La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOKTORO JEKYLL KAJ SINJORO HYDE

Aŭtoro: Robert Louis Stevenson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La lasta nokto

Sinjoro Utterson sidis apud la fajro iun vesperon post la vespermanĝo, kiam li estis mirigita ricevi viziton de Poole.

– Dio min benu, Poole, kio kondukas vin ĉi tien? li ekkriis, kaj poste, rigardinte lin duan fojon, kio estas? li aldonis, ĉu la doktoro estas malsana?

– Sinjoro Utterson, diris la viro, io malbona okazas.

– Sidiĝu, kaj jen glaso da vino por vi, diris la advokato.

Nun, ne rapidu, kaj diru al mi klare tion, kion vi deziras.

– Vi konas la kutimojn de la doktoro, sinjoro, respondis Poole, kaj vi scias, kiel li sin enfermiĝas. Nu, li estas denove fermita en sia kabineto; kaj la afero al mi ne plaĉas, sinjoro, – mi mortu, se ĝi al mi plaĉas – Sinjoro Utterson, mi ion timas!

– Nu, mia brava, diris la advokato, klarigu plene. Kion vi timas?

– De preskaŭ unu semajno mi ion timas, respondis Poole, obstine malatentante la demandon, kaj mi ne povas elteni tion plu.

Lia mieno plene konfirmis liajn parolojn; lia maniero estis ŝanĝita; kaj krom en la momento, kiam li anoncis sian teruron, li ne eĉ unufoje rigardis la advokaton rekte en la vizaĝon.

Eĉ nun li ankoraŭ sidis kun la glaso da vino negustumita sur sia genuo, la okuloj direktitaj al angulo de la planko.

– Mi ne povas elteni tion plu, li rediris.

– Nu, diris la advokato, mi vidas, ke vi havas bonan motivon, Poole; mi komprenas, ke okazas io grave maltrankviliga.

Penu diri al mi, kio estas.

– Mi pensas, ke efektiviĝis krimo, diris Poole raŭke.

– Krimo! ekkriis la advokato, tre timigita kaj sekve iom kolerema.

Kia krimo? Kion li ja volas diri?

– Mi ne kuraĝas diri, sinjoro, estis la respondo; sed ĉu vi venos kun mi por vidi mem?

La sola respondo de sinjoro Utterson estis leviĝi kaj preni sian ĉapelon kaj superveston; sed li rimarkis kun miro la altan gradon de kontentiĝo, kiu esprimiĝis sur la vizaĝo de la servisto, kaj konstatis eble kun ne malpli da miro, ke la vino estis ankoraŭ ne gustumita, kiam tiu ĝin remetis sur la tablon por sekvi lin.

La placo, kiam ili tien alvenis, estis plena de vento kaj polvo.

Poole, kiu la tutan vojon estis marßanta unu aŭ du paŝojn antaŭe, nun haltis meze de la trotuaro kaj, malgraŭ la malvarmega vetero, deprenis sian ĉapelon kaj sekigis la frunton per ruĝa naztuko. Sed malgraŭ la rapideco de lia irado, tio ne estis la roso de la ekzercado, kiun li forviŝis, sed malseketo de ia sufokanta angoro; ĉar lia voĉo, kiam li parolis, estis akra kaj rompita, kaj lia vizaĝo pala.

– Nu, sinjoro, li diris, jen ni alvenis, kaj Dio permesu, ke nenio malbona okazis.

– Amen, Poole, diris la advokato.

Ĉe tio la servisto frapis en tre diskreta maniero la pordo estis malfermita sed ankoraŭ detenata per la ĉeno, kaj voĉo de interne demandis – Ĉu estas vi, Poole?

– Ĉio en ordo, diris Poole, enlasu nin.

La vestiblo, kiam ili envenis, estis hele lumigita; la fajro estis alte amasigita, kaj ĉirkaŭ la fajrejo la tuta servistaro, viroj kaj virinoj, staris kunpremite kiel ŝafaro. Vidinte sinjoron Utterson, la ĉambristino histerie ekploretis, kaj la kuiristino, kriante: Dank’al Dio! estas sinjoro Utterson! kuris antaŭen, kvazaŭ ŝi dezirus lin ĉirkaŭbraki.

