La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L' RINGOJ
LA KUNULARO DE L' RINGO

Aŭtoro: J.R.R.Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 10: PAŜEGULO

Frodo, Grinĉjo kaj Sam reiris al la saloneto. Mankis lumo. Gaja ne estis tie, kaj la fajro malardiĝis. Nur reflamiginte balge la cindrojn kaj surĵetinte unu-du ŝtipojn ili eltrovis, ke Paŝegulo estis akompaninta ilin. Jen li sidis trankvile sur seĝo apud la pordo!

– Nu do! – diris Grinĉjo. – Kiu estas vi, kaj kion vi deziras?

– Mi nomiĝas Paŝegulo, – li respondis, – kaj via amiko eble forgesis, ke li promesis kvietan interparolon kun mi.

– Vi diris, ke mi eble aŭdos ion por mi avantaĝan, ŝajnas al mi, – diris Frodo. – Kion vi volas diri?

– Plurajn aferojn, – respondis Paŝegulo. – Sed kompreneble, mi postulos mian pagon.

– Kion signifas tio? – demandis Frodo akre.

– Ne timu! Mi celas ĝuste jenon: Mi diros al vi mian sciaĵon, kaj donos al vi bonan konsilon – sed mi postulos rekompencon.

– Kaj tio estos kia, mi petas? – diris Frodo. Li suspektis, ke li kontaktiĝis kun fripono, kaj li pensis malserene, ke li kunportis nur malmulte da mono. La tuto apenaŭ kontentigus friponon, kaj li ne povis malhavi eĉ parton da ĝi.

– Ne pli ol vi kapablos pagi, – respondis Paŝegulo kun malrapida rideto, kvazaŭ li divenus la pensojn de Frodo. – Nur jenon: vi devos permesi, ke mi akompanu vin, ĝis mi deziros forlasi vin.

– Ĉu vere? – respondis Frodo, surprizite, sed ne multe malŝarĝite. – Eĉ se mi dezirus alian kunulon, mi ne konsentus al tia aranĝo, ĝis mi scius pli multe pri vi kaj viaj aferoj.

– Bonege! – ekkriis Paŝegulo, transigante siajn krurojn kaj komforte rekliniĝante. – ŝajne vi resaĝiĝas, kaj tio estas bona afero. Ĝis nun vi estis tro senzorga. En ordo! Mi diros al vi mian sciaĵon, kaj lasos al vi decidi pri la rekompenco. Vi eble volonte ĝin donos, aŭdinte min.

– Do, ek! – diris Frodo. – Kion vi scias?

– Tro multe; tro multajn ombrajn aferojn, – diris Paŝegulo seriozege. – Sed kiom koncernas vin... – Li stariĝis kaj aliris la pordon, malfermis ĝin abrupte kaj trarigardis. Poste li fermis ĝin kviete kaj residiĝis. – Mi havas akrajn orelojn, – li daŭrigis, mallevante la voĉon, – kaj kvankam mi ne kapablas malaperi, mi ĉasis multajn sovaĝaĵojn kaj singardaĵojn, kaj mi kutime evitas vidiĝon, se mi volas. Nu, mi estis ĉi-vespere malantaŭ la dornbarilo sur la Vojo okcidente de Brio, kiam kvar hobitoj alvenis el la Montetaro. Ne necesas ripeti ĉion, kion ili diris al olda Bombadiljo aŭ unu al alia, sed unu afero interesis min. “Bonvolu memori, – diris unu el ili, – ke la nomo Baginzo devas ne menciiĝi. Mi estas s-ro Submonteto, se nomo estos mencienda”. Tiom interesis min tio, ke mi sekvis ilin ĉi tien. Mi transglitis la pordon ĝuste malantaŭ ili. Eble s-ro Baginzo havas honestan kialon por kaŝi sian nomon; sed se jes, mi volus konsili al li kaj liaj amikoj, ke ili estu pli singardaj.

– Mi ne komprenas, kial devus mia nomo koncerni iun ajn en Brio, – diris Frodo kolere, – kaj la kialo de via interesiĝo pri ĝi restas klarigota. S-ro Paŝegulo eble havas honestan kialon por spioni kaj subaŭskulti; sed se jes, mi konsilas al li konigi ĝin.

– Bone respondite! – diris Paŝegulo ridante. – Sed la klarigo estas simpla: mi serĉis hobiton nomatan Frodo Baginzo. Mi volis lin trovi rapide. Mi sciiĝis, ke li elportas el la Provinco, nu, sekreton, kiu koncernas min kaj miajn amikojn. Nu, ne miskomprenu min! – li kriis, kiam Frodo leviĝis de sia seĝo, kaj Sam saltstariĝis brovumante. – Mi gardos la sekreton pli bone ol vi, kaj singardo estas bezonata! – Li kliniĝis antaŭen kaj alrigardis ilin. – Gvatu ĉiun ombron! Nigraj Rajdantoj trapasis Brion. Lunde unu venis laŭ la Verdvojo de la nordo, oni diras; kaj alia aperis poste, venante laŭ la Verdvojo el la sudo.

