|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() DOKTORO JEKYLL KAJ SINJORO HYDEAŭtoro: Robert Louis Stevenson |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Mi naskiĝis en la jaro 18… a, heredonto de granda riĉeco, naturdotita plie per bonegaj talentoj, inklina laŭ karaktero al laboremo, amanta la estimon de la saĝuloj kaj bonuloj inter miaj kunhomoj, kaj tial – kion oni povus supozi – kun ĉia garantio por honorplena kaj distinga estonteco.
La plej malbona el miaj kulpoj, efektive, estis ia malpacienca gajeco de temperamento, tia, kia ĉe multaj faris la feliĉon, sed kian mi trovis malfacile akordigebla kun mia ĉiondeviga deziro teni alte la kapon kaj montri pli ol kutime gravan vizaĝon antaŭ la publiko. Okazis el tio, ke mi kaŝis miajn plezurojn, kaj ke, atinginte la aĝon de la pripensado kaj komencinte ĉirkaŭrigardi kaj konsideri mian progreson kaj lokon en la mondo, mi jam staris kompromitita en profunde trompa vivmaniero.
Multaj homoj eĉ fanfaronegus pri tiaj neregulaĵoj, pri kiuj mi estis kulpa; sed pro la altaj celoj, kiujn mi al mi antaŭmetis, mi rigardis kaj kaŝis ilin kun sento de honto preskaŭ morbida. Estis do pli la postulema naturo de miaj aspiroj ol speciala malnobleco de miaj kulpoj, kiu faris min tio, kio mi estis, kaj per fosaĵo eĉ pli profunda ol ĉe la plejmulto, disigis en mi tiujn regionojn de la Bono kaj Malbono, kiuj dividas kaj kompletigas la duoblan naturon de la homo.
Kvankam mi estis tiel profunde duoblaganto, mi neniel estis hipokritulo – miaj ambaŭ flankoj estis tute seriozaj; mi ne estis pli mi mem, kiam mi forlasis la sindetenadon kaj ĵetis min en la honton, ol kiam mi laboris malkaŝe pri la disvastigo de scioj, aŭ pri la forigo de doloro kaj sufero. Kaj hazarde okazis, ke la direkto de miaj sciencaj studoj, kiuj kondukis tute al mistikismo kaj al la transcendismo, kaŝis kaj forte lumigis sur ĉi tiun konscion pri la ĉiama batalado inter miaj membroj. Kun ĉiu tago, kaj de ambaŭ flankoj de mia inteligenteco, la morala kaj la intelekta, mi tiel alproksimiĝis konstante al tiu vero, per kies parta eltrovo mi estas kondamnita al tia terura pereo, nome: la vero, ke la homo efektive ne estas unu, sed du. Estis ĉe la morala flanko, kaj en mia propra persono, ke mi lernis konstati la entutan kaj primitivan duecon de la homo, mi sentis pri la du naturoj, kiuj konkuris en la kampo de mia konscienco, ke eĉ se oni povus prave diri, ke mi estas unu aŭ la alia, tio estas nur tial, ke mi estis radike ambaŭ, kaj jam frue en mia vivo, eĉ antaŭ ol la direkto de miaj sciencaj eltrovoj komencis inspiri la plej nudan eblecon de tia miraklo, mi kutimiĝis pensi kun plezuro, kiel en amata revo, pri la disigo de tiuj elementoj. Se nur ĉiu, mi diris al mi, povus esti loĝigita en apartan identaĵon, tiam de la vivo estus forprenita ĉio, kio estis neeltenebla; la maljustulo povus iri laŭ sia vojo, liberigita de la aspiroj kaj riproĉado de sia pli pia ĝemelo, kaj la justulo povus iri konstante kaj sendanĝere sur sia vojo supren, farante bonaĵojn, en kiuj troviĝas lia plezuro, kaj jam ne plu elmetata kontraŭ la malhonoro kaj la pentofarado pro ĉi tiu ekstera malbono. Por la homaro estas ja malbeno, ke tiuj reciproke maltaŭgaj faskeroj estis tiel kunligitaj, ke en la doloranta ventro de la konscio, ĉi tiuj polusaj ĝemeloj senĉese interbatalas. Kiel do ilin disigi?
Ĝis tie atingis miaj pripensadoj, kiam, kiel mi jam diris, la misteron komencis klarigi flanka lumo de la tablo laboratoria.
Mi eksentis, pli profunde ol ĝis nun estis dirite, la tremantan nemateriecon, la nebulsimilan ŝanĝiĝemecon de ĉi tiu ŝajne fortika korpo, en kiu ni marŝas vestitaj. Mi konstatis, ke kelkaj ĥemiaj agentoj havas la kapablon skui kaj malantaŭentiri tiun karnan vestaĵon, same kiel vento povas skui la kurtenojn de pavilono. Mi ne nur rekonis mian naturan korpon apartan de la nura aŭro kaj radilumo de kelkaj el la potencoj, el kiuj konsistis mia spirito, sed ankaŭ sukcesis kunmeti drogon, per kiu tiuj potencoj povus esti detronigitaj de ilia supereco, kaj per kiu dua formo kaj vizaĝo povus esti anstataŭigitaj, neniel malpli naturaj al mi, pro tio ke ili estis la esprimo de pli malnoblaj elementoj de mia animo.
Mi hezitis longe antaŭ ol provi praktike tiun ĉi teorion. Mi bone sciis, ke mi riskas morti; pro tio, ke iu drogo, kiu tiel potence regis kaj skuis la citadelon mem de la individueco, povus, per la plej eta parto de superdozo aŭ la plej malmulta maloportuneco pri la momento de elmontro, tute forviŝi tiun nematerian loĝejon, kies ŝanĝon per ĝia efiko mi atendis.
