La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA MASTRO DE L' RINGOJ
|
©2024 Geo |
La Enhavo |
Estis vespere, kaj la griza lumo denove velkis rapide, kiam ili haltis por la nokto. Ili estis tre lacaj. La montojn vualis profundiĝanta krepusko, kaj la vento estis malvarma. Gandalfo permesis al ili ankoraŭ po buŝplenon de la rivendela miruvoro. Post kiam ili iom manĝis, li kunvokis interkonsiliĝon.
– Ni kompreneble ne povas pluiri hodiaŭ vespere, – li diris. – La atako kontraŭ la Ruĝkornan Pordon elĉerpis nin, kaj ni devos ripozi ĉi tie dum iom da tempo.
– Kaj poste kien ni iros? – demandis Frodo.
– Antaŭ ni ankoraŭ estas nia vojaĝo kaj nia komisio, – respondis Gandalfo. – Alternativon ni ne havas al pluirado, aŭ reiro al Rivendelo.
La vizaĝo de Grinĉjo videble kontentiĝis pro la nura mencio pri reiro al Rivendelo; Gaja kaj Sam suprenrigardis espereme. Sed Aragorno kaj Boromiro vidigis neniun signon. Frodo aspektis ĝenite.
– Mi ŝatus esti denove tie, – li diris. – Sed kiel mi povu reiri sen honto, krom se fakte ekzistus neniu alternativo, kaj ni estus jam venkitaj?
– Vi pravas, Frodo, – diris Gandalfo, – reiri signifas agnoski malvenkon, kaj fronti al posta malvenko pli grava. Se ni nun reiros, poste la Ringo devos resti tie: ni ne povos denove ekvojaĝi. Poste pli aŭ malpli baldaŭ Rivendelo estos sieĝata, kaj post mallonga kaj amara tempo ĝi estos detruita. La Ringofantomoj estas teruraj malamikoj, sed ili estas ankoraŭ nur ombroj de potenco kaj teruro, kiujn ili posedos se la Reganta Ringo estos denove sur la mano de ilia mastro.
– Do ni devas iri antaŭen, se ekzistas vojo, – diris Frodo ĝemspirante. Sam denove malĝojiĝis.
– Ekzistas vojo, kiun ni povas provi, – diris Gandalfo. – Mi pensis ekde la komenco, kiam mi la unuan fojon pripensis tiun ĉi vojaĝon, ke ni devos ĝin provi. Sed vojo agrabla ĝi ne estas, kaj mi ne parolis antaŭe pri ĝi al la Kunularo. Aragorno kontraŭis ĝin, almenaŭ ĝis la monta transpasejo estus entreprenita.
– Se temas pri vojo pli malagrabla ol la Ruĝkorna Pordo, ĝi ja devas esti vere misa, – diris Gaja. – Sed prefere rakontu al ni pri ĝi, por ke ni senprokraste sciu la plej malbonan.
– La vojo, pri kiu mi parolas, kondukas al la Minejoj de Morio, – diris Gandalfo. Nur Gimlio levis la kapon; en liaj okuloj ekbrulis arda fajro. Ĉiuj aliaj ektimis pro la mencio de tiu nomo. Eĉ inter la hobitoj ĝi estis legendo de svaga timo.
– La vojo eble kondukas al Morio, sed kial ni esperu, ke ĝi kondukos tra Morio? – diris Aragorno pesimisme.
– Ĝi estas nomo malbonaŭgura, – diris Boromiro. – Cetere mi konstatas neniun neceson iri tien. Se ni ne povos transiri la montojn, ni vojaĝu suden, ĝis ni alvenos la Breĉon de Rohano, kie la homoj rilatas amikece al mia popolo, kaj ni sekvu la vojon, kiun mi iris survoje ĉi tien. Aŭ ni povus preterpasi kaj transiri Isenon en Longstrandon kaj Lebeninon, kaj tiel alveni Gondoron el la regionoj marproksimaj.
– Aferoj ŝanĝiĝis post kiam vi venis norden, Boromiro, – respondis Gandalfo. – Ĉu vi ne aŭdis tion, kion mi sciigis al vi pri Sarumano? Kun tiu mi eble okupiĝos antaŭ ol ĉio finiĝos. Sed la Ringo devas ne proksimiĝi al Isengardo, se malhelpi tion iel eblos. La Breĉo de Rohano estas fermita kontraŭ ni dum ni vojaĝas kun la Portanto.
» Koncerne la pli longan vojon: necesan tempon ni ne disponas. Ni povus pasigi unu jaron per tia vojaĝo, kaj ni trapasus multajn landojn, kiuj estas malplenaj kaj senazilaj. Tamen ili ne estas sendanĝeraj. La atentemaj okuloj de Sarumano kaj de la Malamiko observas ilin. Kiam vi venis norden, Boromiro, vi estis laŭ la okuloj de l' Malamiko nur hazarda vagulo el la Sudo kaj malmulte lia koncernaĵo: lian menson okupis persekutado de l' Ringo. Sed nun vi revenas kiel membro de l' Kunularo de la Ringo, kaj vin minacas danĝero dum via tuta restado kun ni. Tiu danĝero pliiĝos je ĉiu mejlo, kiun ni trapasos irante sijden sub la nuda ĉielo.
» Depbst nia aperta provo pri la montara pasejo nia sorto iĝis streĉa, mi timas. Mi jam konstatas malmulte da espero, se ni ne baldaŭ malaperos dum kelka tempo kaj kovros nian spuron. Sekve mi konsilas, ke ni iru nek tra la montoj, nek ĉirkaŭ ili, sed sub ili. Tio estas ĉiuokaze vojo, kiun la Malamiko malplej atendos.
– Ni ne scias, kion li atendas, – diris Boromiro. – Li eble vaĉos ĉiujn vojojn, ĉu probablajn, ĉu neprobablajn. Tiuokaze eniro al Morio signifus marŝi en kaptilon, apenaŭ preferinda al frapado sur la pordo de l' Malluma Turo mem. La nomo de Morio estas nigra.
– Vi priparolas tion, kion vi ne konas, similigante Morion al la fortikaĵo de Saŭrono, – respondis Gandalfo. – El ni nur mi iam estis en la karcero de l' Malhela Mastro, kaj nur en ties pli malnova kaj malpli fortika loĝejo en Dol Gulduro. Tiuj, kiuj trapasas la pordon de Baraduro, ne revenas. Sed mi ne kondukus vin en Morion, se mankus espero reeliri. Se troviĝas tie orkoj, eble pruviĝos mise por ni, estas ja vere. Sed la plimultaj orkoj de la Nebulecaj Montoj estis dispelitaj aŭ detruitaj en la Batalo de l' Kvin Armeoj. La agloj raportas, ke orkoĵ denove lcuniĝas de malproksime; sed ekzistas espero, ke Morio estas ankoraŭ libera. Ekzistas eĉ ebleco, ke tie estas gnomoj, kaj ke en iu profunda halo de siaj prapatroj eble troviĝas Balino filo de Fundino. Kiel ajn elfalos, necesas treti la vojon, kiun bezono elektas!
– Mi tretos kun vi tiun vojon, Gandalfo! – diris Gimlio. – Mi iros rigardi la halojn de Durino, kio ajn tie atendas – se vi povos trovi la pordon, kiu estas fermita.
– Bone, Gimlio! – diris Gandalfo. – Vi kuraĝigas min. Ni serĉos kune la kaŝitan pordon. Kaj ni trapasos. En la ruinoj de l' gnomoj, gnoma kapo estos malpli facile konfuzebla ol la elfaj aŭ homaj aŭ hobitaj. Tamen ne estos mia unua fojo en Morio. Mi longe serĉadis tie Trainon filon de Troro, post kiam li perdiĝis. Mi trapasis, kaj mi revenis viva!
– Ankaŭ mi unu fojon trapasis la Dimrilan Pordon, – diris Aragorno kviete; – sed kvankam ankaŭ mi reeliris, tiu memoro estas tre misa. Mi ne volas eniri Morion la duan fojon.
–■ Kaj mi ne volas eniri tien la unuan fojon, – diris Grinĉjo.
– Ankaŭ mi ne, – murmuris Sam.
– Kompreneble ne! – diris Gandalfo. – Kiu volas tion? Sed la demando estas: kiuj sekvos min, se mi kondukos vin tien?
– Mi, – diris Gimlio entuziasme.
– Mi, – diris Aragorno peze. – Vi sekvis mian kondukadon preskaŭ ĝis katastrofo en la neĝo, kaj diris ĝis nun neniun vorton kulpigan. Mi sekvos vian kondukadon, se jena lasta averto ne forturnos vin. Ne pri la Ringo, nek pri ni aliaj mi pensas nun, sed pri vi, Gandalfo. Kaj mi diras al vi: se vi trapasos la pordon de Morio, gardu vin.
– Mi ne iros, – diris Boromiro, – krom se la voĉdono de P tuta Kunularo kontraŭas min. Kion diras Legolaso kaj la etuloj? Certe la voĉo de l' Ringoportanto devus aŭdiĝi?
– Mi ne volas iri al Morio, – diris Legolaso.
La hobitoj diris nenion. Sam rigardis al Frodo. Finfine Frodo ekparolis.
– Mi ne volas iri, – li diris, – sed mi ankaŭ ne volas rifuzi la konsilon de Gandalfo. Mi petas, ke ne okazu voĉdonado, ĝis ni estos dormintaj antaŭ la demando. Gandalfo pli facile ricevos voĉojn en la matena lumo ol en tiu ĉi frida malhelo. Kiel la vento hurlas!
Post tiuj vortoj ĉiuj silentiĝis penseme. Ili aŭdis sibladon de la vento inter la rokoj kaj arboj, kaj ĉirkaŭis ilin hurlado kaj ululado en la malplenaj noktospacoj.
Subite Aragorno saltleviĝis.
– Kiel la vento hurlas! – li kriis. – Tio estas hurlado de lupoj. La vargoj jam venis okcidenten de l' Montoj!
– Ĉu do necesas atendi ĝis la mateno? – diris Gandalfo. – Statas, kiel mi ja diris. La persekutado komenciĝis! Eĉ se ni ĝisvivos la aŭroron, kiu nun deziros vojaĝi suden dum la nokto persekutate de l' sovaĝaj lupoj?