– Kio! Kio! Ĉu vi ĉiuj estas ĉi tie? diris la advokato malkontente.

Tre neregule, tre maldece, via mastro estus tre malkontenta.

– Ili ĉiuj timas, diris Poole.

Absoluta silento sekvis; neniu protestis; nur la ĉambristino altigis la voĉon kaj nun laŭte ploris.

– Fermu la buŝon! Poole diris al ŝi, en sovaĝa tono, kiu atestis pri liaj propraj trostreĉitaj nervoj, kaj, efektive, kiam la knabino tiel subite altigis la noton de sia lamentado, ili ĉiuj saltis kaj turnis sin al la interna pordo kun vizaĝoj de teruroplena atendo.

– Kaj nun, diris la ĉefservisto, turnante sin al la tranĉilpurigisto, donu al mi kandelon, kaj ni tuj plenumos la aferon.

Tiam li petis al sinjoro Utterson lin sekvi kaj kondukis lin al la malantaŭa ĝardeno.

– Nun, sinjoro, li diris, venu kiel eble plej senbrue. Mi deziras, ke vi aŭdu, sed ke vi ne estu aŭdata. Kaj vidu, sinjoro, se hazarde li petus al vi eniri, ne faru.

La nervoj de sinjoro Utterson, ĉe tiu neatendita finiĝo, faris salton, kiu preskaŭ renversis lin, sed li reprenis sian kuraĝon kaj sekvis la serviston en la laboratoriejon kaj tra la ĥirurgian teatron, kun ĝia malordo de ujoj kaj boteloj, ĝis la malsupro de la ŝtuparo. Tie Poole signalis al li, ke li staru flanke kaj aŭskultu, dum li mem, demetante la kandelon kaj farante grandan kaj evidentan alvokon al sia decidemo, supreniris la ŝtuparon kaj frapis per iom ŝancelanta mano sur la ruĝan ŝtofaĵon de la kabineta pordo.

– Jen sinjoro Utterson, sinjoro, kiu deziras vin vidi, li kriis kaj, dum li ankoraŭ faris tion, li denove vigle signalis al la advokato, ke li aŭskultu.

Voĉo el interne respondis:

– Diru al li, ke mi ne povas akcepti iun ajn, ĝi diris plende.

– Dankon, sinjoro, diris Poole, kun noto kvazaŭ triumfa en sia voĉo, kaj, relevante la kandelon, li kondukis sinjoron Utterson malantaŭen trans la korton kaj en la grandan kuirejon, en kiu la fajro estingiĝis kaj la blatoj saltis sur la planko.

– Sinjoro, li diris, rigardante en la okulojn de sinjoro Utterson, ĉu tio estis la voĉo de mia mastro?

– Ĝi ŝajnis multe ŝanĝita, respondis la advokato tre pala, sed redonante rigardon kontraŭ rigardon.

– Ŝanĝita! Nu, mi pensus ke jes! diris la servisto. Ĉu mi estas dudek jarojn en la domo de tiu ĉi homo, nur por trompi ĝi pri lia voĉo? Ne, sinjoro, la mastron oni ien forigis; li estis forigita antaŭ ok tagoj, tiam, kiam ni aŭdis lin alvokantan la nomon de Dio, kaj kio estas tie interne anstataŭ li, kaj kial ĝi restas tie, estas io, kio vokas al la ĉielo, sinjoro Utterson!

– Tio estas tre stranga rakonto, Poole; tio estas iom fantazia rakonto, mia bonulo, diris sinjoro Utterson, mordante sian fingron. Supozu, ke estas, kiel vi kredas, supozu, ke doktoro Jekyll estis … nu, murdita, kio povus decidigi la murdinton resti ĉi tie? Estas sensence. Tio ne estas prudenta ago.

