, – mi diris. – Sed ne esprimu ĝin tiel, se vi renkontos iujn enloĝantojn. Vi estas jam proksima al la limoj de l' Provinco. Kaj kion do vi deziras ĉe mi? Certe estas urĝa. Vi neniam emis vojaĝi, krom pelite de urĝa neceso”.

» “Mi havas urĝan komision, – li diris.– Mia novaĵo estas misa. – Poste li ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ la dornbariloj havus orelojn. – Nazguloj. La Naŭ denove elvenis. Ili transiris sekrete la Riveron kaj progresas okcidenten. Ili alivestiĝis kiel nigraj rajdantoj”.

» Mi tiam sciis tion, kion mi timis ne sciante ĝin.

» “La Malamiko certe havas iun grandan bezonon aŭ celon, – diris Radagasto, – sed kio igas lin turniĝi al ĉi tiuj malproksimaj kaj dezertaj regionoj, tion mi ne povas diveni”.

» “Kion vi celas?” – mi diris.

» “Oni diris al mi, ke kien ajn ili iras la Rajdantoj petas sciigojn pri lando nomata Provinco”.

» “La Provinco, – mi diris, sed mia koro ŝrumpis. Ĉar eĉ la Saĝaj eble timus kontraŭstari la Naŭon, kiam tiuj kuniĝas sub sia terura ĉefo. Granda reĝo kaj sorĉisto li estis praepoke, kaj nun li kaŭzas timegon. – Kiu diris al vi, kaj kiu sendis vin?”

» “Sarumano la Blanka, – respondis Radagasto, – Kaj li diris, ke mi sciigu vin, ke se vi sentas bezonon, li helpos; sed vi devas tuj peti lian helpon, alie estos tro malfrue”.

» Kaj tiu mesaĝo alportis al mi esperon, ĉar Sarumano la Blanka estas la plej granda en mia ordeno. Radagasto estas, kompreneble, inda sorĉisto, majstro de formoj kaj kolorŝanĝoj; kaj li estas tre klera pri kuracherboj kaj bestoj, kaj precipe birdoj estas liaj amikoj. Sed Sarumano delonge studis la artojn de la Malamiko mem, kaj tiel ni ofte povis antaŭbari lin. Ĝuste per la rimedoj de Sarumano ni forpelis lin el Dol Gulduro. Povus esti, ke li trovis armilojn, kiuj kapablus fuĝigi la Naŭon.

» “Mi iros al Sarumano”, – mi diris.

» “Do vi devas iri jam nun, – diris Radagasto; – ĉar mi malŝparis tempon vin serĉante, kaj la tagoj elĉerpiĝas. Al mi estis ordonite trovi vin antaŭ la someromezo, kaj tiu jam alestas. Eĉ se vi ekiros de tiu ĉi loko, vi apenaŭ atingos lin antaŭ ol la Naŭ trovos la landon, kiun ili serĉas. Mi mem tuj reiros”. Tion dirinte, li surĉevaliĝis kaj intencis forrajdi.

» “Atendu momenton! – mi diris. – Ni bezonos vian helpon, kaj la helpon de ĉiu, kiu volos doni ĝin. Elsendu mesaĝojn al ĉiuj bestoj kaj birdoj, kiuj estas viaj amikoj. Diru, ke ili alportu sciigojn pri ĉio, kio koncernas tiun ĉi aferon al Sarumano kaj Gandalfo. Mesaĝoj estu sendataj al Ortanko”.

» “Mi tion faros”, li diris, kaj forrajdis kvazaŭ la Naŭ lin persekutus.

» Mi ne povis sekvi lin senprokraste. Mi jam rajdis tre multe en tiu tago, kaj mi estis tiel laca, kiel mia ĉevalo, kaj mi bezonis pripensi la aferojn. Mi tranoktis en Brio, kaj decidis, ke mankas tempo reveni al la Provinco. Neniam mi pli grave eraris!

» Tamen mi skribis mesaĝon al Frodo, kaj fidis, ke mia amiko tavernestro sendos ĝin al li. Mi forrajdis je aŭroro; kaj mi alvenis finfine al la loĝejo de Sarumano. Tiu troviĝas forsude en Isengardo, ĉe fino de l' Nebulecaj Montoj, ne malproksime de la Breĉo de Rohano. Kaj Boromiro povas konfirmi, ke temas pri larĝa aperta valo, kiu kuŝas inter la Nebulecaj Montoj kaj la plejnordaj antaŭmontetoj de Ered Nimrajso, la Blankaj Montoj de lia hejmo. Sed Isengardo estas cirklo de nudaj rokoj, kiuj enfermas valon kvazaŭ per muro, kaj meze de tiu valo troviĝas turo el ŝtono, nomita Ortanko. Ĝin konstruis ne Sarumano, sed la homoj de Numenoro antaŭlonge; kaj ĝi estas tre alta kaj posedas multajn sekretojn; tamen ĝi aspektas kvazaŭ ne verko metia. Ĝi ne estas alirebla, krom per trapaso de la cirklo de Isengardo; kaj en tiu cirklo estas nur unu pordo.

» Malfrue en iu vespero mi alvenis tiun pordon similan al granda arkaĵo en la roka muro; kaj ĝi estis forte gardata. Sed la pordogardantoj atendis min kaj sciigis, ke atendas min Sarumano. Mi rajdis sub la arkaĵon, kaj la pordo fermiĝis silente malantaŭ mi, kaj subite mi ektimis, kvankam nenio motivigis tion.

» Sed mi rajdis ĝis la subo de Ortanko, kaj alvenis la ŝtuparon de Sarumano; kaj tie li renkontis min kaj kondukis min ĝis sia alta ĉambro. Sur sia fingro li portis ringon.

» “Do vi alvenis, Gandalfo”, – li diris al mi seriozmiene, sed ŝajnis, ke en lia okulo estas blanka lumo, kvazaŭ en lia koro estus frida ridemo.

“Jes, mi alvenis, – mi diris. – Mi alvenis serĉante vian helpon, Sarumano la Blanka”. Ŝajnis, ke tiu titolo kolerigis lin.

“Ĉu vi efektive tion faris, Gandalfo la Grizal – li mokis. – Ĉu helpon? Oni malofte aŭdis, ke Gandalfo la Griza petas helpon, ĉar li estas ruza kaj saĝa, travagas la landojn kaj sin koncernas pri ĉiaj aferoj, ĉu aŭ ne ili apartenas al li”.

» Mi alrigardis lin scivole.

» “Sed se mi ne eraras, – mi diris, – ekiĝas nun aferoj, kiuj postulos unuigon de nia tuta forto”.