Sed la tento al eltrovo tiel eksterordinara kaj profunda, fine venkis la sugestiojn de la timo. Mi jam antaŭlonge pretigis mian tinkturaĵon; mi tuj aĉetis, de firmo de apotekistoj, grandan kvanton de iu speciala salo, pri kiu mi sciis per miaj eksperimentoj, ke ĝis estas la lasta ingredienco bezonata, kaj malfrue en iu malbenita nokto mi kunmetis la elementojn, rigardis ilin boli kaj fumi kune en la glaso, kaj kiam la agitiĝo ĉesis, kun forta ardo de kuraĝo mi eltrinkis la miksturon.
Sekvis doloregoj plej turmentaj: grincado de la ostoj, mortiga naŭzo, kaj teruro de spirito, ne malpli intensa, ol tiu sentebla en horo de la naskiĝo aŭ de la morto. Poste, tiuj agonioj rapide kvietiĝis, kaj mi rekonsciiĝis kvazaŭ el granda malsano.
Estis io stranga en miaj sentoj, io nepriskribeble nova, kaj, pro ĝia noveco, nekredeble dolĉa. Mi sentis min pli juna, pli malpeza, pli feliĉa en mia korpo; interne mi konsciis pri iu kapturnanta senzorgeco, pri fluado de malordaj voluptemaj imagoj, kurantaj kiel muelilfluo tra mia fantazio, pri disigo de la ligiloj de la devo, pri nekonata sed ne senkulpa libereco de la animo. Mi sciis, kun la unua enspiro de tiu ĉi nova vivo, ke mi estas pli malvirta, dekoble pli malnobla, ke mi vendiĝis kiel sklavo al mia origina malbono, kaj la penso, en tiu momento, stimulis kaj gajigis min kiel vino. Mi etendis la manojn, ĝojegante en la noveco de tiuj sentoj, kaj ĉe tio mi subite eksciis, ke mia staturo iom malgrandiĝis. En tiu tempo ne estis spegulo en mia ĉambro; tiu, kiu staras apud mi dum mi nun skribas, estis tien portita poste, kaj por la celo mem de tiuj aliformiĝoj. La nokto, tamen, jam preskaŭ tagiĝis; la loĝantoj de mia domo kuŝis plej profunde dormantaj, kaj mi decidis, ekscitita kiel mi estis de espero kaj triumfo, riski iri sub mia nova formo al mia dormoĉambro. Mi transiris la korton, mi glitis tra la koridorojn, kiel fremdulo en mia propra domo, kaj alveninte en mian ĉambron, mi vidis, la unuan fojon, la aspekton de Edward Hyde.
Mi devas paroli ĉi tie nur pri mia teorio, ne dirante tion, kion mi scias, sed tion, kion mi supozas plej verŝajna. La malbona parto de mia naturo estis malpli fortika, malpli disvolvita, ol la bona, kiun mi ĵus eksigis. Plie, en la daŭro de mia vivo, kiu estis estinta, malgraŭ ĉio, naŭ dekone vivo de penado, de virto kaj de memregado, la malbona parto estis multe malpli ekzercita kaj uzata. Kaj tial okazis, mi pensas, ke Edward Hyde estis tiom pli malgranda, pli maldika, pli juna ol Harry Jekyll. Kiel la bono brilis el la vizaĝo de unu, tiel same la malbono estis skribita larĝe kaj klare sur tiu de la alia.
Plie, la malbono lasis sur tiu korpo la stampon de kripleco kaj kadukeco. Kaj tamen, kiam mi rigardis tiun malbelan monstron en la spegulo, mi konsciis nenian malsimpation, kontraŭe, mi sentis ja salton de bonveno. Ankaŭ tio estis mi. Ĝi ŝajnis natura kaj homa. Laŭ miaj okuloj, ĝi portis pli vivan bildon de la spirito, ĝi ŝajnis pli difinita kaj unuobla ol la neperfekta kaj dividita vizaĝo, kiun mi ĝis nun kutimis nomi mia. Kaj ĝis tiu punkto mi estis sendube prava. Mi rimarkis ke, kiam mi havis la aspekton de Edward Hyde, neniu povis proksimiĝi al mi sen videbla malsimpatio de la karno. Tio, laŭ mia opinio, estis tial, ke ĉiuj homoj, kiaj ni renkontas ilin, estas kunmiksitaj el bono kaj malbono, kaj Edward Hyde, sola, en la vicoj de la homaro, estis nura malbono. Nur momenton mi restis antaŭ la spegulo; mi devis ankoraŭ provi la duan kaj decidigan eksperimenton; mi devis ankaŭ konstati, ĉu mi perdis nerepreneble mian individuecon, kaj devos antaŭ la tagiĝo forkuri el domo jam ne plu mia kaj, rapidante reen al mia kabineto, mi denove pretigis kaj trinkis la miksturon, denove suferis la turmentegojn de tiu kvazaŭmorto kaj rekonsciiĝis kun la karaktero, la staturo, kaj la vizaĝo de Harry Jekyll.
