La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L' RINGOJ
LA KUNULARO DE L' RINGO

Aŭtoro: J.R.R.Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 2: LA OMBRO DE LA PASINTECO

La klaĉo ne formortis post naŭ aŭ eĉ naŭdek naŭ tagoj. La dua malapero de sinjoro Bilbo Baginzo estis diskutata en Hobiturbo, kaj efektive tra la tuta Provinco, dum jaro plus unu tago, kaj oni memoris ĝin multe pli longe. Ĝi fariĝis apudfajruja rakonto por junaj hobitoj; kaj fine Freneza Baginzo, kiu kutimis malaperi en krako kaj fulmo kaj reaperi kun sakoj da juveloj kaj oro, iĝis ŝatata rolanto en legendoj kaj pluvivis longe post kiam la veraj okazintaĵoj estis forgesitaj.

Sed dume, la ĝenerala opinio en la najbaraĵo estis, ke Bilbo, kiu ĉiam estis iom fola, finfine freneziĝis komplete, kaj forkuris en la Neniejon. Tie li sendube falis en lageton aŭ riveron kaj tragike, sed ne antaŭtempe, mortis. La kulpon oni direktis plejparte al Gandalfo.

“Se nur tiu sorĉistaĉo lasos trankvila junan Frodon, eble tiu maturiĝos lcaj akiros iom da hobita sagaco”, – oni diris. Kaj laŭ ĉiuj videblaj signoj la sorĉisto ja lasis trankvila Frodon, kaj tiu ja maturiĝis, sed la akirado de hobita sagaco ne tre rimarkeblis. Efektive, li tuj komencis daŭrigi la reputacion de Bilbo pri nenormaleco. Li rifuzis funebri; kaj la postan jaron li aranĝis feston honore al la cent dek-dua naskiĝdatreveno de Bilbo, kiun li nomis Kvintala Festo. Sed tio estis subtakso, ĉar dudek gastoj ja estis invititaj, kaj okazis pluraj manĝoj, dum kiuj neĝadis manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, laŭ hobita esprimo.

Kelkaj iom ŝokiĝis; sed Frodo daŭrigis la kutimon festi la Naskiĝdaton de Bilbo jaron post jaro ĝis oni kutimiĝis al tio. Li diris, ke al li ne plaĉas pensi, ke Bilbo mortis. Kiam oni demandis: “Do, kie li troviĝas?” – li ŝultrotiris.

Li vivis sola, samkiel Bilbo; sed li havis sufiĉe multajn amikojn precipe inter la pli junaj hobitoj (plejparte posteuloj de la Maljuna Tjuko), kiuj infanaĝe amis Bilbon kaj ofte vizitadis Bag-Endon. Folko Bofino kaj Fredegaro Bolĝero estis du el ili; sed liaj plej intimaj amikoj estis Peregrino Tjuko (kutime nomata Grinĉjo), kaj Gaja Brandoboko (lia reala nomo estis Gajadoko, sed tion oni malofte memoris). Frodo trapromenis la Provincon kun ili; sed pli ofte li vagis sola, kaj je la miro de la sagaculoj li estis kelkfoje vidita malproksime de la hejmo, promenanta sur la montetoj kaj en arbaroj sub la lumo de la steloj. Gaja kaj Grinĉjo suspektis, ke tiutempe li vizitas la elfojn, kiel faris Bilbo.

Kun pasado de la tempo oni komencis rimarki, ke ankaŭ Frodo montris signojn de bona “konserviĝo”: ekstere li retenis aspekton de fortika kaj energia hobito ĵus forlasinta la interon. “Kelkiuj bonŝancas”, – oni diris. Sed kiam Frodo proksimiĝis al pli serioza aĝo de kvindek oni komencis opinii tion strangeta.

Frodo mem, post la unua ŝoko, trovis, ke esti la propra mastro kaj la sinjoro Baginzo de Bag-Endo estas iom agrable. Dum pluraj jaroj li estis tute feliĉa kaj ne multe zorgis pri la estonteco. Sed duone sen lia konscio, konstante kreskis en li bedaŭro, ke li ne akompanis Bilbon. Li trovis sin foje, precipe aŭtune, scivolanta pri la sovaĝejoj, kaj venis en liajn sonĝojn strangaj vizioj pri montoj, kiujn li neniam vidis. Li komencis diri al si: “Eble iun tagon mi mem transiros la Riveron”. Al tio ĉiam respondis la alia duono de lia menso: “Ankoraŭ ne”.

Daŭris tiel same, ĝis elĉerpiĝis liaj kvardekaj jaroj, kaj proksimiĝis lia kvindeka naskiĝdatreveno: kvindek estis cifero, kiun li sentis iom signifoplena (aŭ minaca); estis ĉiuokaze tiu aĝo, en kiu al Bilbo subite okazis aventuroj. Frodo eksentis sin netrankvila, kaj la malnovaj vojetoj ŝajnis tro bone konataj. Li rigardis landkartojn, kaj scivolis, kio troviĝas trans iliaj randoj: landkartoj desegnitaj en la Provinco indikis plejparte blankajn spacojn aliflanke de la landlimo. Li komencis vagi pli malproksimen kaj pli ofte sola; kaj Gaja kaj la ceteraj amikoj gvatis lin zorgoplene. Ofte oni vidis lin marŝanta kaj parolanta kun fremdaj vagabondoj, kiuj tiutempe komencis vidiĝi en la Provinco.

Aŭdiĝis onidiroj pri strangaj okazaĵoj en la ekstera mondo; kaj pro tio, ke jam de kelkaj jaroj Gandalfo ne reaperis nek sendis iun mesaĝon, Frodo kolektis ĉiujn eblajn novaĵojn. Elfojn, kiuj pli frue malofte promenis en la Provinco, oni nun vidis pasi okcidenten tra l' arbaroj vespere, pasi kaj ne reveni; sed ili skuis siajn kapojn kaj foriris kantante malĝoje al si mem. Troviĝis tamen gnomoj en nekutimaj kvantoj. La granda Okcidenta Vojo, kompreneble, trapasis la Provincon trans la Ponton Brandovino, kaj gnomoj ĉiam de tempo al tempo uzadis ĝin. Ili estis la ĉefa fonto por hobitoj de novaĵoj el malproksimaj lokoj – se ili tiujn deziris; kutime la gnomoj diris malmulton kaj hobitoj neniom pli demandis. Sed nun Frodo ofte renkontis fremdajn gnomojn diversspecajn, venantajn el la sudaj landoj. Ili estis zorgoplenaj, kaj iuj parolis flustre pri la Malamiko kaj pri la lando Mordoro.

Tiun nomon la hobitoj konis nur en legendoj pri l' malhela pasinteco, kiel ombron fone de siaj memoroj; sed ĝi estis minaca kaj maltrankviliga. ŝajnis, kela malica potenco en Mornarbaro estis forpelita de la Blanka Koncilio, sed reaperis pli multnombre en la malnovaj fortikaĵoj de Mordoro. La Malhela Turo estis rekonstruita, oni diris. De tie la potenco disvastiĝadis tre larĝe kaj malproksime, kaj en la lontanaj oriento kaj sudo okazis militoj kaj kreskanta timo. Orkoj denove multiĝis en la montaro. Troloj estis aktivaj, ne plu mense malviglaj, sed ruzaj kaj armitaj per timindaj armiloj. Kaj aŭdiĝis murmuraj aludoj pri kreaĵoj eĉ pli teruraj ol tiuj, sed ili malhavis nomon.

El ĉio ĉi malmulto, kompreneble, atingis l' orelojn de ordinaraj hobitoj. Sed eĉ la plej surdaj kaj plej maleliremaj komencis aŭdi rakontojn strangajn, kaj tiuj, kies aferoj kondukis ilin ĝis la landlimoj, vidis nenormalaĵojn. Konversacio en La Verda Drako en Apudakvo, iun vesperon printempe de l' kvindeka jaro de Frodo, montris, ke eĉ en la komforta kerno de la Provinco aŭdiĝis famoj, kvankam la plimultaj hobitoj daŭre priridis ilin.

Sam Vato sidis en unu angulo proksime al la fajro, kaj kontraŭ li estis Ted Sablomano, filo de l' muelisto; kaj diversaj aliaj kamparaj hobitoj aŭskultis ilian interparoladon.

– Strangajn aferojn oni aŭdas nuntempe, ĉu ne vere, – diris Sam.

– Ha, – diris Ted, – aŭdas ja, se oni aŭskultas. Sed mi povas aŭdi kameno-rakontojn kaj porinfanajn historiojn hejme, se mi tion deziras.

– Sendube, – rebatis Sam, – kaj ŝajnas al mi, ke troviĝas en ili pli da vero ol vi supozas. Kiu inventis la rakontojn ĉiuokaze? Pripensu ekzemple drakojn.

– Dankon, ne, – diris Ted, – tion mi ne faros. Mi aŭdis pri ili, kiam mi estis juna, sed ne necesas kredi pri ili nun. Ekzistas nur unu Drako en Apudakvo, kaj tiu estas Verda, – li diris, kaŭzante ĝeneralan ridadon.

– Bone, – diris Sam, ridante kun la aliaj. – Sed kio pri tiuj Arbohomoj, tiuj gigantoj, kiel oni povus nomi ilin? Oni ja diras, ke unu pli granda ol arbo estis vidita malproksime post la Nordaj Erikejoj antaŭnelonge.

– Kiu estas oni?

– Mia kuzo Hal inter aliaj. Li laboras por sinjoro Bofino ĉe Supramonto kaj iras al Nord-kvarono por ĉasi. Li vidis unu.

– Diras tion, eble. Via Hal ĉiam diradas, ke li vidis aferojn; kaj eble li vidas aferojn, kiuj ne troviĝas.

– Sed tiu estis tiel granda kiel ulmo, kaj marŝis – marŝis sep jardojn ĉiupaŝe, minimume.

