La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOKTORO JEKYLL KAJ SINJORO HYDE

Aŭtoro: Robert Louis Stevenson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La rakonto de doktoro Lanyon

La naŭan de januaro, jam antaŭ kvar tagoj, mi ricevis per la vespera livero rekomenditan leteron, adresitan mane de mia kolego kaj malnova lerneja kunulo, Harry Jekyll. Tio tre surprizis min, ĉar ni tute ne kutimis korespondi; mi lin vidis, ja kunmanĝis kun li la antaŭan vesperon, kaj mi povis imagi en nia interrilato nenion, kio povus pravigi la formalaĵon de rekomendo. La enhavo pligrandigis mian miron, ĉar la letero estis jene esprimita:

”Kara Lanyon,

”Vi estas unu el miaj plej malnovaj amikoj, kaj kvankam ni de tempo al tempo malkonsentis pri sciencaj aferoj, mi ne povas rememori, almenaŭ miaflanke, ian rompiĝon en nia amo unu al la alia. Neniam estis tago en kiu, se vi estus dirinta al mi: Jekyll, mia vivo, mia honoro, mia prudento dependas de vi, – mi ne oferus mian tutan havon aŭ mian maldekstran manon por vin helpi. Lanyon, mia vivo, mia honoro, mia prudento, ĉio estas en viaj manoj; se vi mankos al mi hodiaŭ nokte, mi pereos. Vi povus suspekti, post ĉi tiu antaŭparolo, ke mi estas petonta al vi, cedi ion malhonorigan. Juĝu por vi mem.

”Mi deziras, ke vi prokrastu ĉiujn aliajn rendevuojn por hodiaŭ nokte, eĉ se oni vin alvokus al la lito de imperiestro; ke vi prenu veturilon, krom se via propra kaleŝo estus fakte ĉe la pordo, kaj kun tiu ĉi letero en la mano, veturu rekte al mia domo. Poole, mia ĉefservisto, havas siajn ordonojn; vi trovos lin atendanta kun seruristo vian alvenon. Vi devas tiam perforte malfermi la pordon de mia kabineto, kaj vi devas eniri sola; malfermi la vitran ŝrankon (litero E) maldekstre, disrompi la seruron, se ĝi estos ŝlosita, kaj eltiri, kun la tuta enhavo tia, kia ĝi staras, la kvaran tirkeston de la supro aŭ (kio estas sama) la trian de la malsupro. En mia ekstrema afliktigo mi havas teruran timon malĝuste direkti vin; sed, eĉ se mi eraras, vi ekkonos la ĝustan tirkeston laŭ ĝia enhavo: kelkaj pulvoroj, boteleto, kaj papera libro. Tiun ĉi tirkeston mi petas vin reporti kun vi al Cavendish Square ĝuste tian, kia ĝi estas.

”Jen la unua parto de la servo; nun pri la dua. Vi devus reveni, se vi ekiros tuj post kiam vi ricevos tiun ĉi leteron, jam longe antaŭ la noktomezo; sed mi lasos al vi ĝis tiam, ne nur pro timo al unu el tiuj malhelpoj, kiujn oni povas nek forigi nek antaŭvidi, sed ĉar horo, en kiu viaj servistoj estos jam kuŝiĝintaj, estos preferinda por tio, kio tiam restos farota.

”Je noktomezo, do, mi petas, ke vi estu sola en via konsultejo, ke vi enlasu en la domon per via propra mano homon, kiu sin prezentos en mia nomo, kaj ke vi metu en liajn manojn la tirkeston, kiun vi estos portinta el mia kabineto.

Tiam vi estos plenuminta vian rolon, kaj gajninta mian koran dankon. Post kvin minutoj, se vi insistos pri klarigo, vi estos kompreninta, ke ĉi tiuj ŝrankoj estas plej ekstreme gravaj; kaj ke, per la neplenumo de eĉ unu el ili, kiel ajn fantaziaj ili ŝajnas, vi povas esti ŝarĝinta vian konsciencon je mia morto aŭ la pereo de mia prudento. Kvankam mi fidas, ke vi ne konsideros kiel malseriozan tiun ĉi peton, mia koro malleviĝas kaj mia mano tremas jam ĉe la penso pri tiu ebleco. Pensu pri mi en tiu ĉi horo, en stranga loko, suferanta sub mallumo de mizero, kiun neniu imago povas trograndigi, kaj tamen bone scianta, ke, se vi nur akurate min servos, miaj ĉagrenoj forruli ĝos kiel rakonto dirita. Servu min, mia kara Lanyon, kaj savuvian amikon,

H. J.”

”P. S. Mi jam sigelis ĉi tiun leteron, kiam frapis mian animon alia teruro. Estas eble, ke la poŝtlivero ne funkcios, kaj ke ĉi tiu letero ĝis morgaŭ matene ne estos inter viaj manoj. En tiu kazo, kara Lanyon, plenumu mian komision dum la tago je momento por vi la plej oportuna; kaj atendu je noktomezo la denovan alvenon de mia sendito. Eble tiam estos tro malfrue; kaj, se tiu nokto pasos sen okazo, vi scios, ke vi ne plu revidos Henry Jekyll.”