En tiu nokto mi estis atinginta la fatalan kruciĝon de la vojoj. Se mi estus alproksimiĝinta al mia eltrovaĵo laŭ pli nobla spirito, se mi estus riskinta mian eksperimenton dum mi estis sub la influo de malavaraj aŭ piaj aspiroj, ĉio estus alia kaj, el tiuj agonioj de morto kaj naskiĝo, mi estus elirinta anĝelo anstataŭ diablo. La drogo povis neniel distingi, nek diabla nek dia ĝi estis; ĝi nur skuis la pordojn de la malliberejo de mia temperamento, kaj, kiel ĉe la kaptitoj en Philippi, elkuris tio, kio estis interne. En tiu tempo mia virto dormetis; mia malvirto, vekita de la ambicio, kaptis vigle kaj rapide la okazon, kaj la rezultinta elĵetaĵo estis Edward Hyde. Tial, kvankam mi nun havis kaj du karakterojn, kaj du mienojn, unu estis tute malbona, kaj la alia estis daŭre la malnova Harry Jekyll, tiu malharmonia kombinaĵo pri kies virtigo kaj plibonigo mi jam lernis malesperi. La ganto do estis tute al la pli malbona flanko.
Eĉ en tiu tempo, mi ankoraŭ ne tute venkis mian malsimpation al la tedeco de vivo de studado. Mi ankoraŭ foje havis inklinon al gajo, kaj pro tio, ke miaj plezuroj estis, je la plej indulga nomo, ne tro dignoplenaj, kaj ĉar mi ne nur estis bone konata kaj honore estimata, sed ankaŭ farigis maljunulo, ĉi tiu nekonsekvenceco de mia vivo fariĝis por mi ĉiutage pli ĝena. Estis unuflanke, ke mia nova potenco tentis min ĝis sklaviĝo. Necesis nur trinki la miksaĵon por tuj demeti la korpon de la fama profesoro kaj surmeti, kiel densan mantelon, tiun de Edward Hyde.
Mi ridetis pro la ideo; ĝi ŝajnis al mi, tiutempe, humoraĵo, kaj mi faris miajn pretigojn kun plej granda zorgo. Mi luis kaj mebligis tiun domon en Soho, al kiu Hyde estis postsigne sekvota de la polico; mi dungis, kiel dommastrinon, virinon, kiun mi bone konis kiel silenta kaj senskrupula. Aliflanke mi sciigis al mia servistaro, ke iu sinjoro Hyde (kiun mi priskribis) devos havi plenan liberecon kaj aŭtoritaton en mia domo sur la placo; kaj por ŝirmi min kontraŭ eventualaj akcidentoj, mi eĉ faris tie vizitojn kaj igis min bone konata persono en mia dua rolo. Poste mi faris tiun testamenton, kiun vi tiel kontraŭis, ke, se io okazus al mi en la persono de doktoro Jekyll, mi povus transiri en tiun de Edward Hyde sen mona perdo. Kaj tiel ĉirkaŭita de remparoj, kiel mi supozis, sur ĉiu flanko, mi komencis profiti la strangan imunecon de mia situacio.
Jam okazis, ke homoj dungis bravulaĉojn por fari iliajn krimojn, dum ilia propra persono kaj reputacio restis ŝirmita. Mi estis la unua, kiu tion faris por propra plezuro. Mi estis la unua, kiu povis tiel klopodi antaŭ la publika okulo kun ŝarĝo de afabla respektindeco, kaj jen, en la daŭro de momento, kiel ia lerneja bubo deŝiri tiujn pruntaĵojn kaj salti kapon antaŭe en la maron de la libereco. Sed por mi, en mia netravidebla mantelo, la sendanĝereco estis absoluta. Pensu nur – mi eĉ ne ekzistis! Nur permesu al mi kuri en mian laboratorion, donu al mi nur du-tri sekundojn por miksi kaj gluti la trinkaĵon, kiu staris ĉiam preta, kaj Edward Hyde, kion ajn li estus farinta, forpasus kiel spirnebuleto sur spegulo, kaj jen, anstataŭ li, kviete en sia hejmo, pretiganta la noktomezan lampon en sia studejo, homo, kiu povis senriske ridi je la suspekto, troviĝus Harry Jekyll.
La plezuroj, kiujn mi rapidis serĉi sub mia alikorpaĵo, estis, kiel mi jam diris, maldecaj, sed, en la manoj de Edward Hyde ili baldaŭ fariĝis monstraj. Reveninte de iu el tiuj ekskursoj, mi ofte profundiĝis en ia mirado pri mia alikorpa malnobleco.
Tiu demono familiara, kiun mi elvokis el mia propra animo, kaj forsendis solan por plenumi sian bonan plezuron, estis estaĵo esence malica kaj kanajla; kun ĉiu lia ago kaj penso centrita en si mem; kun besta avideco drinkanta la plezuron el kia ajn grado de turmento, tiel neŝancelebla, kiel homo el kono.
Harry Jekyll foje staris konsternita antaŭ la agoj de Edward Hyde; sed la situacio estis ekster la kampo de ordinaraj leĝoj, kaj inside malpezigis la premon de la konscienco. Estis ja Hyde, kaj Hyde sola, kiu estis kulpa. Jekyll mem ne estis pli malbona; li revekiĝis al siaj bonaj ecoj ŝajne nedifektita; li eĉ kutimis, kiam tio estis ebla, rapidi por malfari la malbonon faritan de Hyde. Kaj tiel lia konscienco dormetis.
Pri la detaloj de la malgIoro, al kiu mi tiel kunkonsentis (ĉar eĉ nun mi ne povas konfesi, ke mi ĝin faris) mi ne intencas priparoli; mi volas nur montri la avertojn kaj la sekvajn paŝojn, per kiuj alproksimiĝis mia puno. Unu malfeliĉo okazis, kiun, pro tio, ke ĝi ne havis sekvon, mi nur aludetos. Kruelega ago kontraŭ knabino vekis kontraŭ min la koleron de preteriranto, kiun mi rekonis antaŭ kelkaj tagoj kiel vian parencon; kuracisto kaj la familio de la knabino kuniĝis kun li; estis momentoj, kiam mi timis pri mia vivo, kaj fine, por kontentigi ilian tro justan koleron, Edward Hyde devis alkonduki ilin al la pordo de Harry Jekyll kaj pagi ilin, per ĉeko subskribita per lia nomo. Sed tiu danĝero estis facile forigita el la estonteco per la transmeto en alian bankon de monsumo sub la nomo de Edward Hyde mem, kaj kiam, malantaŭen klinante mian skribmanieron, mi provizis subskribon al mia duulo, mi pensis, ke mi sidas jam ekster la atingo de la fatalo.