– Do mi vetas, ke ne minimume. Tio, kion li vidis, estis ulmo, plej verŝajne.

– Sed tiu marŝis, mi insistas; kaj ne troviĝas eĉ unu ulmo sur la Nordaj Erikejoj.

– Sekve Hal ne povis vidi ulmon, – diris Ted.

Okazis iom da ridado kaj aplaŭdado; la aŭskultintoj ŝajnis supozi, ke Ted trafis.

– Malgraŭ ĉio, – diris Sam, – vi ne povas malagnoski, ke aliaj krom nia Halfasto vidis strangulojn transpasi la Provincon – transpasi ĝin, notu; aliaj estas resendataj ĉe la landlimoj. La Limuloj neniam antaŭe estis tiel okupataj. Kaj mi aŭdis famojn, ke la elfoj moviĝas okcidenten. Oni ja diras, ke ili iras la havenojn, malproksimen post la Blankaj Turoj.

Sam gestis per la brako malprecize: nek li nek iu ajn el ili sciis, kiom malproksima estas la maro, aliflanke de l' malnovaj turoj preter la okcidenta limo de la Provinco. Sed malnova tradicio estis, ke tie malproksime troviĝis la Grizaj Havenoj, de kiuj elfŝipoj kelkfoje ekvelis, kaj neniam revenis.

– Ili velas, velas, veladas trans la maron, ili iras okcidenten kaj forlasas nin, – diris Sam, duonĉantante la vortojn, skuante triste kaj solene la kapon. Sed Ted ridis.

– Nu, nenio nova, se vi kredas la antikvajn rakontojn. Kaj al mi ne estas klare, kiom tio koncernas min aŭ vin. Lasu ilin veli! Sed mi garantias, ke vi ne vidis ilin fari tion; nek iu ajn alia en la Provinco.

– Nu, mi ne scias, – diris Sam penseme. Li kredis, ke unu fojon li vidis elfon en la arbaro, kaj ankoraŭ esperis iam vidi aliajn. El ĉiuj legendoj, kiujn li aŭskultis dum siaj fruaj jaroj, tiuj fragmentoj de rakontoj kaj duonmemoritaj historioj pri la elfoj, kiujn la hobitoj konis, ĉiam emociis lin plej profunde. – Troviĝas iuj, eĉ en tiu ĉi loko, kiuj konas la Helulojn kaj ricevas novaĵojn pri ili, – li diris. – Jen sinjoro Baginzo, ekzemple, por kiu mi laboras. Li diris al mi, ke ili ekvelas, kaj li konas iom pri elfoj. Kaj maljuna sinjoro Bilbo konis eĉ pli: multe mi konversaciis kun li, kiam mi estis eta knabo.

– Ho, al ambaŭ mankas klapo, – diris Ted. – Ĉiuokaze maljuna Bilbo malhavis klapon en la kapo, kaj al Frodo ekmankas. Se de tie vi ricevas viajn novaĵojn, vi neniam malhavos sensencaĵojn. Nu, amikoj, mi hejmeniras. Sanon al vi! – Li eltrinkis sian kruĉon kaj brue foriris.

Sam sidis silente kaj diris nenion pli. Multon li havis por pripensi. Ekzemple, multo estis farenda en la Bag-Enda ĝardeno, kaj morgaŭ estus tago tre okupata, se la vetero pliboniĝus. La herbo kreskis rapide. Sed la menson de Sam okupis ne nur la ĝardeno. Post kelka tempo li suspiris, stariĝis kaj eliris.

Estis frua aprilo, kaj la ĉielo jam sennubiĝis post peza pluvado. La suno subiris, kaj malvarmeta pala vespero kviete noktiĝadis. Li marŝis hejmen sub la fruaj steloj tra Hobiturbo kaj supren laŭ la Monteto, fajfante mallaŭte kaj penseme.

Ĝuste tiutempe reaperis Gandalfo post sia longa foresto. Dum tri jaroj post la Festo li restis malproksime. Poste li vizitis mallonge Frodon, kaj rigardesplorinte lin tre zorge foriris denove. Dum la postaj unu-du jaroj li reaperis relative ofte, alvenante neatendite post la krepusko, kaj forirante senaverte antaŭ la sunleviĝo. Li rifuzis diskuti siajn proprajn aferojn kaj vojaĝojn kaj ŝajnis interesiĝi ĉefe pri etaj informoj rilate la sanon kaj agadon de Frodo.

Tiam subite ĉesis liaj vizitoj. Jam pasis pli ol naŭ jaroj de kiam Frodo vidis lin aŭ aŭdis pri li, kaj li komencis supozi, ke la sorĉisto neniam revenos kaj rezignis interesiĝi pri hobitoj. Sed tiun vesperon, dum Sam marŝis hejmen, kaj krepusko noktiĝis, aŭdiĝis sur la kabineta fenestro la iam konata frapeto.

Frodo bonvenigis surprizite kaj ĝojplene sian malnovan amikon. Ili fikse rigardadis unu la alian.

– Ĉio en ordo, ĉu? – diris Gandalfo. – Vi aspektas same kiel ĉiam, Frodo!

– Ankaŭ vi, – Frodo respondis; sed sekrete li pensis, ke Gandalfo aspektas pli maljuna kaj pli zorgoplena. Li urĝe petis de li novaĵojn pri li kaj pri la vasta mondo, kaj baldaŭ ili profundiĝis en konversacion, kaj ili restis sendormaj dum granda parto de la nokto.

La postan matenon, post malfrua matenmanĝo, la sorĉisto sidis kun Frodo apud la malfermita fenestro de l' kabineto. Hela fajro estis en la kameno, kvankam la suno estis varma, kaj la vento estis suda. Ĉio aspektis freŝa, kaj la nova verdo de l' printempo tremadis sur la kampoj kaj sur la pintoj de l' arbofingroj.

Gandalfo pensis pri printempo, antaŭ preskaŭ okdek jaroj, kiam Bilbo forkuris el Bag-Endo sen eĉ naz-Tuko. Liaj haroj estis eble pli blankaj ol tiam, kaj liaj barbo kaj brovoj estis eble pli longaj, kaj lia vizaĝo pli sulkita pro zorgoj kaj saĝo; sed brilis liaj okuloj same vigle, kaj li fumis kaj blovis fumringojn same energie kaj ĝojplene.

Li fumis en silento, ĉar Frodo sidis senmove, profunde pensante. Eĉ en la matena lumo li sentis la malhelan ombron de la novaĵo alportita de Gandalfo. Fine li rompis la silenton.

– Hieraŭ nokte vi komencis rakonti al mi strangaĵojn pri mia ringo, Gandalfo, – li diris. – Kaj poste vi ĉesis, ĉar vi diris, ke tiajn aferojn oni prefere lasu ĝis taglumo. Ĉu vi ne pensas, ke prefere vi finrakontu nun? Vi asertas, ke la ringo estas danĝera, multe pli danĝera ol mi supozas. Kiamaniere?

– Multmaniere, – respondis la sorĉisto. – Ĝi estas multe pli potenca, ol mi riskis supozi unuavide, tiel potenca, ke en la fino ĝi komplete venkos iun ajn mortemulon, kiu posedos ĝin. Ĝi plenregos lin.

» En Eregiono antaŭ longe multaj elfaj ringoj estis fabrikitaj, magiaj ringoj, kiel vi nomas ilin, kaj ili estis, kompreneble, diversspecaj: iuj pli potencaj, iuj malpli. La malpli potencaj ringoj estis nur provaĵoj de la metio antaŭ ol ĝi plenkreskis, kaj laŭ la elfaj metiistoj ili estis nuraj bagatelaĵoj – tamen, laŭ mia opinio, danĝeraj al mortemuloj. Sed la Grandaj Ringoj, la Ringoj de Potenco, ili estis efektive danĝeregaj.

» Mortemulo, Frodo, kiu retenas unu el la Grandaj Ringoj, ne mortas, sed li nek kreskas nek ricevas pli da vivo, li tutsimple daŭras, ĝis fine ĉiu minuto estas tedaĵo. Kaj se li ofte uzas la Ringon por nevidebligi sin, li fadas: finfine li fariĝas nevidebla, kaj marŝas en la krepusko sub rigardo de la malhela potenco, kiu regas la Ringojn. Ĵes, pli aŭ malpli frue – malpli, se li estas forta aŭ bonintenca komence, sed nek forto, nek bonintenco daŭros eterne – pli aŭ malpli frue la malhela potenco englutos lin.

– Kiel timige! – diris Frodo. Sekvis longa silento, La sono de Sam Vato tondanta la gazonon enpenetris de la ĝardeno.

– Kiom longe vi seias tion? – demandis finfine Frodo. – Kaj ĝis kioma grado Bilbo sciis?

– Bilbo sciis ne pli, ol li sciigis al vi, mi certas, – diris Gandalfo. – Li certe neniam donus al vi ion, kion li supozus danĝero, eĉ kvankam mi promesis prizorgi vin. Li pensis, ke la ringo estas tre bela, kaj laŭbezone tre utila; kaj se io estis malĝusta aŭ nenormala, tio estis li mem. Li diris ke ĝi “pli kaj pli okupis lian menson”, kaj li senĉese zorgis pri ĝi; sed li ne suspektis, ke kulpas la ringo mem. Tamen li rimarkis, ke necesas okupiĝi pri la aĵo; ĝi ne ŝajnis ĉiam samgranda aŭ sampeza; ĝi ŝrumpis aŭ ŝvelis strangmaniere, kaj povis subite forgliti desur fingro, sur kiu ĝi estis strikta.

– Jes, li avertis min pri tio en sia lasta letero, – diris Frodo, – do mi ĉiam konservis ĝin sur ĝia ĉeno.

– Tre saĝe, – diris Gandalfo. – Sed rilate sian longan vivon, Bilbo tute neniam ligis tion al la ringo. Li proprigis al si la tutan meriton de tio, kaj tre fieris pri ĝi. Malgraŭ tio, ke li iĝis malflegma kaj maltrankvila. “Maldika kaj eltirita”, – li diris. Signo, ke ekregas la ringo.