Sekvis silento. Finfine Frodo diris al Grinĉjo kaj Sam:

– Mi devis konjekti tion pro la maniero de la pordista saluto. Kaj ŝajnas, ke la tavernestro aŭdis ion. Kial li insistis, ke ni aliĝu al la societo? Kaj kial, je kukolo, ni kondutis tiel stulte: ni estus devintaj resti kviete en tiu ĉi saloneto.

– Estus preferinde, – diris Paŝegulo. – Mi malhelpus vian eniron en la komunan salonon, se mi povus; sed la tavernestro ne volis enlasi min al vi, nek transdoni mesaĝon.

– Ĉu vi supozas, ke li... – komencis Frodo.

– Ne, mi ne pensas ion malbonan pri olda Buterburo. Tamen li ne tute ŝatas misterajn trampojn miaspecajn. – Frodo ĵetis al li rigardon perpleksan. – Nu, mi havas aspekton iom friponecan, ĉu ne? – diris Paŝegulo kun tordiĝo de sia lipo kaj stranga ekbrilo en la okuloj. – Sed espereble ni pli bone konatiĝos. Kiam tio okazos, kredeble vi klarigos, kio okazis fine de via kanto. Pro tiu eta truketo...

– Tio estis kompleta akcidento! – interrompis Frodo.

– Mi scivolas, – diris Paŝegulo. – Akcidento, do. Tiu akcidento danĝerigis vian situacion.

– Apenaŭ pli ol antaŭe, – diris Frodo. – Mi sciis, ke tiuj Rajdantoj persekutas min; sed ĉiuokaze nun ili ŝajne maltrafis min kaj foriris.

– Ne kalkulu pri tio! – diris Paŝegulo akre. – Ili revenos. Kaj alvenos pliaj. Ekzistas aliaj. Mi konas la nombron. Mi konas tiujn Rajdantojn. – Li paŭzis, kaj liaj okuloj iĝis malvarmaj kaj malmolaj. – Kaj iuj personoj en Brio ne estas fidindaj. Ekzemple Vilĉjo Filikĉjo. Li havas misan reputacion en Brilando, kaj stranguloj vizitas lian domon. Vi certe rimarkis lin en la societo: brunvizaĝa rikana ulo. Li estis tre intima kun unu el la sudaj fremduloj, kaj ili elglitis kune tuj post via “akcidento”. Ne ĉiuj sudanoj bonintencas; kaj se temas pri Filikĉjo, li vendus ion ajn al iu ajn; aŭ misfarus por amuziĝi.

– Kion vendos Filikĉjo, kaj kiel mia akcidento koncernas lin? – diris Frodo, obstinante malkompreni la aludojn de Paŝegulo.

– Informojn pri vi, kompreneble, – respondis Paŝegulo. – Priskribo de via prezentiĝo estus tre interesa al certaj personoj. Post tio ili apenaŭ bezonus informiĝi pri via reala nomo. Ŝajnas al mi nur tro probable, ke ili aŭdos pri tio antaŭ ol forpasos tiu ĉi nokto. Ĉu tio sufiĉas? Vi povas fari laŭplaĉe pri la rekompenco, akceptu min kiel gvidiston aŭ ne. Sed mi eble diru, ke mi konas ĉiujn landojn inter la Provinco kaj la Nebulecaj Montaroj, ĉar mi travagis ilin dum multaj jaroj. Mi estas pli aĝa ol mi aspektas. Mi eble pruviĝus utila. Vi devos forlasi la senŝirman vojon post la hodiaŭa nokto; ĉar la Rajdantoj deĵoros sur ĝi tage kaj nokte. Vi eble eskapos el Brio, kaj estos al vi permesate antaŭeniri dum la suno surĉielas, sed vi ne iros tre foren. Ili atingos vin en sovaĝejo, en iu malluma loko, kie helpo mankas. Ĉu vi deziras, ke ili trovu vin? Ili estas teruraj!

La hobitoj alrigardis lin, kaj vidis surprizite, ke lia vizaĝo estas tordita kvazaŭ pro doloro, kaj liaj manoj kroĉegas la brakapogilojn de lia seĝo. La ĉambro estis tre kvieta kaj senmova, kaj la lumo ŝajnis malbriliĝinta. Dum kelka tempo li sidis kun la okuloj nevidantaj kvazaŭ marŝante en fora rememoro aŭ aŭskultante malproksimajn sonojn en la nokto.

– Jen! –li diris post momento, movante la manon sur sia frunto. – Eble mi scias pri tiuj persekutantoj pli multe ol vi. Vi timas ilin, sed vi ankoraŭ ne timas ilin sufiĉe. Morgaŭ vi devos eskapi, se vi povos. Paŝegulo povos konduki vin laŭ padoj tre malofte tretitaj. Ĉu vi akceptos lin?

Sekvis peza silento. Frodo nenion respondis, lia menso estis konfuzita pro dubo kaj timo. Sam paŭtis, rigardis sian mastron kaj finfine li elpuŝis:

– Kun via permeso, s-ro Frodo, mi dirus ne! Tiu ĉi Paŝegulo, li konsilas kaj diras, ke ni gardu nin; kaj mi al tio diras jes!, kaj ni komencu pri li. Li venas el Sovaĝujo, kaj neniam mi aŭdis bonon pri tiaj personoj. Li scias ion, estas evidente, kaj pli ol plaĉas al mi, sed tio ne estas kialo por permesi, ke li konduku nin al iu malluma loko malproksime de helpo, kiel li esprimis tion.