Post la lego de tiu ĉi letero, mi decidis, ke mia kolego estas nepre freneza; sed ĝis tiam, kiam tio estos pruvita preter ĉia ebleco de dubo, mi sentis min devigita plenumi lian peton.

Ju malpli mi komprenis tiun ĉi konfuzaĵon, des malpli mi trovis min kapabla juĝi pri ĝia graveco; kaj alvokon tiamaniere esprimitan, mi ne povus malatenti sen grava respondeco.

Mi do leviĝis tuj de la tablo, eniris fiakron kaj veturis rekte al la domo de Jekyll. La servisto atendis mian alvenon; li estis ricevinta, per la sama livero kiel mi, rekomenditan leteron kun instrukcioj, kaj tuj venigis seruriston kaj ĉarpentiston. Tiuj alvenis jam dum ni parolis; kaj ni iris kune al la ĥirurgia teatro de la iama doktoro Denman, de kie (kiel vi sendube scias) oni plej oportune eniras en la privatan kabineton de doktoro Jekyll. La pordo estis tre fortika, kaj la seruro bonega – sed fine, post duhora laborado, la pordo staris malfermita. La ŝranko markita E estis neŝlosita; kaj mi eltiris la tirkeston, plenigis ĝin je pajlo, envolvis ĝin en littukon kaj reportis ĝin kun mi al Cavendish Square. Tie mi esploris ĝian enhavon. La pulvoroj estis sufiĉe nete faritaj, sed ne kun la lerteco de profesia drogisto; estis evidente, ke ili estas private faritaj de doktoro Jekyll; kaj malferminte unu el la kovriloj, mi trovis tion, kio ŝajnis al mi simpla kristaleca salo blanka. La botelo, al kiu mi poste turnis la atenton, estis duonplenigita de sangruĝa fluidaĵo tre akra al la flaro, kaj kiu ŝajnis al mi enhavi fosforon kaj ian volatilan eteron. Pri la aliaj ingrediencoj mi ne povis diveni. La libro estis ordinara notlibreto, kaj enhavis malmulton krom serio da datoj. Tiuj kovris periodon de multaj jaroj; sed mi rimarkis, ke la enskriboj ĉesis preskaŭ antaŭ unu jaro kaj tute abrupte. Jen kaj jen mallonga noto estis aldonita al dato, plej ofte ne pli ol nura vorto; ”duobla” okazis eble sesfoje tra tuto de kelkcento da enskriboj; kaj unufoje ”tuta malsukceso!!!” Nu, kiel povus la ĉeesto de tiuj objektoj en mia domo tuŝi la honoron, la mensosanon, aŭ la vivon de mia kaprica amiko? Se la sendito povus iri al unu loko, kial ne al alia? Kaj eĉ se estus efektive ia malhelpo, kial mi devas akcepti tiun sinjoron sekrete? Ju pli mi pripensis, des pli mi konvinki ĝis, ke mi interrilatas kun kazo de cerba malsano; kaj kvankam mi forsendis mian servistaron kuŝiĝi, mi tamen ŝarĝis malnovan revolveron, por ke mi povu eventuale min defendi.

La noktomeza horo apenaŭ sonoris super Londono, kiam iu frapetis mallaŭte sur la pordo. Mi mem iris malfermi, kaj trovis malgrandulon, sin duonapoganta sin al la kolonoj de la portiko.

– Ĉu vi venis de doktoro Jekyll? mi demandis. Li jesis per ĝenita gesto, kaj kiam mi petis lin enveni, li ne obeis sen serĉa rigardo malantaŭen en la mallumon de la placo. Estis policano ne malproksime, alvenanta kun la lumo de sia lanterno malkovrita, kaj ŝajnis al mi, ke ĉe la vido mia vizitanto tremis kaj plirapidis.