– Kiom longe vi sciis ĉion ĉi? – demandis Frodo denove.

– Sciis? – diris Gandalfo. – Mi sciis multon, kion scias nur la Saĝaj, Frodo. Sed se vi celas diri, “sciis pri tiu ĉi ringo”, nu, mi ankoraŭ ne scias, oni povus diri. Atendas lasta eksperimento. Sed mi ne plu pridubas mian konjekton. Kiam mi unue ekkonjektis? – li meditis, traserĉante sian memoron. – Mi pripensu. – Tio okazis en la jaro, kiam la Blanka Koncilio elpelis la malhelan potencon el Mornarbaro, ĝuste antaŭ la Batalo de Kvin Armeoj, kiam Bilbo trovis sian ringon. Ombro kovris mian koron tiam, kvankam mi ankoraŭ ne sciis, kion mi timas. Mi scivolis ofte, kiel Golumo akiris Grandan Ringon, kia ĝi klare estis – tio, almenaŭ, evidentis jam de la komenco. Poste mi aŭdis la strangan rakonton de Bilbo, kiel li “vetgajnis” ĝin, kaj tion mi ne povis kredi. Kiam mi finfine sukcesis elpremi el li la veron, mi konstatis tuj, ke li klopodis eksterdubigi sian rajton al la ringo. Tre simile al Golumo, kun ties “naskiĝdata donaco”. La mensogoj tro similis unu alian por trankviligi min. Klare la ringo posedis potencon malsanecan, kiu senprokraste ekinfluis ĝian kuratoron. Tio estis la unua reala averto ricevita de mi, ke ne ĉio estas en ordo. Mi diris al Bilbo ofte, ke tiajn ringojn oni prefere lasu neuzitaj; sed tio lin indignigis, kaj li baldaŭ ekkoleris. Malmulton pluan mi povis fari. Mi ne povis forpreni ĝin de li sen kaŭzi pli grandan domaĝon; kaj mi ĉiuokaze tion ne rajtis. Mi povis nur atendi rigardante. Eble mi povintus konsulti Sarumanon la Blankan, sed io ĉiam malhelpis min.

– Kiu li estas? – demandis Frodo. – Mi neniam antaŭe aŭdis pri li.

– Eble ne, – respondis Gandalfo. – Ne koncernas lin, aŭ ne koncernis, la hobitoj. Tamen li estas elstara inter la Saĝaj. Li estas ĉefo de mia ordeno kaj la estro de la Koncilio. Profundas liaj scioj, sed kun ili kreskis lia fiero, kaj al li malplaĉas iaj intervenoj. La tradiciaro de l' elfaj ringoj, jen lia fako. Li longe studis ilin, serĉante la perditajn sekretojn de ilia fabrikado; sed kiam la Ringoj estis debatitaj en la Koncilio, ĉio, kion li konsentis malkaŝi al ni el sia ringo-kono, kontraŭdiris miajn timojn. Do, mia dubemo dormis – sed netrankvile. Plu mi rigardis kaj atendis.

» Kaj ĉio ŝajnis en ordo ĉe Bilbo. Kaj la jaroj pasis. Jes, ili pasis, kaj ili ŝajnis ne tuŝi lin. Li montris neniajn signojn de pliaĝiĝo. La ombro kovris min denove. Sed mi diris al mi: “Finfine li devenas de l' patrina flanko de familio longviva. Restas tempo ankoraŭ. Atendu!”

» Kaj mi atendis. Ĝis tiu nokto, kiam li forlasis tiun ĉi domon. Li tiam diris kaj faris aferojn, kiuj plenigis min de timo, kiun ne povis forigi iuj ajn vortoj de Sarumano. Mi sciis finfine, ke io malhela kaj mortiga filaboras. Kaj ekde tiam mi pasigis la pliparton de la jaroj, eltrovante la veron pri ĝi.

– La damaĝo neniel estis permanenta, ĉu? – demandis Frodo netrankvile. – Estis al li bonorde post iom da tempo, ĉu ne? Li povis ripozi en paco, mi volas diri?

– Li tuj sin sentis pli bonfarta, – diris Gandalfo. – Sed ekzistas nur unu Potenco en tiu ĉi mondo, kiu scias ĉion pri la Ringoj kaj ties efikoj; kaj laŭ mia scio ne ekzistas iu ajn Potenco en la mondo, kiu scias ĉion pri la hobitoj. Inter la Saĝaj mi estas la sola, kiu interesiĝas pri la hobitoj: konfako maleminenta, sed surprizoplena. Molaj kiel butero ili povas esti, kaj tamen kelkfoje obstinaj kiel malnovaj arbradikoj. Mi opinias, ke iuj probable kapablus rezisti la Ringojn multe pli longe ol kredas la plimulto el la Saĝaj. Al mi ŝajnas, ke vi ne havu zorgojn pri Bilbo.

» Kompreneble, li posedis la ringon dum multaj jaroj, kaj uzis ĝin, do eble necesos longa tempo ĝis la influo malaperos – ĝis estos sendanĝere se li revidos ĝin, ekzemple. Se ne, li eble pluvivos dum jaroj, tute feliĉe: nur haltos tie, kie li estis, kiam li liberiĝis de ĝi. Ĉar en la fino li rezignis pri ĝi propravole: tre grava punkto. Ne, mi ne ĝenis min plu pri kara Bilbo, kiam li fine malkroĉiĝis de ĝi. Estas ĝuste vi, pri kiu mi sentas respondecon.

» Ekde kiam Bilbo foriris, mi havis profundajn zorgojn pri vi, kaj pri ĉiuj ĉi ĉarmaj, absurdaj, senrimedaj hobitoj. Estus doloriga bato al la mondo, se la Malhela Potenco venkus la Provincon; se ĉiuj viaj bonkoraj, gajaj, stultaj, Bolĝeroj, Kornblovoj, Bofinoj, Bresgirdeloj, kaj la ceteraj, por ne paroli pri la ridindaj Baginzoj, sklaviĝus.

Frodo frostotremis.

– Sed pro kio ni sklaviĝu? – li demandis. – Kaj pro kio li dezirus tiajn sklavojn?

– Se diri la veron, – respondis Gandalfo, – mi kredas, ke ĝis nun – ĝis nun, atentu – li tute preterrimarkis la ekziston de hobitoj. Vi devus esti dankema. Sed via sekureco forpasis. Li vin ne bezonas – li havas multajn servistojn pli utilajn – sed li neniam plu forgesos vin. Kaj hobitoj mizersklavaj multe pli plaĉus al li ol hobitoj feliĉaj kaj liberaj. Ekzistas tiaj fenomenoj, kiaj malico kaj venĝemo!

– Ĉu venĝemo? – diris Frodo. – Venĝemo pro kio? Mi ankoraŭ ne komprenas, kiamaniere ĉio ĉi tuŝas Bilbon kaj min kaj nian ringon.

– Ĉiel ĝi tuŝas vin, – diris Gandalfo. – Vi ankoraŭ ne konscias la veran danĝeregon; sed tion vi konscios. Mi mem ne certis pri ĝi, kiam mi lastfoje estis ĉi tie, sedjam tempo venis por paroli. Donu al mi por momento la ringon.

Frodo elprenis ĝin de sia pantalonpoŝo, kie ĝi estis kroĉita al ĉeno pendanta de l' zono. Li malkroĉis ĝin kaj transdonis ĝin malrapide al la sorĉisto. Ĝi subite sentiĝis tre peza, kvazaŭ iel ĝi aŭ Frodo mem malemus, ke tuŝu ĝin Gandalfo.

Gandalfo levis ĝin. Ĝi aspektis farita el pura kaj solida oro.

– Ĉu vi povas vidi sur ĝi iujn gravuraĵojn? – li demandis.

– Ne, – diris Frodo. – Malestas tiaj. Ĝi estas tute senornama, kaj neniam ĝi montras grataĵon aŭ signon de foruziĝo.

– Nu bone, rigardu! – Mirigante kaj maltrankviligante Frodon, la sorĉisto subite ĵetis ĝin en la mezon de ardanta fajrangulo. Frodo elpuŝis krion kaj palpserĉis karboprenilon; sed Gandalfo retenis lin.

– Atendu! – li diris ordonvoĉe, ĵetante al Frodo ekrigardon el sub la hirtaj brovoj.

Neniel videble ŝanĝiĝis la ringo. Post kelka tempo Gandalfo stariĝis, fermis la ŝutrojn, kaj kuntiris la kurtenojn. La ĉambro iĝis malluma kaj silenta, kvankam klakado de l' tondilo de Sam, jam pli proksima al la fenestroj, plu aŭdiĝis mallaŭte el la ĝardeno. La sorĉisto staris momente, rigardante la fajron; poste li klinis sin kaj per la karboprenilo eltiris la ringon ĝis la antaŭkameno, kaj tuj ĝin enmanigis. Frodo spasme respiris.

– Ĝi estas tute malvarmeta, – diris Gandalfo. – Prenu ĝin! – Frodo ricevis ĝin sur sian foriĝeman manplaton: ĝi ŝajnis iĝinta pli ol iam dika kaj peza.

– Levu ĝin! – diris Gandalfo. – Kaj rigardu de proksime!

Kiam Frodo tion faris, li jam ekvidis fajnajn liniojn, pli fajnajn ol la plej fajnaj plumstrekoj, etendiĝantajn laŭlonge de l' ringo, ekstere kaj interne: linioj fajraj, kiuj ŝajnis formi literojn de flua skribmaniero. Ili helis pike brilaj, kaj tamen foraj, kvazaŭ el profundego.

0004

– Mi ne scias legi la fajrajn literojn, – diris Frodo tremvoĉe.