– Nu, sinjoro Utterson, vi estas viro tre malfacile konvinkebla, sed mi ja vin fine kredigos, diris Poole. Dum tiu ĉi lasta semajno, li, aŭ ĝi, aŭ tio, kio ajn loĝas en tiu kabineto, postulis nokte kaj tage iuspecan medikamenton, kaj ne povas ricevi ĝin laŭ sia deziro. Estis kelkfoje lia kutimo (tio estas, la kutimo de la mastro), skribi siajn ordonojn sur paperfolion kaj ĵeti ĝin sur la ŝtuparon. Ni havis nenion alian dum tiu ĉi semajno, nenion alian ol paperojn kaj fermitan pordon, kaj la manĝaĵoj mem devis esti lasitaj tie por esti kontrabande enkaptataj, kiam neniu rigardis. Nu, sinjoro, ĉiutage, ja du-trifoje en la sama tago, estis ordonoj kaj plendo kaj mi estis sendita kuri al ĉiuj pograndaj apotekistoj en la urbo. Ĉiun fojon, kiam mi reportis la substancon, estis alia papero diranta al mi, ke mi redonu ĝin, ĉar ĝi ne estas pura, kaj poste venis alia mendo al alia firmo. Tiu ĉi drogo estas treege bezonata – kiu ajn estas la motivo.

– Ĉu vi havas iun el tiuj paperoj? demandis sinjoro Utterson.

Poole serĉis en sia poŝo kaj eltiris ĉifitan letereton, kiun la advokato, sin klinante pli proksimen al la kandelo, zorge esploris.

Ĝia enhavo estis jena: ”Doktoro Jekyll prezentas siajn komplimentojn al sinjoroj Maw. Li certigas al ili, ke ilia lasta specimeno estas malpura kaj tute neutila por lia nuna celo.

En la jaro 18**a, doktoro J. aĉetis de sinjoroj Maw iom grandan kvanton. Li nun petegas, ke ili serĉu kun la plej fervora zorgo kaj ke, se iom de la sama kvalito restas, ili ekspedu ĝin tuj al li. La kosto ne gravas. La graveco de tio por doktoro J. povas apenaŭ esti troigita.”

Ĝis tiu punkto la letero estis skribita sufiĉe trankvile; sed poste, kun subita plumknaro, la emocio de la skribinto eksplodis.

”Pro Dio”, li estis aldoninta, ”trovu por mi iom de la antaŭa.”

– Tio estas stranga letero, diris sinjoro Utterson, kaj tiam, rapidavoĉe. – Kiel okazis, ke ĝi estas malfermita?

– La viro ĉe Maw estis tre kolera, sinjoro, kaj reĵetis ĝin al mi kvazaŭ ĝi estus malpuraĵo, respondis Poole.

– Ĉi tio estas sendube la skribstilo de la doktoro, ĉu? daŭrigis la advokato.

– Mi pensas, ke ĝi similas, diris la servisto iom malkontente; kaj, poste, per alia voĉo: Sed kion gravas la stilo de la skribo? li diris; mi vidis lin.

– Vidis lin! rediris Utterson. Nu?

– Jen la nekompreneblo! diris Poole. Mi eniris subite en la teatron el la ĝardeno. Ŝajnis, ke li elglitis por serĉi tiun drogon aŭ kio ajn ĝi estas; ĉar la kabineta pordo estis malfermita, kaj tie li estis ĉe la fora flanko de la ĉambro, serĉanta inter la ujoj. Li suprenrigardis, kiam mi envenis, eligis krion kaj suprenkuris laŭ la ŝtuparo en la kabineton. Nur dum momento mi lin vidis, sed la haroj stariĝis sur mia kapo kiel la pikiloj de erinaco. Sinjoro, se tiu estis mia mastro, kial li havis maskon sur la vizaĝo? Se tiu estis mia mastro, kial li kriis kiel rato kaj kuris for de mi Mi servis lin sufiĉe longe. Kaj ja…

La viro haltis, kaj pasigis la manon sur la vizaĝo.

– Ĉio ĉi estas strangaj cirkonstancoj, diris sinjoro Utterson, sed mi kredas, ke mi vidas lumon. Via mastro, Poole, estas evidente atakita de unu el tiuj malsanoj, kiuj samtempe turmentegas kaj deformas la suferanton. Tial, kiom mi scias, la ŝanĝo de lia voĉo, tial la masko kaj la evitado de la amikoj, tial la dezirego trovi tiun drogon, per kiu la malfeliĉulo konservas iom da espero pri fina resaniĝo. – Dio permesu, ke li ne trompiĝu! Jen mia klarigo; ĝi estas sufiĉe malgaja, Poole, ja terurega, sed ĝi estas simpla kaj natura, konsekvencas bone kune kaj liberigas nin de ĉiaj troaj timoj.