Grinĉjo movetiĝis kaj mienis malserene. Paŝegulo ne respondis al Sam, sed turnis siajn akrajn okulojn al Frodo. Frodo vidis tiun rigardon kaj sin forturnis.

– Ne, – li diris malrapide. – Mi ne konsentas. Mi pensas, mi pensas, ke vi ne estas vere tia, kia vi elektas aspekti. Komence vi parolis al mi kvazaŭ la briano, sed ŝanĝiĝis via voĉo. Tamen Sam ŝajnas prava pri tio ĉi: mi ne komprenas, kial vi konsilas al ni singardon, kaj tamen petas, ke ni akceptu vin fideme. Kial la sinkaŝo? Kiu vi estas? Kion vi fakte scias pri – pri mia afero – kaj kiel vi tion eksciis?

– La leciono pri singardemo estas bone lernita, – diris Paŝegulo kun seriozega rideto. – Sed singardemo estas unu afero kaj ŝanceliĝo estas alia. Vi neniam venos al Rivendelo per propraj rimedoj, kaj fido al mi estas via sola ebleco. Vi devas decidiĝi. Mi respondos iujn viajn demandojn, se tio helpos. Sed kial vi kredu mian historion, se vi ne fidas min ankoraŭ. Tamen jen ĝi...

Tiumomente aŭdiĝis frapo ĉe la pordo. S-ro Buterburo venis kun kandeloj, kaj malantaŭ li estis Nobo kun vazoj da varma akvo. Paŝegulo repaŝis en malhelan angulon.

– Mi venis por diri al vi bonan nokton, – diris la tavernestro, surtabligante la kandelojn. – Nobo! Portu la akvon al la ĉambroj! – Li enpaŝis kaj fermis la pordon.

– Estas tiele, – li komencis, hezitema kaj aspekte ĉagrenita. – Se mi kaŭzis misaĵon, mi ege bedaŭras. Sed unu afero elpelas alian, kiel vi scias, kaj mi estas tre okupata. Sed unu afero post alia vigligis mian memoron ĉi-semajne, kiel oni diras; kaj espereble ne tro malfrue. Vidu, mi estis petita atenti pri hobitoj el la Provinco, kaj precipe pri unu laŭnome Baginzo.

– Kaj kiel tio min koncernas? – demandis Frodo.

– Ha! vi agu laŭvole, – diris la tavernestro implice. – Mi ne malkaŝos vin; sed mi estis informita, ke tiu Baginzo vojaĝos laŭ la nomo Submonteto, kaj al mi estis donita priskribo, kiu sufiĉe taŭgas al vi, se mi rajtas tion diri.

– Ĉu vere? Do konigu ĝin! – diris Frodo, malsaĝe interrompante.

– “Grasuleto ruĝvanga”, – diris s-ro Buterburo solene. Grinĉjo subridis, sed Sam mienis indigniĝon. – “Tio ne multe helpos vin: tiaj estas plimultaj hobitoj, Barlo, – li diris al mi”, – daŭrigis s-ro Buterburo ekrigardante Grinĉjon. “Sed tiu ĉi estas pli alta ol iuj kaj pli bela ol la plimultaj, kaj li havas mentonan fendeton: viglulo kun brilaj okuloj”. Pardonu, sed tion diris li, ne mi.

– Tion diris li? Kaj kiu estis li? – demandis Frodo scivoleme.

– Ha! Tiu estis Gandalfo, se vi scias, al kiu mi aludas. Oni diras, ke li estas sorĉisto, sed, ĉu tiel aŭ ne, li estas mia bona amiko. Sed mi jam ne scias, kion li diros al mi, se mi lin revidos: acidigos mian tutan bieron aŭ igos min ligna ŝtipo, ne mirigus min. Li estas iom malpacienca. Tamen farite ne povas esti malfarite.

– Nu, kion vi faris? – diris Frodo, senpaciencante pri la malrapida disvolvo de liaj pensoj.

– Kien mi alvenis? – diris la tavernestro, paŭzante kaj klakigante la fingrojn. – Ha, jes! Maljuna Gandalfo. Antaŭ tri monatoj li enpaŝis rekte en mian ĉambron, nefrapinte: “Barlo, mi ekiros morgaŭ. Ĉu vi faros al mi komplezon?” – “Necesas ĝin nur nomi”, – mi diris. – “Mi hastas, – diris li, – kaj mi mem ne disponas tempon, sed mi deziras sendi mesaĝon al la Provinco. Ĉu vi konas iun, kiun vi povos sendi, kaj fidi, ke li iru?” – “Mi povas trovi iun, – mi diris, – eble morgaŭ aŭ postmorgaŭ”. – “Estu morgaŭ”, – li diris, kaj poste transdonis al mi leteron. – Ĝi estas adresita sufiĉe klare, – diris s-ro Buterburo, elpoŝigante leteron, kaj laŭtlegante malrapide kaj fiere (li fieris pri sia reputacio de legoscianto) la adreson:

S-ro FRODO BAGJNZO, BAG-ENDO, HOBITURBO en la PROVINCO.

– Letero al mi de Gandalfo! – kriis Frodo.