– Ne, – diris Gandalfo, – sed mi scias. La literoj estas elfaj, laŭ la antikva maniero, sed la lingvo estas tiu de Mordoro, kiun mi ne prononcos ĉi tie. Sed en la Komuna Lingvo jen kio estas skribita, sufiĉe fidele:

Unu Ringo ilin regas, Unu ilin prenas,
Unu Ringo en mallumon ilin gvidas kaj katenas.

» Tio estas nur du versoj el strofo j am longe konata en elfaj tradicioj:

Tri ringoj por la elfoj sub la hela ĉiel',
Sep por la gnomoj en salonoj el ŝton’.
Naŭ por la homoj sub la morto-sigel',
Unu por la Nigra Reĝo sur la nigra tron’
Kie kuŝas Ombroj en Mordora Land’.
Unu Ringo ilin regas, Unu ilin prenas,
Unu Ringo en mallumon ilin gvidas kaj katenas
Kie kuŝas Ombroj en Mordora Land’. 

Li paŭzis, poste diris malrapide per profunda voĉo:

– Tio ĉi estas la Mastro-ringo, la Unu Ringo por ĉiujn regi. Tio ĉi estas la Unu Ringo, kiun li perdis antaŭ longe-longe, ege malfortiginte sian potencon. Li tre deziras ĝin – sed li nepre ne reakiru ĝin.

Frodo sidis silenta kaj senmova. Timo ŝajnis aletendi larĝegan manon, kiel malhelan nubon leviĝantan en la oriento kaj minacantan engluti lin.

– Tiu ĉi ringo! – li balbutis. – Kiel, kiel povis okazi, ke ĝi alvenis min?

– Ha! – diris Gandalfo. – Tio estas tre longa rakonto. La originoj troviĝas prae en la Nigraj Jaroj, kiujn memoras nun nur la tradicigardantoj. Se mi rakontus al vi tiun tutan historion, ni plu sidadus ĉi tie ĝis kiam la printempo jam vintriĝis. Sed en la pasinta nokto mi rakontis al vi pri Saŭrono la Granda, la Malhela Mastro. La onidiroj, kiujn vi aŭdis, estas veraj: li ja releviĝis kaj lasis sian turon en Mornarbaro kaj revenis al sia antikva fortikaĵo en la Malluma Turo de Mordoro. Tiun nomon eĉ vi hobitoj aŭdis, kiel ombron rande de malnovaj rakontoj. Ĉiam post malvenko kaj ripoz-Tempo, la Ombro aliformiĝas kaj kreskas denove.

– Se nur ĝi ne devis okazi en mia epoko, – diris Frodo.

– Tiel pensas ankaŭ mi, – diris Gandalfo, – kaj tiel pensas ĉiuj, kiuj travivas tiajn epokojn. Sed tion ne ili decidas. Ni rajtas decidi nur tion, kion fari dum la tempo allasita al ni. Kaj jam, Frodo, nia epoko ekaspektas nigra. La Malamiko rapide tre fortiĝas. Liaj planoj, laŭ mia opinio, estas ankoraŭ nematuraj, sed ili maturiĝas. Ni havos grandajn malfacilaĵojn. Ni havus grandajn malfacilaĵojn eĉ sen tiu ĉi terura hazardaĵo. Al la malamiko ankoraŭ mankas unu afero por doni al li forton kaj konojn por frakasi ĉian reziston, rompi la lastajn defendrimedojn, kaj kovri ĉiujn landojn per dua mallumo. Al li mankas la Unu Ringo.

» La Trion, plej belan el ĉiuj, la elfaj mastroj kaŝis al li, kaj tiujn lia mano neniam tuŝis aŭ makulis. Sepon la gnomaj reĝoj posedis, sed el ĝi li rehavigis al si tri, kaj la ceterajn konsumis la drakoj. Naŭ li donis al homoj, fieraj kaj fortaj, kaj tiel enretigis ilin. Antaŭ longe ili venis sub rego de la Unu, kaj ili iĝis Ringfantomoj, ombroj en lia granda Ombro, la plej timindaj el liaj servistoj. Antaŭ longe. Pasis multaj jaroj de kiam la Naŭ marŝis ekstere. Tamen, kiu scias? Dum la Ombro denove kreskas, eble ankaŭ ili marŝos ankoraŭfoje. Sed ĉit! Ni ne parolos pri tiaj aferoj eĉ en la mateno de l' Provinco.

» Do statas jene: la Naŭon li altiris al si; ankaŭ la Sepon, krom la detruitaj. La Trio restas kaŝita. Sed tio ne plu ĝenas lin. Li bezonas nur la Unu; ĉar li fabrikis mem tiun ringon, ĝi estas lia, kaj li lasis trapasi en ĝin grandan parton de sia antaŭa potenco, tiel ke li povu regi ĉiujn aliajn. Se li reakiros ĝin, tiam li denove estros ĉiujn, kie ajn ili troviĝos, eĉ la Trion, kaj ĉio plenumita per ili malkaŝiĝos, kaj li estos pli ol iam potenca.

» Kaj jen la terura hazardaĵo, Frodo. Li kredis, ke la Unu pereis; ke detruis ĝin la elfoj, kiel devis okazi. Sed li jam scias, ke ĝi ne pereis, ke ĝi estas trovita. Do li serĉas, serĉadas ĝin, kaj lia tuta pensado celas tion. Ĝi estas lia granda espero kaj nia granda timo.

– Kial, kial ĝi ne estas detruita? – ekkriis Frodo. – Kaj kiel okazis, ke la Malamiko perdis ĝin, se tiel potenca li estis, kaj ĝi estis al li tiel valorega? – Li spasme premis la Ringon, kvazaŭ li jam vidus malhelajn fingrojn etendiĝantajn por ĝin forkapti.

– Ĝi estis forprenita de li, – diris Gandalfo. – La rezistoforto de la elfoj pratempe estis pli granda; kaj ne ĉiuj homoj distanciĝis de ili. La homoj el Okcidentio aldonis sian helpon. Tiu estas ĉapitro el la antikva historio, kiun rememori estus eble taŭge; ĉar tiam ekzistis ankaŭ malĝojo, kaj ĉirkaŭvenanta mallumo, sed granda kuraĝo, kaj grandiozaj faraĵoj, kiuj ne tute vanis. Iam, eble, mi rakontos al vi la tutan historion, aŭ vi aŭdos ĝin tutan en rakonto de iu, kiu pli bone konas ĝin.

» Sed intertempe, antaŭ ĉio vi bezonas scii, kiel alvenis al vi tiu ĉi aĵo, kaj tio estas rakonto sufiĉe longa, jen ĉio, kion mi diros. Estis elfreĝo Gil-Galado, kaj Elendilo el Okcidentio, kiuj venkis Saŭronon, kvankam ili mem pereis tion farante; kaj Isilduro, la filo de Elendilo, fortranĉis la Ringon de sur la mano de Saŭrono kaj proprigis ĝin al si. Tiam Saŭrono estis venkita, kaj lia spirito fuĝis kaj estis dum longaj jaroj kaŝita, ĝis lia ombro denove formiĝis en Mornarbaro. Sed la Ringo estis perdita. Ĝi enfalis la Grandan Riveron Anduino, kaj malaperis. Ĉar Isilduro marŝis norden laŭ la orienta bordo de l' Rivero, kaj proksime de la Iridaj Kampoj lin embuskis la orkoj de l' Montoj, kaj preskaŭ ĉiuj liaj sekvantoj estis mortigitaj. Li ensaltis la akvon, sed dum li naĝis la Ringo forglitis de lia fingro, kaj poste la orkoj lin ekvidis kaj sage mortigis.

Gandalfo paŭzis.

– Kaj tie en la malhelaj fundaĵoj inter la Iridaj Kampoj, – li diris, – la Ringo forpasis el konateco kaj legendoj; kaj eĉ tiom el ĝia historio estas nun konata nur al malmultaj, kaj la Konsilio de l' Saĝuloj povis eltrovi neniom pli. Sed finfine ŝajnas al mi, ke mi kapablas daŭrigi la rakonton.

» Longe poste, sed ankoraŭ tre prae, loĝadis borde de la Granda Rivero rande de Sovaĝujo popoleto lertmana kaj kvietpaŝa. Mi konjektas, ke ĝi estis hobiteca, parenca al la patroj de l' patroj de l' sturoj, ĉar ĝi amis la Riveron, kaj ofte naĝis en ĝi, aŭ konstruis boatetojn el junkoj. Inter ili troviĝis familio altreputacia, pli multnombra kaj riĉa ol la plimulto, kaj ĝin regis avino de l' popolo, severa kaj saĝa pri la malnova konaro, tiom, kiom ili posedis ĝin. La plej esplorema kaj scivolema familiano nomiĝis Smeagolo. Lin interesis radikoj kaj originoj; li plonĝis en profundajn lagetojn; li trafosis sub arboj kaj kreskantaj vegetaĵoj; li tunelis en verdajn teramasojn; kaj li ĉesis suprenrigardi al la montetopintoj, aŭ arbaj folioj, aŭ floroj malfermiĝantaj en la aero; lia kapo kaj liaj okuloj direktiĝis malsupren.

» Li havis amikon similspecan, nomatan Deagolo, pli akrokulan sed ne tiel viglan kaj fortan. Foje ili enboatiĝis kaj aliris la Iridajn Kampojn, kie troviĝis bedegoj da iridoj kaj skirpoj. Tie eliris Smeagolo kaj tranazis la bordon, sed Deagolo sidis en la boato por fiŝkapti. Subite, granda fiŝo surhokiĝis, kaj antaŭ ol li sciis, kio okazas, li estis eltrenita en la akvon ĝis la fundo. Tie li forlasis sian ŝnureton, ĉar ŝajnis al li, ke li vidas ion brilantan sur la riverfundo; kaj retenante la spiron li ekkaptis ĝin.