– Kiom malproksima estas Morio? – demandis Boromiro.
– Estis pordo sud-okcidente de Karadraso, proksimume dek kvin mejlojn laŭ birda flugo, eble dudek laŭ lupokuro, – respondis Gandalfo pezkore.
– Do ni ekiru tuj post ekheliĝo morgaŭ, se ni povos, – diris Boromiro. – Lupo aŭdebla pli malbonas ol orko tenebra.
– Vere! – diris Aragorno, malstriktigante sian glavon en ties ingo. – Sed kie vargo ululas, tie ankaŭ orko cirkulas.
– Se nur mi akceptus la konsilon de Elrondo, – murmuris Grinĉjo al Sam. – Mi ne taŭgas finfine. Ne sufiĉas en mi la sango de Bandobraso la Bovblekulo: tiuj ululoj frostigas al mi la sangon. Mi ne memoras iam senti min tiel mizera.
– Mia koro lokiĝas en miaj piedfingroj, s-ro Grinĉjo, – diris Sam. – Sed ni ankoraŭ ne estas manĝitaj, kaj kun ni estas kelkaj bravuloj. Kio ajn atendas maljunan Gandalfon, mi vetas, ke tio ne estas lupa stomako.
Por defendi sin dumnokte la Kunularo grimpis ĝis la supro de l' monteto sub kiu ili estis ŝirmintaj sin. Ĝin kronis nodaĵo da maljunaj torditaj arboj, ĉirkaŭ kiu kuŝis rompita cirklo da ŝtonegoj. Meze de tiu ili bruligis fajron, ĉar ne ekzistis espero, ke mallumo kaj silento gardos ilian spuron de eltrovo de l' ĉasantaj bestaroj.
Ĉirkaŭ la fajro ili eksidis, kaj tiuj, kiuj ne gardostaris, dormetis malserene. La kompatinda poneo Vilĉjo tremis kaj ŝvitis, kie ĝi staris. La hurlado de l' lupoj jam tute ĉirkaŭis ilin, foje pli foje malpli proksime. En la noktoprofundo multaj brilaj okuloj videblis rigardantaj ĉirkaŭ la monteto. Iuj venis preskaŭ ĝis la ŝtoncirklo. Ĉe breĉo en la cirklo estis videbla malhela lupfiguro, kiu fikse rigardis ilin. Ĝi eligis treman hurlon, kvazaŭ ĝi estus kapitano alvokante sian roton por ataki.
Gandalfo stariĝis kaj paŝis antaŭen, tenante alte sian bastonon.
– Aŭskultu, lupo de Saŭrono! – li kriis. – Jen estas Gandalfo. Fuĝu, se valoras al vi via fihaŭto! Mi ŝrumpigos vin de l' vosto ĝis la muzelo, se vi envenos tiun ĉi ringon.
La lupo murmuregis kaj per granda salto direktiĝis al ili. Tiumomente aŭdiĝis akra kordsonoro. Legolaso estis arkpafinta. Laŭtiĝis malbelega kriaĉo, kaj la saltanta figuro klakfalis sur la teron; la elfa sago trapikis ĝian gorĝon. La vaĉaj okuloj subite estingiĝis. Gandalfo kaj Aragorno paŝis antaŭen, sed la monteto estis senvivula; la ĉasantoj fuĝis. Ĉie ĉirkaŭe la mallumo silentiĝis, kaj neniu hurlado aŭdiĝis en la susura vento.
La nokto estis maljuna, kaj okcidente la malkreska luno subiradis, ekbrilante sporade tra la diseriĝantaj nuboj. Subite Frodo ekmoviĝe vekiĝis. Senaverte eksonis atakeme kaj sovaĝe ĉirkaŭ la kampo ŝtorma hurlado. Granda aro da vargoj estis kuniĝinta silente kaj nun atakis ilin de ĉiuj flankoj samtempe.
– Ĵetu hejtaĵon sur la fajron! – kriis Gandalfo al la hobitoj. – Elingigu viajn klingojn, kaj staru dorsaldorse!
En la saltanta lumo, kiam la freŝa ligno ekbrulis, Frodo ekvidis multajn grizajn figurojn transsalti la ŝtonringon. Pli kaj pli da ili sekvis. Tra la gorĝo de unu grandega unueveninto Aragorno pikpuŝis sian glavon; per larĝa svingo Boromiro senkapigis alian. Apud ili staris Gimlio sur la fortikaj kruroj disigitaj, svingante sian gnoman hakilon. La pafarko de Legolaso kantadis.
En la flagranta fajrolumo Gandalfo ŝajnis subite kreski: li altiĝis, granda minaca figuro kiel monumento de iu antikva reĝo el ŝtono starigita sur monto. Kliniĝante kvazaŭ nubo, li levis brulantan branĉon kaj paŝis renkonte al la lupoj. Ili retretis antaŭ li. Alten en la aeron li ĵetis la flamantan torĉon. Ĝi plibriliĝis per subita blanka radiado kiel fulmo; kaj lia voĉo ruliĝis tondre.
– Naur an edraith ammen! Naur dan i ngaurhoth! – li kriis.
Ekestis muĝo kaj krakado, kaj la arbo super li ekhavis foliojn kaj florojn de blindigaj flamoj. La fajro saltis de arbosupro al arbosupro. La tuta montoflanko estis kronita per flagranta lumo. La glavoj kaj tranĉiloj de l' defendantoj ekbrilis kaj flagris. La lasta sago de Legolaso ekbrulis en la aero dumfluge, kaj plonĝis brulante en la koron de granda lupestro. Ĉiuj aliaj fuĝis.
Malrapide la fajro formortis ĝis restis neniom krom falantaj cindroj kaj flagretoj; amara fumo spiralis superla bruligitaj arbostumpoj kaj forbloviĝis malhele de la monteto, dum la unua lumo de aŭroro aperis malhele sur la ĉielo. Iliaj malamikoj estis dispelitaj kaj ne revenis.
– Ĉu mi ne diris al vi, s-ro Grinĉjo? – diris Sam, eningante sian glavon. – Lupoj ne havos lin. Tio estis miriga, tute sendube! Preskaŭ forbrulis la haroj de sur mia kapo!
Kiam venis plena lumo de l' mateno, troveblis neniuj postsignoj de la lupoj, kaj ili vane serĉis la kadavrojn de l' mortintoj. Neniu postsigno de la batalo restis krom la fumnigraj arboj kaj la sagoj de Legolaso kuŝantaj sur la monteto. Ĉiuj estis nedifektitaj krom unu, kies sola postlasaĵo estis la pinto.
– Estis, kiel mi antaŭtimis, – diris Gandalfo. – Tiuj ne estis lupoj ordinaraj serĉantaj nutraĵon en la sovaĝejo. Ni manĝu rapide kaj foriru!
Tiun tagon la vetero ŝanĝiĝis denove, preskaŭ kvazaŭ ĝi estus regata de iu potenco, kiu ne plu bezonis neĝon, de kiam ili retretis de la pasejo, potenco, kiu nun volis havi klaran lumon, per kiu moviĝantoj en la sovaĝejo estus videblaj de malproksime. La vento turniĝadis dum la nokto de l' nordo al nord-okcidento, kaj nun ĝi forvelkis. La nuboj malaperis suden kaj la ĉielo remalfermiĝis, alta kaj blua. Kiam ili staris sur la montetoflanko, pretaj ekiri, pala sunlumo ekbrilis super la montopintoj.
– Ni devas atingi la pordon antaŭ la sunsubiro, – diris Gandalfo, – aŭ mi timas, ke ni tute ne atingos ĝin. Ne estas malproksime, sed nia vojo eble serpentumos, ĉar ĉi tie Aragorno ne povas gvidi nin; li malofte tramarŝis tiun ĉi regionon, kaj nur unu fojon mi estis sub la okcidenta muro de Morio, kaj tio okazis antaŭlonge.
» Tie ĝi troviĝas, – li diris, indikante foren sud-oriente, kie la flankoj de la montoj descendis apike en la ombrojn de siaj suboj. En la malproksimo estis malprecize videbla vico da nudaj klifoj, kaj meze de ili, pli alta ol la ceteraj, granda griza muro. – Kiam ni forlasis la pasejon mi kondukis vin suden, sed ne reen al nia elirpunkto, kiel eble rimarkis iuj el vi. Estas bone, ke mi tion faris, ĉar nun ni transiris malpli multajn mejlojn, kaj rapido necesas. Ni ekiru!
– Mi ne scias, kion ni esperu, – diris Boromiro malkontente, – ĉu ke Gandalfo trovos tion, kion li serĉas, aŭ lce alveninte la klifon ni trovos, ke la pordo estas por ĉiam perdita. Ĉiuj eblecoj ŝajnas malbonaj, kaj plej probable ŝajnas, ke ni estos trafitaj inter lupoj kaj la muro. Konduku antaŭen!
Gimlio nun marŝis antaŭe apud la sorĉisto, ĉar li tiel entuziasme volis alveni Morion. Kune ili gvidis la Kunularon reen al la montoj. La sola pravojo al Morio el okcidento estis kondukinta laŭ la fluejo de rivereto, Siranono, kiu elfluis de la klifosuboj proksime al la loko, kie staris la pordo. Sed aŭ Gandalfo erarvojis, aŭ la tereno ŝanĝiĝis dum la lastaj jaroj; ĉar li ne trovis la rivereton tie, kie li atendis trovi ĝin, nur kelkajn mejlojn sude de la elirpunkto.
La mateno proksimiĝis al tagmezo, kaj ankoraŭ la Kunularo vagis kaj baraktis en dezerta tereno el ruĝaj ŝtonoj. Nenie ili povis vidi ekbrilon de akvo aŭ aŭdi ties sonon. Ĉio estis sterila kaj seka. Iliaj koroj peziĝis. Ili vidis neniun vivantaĵon, kaj sur la ĉielo estis neniu birdo; sed kion alportos la nokto, se ĝi trafos ilin en tiu perditejo, neniu el ili volis pripensi.