– Sinjoro, diris la servisto, makule paliĝante, tiu aĵo ne estas mia mastro, kaj jen la vero. Mia mastro – li ĉirkaŭrigardis kaj komencis flustri – estas altkreska, belforma homo, kaj la alia estis pli ĝuste nano.

Utterson provis protesti.

– Ho, sinjoro, ekkriis Poole, ĉu vi pensas, ke mi ne konas mian mastron post dudekjara servado? Ĉu vi pensas, ke mi ne scias ĝis kioma alto lia kapo atingas ĉe la pordo de la kabineto, kie mi lin vidis ĉiumatene? Ne, sinjoro, tiu maskitaĵo neniam estis doktoro Jekyll – Dio scias, kio ĝi estas, sed neniam ĝi estis doktoro Jekyll, kaj estas la kredo de mia koro, ke okazis murdo.

– Poole, respondis la advokato, se vi tion diras, fariĝos mia devo certiĝi pri tio. Kvankam mi tre deziras respekti la sentojn de via mastro, kvankam mi estas tre embarasita pri tiu ĉi letereto, kiu ŝajnas pruvi, ke li ankoraŭ vivas, mi konsideros, ke estas mia devo, trabati tiun pordon.

– Ha, sinjoro Utterson, jen vi parolas! ekkriis Ja servisto.

– Kaj nun venas la dua demando, daŭrigis la advokato, kiu tion faros?

– Nu, vi kaj mi, sinjoro, estis la sentima respondo.

– Tio estas bone dirita, respondis la advokato, kaj kio ajn rezultos, mi zorgos pri tio, ke vi ne estos perdanto.

– Estas hakilo en la teatro, daŭrigis Poole, kaj vi povas preni la kuirejan fajrostangon por vi mem.

La advokato prenis en la manon tiun malelegantan, sed pezan ilon, kaj balancis ĝin.

– Ĉu vi scias, Poole, li diris, suprenrigardante, ke vi kaj mi metos nin en situacion iom danĝeran?

– Vi povas prave diri tion, respondis la servisto.

– Estos do bone, ke ni estu sinceraj, diris la alia. Ni ambaŭ pensas pli ol ni diris; ni malkaŝu nun ĉion. Tiun maskitan figuron, kiun vi vidis, ĉu vi ĝin rekonis?

– Nu, sinjoro, ĝi iris tiel rapide kaj tiel kunpremite, ke mi apenaŭ povas ĵuri pri tio, estis la respondo. Sed se vi volas demandi, ĉu ĝi estis sinjoro Hyde? – Nu, mi pensas, ke jes!

Ĝi ja estis simile granda; kaj ĝi havis la saman rapidan malpezon de moviĝo; kaj plie, kiu alia povus eniri per la pordo de la laboratorio? Vi ne forgesis, sinjoro, ke kiam okazis la murdo, li ankoraŭ havis sur li la ŝlosilon. Sed tio ne estas ĉio. Mi ne scias, sinjoro Utterson, ĉu vi iam renkontis sinjoron Hyde?

– Jes, diris la advokato, mi unufoje parolis kun li.

– Sekve vi devas scii, same kiel ni ceteraj, ke estis ĉe tiu sinjoro io stranga – io, kio timigis homojn, kion oni sentis en sia medolo.

– Mi konfesas, ke mi sentis iom da tio, diris sinjoro Utterson.

– Ekzakte, sinjoro, respondis Poole, nu, kiam tiu maskitaĵo saltis kvazaŭ simio el inter la ĥemiaĵoj kaj kuregis en la kabineton, tio malsupreniris mian spinon kiel glacio. Ho! mi scias, ke tio ne estas pruvo, sinjoro Utterson, sed homo havas siajn sentojn, kaj mi donas al vi mian biblioĵuron, ke estis sinjoro Hyde.