» Poste li alsurfaciĝis sputante, kun herbaĉoj inter la haroj kaj manpleno da koto; kaj li alnaĝis la bordon. Kaj jen! kiam li forlavis la koton, sur lia mano kuŝis bela ora ringo; kaj ĝi ekbrilis kaj fajreris en la sunlumo, tiel ke lia koro ĝojis. Sed Smeagolo estis gvatinta lin de malantaŭ arbo, kaj dum Deagolo avide okulumis la ringon, Smeagolo mallaŭte alpaŝis lin deposte.

» – Donu tion, Deagolo, mia kara, – diris Smeagolo trans la ŝultron de l' amiko.

» – Kial? – diris Deagolo.

» – Ĉar hodiaŭ estas mia naskiĝdatreveno, mia kara, kaj mi volas havi ĝin.

» Al mi ne gravas, – diris Deagolo. – Mijam donis al vi donacon, pli multekostan ol oportunis al mi. Tion ĉi trovis mi, kaj mi nepre retenas ĝin.

» – Ho, ĉu vere, mia kara, – diris Smeagolo; kaj li kaptis la gorĝon de Deagolo kaj lin strangolis, ĉar la oro aspektis tiel brila kaj bela. Poste li surfingrigis la ringon.

» Neniu iam ajn eltrovis, kio okazis al Deagolo; li estis murdita malproksime de sia hejmo, kaj lia kadavro estis lerte kaŝita. Sed Smeagolo hejmeniris sola; kaj li trovis, ke neniu el la familio povas vidi lin, kiam li portas la ringon. AI li tre plaĉis tiu eltrovo kaj li ĝin kaŝis; kaj li ĝin uzis por elfosi sekretojn, kaj li utiligis ruze kaj malice siajn konojn. Li iĝis akrokula kaj aŭdopreta pri ĉio misefika. La ringo estis doninta al li potencon laŭ lia staturo. Ne mirindas, ke li tre malpopulariĝis kaj estis forpuŝata (kiam videbla) de ĉiuj siaj parencoj. Ili piedbatis lin, lcaj li mordis iliajn piedojn. Li komencis ŝteladi, kaj ĉirkaŭiri murmurante al si, kaj gargarante gorĝe. Do ili nomis lin Golumo, malbenis lin, kaj diris, ke li foriru malproksimen; kaj lia avino, dezirante trankvilecon, eksigis lin el la familio kaj forpelis lin el sia truo.

» Li vagis izolite, iomete plorante pro la severeco de la mondo, kaj li vojaĝis apud la Rivero, ĝis li alvenis rojon, kiu defluis el la montoj, kaj tiun vojon li sekvis. Li kaptis per nevideblaj fingroj fiŝojn en profundaj lagetoj kaj manĝis ilin nekuiritajn. Iun tagon estis tre varme, kaj dum li klinis sin al lageto li sentis brulumon ĉe la nuko, kaj blindiga lumo de sur la akvo dolorigis al li la malsekajn okulojn. Li miris pri tio, ĉar pri la suno li preskaŭ forgesis. Poste li suprenrigardis lastfoje kaj skuis kontraŭ ĝi la pugnon.

» Sed mallevante la okulojn, li vidis en malproksimo antaŭ si la vertojn de l' Nebulecaj Montoj, de kiuj fluis la rojo. Kaj li subite ekpensis: “Estus friske kaj ombrece sub tiuj montoj. Tie ne povus gvati min la Suno. La radikoj de tiuj montoj nepre estas veraj radikoj; certe estas valoraj sekretoj tie entombigitaj, kiuj ne estas malkaŝitaj depost la komenciĝo.

» Do li vojaĝis dumnokte ĝis la altaĵoj, kaj li trovis kaverneton, el kiu fluis la malhela rojo; kaj li serpentumis larvece en la sinon de l' monteto, kaj tute forpasis el la konateco. Kun li enombriĝis la Ringo, kaj eĉ ties farinto, kiam denove ekkreskis lia potenco, povis ekscii nenion pri ĝi.

– Golumo! – ekkriis Frodo. – Golumo? Ĉu vi volas diri, ke tiu estis ĝuste la Golumo renkontita de Bilbo? Kiel abomene!

– Al mi ŝajnas, ke tio estas historio trista, – diris la sorĉisto, – kaj ĝi povis okazi al aliaj, eĉ al iuj hobitoj konitaj de ni.

– Mi ne povas kredi, ke Golumo parencis kun hobitoj, kiom ajn malproksime, – diris Frodo iom indigne. – Kia koncepto abomena!

– Estas tamen vere, – respondis Gandalfo. – Pri la origino de la hobitoj ĉiuokaze, mi scias pli bone, ol ili mem. Kaj eĉ la rakonto de Bilbo supozigas tiun parencecon. Multo en la fono de iliaj mensoj kaj memoroj estis tre simila. Ili komprenis unu la alian rimarkinde bone, multe pli bone ol hobito komprenus, ekzemple, gnomon, aŭ orkon, aŭ eĉ elfon. Pripensu interalie la enigmojn, kiujn ambaŭ konis.

– Jes, – diris Frodo. – Tamen ne nur hobitoj, sed ankaŭ aliaj starigas enigmojn, relative samspecajn. Kaj hobitoj ne trompas. Golumo la tutan tempon intencis trompi. Li nur klopodis igi Bilbon malsingarda. Kaj supozeble amuzis lian malbonecon komenci ludon, kiu eble en la fino havigus al li facilan viktimon, sed se li perdus, tio ne damaĝus al li.

– Tio nepre veras, bedaŭrinde, – diris Gandalfo. – Sed enestas io alia, al mi ŝajnas, kion vi ankoraŭ ne rimarkas. Eĉ Golumo ne estis komplete ruinigita. Li pruviĝis pli fortika, ol povus antaŭvidi eĉ unu el la Saĝuloj – kio eblus al hobito. Anguleto de lia menso ankoraŭ restis al li, kaj lumo trapasis ĝin, kvazaŭ tra fendeto en la mallumo: lumo el la pasinteco. Estis fakte plezure, mi opinias, aŭdi denove voĉon bonkoran, kiu memorigis pri vento, kaj arboj, kaj sunlumo sur la herbo, kaj tiaj forgesitaĵoj.

» Sed tio, kompreneble, en la fino nur plikolerigis lian malvirtan parton – krom se tiu povus esti venkita. Krom se ĝi povus esti kuracita. – Gandalfo ĝemspiris. – Ve, tio por li malmulte espereblas. Tamen espero ne komplete mankas. Ne, malgraŭ tio, ke li posedis tiel longe la Ringon, preskaŭ tiel longe, kiel li kapablis memori. Ĉar jam delonge li ne multe portis ĝin: en la nigra mallumo ĝi malofte estis bezonata. Certe li neniam “forvaporiĝis”. Li plu maldikas kaj fortikas. Sed la afero konsumis lian menson, kompreneble, kaj la turmento iĝis preskaŭ neelportebla.

» Ĉiuj “grandiozaj sekretoj” sub la montoj montriĝis nenio alia ol malplena nokto: nenio plu eltroveblis, nenio farindis, nur singardaĉa manĝado kaj memorado indigna. Li estis tute mizera. Li malamegis la mallumon, kaj la lumon li eĉ pli malamegis: li malamegis ĉion, kaj antaŭ ĉio la Ringon.

– Kion tio signifas? – diris Frodo. – Ĉu la Ringo ne estis lia sole amata trezorego? Ĉar se li ĝin malamegis, kial li ne malakiris ĝin, aŭ ne foriris postlasante?

– Vi devus ekkompreni, Frodo, post ĉio, kion vi aŭdis, – diris Gandalfo. – Li malamis kaj amis ĝin, kiel li malamis kaj amis sin mem. Li ne povis malakiri ĝin. Restis al li neniom da volforto pri la afero.

» La Ringo Potenca prizorgas sin mem, Frodo. Ĝi eble forglitos perfide, sed ĝia posedanto neniam forlasas ĝin. Maksimume li flirtas kun la ideo ĝin transdoni en posedon de iu alia – kaj nur dum frua etapo, kiam ĝi ekkomencas premadi. Sed laŭ mia scio nur Bilbo sola en la historio transpasis flirtadon kaj efektive plenumis tion. Cetere li bezonis mian tutan helpon. Kaj eĉ tiel li neniam estus ĝin forlasinta aŭ flankenĵetinta. Ne estis Golumo, Frodo, sed la Ringo mem, kiu decidiĝis. La Ringo forlasis lin.

– Kio, ĝustatempe por renkontiĝi kun Bilbo? – diris Frodo. – Ĉu ne orko pli taŭgus al ĝi?

– Ne estas mokinde, – diris Gandalfo. – Ne viaflanke. Tio estis la plej stranga okazaĵo en la tuta ĝisnuna historio pri la Ringo: la alveno de Bilbo ĝuste tiumomente, kaj lia surmeto de mano al ĝi blinde en la mallumo.

» Prilaboris la aferon pli ol unu potenco, Frodo. La Ringo klopodis reveni al sia mastro. Ĝi forglitis de la mano de Isilduro kaj lin perfidis; poste, kiam prezentiĝis okazo, ĝi kaptis kompatindan Deagolon, kaj tiu estis murdita; kaj post tio Golumon, kaj lin ĝi konsumis. Ĝi ne plu povis utiligi lin: li estis tro eta kaj malvasta; kaj tiel longe, kiel ĝi restis kun li, li neniam plu forlasis sian profundan lageton. Do nun, kiam ĝia mastro revekiĝis kaj dissendis el Mornarbaro sian malhelan penson, ĝi forlasis Golumon. Nur por esti enmanigita de la persono imageble plej malprobabla: Bilbo el la Provinco!

» Malantaŭ tio funkciis io alia, ekster iu ajn plano de la Ringfarinto. Mi ne povas esprimi tion pli klare, ol diri, ke estis intencite, ke la Ringon trovu Bilbo, sed ne ties farinto. Se tiel estas, ankaŭ vi ricevis ĝin intencite. Kaj tio eble estas penso kuraĝiga.

