La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L' RINGOJ
LA KUNULARO DE L' RINGO

Aŭtoro: J.R.R.Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ANTAŬPAROLO AL LA DUA ANGLA ELDONO

Ĉiu tiu rakonto elkreskis rakontate, ĝis ĝi fariĝis historio de la Granda Milito de la Ringo, kaj inkluzivis multajn ekvidojn de tiu eĉ pli antikva historio, kiu antaŭis ĝin. Ĝi estis komencita mallonge post kiam estis verkita La Hobito, kaj antaŭ ties publikigo en 1937; sed mi ne daŭrigis tiun ĉi sekvaĵon, ĉar mi deziris unue kompletigi kaj ordigi la mitologion kaj legendojn de la Antikvaj Tagoj, elformiĝantajn jam dum kelkaj jaroj. Mi deziris fari tion por mia propra kontentiĝo, kaj mi havis malmultan esperon, ke aliaj homoj interesiĝos pri tiu laboro, precipe ĉar ĝi estis laŭinspire unuavice lingva, kaj estis komencita por provizi la necesan “historian” fonon de la elfaj lingvoj.

Kiam tiuj, de kiuj mi petis konsilon kaj opinion, korektis malmultan esperon al nenian esperon, mi reiris al la sekvaĵo, kuraĝigite de petoj de legantoj pri pliaj informoj rilate hobitojn kaj ties aventurojn. Sed la rakonto tiriĝis nerezisteble en la direkto de la malnova mondo, kaj fariĝis kvazaŭ raporto pri ties fino kaj forpaso, antaŭ ol estis rakontitaj ĝiaj komenco kaj mezo. Tiu procezo komenciĝis en la verkado de La Hobito, en kiu jam estis kelkaj aludoj pri la pli malnovaj aferoj: Elrondo, Gondolino, la altaj elfoj, kaj la orkoj, kaj ankaŭ ekvidoj, aperintaj senpete, de aferoj pli altaj aŭ pli profundaj aŭ pli malhelaj ol ĝia supraĵo: Durino, Morio, Gandalfo, laNekromanciulo, la Ringo. La malkovro de la signifo de tiuj ekvidetoj, kaj de ties rilato al la antikvaj historioj, rivelis la Trian Epokon kaj ties kulminon en la Milito de l' Ringo.

Tiuj, kiuj petis pliajn informojn pri Hobitoj, fmfme ricevis respondon, sed ili devis longe atendi, ĉar la verkado de La Mastro de l' Ringoj pludaŭris je intervaloj dum la jaroj 1936 ĝis 1949, tempoperiodo, en kiu mi havis multajn devojn, kiujn mi ne neglektis, kaj, kiel lemanto kaj instruisto, multajn aliajn interesojn, kiuj min ofte plene absorbis. La prokrasto estis, kompreneble, pliigita ankaŭ de la ekflamado de milito en la jaro 1939, en kies fino la rakonto ankoraŭ ne estis atinginta la finon de la Unua Libro. Malgraŭ la mallumo de la sekvaj kvin jaroj, mi trovis, ke ne eblas nun tute forlasi la rakonton, kaj mi pene plupaŝis, plejparte nokte, ĝis mi staris ĉe la tombo de Balino en Morio. Tie mi haltis longatempe. Nur preskaŭ jaron poste mi daŭrigis, kaj alvenis ĝis Lotlorieno kaj la Granda Rivero malfrue en 1941. En la sekva jaro mi verkis la unuajn malnetojn de la materialo nufi konsistiganta la Trian Libron, kaj la komencojn de ĉapitroj 1 kaj 3 de la Kvina Libro; kaj tie, dum la signalfajroj ekflamis en Anorieno, kaj Teodeno venis al Harvalo, mi ĉesis. Mia antaŭvidado malsukcesis, kaj ne estis tempo por pripensado.

En 1944, lasante la nefinitaĵojn kaj perpleksojn de milito, kiun mi devis gvidi, aŭ almenaŭ priraporti, mi devigis min alfronti la vojaĝon de Frodo al Mordoro. Tiuj ĉapitroj, kiuj finflne fariĝis la Kvara Libro, estis verkataj kiel rakonto popece sendata al mia filo, Christopher, kiu tiam estis en Sud-Afriko servante en la Brita aerarmeo. Sed malgraŭ tio daŭris ankoraŭ kvin jarojn antaŭ ol la rakonto estis lcondukita ĝis sia nuna fino; en tiu tempo mi ŝanĝis hejmon, katedron kaj altlernejon, kaj la tempo estis kvankam malpli malluma, tamen ne malpli peniga. Kaj kiam post longa tempo estis atingita la “fino”, necesis la tutan ralconton revizii, kaj grandparte eĉ reverki retroire. Kaj ĝi devis esti tajpita, kaj retajpita: fare de mi; la kosto de profesia dekfmgrula tajpado superis miajn rimedojn.