Subite Gimlio, kiu iom urĝis antaŭe, alvokis ilin. Li staris sur teramaseto, indikante dekstren. Alrapidinte ili vidis sube profundan kaj mallarĝan kanalon. Ĝi estis malplena kaj silenta, kaj apenaŭ flueto de akvo moviĝis inter la brunaj kaj ruĝmakulitaj ŝtonoj de ĝia fundo; sed je la proksima bordo estis pado, multe rompita kaj kaduka, kiu serpentumis inter la ruiniĝintaj muroj kaj pavimŝtonoj de antikva ĉefvojo.
– Ha! Jen ĝi finfine! – diris Gandalfo. – Tie ĉi kuradis la fluo Siranono, la Pordo-rojo, kiel oni kutimis nomi ĝin. Sed kio okazis al la akvo, mi ne povas konjekti; ĝi antaŭe estis rapida kaj brua. Venu! Ni devas plurapidi. Ni malfruiĝas.
La Kunularo estis dolorpieda kaj laca; sed ili marŝis obstine laŭ la kruda serpentuma pado tra multaj mejloj. La suno pasis la zeniton kaj komencis okcidentiri. Post mallonga halto kaj rapida manĝo ili pluiris denove. Antaŭ ili la montoj minacis, sed ilia pado kuŝis en profunda terkavo kaj ili povis vidi nur la pli altajn ŝultrojn kaj la fore orientajn pintojn.
Fine ili alvenis abruptan kurbon. Tie la vojo, kiu estis deviinta suden inter la rando de l' kanalo kaj apika forfalo de la tero maldekstre, turniĝis kaj denove kondukis rekte orienten. Ĉirkaŭirinte la angulon, ili vidis antaŭ si malaltan klifon, proksimume tridekfutan, kun supro rompita kaj zigzaga. Trans ĝin gutetis akvoflueto, tra larĝa fendaĵo, kiu ŝajnis elĉizita de akvofalo iam forta kaj plena.
– Efektive ŝanĝiĝis la loko! – diris Gandalfo. – Sed ne eblas erari pri ĝi. Jen sola restaĵo de la ŝtupara Akvofalo. Se mi ĝuste memoras, ekzistis ŝtuparo tranĉita el la rokoj apud tiu, sed la ĉefa vojo forkurbiĝis maldekstren kaj grimpis per pluraj rondiroj ĝis la ebena tero supre. Antaŭe estis malprofunda valo post la akvofalo rekte ĝis la Muroj de Morio, kaj la Siranono trafluis ĝin kun la pado apude. Ni iru vidi, kia estas nun la situacio!
Ili trovis la ŝtonajn ŝtupojn sen malfaciloj, kaj Gimlio suprenkuris ilin rapide, sekvate de Gandalfo kaj Frodo. Kiam ili alvenis la supron ili vidis, ke ili ne povos pluiri laŭ tiu vojo, kaj la kialo de sekiĝo de l' Pordo-rojo riveliĝis. Malantaŭ ili la subiranta Suno plenigis la friskan okcidentan ĉielon per ekbrilanta oro. Antaŭ ili etendiĝis malhela senmova lago. Nek ĉielo nek sunsubiro speguliĝis sur ĝia morna supraĵo. Siranono estis digita kaj plenigis la tutan valon. Trans la malbonaŭgura akvo baŭmis larĝaj klifoj, kies severaj fruntoj palis en la velka lumo: definitivaj kaj nepaseblaj. Neniun indikon pri pordo aŭ enirejo, nek fendeton aŭ splitiĝon Frodo povis vidi sur la minaca ŝtono.
– Jen estas la Muroj de Morio, – diris Gandalfo, fingromontrante trans la akvon. – Kaj tie iam staris la Pordo, la elfa Pordo fine de la vojo el Holino, laŭ kiu ni alvenis. Sed tiu ĉi vojo estas barita. Neniu el la Kunularo volos tranaĝi tiun mornan akvon je la tagofino, mi supozas. Ĝi aspektas misefika.
– Ni devas trovi vojon ĉirkaŭ la nordan randon, – diris Gimlio. – La unua farotaĵo de l' Kunularo estas suprengrimpi per la ĉefa pado kaj vidi, kien tiu kondukos nin. Eĉ se lago ne ekzistus, ni ne povus suprenigi nian ŝarĝponeon per tiu ĉi ŝtuparo.
– Sed ĉiuokaze ni ne povos kunirigi la kompatindan beston en la Minejojn, – diris Gandalfo. – La vojo sub la montoj estas vojo malluma, kaj troviĝas lokoj tiel mallarĝaj kaj apikaj, ke ĝi ne povos tie treti, eĉ se ni povos.
– Povra Vilĉjo! – diris Frodo. – Mi ne antaŭvidis tion. Kaj povra Sam! Mi scivolas, kion li diros?
– Mi bedaŭras, – diris Gandalfo. – Kompatinda Vilĉjo estas utila kunulo, kaj dolorigas mian koron lasi ĝin. Mi preferus vojaĝi malpli ŝarĝite kaj kunportus neniun beston, precipe ne tiun, kiun Sam amas, se mi akceptigus mian deziron. Mi timis la tutan tempon, ke ni estos devigataj sekvi tiun ĉi vojon.
La tago proksimiĝis al sia fino, kaj malvarmaj steloj ekbrilis sur la ĉielo alte super la sunsubiro, kiam la Kunularo, laŭeble rapide, grimpis la deklivojn kaj alvenis la bordon de l' lago. Larĝe ĝi ŝajnis ne pli ol dudek aŭ tridek paŝojn en la plej larĝa loko. Kiom ĝi foretendiĝis suden ili ne povis vidi per la velkanta lumo; sed ĝia norda fino troviĝis ne pli ol duonmejlon de ilia starpunkto, kaj inter la ŝtonplenaj firstoj, kiuj ĉirkaŭis la valon, kaj la rando de l' akvo estis eĝo de aperta tero. Ili rapidis antaŭen, ĉar ili devis trairi unu-du mejlojn antaŭ ol atingi la lokon sur la kontraŭa bordo, al kiu Gandalfo celis; kaj poste li ankoraŭ devis trovi la pordon.
Kiam ili alvenis la plej nordan angulon de la lago, ili trovis mallarĝan golfeton, kiu baris ilian vojon. Ĝi estis verda kaj stagna, elpuŝita kvazaŭ ŝlima brako al la enfermantaj montetoj. Gimlio paŝis antaŭen netimigite, kaj trovis, ke la akvo estas malprofunda, ne pli ol ĝismaleola ĉe la rando. Malantaŭ li ili marŝis spalire, zorge trovante sian vojon, ĉar sub la loloplenaj flakoj estis ŝtonoj glitigaj kaj grasaj, kaj surpaŝado estis perfidema. Frodo ektremis pro abomeno je tuŝo de l' malhela malpura akvo sur la piedoj.
Dum Sam, lasta el la Kunularo, kondukis Vilĉjon supren al la seka tero je la kontraŭa flanko, aŭdiĝis mallaŭta sono: siblo sekvata de plaŭdo, kvazaŭ fiŝo perturbus la senmovan supraĵon de la akvo. Rapide turninte sin, ili vidis ondetojn, ombre nigrarandajn en la velka lumo: grandaj ringoj etendiĝis foren de punkto malproksime sur la lago. Aŭdiĝis bobela sono, kaj sekvis silento. La krepusko profundiĝis, kaj la lastajn radiojn de la sunsubiro vualis nuboj.
Gandalfo nun iris rapidege, kaj la aliaj sekvis laŭeble rapide. Ili atingis la strion de seka tero inter la lago kaj la klifoj: ĝi estis mallarĝa, ofte malpli ol dekpaŝa, kaj ŝarĝita de falintaj rokoj kaj ŝtonoj; sed ili trovis vojon, premante sin al la klifo, forrestante de la malhela akvo laŭpove. Unu mejlon sude laŭ la bordo ili alvenis ileksarbustojn. Stumpoj kaj mortaj branĉoj putris en la malprofunda akvo, verŝajne restaĵo de iamaj densejoj, aŭ de dornarbaro, kiu iam randis la vojon trans la dronintan valon. Sed proksime sub la klifo staris, ankoraŭ fortaj kaj vivantaj, du altaj arboj, pli grandaj ol iuj ajn ileksoj iam viditaj aŭ imagitaj de Frodo. Iliaj radikegoj disvastiĝis de la muro ĝis la akvo. Sub la baŭmaj klifoj ili aspektis nuraj arbustoj, kiam vidataj en la malproksimo de l' supro de l' Ŝtuparo; sed nun ili etendiĝis super la kapoj, rigidaj, malhelaj kaj silentaj, kreante profundajn noktombrojn ĉirkaŭ siaj suboj, starante kiel sentinelaj pilastroj je la fino de la vojo.
– Nu, jen ni estas finfine! – diris Gandalfo. – Ĉi tie finiĝis la elfa vojo el Holino. Ilekso estas blazono de l' popolo de tiu lando, kaj ili plantis ĝin ĉi tie por signi la limon de sia regno; ĉar la Okcidenta pordo estis farita ĉefe por ilia uzado dum ilia intertraktado kun Morio. Tiuj estis tagoj pli feliĉaj, kiam ankoraŭ ekzistis foje proksima amikeco inter personoj diversrasaj, eĉ inter gnomoj kaj elfoj.
– Ne kulpis la gnomoj, ke la amikeco velkis, – diris Gimlio.
– Mi ne aŭdis, ke kulpis la elfoj, – diris Legolaso.
– Mi aŭdis pri ambaŭ, – diris Gandalfo; – kaj mi ne juĝesprimos nun. Sed mi petegas, ke almenaŭ vi, Legolaso kaj Gimlio, estu amikoj, kaj helpu min. Mi bezonas vin ambaŭ. La pordo estas fermita kaj kaŝita, kaj ju pli baldaŭ ni trovos ĝin, des pli bone. Nokto proksimiĝas!
Turninte sin al la aliaj, li diris:
– Dum mi serĉos, bonvolu prepari vin por eniri la Minejojn. Ĉar ĉi tie bedaŭrinde ni devas adiaŭi nian bravan ŝarĝbeston. Vi devas flankenmeti multajn aĵojn, kiujn ni kunportis kontraŭ malfavora vetero: tion vi ne bezonos interne, nek, espereble, kiam ni trapasos kaj pluvojaĝos suden. Anstataŭe, ĉiu el ni devos porti parton de tio, kion la poneo portis, precipe manĝaĵon kaj la akvujojn.