– Ha! – diris s-ro Buterburo. – Do via ĝusta nomo estas Baginzo?

– Tiel estas, – diris Frodo, – sed prefere tuj donu al mi tiun leteron kaj klarigu, kial vi neniam sendis ĝin. Vi ja venis por sciigi tion al mi, supozebie, kvankam vi bezonis longan tempon por atingi la celon.

Kompatinda s-ro Buterburo aspektis ĉagrenita.

– Vi pravas, mastro, – li diris, – kaj mi petas vian pardonon. Kaj mi morte timas tion, kion diros Gandalfo, se el tio venos io misa. Sed ne intence mi retenis ĝin. Mi formetis ĝin sekure. Poste mi trovis neniun, kiu pretis iri al la Provinco la morgaŭan, nek la postan tagon, kaj neniu el miaj propraj servistoj estis malhavebla; kaj poste unu afero post alia forpelis tion el mia menso. Mi estas homo okupata. Mi faros, kion mi povos, por rebonigi la aferon, kaj se mi povos iel helpi, necesas ĝin nur nomi. Flankenigante la leteron, mi promesis al Gandalfo neniom malpli. “Barlo, – li diris al mi, – tiu mia amiko el la Provinco eble venos ĉi tien post nelonge, li kaj alia. Li nomos sin Submonteto. Memoru tion! Sed ne necesas starigi demandojn. Kaj se mi ne akompanos lin, li eble havos problemojn, kaj li eble bezonos helpon. Faru kion vi povos por li, kaj mi estos danka”, – li diris. Kaj jen vi estas, kaj problemoj ne malproksimas verŝajne.

– Kion vi celas? – demandis Frodo.

– Tiuj nigruloj, – diris la tavernestro, mallaŭtigante la voĉon. – Ili serĉas Baginzon, kaj se ili bonintencas, tiam mi estas hobito. Tio estis lunde, kaj ĉiuj hundoj bojis kaj la anseroj kriĉis. Malordinaraĵo, mi nomis tion. Nobo venis kaj diris al mi, ke du nigruloj estas ĉe la pordo demandante pri hobito nomata Baginzo. La haroj de Nobo hirtiĝis. Mi ordonis al la nigruloj foriri kaj klakfermis la pordon antaŭ ili, sed ili starigis la saman demandon tra la tuta vojo ĝis Arketo, mi aŭdis. Kaj ankaŭ tiu disirulo Paŝegulo starigadis demandojn. Li provis eniri ĉi tien al vi, antaŭ ol vi manĝis aŭ trinkis, tion li faris.

– Tion li faris! – diris Paŝegulo subite, enpaŝante en la lumon. – Kaj multe da ĝeno estus ŝparita, se vi enlasus lin, Barlimano.

La tavernestro eksaltis surprizite.

– Vi! – li kriis. – Vi ĉiam enpuŝiĝas. Kion vi nun volas?

– Li ĉeestas laŭ mia permeso, – diris Frodo. – Li venis por proponi al mi helpon.

– Nu, vi regas la propran aferon, eble, – diris s-ro Buterburo, rigardante suspekteme al Paŝegulo. – Sed se mi estus kiel vi perpleksigita, mi ne aliĝus al disirulo.

– Al kiu vi aliĝus do? – demandis Paŝegulo. – Ĉu al grasa tavernestro, kiu memoras sian propran nomon nur pro tio, ke oni kriadas ĝin al li la tutan tagon? Ili ne povas resti eterne ĉe La Poneo, kaj ili ne povas iri hejmen. Antaŭ ili estas longa vojo. Ĉu vi akompanos ilin kaj fortenos la nigrulojn?

– Mi? Forlasi Brion! Tion mi ne faros kontraŭ iom ajn da mono, – diris s-ro Buterburo, mienante vere timigite. – Sed kial vi ne povas resti ĉi tie kviete dum kelka tempo, s-ro Submonteto? Kiaj estas tiuj strangaj okazaĵoj? Kion celas tiuj nigruloj, kaj de kie ili venas, mi volus scii?

– Mi bedaŭras, ke mi ne povas klarigi ĉion, – respondis Frodo. – Mi estas laca kaj tre zorgoplena, kaj la rakonto estas longa. Sed se vi intencas helpi min, mi devas averti vin, ke danĝero vin minacos tiel longe, kiel mi estas en via domo. Tiuj Nigraj Rajdantoj, mi ne certas, sed mi opinias, mi timas, ke ili venis de...

– Ili venis de Mordoro, – diris Paŝegulo per mallaŭta voĉo. – De Mordoro, Barlimano, se tio signifas ion ajn al vi.

– Gardu nin! – kriis s-ro Buterburo, paliĝante; la nomo evidente estis konata al li. – Tio estas la plej malbona novaĵo veninta al Brio dum mia vivo.

– Tia ĝi estas, – diris Frodo. – Ĉu vi ankoraŭ pretas helpi min?

. – Mi pretas, – diris s-ro Buterburo. – Pli ol antaŭe. Kvankam mi ne scias kion povas fari tia, kia mi, kontraŭ, kontraŭ... – li hezitis.