Tiuj detaloj, mi konfesas, ja malagrable min impresis; kaj dum mi sekvis lin en la helan lumon de mia konsultejo, mi tenis mian manon preta sur mia defendilo. Ĉi tie fine mi povis klare lin observi. Mi antaŭe neniam vidis lin, pri tio mi estis certa. Li estis malgranda, kiel mi diris; min frapis, krom tio, la abomeniga esprimo de lia vizaĝo, kun ĝia rimarkinda kombino de granda muskola moviĝemo kun granda ŝajna malforteco de konstitucio, kaj laste, sed ne malplej, la stranga subjektiva maltrankvilo kaŭzata de lia proksimeco.

Tiu lasta iom similis atakon de rigoro, kaj estis akompanata de tute rimarkebla malrapidiĝo de la pulso. En la momento mem mi atribuis tion al ia idiosinkrazia, persona malplaĉo, kaj nur iom miris la akutecon de la simptomoj; sed de tiu tempo io iel kredigis al mi, ke la kaŭzo de tio kuŝas multe pli profunde en la homa naturo mem, kaj dependas de io pli nobla ol la principo de malamo.

Tiu persono (kiu tiel, jam ek de la unua momento de sia alveno, naskis ĉe mi, kion mi povas nur nomi naŭzoplena scivolo) estis vestita laŭ maniero, kiu ĉe ordinara persono estus ridinda; t. e. liaj vestoj, kvankam faritaj el riĉa kaj bonkvalita ŝtofo, estis multe tro grandaj por li laŭ ĉiu mezuro. La pantalono pendis ĉirkaŭ la kruroj kaj estis suprenfaldita por teni ĝin for de la tero, la talio de la redingoto troviĝis sub liaj koksoj, kaj ĝia kolumo vastiĝis larĝe sur liaj ŝultroj. Sed, strange, tiu ĉi ridindega vestaĵo tute ne ridigis min. Pli ĝuste ja, ĉar estis io malnorma kaj monstra en la esenco mem de la estaĵo, kiu nun staris kontraŭ mi, io enkateniganta, surprizanta kaj naŭzanta, ŝajnis, ke tiu ĉi nova neegaleco nur ĝin konvenis, kaj intensiĝis; tiel ke al mia intereso pri la karaktero de tiu homo estis aldonita scivolo pri lia deveno, lia vivo, lia havo kaj rango en la mondo. Tiuj observoj, kiuj bezonis tiel grandan spacon por meti ilin sur paperon, tamen okupis nur kelkajn momentojn. Mia vizitanto ja brulis pro ia sombra eksciteco.

– Ĉu vi ĝin havas? li kriegis, ĉu vi ĝin havas?

Kaj tiel viva estis lia malpacienco, ke li eĉ la manon metis sur mian brakon kaj volis skui min. Mi forpuŝis lin, sentante ĉe lia tuŝo, glacian spasmon tra miaj vejnoj.

– Atendu, sinjoro, mi diris. Vi forgesas, ke mi ankoraŭ ne havas la plezuron koni vin. Sidiĝu, mi petas.

– Pardonu al mi, doktoro Lanyon, li respondis, sufiĉe ĝentile.

Tio, kion vi diris, estas prava; kaj mia malpacienco nun jana preterpasis mian ĝentilecon. Mi venis ĉi tien laŭ la instigo de via kolego, doktoro Harry Jekyll, pri afero iom grava; kaj mi eksciis… li paŭzis kaj levis la manon al la gorĝo kaj mi povis rimarki, malgraŭ lia kvieta mieno, ke li baraktas kontraŭ alproksimiĝo de histerio, – mi eksciis, ke tirkesto…

– Jen, sinjoro, mi diris, montrante la tirkeston, kie ĝi kuŝis sur la planko malantaŭ tablo kaj ankoraŭ kovrita per tuko.

Li saltis al ĝi kaj poste haltis kaj metis manon al la koro; mi povis aŭdi, kiel grincas liaj dentoj pro la konvulsia ago de liaj makzeloj; kaj lia vizaĝo fariĝis tiel morte pala, ke mi ektimis pri lia vivo kaj prudento.

– Trankviliĝu! mi diris.

Li turnis al mi terurigan rideton kaj, kvazaŭ kun decidemo de malespero, forŝiris la tukon. Vidante ĝian enhavon, li aŭdigis laŭtan singulton de tiel intensa senpremiĝo… ke mi sidis kiel ŝtonigita. Kaj la momenton poste, per voĉo jam sufiĉe regata:

– Ĉu vi havas gradigitan glason? li demandis.

Mi stariĝis iom sindevige kaj donis al li, kion li petis.