– Sed vi ne povas forlasi kompatindan Vilĉjon en tiu ĉi senespera loko, s-ro Gandalfo! – kriis Sam, kolera kaj ĉagrenita. – Tion mi ne akceptos, kaj jen vi havas. Kiam ĝi estas veninta tiel malproksimen kaj tiel plu!
– Mi bedaŭras, Sam, – diris la sorĉisto. – Sed kiam la Pordo malfermiĝos, laŭ mia opinio vi ne povos treni internen vian Vilĉjon, en la longan mallumon de Morio. Vi devos elekti inter Vilĉjo kaj via mastro.
– Li sekvus s-ron Frodo en kavernon de drako, se mi kondukus lin, – protestis Sam. – Estas ne malpli ol murde lin forsendi, kiam ĉirkaŭas ĉiuj tiuj lupoj.
– Estos multe malpli ol murde, mi esperas, – diris Gandalfo. Li metis sian manon sur la kapon de l' poneo, kaj parolis per mallaŭta voĉo. – Iru kun vortoj gardaj kaj gvidaj. Vi estas saĝa besto, kaj lernis multon en Rivendelo. Trovu vojon al lokoj, kie vi trovos herbon, kaj tiel venu al la domo de Elrondo, aŭ kien ajn vi volas iri.
» Jen, Sam! Li havos tute saman eblecon eskapi lupojn, kiel ni.
Sam staris malafable apud la poneo kaj redonis neniun respondon. Vilĉjo, ŝajne komprenante bone, kio okazas, premiĝis al li, metante sian nazon alla orelo de Sam. Sam ekploris, kaj fuŝmanipulis la rimenojn, forprenante ĉiujn pakaĵojn de la poneo kaj ĵetante ilin teren. La aliaj dispartigis la aĵojn, amasigante ĉion, kion oni povus postlasi, kaj dividante la ceteron.
Farinte tion, ili turniĝis por rigardi Gandalfon. Ŝajnis, kvazaŭ li farus nenion. Li staris inter la du arboj rigardante la sensignan muron de la klifo, kvazaŭ li traborus per la okuloj truon ŝur ĝi. Gimlio disvagis, frapante ie-tie la ŝtonon per sia hakilo. Legolaso estis premita al la roko, kvazaŭ aŭskultante.
– Nu, jen ni estas tute pretaj, – diris Gaja; – sed kie estas la pordo? Mi vidis neniun indikon pri ĝi.
– Gnomaj pordoj ne estas faritaj por esti videblaj kiam fermitaj, – diris Gimlio. – Ili estas nevideblaj, kaj iliaj propraj mastroj ne povas ilin trovi aŭ malfermi, se ilia sekreto estas forgesita.
– Sed tiu ĉi Pordo ne estis farita por esti sekreto konata nur al gnomoj, – diris Gandalfo, subite ekvigliĝante kaj sin returninte. – Krom se ĉio tute ŝanĝiĝis, okuloj, kiuj scias kion serĉi, povas malkovri la signojn.
Li marŝis antaŭen al la muro. Ĝuste inter la ombroj de la arboj estis glata spaco, kaj trans tiu li pasigis tien-reen siajn manojn, murmurante subvoĉe vortojn. Poste li retropaŝis.
– Rigardu! – li diris. – Ĉu vi jam vidas ion?
La luno nun brilis sur la grizan rokvizaĝon; sed dum kelka tempo ili povis vidi nenion alian. Poste malrapide sur la surfaco, kie pasis la manoj de l' sorĉisto, aperis malklaraj linioj, kiel sveltaj vejnoj da arĝento etendiĝantaj en la ŝtono. Unue ili ne estis pli ol palaj filandraĵoj, tiel fajnaj, ke ili nur ekbrilis sporade, kie la Luno trafis ilin, sed grade ili plilarĝiĝis kaj pliklariĝis, ĝis la desegnon oni povis diveni.
Ĉe la supro, tiel alte kiel Gandalfo povis atingi, estis arkaĵo de interplektitaj literoj de la elfa skribmaniero. Sube, kvankam la fadenoj estis diversloke malklaraj aŭ rompitaj, estis videblaj konturoj de amboso kaj martelo, super kiuj estis krono kun sep steloj. Sube de tiuj estis du arboj, portante po krescentan lunon. Pli klare ol ĉiuj ĉi forte brilis meze de la pordo unuopa stelo kun multaj radioj.
– Tiuj estas la emblemoj de Durino! – kriis Gimlio.
– Kaj jen la Arbo de l' Altaj Elfoj! – diris Legolaso.
– Kaj la Stelo de l' Domo de Feanoro, – diris Gandalfo. – Ili estas kreitaj el ithildin, kiu spegulas nur stellumon kaj lunlumon, kaj dormas ĝis ĝi estas tuŝita de iu, kiu elparolas vortojn jam delonge forgesitajn en Mez-Tero. Pasis longa tempo, de kiam mi aŭdis ilin, kaj mi pensis profunde antaŭ ol mi povis revoki ilin en mian menson.
– Kion diras la skribaĵo? – demandis Frodo, kiu provis deĉifri la surskribon sur la arkaĵo. – Mi supozis, ke mi konas la elfajn literojn, sed tiujn mi ne scias legi.
– La vortoj estas laŭ la elf-lingvo de la Okcidento de Mez-Tero dum la Praaj Tagoj, – respondis Gandalfo. – Sed ili diras nenion gravan al ni. Ili diras nur: La Pordoj de Durino, Mastro de Morio. Parolu, amiko, kaj eniru. Kaj sube estas skribita ete kaj malforte: Mi, Narvio, faris ilin, Celebrimboro de Holino desegnis tiujn ci signojn.
– Kion ĝi celas per parolu, amiko, kaj eniru? – demandis Gaja.
– Tio estas sufiĉe klara, – diris Gimlio. – Se vi estas amiko, diru la pasvorton, kaj la pordo malfermiĝos, kaj vi povos eniri.
– Jes, – diris Gandalfo, – tiu pordo estas probable regata per vortoj. Iuj gnomaj pordoj malfermiĝas nur je specialaj horoj, kaj por apartaj personoj; kaj iuj havas serurojn kaj ŝlosilojn, kiuj estas tamen bezonataj, kiam ĉiuj necesaj horoj kaj vortoj estas konataj. Tiu ĉi pordo havas neniun ŝlosilon. Dum la tagoj de Durino ĝi ne estis sekreta. Ĝi kutime staris malfermita kaj pordogardantoj sidis ĉi tie. Sed se ili estis malfermitaj, ĉiu kiu konis la malferman vorton povis ĝin diri kaj trapasi. Almenaŭ, tiel estas registrite, ĉu ne, Gimlio?
– Estas, – diris la gnomo. – Sed kia estis la vorto, tio ne estas rememorata. Narvio kaj lia metieco kaj ĉiuj liaj similuloj malaperis de la tero.
– Sed ĉu ne vi konas la vorton, Gandalfo? – demandis Boromiro surprizite.
– Ne! – diris la sorĉisto.
La aliaj aspektis konsternite; nur Aragorno, kiu bone konis Gandalfon, restis silenta kaj senperturba.
– Do kiom utilis treni nin al tiu ĉi malbenita loko? – kriis Boromiro, retrorigardante ektreme al la malhela akvo. – Vi diris al ni, ke vi iam trapasis la Minejojn. Kiel tio povis okazi, se vi ne sciis, kiel eniri?
– La respondo al via unua demando, Boromiro, – diris la sorĉisto, – estas ke la vorton mi ne konas – ĝis nun. Sed ni baldaŭ vidos. Kaj, – li aldonis, kun ekbrilo en l' okuloj sub la vilaj brovoj, – vi rajtos demandi, kiom utilas miaj faroj, kiam ili pruviĝos senutilaj. Rilate vian alian demandon: ĉu vi dubas mian rakonton? Aŭ ĉu restas al vi neniom da sagaco? Mi ne eniris laŭ tiu ĉi vojo. Mi alvenis el la oriento.
» Se vi volas scii, mi diros al vi, ke tiu ĉi pordo malfermiĝas elen. El interne oni povas ŝovmalfermi ĝin per la manoj. El ekstere nenio movos ĝin krom la ordona sorĉaĵo. Oni ne povas devigi malfermon enen.
– Kion vi intencas fari, do? – demandis Grinijo, netimigite de l' vilaj brovoj de la sorĉisto.
– Bati la pordon per via kapo, Peregrino Tjuko, – diris Gandalfo.
– Sed se tio ne frakasos ĝin, kaj al mi estos permesata iom da trankvilo sen stultaj demandoj, mi serĉos la malfermajn vortojn. Mi iam konis ĉiun sorĉaĵon en ĉiuj lingvoj de elfoj, homoj aŭ orkoj, kiujn oni iam ajn uzis tiucele. Mi povas ankoraŭ memori centon da ili sen fosado en mia menso. Sed nur kelkaj provoj, ŝajnas al mi, estos bezonataj; kaj mi ne devos peti Gimlion pri vortoj de l' sekreta gnom-lingvo, kiun ili instruas al neniu. La malfermaj vortoj estis elfaj, kiel la skribado sur la arkaĵo: tio ŝajnas certa.
Li denove alpaŝis la rokon, kaj tuŝis leĝere per sia bastono la arĝentan stelon en la mezo sub la signo de l' amboso.
Annon edhellen, edro hi ammen!
Fennas nogothrim, lasto beth lammen!
li diris per komanda voĉo. La arĝentaj linioj velkis, sed la sensigna griza ŝtono ne moviĝis.
Multfoje li ripetis tiujn vortojn laŭ diversaj ordoj, aŭ variigis ilin. Poste li provis aliajn sorĉaĵojn, unu post alia, parolante jen pli rapide kaj pli laŭte, jen mallaŭte kaj malrapide. Poste li elparolis multajn unuopajn vortojn de la elfa lingvo. Nenio okazis. La klifo baŭmis en la nokton, la sennombraj steloj ekbrulis, la vento fride blovis, kaj la pordo restis senmova.