» “Tio povas esti, – li diris, – sed tiu penso venas al vi malfrue. Kiom longe, mi scivolas, vi kaŝis al mi, estro de l' Konsilio, aferon plejeble gravan? Kio vin alportis nun el via kaŝejo en la Provinco?”

» “La Naŭ elrajdis denove, – mi respondis. – Ili transiris la Riveron. Tion diris al mi Radagasto”.

» “Radagasto la Bruna! – ridis Sarumano, kaj li ne plu kaŝis sian malestimon. – Radagasto la Birdo-mildiganto! Radagasto la Simpla! Radagasto la Stultulo! Tamen li posedis sufiĉe da kapablo por ludi la rolon, kiun mi difinis al li. Ĉar vi alvenis, kaj tio estis la tuta celo de mia mesaĝo. Kaj ĉi tie vi restos, Gandalfo la Griza, kaj ripozos post viaj vojaĝoj. Ĉar mi estas Sarumano, la Saĝa, Sarumano Ringfarinto, Sarumano la Multkolora!”

» Tiam mi alrigardis kaj vidis, ke liaj vestaĵoj, kiuj ŝajnis blankaj, ne estis tiaj, sed estis teksitaj el ĉiuj koloroj, kaj kiam li moviĝis ili muaris kaj ŝanĝis la koloron, tiel ke la okuloj estis konfuzitaj.

» “Pli plaĉis al mi blanka”, – mi diris.

» “Blanka! – li rikanis. – Tiu sufiĉas kiel komenco. Blankan ŝtofon oni povas kolorigi. Blanka paĝo povas esti surskribata; kaj blanka lumo estas rompebla”.

» “En tiu kazo ĝi ne pluftstas blanka, – diris mi. – Kaj tiu, kiu ion rompas por eltrovi kio ĝi estas, forlasis la vojon de la saĝo”.

» “Ne necesas paroli al mi tiel, kiel vi alparolas stultulojn el via amikaro, – li diris. – Mi ne kondukis vin ĉi tien por min instrui, sed por doni al vi elekton”.

» Li rektigis sin kaj komencis deklami, kvazaŭ li farus paroladon longe antaŭpreparitan:

» “Foriris la Praaj Tagoj. La Mezaj Tagoj pasas. La Plijunaj Tagoj komenciĝas. La epoko de la elfoj finiĝis, sed nia epoko alestas: la mondo de la homoj, kiun ni devas regi. Sed ni devas havi potencon, potencon ordigi ĉiujn aferojn laŭ nia volo, por tiu bono, kiun nur la Saĝaj kapablas vidi. Aŭskultu, Gandalfo, mia malnova amiko kaj helpinto! – li diris, proksimiĝante kaj nun parolante per voĉo pli mallaŭta. – Mi diris ni, ĉar povas esti ni, se vi aliĝos al mi. Leviĝas nova potenco. Kontraŭ ĝi la malnovaj aliancanoj kaj politikoj nin tute ne helpos. Restas neniom da espero en elfoj aŭ mortanta Numenoro. Tio ĉi estas elekteblo antaŭ vi, antaŭ ni. Ni povas aliĝi al tiu Potenco.

Estus sagace, Gandalfo. Laŭ tiu vojo troviĝas espero. Ĝia venko proksimiĝas; kaj por tiuj, kiuj ĝin kunhelpis, estos riĉa rekompenco. Dum la Potenco kreskos, ĝiaj pruvitaj amikoj ankaŭ kreskos; kaj la Saĝaj, kiel vi kaj mi, povos per pacienco veni fine ĝis gvidado de ĝiaj direktiĝoj. Ni povos atendadi, ni povos kaŝi en la koroj niajn pensojn, eble bedaŭrante misojn faratajn survoje, sed aprobante la altan kaj finan celon: Scio, Regado, Ordo; ĉio, por kio ni ĝis nun klopodis vane, malhelpataj anstataŭ helpataj de niaj malfortaj aŭ pigraj amikoj. Ne necesus, ne estus, reala ŝanĝiĝo de niaj intencoj, nur de niaj rimedoj”.

» “Sarumano, – mi diris, – mi aŭdis pli frue tiajn paroladojn, sed nur el la buŝoj de komisiitoj senditaj el Mordoro por trompi la nesciantojn. Mi ne supozas, ke vi alvenigis min tiom foren nur por enuigi miajn orelojn”.

» Li rigardis min gvate, kaj paŭzis pripensante: “Nu, mi konstatas, ke tiu saĝa proceduro ne rekomendas sin al vi, – li diris. – Ankoraŭ ne? Ne se iu metodo pli bona povas esti elpensita?”

» Li alvenis kaj metis sian longan manon sur mian brakon kaj flustris: “Kaj kial ne, Gandalfo? Kial ne? La Reganta Ringo? Se tiun ni povus estri, tiam la Potenco transirus al ni. Jen vere kial mi kondukis vin ĉi tien. Ĉar min servas multaj okuloj, kaj mi opinias, ke vi scias la nunan situon de tiu valora objekto. Ĉu ne tiel? Aŭ kial la Naŭ demandas pri la Provinco, kaj kio koncernas vin tie?” Kiam li diris tion, avidego, kiun li ne povis kaŝi, subite ekbrilis en liaj okuloj.

» “Sarumano, – mi diris, distancigante min de li, – nur unu mano povas utiligi la Unun, kaj tion vi bone scias, do ne ĝenu vin diri ni! Sed al vi mi ne donus ĝin, ne, eĉ novaĵon pri ĝi, nun ekkoninte viajn pensojn. Vi estis estro de l' Konsilio, sed fine vi jam senmaskigis vin. Nu, la elekto estas verŝajne: submetiĝi al Saŭrono aŭ al vi. Mi elektas neniun el ambaŭ. Ĉu vi povas proponi aliajn?”

» Jam li estis malvarma kaj danĝera. “Jes, – li diris. – Mi ne atendis, ke vi montros saĝecon, eĉ proprasorte, sed mi donis al vi eblecon helpi min volonte, tiel ŝparonte al vi multe da ĝeno kaj doloro. La tria elekto estas resti ĉi tie, ĝis la fino”.

» “Ĝis kiu fino?”

» “Ĝis vi sciigos al mi, kie la Unu estas trovebla. Mi eble trovos rimedojn por persvadi vin. Aŭ ĝis ĝi estos trovita malgraŭ vi, kaj la Reganto disponos tempon por sin turni al aferoj malpli gravaj; por elpensi, ekzemple, taŭgan rekompencon por la malhelpado kaj impertinento de Gandalfo la Griza”.

» “Tio eble ne pruviĝos iu el la aferoj malpli gravaj”, – mi diris. Sed li mokridis min, ĉar miaj vortoj estis senenhavaj, kaj tion li sciis.

