La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
DOKTORO JEKYLL KAJ SINJORO HYDEAŭtoro: Robert Louis Stevenson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La tempo pasis; miloj da pundoj estis proponitaj kiel rekompenco, ĉar la morto de Sir Danvers ofendis kiel publika malfeliĉo, sed sinjoro Hyde estis malaperinta el la konscio de la polico kvazaŭ li neniam ekzistis. Oni elfosis multon pri lia estinta vivo, kaj ĉio estis malbonfama; rakontoj elsaltis pri lia krueleco kaj senkompata kaj perforta; pri lia malnobla vivo, pri liaj strangaj kunuloj, pri la malamo, kiu ŝajnis ĉirkaŭi lian karieron; sed pri lia nuntempa kaŝejo, eĉ ne murmureto.
De la tempo, kiam li forlasis la domon en Soho, la matenon de la murdo, li simple malaperis; kaj iom post iom, kun la paso de la tempo, sinjoro Utterson komencis perdi la unuan ekscitiĝon de sia timo kaj kvietiĝis. La morto de Sir Danvers estis, laŭ lia opinio, pli ol kompensita per la malapero de sinjoro Hyde. Jam kiam tiu malbona influo estis forigita, nova vivo komenciĝis por doktoro Jekyll. Li elvenis el sia soleco, renovigis rilatojnkun siaj amikoj, fariĝis denove ilia familiara gasto kaj regalanto; kaj, kvankam li estis ĉiam konita kiel bonfaranto, li nun estis ne malpli fama pro sia pieco. Li estis tre okupita, li estis multe en la libera aero, li bonfaris; lia vizaĝo ŝajnis malfermiĝi kaj pliheliĝi, kvazaŭ pro interna konscio de servofarado; kaj dum pli ol du monatoj la doktoro vivis en paco.
La 8-an de januaro Utterson estis manĝinta ĉe la doktoro kun malgranda invititaro; Lanyon ĉeestis; kaj la vizaĝo de la mastro rigardis de unu al la alia kiel en la pasintaj tagoj, kiam la trio estis nedisigeblaj amikoj.
La 12-an, kaj ree la 14-an, la pordo restis fermita al la advokato.
– La doktoro ne povas forlasi la domon, Poole diris, kaj li akceptas neniun.
La 15-an, li denove provis kaj ree li estis rifuzita; kaj kutiminte dum la lastaj du monatoj vidi sian amikon jam preskaŭ ĉiutage, li trovis ĉi tiun reiron al la soleco iom peza sur sia animo. La kvinan nokton, li invitis Guest vespermanĝi kun li, kaj la sesan li iris al doktoro Lanyon.
Tie almenaŭ oni ne rifuzis enlasi lin; sed enirante, li estis terurita pro la ŝanĝo okazinta en la mieno de la doktoro.
Mortordono estis legeble skribita sur lia vizaĝo. La iama rozkolora vizaĝo estis paliĝinta; la karno konsumiĝis; li estis videble pli senhara kaj pli maljuna; kaj, tamen, ne estis tiom tiuj signoj de rapidega fizika disfalo, kiuj altiris la observadon de la advokato, kiom okulrigardo kaj la maniero, kiuj ŝajnis atesti pri profunde kuŝanta teruro de la menso. Ne estis verŝajne, ke la doktoro timas la morton; kaj tion tamen Utterson estis tentata suspekti. – Jes, li pensis, li estas kuracisto, li sendube konas sian propran staton, kaj scias, ke liaj tagoj estas kalkulitaj; kaj la scio estas pli, ol li povas toleri.
Kaj tamen, kiam Utterson parolis pri lia malsana aspekto, estis kun ŝajno de granda firmeco, ke Lanyon deklaris sin kondamnita al morto.
– Min trafis granda ŝoko, li diris, kaj mi neniam resaniĝos.
Estas afero nur de semajnoj. Nu, la vivo estis agrabla; mi ŝatis ĝin, jes, sinjoro, mi kutimis ĝin ŝati. Mi foje pensas, ke se ni scius ĉion, ni pli ĝojus foriri.
– Jekyll ankaŭ estas malsana, diris Utterson, ĉu vi vidis lin?
Sed la vizaĝo de Layton ŝanĝiĝis, kaj li levis tremantan manon.
– Mi volas nek vidi nek aŭdi plu pri doktoro Jekyll, li diris per laŭta ŝancelanta voĉo. Kun tiu persono mi ne rilatos plu, kaj mi petas, ke vi evitu ĉian aludon al iu, kiun mi konsideras mortinta.
– Tat, tat! diris sinjoro Utterson. Kaj tiam, post longa paŭzo:
– Ĉu mi ne povas fari ion? li demandis, ni estas tri tre malnovaj amikoj, Lanyon; ni ne vivos sufiĉe longe, por fari aliajn.
– Nenio estas farebla, respondis Lanyon, demandu al li mem.
– Li ne volas akcepti min, diris la advokato.