Denove Gandalfo aliris la muron, kaj levinte alte siajn brakojn li parolis laŭ tonoj de komando kaj koleriĝo.
– Edro, edro! – li kriis, kaj frapis la rokon per sia bastono. – Malfermiĝu, malfermiĝu! – li kriegis, kaj sekvis tion per la sama ordono en ĉiu lingvo iam ajn parolita en la Okcidento de Mez-Tero. Poste li ĵetis sian bastonon sur la teron, kaj sidiĝis silente.
Tiumomente de malproksime la vento alportis al iliaj aŭskultantaj oreloj hurladon de lupoj. Vilĉjo ektremis pro timo, kaj Sam saltis al ĝia flanko kaj flustris mallaŭte al ĝi.
– Ne lasu ĝin forkuri! – diris Boromiro. – Ŝajnas al mi, ke ni ankoraŭ bezonos ĝin, se la lupoj nin ne trovos. Kiom mi malamegas tiun ĉi filagon! – Li klinis sin kaj preninte ŝtonegon ĵetis ĝin en la malhelan akvon.
La ŝtono malaperis kun softa frapo; sammomente okazis viŝo kaj bobelo. Grandaj ondiĝantaj ringoj formiĝis sur la surfaco ĉirkaŭ la loko, kie falis la ŝtono, kaj tiuj moviĝis malrapide al la subo de l' klifo.
– Kial vi faris tion, Boromiro? – diris Frodo. – Ankaŭ mi malamegas tiun ĉi lokon, kaj mi timas. Mi ne scias pro kio: ne lupoj, nek la mallumo malantaŭ la pordo, sed io alia. Mi timas la lagon. Ne perturbu ĝin!
– Se nur ni povus foriri! – diris Gaja.
– Kial Gandalfo ne faras ion rapide? – diris Grinĉjo.
Gandalfo malatentis ilin. Li sidis kun klinita kapo, aŭ malespere aŭ zorge penseme. La morna hurlado de l' lupoj aŭdiĝis denove. La ondiĝoj sur la akvo kreskis kaj pliproksimiĝis; iuj jam lekis la bordon. Kun subito, kiu timigis ilin ĉiujn, la sorĉisto saltstariĝis. Li estis ridanta.
– Jen mi havas! – li kriis. – Kompreneble, kompreneble! Absurde simpla, kiel la plimultaj enigmoj, kiam vi trovas la respondon.
Enmaniginte sian bastonon, li ekstaris antaŭ la roko kaj diris per klara voĉo:
– Mellon!
La stelo ekbrilis mallonge kaj denove velkis. Poste, silente, granda pordo konturiĝis, kvankam nek fendeto nek kunmeto estis videbla pli frue. Malrapide ĝi disiĝis meze kaj svingiĝis elen, colon post colo, ĝis ambaŭ klapoj apogiĝis al la muro. Tra la malfermaĵo estis videbla ombreca ŝtuparo, kiu supreniris apike; sed preter la unuaj ŝtupoj la mallumo pli profundis ol la nokto. La Kunularo rigardis mirigite.
– Mi malpravis finfine, – diris Gandalfo, – kaj ankaŭ Gimlio, Gaja, ĉu vi kredas, montris la ĝustan vojon. La malferma vorto estis skribita sur la arkaĵo la tutan tempon! La traduko devis esti: Diru “Amiko” kaj eniru. Mi devis nur elparoli la elfan vorton amiko kaj la pordo malfermiĝis. Tute simpla. Tro simpla por klera konmajstro dum tiuj ĉi suspektemaj tagoj. Tiuj estis tagoj pli feliĉaj. Nun ni ekiru!
Li paŝis antaŭen kaj metis piedon sur la unuan ŝtupon. Sed tiumomente okazis pluraj aferoj. Frodo sentis, ke io kaptas lian maleolon, kaj li falis kriante. Vilĉjo sovaĝe timhenis, turniĝis kaj forkuris laŭ la lagobordo en la mallumon. Sam saltis post ĝin, poste aŭdinte la krion de Frodo li rekuris, plorante kaj sakrante. La aliaj svinge turniĝis kaj vidis ŝaŭmi la akvon de l' lago, kvazaŭ serpentaro alnaĝus de la suda fino.
El la akvo longa sinua tentaklo estis rampinta; ĝi estis palverda, fosforeska kaj malseka. Ĝia fingrohava finaĵo kaptis la piedon de Frodo kaj trenis lin en la akvon. Sam surgenue nun hakis ĝin per tranĉilo.
La tentaklo rezignis pri Frodo, kaj Sam fortiris lin, vokante por helpo. Dudek aliaj tentaldoj elvenis ondiĝe. La malhela akvo ŝaŭmis, kaj la aero haladzis.
– Tra la pordon! Supren laŭ la ŝtuparo! Rapide! – kriis Gandalfo retrosaltante. Instigante ilin forlasi la hororon, kiu ŝajnis enradikigi en la teron ĉiujn krom Sam, li pelis ilin antaŭen.
Nur ĝustatempe. Sam kaj Frodo supreniris nur unu-du ŝtupojn, kaj Gandalfo apenaŭ ekgrimpis, kiam la palpantaj tentakloj tordiĝe transis la mallarĝan bordon kaj ekpalpis la klifmuron kaj la pordon. Unu tordiĝis trans la sojlon rebrilante sub la stellumo. Gandalfo turniĝis kaj paŭzis. Se li pripensis, kiu vorto fermos denove la pordon de interne, tio ne necesis. Multaj volviĝantaj brakoj kaptis ambaŭflanke la pordoklapojn kaj per terura forto svingis ilin. Kun frakasa eĥo ili klakfermiĝis, kaj ĉia lumo estis perdita. Bruo de ŝirado kaj krakado aŭdiĝis obtuze tra la peza ŝtono.
Sam, kroĉiĝinte al la brako de Frodo, kolapsis sur ŝtupon en la nigra mallumo.
– Kompatinda Vilĉjo! – li diris per sufokiĝa voĉo. – Kompatinda Vilĉjo! Lupoj kaj serpentoj! Sedla serpentoj tro perturbis lin. Mi devis elekti, s-ro Frodo. Vin mi devis akompani.
Ili aŭdis Gandalfon resubeniri la ŝtuparon kaj puŝi sian bastonon kontraŭ la pordon. Ekskuiĝis la ŝtono kaj la ŝtuparo tremis, sed la pordo ne malfermiĝis.
– Nu, nu! – diris la sorĉisto. – La pasejo estas barita jam malantaŭ ni, kaj restas nur unu elirejo – aliflanke de la montoj. Mi timas pro la bruo, ke ŝtonegoj estas amasigitaj, kaj la arboj elradikitaj, kaj ĵetitaj al la pordo. Mi bedaŭras, ĉar la arboj estis belaj, kaj staradis tiom longe.
– Mi sentis, ke proksimas io fia, ekde kiam mia piedo tuŝis la akvon, – diris Frodo. – Kio estis tiu aĵo, aŭ ĉu ili estis multaj?
– Mi ne scias, – respondis Gandalfo; – sed ĉiujn tentaklojn gvidis unuopa celo. lo rampis, aŭ estis elpelita el malhelaj akvoj sub la montoj. En la profundejoj de la mondo estas kreaĵoj pli praaj kaj pli fiaj ol orkoj!
Li ne voĉigis sian penson, ke kio ajn estis la lagloĝanto, ĝi kaptis Frodon unue el la tuta Kunularo.
Boromiro murmuris subvoĉe, sed la eĥanta ŝtono plialtigis la sonon al raŭka flustro aŭdebla de ĉiuj:
– En la profundejoj de la mondo! Kaj tien ni iras kontraŭ mia volo. Kiu kondukos nin nun en tiu ĉi mortiga mallumo?
– Mi, – diris Gandalfo, – kaj Gimlio marŝos kun mi. Sekvu mian bastonon!
Antaŭenirante laŭ la granda ŝtuparo, li tenis alte sian bastonon, kaj de ties pinto vidiĝis malbrila radiado. La larĝa ŝtuparo estis fortika kaj sendifekta. Ducent ŝtupojn ili kalkulis, larĝajn kaj malprofundajn; kaj ĉe la supro ili trovis arkaĵan koridoron kun ebena planko kondukantan antaŭen en la malhelon.
– Ni sidu por ripozi kaj ion manĝi, ĉi tie en la koridoiOs ti al ke ni ne trovas manĝoĉambron! – diris Frodo. Li jam komencis forskuila timegon pro l' kroĉiĝintabrako, kaj subite li spertis ekstreman malsaton.
Ĉiuj bonvenigis la proponon; kaj ili sidiĝis sur la supraj ŝtupoj, malhelaj figuroj en la malhelo. Post la manĝo, Gandalfo donis al ĉiuj po trian gluteton de l' miruvoro de Rivendelo.
– Ne multe pli longe ĝi haveblos, mi timas, – li diris, – sed ŝajnas al mi, ke ni bezonas ĝin post tiu teruraĵo ĉe la pordo. Kaj krom se ni ege bonŝancos, ni bezonos la tutan restaĵon antaŭ ol ni vidos la alian flankon! Traktu zorge ankaŭ la akvon! Ekzistas en la Minejoj multaj rojoj kaj putoj, sed ili estas netuŝindaj. Ni eble ne havos okazon plenigi niajn ujojn kaj botelojn ĝis ni descendos en Dimrilan Valon.
– Kiom longe tio postulos? – demandis Frodo.
– Mi ne scias, – respondis Gandalfo. – Tio dependas de multaj hazardoj. Sed rektire, sen akcidento aŭ vojperdo, ni bezonos tri aŭ kvar marŝadojn, mi konjektas. Ne povas temi pri malpli ol kvardek mejloj de la Okcidenta ĝis la Orienta pordo laŭ rekta linio, kaj la vojo eble serpentumos multe.