» Ili prenis min kaj ili lokigis min sola sur la pinto de Ortanko, sur la loko, kie Sarumano kutimis observi la stelojn. Mankas malsuprenirejo krom per mallarĝa ŝtuparo plurmilŝtupa, kaj la suba valo ŝajnas tre malproksima. Mi rigardis al ĝi kaj vidis, ke kvankam iam ĝi estis verda kaj bela, nun ĝi estis plenplena de ŝaktoj kaj forĝejoj. Lupoj kaj orkoj estis loĝigitaj en Isengardo, ĉar Sarumano estis kuniganta grandan armeon proprakonte, rivale al Saŭrono kaj ankoraŭ ne por servi lin. Super lia tuta laborejaro pendis malhela fumo, kiu volviĝis ĉirkaŭ la flankoj de Ortanko. Mi staris sola sur insulo en la nuboj; kaj eskapeblecon mi ne havis, kaj miaj tagoj estis amaraj. Min trapikis malvarmo, kaj mi disponis nur malmulte da spaco por paŝi tien-reen, meditante pri la alveno de l' Rajdantoj al la Nordo.

» Ke la Naŭ efektive leviĝis, mi estis certa, senkonsidere pri la vortoj de Sarumano, kiuj povus esti mensogaj. Longe antaŭ ol mi venis en Isengardon, mi aŭdis sciigojn survoje, kiuj ne povis esti eraraj. Timo ĉiam okupis mian koron pro miaj amikoj enla Provinco, sed restis al mi iom da espero. Mi esperis, ke Frodo tuj ekvojaĝis, laŭ urĝo de mia letero, kaj ke li alvenis Rivendelon, antaŭ ol komenciĝis la mortiga persekuto. Kaj mia timo kaj mia espero ambaŭ pruviĝis senbazaj. Ĉar mia espero baziĝis sur grasulo en Brio, kaj mia timo baziĝis sur la ruzemo de Saŭrono. Sed grasuloj, kiuj vendas bieron, estas pri multaj aferoj alvokataj; kaj la potenco de Saŭrono estas ankoraŭ malpli forta ol ĝin supozigas timo. Sed en la cirklo de Isengardo, ne estis facile supozi, kaptite kaj izole, ke la persekutantoj, antaŭ kiuj fuĝis aŭ falis ĉiuj, malsukcesus en la fora Provinco.

– Mi vidis vin! – kriis Frodo. – Vi marŝis tien kaj reen. La luno rebrilis sur viaj haroj.

Gandalfo paŭzis mirigite kaj rigardis lin.

– Tio estis nur sonĝo, – diris Frodo, – sed ĝi subite revenis al mi. Mi estis tute ĝin forgesinta. Tio estis antaŭ kelka tempo, post kiam mi forlasis la Provincon, ŝajnas al mi.

– Do, ĝi venis malfrue, – diris Gandalfo, – kiel vi konstatos. Mi estis en situacio malbonega. Kaj tiuj, kiuj konas min, konsentos, ke malofte mi troviĝis en simila malavantaĝo, kaj ne suferas pacience tian misfortunon. Gandalfo la Griza kaptita kiel muŝo en trompa araneaĵo! Tamen eĉ la plej subtilaj araneoj povas lasi fadenon malfortan.

» Unue mi timis, kiel sendube Sarumano intenci# ke ankaŭ Radagasto malvirtiĝis. Tamen, mi rimarkis neniun indikon pri io misa en lia voĉo aŭ en liaj okuloj, kiam ni renkontiĝis. Se jes, mi neniam estus irinta al Isengardo, aŭ mi irus pli singarde. Tion Sarumano antaŭvidis, kaj li kaŝis sian menson kaj trompis sian kurieron. Estis ĉiuokaze senutile, provi forlogi al perfido la honestan Radagaston. Li serĉis min bonfide, kaj tial persvadis min.

» Tio malsukcesigis la komploton de Sarumano. Ĉar Radagasto vidis neniun motivon ne fari laŭ mia peto, kaj li forrajdis al Mornarbaro, kie li havis multajn amikojn el la malnova tempo. Kaj la Montaj Agloj iris foren kaj vasten, kaj ili vidis multajn aferojn: la kunigadon de lupoj kaj vicigadon de orkoj; kaj la Naŭ Rajdantojn irantajn ien-tien en la landoj; kaj ili aŭdis novaĵojn pri la eskapo de Golumo. Kaj ili sendis kurieron por alporti al mi tiujn sciigojn.

» Tiel okazis, ke kiam velkis la somero venis lunluma nokto, kaj Gvajhiro la Ventmastro, plej rapida el la Grandaj Agloj, venis neatendite al Ortanko; kaj li trovis min staranta sur la turpinto. Tiam li alparolis min, kaj li forportis min, antaŭ ol Sarumano konsciis pri tio. Mi estis malproksima de Isengardo, antaŭ ol lupoj kaj orkoj eliris tra la pordo por min persekuti.

» “Kiomdistance vi povos porti min?” – mi diris al Gvajhiro.

» “Multajn mejlojn, – li diris, – sed ne ĝis la randoj de la tero. Oni sendis min porti sciigojn, ne ŝarĝojn”.

» “Do surtere mi devas havi ĉevalon, – mi diris, – kaj ĉevalon elstare rapidan, ĉar neniam antaŭe necesis al mi tiom da rapideco”.

» “Do mi portos vin ĝis Edoraso, kie la reĝo de Rohano sidas en sia halo, – li diris; – ĉar tio ne malproksimas”. Kaj mi ĝojis, ĉar en la Markio Rohano loĝas la rohananoj, la ĉeval-mastroj, kaj neniuj ĉevaloj superas tiujn, lduj estas bredataj en tiu granda valo inter la Nebulecaj Montoj kaj la Blankaj.

» “Ĉu vi supozas, ke la homoj de Rohano estas ankoraŭ fidindaj?” mi demandis Gvajhiron, ĉar Sarumano ŝancelis mian fidon.

» “Ili pagas tributon da ĉevaloj, – li respondis, – kaj sendas multajn ĉiujare al Mordoro, aŭ tion oni diras; sed ili ankoraŭ ne estas sub la jugo. Sed se Sarumano malvirtiĝis, kiel vi asertas, tiuokaze ilia sorto ne povas esti longe prokrastata”.

» Li demetis min antaŭ la aŭroro en Rohano; sed jam mi trolongigis mian rakonton. La cetero devas esti pli mallonga. En Rohano mi trovis la mison de la mensogoj de Sarumano; kaj la reĝo de la lando ne volis aŭskulti miajn avertojn. Li ordonis, ke mi prenu ĉevalon kaj foriru; kaj mi elektis ĉevalon, kiu multe kontentigis min, sed ne lin. Mi prenis la plej bonan ĉevalon en lia lando, kaj similan mi neniam vidis.