– Jes, jes, diris la advokato, miaj timoj inklinas al la sama konkludo. Malbono, mi timas, malbono devis nepre naskiĝi el tiu kunligo. Jes, vere, mi vin kredas, mi kredas, ke malfeliĉa Harry estas murdita, kaj mi kredas, ke lia murdinto (pro kia celo, Dio sole povas diri) ankoraŭ sin kaŝas en la ĉambro de sia viktimo. Nu, estu nia nomo la Venĝo! Alvoku Bradshaw!

La lakeo alvenis, tre nervema kaj pala.

– Regu vin, Bradshaw, diris la advokato. Tiu ĉi necerteco malbone efikas, mi scias, sur vin ĉiujn, sed mi nun intencas meti al ĝi finon. Poole kaj mi perforte trabatos al ni vojon en la kabineton. Se ĉio estas en ordo, miaj ŝultroj estas sufiĉe larĝaj por porti la kulpon. Dume, en la kazo, ke io estas vere malbona, aŭ se iu malbonfarinto penos forkuri per la malantaŭa elirejo, vi kaj la knabo devas ĉirkaŭiri la angulon kun paro de taŭgaj bastonoj, kaj ekokupi postenon ĉe la pordo de la laboratorio. Ni donas al vi dek minutojn por atingi vian lokon.

Ĉe la foriro de Bradshaw la advokato rigardis sian poŝhorloĝon.

– Kaj nun, Poole, ni iru al la nia, li diris; kaj prenante la fajrostangon sub la brako, li antaŭeniris en la korton. Estis jam tute mallume. La vento ĵetis la lumon de la kandelo, jen tien jen reen, ĉirkaŭ iliaj paŝoj, ĝis ili atingis la ŝirmon de la teatro, kie ili silente sidiĝis por atendi. Londono solene zumis ĉirkaŭe, sed pli apude, la senbrueco estis rompata nur de la sono de piedo, kiu moviĝis tien-reen sur la kabineta planko.

– Tiamaniere ĝi marŝas la tutan tagon, sinjoro, murmuris Poole, jes, kaj pli grandan parton de la nokto. Nur kiam nova specimeno venas de la apotekisto, okazas mallonga halteto.

Ha! estas malbona konscienco, kiu estas tiel malamika al la ripozo. Ha, sinjoro! Ĉiu paŝo parolas pri sango kruele disverŝita.

Sed aŭskultu denove, iom pli proksime, metu vian koron en viajn orelojn, sinjoro Utterson, kaj diru al mi, ĉu tio estas la piedoj de la doktoro?

La paŝoj falis malpeze kaj strange, kun difinita svingado, kvankam ili iris tiel malrapide; tio efektive estis tute malsama de la peza, grinca paŝado de Harry Jekyll. Utterson ekĝemis.

– Ĉu neniam okazis io alia? li demandis.

Poole kapjesis.

– Foje, li diris, foje mi aŭdis ĝin ploranta.

– Ploranta! Kiel tio? diris la advokato, kun subita frostotremo de kruro.

– Ploranta kiel virino aŭ animo damnita, diris la servisto.

Mi foriris kun tia sento en la koro, ke mi mem povus ankaŭ plori.

Sed nun la dek minutoj pasis. Poole eltiris la hakilon de sub amaso da pakpajlo; la kandelo estis starigita sur la plej apuda tablo, por lumigi al ili dum la atako, kaj ili alproksimiĝis kun haltigata spiro tien, kie tiu senlaca piedo ankoraŭ iris tien-reen en la senbruo de la nokto.

– Jekyll, kriis Utterson, per laŭta voĉo, mi postulas vidi vin.

Li paŭzis momenton, sed venis neniu respondo.

– Mi sciigas al vi per justa averto, ke niaj suspektoj estas vekitaj, ke mi devas kaj volas vidi vin, li daŭrigis; se ne kun via konsento, tiam per bruta forto!

– Utterson, diris la voĉo, pro Dio, kompatu!

– Ha! tio ne estas la voĉo de Jekyll – tio estas tiu de Hyde! ekkriis Utterson. Trahaku la pordon, Poole.