Post nur mallonga ripozo ili denove ekiris. Ĉiuj tre volis kompletigi la vojaĝon kiel eble plej rapide kaj volonte pretis, malgraŭ laco, daŭrigi la marŝadon dum pluraj horoj. Gandalfo marŝis la unua, kiel antaŭe. Per sia maldekstra mano li alte tenis sian glimantan bastonon, kies lumo montris nur la teron antaŭ liaj piedoj; per la dekstra li tenis sian glavon Glamdringo. Malantaŭ li marŝis Gimlio, kies okuloj ekbriletis pro l' malforta lumo dum li turnis sian kapon de flanko al flanko. Malantaŭ la gnomo marŝis Frodo, kaj li estis elingiginta la mallongan glavon Piko. Neniom ekbrilis la klingoj de Piko aŭ de Glamdringo; kaj tio estis iom konsola, ĉar estante faraĵoj de l' elfaj forĝistoj dum la Praaj T agoj, tiuj glavoj brilis per malvarma lumo, se proksimis iuj orkoj. Malantaŭ Frodo iris Sam, poste Legolaso, la junaj hobitoj kaj Boromiro. En la mallumo malantaŭe, severa kaj silenta, marŝis Aragorno.
La koridoro plurfoje turniĝis kaj poste ekiris malsupren. Ĝi daŭre descendis dum longa tempo antaŭ ol ĝi denove niveliĝis. La aero iĝis varmega kaj sufoka, sed ĝi ne estis malpura, kaj kelkfoje ili sentis sur siaj vizaĝoj kurentojn da aero pli malvarmeta, eliranta el duone konstateblaj breĉoj en la muroj. Tiuj estis multaj. Per la pala radiado de l' bastono de la sorĉisto, Frodo ekvidetis ŝtuparojn, arkaĵojn kaj aliajn koridorojn kaj tunelojn, deklivantajn supren, apike subirajn aŭ malfermiĝantajn sensigne malhele je ambaŭ flankoj. Ĝi estis konfuza super ĉia memorebleco.
Gimlio malmulte helpis Gandalfon, krom per sia brava kuraĝo. Almenaŭ lin ne ĝenis, kiel la plimultajn aliajn, la simpla mallumo mem. Ofte la sorĉisto konsultis lin ĉe lokoj, kie la vojelekto estis dubinda, sed ĉiam Gandalfo havis la decidan voĉon. La Minejoj de Morio estis grandaj kaj komplikaĵ super la imago de Gimlio, filo de Gloino, malgraŭ tio, ke li estis gnomo de l' monta gento. Al Gandalfo la svagaj memoroj pri vojaĝo antaŭlonge nun malmulte helpis, sed eĉ en la malhelo kaj malgraŭ ĉiuj serpentumoj de l' vojo li sciis, kien li volas iri, kaĵ li ne hezitis, se troviĝis pado kondukanta al lia celo.
– Ne timu! – diris Aragorno. Estis paŭzo pli longa ol kutime, kaj Gandalfo kaj Gimlio interflustradis; la aliaj amasiĝis malantaŭe, zorgoplene atendante. – Ne timu! Mi akompanis lin dum multaj vojaĝoj, eĉ se neniam sur vojo tiom malluma; kaj en Rivendelo estas rakontoj pri pli grandaj liaj faroj ol tiuj, kiujn mi ĉeestis. Li ne devios – se pado trovebla ekzistas. Li enkondukis nin ĉi tien spite al niaj timoj, sed li elkondukos nin denove, kiom ajn tio kostos al li. Li pli certe trovas la vojon hejmen en blindiga nokto, ol la katoj de l' Reĝino Berutiela.
Estis feliĉe por la Kunularo, ke ĝi havis tian gvidanton. Mankis hejtaĵo kaj ebleco krei torĉojn, ĉar pro la frenezeca baraktado ĉe la pordo multaj aĵoj estis postlasitaj. Sed sen iu ajn lumo ili certe trafus malsukcesigojn. Ne nur troviĝis multaj vojoj elekteblaj, sed en multaj lokoj estis truoj kaj enfalejoj, kaj malhelaj putoj apudpade, pro kiuj iliaj pasantaj paŝoj reeĥis. Ekzistis fendaĵoj kaj abismetoj en la muroj kaj planko, kaj de tempo al tempo apertiĝis fendo antaŭ iliaj piedoj. La plej larĝa estis sepfuta, kaj longan tempon bezonis Grinĉjo antaŭ ol li ekhavis sufiĉe da kuraĝo por transsalti la timigan truon. Bruo de kirliĝanta akvo leviĝis de malproksima subo, kvazaŭ iu granda muelrado turniĝus en la profundo.
– ŝnuro! – murmuris Sam. – Mi sciis, ke ĝi mankos al mi, se mi ne kunportas ĝin!
Ju pli oftiĝis tiuj danĝeroj, des malpli rapide ili marŝis. Jam ŝajnis, ke ili tretis pluen, pluen, senfine ĝis la radikoj de l' monto. Ili estis pli ol lacaj, tamen ne havigis konsolon la penso pri halto ie. La spirito de Frodo fortiĝis dum kelka tempo post lia eskapo, kaj post manĝado kaj gluto de l' likvoro; sed nun trarampis en li sento de maltrankvilo kreskanta al timego. Kvankam li estis kuracita en Rivendelo post la tranĉilbato, tiu severa vundo ne estis sen postefiko. Liaj sentumoj estis pli akraj kaj pli konstatis aferojn nevideblajn. Unu indiko pri ŝanĝiĝo, kiun li baldaŭ rimarkis, estis, ke li kapablis pli multon vidi en la malhelo ol iu ajn el siaj kunuloj, eble escepte de Gandalfo. Kaj li estis ĉiuokaze portanto de la Ringo: ĝi pendis sur sia ĉeno sur lia brusto, kaj kelkfoje ŝajnis tre peza. Li sentis certecon de fio antaŭe kaj malantaŭe. sed li diris nenion. Li tenis pli firme la tenilon de sia glavo kaj persiste pluins.
La Kunularo malantaŭ li malofte parolis, kaj tiam nur per hastaj flustroj. Aŭdiĝis neniu sono krom la sono de la propraj piedoj; obtuza stompo de l' gnomaj botoj de Gimlio; peza paŝado de Boromiro; leĝeraj paŝoj de Legolaso; mallaŭta apenaŭ aŭdebla frapetado de hobitaj piedoj; kaj en la malantaŭo la malrapidaj firmaj piedsonoj de Aragorno kun ties longa paŝo. Kiam ili haltis momente ili aŭdis tute nenion, krom foje okaza mallaŭta fluetado kaj gutado de nevidebla akvo. Tamen Frodo komencis aŭdi aŭ imagi, ke li aŭdas ion alian: similan al malforta sono de molaj nudaj piedoj. Ĝi neniam sufiĉe laŭtis aŭ proksimis, ke li estu certa, ke li aŭdas ĝin; sed komenciĝinte, ĝi neniam ĉesis, dum la Kunularo iradis. Sed ĝi ne estis eĥo, ĉar kiam ili haltis ĝi plu frapetadis sola, kaj poste senmoviĝis.
Estis jam post la noktiĝo, kiam ili eniris la Minejon. Ili progresis dum pluraj horoj kun nur mallongaj haltoj, kiam Gandalfo alvenis sian unuan gravan dilemon. Antaŭ li staris larĝa malhela arkaĵo kondukanta al tri koridoroj: ĉiuj iris laŭ la sama ĝenerala direkto orienten, sed la maldekstra koridoro plonĝis suben, dum la dekstra supreniris, kaj la meza vojo ŝajnis pluiri, glata, ebena kaj nivela sed tre mallarĝa.
– Mi tute ne memoras tiun ĉi lokon! – diris Gandalfo, starante hezite sub l' arkaĵo. Li alte tenis sian bastonon, esperante trovi iun indikon aŭ surskribon, kiu eble helpus lian elekton; sed nenio tia estis videbla. – Mi estas tro laca por decidi, – li diris, skuante sian kapon. – Kaj mi supozas, ke vi ĉiuj estas tiel lacaj kiel mi, aŭ pli lacaj. Prefere ni haltu ĉi tie dum la restaĵo de la nokto. Vi scias, kion mi celas! Ĉi tie estas ĉiam mallume; sed ekstere la malfrua luno rajdas okcidenten kaj la meza nokto jam pasis.
– Kompatinda Vilĉjo! – diris Sam. – Mi scivolas, kie li estas. Espereble tiuj lupoj ankoraŭ ne trafis lin.
Maldekstre de l' granda arkaĵo ili trovis ŝtonan pordon; ĝi estis duone fermita, sed svingiĝis malantaŭen facile pro milda ŝovo. Post ĝi ŝajnis etendiĝi larĝa ĉambro ĉizita el la roko.
– Zorge! Zorge! – kriis Gandalfo, kiam Gaja kaj Grinĉjo ŝoviĝis antaŭen, kontentaj trovi lokon, kie ili povus ripozi kun almenaŭ iomete pli forta sento pri ŝirmateco ol en la aperta koridoro. – Zorge! Vi ankoraŭ ne scias, kio enestas. Mi iros la unua.
Li eniris singarde, kaj la aliaj spaliris malantaŭe.
– Jen! – li diris, indikante per sia bastono la mezon de l' planko. Antaŭ liaj piedoj ili vidis grandan rondan truon kiel supron de puto. Rompitaj rustaj ĉenoj kuŝis rande kaj subeniris en la nigran ŝakton. Ŝtoneroj kuŝis proksime.
– Iu el vi povis enfali kaj ankoraŭ scivoli, kiam vi frapos la fundon, – diris Aragorno al Gaja. – Lasu la gvidanton iri la unua, dum tian vi havas.
– Tio ĉi ŝajnas estinti gardista ĉambro, kreita por vaĉado de l' tri koridoroj, – diris Gimlio. – Tiu truo estis evidente puto por uzado far la gardistoj, kovrita de ŝtona kovrilo. Sed la kovrilo estas rompita, kaj ni ĉiuj devas esti singardaj en la mallumo.