Preskaŭ du monatojn antaŭ la murdo de Sir Danvers, forestinte el la hejmo por unu el miaj aventuroj, de kiu mi revenis malfrue, mi vekiĝis la postan tagon en lito kun sentoj iom strangaj. Vane mi ĉirkaŭrigardis, vane mi vidis la decan meblaron kaj grandan amplekson de la ĉambro en mia domo sur la placo, vane mi rekonis la desegnaĵon de la litkurtenoj, io ankoraŭ insistis, ke mi ne estas tie, kie mi estas, ke mi ne vekiĝis tie, kie mi ŝajnas esti, sed en la ĉambreto en Soho, en kiu mi kutimis dormi en la korpo de Edward Hyde.
Mi ridetis kaj, laŭ mia psikologia maniero, komencis mallaboreme esplori la elementojn de ĉi tiu iluzio, foje refalante dume en komfortan matenan dormeton. Mi estis ankoraŭ tiel okupata kiam, dum unu el miaj pli sendormaj momentoj, mia rigardo trafis mian manon. Nu, la mano de Harry Jekyll estis profesia laŭ formo kaj grandeco: granda, firma, blanka kaj de agrabla aspekto. Sed la mano, kiun mi nun rigardis, sufiĉe klare en la flava lumo de Londona mateno, kuŝanta duonfermita sur la littukoj, estis malgrasa, sulkita, osta, sombre pala kaj dense kovrita de nigra kresko da haroj. Ĝi estis la mano de Edward Hyde.
Mi certe rigardis ĝin dum preskaŭ duona minuto, antaŭ ol la teruro vekiĝis en mia brusto tiel subite kaj tremige kiel la bruego de cimbaloj, kaj saltegante el la lito, mi kuregis al la spegulo. Ĉe la vido, kiun renkontis miaj okuloj, mia sango ŝanĝiĝis en ion treege maldensan kaj glacian. Jes, mi kuŝiĝis kiel Harry Jekyll kaj vekiĝis kiel Edward Hyde. Kiel klarigi tion? mi al mi demandis, kaj poste, kun alia saltego de teruro, kiel ripari tion? Estis malfrue en la mateno, la servistaro jam leviĝis, ĉiuj miaj drogoj estis en la kabineto – longa iro estis malsupren sur du ŝtuparoj, tra la posta irejo, trans la korton kaj tra la anatomia teatro, de tie, kie mi tiam staris terurita. Mi ja povus eble kovri mian vizaĝon, sed kion tio helpos, se mi ne povos kaŝi la aliformiĝon de mia staturo? Kaj tiam kun sentata dolĉeco de senpremiĝo mi memoris, ke mia servistaro jam kutimis la venadon kaj iradon de mia duulo.
Baldaŭ mi vestis min, kiel eble plej bone, per vestoj konvenaj al mia amplekso: baldaŭ pasis tra la domo, kie Bradshaw min rigardegis kaj retiriĝis pro tio, ke li vidis sinjoron Hyde je tia horo kaj en tia stranga vestaĵo, kaj post dek minutoj, doktoro Jekyll eniris sian propran formon kaj sidiĝis kun malheliĝinta frunto, por ŝajnigi matenmanĝon.
Malgranda ja estis mia apetito. Ĉi tiu neklarigebla okazaĵo, ĉi tiu renversiĝo de mia antaŭa sperto, ŝajnis, kiel la Babilona fingro sur la muro, skribi la literojn de mia kondamniĝo, kaj mi komencis, pli serioze ol iam, pripensi la rezultojn kaj eblecojn de mia duobla ekzistado. Tiu parto de mi, kiun mi havis la povon projekcii, en la lasta tempo multe ekzerciĝis kaj nutriĝis; ŝajnis al mi en la lastaj tagoj ke la korpo de Edward Hyde pligrandiĝas, kvazaŭ (kiam mi portis tiun formon) mi konscias pli riĉan fluon de sango, kaj mi komencis vidi danĝeron ke, se ĉi tio estos daŭrigata, la ekvilibro de mia naturo povos esti por ĉiam renversita, ke la kapablo de laŭvola ŝanĝiĝo povos esti perdita, kaj la karaktero de Edward Hyde fariĝos nerevokeble mia. La potenco de la drogo ne ĉiam montriĝis egala. Unu fojon, tre frue en mia kariero, ĝi restis tute senefika; de tiu tempo je pli ol unu okazo, mi estis devigita duobligi, kaj unufoje, kun granda risko de morto, triobligi la kvanton, kaj tiu malofta necerteco ĵetis ĝis nun la solan ombron sur mian kontentecon. Nun, tamen, pro la okazo de tiu mateno, mi estis devigata konstati, ke dum komence la malfacilaĵo estis forĵeti la korpon de Jekyll, lastatempe ĝi grade sed decide transloĝiĝis al la alia flanko. Ĉio ŝajnis montri al la konkludo, ke mi malrapide perdas mian unuan kaj pli bonan memon, kaj iom post iom enkorpiĝas en mian duan kaj pli malbonan.
