La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOKTORO JEKYLL KAJ SINJORO HYDE

Aŭtoro: Robert Louis Stevenson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La okazaĵo de la fenestro

Okazis unu dimanĉon, kiam sinjoro Utterson promenis kiel kutime kun sinjoro Enfield, ke ilia vojo kondukis denove tra la flankstrato; kaj ke ambaŭ, veninte ĝis la pordo, haltis por ĝin rigardi.

– Nu, diris Enfield, almenaŭ tiu afero estas finita. Ni neniam plu vidos sinjoron Hyde.

– Mi esperas, ke ne, diris Utterson, ĉar mi iam diris al vi, ke mi foje vidis lin kaj dividas vian senton de malsimpatio!

– Estis neeble fari unu, ne farante la alian, respondis Enfield, kaj, rilate al tio, kia malsaĝulo vi sendube juĝis min, ĉar mi ne sciis, ke tio ĉi estas la malantaŭa enirejo al la domo de doktoro Jekyll! Vi estis parte kulpa, ke mi eltrovis tion, eĉ tiam, kiam mi ĝin faris.

– Vi do eltrovis, ĉu? diris Utterson, sed se tiel estas, ni povas eniri en la korton kaj rigardi la fenestrojn. Verdire, mi estas maltrankvila pri la kompatinda Jekyll; kaj mi sentas, kvazaŭ la ĉeesto de amiko, eĉ ekstere, povus fari al li bonon.

La korto estis malvarmeta kaj iom malseka, kaj plena de antaŭtempa krepusko, kvankam la ĉielo mem, alte supre, estis ankoraŭ hela de la sunsubira lumo. La meza fenestro el la tri estis duone malfermita; kaj, sidanta tute proksime de ĝi, ĝuanta la aeron kun senlima malgajeco de mieno, kvazaŭ senkonsola malliberulo, Utterson vidis doktoron Jekyll.

– Kio! Jekyll! li ekkriis, mi esperas, ke vi pli bone fartas.

– Mi estas en tre malbona stato, Utterson, respondis la doktoro senespere; tre malbona. Tio ne daŭros longe, dank’al Dio.

– Vi restas tro multe en la domo, diris la advokato. Vi devus esti ekstere, vipante la sangofluon, kiel sinjoro Enfield kaj mi. Ĉi tiu estas mia kuzo – sinjoro Enfield – doktoro Jekyll.

Venu do; prenu vian ĉapelon kaj faru kun ni viglan promenadon.

– Vi estas tre bona, ekĝemis la alia, mi tre ŝatus tion; sed ne, ne, ne, estas tute neeble; mi ne kuraĝas. Sed vere, Utterson, mi tre ĝojas vin vidi; estas ja granda plezuro. Mi volus peti, ke vi kaj sinjoro Enfield suprenvenu, sed la loko ja ne estas en deca stato.

– Nu, do, diris la advokato bonkore, ni ne povos pli bone fari, ol resti tie ĉi kaj paroli kun vi de kie ni estas.

– Tiun proponon mi jus estis riskonta, respondis la doktoro kun rideto. Sed apenaŭ la parolo eliris el lia bußo, la rideto estis forfrapita el lia vizaĝo kaj sekvita de esprimo tiel profunde terura kaj malespera, ke ĝi glaciigis la sangon al la du sinjoroj malsupre. Ili ĝin vidis nur dum momento, ĉar la fenestro estis rapide malsuprentirita; sed la vido sufiĉis, kaj ili sin turnis kaj forlasis la korton sen vorto. Silente, ankaŭ, ili trairis la flankstraton, kaj nur veninte en apudan straton, sinjoro Utterson turnis sin por rigardi sian kunulon. Ili estis ambaŭ palaj, kaj estis signo de terurego en iliaj okuloj.

– Dio nin pardonu! Dio nin pardonu! diris sinjoro Utterson.

Sed sinjoro Enfield nur serioze skuis la kapon, kaj denove antaŭeniris silente.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.