– Do ĝi nepre estas besto nobla, – diris Aragorno, – kaj tre malĝojigas min pli, ol multaj novaĵoj ŝajne pli malbonaj, ekscii, ke Saŭrono postulas tian tributon. Ne estis tiel, kiam mi lastfoje vizitis tiun landon.

– Ankaŭ ne nun, mi pretas ĵuri, – diris Boromiro. – Tio estas mensogo de la Malamiko. Mi konas la homojn de Rohano, bravajn kaj kuraĝajn, niajn aliancanojn, loĝantajn ankoraŭ sur la teroj, kiujn ni donis al ili antaŭlonge.

– La ombro de Mordoro surkuŝas malproksimajn landojn, – respondis Aragorno. – Sarumanon ĝi influis. Rohano estas sieĝata. Kiu scias, kion vi trovos tie, se iam vi reiros?

– Almenaŭ ne tion, – diris Boromiro, – ke ili pretas elaĉeti siajn vivojn pere de ĉevaloj. Siajn ĉevalojn ili amas, preskaŭ kiel siajn parencojn. Kaj ne senkaŭze, ĉar la ĉevaloj de Markio devenas de l' kampoj de la Nordo, malproksime de l' Ombro, kaj ilia raso, kiel tiu de iliaj mastroj, estas posteuloj de la liberaj tagoj de l' pratempo.

– Ja vere! – diris Gandalfo. – Kaj troviĝis inter ili unu, kiu povis esti naskita dum la mateno de la mondo. La ĉevaloj de la Naŭ ne povas konkurenci kun li; senlaca, rapida kiel la fluanta vento. Ombrofakso oni nomas lin. Tage lia haŭto rebrilas arĝentece; kaj nokte li similas ombron, kaj li pasas nevidate. Malpezaj estas liaj hufbatoj! Neniam antaŭe oni sursidis lin, sed mi prenis kaj malsovaĝigis lin, kaj tiom rapide li portis min, ke mi alvenis la Provincon, kiam Frodo estis sur la dolmenaj montetoj, kvankam mi ekiris de Rohano ĝuste kiam li ekiris de Hobiturbo.

» Sed timo pligrandiĝis en mi dum la rajdado. Ĉiam dum mivenis norden mi aŭdis novaĵojn pri la Rajdantoj, kaj kvankam mi pliproksimiĝis al ili tagon post tago, ili ĉiam antaŭis min. Mi eksciis, ke ili disduigis siajn fortojn: iuj restis ĉe la orientaj bordoj, ne malproksime de la Verdvojo, kaj iuj invadis.la Provincon desude. Mi atingis Hobiturbon kaj Frodo jam foriris, sed mi parolis kun maljuna Vato. Multa vortpafo, malmulte da trafo. Li multe volis paroli pri la malperfektaĵoj de l' novaj posedantoj de Bag-Endo.

» “Mi ne toleras ŝanĝojn, – li diris, – ne je mia aĝo, kaj ĉefe ŝanĝojn al malplibono. Ŝanĝoj al malplibono”, – li ripetis multfoje.

» “Malplibono estas vorto misa, – mi diris al li, – kaj espereble vi ne ĝisvivos sperton pri ĝi”. Sed el lia parolado mi fine komprei|is, ke Frodo forlasis Hobiturbon antaŭ malpli ol semajno, kaj ke Nigr^Rajdanto venis al la Monteto tiun saman vesperon. Poste mi plurajdis timoplene. Mi alvenis Boklandon kaj trovis ĝin perturbita, tiel aktiva kiel formikejo, kiun oni kirlis per bastono. Mi venis ĝis la domo ĉe Stretkavo, kaj ĝi estisrompmalfermita kaj malplena; sur la sojlo kuŝis mantelo de Frodo. P|ste dum iom da tempo espero forlasis min, kaj mi ne atendis por aklri novaĵojn, aŭ nji eble konsoliĝus; sed mi rajde sekvis la spuron de la Rajdantoj. Ĝi estis malfacile sekvebla, ĉar ili iris multdirekten, kaj mi ne sciis kien. Sed ŝajnis al mi, ke unu-du iris al Brio; kaj tiun vojon mi iris, ĉar mi pensis pri vortoj eble dirotaj al la tavernisto.

» “Buterburo oni nomas lin, – pensis mi. – Se li kulpas tiun ĉi prokraston, mi fandos lian tutan buteron. Mi rostos la maljunan stultulon sur malarda fajro”. Nenion alian li atendis, kaj kiam li vidis mian vizaĝon li surteren platigis sin kaj tuj komencis fandiĝi.

– Kion vi faris al li? – kriis Frodo alarmite. – Li vere traktis nin tre bonkore kaj faris ĉion eblan.

Gandalfo ridis.

– Ne timu! – li diris. – Mi ne mordis, kaj tre malmulte bojis. Tiel superĝojigita mi estas pro la informoj, kiujn mi eligis el li, kiam li ĉesis tremi, ke mi brakumis tiun maljunulon. Kiel tio okazis, mi tiam ne povis diveni, sed mi eksciis, ke vi estis en Brio la antaŭan nokton, kaj foriris tiumatene kun Paŝegulo.

» “Ĉu Paŝegulo?” – mi kriis, laŭte pro ĝojo.

» “Jes, sinjoro, mi timas, ke jes, sinjoro, – diris Buterburo, miskompreninte. – Li atingis ilin, malgraŭ ĉiuj miaj klopodoj, kaj ili kuniĝis al li. Ili kondutis tre strange la tutan tempon de sia ĉeesto: obstine, oni povus diri”.

» “Azeno! Stultulo! Trioble valora kaj amata Barlimano! – mi diris. – Jen la plej bela novaĵo, kiun mi ricevis depost la somermezo: ĝi valoras oran moneron minimume. Via biero estu sorĉita je elstara bonegeco dum sep jaroj! Nun mi povas permesi al mi ununoktan ripozon, la unuan fojon de kiam mi ne memoras”.

» Do mi tranoktis tie, multe scivolante, kio okazis pri la Rajdantoj; ĉar nur pri du el ili ĝis tiam estis informoj en Brio, verŝajne. Sed dum la nokto mi aŭdis pli. Almenaŭ kvin venis el la okcidento, faligis la urbopordojn kaj trapasis Brion, kvazaŭ hurlanta vento; kaj ĝis nun la brianoj tremadas kaj atendas la finon de l' mondo. Mi leviĝis antaŭ la aŭroro kaj postsekvis ilin.