– Tio min ne surprizas, estis la respondo. lam, Utterson, kiam mi estos mortinta, vi eble ekscios pri la praveco kaj malpraveco de ĉi tiu afero. Mi ne povas diri. Kaj dume, se vi povas sidi kun mi kaj paroli pri aliaj aferoj, pro Dio restu kaj tiel faru; sed, se vi ne povas eviti tiun malbenitan temon, je la nomo de Dio foriru, ĉar tion mi ne povas elteni.
Alveninte hejmen, Utterson tuj sidiĝis kaj skribis al Jekyll, plendante pri sia eksigo de lia domo, kaj demandante la kaŭzon de la malfeliĉa disiĝo rilate al Lanyon, kaj la morgaŭa tago alportis al li longan respondon, jen tre kortuŝe verkitan, jen kun senco mallume mistera. La malpaco kun Lanyon estis nekuracebla.
– Mi ne kulpigas mian malnovan amikon, Jekyll skribis, sed mi dividas lian opinion, ke ni devas neniam revidi unu la alian. Mi intencas de nun vivi en ekstrema soleco; vi devos ne esti surprizita, nek dubi pri mia amikeco, se mia pordo estos ofte fermita eĉ por vi. Vi devos toleri, ke mi iru laŭ mia propra malluma vojo. Mi faligis sur min punon kaj danĝeron, kiujn mi ne povas nomi. Se mi estas la ĉefa el pekintoj, mi estas ankaŭ la ĉefa el suferantoj. mi ne povis pensi, ke tiu ĉi tero havas lokon por suferoj kaj teruroj tiel animŝancelaj; kaj por malpezigi tiun ĉi fatalon, vi povas fari nur tion: respekti mian silenton.
Utterson miregis; la malbona influo de Hyde estis fortirita, la doktoro jam revenis al siaj kutimaj taskoj kaj amikoj; antaŭ unu semajno la estonteco estis ridetanta kun ĉia promeso pri gaja kaj estimata maljuneco; kaj jen, subite, amikeco kaj paco de animo, kaj la tuta vojiro de lia vivo ruiniĝis. Tiel granda kaj subita ŝanĝo montris al frenezeco; sed laŭ la teniĝo kaj paroloj de Lanyon, devas ekzisti por ĝi kaŭzo pli profunda.
Semajnon post tio doktoro Lanyon enlitigis kaj antaŭ ol pasis dek kvar tagoj, li mortis. La nokton post la enterigo, ĉe kiu li estis dolore kortuŝita, Utterson ŝlosis la pordon de sia privata oficejo kaj, sidante tie en la lumo de malgaja kandelo, li eltiris kaj metis antaŭ sin koverton mane adresitan kaj sigelitan per la sigelilo de sia mortinta amiko. ”PRIVATA: por la manoj de j. G. Utterson SOLA, kaj en la okazo de lia antaŭmorto, detruota nelegite”, tiel ĝi estis emfaze surskribita kaj la advokato timegis rigardi la enhavon.
– Mi hodiaŭ enterigis jam unu amikon, li pensis, kion fari, se ĉi tio kostos al mi alian?
Poste li kondanmis la timon kiel nelojalecon kaj rompis la sigelon. Interne troviĝis alia enmetaĵo, ankaŭ sigelita, kaj signita sur la koverto jene: ”Malfermota nur post la morto aŭ malapero de doktoro Henry Jekyll.” Utterson ne povis fidi siajn okulojn. Jes, la vorto estis malapero; kaj tie denove, kiel en la freneza testamento, kiun li antaŭ longe redonis al ĝia aŭtoro, denove estis kunligitaj la ideo de malapero kaj la nomo de Harry Jekyll. Sed en la testamento, tiu ideo naskiĝis el la fisugesto de la viro Hyde; ĝi estis metita tien kun celo nur tro evidenta kaj terura. Sed skribita de la mano de Lanyon, kion ĝi povas signifi? Kreskis en la administranto granda scivolo malatenti la malpermeson kaj tuj esplori ĝisfunde tiujn misterojn; sed la profesia honoro kaj fideleco al lia mortinta amiko estis severaj devoj; kaj la pako kuŝis en la plej interna angulo de lia privata gardoŝranko.
Tamen, forŝovi la scivolemon ne estas ĝin venki, kaj oni povas dubi, ĉu ek de tiu tago Utterson deziris la kuneston de sia amiko kun tiom da fervoro. Li pensis pri li bonkore, sed liaj pensoj estis maltrankvilaj kaj plenaj de timo. Li ja iris viziti lian domon; sed eble estis por li malpeziĝo, ke oni malpermesis al li la eniron; eble, en sia koro, li preferis paroli kun Poole sur la sojlo, ĉirkaŭata de la aero kaj la sonoj de la malfermita urbo, ol esti lasita en tiun domon de propravola mallibero por sidi kaj paroli kun ĝia nepenetrebla enfermita ermito.
Poole ja havis neniun agrablan novaĵon por komuniki.
La doktoro, ŝajnis, nun pli ol iam fermis sin en la kabineto super la laboratorio, kie li eĉ kelkfoje dormis; li estis malgaja, fariĝis tre silenta; li ne legis; ŝajnis, kvazaŭ io absorbas lian menson. Utterson tiel kutimiĝis al la ĉiam egalaj raportoj, ke li iom post iom maloftigis siajn vizitojn.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.