La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOKTORO JEKYLL KAJ SINJORO HYDE

Aŭtoro: Robert Louis Stevenson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Doktoro Jekyll estis tute senĝena

Post du semajnoj, laŭ bonega bonŝanco, la doktoro invitis al unu el siaj agrablaj vespermanĝoj kvin aŭ ses malnovajn intimulojn, ĉiuj inteligentaj estimindaj homoj, kaj ĉiuj kompetentaj pri bona vino; kaj sinjoro Utterson tiel manovris, ke li restis post la foriro de la aliaj. Tio ne estis nova aranĝo, sed jam okazis dekojn da fojoj. Kie Utterson estis ŝatata, tie li estis tre ŝatata. Dommastroj amis reteni la sekan advokaton, kiam la gajeguloj kaj la babilemuloj havis jam la piedon sur la sojlo por foriri; ili amis sidi dum iom da tempo kun lia netrudema kunesto, sin ekzercante por la soleco, sobrigante siajn menson en lia riĉa silento, post la elspezoj kaj streĉoj de la festeno. Al tiu ĉi regulo, doktoro Jekyll ne estis escepto; kaj dum li nun sidis ĉe la kontraŭa flanko de la fajro, – randa, belforma, glatvizaĝa, kvindekjara viro, kun eksteraĵo eble iom ruzeta, sed kun ĉia signo de kapableco kaj bonkoreco, – oni povis vidi per liaj rigardoj, ke li havas al sinjoro Utterson sinceran kaj varman korinklinon.

– Mi deziris paroli kun vi, Jekyll, komencis tiu ĉi. Vi scias, tiu via testamento …

Atenta observanto povus konstati, ke la temo estas malagrabla; sed la doktoro eltenis ĝin gaje.

– Mia malfeliĉa Utterson, li diris, vi estas kompatinda pro tia kliento. Mi neniam vidis homon tiel afliktita, kiel vi estis pro mia testamento; escepte se estus tiu limigita pedanto Lanyon, pri tio, kion li nomas miaj sciencaj herezoj. Eĉ mi scias, ke li estas bonulo, – vi ne bezonas fari nuban vizaĝon, vere bonegulo, mi ĉiam intencas vidi lin pli ofte; sed li estas tamen, malgraŭ ĉio, limigita pedanto, ignoranta, aroganta pedanto. Mi neniam pri iu estis pli dolore trompita, ol pri Lanyon.

– Vi scias, ke mi neniam aprobis tion, daŭrigis Utterson, senkompate malatentante la novan temon.

– Mian testamenton? Jes, certe, mi scias tion, diris la doktoro iom akre, tion vi jam diris al mi.

– Nu, mi diras tion al vi denove, daŭrigis la advokato; mi lastatempe eksciis ion rilate al la juna Hyde.

La granda bela vizaĝo de doktoro Jekyll paliĝis ĝis la lipoj mem, kaj nigro aperis ĉirkaŭ liaj okuloj.

– Mi ne volas aŭdi plu, li diris. Tiun temon, mi pensas, ni konsentis ne plu aludi.

– Tio, kion mi aŭdis, estis abomena, diris Utterson.

– Tio ne povas ŝanĝi la aferon. Vi ne komprenas mian pozicion, respondis la doktoro, kun ia nekonsekvenceco de maniero.

Mi troviĝas en doloriga situacio, Utterson. Mia pozicio estas tre stranga, ja tre stranga. Estas unu el tiuj aferoj, kiujn la diskuto ne povas ripari.

– Jekyll, diris Utterson, vi min intime konas mi estas homo fidinda. Faru pri ĉi tio plenan malkaŝan konfeson, kaj mi neniel dubas, ke mi povos eltiri vin el via embaraso.

– Mia bona Utterson, diris la doktoro, estas treege bone viaparte, kaj mi ne trovas vortojn, per kiuj vin danki. Mi plene kredas vin; mi fidas al vi pli ol al iu alia vivanta, ja, pli ol al mi mem, se mi povus fari la elekton; sed vere ne estas tio, kion vi supozas, ne estas tiel malbone; kaj ĝuste por trankviligi vian bonan koron, mi diros al vi ĉi tion: Tuj kiam mi volos, mi povos min liberigi de sinjoro Hyde. Pri tio mi donas al vi mian manon, kaj mi dankas vin ree kaj ree. Kaj mi aldonos nur unu malgrandan vorton, Utterson, kiun, – mi estas certa pri tio, – vi akceptos sen ofendiĝo: ke ĉi tio estas privata afero, kaj mi vin petas, lasu ĝin kuŝi.

Utterson pripensis dum kelkaj momentoj, rigardante en la fajron.

– Mi havas nenian dubon, ke vi estas tute prava, li diris fine, stariĝante.

– Nu, bone, sed ĉar ni tuŝis tiun ĉi aferon, kaj por la lasta fojo, kiel mi esperas, daŭrigis la doktoro, estas unu punkto, kiun mi dezirus al vi komprenigi. Mi havas vere grandan intereson al la malfeliĉa Hyde. Mi scias, ke vi vidis lin; li tion diris al mi; kaj mi timas, ke li kondutis malĝentile. Sed mi ja sincere havas grandan, grandegan intereson al tiu junulo; kaj se mi estus forprenita, Utterson, mi deziras, ke vi promesu al mi, toleri lin kaj havigi al li liajn rajtojn. Vi tion farus, mi pensas, se vi scius ĉion,– kaj estus ŝarĝo forigita de mia animo, se vi promesus.

– Mi ne povas ŝajnigi, ke mi iam amos lin, diris la advokato.

– Tion mi ne postulas, petis Jekyll, metante sian manon sur la brakon de la alia, mi postulas nur justecon; mi petas nur, ke vi helpu lin pro amo al mi, kiam mi ĉi tie ne estos plu.

Utterson ekĝemis malgraŭvole.

– Nu, li diris, mi promesas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.