La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L' RINGOJ
LA KUNULARO DE L' RINGO

Aŭtoro: J.R.R.Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

NOTO PRI LA PROVINCAJ ANALOJ

Je la fino de la Tria Epoko la rolo, kiun ludis la hobitoj en la grandaj eventoj, kiuj rezultigis, ke la Provinco estis inkluzivita en la Reunuiĝintan Reĝlandon, vekis ĉe ili pli vastan interesiĝon pri la propra historio, kaj multaj el iliaj tradicioj, ĝis tiam ankoraŭ ĉefe buŝaj, estis kolektitaj kaj surpaperigitaj. La pli eminentaj familioj okupiĝis ankaŭ pri okazaĵoj en aliaj partoj de la Reĝlando, kaj multaj el iliaj membroj studis ties antikvajn historiojn kaj legendojn. Ĉe la fino de la unuajarcento de la Kvara Epoko jam troviĝis en la Provinco pluraj bibliotekoj, kiuj enhavis multajn historiajn librojn kaj analojn.

La plej grandaj el tiuj kolektoj estis verŝajne ĉe Subturejo, ĉe Grandaj Smialoj, kaj ĉe Brandohalo. Tiu ĉi raporto pri la fino de la Tria Epoko estas ĉerpita precipe ella Ruĝa Libro de Okcidentejo. Tiun gravegan fonton pri la historio de la Milito de l' Ringo oni tiel nomis, ĉar ĝi estis longe gardata ĉe Subturejo, la hejmo de la Belinfanoj, Gardistoj de Okcidentejo.  Origine ĝi estis la privata taglibro de Bilbo, kiu kunportis ĝin al Rivendelo. Frodo reportis ĝin al la Provinco, kune kun multaj apartaj folioj kaj notoj, kaj en 1420 – 1 P.D. li preskaŭ plenigis ĝiajn paĝojn per sia raporto pri la Milito. Sed aldonitaj al ĝi, kaj konservitaj kune kun ĝi, verŝajne en unu ruĝa ujo, estis tiuj tri grandaj volumoj, binditaj en ruĝa ledo, kiujn Bilbo donis al li kiel adiaŭan donacon. Al tiuj kvar volumoj oni en Okcidentejo aldonis kvinan volumon kun komentarioj, genealogioj, kaj diversaj aliaj aferoj pri la hobitaj membroj de la Kunularo.

La origina Ruĝa Libro ne estas konservita, sed oni faris multajn kopiojn, precipe de la unua volumo, por uzo de la posteuloj de la infanoj de Mastro Samsaĝo. La plej grava kopio tamen havas alian historion. Ĝi estis tenata en Grandaj Smialoj, sed ĝi estis skribita en Gondoro, verŝajne laŭ peto de la pranepo de Peregrino, kaj kompletigita en 1592 P.D. (172 de la Kvara Epoko). Ĝia sudana skribisto aldonis la jenan noton: Findegilo, Reĝa Skribisto, finis tiun ĉi verkon en IV172. Ĝi estas ĉiudetale ekzakta kopio de la Superula libro de Minaso Tirit. Tiu libro estis kopio, farita laŭ peto de Reĝo Elesaro, de la Ruĝa libro de la Perianoj, kaj estis portita al li de Superulo Peregrino, kiam tiu emeritiĝinte transloĝiĝis al Gondoro en IV 64.

Sekve la Superula Libro estis la unua kopio farita de la Ruĝa Libro, kaj ĝi enhavis multon, kiu estis poste ellasita aŭ perdita. En Minaso Tirit ĝi ricevis abundon da notoj kaj korektoj, precipe pri nomoj, vortoj, kaj citaĵoj el la elfaj lingvoj; kaj oni aldonis al ĝi mallongigitan version de tiuj partoj de la Rakonto pri Aragorno kaj Arvena, kiuj troviĝas ekster la raporto pri la Milito. Laŭdire la plena rakonto estis verkita de Barahiro, nepo de reganto Faramiro, kelkan tempon postla forpaso de la Reĝo. Sed la ĉefa graveco de la Findegila kopio estas, ke ĝi sola enhavas la tuton de la “Tradukoj el la elfa” fare de Bilbo. Tiuj tri volumoj estis rigardataj kiel verko de grandaj lerto kaj instruiteco, en kiu, inter 1403 kaj 1418, li uzis ĉiujn fontojn haveblajn al li en Rivendelo, kaj vivantajn kaj skribitajn. Sed ĉar ili estis malmulte uzataj de Frodo, koncernante preskaŭ senescepte la Antikvajn Tagojn, ni pri ili ne parolos plu ĉi tie.

Pro tio, ke Gajadoko kaj Peregrino fariĝis ĉefoj de siaj grandaj familioj, kaj samtempe flegis siajn kontaktojn kun Rohano kaj Gondoro, la bibliotekoj ĉe Bokelboro kaj Tjukboro entenis multon, kiu ne aperas en la Ruĝa Libro. En Brandohalo troviĝis multaj verkoj, kiuj traktis pri Eriadoro kaj la historio de Rohano. Kelkaj el tiuj estis verkitaj aŭ komencitaj de Gajadoko mem, kvankam en la Provinco oni memoris lin precipe pro lia Herbokonoj de la Provinco kaj pro lia Jarkalkulo, en kiu li diskutas la rilaton de la Provinca kaj Bria kalendaroj al tiuj de Rivendelo, Gondoro, kaj Rohano. Krome li verkis mallongan traktaĵon Malnovaj Vortoj kaj Nomoj en la Provinco, ĉar li aparte interesiĝis pri la parenceco kun la lingvo de la rohananoj de tiaj “provincvortoj” kiel madomo kaj malnovaj elementoj de loknomoj.

En Grandaj Smialoj la libroj estis malpli interesaj al provincanoj, kvankam tre gravaj por pli ĝenerala historio. Neniu el ili estis verkita de Peregrino, sed li kaj liaj posteuloj kolektis multajn manuskriptojn faritajn de gondoraj skribistoj: precipe kopiojn aŭ resumojn de historioj aŭ legendoj kun rilato al Elendilo kaj liaj heredintoj. Sole ĉi tie en la Provinco estis troveblaj ampleksaj materialoj por la historio de Numenoro kaj la supreniĝo de Saŭrono. Verŝajne en Grandaj Smialoj estis kompilita la Rakonto de Jaroj, helpe de materialo kolektita de Gajadoko. Kvankam la donitaj datoj ofte estas konjektoj, precipe por la Dua Epoko, ili meritas atenton. Estas verŝajne, ke Gajadoko akiris helpon kaj informojn en Rivendelo, kiun li vizitis pli ol unufoje. Tie, kvankam Elrondo estis foririnta, restis longe liaj filoj, kune kun kelkaj el la altelfa popolo. Oni diras, ke Celeborno iris por ekloĝi tie post la foriro de Galadriela, sed ne registriĝis informo pri la tago, kiam li fine sin turnis al la Grizaj Havenoj, kaj kun li foriris la lasta vivanta memoro de la Antikvaj Tagoj de Mez-Tero. 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.