La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOKTORO JEKYLL KAJ SINJORO HYDE

Aŭtoro: Robert Louis Stevenson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La murdo de Carew

Preskaŭ unu jaron poste, en la monato oktobro 18–, Londono estis timigita de krimo de stranga krueleco, kiun igis pli rimarkinda la alta rango de la viktimo. La detaloj estis malmultaj kaj timigaj. Servistino, loĝanta sola en domo ne malproksime de la rivero, supreniris por kuŝiĝi ĉirkaŭ la dekunua.

Kvankam nebulo ruliĝis super la urbo dum la fruaj horoj, la unua parto de la nokto estis sennuba, kaj la strateto, sur kiun rigardis la fenestro de la servistino, estis brile lumigata de la plena luno. Ŝajnas, ke ŝi estis romantikema, ĉar ŝi sidiĝis sur sian keston, kiu staris ĝuste sub la fenestro, kaj enprofundiĝis en revadon. Neniam, – ŝi kutimis diri kun fluantaj larmoj, kiam ŝi rakontis la okazintaĵon, – neniam ŝi sentis sin pli en paco kun ĉiuj homoj, aŭ pensis pli bonvole pri la mondo. Kaj dum ŝi tiel sidis, ŝi vidis maljunan, belan sinjoron kun blankaj haroj, kiu alproksimiĝis sur la strateto; kaj renkonte al li, alian tre malgrandan sinjoron, kiun komence ŝi malpli atentis. Kiam ili venis al paroldistanco – kio estis ĝuste sub la okuloj de la servistino – la pli aĝa viro klinsalutis kaj alparolis la alian en ĝentila maniero. Ne ŝajnis, ke la temo de lia parolado estas grava; fakte, de lia montrado ŝajnis, ke li nur demandas pri la vojo; sed la luno brilis sur lian vizaĝon dum li parolis, kaj plaĉis al la knabino ĝin observi, tiel senkulpan kaj malnovmodan bonkorecon de maniero ĝi ŝajnis elspiri, tamen estis ankaŭ ĉe ĝi io alta, kvazaŭ de ia bonfondita memkontento. Baldaŭ ŝia rigardo vagis al la alia, kaj ŝi estis surprizita rekoni en li sinjoron Hyde, kiu foje vizitis ŝian mastron, kaj al kiu ŝi sentis malsimpation. Li portis en la mano pezan bastoneton, kiun li sencele manumis; sed li nenion respondis, kaj ŝajnis aŭskulti kun malfacile retenata malpacienco.

Kaj tiam subite li eksplodis en grandan flamiĝon de kolero, frapis per la piedo, svingis sian bastonon kaj kondutis, – kiel diris la servistino, – kvazaŭ frenezulo. La maljunulo retiriĝis unu paŝon, kun mieno de homo treege surprizita kaj iom ĉagrenita; kaj ĉe tio sinjoro Hyde diskrevigis ĉiujn limojn kaj bastonegis lin teren. Tuj poste li kun simia furiozo premegis subpiede sian viktimon, kaj hajligis sur lin tian ventegon da batoj, ke la ostoj aŭdeble frakasiĝis kaj la korpo saltis sur la vojo. Pro la teruro de tiu vido kaj tiuj sonoj, la servistino svenis.

Estis la dua horo, kiam ŝi rekonsciiĝis kaj venigis la policon.

La murdinto jam antaŭ longe foriris; sed tie kuŝis lia murdito meze de la strateto, nekredeble senformigita. La bastono, per kiu la ago estis farita, kvankam el malofta, tre fortika kaj peza ligno, rompiĝis ĉe la mezo per la forto de tiu sensenta kruelo, kaj unu splitigita duono ruliĝis en la defluilon, la alian sendube forportis la murdinto. Monujo kaj ora poŝhorloĝo estis trovitaj sur la mortigito, sed neniu karto aŭ papero, krom sigelita kaj afrankita koverto, kiun li kredeble portis al la poŝto, kaj kiu surhavis la nomon kaj adreson de sinjoro Utterson.