» Mi ne scias, sed ŝajnas al mi klare, ke okazis tiel ĉi. Ilia Estro sekrete restis fore, sude de Brio, dum du rajdis antaŭen tra la vilaĝo, kaj kvar aliaj invadis la Provincon. Sed kiam tiuj malsukcesis en Brio kaj en Stretkavo, ili revenis al sia Estro kun la informoj, kaj tial provizore lasis sengarda la Vojon, escepte de siaj spionoj. La Estro tiam sendis kelkajn orienten, rekte trans la terenon, kaj li mem kun la cetero rajdis kolerege laŭ la Vojo.

» Mi galopis ĝis Veterverto kvazaŭ ŝtormego, kaj mi atingis ĝin antaŭ la sunsubiro de l' dua tago post Brio – kaj ili jam antaŭis min. Ili distancigis sin de mi, ĉar ili sentis la alvenon de mia kolero, kaj ili ne aŭdacis fronti min dum la Suno ankoraŭ surĉielis. Sed nokte ili ĉirkaŭis min, kaj mi estis sieĝata sur la pinto, en la malnova ringo de Amono Sulo. Mi vere havis malfacilaĵojn: tiom da lumo kaj flamado certe ne estis vidata supre de Veterverto depost la pratempaj militaj avertofajroj.

» Je sunleviĝo mi eskapis kaj fuĝis norden. Mi ne povis esperi pri pli. Estis neeble trovi vin, Frodo, en la sovaĝejo, kaj estus idiote provi kun la Naŭ en proksima persekuto. Do mi devis fidi pri Aragorno. Sed mi esperis deviigi kelkajn el ili, kaj tamen atingi Rivendelon antaŭ vi kaj elsendi helpon. Kvar Rajdantoj efektive sekvis min, sed ili retroiris post iom da tempo kaj celis la Transpasejon, verŝajne. Tio helpis iomete, ĉar ĉeestis nur kvin, ne naŭ, kiam via noktumejo estis atakata.

» Mi finfine alvenis ĉi tien laŭ longa malfacila vojo, supren laŭ la Prujnelo kaj tra la Etenerikejoj, kaj malsupren el la nordo. Mi bezonis preskaŭ dek kvar tagojn ekde Veterverto, ĉar mi ne povis rajdi inter la rokoj de la trol-montetoj, kaj Ombrofakso foriris. Mi resendis lin al lia mastro; sed forta amikeco estis kreiĝinta inter ni, kaj se mi lin bezonos, li alvenos je mia alvoko. Sed tiel estis, ke mi venis al Rivendelo nur tri tagojn antaŭ la Ringo, kaj sciigo pri ties danĝero jam estis alportita ĉi tien – kio pruviĝis efektive avantaĝa.

» Ĉi tie, Frodo, finiĝas mia rakonto. Elrondo kaj la aliaj pardonu ĝian longecon. Sed neniam antaŭe okazis, ke Gandalfo ne plenumis renkontiĝ-aranĝon kaj ne alvenis laŭpromese. Raporto al la Ringoportanto pri tiom stranga okazaĵo estis necesa, laŭ mi.

» Nu, la Historio estas nun rakontita, de komenco ĝis fino. Jen estas ni ĉiuj, kaj jen estas la Ringo. Sed ni ankoraŭ ne pliproksimiĝis al nia celo. Kion ni faru pri ĝi?

Sekvis silento. Finfine Elrondo ekparolis denove.

– Tio estas doloriga novaĵo pri Sarumano, – li diris, – ĉar ni fidis lin kaj li profundiĝis en ĉiujn niajn konsiliĝojn. Estas danĝere studi tro profunde la artojn de l' Malamiko, ĉu boncele aŭ miscele. Sed liaj malvirtiĝoj kaj perfidoj, ho ve, okazis ankaŭ pli frue. El la rakontoj, kiujn ni aŭdis ĉi-tage, tiu de Frodo estis por mi la plej stranga. Malmultajn hobitojn mi konis, krom Bilbo, kaj ŝajnas al mi, ke li eble ne estas tiom sola kaj unuopa, kiom mi supozis lin. La mondo multe ŝanĝiĝis, de kiam mi lastfoje laŭiris la okcidentajn vojojn.

» La dolmenulojn ni konas laŭ multaj nomoj, kaj pri la Malnova Arbaro multaj historioj estas rakontitaj: tio, kio nun restas, estas nur ekstremaĵo de ĝia norda limo. lam sciuro povis iri de arbo ĝis arbo, de tio, kio nun estas la Provinco, ĝis Dunlando okcidente de Isengardo. Tra tiuj landoj mi foje vojaĝis, kaj multajn aferojn sovaĝajn kaj strangajn mi konis. Sed mi forgesis pri Bombadiljo, se efektive li estas tiu sama, kiu laŭmarŝis la arbaron kaj montetojn antaŭlonge, kaj eĉ tiam estis pli maljuna ol la plej maljunaj. Tiam li nomiĝis ne tiel. larven Ben-Adar ni nomis lin, plejoldan kaj senpatran. Sed multajn aliajn nomojn li ricevis post tiam de aliuloj: Forno laŭ la gnomoj, Oraldo laŭ la norduloj, kaj krome aliajn nomojn. Li estas strangulo, sed eble mi devis lin alvoki al nia Konsiliĝo.

– Li ne konsentus veni, – diris Gandalfo.

– Ĉu ni tamen ne povus sendi al li mesaĝojn kaj ricevi lian helpon? – demandis Erestoro. – Ŝajnas, ke li potence superas eĉ la Ringon.

– Ne, tiel mi ne esprimus la aferon, – diris Gandalfo. – Prefere diru, ke la Ringo ne potence superas lin. Li mastras sin mem. Sed li ne kapablas ŝanĝi la Ringon, nek rompi ĝian potencon super aliaj. Kaj nun li retiriĝis en etan terenon, inter limoj, kiujn li mem difinis, kvankam neniu povas vidi ilin, eble atendas ŝanĝiĝon de la tagoj, kaj tiujn limojn li ne preterpasos.

– Sed interne de tiuj limoj, nenio ŝajne lin perturbas, – diris Erestoro. – Ĉu li ne akceptus la Ringon por konservi ĝin tie, eterne senpotencan?

– Ne, – diris Gandalfo, – ne volonte. Li eble tion farus, se ĉiuj liberaj popoloj de la mondo tion petegus, sed la neceson li ne komprenus. Kaj se oni donus al li la Ringon, li baldaŭ forgesus pri ĝi, aŭ plej probable ĝin forĵetus. Tiaj aferoj ne kroĉiĝas al lia menso. Li estus gardanto tre malsekura, kaj tio mem estas sufiĉa respondo.