Inter tiuj du, mi komprenis, mi jam devas elekti. Miaj du naturoj havis la komunan memoron, sed ĉiujn aliajn fakultojn plej neegale posedis inter si. Jekyll (kiu estis kunmetaĵo) jen kun la plej akraj timoj, jen kun avida gustaĵo projektis kaj partoprenis la plezurojn kaj aventurojn de Hyde: sed Hyde estis indiferenta pri Jekyll aŭ nur memoris lin kiel la monta bandito memoras la kavernon, en kiu li sin kaŝas kontraŭ la persekutado. Jekyll sentis pli ol patran intereson; Hyde sentis pli ol filan indiferentecon. Kunligi mian sorton kun tiu de Jekyll, estus morti rilate al tiuj apetitoj, je kiuj mi de longa tempo min indulgis kaj kiujn mi jam de kelka tempo dorlotis.
Kunligi ĝin kun Hyde, estus morti pri mil interesoj kaj aspiroj kaj fariĝi por iĉiam malestimata kaj senamika. La marĉando povus aperi neegala, sed estis ankoraŭ alia afero pripesinda; ĉar, dum Jekyll turmente suferadus en la fajroj de la abstinenco, Hyde eĉ ne konscius, kion li perdis.
Kvankam strangaj estis miaj cirkonstancoj, la kondiĉoj de tiu ĉi interbatalo estas tiel malnovaj kaj banalaj, kiel la homo mem; efektive la samaj allogoj kaj timoj ĵetas la ludkubon por kiu ajn tentata kaj tremanta pekulo; kaj okazis ĉe mi, kiel okazas ĉe la plej granda nombro de miaj similuloj, ke mi elektis la pli bonan parton, kaj poste mankis al mi la forto plenumi mian elekton.
Jes, mi preferis la maljunan kaj malkontentan doktoron, ĉirkaŭata de amikoj kaj tenanta honestajn esperojn, kaj mi diris decidan adiaŭon al la libereco, la rilata juneco, la facila paŝo, saltanta pulso kaj sekretaj plezuroj, kiujn mi ĝuis en la alivesto de Hyde. Tiun elekton mi faris eble kun senkonscia rezervo, ĉar mi nek forlasis la Soho-an domon, nek detruis la vestojn de Edward Hyde, kiuj ankoraŭ kuŝis pretaj en mia kabineto. Dum du monatoj, tamen, mi restis fidela al mia decido; dum du monatoj mi vivis laŭ tiu vivo de severmoreco, kiun mi neniam antaŭe atingis, kaj ĝuis la kompensojn de aprobanta konscienco. Sed kun la tempo fine foriĝis la freŝeco de mia timo, la laŭdoj de mia konscienco fariĝis kutimo; min turmentegis afliktoj kaj sopiroj, kvazaŭ Hyde baraktus por la liberiĝo, kaj, fine, en horo de morala malforteco, mi denove kunmetis kaj englutis la aliformigan trinkaĵon.
Mia diablo estis tenita longatempe en kaĝo, li liberiĝis furiozega.
Mi sentis, eĉ jam dum mi trinkis la miksturon, pli senbridan, pli furiozan emon al la malbono. Mi supozas, ke sendube estis tio, kio vekis en mia animo tiun ventegon de senpacienco, kun kiu mi aŭskultis la ĝentilaĵojn de mia malfeliĉa viktimo; almenaŭ mi deklaras antaŭ Dio, ke neniu homo morale sana povus esti kulpa pri tia krimo pro tiel bagatela incito, kaj ke mi frapis en humoro ne pli racia ol tiu, en kiu malsana infano rompus ludilon. Tuj la spirito de la infero vekiĝis en mi, kaj furiozis. Kun paroksismo de ĝojo mi disbategis la pasivan korpon, gustumante ĝojegon ĉe ĉiu bato, kaj nur kiam la laceco komencis sekvi, subite dum la plej alta punkto de mia deliro, pikegis mian koron malvarma spasmo de teruro. Disiĝis la nebulo; mi vidis, ke mi metas mian vivon en danĝeron, kaj mi forkuris de la sceno de tiuj ekscesoj, fieriĝante eĉ dum mi tremas, kun mia avideco por la malbono kontentigita kaj stimulita, kaj mia amo al la vivo altigita ĝis la plej ekstrema grado. Mi kuris al la domo en Soho kaj detruis miajn paperojn; de tie mi iris tra la lanternolumitajn stratojn, en la sama dividita ekstazo de spirito, ĝojegante pri mia krimo, gajkore projektante aliajn por la estonteco, kaj tamen, ankoraŭ rapidante kaj aŭskultante, ĉu sekvas min la paŝoj de la venĝonto. Hyde havis kanton sur la lipoj dum li kunmetis la miksturon, kaj trinkante ĝin li tostis la mortinton. Apenaŭ la agonio de la transformiĝo ĉesis disŝiri lin, jam Harry Jekyll, kun fluantaj larmoj de dankemo kaj memriproĉo, falis genuen kaj levis la kunplektitajn manojn al Dio. La vualo de la memindulgo estis disŝirita de supre ĝis malsupre, kaj mi vidis mian vivon kiel tuton – mi sekvis ĝin de la tagoj de mia infaneco, kiam mi iris manon ĉe mano, kun mia patro, tra memoferemaj penadoj de mia profesia vivo, por alveni, foje kaj ree, kun la sama sento de nerealeco, ĉe la malbenitaj teruraĵoj de la vespero. Mi volis krii, mi penis kun larmoj kaj preĝoj sufoki la amason da malbelegaj imagoj kaj sonoj, kiuj ariĝis en mia memoro kontraŭ mi kaj, ankoraŭ inter miaj petegoj, la fi-vizaĝo de mia kanajleco rigardis fikse en mian animon.