Poole svingis la hakilon super sian ŝultron; la bato skuis la konstruaĵon, kaj la ruĝtegita pordo saltis kontraŭ la seruron kaj ĉarnirojn. Morna kriego, kvazaŭ de besta teruro, sonis el la kabineto. Supren denove la hakilo, kaj denove la paneloj fendiĝis kaj saltis la kadro; kvarfoje falis la bato, sed la ligno estis kuntenema kaj la metalaĵoj estis de bona kvalito; nur post la kvina bato disrompiĝis la seruro, kaj la ruinoj de la pordo falis internen sur la tapiŝon.

La sieĝantoj, timigitaj de sia propra tumulto kaj de la silento kiu sekvis, stariĝis iom malantaŭen kaj rigardis internen.

Tie antaŭ iliaj okuloj estis la kabineto en la trankvila lumo de la lampo, bona fajro ardis kaj kraketis en la fajrujo, la kaldroneto kantis sian kanteton, du-tri tirkestoj estis malfermitaj; paperoj kuŝis nete ordigitaj sur la tablo, kaj pli proksime de la fajro la manĝilaro estis metita por la temanĝo. La plej trankvila ĉambro, oni dirus, kaj se forestus la vitraj ŝrankoj plenaj de ĥemiaĵoj, la plej ordinara en Londono tiun nokton.

Ĝuste en la mezo kuŝis tute tordita korpo de homo, ankoraŭ skuiĝanta. Ili alproksimiĝis piedfingre, turnis ĝin sur ĝian dorson kaj vidis la vizaĝon de Edward Hyde. Li estis vestita en vestoj multe tro grandaj por li, vestoj laŭ la staturo de la doktoro, la tendenoj de la vizaĝo ankoraŭ moviĝis vivsimile, sed la vivo estis fakte tute for, kaj per la dispremita fiolo en la mano, kaj forta odoro de migdalkernoj, kiu restis en la aero, Utterson sciis, ke li rigardas la korpon de memdetruinto.

– Ni venas tro malfrue, li diris severe, ĉu por savi, ĉu por puni. Hyde estas irinta al sia juĝo, kaj ni devas nur trovi la korpon de via mastro.

La plej granda parto de la konstruaĵo estis okupata de la teatro, kiu okupis preskaŭ la tutan teretaĝon, kaj de la kabineto, kiu formis pli supran etaĝon ĉe unu ekstremo kaj rigardis sur la korton. Koridoro kunigis la teatron kun la pordo en la flankstrato. Estis ankaŭ kelkaj mallumaj ĉambroj kaj vasta kelo. Ĉiujn ili nun traserĉis. En ĉiun ĉambron ili bezonis nur rigardi, ĉar ĉiuj estis malplenaj. La kelo ja estis plena de ĉiuspecaj forĵetaĵoj, sed jam kiam ili malfermis la pordon, ili rimarkis la senutilon de plua serĉado pro falo de tuta mato da araneaĵo, kiu dum jaroj sigelis la enirejon. Nenie troviĝis postsigno de Harry Jekyll, senviva aŭ viva.

Poole piedfrapis sur la kahelojn de la koridoro.

– Li kredeble estas enterigita ĉi tie, li diris, aŭskultante la sonon. Aŭ eble li forkuris, diris Utterson, kaj turnis por ekzameni la pordon al la flankstrato. Ĝi estis ŝlosita, kaj kuŝanta apude sur la kaheloj, ili trovis la ŝlosilon, jam makulita de rusto.

– Ĉi tio ne montras uzadon, rimarkis la advokato.

– Uzadon! eĥis Poole. Ĉu vi ne vidas, sinjoro, ke ĝi estas rompita? kvazaŭ iu estus ĝin piedfrapinta.

– Ha! daŭrigis Utterson, kaj la disrompoj ankaŭ estas rusti ĝintaj.

La du viroj rigardis unu la alian kun teruro.

– Tio ĉi preteriras mian komprenon, Poole, diris la advokato, ni reiru al la kabineto.

Ili silente supreniris la ŝtuparon, kaj, de tempo al tempo turnante timoplenan rigardon al la korpo, esploris pli zorge la enhavon de la kabineto. Sur unu tablo estis postsignoj de ĥemia laborado, diversaj mezuritaj amasetoj de blanka salo kuŝis sur vitraj pelvoj, kvazaŭ por ia eksperimento, ĉe kiu la malfeliĉulo estis malhelpita.