– Sed ĉiuokaze, – diris Glorfindelo, – sendi al li la Ringon nur prokrastus la tagon de malbono. Li estas tre malproksima. Ni ne povus nun reporti ĝin al li, nedivenite, nerimarkite de iu spiono. Kaj eĉ se ni povus, pli aŭ malpli frue la Mastro de l' Ringoj ekscius pri ĝia kaŝejo kaj direktus sian tutan potencon al ĝi. Ĉu tiun potencon povus Bombadiljo sola spiti? Al mi ŝajnas, ke ne. Al mi ŝajnas, ke finfine, se ĉio alia estos venkita, Bombadiljo venkiĝos la Lasta kiel li estis la Unua, kaj poste venos Nokto.

– Mi scias malmulte pri Iarveno krom la nomo, – diris Gandalfo, – sed Glorfindelo pravas, laŭ mia opinio. Potencon spiti nian Malamikon li ne posedas, krom se tia potenco troviĝas en la tero mem. Kaj tamen ni vidas, ke Saŭrono kapablas turmenti kaj detrui eĉ montetojn. La restanta potenco troviĝas ĉe ni, ĉi tie en Imladriso, aŭ ĉe Cirdano ĉe la Havenoj, aŭ en Lorieno. Sed ĉu ili havas sufiĉan forton, ĉu ni ĉi tie havas sufiĉan forton por kontraŭstari la Malamikon, la alvenon de Saŭrono en la fino, kiam ĉio cetera estos renversita?

– Mi ne havas sufiĉan forton, – diris Elrondo; – ankaŭ ili ne havas.

– Do se oni ne povas forteni de li la Ringon per forto, – diris Glorfindelo, – restas nur du eblecoj por niaj klopodoj: ĝin forsendi trans la Maron, aŭ ĝin detrui.

– Sed Gandalfo vidigis al ni, ke ni ne kapablas detrui ĝin per iu ajn rimedo, kiun ni posedas ĉi tie, – diris Elrondo. – Kaj tiuj, kiuj loĝas trans la Maro rifuzus ricevi ĝin: ĉu bone aŭ malbone, ĝi apartenas al Mez-Tero; ni, kiuj loĝas ĉi tie, devas pritrakti ĝin.

– Tiuokaze, – diris Glorfindelo, – niĵetu ĝin en la profundejojn, kaj tiel verigi la mensogojn de Sarumano, ĉar estas jam klare, ke eĉ ĉe la Konsiliĝo li jam paŝis serpentuman vojon. Li sciis, ke la Ringo ne estas por ĉiam perdita, sed li volis, ke ni tion supozu; ĉar li komencis avidi ĝin por si. Tamen ofte en mensogoj kaŝiĝas vero: en la maro ĝi estus sendanĝera.

– Ne por ĉiam sendanĝera, – diris Gandalfo. – En la profundaj akvoj troviĝas multaj aferoj; kaj maroj kaj teroj eble ŝanĝiĝos. Kaj ne estas nia rolo ĉi tie pripensi nur provizoron, aŭ kelkajn vivdaŭrojn de homoj, aŭ paseman epokon de l' mondo. Ni devus serĉi finsolvon de tiu ĉi minaco, eĉ se ni ne esperas tion krei.

– Kaj tion ni ne trovos sur la vojoj al la Maro, – diris Galdoro. – Se la redono al Iarveno supoziĝos tro danĝera, do fuĝo al la Maro estas plenplena je plej serioza danĝero. Mia koro sciigas al mi, ke Saŭrono atendos, ke ni ekiru okcidenten, kiam li informiĝos pri tio, kio okazis. Tio baldaŭ estos. La Naŭ ja estas senĉevaligitaj, sed tio estas nur paŭzo, antaŭ ol ili trovos novajn rajdbestojn pli rapidajn. Nur la velka potenco de Gondoro jam staras inter li kaj marŝado plenpotenca laŭla marbordoj Norden; kaj se li venos, atakante la blankajn turojn kaj la Havenojn, la elfoj eble ne havos eskapeblecon el la plilongiĝantaj ombroj de Mez-Tero.

– Ankoraŭ longe tiu marŝado estos prokrastata, – diris Boromiro. – Gondoro velkas, vi diras. Sed Gondoro staras, kaj eĉ la fino de ĝia forto tamen tre fortas.

– Kaj tamen ĝia atentemo ne plu povas reteni la Naŭon, – diris Galdoro. – Kaj eble aliajn vojojn li trovos, kiujn Gondoro ne gardas.

– Sekve, – diris Erestoro, – ekzistas nur du eblecoj por niaj klopodoj, kiel Glorfindelo jam deklaris: kaŝi la Ringon por ĉiam, aŭ malfari ĝin. Sed ambaŭ estas ekster nia potenco. Kiu solvos por ni tiun ĉi enigmon?

– Neniu ĉi tie kapablas, – diris Elrondo seriozmiene. – Almenaŭ neniu kapablas antaŭdiri, kio okazos, se ni sekvos tiun aŭ alian vojon. Sed ŝajnas al mi jam klare, kiu estu la sekvota vojo. La vojo okcidenten ŝajnas plej facila. Sekve ĝi estas evitenda. Oni gardos ĝin. Tro ofte la elfoj fuĝis laŭ tiu vojo. Nun finfine ni devas sekvi vojon malfacilan, vojon neantaŭviditan. Tie troviĝas nia espero, se espero ĝi ja estas. Marŝi en danĝeron – ĝis Mordoro. Ni devas sendi la Ringon al la Fajro.

Denove ekregis silento. Frodo, eĉ en tiu bela domo, frontante sunluman valon plenan je la bruo de klaraj akvoj, sentis mortigan mallumon en sia koro. Boromiro ekmoviĝis, kaj Frodo rigardis lin. Li fingrumis sian grandan kornon kaj brovumis. Fine li ekparolis.

– Mi ne komprenas ĉion ĉi, – li diris. – Sarumano estas perfidulo, sed ĉu li ne ekvidis iom da saĝo? Kial vi ĉiam parolas pri kaŝado kaj detruado? Kial ni ne supozu, ke la Granda Ringo venis en niajn manojn por servi al ni en la horo de nia bezono? Uzante ĝin, la Liberaj Mastroj de l' Liberuloj certe povos venki la Malamikon. Tion li plej timas, laŭ mia opinio.

» La homoj de Gondoro estas kuraĝaj, kaj ili neniam submetiĝos, sed ili eble estos subenbatitaj. Kuraĝo bezonas unue forton, kaj poste armilon. La Ringo estas via armilo, se ĝi posedas tiom da potenco, kiom vi asertas. Prenu ĝin kaj eliru al la venko!