Ĝin oni oni portis la postan matenon al la advokato antaŭ ol li leviĝis; kaj ĝin vidinte kaj sciiĝinte pri la cirkonstancoj, li tuj surmetis seriozan mienon.

– Mi diros nenion, ĝis mi vidos la korpon, li diris, ĉi tio povas esti tre grava. Bonvolu atendi, dum mi vestos min.

Kaj kun same serioza mieno li rapide matenmanĝis kaj veturis al la policejo, kien oni estis alportinta la korpon. Tuj kiam li eniris en la ĉambron, li faris jesan kapsignon.

– Jes, li diris, mi rekonas lin. Mi bedaŭras diri, ke tiu ĉi estas Sir Danvers Carew.

– Mia Dio! sinjoro, kriis la policisto, ĉu estas eble? Kaj tuj poste lia okulo ekbrilis pro profesia ambicio. Tio ĉi faros grandan bruon, li diris, kaj eble vi povos helpi nin kapti la krimulon. Kaj mallonge li rakontis tion, kion la servistino estis vidinta, kaj montris la rompitan bastonon.

Sinjoro Utterson jam tremis je la nomo Hyde; sed kiam oni metis antaŭ lin la bastonon, li ne povis dubi plu; kvankam ĝi estis rompita kaj elbatita, li rekonis ĝin kiel unu, kiun li mem donacis antaŭ multaj jaroj al Harry Jekyll.

– Ĉu tiu ĉi sinjoro Hyde estas persono de malalta kresko? li demandis.

– Speciale malgranda kaj speciale fi-aspekta, tiel la servistino lin nomas, diris la oficisto.

Sinjoro Utterson pripensis; poste, levante la kapon:

– Se vi venos kun mi en mia veturilo, li diris, mi kredas, ke mi povos konduki vin al lia domo.

Estis jam preskaŭ la naŭa matene, kaj venis la unua nebulo de la sezono. Vasta ĉokoladkolora vaporo malleviĝis de la ĉielo kvazaŭ ĉerkokovrilo, sed la vento senĉese atakegis kaj forpelis tiujn remparigitajn vaporojn – tiel, ke dum la malrapida rampado de la fiakro el unu strato sur la alian, sinjoro Utterson povis vidi mirindan nombron da gradoj kaj nuancoj de krepuska lumo; ĉar jen malhelis kvazaŭ en la profundo de vespera ĉielo; jen la ardado de riĉa flamstriita bruno, kiel la brilo de ia stranga brulado, kaj jen, momente, la nebulo tute distriĝis, kaj palega radio da taglumo traglitis inter la turni ĝantaj volvaĵoj de la vaporo. La funebreca kvartalo Soho, vidata sub ĉi tiuj ŝanĝiĝantaj rigardoj kun siaj kotaj vojoj kaj malelegantaj preterirantoj, kaj siaj lanternoj, kiuj estis aŭ ankoraŭ ne estingitaj aŭ rebruligitaj por kontraŭbatali tiun ĉi malĝojan invadon de la mallumo, ŝajnis al la okuloj de la advokato simili kvartalon de urbo en ia koŝmaro. Liaj pensoj, plie, estis kolorigitaj de la plej malgajaj nuancoj; kaj kiam li rigardis sian veturkunulon, li sentis tuŝon de tiu teruro al la leĝo kaj ĝiaj oficistoj, kiu foje povas ataki eĉ la plej honestan.

Kiam la veturilo haltis ĉe la indikita adreso, la nebulo iom leviĝis, kaj li vidis malhelan straton, ĝindrinkejon, francan restoracion, multajn ĉifone vestitajn infanojn, kunpremitajn en la domaj enirejoj, kaj multajn virinojn, el diversaj nacioj, elirantajn kun ŝlosilo en la mano por trinki matenan glason; kaj, la sekvan momenton, la nebulo, bruna kiel umbro, revenis malsupren sur tiun lokon kaj fortranĉis ĝin de la friponejo ĝin ĉirkaŭanta. Ĉi tie estis la hejmo de la favorato de Henry Jekyll; de homo heredonta kvaronan milionon da pundoj.