Kiam la akreco de tiu memriproĉo mortis, ĝi estis sekvata de sento de ĝojo. De nun Hyde estos neebla; ĉu mi volos, aŭ ne volos, mi estas de nun enfermita en la pli bona parto de mia ekzistado, kaj, ho, kiel mi ĝojis pensi pri tio! Kun kia volonta humileco mi akceptis denove la ĉirkaŭbarojn de la vivo natura! Kun kia sincera spirito de forlaso mi ŝlosis la pordon, per kiu mi tiel ofte iris kaj revenis, kaj dispremis la ŝlosilon sub mia piedo!
En la posta tago venis la sciigo, ke la murdo estis observita, ke la kulpo de Hyde estas evidenta al la mondo, kaj ke la viktimo estas viro alta en la publika estimado. Ne nur estis krimo, sed tragedia malsaĝaĵo. Mi pensas, ke mi ĝojis scii tion; mi pensas, ke mi ĝojis pro tio, ke miajn pli bonajn impulsojn tiel ĉirkaŭremparis kaj gardis la teruroj de la eŝafodo.
Jekyll estis nun mia rifuĝejo; Hyde rigardetu eĉ nur dum momento, kaj la manoj de tiuj homoj tuj leviĝos por lin kapti kaj mortigi.
Mi decidis per mia estonta konduto reaĉeti la estintecon, kaj mi povas honeste diri, ke mia decido portis iom da bona frukto. Vi scias mem, kiel fervore dum la lastaj monatoj de la pasinta jaro, mi laboris por mildigi la suferojn de aliaj; vi scias, ke multo estis farita, kaj ke la tagoj pasis por mi trankvile kaj preskaŭ feliĉe. Kaj mi ja ne povas vere diri, ke min enuigis ĉi tiu bonfara kaj senkulpa vivado; mi kontraŭe kredas, ke mi ĉiutage ĝuis ĝin plene; sed min ankoraŭ malbenis mia dueco de intenco; kaj, kiam fine iom post iom eluziĝis la unua akreco de mia pento, mia pli malnobla parto, tiel longe dorlotita, tiel mallonge ĉenigita, komencis muĝi por liberiĝo. Mi ja ne revis revivigi Hyde; tion eĉ pripensi tremigis min ĝis frenezo; ne, en mia propra personeco stariĝis la tento ankoraŭ unu fojon petoli kun mia konscienco, kaj kiel ordinara sekreta pekanto mi fine submetiĝis al la atakoj de la tentado. Al ĉio venas fino; la plej vasta mezurilo fine pleniĝas, kaj ĉi tiu mallonga cedo al inia malboneco fine detruis la ekvilibron de mia animo. Estis bela, klara, januara tago, malseke subpiede, kie la frosto degelis, sed kun sennuba ĉielo, kaj Regent’s Park estis plena de vintraj pepadoj kaj dolĉa pro odoroj de printempo.
Mi sidis en la sunlumo sur benko; la besto en mi lekis la lipojn pro rememoro; la spirita parto estis iom dormema, promesante postan penton sed ankoraŭ ne incitita ĝis komenco. Nu, mi al mi diris, mi ja nur similas al miaj najbaroj, kaj poste mi ridetis, komparante min kun aliaj homoj, komparante mian ageman bonvolon kun la maldiligenta krueleco de ilia malzorgo. Kaj en la momento mem de tiu vanta fanfaronema penso, kaptis min spasmo, terura naŭzo kaj plej mortiga tremo. Tiuj forpasis kaj lasis min svenema, kaj poste, dum siavice la svenemo kvietiĝis, mi konstatis ŝanĝon en la karaktero de miaj pensoj; pli grandan kuraĝon, malestimon al la danĝero, solviĝon de la ligiloj de devo. Mi rigardis malsupren, miaj vestoj pendis senforme sur miaj malŝvelintaj membroj; la mano kuŝanta sur mia genuo estis sulkoplena kaj vila. Mi estis denove Edward Hyde. Antaŭ momento al mi estis ankoraŭ garantiita la estimo de ĉiuj homoj, mi estis riĉa, amata – kun manĝo pretigata por mi en mia propra hejmo – kaj nun mi jam estis la komuna persekutaĵo de la homaro, ĉasata, sendoma, konata murdinto, sklavo por la pendigilo.