– Ho ve, neniel, – diris Elrondo. – Ni ne povas uzi la Regantan Ringon. Tion ni jam tro bone scias. Ĝi apartenas al Saŭrono, ĝi estas farita sole de li kaj estas tute fia. Ĝia forto, Boromiro, estas tro granda por ke iu laŭvole uzu ĝin, escepte nur tiuj, kiuj jam havas grandan forton propran. Sed por tiuj ĝi enhavas minacon eĉ pli teruran. Mem la deziro pri tio koruptas la koron. Pripensu Sarumanon. Se iu el la Saĝaj per tiu ĉi Ringo renversus la Mastron de Mordoro, uzante proprajn spertojn, tiu sidiĝus tiam mem sur la trono de Saŭrono, kaj aperus alia Malluma Mastro. Kaj tio estas alia motivo por detrui la Ringon: dum ĝi troviĝas en la mondo, ĝi estas danĝera eĉ al la Saĝaj, ĉar nenio estas malbona en la komenco. Eĉ Saŭrono ne estis tia. Mi timas preni la Ringon por ĝin kaŝi. Mi rifuzas preni la Ringon por ĝin uzi.

– Ankaŭ mi, – diris Gandalfo.

Boromiro rigardis ilin dubeme, sed li klinis sian kapon.

– Tiel estu, – li diris. – Sekve en Gondoro ni devos fidi al tiuj armiloj, kiujn ni havas. Kaj minimume, dum la Saĝaj gardas tiun Ringon, ni daŭrigos la bataladon. Povas esti, ke la Glavo-kiu-estisRompita tamen haltigos la tajdon – se la mano, kiu uzas ĝin, heredis ne nur la familian trezoron, sed ankaŭ la muskolojn de l' Reĝoj de la homoj.

– Kiu povas scii? – diris Aragorno. – Sed iutage ni provos tion.

– Tiu tago ne estu tro longe prokrastita, – diris Boromiro. – Ĉar kvankam mi ne petas helpon, ĝin ni bezonas. Estus al ni konsole scii, ke ankaŭ aliaj batalas per ĉiuj rimedoj je sia dispono.

– Do havu konsolon, – diris Elrondo. – Ĉar ekzistas aliaj potencoj kaj regnoj, kiujn vi ne konas, kaj ili estas kaŝitaj antaŭ vi. Anduino la Granda preterfluas multajn bordojn, antaŭ ol ĝi venas al Argonado kaj la Pordoj de Gondoro.

– Tamen eble profitus ĉiuj, – diris la gnomo Gloino, – se ĉiuj tiuj fortoj estus kunigitaj, kaj la potencoj de ĉiuj estus uzataj komune. Eble estas aliaj ringoj, malpli perfidemaj, kiuj povus esti uzataj por nia bezono. Perdiĝis al ni la Sep – se Balino ne trovis la ringon de Troro, kiu estis la lasta; nenion oni aŭdis pri ĝi post kiam Troro pereis en Morio. Fakte mi nun povas sciigi, ke parte pro espero trovi tiun ringon Balino foriris.

– Balino trovos neniun ringon en Morio, – diris Gandalfo. – Troro donis ĝin al sia filo Traino, sed Traino ne pludonis ĝin al Torino. Ĝi estis forprenita per turmentoj de Traino en la ĉeloj de Dol Gulduro. Mi alvenis tro malfrue.

– Ha, ve! – kriis Gloino. – Kiam alvenos la tago de nia venĝo? Sed restas ankoraŭ la Tri. Kio pri la Tri Ringoj de la elfoj? Tre potencaj Ringoj, oni diras. Ĉu ne la elfaj mastroj tenas ilin? Tamen ankaŭ ili estas kreitaj antaŭ longe de la Malluma Mastro. Ĉu ili nenion faradas? Mi vidas ĉi tie elfajn mastrojn. Ĉu ili ne volas diri?

La elfoj redonis neniun respondon.

– Ĉu vi min ne aŭdis, Gloino? – diris Elrondo. – La Trion faris ne Saŭrono, kiu neniam eĉ tuŝis ilin. Sed pri ili estas malpermesite paroli. Nur tiom en tiu ĉi horo de dubo mi rajtas diri. Ili ne nenion faradas. Sed ili ne estis kreitaj kiel armiloj de milito aŭ konkerado: tia ne estas ilia potenco. Tiuj, kiuj kreis ilin, ne deziris forton, dominadon aŭ amasigitan riĉaĵon, sed komprenon, kreadon kaj kuracadon, por konservi ĉion senmakula. Tiujn aferojn la elfoj de Mez-Tero certagrade akiris, kvankam kun malĝojo. Sed ĉio farita de tiuj, kiuj uzas la Trion, iĝos malutila al ili, kaj iliaj mensoj kaj koroj riveliĝos al Saŭrono, se li regajnos la Unun. Estus prefere, ke la Tri neniam estus ekzistintaj. Tio estas lia celo.

– Sed kio do okazus, se la Reganta Ringo estus detruita, kiel vi konsilas? – demandis Gloino.

– Mi ne scias certe, – respondis Elrondo malĝoje. – luj esperas, ke la Tri Ringoj, kiujn Saŭrono neniam tuŝis, tiam liberiĝus, kaj iliaj regantoj eble kuracus la vundojn de la mondo, kiun li kreis. Sed eble kiam la Unu estos for, la Tri velkos, kaj multaj belaj aferoj velkos kaj estos forgesitaj. Tio estas mia opinio.

– Tamen ĉiuj elfoj pretas riski tiun hazardon, – diris Glorfindelo, – se per tio povos esti rompita la potenco de Saŭrono, kaj la timo pri lia regado povos esti forigita por ĉiam.

– Tiel ni revenas al detruado de la Ringo, – diris Erestoro, – kaj tamen ne pli proksimiĝas. Kian forton ni posedas por trovi la Fajron, en kiu ĝi estis farita? Tio estas vojo de la malespero. De malsaĝo, mi volus diri, se la daŭra saĝo de Elrondo ne malebligus tion.

– Ĉu malespero, aŭ malsaĝo? – diris Gandalfo. – Ne temas pri malespero, ĉar malesperas nur tiuj, kiuj vidas la finon sen ia ajn dubo. Tion ne faras ni. Estas saĝe rekoni neceson, kiam ĉiuj aliaj agebloj estas pesitaj, kvankam povas ŝajni malsaĝe al tiuj, kiuj kroĉiĝas al falsa espero. Nu, malsaĝo estu nia mantelo, vualo antaŭ la okuloj de l' Malamiko! Ĉar li estas tre saĝa, kaj pesas ĉion tre ekzakte per la pesilo de sia malico. Sed lia sola mezurilo estas la deziro, deziro por potenco, kaj tiel li taksas ĉiujn korojn. En lian koron ne eniros la koncepto, ke iu ajn rifuzos ĝin, ke tiu, kiu havas la Ringon, eble klopodos detrui ĝin. Se ni tion klopodos, ni trompos lin.