Arĝenthara maljunulino, kun vizaĝo kvazaŭ el eburo, malfermis la pordon. Ŝi havis malbonan vizaĝon, glatigitan de hipokriteco; sed ŝia maniero estis afabla.

– Jes, ŝi diris, ja loĝas sinjoro Hyde tie ĉi, sed li ne estas hejme, li estis en la domo lastnokte tre malfrue, sed reeliris post malpli ol unu horo; tio tute ne estas stranga; liaj kutimoj estas tre neregulaj, kaj li ofte forestas; ekzemple, ĝis hieraŭ ŝi ne vidis lin jam de preskaŭ du monatoj.

– Bone, ni do deziras vidi liajn ĉambrojn, diris la advokato; kaj, kiam la virino komencis deklari, ke tio estas neebla: Mi devas sciigi al vi, kiu estas ĉi tie kun mi, li aldonis: Tiu ĉi estas Inspektoro Newcomen de Scotland Yard.

Ekbrilo de malama ĝojo aperis sur la vizaĝo de la virino.

– Ha! ŝi diris, li estas serĉata! Kion li faris?

Sinjoro Utterson kaj la inspektoro rigardis unu la alian.

– Li ne ŝajnas esti tre populara persono, diris la lasta.

– Kaj nun, mia bonulino, permesu, ke mi kaj tiu ĉi sinjoro iom ĉirkaŭrigardu.

El la tuta domo, kiu krom pro la maljunulino estis senhoma, sinjoro Hyde estis okupinta nur du ĉambrojn; sed tiuj estis meblitaj lukse kaj bonguste. Ŝranko estis plena de bona vino; la teleraro estis el arĝento, la tukaro eleganta; bona pentraĵo pendis sur la muro, donaco (Utterson supozis) de Henry Jekyll, kiu estis granda konulo; la tapiŝoj estis dikegaj kaj el agrablaj koloroj. En tiu momento, tamen, la ĉambroj portis signon de antaŭnelonga kaj rapida traserĉado: dise sur la planko kuŝis vestaĵoj, kun la poŝoj turnitaj eksteren; ŝIoseblaj tirkestoj estis malfermitaj kaj sur la fajrejo kuŝis amaso da griza cindro, kvazaŭ multe da paperoj estis bruligitaj. El tiu cindramaso la inspektoro eltiris dikan ekstremaĵon de verda ĉeklibro, kiu kontraŭstaris la efikon de la fajro; la alia duono de la bastono estis trovita malantaŭ la pordo; kaj, ĉar tio ĉi certigis liajn suspektojn, la policano deklaris sin ravita. Vizito al la banko, kie oni sciigis lin, ke kelkmilo da pundoj kuŝas tie je la kredito de la murdinto, kompletigis lian kontentecon.

– Vi povas fidi, sinjoro, diris li al sinjoro Utterson, ke mi nun havas lin bone en la mano. Li sendube perdis la kapon, alie li neniam lasus la bastonon, kaj, antaŭ ĉio, neniam bruligus la ĉekojn. Nur per mono li povas ja vivi. Ni havas nenion por fari, krom atendi lin ĉe la banko kaj eldoni afiŝetojn.

Tiu ĉi lasta afero, tamen, ne estis tiel facila; ĉar sinjoro Hyde havis malmulte da konatoj, eĉ la mastro de la servistino lin vidis nur dufoje, lian parencaron oni povis trovi nenie, li estis neniam fotita, kaj la malmultaj, kiuj povis lin priskribi, tute malkonsentis inter si, laŭ la kutimo de ordinaraj observantoj.

Nur pri unu sola punkto ili konsentis; kaj tiu estis la obseda sento de neesprimita kripleco, per kiu la fuĝinto impresis tiujn, kiuj lin vidis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.