– Kontraŭ la Ombro en la Oriento, – diris Paŝegulo kviete. – Ne multe, Barlimano, sed ĉiu malmulto helpas. Vi povas permesi, ke s-ro Submonteto tranoktu ĉi tie hodiaŭ, kiel s-ro Submonteto, kaj vi povas forgesi la nomon Baginzo, ĝis li estos malproksime for.

– Tion mi faros, – diris Buterburo. – Sed ili malkovros, ke li estas ĉi tie, sen mia helpo, mi timas. Estas domaĝe, ke s-ro Baginzo atentigis pri si hodiaŭ vespere, se diri nenion plian. Tiu rakonto pri la foriro de s-ro Bilbo estas aŭdita en Brio antaŭ la hodiaŭa vespero. Eĉ nia Nobo okupiĝis pri konjektado en sia lanta kapo, kaj troviĝas aliaj en Brio pli penskapablaj ol li.

– Nu, ni povas nur esperi, ke la Rajdantoj ne ankoraŭ revenos, – diris Frodo.

– Espereble ne, efektive, – diris Buterburo. – Sed ĉu fantomoj aŭ ne, ili ne tiel facile eniros La Poneon. Ne ĝenu vin ĝis la mateno. Nobo nenion diros. Neniu nigrulo trapasos miajn pordojn, dum mi ankoraŭ kapablas stari. Mi kaj miaj servistoj deĵoros hodiaŭ nokte; sed prefere vi iom dormu, se vi povas.

– Ĉiuokaze necesas, ke oni voku nin frumatene, – diris Frodo. – Ni devos ekiri laŭeble frue. Matenmanĝon je la sesa kaj duono, mi petas.

– Bone! Mi aranĝos la mendon, – diris la tavernestro. – Bonan nokton, s-ro Baginzo – Submonteto, mi devus diri! Bonan nokton – nu, mi estu benita! Kie estas via s-ro Brandoboko?

– Mi ne scias, – diris Frodo, subite ĉagrenite. Ili forgesis pri Gaja, kaj iĝis malfrue. – Mi timas, ke li foriris. Li diris ion pri spiro da freŝa aero.

– Nu, vi ja bezonas prizorgadon, senerare: via grupo agas kvazaŭ feriante! – diris Buterburo. – Mi devas iri kaj ŝlosi la pordojn tuje, sed mi certigos, ke via amiko estu enlasita, kiam li venos. Prefere mi sendu Nobon por lin serĉi. Bonan nokton al vi ĉiuj! – Finfine s-ro Buterburo eliris, post plia dubema rigardo al Paŝegulo kaj skuo de la kapo. Liaj paŝoj forsoniĝis laŭ la koridoro.

– Nu? – diris Paŝegulo. – Ĉu vi intencas malfermi tiun leteron?

Frodo zorge ekzamenis la sigelon antaŭ ol rompi ĝin. Ĝi certe ŝajnis de Gandalfo. Interne, skribite per la forta sed eleganta manskribo de la sorĉisto, estis jena mesaĝo:

LA PRANCA PONEO, BRIO.

Jarmeza Tago, Provinca Jaro, 1418.

Kara Frodo,

Atingis min ĉi tie malbona sciigo. Mi devas tuj foriri. Prefere vi forlasu baldaŭ Bag-Endon, kaj forlasu la Provincon plej malfrue fine dejulio. Mi revenos kiel ebleplej baldaŭ; kaj mi sekvos vin, se mi trovos, ke viforiris. Lasu mesaĝonpor mi ĉi tie, se vi trapasos Brion. Vipovas fidi al la tavernestro (Buterburo). Vi eble renkontos survoje amikon mian: Viro, maldika, malhela, alta, de iuj nomata Paŝegulo. Li konas nian aferon kaj helpos vin. Celu al Rivendelo. Tie mi esperas renkonti vin denove. Se mi ne venos, Elrondo konsilos al vi.

Via haste

GANDALFO 0003

PS. NE uzu Ĝin denove, tute nenial! Ne vojaĝu dumnokte! 0003

PPS. Certiĝu, ke tiu estas la malfalsa Paŝegulo. Sur la vojoj estas multaj fremduloj. Lia vera nomo estas Aragorno. 0003

Oro ne ĉiam ekbrilas,

Ne ĉiuj vagantoj paneas;

Forta maljun’ ne senilas,

Profunda radik’ ne pereas.

El cindroj la fajro denovos,

El ombroj la lumo resaltos;

La glavo rompita renovos,

Senkrona la reĝ’ reekzaltos.

PPPS. Mi esperas, ke Buterburo ekspedos tion ĉi senprokm raste. Inda homo, sed lia memoro similas al deponejo: aĵo • bezonata ĉiam estas superŝutita. Se liforgesos, mi lin rostos.0003

Ĝis revido!

Frodo legis silente la leteron, kaj poste transdonis ĝin al Grinĉjo kaj Sam.

– Vere, olda Buterburo fuŝegis! – li diris. – Li meritas rostiĝon. Se mi ricevus tion tuj, ni eble ĉiuj estus jam sekuraj en Rivendelo. Sed kio povis okazi al Gandalfo? Li skribas, kvazaŭ li alirus grandan danĝeron.

– Tion li faris jam de multaj jaroj, – diris Paŝegulo.

Frodo sin turnis kaj rigardis lin penseme, scivolante pri la dua postskribo de Gandalfo.