– Almenaŭ provizore, – diris Elrondo. – Tiun vojon oni devas paŝi, sed ĝi estos tre malfacila. Kaj nek forto nek saĝo portos nin tre foren sur ĝi. Tiun ĉi celon povos plenumi malfortuloj same esperplene kiel la fortaj. Tamen tia ofte estas la sinsekvo de agoj, kiuj turnas la radojn de la mondo: etaj manoj plenumas ilin pro tio, ke ili devas, dum la okuloj de l' eminentuloj rigardas aliloken.

– Nu bone, tre bone, Mastro Elrondo! – diris Bilbo subite. – Nenion diru pli! Sufiĉe klaras tio, kion vi indikas. La stulta hobito Bilbo komencis la aferon, kaj Bilbo prefere finu ĝin, aŭ sin mem. Mi vivis tre komforte ĉi tie, kaj mia libro progresis. Se vi volas scii, mi ĝuste verkas finon al ĝi. Mi pensis skribi: kaj li vivis feliĉe ĉiam poste ĝis la fino de siaj tagoj. Tio estas bona fino, kaj ne malpli valora pro tio, ke oni pli frue uzis ĝin. Jam mi devos ŝanĝi tion: verŝajne ĝi ne realiĝos, kaj ĉiuokaze evidentiĝas, ke pluraj pliaj ĉapitroj estos necesaj, se mi travivos por verki ilin. Estas treege ĝene. Kiam mi devos ekiri?

Boromiro rigardis surprizite Bilbon, sed lia ridemo formortis, kiam li rimarkis, ke ĉiuj aliaj rigardas la maljunan hobiton kun serioza respekto. Nur Gloino ridetis, sed lia rideto devenis de malnovaj memoroj.

– Kompreneble, mia kara Bilbo, – diris Gandalfo. – Se vi efektive komencus tiun ĉi aferon, oni eble rajtus atendi, ke vi finu ĝin. Sed vi jam scias sufiĉe bone, ke komencado estas tro granda pretendo por iu ajn, kaj ke nur malgrandan rolon ludas en grandiozaj faroj iu ajn heroo. Ne necesas riverenci! Kvankam la vortoj estis intencaj, kaj ni ne dubas, ke subspritaĵe vi starigas bravan proponon. Sed proponon preter via kapablo, Bilbo. Vi ne povas repreni tiun ĉi aĵon. Ĝi pluiris. Se vi ankoraŭ bezonas mian konsilon, mi respondas, ke miaopinie finiĝis via rolo, krom eble kiel kronikisto. Finu vian libron, kaj lasu senŝanĝa la finon! Restas espero pri ĝi. Sed pretiĝu verki sekvaĵon, kiam ili revenos. '

Bilbo ridis.

– Mi neniam antaŭe spertis, ke vi donas al mi konsilon agrablan, – li diris. – Ĉar la tuto de via konsilo malagrabla estis trafa, mi scivolas, ĉu tiu konsilo ne estas maltrafa. Tamen, supozeble mi ne plu havas sufiĉan forton aŭ bonŝancon por pritrakti la Ringon. Ĝi kreskis, kaj mi ne. Sed diru al mi: kion signifas ili?

– La kurieroj, kiuj estas sendotaj kun la Ringo.

– Ĝuste! Kaj kiuj ili estos? Tio ŝajnas al mi la decidotaĵo de tiu ĉi Konsiliĝo, kaj la tuto de ĝia decidotaĵo. Eble elfoj floras per parolado sole, kaj gnomoj toleras grandan laciĝon; sed mi estas nur maljuna hobito, kaj mankas al mi mia manĝo je tagmezo. Ĉu vi ne povas jam pensi pri kelkaj nomoj? Aŭ prokrasti ĝis post la tagmanĝo?

Neniu respondis. Tintis la tagmeza sonorilo. Ankoraŭ neniu parolis. Frodo ekrigardis ĉiujn vizaĝojn, sed ili ne turniĝis al li. La tuta Konsilio sidis kun subenturnitaj okuloj, kvazaŭ profunde pensante. Granda timo okupis lin, kvazaŭ li atendus verdikton de iu sorto, kiun li longe antaŭvidis kaj vane esperis neefllarolota. Superreganta sopiro ripozi kaj resti trankvile kun Bilbo en Rivendelo plenigis lian koron. Fine li pene ekparolis, kaj miris aŭdante siajn vortojn, kvazaŭ iu alia uzus lian etan voĉon.

– Mi prenos la Ringon, – li diris, – kvankam mi ne scias la vojon.

Elrondo levis siajn okulojn kaj rigardis lin, kaj Frodo sentis sian koron trapikita per la subita akreco de l' rigardo.

– Se mi bone komprenis ĉion, kion mi aŭdis, – li diris, – al mi ŝajnas, ke tiu ĉi tasko estas destinita al vi, Frodo; kaj ke se vi ne trovos vojon, neniu trovos. Tio ĉi estas la horo de l' provincanoj, kiam ili leviĝos el siaj kvietaj kampoj por skui la turojn kaj konsiliojn de l' potencaj. Kiu el la Saĝaj povus tion antaŭvidi? Aŭ, se ili estas saĝaj, kial ili atendu tion scii, antaŭ ol la horo sonoriĝis?

» Sed ĝi estas ŝarĝo peza. Tiel peza, ke neniu rajtus surmeti ĝin al alia. Mi ne surmetas ĝin al vi. Sed se vi akceptas ĝin volonte, mi volas diri, ke via elekto pravas. Eĉ se ĉiuj grandaj elf-amikoj de pratempo estus kuniĝintaj, Hadoro, Hurino kaj Turino, kaj mem Bereno, via sidloko estus inter ili.

– Sed vi certe ne forsendos lin sola, Mastro? – kriis Sam, nekapabla regi sin plu, kaj saltante el la angulo, kie li diskrete sidis sur la planko.

– Tute ne! – diris Elrondo, sin turnante al li kun rideto. – Almenaŭ vi akompanos lin. Estas preskaŭ neeble disigi lin de vi, eĉ kiam li estas alvokita al kunsido sekreta kaj vi ne estas.

Sam residiĝis, ruĝiĝinte kaj murmurante.

– Jen bela kaĉo en kiun ni profundiĝis, s-ro Frodo! – li diris, skuante sian kapon. 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.