Grinĉjo sentis sin logata de la puto. Dum la aliaj malvolvis lankovrilojn kaj pretigis dormejojn apud la muroj de l' ĉambro, laŭeble malproksime de la truo en la planko, li rampis ĝis la rando kaj enrigardis. Ŝajnis frapi lian vizaĝon frosta aero, leviĝanta el nevideblaj profundoj. Pro subita impulso li palpserĉis lozan ŝtonon kaj lasis ĝin enfali. Li sentis sian koron bati multfoje antaŭ ol ekestis sono. Poste malproksime sube, kvazaŭ la ŝtono enfalus profundan akvon en iu kaverna loko, aŭdiĝis p/aŭd, tre dista, sed plilaŭtigita kaj ripetita en la kava ŝakto.
– Kio estas tio? – kriis Gandalfo. Li estis malŝarĝita, kiam li aŭdis, kion faris Grinĉjo; sed li estis kolera, kaj Grinĉjo povis vidi ekbrilon de lia okulo. – Stultulo Tjuko! – li graŭlis. – Tio ĉi estas serioza vojaĝo, ne hobita promenado. Enĵetu vin mem la venontan fojon, kaj poste vi ne plu estos ĝena. Jam silentu!
Nenio pli aŭdiĝis dum pluraj minutoj; sed poste el la profundaĵo leviĝis mallaŭtaj frapoj: tom-tap, tap-tom. Ili ĉesis, kaj kiam la eĥoj forvelkis, ili estis ripetitaj: tap-tom, tom-tap, tap-tap, tom. Ili sonis maltrankvilige kiel iaj signaloj; sed post kelka tempo la frapado forvelkis kaj ne plu aŭdiĝis.
– Tio estis la sono de martelo, aŭ tion mi neniam antaŭe aŭdis, – diris Gimlio.
– Jes, – diris Gandalfo, – kaj ĝi ne plaĉas al mi. Ĝi eble ne rezultiĝis de l' stulta ŝtono de Peregrino; sed probable io estas perturbita, kiu prefere estus lasita sen ĝeno. Mi petas, ke vi faru nenion similan estontece! Ni esperu profiti iom da ripozo sen plua ĝenado. Vi, Grinĉjo, prenu la unuan vaĉon, kiel kompensaĵon, – li graŭlis, volvante sin per lankovrilo.
Grinĉjo sidis mizere apud la pordo en la kompleta mallumo; sed li daŭre sin turnadis, timante, ke io nekonata elrampos el la puto. Li sopiris kovri la truon, eĉ se nur per lankovrilo, sed li ne kuraĝis moviĝi aŭ proksimiĝi al ĝi, malgraŭ tio, ke Gandalfo ŝajnis dormanta.
Fakte, Gandalfo estis maldorma, kvankam li kuŝis senmove kaj silente. Li profunde pensadis, provante revoki ĉiun memoron pri sia antaŭa vojaĝo en la Minejoj, kaj pripensante maltrankvile la postan farotaĵon; erara turniĝo nun eble estus katastrofa. Post unu horo li leviĝis kaj alvenis Grinĉjon.
– Iru en angulon kaj iom dormu, knabo mia, – li diris per afabla tono. – Vi deziras dormi, mi supozas. Mi tute ne povas, do prefere mi plenumu la vaĉon.
– Mi scias, kio min perturbas, – li murmuris, sidiĝante apud la pordo. – Mi bezonas fumi! Mi tion ne gustumis depost la mateno antaŭ la neĝoŝtormo.
La lasta vido de Grinĉjo, kiam li endormiĝis, estis malhela bildo pri l' maljuna sorĉisto kaŭranta sur la planko, ŝirmante ardan ligneron en siaj nodozaj manoj inter la genuoj. La flagro momente vidigis lian akran nazon, kaj la nubeton da fumo.
Estis Gandalfo, kiu vekis ilin ĉiujn. Li sidis kaj vaĉis tute sola dum ĉirkaŭ ses horoj, kaj permesis, ke la ceteraj ripozu.
– Kaj dum la nokta vaĉado mi decidiĝis, – li diris. – Al mi ne plaĉas la sento de l' meza vojo; kaj ne plaĉas la odoro de l' maldekstra vojo: tie sube la aero malpuras, aŭ gvidisto mi ne estas. Mi elektos la dekstran koridoron. Jam estas tempo, ke ni denove supreniru.
Dum ok malhelaj horoj, ne enkalkulante du mallongajn haltojn, ili marŝis pluen; kaj ili renkontis neniun danĝeron, kaj aŭdis nenion, kaj vidis nenion krom la malfortan ekbrilon de la bastono de l' sorĉisto zigzaganta kiel marĉfajrero antaŭ ili. La elektita koridoro serpentumis grade supren. Laŭ ilia juĝkapablo ĝi progresis laŭ grandaj suprenirantaj kurbiĝoj, kaj leviĝante ĝi iĝis pli alta kaj pli larĝa. Ne plu estis enirejoj al aliaj galerioj aŭ tuneloj ambaŭflanke, kaj la planko estis ebena kaj sendamaĝa, sen truoj aŭ fendetoj. Evidente ili estis trafintaj iam gravan ĉefvojon; kaj ili iris pli rapide ol dum la unua marŝado.
Tiamaniere ili progresis proksimume dek kvin mejlojn, se mezuri laŭ rekta linio orienten, kvankam efektive ili devis marŝi dudek mejlojn aŭ pli. Dum la vojo grimpis supren, la animo de Frodo iom plifortiĝis, sed li ankoraŭ sentis sin premita, kaj de tempo al tempo aŭdis, aŭ supozis aŭdi, malproksime malantaŭ la Kunularo kaj preter la susuro kaj frapetado de iliaj piedoj, sekvantajn paŝsonojn, kiuj ne estis eĥo.
Ili marŝis tiom, kiom la hobitoj povis toleri sen ripozo, kaj ĉiuj pensis pri loko, kie ili povos dormi, kiam subite malaperis la muroj dekstre kaj maldekstre. Ili ŝajnis esti trapasintaj ian arkforman pordon en nigran malplenan spacon. Malantaŭ ili estis forta blovo da aero pli varma, kaj antaŭ ili la mallumo fridis sur iliaj vizaĝoj. Ili haltis kaj kunpremiĝis maltrankvile.
Gandalfo ŝajnis kontenta.
– Mi elektis la ĝustan vojon, – li diris. – Finfine ni alproksimiĝas al la loĝeblaj partoj, kaj mi konjektas, ke ni jam ne malproksimas de r orienta flanko. Sed ni situas alte, multe pli alte ol la Dimrila Pordo, se mi ne eraras. Laŭ sentiĝo de l' aero ni verŝajne estas en larĝa halo. Nun mi riskos pri iom da reala lumo.
Li levis sian bastonon, kaj dum momenteto vidiĝis ekbrilego kiel fulmero. Grandaj ombroj ekestis kaj fuĝis, kaj dum sekundo ili vidis larĝan plafonon fore super la kapoj subtenatan de multaj fortikaj pilastroj masonitaj el ŝtono. Antaŭ ili kaj ambaŭflanke etendiĝis grandega malplena halo; ĝiaj nigraj muroj, poluritaj kaj vitrece glataj, flagris kaj ekbrilis. Tri aliajn enirejojn ili vidis, malhelajn nigrajn arkaĵojn: unu rekte antaŭe oriente, kaj po unu ambaŭflanke. Poste la lumo estingiĝis.
– Nur tiom mi riskos nuntempe, – diris Gandalfo. – Antaŭe estis fenestregoj sur la montoflanko, kaj ŝaktoj kondukantaj al la lumo en la plej supraj etaĝoj de l' Minejoj. Mi opinias, ke ni jam atingis ilin, sed denove estas nokto ekstere, kaj ĝis la mateno ni ne povos scii. Se mi pravas, morgaŭ ni eble efektive vidos la matenon engvatanta. Sed dume ni prefere ne pluiru. Ni ripozu, se ni povos. Ĉio pasis bone ĝis nun, kaj la pliparto de l' malhela vojo estas finita. Sed ni ankoraŭ ne trapasis, kaj la vojo suben ĝis la Pordoj, kiuj malfermiĝas al la mondo, estas longa.
La Kunularo pasigis tiun nokton en la granda kaverna halo, kunpremite proksime en angulo por eviti la trablovon: ŝajnis esti kontinua enfluo de frosta aero tra l' orienta arkaĵo. Ĉie ĉirkaŭe dum ili kuŝis pendis la mallumo, kava kaj grandega, kaj ilin premadis la soleco kaj vasteco de la haloj kaj senfine disbranĉiĝantaj ŝtuparoj kaj koridoroj. La plej ekstremaj imagaĵoj, kiujn morna onidiro iam sugestiis al la hobitoj, tute ne atingis la realajn timigon kaj mirigon de Morio.
– Certe iam estis ĉi tie amasego da gnomoj, – diris Sam, – kaj ĉiuj el ili pli aktivaj ol meloj dum kvincent jaroj por krei ĉion ĉi, cetere plejparte en solida roko! Pro kio ili faris ĝin? Ili ne loĝis en ĉi tiuj malhelaj truoj, ĉu?
– Tiuj ĉi ne estas truoj, – diris Gimlio. – Tio ĉi estas la granda regno kaj urbego de la Gnoma Regno. Kaj pratempe ĝi ne estis malhela, sed lumoplena kaj impona, kiel ankoraŭ memorigas niaj kantoj.
Li leviĝis kaj starante en la mallumo li komencis ĉanti per profunda voĉo, dum la eĥoj forfuĝis en la tegmenton.
Junis la mond’, la montoj verdis,
makulon lunvizaĝ’ ne spertis,
vortiĝo mankis ŝtone, roje,
kiam Durino solis voje.
Li nomis valojn kaj la montojn;
gustumis netrinkitajn fontojn;
li Spegullagon enrigardis,
kaj tie stela krono ardis
juvele sur arĝenta drapo
super la bild’ de lia kapo.La mondo belis, montoj altis,
pratempe, antaŭ ol ekhaltis
la reĝpotenc’ en Nargotrondo
kaj Gondolino, jam el mondo
pasintaj for en okcidento:
tiam tre belis firmamento.Sur reĝa tron’ li sidis mastra
en ŝtona halo multpilastra
kun ortegment’, arĝenta planko,
kaj runoj sur la pordoflanko.