– Ne estas tia, – diris Frodo. – Kvankam mi ne certas, ke mi komprenas vin. Sed kiel vi eksciis ĉion ĉi pri la Ringo, kaj pri Golumo? Ĉu vi vere scias ĉion, aŭ vi ankoraŭ konjektas?

Gandalfo rigardis Frodon, kaj liaj okuloj ekfajris.

– Mi sciis multon kaj lernis multon, – li respondis. – Sed mi ne intencas raporti ĉiujn miajn agojn al vi. La historio pri Elendilo kaj Isilduro kaj la Unu Ringo estas konata al ĉiuj Saĝuloj. Estas certigite, ke via ringo estas tiu Unu Ringo per la fajrskribado, senkonsidere pri alia atestaĵo.

– Kaj kiam vi eltrovis tion? – interrompis Frodo.

– Ĵus en tiu ĉi ĉambro, kompreneble, – akre respondis la sorĉisto. – Sed mi antaŭvidis trovi ĝin. Mi revenis el malhelaj vojaĝoj kaj longa serĉado por fari tiun finan teston. Ĝi estas la fina pruvo, kaj ĉio jam eĉ tro klaras. Difini la rolon de Golumo kaj plenigi per ĝi la hiaton en la historio postulis iom da pripensado. Povas esti, ke mi komencis per konjektoj pri Golumo, sed mi jam ne plu konjektas. Mi scias. Mi vidis lin.

– Golumon vi vidis? – ekkriis Frodo mirigite.

– Jes. Plej evidenta farindaĵo, kompreneble, se tio eblus. Mi antaŭlonge provis; sed finfine mi sukcesis.

– Do kio okazis, post kiam Bilbo eskapis de li? Ĉu tion vi scias?

– Ne tiel klare. Mi rakontis al vi tion, kion Golumo pretis sciigi – kvankam kompreneble ne tiel, kiel mi ĝin raportis. Golumo estas mensogulo, kaj liajn vortojn oni devas kribri. Ekzemple, li nomis la Ringon sia “naskiĝdata donaco”, kaj li obstinis pri tio. Li diris, ke ĝin donis lia avino, kiu posedis multajn similspecajn belaĵojn. Ridinda pretendo. Mi neniel dubas, ke la avino de Smeagolo estis familiestrino, grava persono siamaniere, sed estis absurde diri, ke ŝi posedis multajn elfajn ringojn, kaj se temas pri fordono, tio estas mensogo. Sed mensogo havanta greneron da vero.

» La murdo de Deagolo hantis Golumon, kaj li elpensis defendon, kiun li ripetadis al sia “trezorego”, dum li mordadis ostojn en la mallumo, ĝis li preskaŭ kredis ĝin. Estis fakte lia naskiĝtago. Deagolo devis donaci al li la ringon. Ĝi evidente malkaŝiĝis precize por esti donaco. Ĝi estis fakte lia naskiĝdata donaco, kaj tiel plu, kaj tiel plu.

» Mi toleris lin laŭeble longe, sed terure gravis la vero, kaj fine mi devis trakti lin severege. Mi timigis lin pri fajro, kaj eltordis el li, iom post iom, la veran historion, kune kun multe da mukado kaj graŭlado. Li kredis sin miskomprenata kaj mistraktata. Sed finfine rakontinte al mi sian historion, ĝis la fino de l' enigmoludo kaj la eskapo de Bilbo, li rifuzis diri plu, krom malhelaj aludoj. Ion alian li timis pli profunde ol min. Li murmuris, ke li venĝos sin. Oni vidos, ĉu li tolerus esti piedbatita, kaj pelita en truon, kaj poste prirabita. Golumo jam havas bonajn amikojn, amikojn bonajn kaj tre fortajn. Ili helpos lin. Baginzo suferos pro tio. Tio estis lia precipa penso. Li malamis Bilbon kaj malbenis ties nomon. Aldone, li sciis, de kie tiu originis.

– Sed kiel li eltrovis tion? – demandis Frodo.

– Nu, koncerne la nomon, Bilbo tre malsaĝe mem sciigis ĝin al Golumo; kaj post tio ne estus malfacile eltrovi lian landon, kiam Golumo jam elvenis. Hojes, li elvenis. Lia sopiro pri la Ringo pruviĝis pli forta ol lia timo pri la orkoj, aŭ eĉ pri la lumo. Post unu-du jaroj li forlasis la montaron. Vidu, kvankam lin ankoraŭ influis deziro pri la Ringo, tiu ne plu konsumis lin; li komencis iom reviviĝi. Li sentis sin maljuna, terure maljuna, tamen malpli timema, kaj li morteme malsatis. Lumon, lumon de l' Suno kaj Luno, li plu timis kaj malamis kaj tio ĉiamos, laŭ mia opinio; sed li estis ruza. Li trovis, ke li povas kaŝiĝi de l' taglumo kaj lunbrilo, kaj vojaĝi rapide kaj mallaŭte en la senluma nokto per siaj palaj fridaj okuloj, kaj kapti timantajn aŭ malsingardajn kreaĵetojn. Pro l' freŝa manĝaĵo kaj freŝa aero, li iĝis pli forta kaj riskema. Li trovis la vojon ĝis Mornarbaro, kiel oni atendus.

– Ĉu ĝuste tie vi trovis lin? – demandis Frodo.

– Mi lin vidis tie, – respondis Gandalfo, – sed antaŭ tio li jam malproksimen vagadis, spurante Bilbon. Estis malfacile ekscii ion certan de li, ĉar lian parolon konstante interrompis sakroj kaj minacoj. “Kion ĝi havis en siaj poŝetĉjoj? – li diris. – Mi ne dirus, ne, trezorego. Eta trompulo. Nejusta demando. Ĝi la unua trompis, ĝi ja. Ĝi rompis regulojn. Ni devis premadi ĝin, jes trezorego. Kaj ni tion faros, trezorego!”

» Jen specimeno de liaj paroloj. Supozeble vi ne deziras pli. Pro ĝi mi pasigis lacigajn tagojn. Sed pro aludoj metitaj inter la graŭloj mi eksciis, ke liaj plandantaj piedoj finfine portis lin ĝis Esgarodo, kaj eĉ ĝis la stratoj de Dalo, aŭskultantan sekrete kaj gvatantan. Nun, novaĵoj pri gravaj okazaĵoj disvastiĝis larĝe en Sovaĝujo, kaj multaj aŭdis la nomon de Bilbo kaj sciis, de kie li devenis. Ni tute ne kaŝis nian retrovojaĝon al lia hejmo en okcidenton. La akraj oreloj de Golumo certe eksciis baldaŭ tion, kion li volis.

– Kial do li ne daŭrigis spuri Bilbon? – demandis Frodo. – Kial li ne alvenis la Provincon?

– Ha, – diris Gandalfo, – jam, la kerno de l' afero. Ŝajnas al mi, ke Golumo provis tion fari. Li ekvojaĝis kaj revenis okcidenten, ĝis la Granda Rivero. Sed tiam li flanken turniĝis. Lin ne timigis la distanco, certe. Ne, io alia lin fortiris. Tion pensas miaj amikoj, tiuj, kiuj elserĉis lin por mi.

» Unue la arbarelfoj spuris lin, tasko al ili facila, ĉar tiam lia spuro ankoraŭ freŝis. Tra Mornarbaro kaj reen ĝi kondukis ilin, kvankam ili neniam atingis lin. La arbaron plenigis onidiroj pri li, teruraj rakontoj eĉ inter bestoj kaj birdoj. La arbaristoj diris, ke vagadas ia nova teruraĵo, fantomo, kiu trinkas sangon. Ĝi grimpis arbojn por trovi nestojn; ĝi rampis en truojn por trovi la idojn; ĝi traglitis fenestrojn por trovi lulilojn.

» Sed okcidentrande de Mornarbaro la spuro forturniĝis. Ĝi forvagis suden kaj forpasis el*la kompetento de l' arbaraj elfoj kaj perdiĝis. Kaj tiam mi kulpis eraron. Jes, Frodo, kaj ne la unuan; tamen mi timas, ke ĝi eble montriĝos la plej grava. Mi rezignis pri la afero. Mi lasis lin foriri; ĉar multon mi devis pripensi tiutempe, kaj mi plu fidis Sarumanon.

» Nu, tio okazis antaŭjaroj. De tiam mi pagis tion per multaj malhelaj kaj danĝeroplenaj tagoj. La spuro jam delonge malvarmiĝis, kiam mi rekomencis la serĉadon, posf kiam foriris Bilbo de ĉi tie, kaj mia serĉado estus vana, se ne kunhelpus amiko Aragorno, la plej elstara vojaĝisto kaj ĉasisto en tiu ĉi monda epoko. Kune ni serĉadis Golumon tra la tuta longo de Sovaĝujo, senespere kaj sensukcese. Sed finfine, kiam mi jam rezignis pri la ĉasado kaj iris aliloken, Golumo estis trovita. Mia amiko revenis el grandaj danĝeroj, kuntrenante tiun kreaĵaĉon.

» Kion li faris, li rifuzis diri. Li nur ploris kaj nomis nin kruelaj, kun multe da golum en la gorĝo; kaj kiam ni insistadis, li plendaĉis kaj kaŭris, kaj kunfrotis siajn longajn manojn, lekante la fingrojn kvazaŭ li rememorus iun antaŭan torturon. Sed mi timas, ke dubo ne eblis: li vojaĝis laŭ sia malrapida kaŝiĝema maniero, paŝon post paŝo, mejlon post mejlo, suden, ĝis Mordoro.

Peze silentiĝis la ĉambro. Frodo povis aŭdi sian korbatadon. Eĉ ekstere ĉio ŝajnis senmova. Neniel aŭdiĝis jam sono de l' tondilo de Sam.

