La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA MASTRO DE L' RINGOJ
LA KUNULARO DE L' RINGO

Aŭtoro: J.R.R.Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

ENKONDUKO

John Ronald Reuel Tolkien komencis sian eposon La Mastro de l’ Ringoj per ampleksa Prologo, en kiu li prezentis multajn informojn pri la hobitoj kaj ties historio, speciale pri Bilbo Baginzo, kiun hazardo metis en la ŝlosilan punkton de la historio de Mez-Tero. Sed ne ĉiuj legantoj de La Kunularo de l’ Ringo bone komprenas aludojn pri antaŭaj eventoj, ne ligitaj kun la hobita historio, nek prezentitaj en la Prologo.

Kun la historia fono de Mez-Tero oni povas konatiĝi en la dua kaj tria volumoj  de La Mastro de l' Ringoj, en la suplementoj, kaj en Silmariliono. Tamen dume ni ne havas la plenan verkaron de Tolkien pri Mez-Tero, kaj ne ĉiuj legis nacilingve Silmarilionon kaj la suplementojn. Pro tio la eldonanto decidis enkonduki ĉi tiun volumon per mallonga historia skizo pri Mez-Tero. La ŝatantoj de Tolkien (tiuj ne mankas inter la esperantistoj) pardonu min pro tiu profanaĵo; ili neglektu la enkondukon kaj komencu legi ekde la 21a paĝo.

Pri la Unua Epoko de Ardao rakontas Silmariliono, kiun Tolkien poluradis dum jardekoj. Laŭ Silmariliono Ardao estas planedo, kiun Iluvataro – La Patro de Ĉio – elektis kiel naskiĝlokon por siaj “infanoj”: elfoj kaj homoj. Por realigo de tiu Plano al Ardao venis liaj senditoj, valaroj, spertintaj vizion pri la estonta mondo.

Melkoro, la plej potenca el la dek kvin valaroj, baldaŭ apostatis kaj direktiĝis al miso, detruante la laboron de la valaroj, kies kreado fariĝis longa kaj la rezulto de l' kreado ne identis kun la Plano.

Melkoro dezertigis Mez-Teron, kaj la valaroj ekloĝis en la forokcidenta postoceana Valinoro, lumigata de du magiaj arboj, dum la Mez-Teron lumigis nur la steloj, faritaj de Varda (Elbereta, Giltoniela), la edzino de la ĉefvalaro Manveo (Sulimo). Sub la stela glimado naskiĝis elfoj – la unuaj infanoj de Iluvataro, nature senmortaj sed mortigeblaj. 

Por protekti la elfojn de la miso, enradikiĝinta en la Mez-Tero, la valaroj militiris kontraŭ Melkoron, katenis lin kaj enfermis lin por longa tempo. La elfoj estis invititaj al Valinoro. Tiuj elfoj, kiuj sekvis la inviton, ricevis la nomon eldaroj (Stela Popolo), kaj la atingintoj de la Okcidento nomiĝis kalakvendoj (Elfoj de la Lumo) aŭ Altaj Elfoj, dum la restintoj estis nomitaj morikvendoj (Elfoj de l' Krepusko), ĉar ili ne vidis la lumon de la du arboj, kiu estis antaŭ la Suno kaj Luno.

La plej talenta eldaro, Feanoro el la gento de l' noldoroj (Saĝaj Elfoj), kreis tri mirindajn diamantajn silmarilojn, kiuj ensorbis kaj konservis la lumon de la arboj.

Post longa mallibero Melkoro estis venigita al la trono de Manveo. Li afektis penton, promesis helpi la valarojn kaj eldarojn, kaj li estis liberigita.

Melkoro semis malpacon inter la noldoroj kaj klopodis persvadi ilin forlasi Valinoron, kie ili – laŭ li – estis sklavigitaj de la valaroj. Uzinte oportunan momenton, Melkoro, helpate de Ungolianta, la idino de l' Mallumo, detruis la du magiajn arbojn, ŝtelis la silmarilojn kaj kaŝis sin norde de Mez-Tero en sia citadelo Angbando.

Feanoro malbenis Melkoron kaj nomis lin Morgoto (Nigra Malamiko), kaj kune kun siaj filoj ĵuris per la nomo de Iluvataro persekuti valarojn, demonojn, elfojn kaj aliajn estaĵojn, kiuj akiros, ricevos aŭ kaŝos la silmarilojn de Feanoro kaj ties posteuloj.

Feanoro kaj pluraj noldoroj forlasis Valinoron kaj per ŝipoj, sange permilititaj de la mar-eldara gento telerioj, venis en Mez-Teron.