La lumo suna, luna, stela
en kristallampoj brilis hela
sen nub’ aŭ nokta interveno
eterne bela sur posteno.Martel’ amboson tie frapis,
ĉizilo ĉizis, guĝo skrapis;
al klingoj la tenilojn gluis;
minadis oni kaj konstruis.
Berilo, perlo kaj opalo,
forĝiĝis skvamoj el metalo,
ŝildo, armaĵo, glav’, hakilo
iris al brava stok’ po milo.Senlacis tiam Durinanoj;
submonte sonis la peanoj:
harpistoj harpis, ĥoroj kantis,
trumpeto porde elegantis.Grizas la mond’, montaro vintras,
forĝeja fajr’ malvarme cindras;
silentas harpo kaj martelo:
regas en Durinhal’ malhelo;
la tombo kuŝas en mallumo
de Moriland’, de Ĥazad-Dumo.
Sed plu dronintaj steloj brilas
en Spegullago, ĉar ekzilas
en ĝi la kron’ kaj kuŝas pli ĝis
Durin’ el dormo revekiĝis.
– Tio plaĉas al mi! – diris Sam. – Mi ŝatus parkeri ĝin. De Moriland’, de Ĥazad-Dumo! Sed plipezigas la mallumon, ŝajne, pensado pri ĉiuj tiuj lampoj. Ĉu ankoraŭ troviĝas ĉi tie amasetoj da juveloj kaj oro?
Gimlio silentis. Kantinte, li ne volis ion plian diri.
– Amasetoj da juveloj? – diris Gandalfo. – Ne. La orkoj ofte rabadis en Morio; nenio restas en la supraj haloj. Kaj de kiam fuĝis la gnomoj, neniu kuraĝas serĉi la ŝaktojn kaj trezorejojn sube en la profundejoj: ili estas dronintaj en akvo – aŭ en ombro de timo.
– Do kial la gnomoj volas reveni? – demandis Sam.
– Pro mitrilo, – respondis Gandalfo. – La riĉeco de Morio ne devenis de oro kaj juveloj, la ludiloj de l' gnomoj; nek de fero, ilia servanto. Tiajn aferojn ili trovis ĉi tie, ja vere, precipe feron; sed ili ne estis devigataj elfosi ilin: ĉion deziratan ili povis akiri komerce. Ĉar en la mondo nur ĉi tie troviĝis moria arĝento, aŭ vera arĝento, kiel iuj nomis ĝin: mitrilo estas ĝia elfa nomo. La gnomoj havas nomon, kiun ili ne malkaŝas. Ĝi valoris dekoble pli ol oro, kaj nun estas neprezebla, ĉar malmulto restas sur la tero, kaj eĉ la orkoj ne kuraĝas fosi ĝin ĉi tie. La vejnoj foriras norden al Karadraso, kaj malsupren en la mallumon. La gnomoj nenion rakontas; sed same kiel mitrilo estis la fundamento de ilia riĉeco, tiel ĝi ankaŭ detruis ilin: ili fosis tro avide kaj tro profŭnde, kaj perturbis tion, de kio ili fuĝis, la Plagon de Durino. El tio, kion ili malkovris, la orkoj kolektis preskaŭ ĉion, kaj donis ĝin tribute al Saŭrono, kiu ĝin avidas.
» Mitrilo! Ĉiuj deziris ĝin. Ĝi estis batebla kiel kupro, kaj polurebla kiel vitro, kaj la gnomoj kapablis krei el ĝi metalon, malpezan kaj tamen pli duran ol hardita ŝtalo. Ĝia belo similis tiun de ordinara arĝento, sed la belo de mitrilo nek senbriliĝis nek forvelkis. La elfoj kore amis ĝin, kaj inter aliaj uzadoj ili faris el ĝi ithildin, stellumon, kiun vi vidis sur la pordo. Bilbo havis maŝkirason el mitrilaj ringoj, kiun donis al li Torino. Mi scivolas, kio okazis al ĝi? Ankoraŭ subpolviĝadas en la Muzeo de Mult-Fosejo, mi supozas.
– Kio? – kriis Gimlio, surprizite malsilenta. – Ĉu maŝkiraso el la moria arĝento? Tio estis donaco reĝeca!
– Jes, – diris Gandalfo. – Mi tion neniam diris al li, sed ĝi valoris pli ol la tuta Provinco kun ties tuta enhavo.
Frodo diris nenion, sed li metis sian manon sub la ĉemizon kaj tuŝis la ringojn de sia maŝkiraso. Li sentis konsterniĝon, pensante, ke li marŝis kun la prezo de l' Provinco sub sia jako. Ĉu Bilbo sciis? Li tute ne dubis, ke Bilbo sciis tion bone. Ĝi ja estis donaco reĝeca. Sed jam liaj pensoj estis direktitaj for de la mallumaj Minejoj, al Rivendelo, al Bilbo, kaj al Bag-Endo dum la tagoj, kiam Bilbo ankoraŭ loĝis tie. Li tutkore deziris reesti tie, kaj tiam, tondante la razenon, aŭ umante inter la floroj, li neniam aŭdus pri Morio, mitrilo aŭ la Ringo.
Profunda silento estiĝis. Unu post alia ili endormiĝis. Frodo estis vaĉanto. Kvazaŭ ĝi estus spiro, kiu envenis tra nevidata pordo el profundejoj, timego envolvis lin. Liaj manoj fridis kaj lia frunto malsekis. Li aŭskultis. Lia tuta menso fordoniĝis al aŭskultado kaj nenio alia dum du malrapidaj horoj; sed neniun sonon li aŭdis, eĉ ne imagatan eĥon de piediro.
Lia vaĉo preskaŭ finiĝis, kiam, fore, kie laŭ lia konjekto estis la okcidenta arkaĵo, ŝajnis al li, ke li vidas du palajn lumpunktojn, preskaŭ kiel fosforeskajn okulojn. Li ektremis. Lia kapo estis kliniĝinta. “Mi verŝajne preskaŭ endormiĝis dumvaĉe, – li pensis. – Mi randis sonĝon”. Li stariĝis kaj frotis siajn okulojn, kaj restis staranta, rigardante en la mallumon, ĝis lin anstataŭis Legolaso.
Kiam li kuŝiĝis li rapide endormiĝis, sed ŝajnis al li, ke la sonĝo daŭras: li aŭdis flustrojn kaj vidis la du palajn lumpunktojn proksimiĝantaj malrapide. Li vekiĝis kaj konstatis, ke la aliaj interparolas mallaŭte en la proksimo, kaj ke malforta lumo trafas lian vizaĝon. Alte super la orienta arkaĵo tra ŝakto plafonproksima envenis longa pala ekbrilo; ankaŭ trans la halo tra la norda arkaĵo lumo ekbrilis fore kaj malforte.
Frodo sidiĝis.
– Bonan matenon! – diris Gandalfo. – Ĉar finfine denove estas mateno. Vi vidas, ke mi pravis. Ni troviĝas alte sur la orienta flanko de Morio. Antaŭ ol hodiaŭ finiĝos ni verŝajne trovos la Grandan Pordon kaj vidos la akvon de Spegullago kuŝanta antaŭ ni en la Dimrila Valo.
– Mi ĝojos, – diris Gimlio. – Mi jam rigardis Morion, kaj ĝi estas tre granda, sed ĝi iĝis malluma kaj terura; kaj ni trovis neniun postsignon de miaj parencoj. Mijam dubas, ke Balino iam venis ĉi tien.
Post matenmanĝo Gandalfo decidis pluiri tuj.
– Ni estas lacaj, sed ni ripozos pli trankvile, kiam ni estos ekstere, – li diris. – Al mi ŝajnas, ke neniu el ni volos pasigi plian nokton en Morio.
– Tute ne! – diris Boromiro. – Laŭ kiu direkto ni iru? Tra tiu orienta arkaĵo?
– Eble, – diris Gandalfo. – Sed mi ankoraŭ ne scias precize, kie ni estas. Krom se mi tre eraras, mi pensas, ke ni estas super kaj norde de la Granda Pordo, kaj eble ne estos facile trovi la ĝustan vojon malsupren al ili. La orienta arkaĵo probable pruviĝos la vojo irenda; sed antaŭ ol decidi, ni devus ĉirkaŭrigardi. Ni iru al tiu lumo en la norda pordo. Se ni povus trovi fenestron, tio helpus, se$ ip timas, ke la lumo eniras nur tra profundaj ŝaktoj.
Sekvante lin la Kunularo pasis sub la norda arkaĵo. Ili trovis sin en larĝa koridoro. Dum ili laŭiris ĝin la lumo plifortiĝis, kaj ili vidis, ke ĝi envenas tra pordo dekstre. Ĝi estis alta kaj platsupra, kaj la ŝtona pordo pendis sur ĉarniroj kaj estis duone malfermita. Post ĝi estis granda kvadrata ĉambro. Tiu estis malforte lumigata, sed por iliaj okuloj, post tiom da tempo en mallumo, ĝi ŝajnis blindige brila, kaj ili palpebrumis enirante.
Iliaj piedoj perturbis profundan polvon sur la planko, kaj stumblis inter aĵoj kuŝantaj sur la sojlo, kies formojn ili unue ne povis distingi. La ĉambro estis lumigata de larĝa ŝakto alte sur la fora orienta muro; ĝi deklivis supren kaj, tre malproksime supre, eta kvadrato de blua ĉielo estis videbla. La lumo de l' ŝakto falis rekte sur tablon meze de la ĉambro: unuopa marmora bloko, proksimume du futojn alta, sur kiu estis kuŝigita granda plato da blanka ŝtono.
– Ĝi aspektas kiel tombo, – murmuris Frodo, kaj kliniĝis antaŭen kun stranga antaŭsento de io malbona, por rigardi ĝin de pli proksime. Gandalfo venis rapide al lia flanko. Sur la plato estis profunde ĉizitaj runoj:
– Tiuj ĉi estas Runoj de Daerono, kiujn oni uzis pratempe en Morio, – diris Gandalfo. – Ĉi tie estas skribita laŭ la lingvoj de la homoj kaj gnomoj:
BALINO FILO DE FUNDINO
MASTRO DE MORIO
– Do li estas mortinta, – diris Frodo. – Tion mi antaŭtimis.
Gimlio kovris la kapon per sia kapuĉo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.