– Jes, ĝis Mordoro, – diris Gandalfo. – Ve! Mordoro altiras al si ĉiujn malvirtulojn, kaj la Malhela Potenco koncentris sian tutan volforton por kunigi ilin tie. Ankaŭ la Ringo de l' Malamiko certe stampis lin, lasis lin aperta al la alvoko. Kaj ĉiuj personoj tiam flustris pri la nova Ombro en la Sudo, kaj ties malamo al la Okcidento. Tie troveblus liaj bravaj novaj amikoj, kiuj helpus lin pri lia venĝo!

» Mizera stultulo! En tiu lando li povis lerni multon, tro multon por sia bonfarto. Kaj pli aŭ malpli baldaŭ, dum li spionumis kaj gvatis ĉe la limregionoj, oni certe kaptis lin kaj kondukis al enketado. Okazis tiel, mi timas. Kiam oni trovis lin, li jam longe restadis tie, kaj estis elironta. Pro ia fitasko. Sed nun tio ne multe gravas. Lia plej fia tasko jam plenumiĝis.

» Jes, ve! pere de li la Malamiko jam eksciis, ke la Unu estas retrovita. Li scias, kie mortis Isilduro. Li scias, kie Golumo trovis sian ringon. Li scias, ke ĝi ne estas unu el la Tri, ĉar tiuj neniam perdiĝis, kaj ili toleras neniun malvirton. Li scias, ke ĝi ne estas unu el la Sep, aŭ la Naŭ, ĉar ili estas kontrolitaj. Li scias, ke ĝi estas la Unu. Kaj finfine li aŭdis, ŝajnas al mi, pri hobitoj kaj la Provinco.

» La Provinco – eble li nun serĉas ĝin, se li ne ankoraŭ eltrovis, kie ĝi troviĝas. Efektive, Frodo, mi timas, ke eble li jam pensas, ke la longe ignorita nomo Baginzo fariĝis grava.

– Sed estas terure! – ekkriis Frodo. – Multe pli malbone, ol mi imagis pro viaj aludoj kaj avertoj. Ho Gandalfo, plej bona el amikoj, kion mi faru? Ĉar nun mi vere timas. Kion mi faru? Kiel domaĝe, ke Bilbo ne trapikis tiun fian kreaĵon, kiam li havis okazon!

– Domaĝe? Kompato retenis lian manon. Domaĝo, kaj kompato: ne trapiki senbezone. Kaj li estas bone rekompencita, Frodo. Estu certa, ke lin tiel malmulte misefikis la fieco, kaj fine li eskapis, pro tio, ke tiel li iniciatis sian posedon de la Ringo. Per kompato.

– Mi bedaŭras, – diris Frodo. – Sed mi estas timigita; kaj mi sentas al Golumo neniom da kompato.

– Vi lin ne vidis, – intermetis Gandalfo.

– Ne, kaj tion mi ne deziras, – diris Frodo. – Vian sintenon mi ne komprenas. Ĉu vi volas diri, ke vi kaj la elfoj, permesis, ke li plu vivu post tiuj abomenindaj agoj? Li ĉiuokaze estas nun tiel malvirta kiel orko, kaj nura malamiko. Li meritas morton.

– Jes, meritas. Supozeble vi pravas. Multaj vivantoj meritas morton. Kaj iuj mortantoj meritas vivon. Ĉu tion vi povas aranĝi? Do ne tro entuziasme prijuĝu mortkondamnon. Ĉar eĉ la tre saĝaj ne antaŭvidas ĉiujn celojn. Mi ne multe esperas, ke Golumo estas kuracebla antaŭ ol li mortos, sed ekzistas tia ebleco. Kaj li estas ligita al la sorto de la Ringo. En mia koro sentiĝas, ke li ankoraŭ ludos ian rolon, bonan aŭ malbonan, antaŭ la fino; kaj kiam okazos tio, la kompato de Bilbo eble decidos la sorton de multaj – ne malpleje la vian. Ĉiuokaze, ni lin ne mortigis: li estas tre maljuna kaj tre mizera. La arbarelfoj lin tenas en karcero sed ili traktas lin tiel afable, kiel permesas iliaj saĝaj koroj.

– Tamen, – diris Frodo, – eĉ se Bilbo ne povis mortigi Golumon, mi preferus, ke la Ringon li ne retenus. Mi preferus, se li ĝin ne trovus, kaj se mi ne havus ĝin! Kial vi permesas, ke mi konservu ĝin? Kial vi ne devigis min forĵeti ĝin, aŭ ĝin detrui?

– Permesas al vi? Devigis vin? – diris la sorĉisto. – Ĉu vi ne aŭskultis ĉion, kion mi diris? Vi ne pripensis tion, kion vi diras. Sed koncerne forĵeton, tio evidente estus malprava. Tiuj Ringoj havas emon trovatiĝi. En malvirtaj manoj ĝi eble kaŭzus grandan malbonaĵon. Plej malbone, ĝi eble venus en la manojn de l' Malamiko. Fakte, tio certe okazus; ĉar tiu ĉi estas la Unu, kaj li utiligas sian tutan potencon por trovi ĝin aŭ por altiri ĝin al si.

» Kompreneble, mia kara Frodo, tio estis danĝera al vi; kaj tio min profunde zorgigas. Sed tiom dependis de la afero, ke mi devis iom riski – kvankam, eĉ kiam mi troviĝis malproksime, neniam pasis tago, dum kiu la Provincon ne gardis atentemaj okuloj. Kondiĉe, se vi ne uzus ĝin, ŝajnis al mi, ke la Ringo neniam daŭre efikus al vi, ne mise, nek ĉiuokaze dum longa tempo. Kaj memorindas, ke antaŭ naŭ jaroj, kiam mi lastfoje vidis vin, mi ankoraŭ ne multon sciis certe.

– Sed kial ne detrui ĝin, kiel laŭ via diro vi devis fari antaŭ longe? – kriis denove Frodo. – Se vi avertus min, aŭ eĉ sendus mesaĝon, mi ĝin forigus.

– Ĉu vere? Kiel vi plenumus tion? Ĉu vi iam provis?

– Ne. Sed mi supozas, ke oni povus marteli aŭ fandi ĝin.

– Provu! – diris Gandalfo. – Provu nun!

Frodo elpoŝigis denove la Ringon kaj rigardis ĝin. Ĝi nun aspektis senornama kaj glata, sen stampo aŭ surskribaĵo videblaj. La oro vidiĝis tre hela kaj pura, kaj Frodo pensis, kiel riĉa kaj bela estis ĝia koloro, kiel perfekta estas ĝia rondeco. Ĝi estis tute admirinda trezorego. Kiam li elpoŝigis ĝin, li intencis forĵeti ĝin en la plej ardan parton de la fajro. Sed nun li konstatis, ke tion li ne kapablas, ne sen granda baraktado. Li pesis la Ringon sur sia mano, hezitante, kaj devigante sin memori ĉion rakontitan de Gandalfo; kaj tiam per granda fortostreĉo li moviĝis, kvazaŭ por ĝin forĵeti – sed li trovis, ke li remetis ĝin en la poŝon.

Gandalfo ridis sengaje.

– Vi vidas? Jam ankaŭ vi, Frodo, ne povas facile liberiĝi de ĝi, nek laŭvole domaĝi al ĝi. Kaj mi ne povus “devigi” vin – krom perforte, kio frakasus vian menson... Sed koncerne rompadon de la Ringo, perforto senutilas. Eĉ se vi prenus ĝin kaj frapegus ĝin per peza martelego, tio eĉ ne difektetus ĝin. Ĝi ne estas malfarebla per viaj manoj, aŭ per miaj.

» Via fajreto, kompreneble, ne fandus eĉ ordinaran oron. Tiu Ringo jam trapasis ĝin netuŝite, kaj eĉ ne varmigite. Sed en tiu ĉi Provinco ne estas forĝejo, kiu kapablus entute ĝin ŝanĝi. Eĉ la ambosoj kaj fornoj de la gnomoj ne kapablus tion. Oni diris, ke drakofajro povus fandi kaj konsumi la Ringojn de Potenco, sed ne plu troviĝas sur la tero drako, en kiu la malnova fajro sufiĉe varmegas; kiel ankaŭ neniam ekzistis drako, eĉ ne Ankalagono la Nigra, kiu kapablis malutili al la Unu Ringo, la Rega Ringo, ĉar tiun kreis Saŭrono mem.

» Ekzistas nur unu rimedo: trovi la Fendaĵojn de l' Destino en la fundaĵoj de Orodruino, la Fajromonto, kaj enĵeti tien la Ringon, se vi vere volas detrui ĝin, aŭ meti ĝin por ĉiam ekster la atingopovon de l' Malamiko.

– Mi ja vere volas ĝin detrui! – ekkriis Frodo. – Aŭ, nu, igi ĝin detruita. Mi ne estas kreita por danĝeregaj taskoj. Mi volas, ke neniam mi estus vidinta la Ringon. Kial min ĝi alvenis? Kial min oni elektis?

– Tiaj demandoj estas nerespondeblaj, – diris Gandalfo. – Vi rajtas certi, ke tio okazis ne pro ia merito ne posedata de aliaj: ĉiuokaze ne pro via potenco aŭ saĝeco. Sed vi estas elektita, kaj sekve vi devas utiligi tiom da forto, koro kaj sprito, kiom vi havas.

– Sed mi havas tiel malmulte da tiu kaj alia! Potenca kaj saĝa estas vi. Ĉu vi ne volas preni la ringon?

– Ne! – ekkriis Gandalfo, salte stariĝante. – Kun tiu forto mi posedus potencon tro grandan kaj teruran. Kaj super mi la Ringo gajnus potencon eĉ pli grandan kaj pli teruran. – Ekbrilis liaj okuloj, kaj lia vizaĝo eklumis kvazaŭ pro interna fajro. – Ne tentu min! ĉar mi ne volas iĝi tia, kia la Malhela Mastro mem. La vojo de la Ringo al mia koro estas pere de kompato, kompato al malforteco, kaj de deziro de la fortaj fari bonon. Ne tentu min! Preni ĝin estas por mi neallaseble, eĉ por teni ĝin sendanĝera, neuzata. La deziro utiligi ĝin superos mian forton. Mi tiom bezonos ĝin. Antaŭ mi kuŝas grandaj atencoj.