– Kial vi ne diris al mi, ke vi estas amiko de Gandalfo? Tio ŝparigus tempon.

– Ĉu vere? Ĉu iu el vi min kredis ĝis nun? – diris Paŝegulo. – JVIi sciis nenion pri tiu letero. Laŭ mia scio mi devis persvadi vin, ke vi fidu al mi sen pruvoj, se mi esperis helpi al vi. Ĉiuokaze mi ne intencis tuj rakonti ĉion pri mi. Mi devis studi vin unue, kaj certiĝi pri vi. La Malamiko jam pli frue aranĝis kaptilojn por mi. Tuj kiam mi decidiĝis, mi estis preta respondi kion ajn vi demandos. Sed konfesinde, – li aldonis kun stranga rido, – mi esperis, ke vi akceptos min propramerite. Persekutato foje enuiĝas pri malfido kaj sopiras amikecon. Sed verŝajne mia aspekto malhelpas tion.

– Tio jes – unuavide, almenaŭ, – ridis Grinĉjo pro subita malŝarĝo, leginte la leteron de Gandalfo. – Sed bela faro estas pruva faro, kiel ni diras en la Provinco; kaj sendube ni ĉiuj aspektos iom simile, pasiginte tagojn kuŝe sub heĝoj kaj en fosaĵoj. 

– Necesos pli ol lcelkaj tagoj, semajnoj aŭ jaroj da vagado en Sovaĝujo por vin aspektigi kiel Paŝegulo, – li respondis. – Kaj pli frue vi mortos, se vi ne estas pli fortikaj ol ŝajnas.

Grinĉjo senentuziasmiĝis; sed Sam ne estis malkuraĝigita, kaj li daŭre rigardis Paŝegulon dubeme.

– Kiel ni sciu, ke vi estas tiu Paŝegulo, pri kiu skribis Gandalfo? – li demandis. – Vi neniam menciis Gandalfon ĝis aperis tiu letero. Eble vi estas aktoranta spiono, laŭ ĉio konata al mi, kiu klopodas persvadi nin al via akompano. Eble vi mortigis la malfalsan Paŝegulon kaj prenis liajn vestaĵojn. Kion vi volas diri pri tio?

– Ke vi estas bravulo, – respondis Paŝegulo; – sed bedaŭrinde mia sola respondo al vi, Sam Vato, estas jena. Se mi mortigus la malfalsan Paŝegulon, mi kapablus mortigi vin. Kaj mi estusjam vin mortiginta sen tiom da parolado. Se mi celus la Ringon, mi povus havi ĝin – jam!

Li stariĝis, kaj ŝajnis subite plialtiĝi. En liaj okuloj brilis lumo, akra kaj komanda. Retropuŝinte sian mantelon, li metis manon al la tenilo de glavo, kiu pendis kaŝite ĉe lia flanko. Ili ne aŭdacis moviĝi. Sam sidis kaj mute gapis lin.

– Sed feliĉe mi estas la malfalsa Paŝegulo, – li diris, subenrigardante al ili kun vizaĝo mildigita de subita rideto. – Mi estas Aragorno filo de Aratorno, kaj se mi povos per vivo aŭ per morto vin savi, mi tion faros.

Sekvis longa silento. Finfine Frodo ekparolis heziteme.

– Mi kredis vin amiko antaŭ ol la letero venis, – li diris, – aŭ almenaŭ mi volis tion. Vi plurfoje timigis min hodiaŭ vespere, sed neniam tiel, kiel timigus servistoj de l' Malamiko, aŭ tion mi imagas. Al mi ŝajnas, ke iu el ties spionoj – nu, aspektas pli fidinda kaj sentiĝas pli misa, se vi komprenas.

– Mi komprenas, – ridis Paŝegulo. – Mi aspektas mise kaj sentiĝas fidinde. Ĉu tiel? Oro ne ĉiam ekbrilas, ne ĉiuj vagantoj paneas.

– Ĉu do la versoj estas pri vi? – demandis Frodo. – Mi ne povis kompreni, pri kio temas. Sed kiel vi sciis, ke ili estas en la letero de Gandalfo, se vi ĝin neniam vidis?

– Mi ne sciis, – li respondis. – Sed mi estas Aragorno, kaj tiuj versoj konvenas al tiu nomo. – Li elingigis sian glavon, kaj ili vidis, ke la klingo estas efektive rompita unu futon sub la tenilo. – Ne multe utilas, ĉu, Sam? – diris Paŝegulo. – Sed proksimiĝas la tempo, kiam ĝi estos nove forĝita.

Sam diris nenion.

– Nu, – diris Paŝegulo, – kun permeso de Sam, mi nomos tion aranĝita. Paŝegulo estos via gvidanto. Ni havos malserenan vojaĝon morgaŭ. Eĉ se estos permesate al ni forlasi Brion sen malhelpoj, ni vere ne povas esperi, ke ni lasos ĝin nerimarkate. Sed mi klopodos perdiĝi laŭeble baldaŭ. Mi konas unu-du vojojn el Brilando krom la ĉefa vojo. Se fine ni forskuos la persekuton, mi celos al Veterverto.

– Ĉu Veterverto? – diris Sam. – Kio estas tio?