La verkon La Mastro de l ’Ringoj legis multaj homoj de kiam ĝi fme aperis en presita formo; kaj mi ŝatus ĉi tie paroli iomete pri tiuj multaj opinioj kaj divenoj, kiujn mi ricevis aŭ legis konceme la motivojn kaj signifon de la rakonto. La ĉefa motivo estis la deziro de fabelisto provi sian kapablon lcrei vere longan rakonton, kiu povu teni la atenton de legantoj, amuzi ilin, ravi ilin, kaj iafoje eble eksciti ilin aŭ ilin profunde tuŝi. Mia sola gvidilo estis miaj propraj sentoj, kiuj montm, kio estas plaĉa aŭ kortuŝa, kaj por multaj tiu gvidilo estis neeviteble ofte mankohava. Kelkaj, kiuj legis la libron, aŭ almenaŭ recenzis ĝin, trovis ĝin teda, absurda, aŭ malestiminda, kaj mi ne rajtas plendi, ĉar mi simile taksas iliajn verkojn, aŭ tiujn specojn de verkoj, kiujn ili evidente preferas. Sed eĉ el la vidpunkto de multaj homoj, kiuj ĝuis mian ralconton, grandaj partoj de ĝi ne sukcesas esti sufiĉe plaĉaj. Povas esti, ke ne eblas en longa rakonto plaĉi al ĉiuj en ĉiu detalo, nek malplaĉi”al ĉiuj ĉe la samaj detaloj; ĉar mi trovas en la leteroj, kiujn mi ricevis, ke tiuj pecoj aŭ ĉapitroj, kiuj estas makuloj laŭ iuj, estas aparte aprobataj de aliaj. La plej lcritika leganto el ĉiuj, mi mem, nun trovas multajn difektojn, grandajn kaj malgrandajn, sed ĉar li bonŝance havas nenian devon, ĉu recenzi la libron, ĉu verki ĝin denove, li preterpasas tiujn silente, escepte de unu, kiun rimarkis aliaj: la libro estas tro mallonga.

Kaj rilate eventualan inteman signifon aŭ “mesaĝon”, ĝi laŭ la intenco de la aŭtoro havas nenian. Ĝi ne estas alegoria, kaj ĝi ne temas pri aktualaĵoj. Dum la rakonto kreskis, ĝi enigis radikojn (en la pasintecon) kaj elĵetis neantaŭviditajn branĉojn: sed ĝia ĉefa temo estis difinita de la komenco per la neevitebla elelcto de la Ringo lciel ligilo inter ĝi kaj la La Hobito. La decida ĉapitro, La ombro de la pasinteco, estas unu el la plej malnovaj partoj de la rakonto. Ĝi estis verkita longe antaŭ ol la aŭgura ombro de 1939 jam fariĝis minaco pri neevitebla katastrofo, kaj de tiu punkto la rakonto evoluus laŭ esence la samaj linioj, se tiu katastrofo estus malebligita. Ĝiaj fontoj estas aferoj jam longe antaŭe pripensitaj, kaj en iuj okazoj jam verkitaj, kaj malmulto aŭ nenio en ĝi estis ŝanĝita de tiu milito, kiu komenciĝis en 1939, aŭ de ties sekvoj.

La vera milito ne similas al la legenda milito, ĉu laŭ sia daŭrado, ĉu laŭ sia fmo. Se ĝi inspirus la legendon, aŭ direktus ties evoluon, tiam certe oni kaptus la Ringon, kaj uzus ĝin kontraŭ Saŭrono; li ne estus neniigita, sed sklavigita, kaj Baraduro estus ne detruita, sed okupaciita. Sarumano, malsukcesinte ekposedi la Ringon, dum la konfuzo kaj perfidoj de tiu tempo trovus en Mordoro la mankantajn partojn en siaj propraj esploroj de Ringosciaro, kaj post nelonge li elfarus propran Grandan Ringon, per kiu li defius la mem-proklamitan Reganton de Mez-Tero. En tiu konflikto ambaŭ flankoj traktus hobitojn malame kaj malestime: tiuj ne travivus longe eĉ kiel sklavoj.

