La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L' RINGOJ
LA KUNULARO DE L' RINGO

Aŭtoro: J.R.R.Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

FILOLOGO PRI ESPERANTO

Mi interesiĝas kiel filologo, kaj kiel devus ĉiu filologo, pri la intemacilingva movado kiel grava kaj interesa lingva fenomeno, kaj mi simpatias precipe la pretendojn de Esperanto. Mi ne estas praktika esperantisto, kvankam ŝajnas al mi post iom da pripensado dezirinde, ke konsilisto almenaŭ certagrade estu tia. Mi scias nek skribi nek paroli tiun lingvon. Mi konas ĝin, kiel dims filologo, pro tio, ke antaŭ 25 jaroj mi lemis kaj ne forgesis ĝiajn gramatikon kaj strukturon, kaj iam legis sufiĉe multajn skribaĵojn en ĝi, kaj, tial ke mi estas klerigita pri tiaj aferoj, mi sentas min kompetenta havi opinion pri ĝiaj mankoj kaj bonegaĵoj. Sekve mi sentas, ke mi ne povas utile kontribui, krom lciel filologo kaj recenzisto. Sed tia estas precize mia starpunkto rilate la internacilingvan situacion, ke tiaj servoj, kiom ajn valoraj teorie, estas praktike ne dezirindaj; efektive, ke venis tempo, kiam filologa teoriisto estas malhelpo kaj ĝeno. Tio estas vere la plej forta el miaj motivoj por subteni Esperanton.

Esperanto ŝajnas al mi sendube, en sia tutaĵo, supera al ĉiuj aktualaj konkuraĵoj, sed ĝia ĉefa pretendo al subteno laŭ mia opinio estas la fakto, ke ĝi jam okupas la unuan lokon, havigis al si la plej grandan kvanton da praktika akcepto kaj evoluigis la plej altgradan organizadon. Ĝi fakte similas ortodoksan eklezion, kiu frontas ne nur al nekredantoj, sed ankaŭ al skismemuloj kaj herezuloj – situacio antaŭvidita de la filologo. Sed kondiĉe je ia necesa grado de simpleco, internacieco, kaj (mi volas aldoni) individueco kaj eŭfonio, – kiun Esperanto nepre atingas kaj superas – ŝajnas al mi memevidente, ke la plej elstare grava problemo solvenda de aspiranta intemacia lingvo estas universala diskonigo. Ilo, kiu estas malpli perfekta, tamen havas eblecon realigi tion, pli valoras ol cent, kiuj teorie pli perfektaj. Ne ekzistas defmitivo en lingvaj inventado kaj gusto. Fajna inventemo pri detaloj estas kompare malgrava, post la necesa minimumo; kaj teoriemuloj kaj inventemuloj (al lcies trupo mi volonte aliĝus) simple malhelpas la movadon, se ili pretas oferi unuanimecon pro “plibonigado”.

Efektive ŝajnas al mi ankaŭ, ke teĥnika plibonigo de la strukturo, ĉu cele al plia simpleco lcaj klareco, ĉu al pli larĝa intemacieco, aŭ al kio ajn, emas detrui la “homecan” aŭ estetikan aspekton de la inventita idiomo. Tiu supozeble nepraktika aspekto ŝajnas grandparte malatentita de teoriemuloj; kvankam mi imagas, ke ĝi ne estas vere nepraktika, kaj fmfme profunde influos la ĉefaferon de universala akceptiĝo. Ekzemple N** estas inĝenia kaj pli facila ol Esperanto, sed malbelega – “uzina produktaĵo” estas klare surskribita. Aŭ prefere “kreita per rezervaj partoj” – kaj tute mankas al ĝi tiu ekbrilo de individueco, kohereco kaj belo, kiu aperas en la grandaj naturaj idiomoj, kaj kiu efektive aperas certagrade (verŝajne ĝis tia grado, kia eblas ĉe artefarita idiomo) en Esperanto – kio pruvas la genion de la originala aŭtoro...

Mia konsilo al ĉiu, kiu disponas tempon aŭ inklinon okupiĝi pri la internacilingva movado, estus: “Subtenu lojale Esperanton”.

J. R. R. Tolkien

(El La Brita Esperantisto, majo 1932)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.