– Ĝi estas monteto, ĝuste norde de la Vojo, proksimume duonvoje de ĉi tie al Rivendelo. Ĝi ebligas larĝan vidkampon ĉiudirekten; kaj tie ni havos eblecon ĉirkaŭrigardi. Gandalfo venos al tiu punkto, se li sekvos nin. Post Veterverto nia vojaĝo plimalfaciliĝos, kaj ni devos elekti inter diversaj danĝeroj.

– Kiam vi lastfoje vidis Gandalfon? – demandis Frodo. – Ĉu vi scias, kie li estas, aŭ kion li faras?

Paŝegulo gravmienis.

– Mi ne scias, – li diris. – Mi akompanis lin okcidenten printempe. Mi ofte deĵoris rande de la Provinco dum la pasintaj kelkaj jaroj, kiam li okupiĝis aliloke. Li malofte lasis ĝin negardita. Ni lastfoje renkontiĝis la unuan de majo: ĉe trapasejo Sarno sur Brandovino. Li diris al mi, ke lia afero kun vi rezultis bone, kaj vi ekiros al Rivendelo en la lasta semajno de septembro. Ĉar mi sciis, ke li apudas vin, mi foriris laŭ propra vojaĝo. Kaj tio pruviĝis misa; ĉar evidente atingis lin ia sciigo kaj mi ne kunestis por helpi.

» Mi havas zorgojn, la unuan fojon de kiam mi ekkonis lin. Ni devus ricevi mesaĝon, eĉ se li ne povis veni mem. Kiam mi revenis, antaŭ multaj tagoj, mi aŭdis malbonan novaĵon. Larĝe disvastiĝis onidiro, ke Gandalfo netroveblas, kaj la Rajdantoj estas viditaj. Tion diris al mi la elfa popolo de Gildoro; kaj poste ili sciigis al mi, ke vi forlasis vian hejmon; sed mankis sciigo, ke vi forlasis Boklandon. Mi gvatis la Orientan Vojon zorgoplene.

– Ĉu vi opinias, ke la Nigraj Rajdantoj estas implikitaj en tio – mi volas diri, en la netrovebleco de Gandalfo? – demandis Frodo.

– Mi scias nenion, kio povis malhelpi lin, krom la Malamiko mem, – diris Paŝegulo. – Sed ne malesperu! Gandalfo estas pli potenca, ol scias vi Provincanoj – kutime vi vidas nur liajn ŝercojn kaj ludilojn. Sed tiu ĉi nia afero estos lia plej peza tasko.

Grinĉjo oscedis.

– Pardonpete, – li diris, – sed mi estas morte laca. Malgraŭ la tuta danĝero kaj zorgo mi devas enlitiĝi, aŭ dormi sur la seĝo. Kie estas tiu folulo, Gaja? Estus la fina bato, se ni devus eliri en la mallumon por serĉi lin.

Ĝuste tiam ili aŭdis klakon de pordo. Poste piedoj kure alvenis laŭ la koridoro. Gaja enkuregis, sekvate de Nobo. Li haste fermis la pordon, kaj apogiĝis al ĝi. Li estis spireganta. Ili fiksrigardis lin timigite dum momento antaŭ ol li elpuŝis:

– Mi vidis ilin, Frodo! Mi vidis ilin! Nigrajn Rajdantojn!

– Nigrajn Rajdantojn! – kriis Frodo. – Kie?

– Ĉi tie. En la vilaĝo. Mi restis endome dum unu horo. Poste, ĉar vi ne revenis, mi eliris por promeni. Mi jam revenis kaj staris ekster la lumo de la lampo rigardante la stelojn. Subite mi ektremis kaj sentis, ke alrampas io horora: troviĝis ia ombro pli profunda inter la ombroj aliflanke de la vojo, ĝuste lime de la lamplumo. Ĝi forglitis tuj en la mallumon sensone. Ĉevalo ne troviĝis.

– Laŭ kiu direkto ĝi foriris? – demandis Paŝegulo subite kaj akre.

Gaja surpriziĝis, rimarkante la fremdulon je la unua fojo.

– Daŭrigu! – diris Frodo. – Li estas amiko de Gandalfo. Mi klarigos poste.

– Ĝi ŝajnis foriri laŭ la Vojo, orienten, – daŭrigis Gaja. – Mi provis sekvi. Kompreneble, ĝi malaperis preskaŭ tuj; sed mi ĉirkaŭiris la angulon kaj iris antaŭen ĝis la lasta domo apud la Vojo.

Paŝegulo mire rigardis Gajan.

– Vi havas bravan koron, – li diris, – sed tio estis stulta.

– Mi ne scias, – diris Gaja. – Nek brava, nek stulta, ŝajnas al mi. Mi apenaŭ regis min. Iel mi ŝajnis tiriĝi. Ĉiuokaze, mi iris, kaj subite mi aŭdis voĉojn apud la dornbarilo. Unu murmuris, kaj la alia flustris aŭ siblis. Eĉ unu vorton de la diraĵo mi ne kaptis. Mi ne alrampis pli proksimen, ĉar mi komencis tremi per la tuta korpo. Poste mi ektimegis, kaj mi retroturniĝis, kaj estis ĝuste ekkuronta hejmen, kiam io venis de malantaŭe kaj mi... mi falis.