Aliaj aranĝoj povus esti elpensataj laŭ la gustoj aŭ opinioj de tiuj, kiuj ŝatas alegorion aŭ referencojn al aktualaĵoj. Sedmi kore malŝatas alegorion en ĉiuj ties manifestaĵoj, kaj tiel mi daŭre opinias ekde kiam mi fariĝis sufiĉe aĝa kaj singarda por rimarki ties ĉeeston. Mi klare preferas historion, veran aŭ ŝajnigitan, kun ties varia aplikeblo al lapensoj kaj spertoj de legantoj. Laŭ mia opinio multaj intermiksas la ideojn “aplikeblo” kaj “alegorio”; sed la unua troviĝas en la libereco de la leganto, kaj la dua en la celita superrego de la aŭtoro.

Aŭtoro kompreneble ne povas resti tute netuŝita de siaj spertoj, sed estas tre kompleksaj la manieroj, en kiuj la ĝermo de rakonto uzas la grundon de spertoj, kaj provoj difini tiun procezon estas en la plej bonaj okazoj divenoj per indikoj nesufiĉaj kaj dubsencaj. Oni ankaŭ supozus mise, kvankam kompreneble alloge, ke, kiam la vivoj de aŭtoro kaj de kritikisto parte koincidas, tiuj ideaj evoluoj aŭ tiuj aktualaj eventoj, kiuj estis komunaj al ambaŭ, nepre estis la plej fortaj influoj. Efektive oni devas persone trafi sub la ombron de milito por plene senti ties premegon; sed laŭ la paso de la jaroj nun ŝajnas ofte forgesiĝi, ke la devo esti junulo en 1914 ne estis malpli terura sperto ol esti envolvita en 1939 kaj la postaj jaroj. En 1918 ĉiuj krom unu el miaj proksimaj amikoj estis jam mortintaj. Aŭ, se elekti malpli funebran temon: multaj supozis, ke La purigado de la Provinco reflektas la situacion en Anglujo je tiu tempo, kiam mi estis fmanta mian rakonton. Tiel ne estas. Tiu ĉapitro estas esenca parto de la intrigo, antaŭvidita de la komenco, kvankam dum la verkado modifita de la karaktero de Sarumano, kiu evoluis en la rakonto sen – ĉu necesas tion diri? – absolute ĉia ajn alegoria signifo aŭ referenco al aktuala politiko. Ĝi ja iom baziĝas sur spertoj, sed nur marĝene (ĉar la elconomia situacio estis komplete alia), kaj muite pli antaŭe. La lando, en kiu mi vivis kiel infano, estis malnoble detruata antaŭ ol mi dekjariĝis, en tempo, kiam aŭtomobiloj estis maloftaĵoj (mi neniam vidis tian veturilon) kaj oni ankoraŭ konstruis antaŭurbajn fervojojn. Antaŭ nelonge mi vidis en gazeto bildon de la lasta kadukeco de la iam prospera grenmuelejo apud sia lageto, kiu iam ŝajnis al mi tiom grava. Mi neniam ŝatis la aspekton de la Juna muelisto, sed lia patro, la Maljuna muelisto, havas nigran barbon, kaj li ne nomiĝis Sablomano.

La Mastro de l' Ringoj nun aperas en nova eldono, kaj mi kaptis la okazon revizii ĝin. Multaj eraroj kaj nekonsekvencaĵoj, kiuj ankoraŭ restis en la teksto, estas korektitaj, kaj okazis provo provizi informojn pri kelkaj temoj, kiujn ektraktis atentaj legantoj. Mi konsideris ĉiujn el iliaj komentoj kaj demandoj, sed se iuj ŝajnas esti preteratentitaj, tio eble olcazis, ĉar mi ne sukcesis teni ordon en miaj notoj; sed multaj demandoj estis respondeblaj nur per pliaj apendicoj, aŭ efektive per kreo de akcesora volumo, kiu enhavus multon el tiu materialo, kiun mi ne inkluzivis en la originan eldonon, precipe temas pri pli detalaj lingvaj informoj. Dume tiu ĉi eldono ofertas tiun ĉi Antaŭparolon, aldonon al la Prologo, kelkajn notojn, kaj indekson de la nomoj de personoj kaj lokoj. Tiu indekso estas intence nekompleta je eroj, sed ne je referencoj, ĉar necesis por la nunaj celoj redukti ĝian amplekson. Kompleta indekso, kiu plene uzos la materialon preparitan al mi de sinjorino N. Smith, pli ĝuste apartenos al la akcesora volumo.

Tradukis el la angla
Bertilo Wennergren


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.