Mia prudento ŝanceliĝis, sed ne tute min forlasis. Miaj drogoj estis en ŝranko en mia kabineto, kiel mi povos atingi ilin? jen la problemo, kies solvon – premegante per la manoj miajn tempiojn – mi nun devas entrepreni. La laboratorian pordon mi mem jam fermis. Se mi provus eniri tra la domo, miaj propraj servistoj min sendus al la eŝafodo. Mi komprenis, ke mi devos uzi alian manon, kaj pensis pri Lanyon. Kiel lin trafi? Kiel konsentigi lin? Supozu, ke mi evitos kaptiĝon sur la stratoj, kiel mi povos eniri en lian domon? Kaj kiel mi, nekonata kaj malplaĉa vizitanto, povos decidigi la faman kuraciston rabi la kabineton de sia kolego, doktoro Jekyll? Tiam mi memoris, ke restas al mi unu parto de mia origina karaktero: mi povas skribi laŭ mia propra skribmaniero. Tuj kiam ekbrilis en mi tiu ideo, klariĝis al mi la tuta vojo, kiun mi devos sekvi. Mi do ordigis mian vestojn kiel eble plej bone, alvokis pasantan fiakron kaj veturigis min al hotelo sur Portland Street, kies nomon mi hazarde memoris. Pro mia aspekto, – kiu estis faskte sufiĉe ridinda, kiel ajn tragedia la sorto, kiun kovris ĉi tiuj vestoj, – la veturigisto ne povis kaŝi sian ridemon. Mi grincigis la dentojn al li kun ventego de diabla furiozo; kaj la rideto forvelkis sur lia vizaĝo, – feliĉe por li, – ankoraŭ pli feliĉe por mi, ĉar, nur momenton plu, kaj mi lin jam certe deŝirus de sur lia sidejo. Enirinte la hotelon, mi ĉirkaŭrigardis kun tia malluma mieno, ke la servistoj tremis; neniun rigardon ili interŝanĝis dum mia ĉeesto; sed sklaveme ili ricevis miajn ordonojn, kondukis min al privata ĉambro kaj alportis al mi skribilaron. Hyde, en danĝero pri sia vivo, estis al mi estaĵo nova; skuita de supermezura kolero, streĉita ĝis murdemo, avidega kaŭzi al iu doloron. Li tamen estis ruzulo; venkis sian koleregon per granda peno de volo, verkis du gravajn leterojn, unu al Lanyon kaj unu al Poole, kaj por ke li ricevu certigon, ke ili efektive estis metitaj en la poŝton, li ordonis, ke oni ilin rekomendu. De tiam li sidis la tutan tagon apud la fajro en la privata ĉambro, mordetante siajn ungojn; tie li tagmanĝis, sidante sola kun siaj timoj, kun la kelnero videble tremanta antaŭ lia okulo; kaj de tie, post plena noktiĝo, li veturis en angulo de fermita veturilo kaj kondukigis sin tra la stratoj de la urbo. – ”Li”, mi diras; mi ne povas diri ”mi”. En tiu infano de la infero estis nenio homa; loĝis en li nenio alia ol timo kaj malamo. Kaj kiam fine, – pensante, ke la veturigisto komencas ion suspekti, – li forsendis la veturilon kaj riskis piediri, en siaj maltaŭgaj vestoj, objekto certe rimarkita de la noktajn preterirantojn, tiuj du malnoblaj pasioj furiozis en li kvazaŭ uragano. Li marŝis rapide, persekutata de siaj timoj; babilante al si mem, ŝtelirante tra la malpli vizitataj stratoj, kalkulante la minutojn, kiuj kvazaŭ barilo ankoraŭ apartigis lin de noktomezo. Foje virino alparolis lin, proponante, mi pensas, skatolon da alumetoj. Li pugnis ŝin en la vizaĝon, kaj ŝi forkuris. Kiam mi rekonsciiĝis ĉe la domo de Lanyon, la teruro de mia malnova amiko iom kortuŝis min; mi ne scias; estis almenaŭ nur kvazaŭ guto en la maro, kompare al la abomenego, kun kiu mi rigardis reen al tiuj horoj. Estis okazinta en mi ia ŝanĝiĝo. Jam ne plu timo al la eŝafodo, sed la teruro fariĝi denove Hyde, turmentis min.
La kondamnon de Lanyon mi ricevis duone en sonĝo; duone en sonĝo revenis hejmen kaj kuŝiĝis. Post la laciĝoj de la tago mi dormis, en dormo tiel severa kaj profunda, ke ne sukcesis ĝin rompi eĉ la teruraj koŝmaroj min turmentantaj. Mi vekiĝis matene skuita, malfortigita, sed refreŝiĝinta. Mi ankoraŭ malamis kaj timis pensi pri la bruto, kiu en mi dormetis, kaj kompreneble mi ne forgesis la konsternantajn danĝerojn de la antaŭa tago; sed mi estis denove hejme, en mia propra domo kaj apud miaj drogoj, kaj dankemo pro mia savo brilis en mia animo tiel forte, ke ĝi preskaŭ konkuris la helecon de la espero mem.
Mi estis malrapide paŝanta tra la korto post matenmanĝo, entrinkanta la malvarman aeron kun plezuro, kiam denove min kaptis tiuj nepriskribeblaj sentoj, kiuj heroldis la ŝanĝiĝon: kaj apenaŭ mi havis la tempon atingi la ŝirmon de mia kabineto, kiam en mi denove furiozis kaj glaciis la pasioj de Hyde. Ĉi tiun fojon, duobla dozo estis necesa por revoki min al mi mem, kaj jen ho ve! post ses horoj, dum mi sidis malgaje rigardanta la fajron, jam revenis la doloroj kaj la drogo denove devis esti trinkata. Mallonge, de tiu tago ŝajnis, ke nur per granda, kvazaŭ gimnastika penado, kaj nur sub la rekta stimulo de la drogo, mi povis porti la vizaĝon de Jekyll. Je ĉiu horo de la tago kaj nokto min kaptis la avertanta tremo; precipe se mi dormis, aŭ eĉ dum momento dormetis sur mia seĝo, ĉiam mi vekiĝis kiel Hyde. Sub la streĉo de ĉi tiu senĉese minacanta fatalo, kaj pro la maldormo, al kiu mi nun min kondamnis eĉ super ĉia grado, kiun mi kredis ebla al homo, mi fariĝis en mia propra persono estaĵo konsumita kaj elĉerpita de febro, malforta, korpe kaj mense, ĉiam okupata de unu sola penso: abomeno al mia alia memo. Sed dum mi dormis aŭ kiam la efekto de la drogo elĉerpiĝis, mi saltis preskaŭ sen transiro – ĉar la doloroj de la aliformiĝo fariĝis ĉiutage malpli severaj – en la posedon de imago plenega de teruraj fantazioj, de animo bolanta per senkaŭzaj malamoj, kaj en la posedon de korpo, kiu ŝajnis ne sufiĉe forta por enteni la furiozantajn energiojn de la vivo. La povoj de Hyde ŝajnis des pli kreski, ju pli kadukiĝis Jekyll. Kaj certe la malamo, kiu apartigis ilin, estis nun ambaŭflanke egala. Ĉe Jekyll ĝi estis afero de esenca instinkto. Li nun konsciis plene pri la fiformi ĝo de tiu estaĵo, kiu partoprenis kun li kelkajn el la fenomenoj de la konscienco, kaj kiu estis kunheredonto kun li de la morto; kaj krom tiuj ligiloj de komuna posedo, kiuj konstituis la plej dolorigan parton de lia turmento, li pensis pri Hyde kvazaŭ pri io ne nur infera sed neorganika. Jen la terura afero: ke la ŝlimo de la abismo ŝajnias aŭdigi kriojn kaj voĉojn; ke la amorfa polvo gestaĉis kaj pekis; ke tio, kio estas senviva, kaj ne havas formon, povas uzurpi la funkciojn de la vivo. Kaj jen ankoraŭ: ke tiu ribelanta abomenaĵo estis ligita al li pli intime ol edzino, pli proksime ol okulo; kuŝis kaŝita en lia karno, kie li aŭdis ĝin murmuri, sentis ĝin barakti al naski ĝo kaj en ĉiu horo de malforteco, kaj dum la konfido de la dormo, lin venkis kaj uzurpis lian vivon.