Li dankis min per rideto, mezuris kelke da gutoj de la ruĝa fluidaĵo, kaj donis unu el la pulvoroj. La miksturo, kiu unue havis duberuĝan nuancon, komencis, dum la solviĝado de la kristaloj, heliĝi, aŭdeble ŝaŭmi kaj disĵeti fumetojn. Subite, kaj en la sama momento, la kvazaŭbolado ĉesis kaj la miksturo ŝanĝis koloron al profunda purpuro, kiu malintensiĝis malrapide en palan verdon. Mia vizitanto, kiu observis tiujn metamorfozojn per vigla okulo, ridetis, starigis la glason sur la tablon, kaj poste sin turnis kaj rigardis min kun serĉa mieno.

– Kaj nun, li diris, por decidi tion, kio restas. Ĉu vi estos saĝa? Ĉu vi permesos gvidi vin? Ĉu vi permesos, ke mi prenu ĉi tiun glason en mian manon kaj eliru el via domo sen plua parolado? Aŭ ĉu la avido de la scivolo tro multe vin regas?

Pripensu antaŭ ol respondi, ĉar farata estos, kiel vi decidos.

Laŭ via decido, vi restos tiel sama kiel vi antaŭe estis, nek pli riĉa, nek pli saĝa, escepte se la sento pri servo farita al homo en morta danĝero povas esti konsiderata riĉeco de la animo.

Aŭ, se vi preferos elekti novan regionon de la scio kaj novajn vojojn al renomo, la potenco por tio estos malkaŝita; al vi ĉi tie, en ĉi tiu ĉambro, tuj kaj senprokraste kaj plenumiĝos antaŭ via rigardo tia miregindaĵo, kia ŝancelus la nekredemon de Satano.

– Sinjoro, mi diris, ŝajnigante indiferentecon, kiun mi vere tute ne havis, vi parolas per enigmoj, kaj vi eble ne miros, ke mi vin aŭskultas sen tre forta impreso de kredo. Sed mi jam iris tro malproksimen sur la vojo de neklarigeblaj servoj por halti antaŭ ol vidi ĝian finon.

– Estas bone, respondis mia vizitanto. Lanyon, vi memoras viajn ĵurojn; kio sekvos, tio estos sub la sigelo de nia profesio.

Kaj nun, vi kiu jam de tiel longe estas ligita al la plej mallarĝaj kaj materialismaj ideoj, vi kiu neis la efikon de transcenda medicino, vi kiu mokis viajn superulojn, rigardu!

Li almetis la glason al siaj lipoj, kaj eltrinkis per unu engluto.

Sekvis krio; li balanciĝis, ŝanceliĝis, kaptis la tablon kaj tenis sin, rigardante kun injektitaj okuloj, spiregante el malfermita buŝo; kaj dum mi rigardis, venas, mi pensis, ŝanĝo – li ŝajnis ŝveli – lia vizaĝo subite nigriĝis kaj la trajtoj ŝajnis fandiĝi kaj aliiĝi – kaj momenton poste mi saltegis sur miajn piedojn kaj malantaŭen ĝis la muro, kun la brako levita por min ŝirmi kontraŭ tiu miregindaĵo, kun la menso premata de teruro. – Dio! mi kriegis, kaj Dio! ree kaj ree; ĉar tie antaŭ miaj okuloj – pala kaj skuita, kaj duonsvenanta, kaj palpserĉanta antaŭ si per manoj kvazaŭ homo reveninta el la morto – tie staris Harry Jekyll!

Tion, kion li diris al mi dum la sekvanta horo, mi ne povas decidiĝi meti skribe sur paperon. Mi vidis tion, kion mi vidis; mi aŭdis tion, kion mi aŭdis, kaj ĝi naŭzis mian animon; kaj, tamen, nun kiam tiu vidaĵo jam malaperis de miaj okuloj, mi al mi demandas, ĉu mi ĝin kredas? kaj mi ne povas respondi.

Mia vivo estas skuita ĝis la radikoj; la dormo forlasis min; la plej mortiga teruro kunsidas kun mi je ĉiuj horoj de la tago kaj nokto; mi sentas, ke miaj tagoj estas kalkulitaj, ke mi devos morti; kaj, tamen, mi mortos nekredanta. Kaj la morala malnobleco, kiun tiu viro eĉ kun larmoj de la pento senvualigis al mi, tion mi ne povas, eĉ en mia memoro pripensi, sen salto de teruro. Mi nur diros, Utterson, kaj tio (se vi povos vin devigi kredi ĝin) jam pli ol sufiĉos. La estaĵo, kiu tiun nokton englitis en mian domon, estis, laŭ la konfeso de Jekyll mem, konata sub la nomo Hyde kaj serĉata en ĉiuj anguloj de la lando kiel la murdinto de Carew. Hastie Lanyon


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.