La sekvajn kvin jarcentojn de la Unua Epoko plenigis bataloj de la noldoroj kaj mez-teraj sindaroj kontraŭ Morgoto, kaj bataloj inter elfoj, kaŭzitaj de la nerompebla ĵuro. Ambaŭflanke de la fronto batalis homoj – la duenaskitaj mortalaj infanoj de Iluvataro – kaj gnomoj.

Iom post iom la armeoj de Morgoto konkeris preskaŭ la tutan Mez-Teron, kaj en la negranda resto de la elfaj regnoj daŭris la persekutaj bataloj de la idoj de Feanoro (li estis mortigita baldaŭ post la alveno al Mez-Tero).

Mez-Teron savis Erendilo, filo de homa princo Tuoro kaj elfa reĝidino Idrila. Erendilo kaj lia edzino Elvinga gvidate de la lumo de silmarilo  atingis Valinoron kaj konvinkis la valarojn helpi la suferantajn elfojn kaj homojn.

La batalo ne estis longa. Angbando estis detruita, kaj Morgoto estis ĵetita tra la Pordego de la Nokto en la Sentempan Abismon. La Unua Epoko fmiĝis.

Post la batalo ĉe Angbando plimultaj noldoroj kaj pluraj morikvendoj ekloĝis en Ereseo apud Valinoro. La restintaj elfoj, kies reĝo tra la tuta Dua Epoko estis Gil-Galado, fondis en Mez-Tero kelkajn elfregnojn.

Por la homoj, batalintaj kontraŭ Morgoto, la valaroj kreis insulegon Numenoro en oceano inter Valinoro kaj Mez-Tero. Tiu popolo nomiĝis dunadanoj (Homoj de l' Okcidento), kaj ilia unua reĝo estis Elroso, filo de Erendilo.

Saŭrono, la plej proksima helpanto de Morgoto, estis majaro (sendito de Iluvataro, malpli potenca ol la valaroj), konvertiĝinta al Morgoto. Post la malvenko de Morgoto li tentis la elfojn per sia saĝo kaj konvinkis la noldorojn de Eregiono forĝi la Ringojn de l' Potenco. Saŭrono mem sekrete kreis la Unu Ringon sur la monto Orodruino. En 1600 (2a Epoko) Saŭrono malkaŝe deklamis lamagiajn versojn, kiuj sklavigis la aliajn Magiajn Ringojn.

Tiam komenciĝis malpaco inter la elfoj kaj Saŭrono. Saŭrono invadis Eriadoron.

Intertempe la potenco, saĝo kaj belo de Numenoro kreskis. Numenoranoj koloniis labordojn de Mez-Tero. Komence ili klerigis kaj helpis la lokanojn, sed poste iliaj havenoj fariĝis fortresoj, kaj ili komencis kolekti tributon de la homoj de Mez-Tero.

En 1700 (2a Epoko) dunadanoj forbalais la Malamikon el Eriadoro kaj alianciĝis kun la elfoj de Gil-Galado. Sed en Numenoro maturiĝis skismo. La potencaj regantoj de la Okcidenta Homregno agaciĝis kontraŭ eldaroj kaj valaroj, kaj postulis, ke al la dunadanoj estu permesate loĝi en Valinoro por ĝui la edenan vivon en la Senmortaj Landoj. Dunadanoj fidelaj al Valinoro estis devigitaj migri al Mez-Tero aŭ loĝi en izolo rande de Numenoro.

En 3261 (2a Epoko) Ar-Parazono, la lasta reĝo de Numenoro, aranĝis ekspedicion al Mez-Tero kaj postulis kapitulacon de Saŭrono. Saŭrono cedis kaj venis kiel ostaĝo al Numenoro. Per ruzoj kaj trompo Saŭrono poste fariĝis la ĉefa konsilanto de Ar-Parazono kaj perturbis ties menson per la propono konkeri Valinoron.

En 3319 (2a Epoko) giganta floto de Numenoro atingis Valinoron. Sed apenaŭ Ar-Parazono surpaŝis la Benitan Bordon, la valaroj alvokis Iluvataron, lcaj la Kreinto ŝanĝis la mondon tiel, ke inter Numenoro kaj la Senmortaj Landoj kreiĝis fendo, kie dronis la tuta numenora invadintaro. Valinoro kaj Ereseo foriris el la atingeblo de la homoj, kvankam al la elfoj estis plu permesate forlasi la Mez-Teron kaj ŝipe migri al siaj okcidentaj parencoj. La tuta Numenoro subakviĝis. Nur naŭ ŝipoj kun dunadanoj, rifuzintaj ataki Valinoron, sub la gvido de Elendilo eskapis kaj atingis Mez-Teron.

En la nordo de Mez-Tero Elendilo fondis Amoron, kaj liaj filoj Isilduro kaj Anariono starigis regnon sude apud Mordoro – la lando de Saŭrono. La suda regno ricevis la nomon Gondoro.