La malamo de Hyde kontraŭ Jekyll estis de malsama speco.
Lia teruro pri la eŝafodo devigis lin senĉese fari provizoran memmortigon, kaj reveni al lia stato de subulo, fariĝi parto anstataŭ persono; sed li abomenis la neceson, li abomenis la malĝojegon en kiun Jekyll jam falis, kaj lin akre indignigis la malplaĉo, kiun li mem inspiris. Pro tio la simio-similaj fipetoloj, kiujn li faris al mi, skribaĉante laŭ mia propra skribstilo blasfemaĵojn sur la paĝoj de miaj libroj; bruligante la leterojn kaj portreton de mia patro; kaj vere, se lin ne detenus timo pri propra morto, jam antaŭlonge li estus ruiniginta sin por impliki min en la ruino. Sed lia amo por la vivo estas miriga; mi diros plu: mi, kiu malsanas kaj glaciiĝas pro simpla penso pri li, mi, kiam mi memoras la mizeraĉon kaj pasion de lia alkroĉemo al la vivo, kaj kiam mi scias, kiom li timas mian kapablon detranĉi lin per la memmortigo, mi povas en mia koro lin kompati. Ne utilas, kaj la tempo dolore mankas al mi, plilongigi ĉi tiun priskribon; neniam mi suferis tiajn turmentegojn, tio sufiĉu. Kaj tamen eĉ al tiaj la kutimado alportis – ne, ne malpeziĝon, sed ian kalecon de la animo, ian submetiĝemon al la malespero; kaj mia puno povus ja daŭri dum jaroj, se ne estus okazinta tiu lasta malfeliĉaĵo, kiu nun fine min trafis kaj disiĝis de mia propra vizaĝo kaj naturo. Mia provizo de la salo, kiu neniam renoviĝis de post la dato de mia unua eksperimento, komencis elĉerpiĝi. Mi venigis novan provizon kaj kunmiksis la trinkaĵon: la kvazaŭbolado sekvis, ankaŭ la unua kolorŝanĝiĝo, sed ne la dua. Mi trinkis la miksturon, ĝi ne efikis. Vi ekscios de Poole, kiel mi traserĉigis tutan Londonon; vane estis, kaj mi estas nun konvinkita, ke mia unua provizo estis nepura, kaj ke estis tiu nekonata nepuraĵo, kiu donis al la miksaĵo efikon.
Proksimume unu semajno nun pasis, kaj mi finas ĉi tiun rakonton sub la influo de la lasta el miaj malnovaj pulvoroj.
Ĉi tiu, do, estas la lasta fojo – se ne okazos miraklo – kiam Harry Jekyll povas pensi siajn proprajn pensojn aŭ vidi sian propran vizaĝon (nun, ho ve! kiel malgaje aliigitan!) en la spegulo.
Mi ne rajtas prokrasti tro longe la finon de ĉi tiu skribado, ĉar se mia rakonto ĝis nun evitis detruiĝon, tio estis pro kombino de granda antaŭzorgo kaj granda bonŝanco. Se la agonioj de la ŝanĝo kaptos min dum mi ĝin skribas, Hyde ĝin disŝiros; sed se iom da tempo pasos de kiam mi estos ĝin flankenmetinta, lia mirinda egoismo kaj absorbiteco en la pasanta momento, eble savos ĝin denove kontraŭ la ago de lia simio-simila malico. Kaj efektive, la fatalo, kiu proksimiĝas al ni ambaŭ, jam ŝanĝis kaj premis lin. Pasos nur duonhoro, kaj mi denove kaj por ĉiam eniros tiun malamitan personecon… Mi scias, kiel mi sidos tremante kaj plorante sur mia seĝo, aŭ daŭros, en plej streĉita kaj timopenetra ekstazo de aŭskultado, paŝi tien kaj reen tra ĉi tiu ĉambreto – mia lasta surtera rifuĝejo – kaj subaŭskulti dian sonon de minaco. Ĉu Hyde mortos sur la eŝafodo? aŭ ĉu li en la lasta momento trovos la kuraĝon sin liberigi? Dio scias: al mi estas indiferente; ĉi tiu estas la vera horo de mia morto, kaj tio, kio nepre sekvos, koncernos alian ol min mem. Ĉi tie, do, demetante mian plumon kaj sigelante mian konfeson, mi metas finon al la vivhistorio de tiu malfeliĉa Harry Jekyll.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.