– Tiu estas la sama drogo, kiun, mi ĉiam portis al li, diris Poole.

Post tio, en la daŭro de sia esplorado de la ĉambro, la serĉantoj alvenis ĝis la spegulo, en kies profundon ili rigardis kun senvola teruro.

– Tiu ĉi spegulo vidis kelkajn strangaĵojn, sinjoro, murmuris Poole.

– Kaj certe neniun pli strangan ol si mem, eĥis la advokato per la sama tono. Por kio Jekyll povus ĝin bezoni? li diris.

– Tion vi ja povas demandi, sinjoro, diris Poole.

Poste ili turnis sin al la tablo. Sur la pupitro, inter la orda aro da paperoj, plej supre kuŝis granda koverto, kaj ĝi portis, skribita per la mano de la doktoro, la nomon de sinjoro Utterson.

La advokato rompis la sigelon, kaj diversaj enfermitaĵoj falis planken. La unua estis testamento verkita laŭ la samaj eksterordinaraj kondiĉoj, kiel tiu, kiun li redonis antaŭ ses monatoj por servi kiel testamento en kazo de morto, kaj kiel donacakto en kazo de malapero; sed anstataŭ la nomo de Edward Hyde, la advokato kun nepriskribebla miro legis la nomon de Gabriel John Utterson. Li rigardis Poole, kaj poste denove la paperojn, kaj fine la malbonfarinton, sternitan sur la tapiŝo.

– Turniĝas al mi la kapo, li diris. Li jam ĉiujn tagojn restis ĉi tie kiel posedanto; li ne havis kaŭzon por ami min; li devis furiozi, vidante sin elpuŝita, kaj tiun ĉi dokumenton li tamen ne detruis.

Li levis la plej proksiman paperon; ĝi estis mallonga letereto skribita de la doktoro, kun dato ĉe la supro.

– Ho, Poole! la advokato kriis, li estis viva ĉi tie, hodiaŭ. Lin forigi dum tiel mallonga intertempo, oni ne povus; li devas ankoraŭ vivi, li certe ien forkuris!

– Sed kial do forkuris? Kaj kiel? Kaj ĉi tion en tiu okazo ni kuraĝu nomi memmortigo? Ho, ni devos esti singardemaj. Mi antaŭvidas, ke ni ankoraŭ povas impliki vian mastron en ian teruran katastrofon.

– Kial vi ne legas ĝin, sinjoro? demandis Poole.

– Ĉar mi timas, respondis la advokato solene. Al Dio plaĉu, ke mi por tio ne havu kaŭzon I

Post tio li proksimigis la paperon al sia okulo kaj legis la jenan:

”Mia kara Utterson! Kiam tio ĉi venos en viajn manojn, mi estos malaperinta, en cirkonstancoj, kiujn mi ne havas la kapablon antaŭvidi; sed miaj instinktoj kaj ĉiuj cirkonstancoj de mia sennoma situacio al mi diras, ke la fino estas certa kaj devas baldaŭ veni. Iru, do, kaj unue legu la rakonton, kiun Lanyon, laŭ sia averto, estis metonta en viajn manojn: kaj se vi deziros scii ion pli, turnu vin al la konfeso de Via malinda kaj malfeliĉa amiko Harry Jekyll.”

– Ĉu estis tria aldonaĵo? demandis Utterson. – Jen, sinjoro, diris Poole, kaj metis inter liajn manojn sufiĉe grandan paketon sigelitan en diversaj lokoj. La advokato metis ĝin en sian poŝon.

– Pri ĉi tiu papero mi konsilus diri nenion. Se via mastro forkuris aŭ mortis, ni povos tamen almenaŭ savi lian reputacion.

Estas nun la deka; estas necese, ke mi iru hejmen legi ĉi tiujn dokumentojn trankvile; sed mi revenos antaŭ noktomezo kaj tiam ni venigos la policon.

Ili eliris, ŝlosis post si la pordon de la teatro, kaj Utterson, denove lasinte la servistaron kuniĝinta ĉirkaŭ la fajro en la vestiblo, malrapide reiris al sia oficejo por legi la du rakontojn, per kiuj ĉi tiu mistero estas nun klarigota.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.