Li aliris la fenestron kaj flankentiris la kurtenojn kaj ŝutrojn. Sunlumo denove radiis en la ĉambron. Ekstere Sam preterpasis fajfante.

– Kaj nun, – diris la sorĉisto, returnante sin al Frodo, – ĉe vi la decido. Sed mi ĉiam helpos vin. – Li metis sian manon sur la ŝultron de Frodo. – Mi helpos vin porti tiun ĉi ŝarĝon, tiel longe, kiel tio estos via tasko. Sed ion ni devas fari, baldaŭ. La Malamiko moviĝas.

Sekvis longa silento. Gandalfo residiĝis kaj suĉis sian pipon, kvazaŭ enpensiĝinte. Liaj okuloj ŝajnis fermitaj, sed de sub la palpebroj li atente observis Frodon. Frodo fikse rigardis la ruĝan ardaĵon en la fajrujo, ĝis tiu tute okupis lian vidkapablon, kaj li ŝajnis rigardi malsupren en profundajn fajroŝaktojn. Li pensis pri la Fendaĵoj de l' Destino kaj la teruraĵoj de l' Fajromonto.

– Nu, – diris Gandalfo finfine. – Pri kio vi pensas? Ĉu vi decidis, kion fari?

– Ne! – respondis Frodo, rekonsciiĝante post la mallumo, kaj trovante surprizite, ke mallume ne estas, kaj ke tra la fenestro li povas vidi la sunluman ĝardenon. – Aŭ eblejes. Laŭ tio, kion mi komprenas el viaj paroloj, mi supozas, ke la Ringon mi devas reteni kaj gardi, almenaŭ provizore, kion ajn ĝi faros al mi.

– Kion ajn ĝi eble faros, tio okazos lante, lante malutilos, se vi retenos ĝin tiucele, – diris Gandalfo.

– Espereble tiel, – diris Frodo. – Sed mi esperas, ke vi trovos baldaŭ iun alian, pli taŭgan, gardanton. Sed dume ŝajnas, ke mi prezentas danĝeron, danĝeron al ĉiuj proksimloĝantoj. Retenante la Ringon, mi ne povas resti ĉi tie. Mi devus forlasi Bag-Endon, forlasi la Provincon, forlasi ĉion kaj foriri. – Li ĝemspiris. – Mi volas savi la Provincon, se eblus al mi – kvankam foje mi taksas la loĝantojn neesprimeble tro stultaj kaj malspritaj, kaj sentis, ke tertremo aŭ invado de drakoj tre utilus por ili. Sed tion mi ne plu sentas. Mi sentas, ke tiel longe, kiel kuŝos malantaŭe la Provinco, sekura kaj komforta, mi trovos vagadon pli tolerebla: mi scios, ke ie troviĝas firma fundamento, eĉ se sur ĝi ne povos stari denove miaj piedoj.

» Kompreneble, mi kelkfoje pensis pri foriro, sed tion mi imagis kiel ian ferion, serion da aventuroj kiel tiuj de Bilbo aŭ pli bonaj kun feliĉa fino. Sed tiu ĉi signifos ekzilon, fuĝon el danĝero en danĝeron, tirante ĝin post min. Kaj supozeble mi devos vojaĝi sola, se plenumi tion kaj savi la Provincon. Sed mi sentas min tre eta, kaj tre elradikigita, kaj nu – timoplena. La Malamiko estas tiel potenca kaj terura.

Tion li ne sciigis al Gandalfo, sed dum li parolis ekflamis en lia koro granda deziro – sekvi Bilbon, kaj eble eĉ lin retrovi. Tiel forta estis tio, ke ĝi venkis lian timon: preskaŭ li estus povinta elkuri ĝuste tiam, kaj poste laŭ la vojo sen sia ĉapelo, kiel faris Bilbo en simila mateno antaŭ longe.

– Mia kara Frodo! – ekkriis Gandalfo. – Hobitoj efektive estas mirindaj kreaĵoj, kiel mi diris pli frue. Eblas lerni dum monato ĉion koneblan pri iliaj moroj, kaj tamen post cent jaroj ili ankoraŭ kapablas surprizi personon dum krizo. Mi apenaŭ atendis tian respondon, eĉ de vi. Sed ne eraris Bilbo, elektante sian heredonton, kvankam li malmulte antaŭvidis, kiom grava tio pruviĝos. Bedaŭrinde vi pravas.

Ne longe plu povos la Ringo resti kaŝita en la Provinco; kaj por sekureco de vi kaj de la aliaj, vi devos foriri, kaj lasi malantaŭe la nomon Baginzo. Ne estos sendanĝere havi tiun nomon, ekster la Provinco aŭ en la Sovaĝujo. Nun mi donos al vi vojaĝnomon. Kiam vi foriros, iru kiel sinjoro Submonto.

» Sed ne ŝajnas al mi, ke vi devos iri sola, se vi konas iun fidindan, kiu pretus akompani vin – kaj kiun vi pretus kunpreni al danĝeroj nekonataj. Sed se vi serĉos kunulon, elektu tre singarde! Kaj gardu vin pri la paroloj, eĉ al plej intimaj amikoj! La malamiko havas multajn spionojn kaj multajn rimedojn por aŭskulti.

Subite li eksilentis kvazaŭ aŭskultante. Frodo konsciiĝis, ke ĉio silentis, interne kaj ekstere. Gandalfo paŝis senbrue ĝis la fenestro. Poste li atingis salte la fenestrobreton, kaj etendis eksteren kaj suben sian longan brakon. Aŭdiĝis kriĉo, kaj supreniĝis, tirite per unu orelo, la krispa kapo de Sam Vato.

– Nu, nu, benu mian barbon! – diris Gandalfo. – Sam Vato, ĉu ne? Nu, kion do vi faras?

– Estu vi benita, sinjoro Gandalfo, moŝto! – diris Sam. – Nenion! Fakte mi ĝuste tondis la gazonon sub la fenestro, se vi komprenas min. – Por pravigi sin, li demonstris la heĝan tondilon.

– Mi ne komprenas vin, – diris Gandalfo severe. – Jam de kelka tempo mi ne aŭdis la sonon de via tondilo. Dum kiom da tempo vi orelumis?

– Relumis, sinjoro? Pardonu, mi ne komprenas vin. Mankas lumoj dumtage, evidente.

– Ne stultulumu! Kion vi aŭdis, kaj kial vi aŭskultis? – La okuloj de Gandalfo ekbrilis kaj liaj brovoj hirtiĝis.

– S-ro Frodo, moŝto! – kriis Sam, tremante. – Ne lasu, ke li malutilu al mi, sinjoro! Ne permesu, ke li aliigu min al io nenatura! Mia maljuna paĉjo tiam perturbiĝos. Nenion malbonan mi celis, honorvorte, sinjoro!

– Li ne malutilos al vi, – diris Frodo, apenaŭ ne ridante, kvankam li mem estis surprizita kaj iom perpleksa. – Li scias, tiel bone kiel mi, ke vi celas nenion malbonan. Sed tuj respondu liajn demandojn, senprokraste!

– Nu, sinjoro, – diris Sam, iom ŝancele. – Mi aŭdis multon, kion mi ne tute komprenis, pri malamiko, kaj ringoj, kaj sinjoro Bilbo, sinjoro, kaj drakoj, kaj fajra monto, kaj – kaj elfoj, sinjoro. Mi aŭskultis ĉar mi ne povis malhelpi min, se vi scias, kion mi volas diri. Dio gardu min, sinjoro, sed al mi tre plaĉas tiaj rakontoj. Kaj mi ankaŭ kredas ilin, diru kion ajn Teĉjo. Elfoj, sinjoro! Mi treege ŝatas vidi ilin. Ĉu vi povos kunpreni min por vidi elfojn, sinjoro, kiam vi foriros?

Subite Gandalfo ridis.

– Envenu! – li kriis, kaj per ambaŭ brakoj li levis la mirigitan Samon, kune kun la tondilo kaj herbtondaĵoj, rekte tra la fenestro, kaj starigis lin sur la plankon. – Kunpreni vin por vidi elfojn, ĉu? – li diris, pririgardante tre atente Samon, sed kun ridetflagro sur la vizaĝo. – Do vi aŭdis, ke foriros sinjoro Frodo?

– Jes fakte, sinjoro. Kaj pro tio mi singultis: kion vi aŭdis verŝajne. Mi klopodis malhelpi tion, sinjoro, sed ĝi eksplodis el mi: mi estis tiom maltrankviligita.

– Nenio farebla, Sam, – diris Frodo malgaje. Li subite konstatis, ke fuĝado el la Provinco signifos disiĝojn pli dolorigajn ol nura adiaŭo al la konataj komfortoj de Bag-Endo. – Mi devos iri. Sed, – kaj tiam li severe rigardis Samon, – se vi vere ŝatas min, vi tenos tion tute sekreta. Komprenite? Se ne, se eĉ unu vorton vi elspiros pri tio, kion vi aŭdis ĉi tie, tiam mi esperas, ke Gandalfo aliigos vin al makulita bufo kaj plenigos de kolubroj la ĝardenon.

Sam falis surgenuen, tremante.

– Stariĝu, Sam! – diris Gandalfo. – Mi pripensis ion pli bonan. Ion por fermi vian buŝon, kaj taŭge puni vin pro tio, ke vi aŭskultis. Vi foriros kune kun sinjoro Frodo!

– Mi, sinjoro! – kriis Sam, salte stariĝante kvazaŭ hundo invitita al promeno. – Mi iros kaj vidos elfojn kaj ĉion! Hura! – li kriegis, kaj poste ekploris. 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.