En 3429 (2a Epoko) Saŭrono  atakis Gondoron, sed Elendilo kaj GilGalado aranĝis la Lastan Aliancon inter la elfoj kaj homoj kaj entreprenis militon kontraŭ Mordoron. En 3441 (2a Epoko) Saŭrono estis venkita, sed en la venka batalo pereis Gil-Galado kaj Elendilo. Isilduro fortranĉis la saŭronan fingron kun la Unu Ringo kaj alproprigis ĝin. Saŭrono fariĝis senkorpa spirito, kaj la naŭ nazguloj (ringoportantoj) por longa tempo ombriĝis. La Dua Epoko fmiĝis.

En la 2a jaro de la Tria Epoko survoje al Amoro estis mortigita Isilduro, kaj la Ringo malaperis en Anduino. Gondoro longe prosperis, kaj ĝia potenco kreskis. Sed laŭ la tempopaso la reĝoj de Gondoro miksiĝis kun la aliaj homoj de Mez-Tero, iliaj saĝo kaj vivodaŭro malkreskis, kaj post la morto de Earnuro en 2050 (3a Epoko) la reĝa trono vakiĝis. Jam pli frue, en 1974 (3a Epoko), la Sorĉmastro de Angmaro (la ĉefa nazgulo) detmis Amoron. La Saĝuloj komencis suspekti, ke Saŭrono revenis al Mez-Tero por serĉi la Unu Ringon por Ĉiujn Regi.

Pluan historion oni ekkonas sekvante la danĝerajn aventurojn de la hobitoj. Ni nur aldonu kelkajn vortojn pri aliaj rasoj kaj gentoj de Mez-Tero.

La gnomojn kreis valaro Aŭleo, lciu ne volis atendi la venon de la infanoj de Iluvataro. Iluvataro kompatis Aŭleon kaj ties kreitaĵojn, sed li permesis al la gnomoj enmondiĝi nur post la apero de la elfoj kaj homoj.

La orkoj devenis supozeble de elfoj, pratempe kaptitaj, torturitaj kaj misformitaj de Morgoto; balrogoj estis fajro-demonoj, servantoj de Morgoto kaj Saŭrono: ili estis preskaŭ komplete detmitaj dum la falo de Angbando. Klarigojn pri deveno de kelkaj aliaj rasoj, gentoj kaj personoj oni povas trovi en La Mastro de l ’ Ringoj.

La Mastro de l' Ringoj en Esperanto ne povus aperi sen la persista traduka laboro de William Auld, sen la instigo de Donald Harlow, sen la teknika helpo de Viktor Kloĉkov kaj sen la Libroservo de UEA, kiu kuraĝe faris grandan antaŭmendon. La unua volumo, La Kunularo de l ’ Ringo, aperis en 1995. La dua kaj la tria volumoj, La du turegoj kaj La reveno de la Reĝo, estis eldonitaj respektive en 1996 kaj en 1997.

Krome, en 2000 kaj en 2005 Sezonoj aperigis du eldonojn de La hobito, esperantigita de Christopher Gledhill kaj William Auld.

La legantaro kaj la kritiko tre varme akceptis nian eldonprojekton. La unua volumo rapide elĉerpiĝis kaj estis represita en 1997 post korekto de miskompostaĵoj, trovitaj de Ulf Lunde kaj Edmundo Grimley Evans. Jam fme de la jaroj 1990aj elĉerpiĝis la dua kaj la tria volumoj, sed nur en 2007 – dek jarojn post la realigo de la unua eldono – danke al prunto de FAMEFondaĵo kaj de nia amiko, kiu ne volas diskonigi sian nomon, la legenda verko de Tolkien denove aperas en la Esperanta libromerkato en eleganta grafika vesto de Vladimiras Beresniovas (Litovio).

Bedaŭrinde, William Auld ne ĝisvivis la reeldonon, sed li sukcesis konsenti pri kelkaj ŝanĝoj (ekzemple, pri Markio) kun la redaktoro, al kiu li donis la rajton korekti miskompostaĵojn kaj (tre malmultajn) tradukerarojn. Ilin serĉis (kaj trovis) Brian Drake, Andreas Emmerich, William Harmon. Valorajn konsilojn donis ankaŭ Bertilo Wennergren (kiu tradukis du aldonajn tekstojn), Hoss Firooznia, Edmundo Grimley Evans kaj Aleksandr Osokin.

Koran dankon al ili pro ilia kunlaboro, kiu faris la tradukon de William Auld eĉ pli majstra ol ĝi estis.

Aleksander Korĵenkov

Kaliningrado, 1 jun 2007 


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.