– Mi trovis lin, sinjoro, – enŝovis Nobo. – S-ro Buterburo sendis min kun lanterno. Mi iris ĝis la Okcidenta pordego, kaj poste revene al la Suda pordego. Tute proksime al la domo de Vilĉjo Filikĉjo, mi pensis vidi ion sur la Vojo. Mi tion ne ĵure atestus, sed ŝajnis al mi, ke du viroj kliniĝas super io, ĝin levante. Mi ekkriis, sed kiam mi atingis la lokon, ili ne videblis, kaj nur s-ro Brandoboko kuŝis apud la vojo. Li ŝajnis dormanta. “ŝajnis al mi, ke mi falis en profundan akvon”, – li diris al mi, kiam mi skuis lin. Tre stranga li estis, kaj tuj kiam mi vekis lin, li stariĝis kaj ekkuris denove ĉi tien kvazaŭ leporo.

– Bedaŭrinde tio estas vera, – diris Gaja, – kvankam mi ne scias, kion mi diris. Mi spertis koŝmaron, kiun mi ne povas rememori. Mi kolapsis. Mi ne scias, kio min tuŝis.

– Mi scias, – diris Paŝegulo. – La Nigra Spiro. La Rajdantoj verŝajne lasis ekstere siajn ĉevalojn, kaj trapasis sekrete la Sudan pordegon. Certe ili jam scias la tutan novaĵon, ĉar ili vizitis Vilĉjon Filikĉjon; kaj probable ankaŭ tiu sudano estis spiono. Io eble okazos dum la nokto, antaŭ ol ni forlasos Brion.

– Kio okazos? – diris Gaja. – Ĉu ili atakos la tavernon?

– Ne, mi pensas, ke ne, – diris Paŝegulo. – Ne ĉiuj estas jam ĉi tie. Kaj ĉiuokaze ne tiel ili agas. Ili plej fortas en mallumo kaj soleco; ili ne volas malkaŝe ataki domon, kie estas lumoj kaj multaj homoj – ne ĝis ili estas pelataj, ne dum ankoraŭ kuŝas antaŭ ni la multaj longaj mejloj de Eriadoro. Sed ilia potenco fontas en teruro, kaj jam iuj en Brio estas trafitaj de ili. Ili devigos tiujn mizerulojn fari ion misan: Filikĉjon kaj iujn el la fremduloj, kaj, eble ankaŭ la pordiston. Ili interparolis kun Henĉjo ĉe la Okcidenta pordego lunde. Mi rigardis ilin. Li estis pala kaj tremanta, kiam ili forlasis lin.

– Ŝajnas, ke ni havas malamikojn ĉie, – diris Frodo. – Kion ni faru?

– Restu ĉi tie kaj ne iru al viaj ĉambroj! Ili certe eltrovis pri kiuj ĉambroj temas. La hobito-ĉambroj havas fenestrojn, kiuj rigardas norden kaj proksimas al la tero. Ni restoŝ ĉiuj kune kaj baros tiun ĉi fenestron kaj la pordon. Sed unue Nobo kaj mi alportos viajn pakaĵojn.

Dum Paŝegulo forestis, Frodo rapide rakontis al Gaja pri ĉio okazinta post la vespermanĝo. Gaja ankoraŭ legis kaj pripensis la leteron de Gandalfo kiam Paŝegulo kaj Nobo revenis.

– Nu, Mastroj, – diris Nobo, – mi ĉifis la litotukojn kaj enŝovis kapkusenon en la mezon de ĉiu lito. Kaj mi kreis belan imitaĵon de via kapo per bruna lana mato, s-ro Bag... Submonteto, sinjoro, – li aldonis rikane.

– Tre vivsimila! – ridis Grinĉjo. – Sed kio okazos, kiam ili ekvidos la ŝajnigon?

– Ni vidos, – diris Paŝegulo. – Ni esperu defendi la fortikaĵon ĝis la mateno.

– Bonan nokton al vi, – diris Nobo, kaj foriris por ludi sian rolon en la pordgardado.

Siajn pakaĵojn kaj ilaron ili amasigis sur la salonplanko. Ili puŝis malaltan seĝon kontraŭ la pordon kaj fermis la fenestron. Elgvatante, Frodo vidis, ke la nokto daŭre klaras. La Falĉilo  svingiĝis brile super Brimonteto. Li poste fermis kaj riglis la pezajn internajn ŝutrojn kaj kuntiris la kurtenojn. Paŝegulo hejtis la kamenon kaj blovestingis la kandelojn.

La hobitoj kuŝiĝis sur siaj lankovriloj kun la piedoj direktitaj al la kameno, sed Paŝegulo ordigis sin sur la kontraŭporda seĝo. Ili interparolis dum iom da tempo, ĉar Gaja volis ankoraŭ starigi kelkajn demandojn.

– Bovin’ translunis muĝe! – subridis Gaja, volvante sin per sia lankovrilo. – Tre ridinde, Frodo! Sed mi volonte ĉeestus. La bravuloj en Brio ankoraŭ diskutos tion post cent jaroj.

– Espereble, – diris Paŝegulo.

Poste ili ĉiuj silentiĝis, kaj unu post alia la hobitoj endormiĝis. 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.