|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]()
LA AVENTUROJ
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
“JEN mi!” kriis Alico, tute forgesante, pro la momenta konfuzo, kiom granda ŝi fariĝis dum la ĵuspasintaj kelkaj minutoj, kaj ŝi levis sin tiom rapide ke ŝi renversis la ĵuriejon per la rando de sia jupo, kaj tiel disĵetis ĉiujn ĵurianojn sur la kapojn de la suba rigardantaro, kaj ili kuŝis tie diskuŝante, kio memorigis ŝin tre forte pri ujo da orfiŝoj kiun ŝi akcidente renversis dum la antaŭa semajno.
“Ho, mi pardonpetegas!” ŝi kriis tre malfeliĉe, kaj ŝi komencis repreni ilin kiel eble plej rapide, ĉar la akcidento pri la orfiŝoj daŭre estis en ŝia menso, kaj ŝi havis ian neklaran ideon ke necesas kolekti ilin tuj kaj remeti en la ĵuriejojn, por ke ili ne mortu.
“La proceso ne povos daŭri,” diris la Reĝo, tre seriozavoĉe, “antaŭ ol ĉiuj ĵurianoj denove estos en sia ĝusta pozicio–ĉiuj,” li ripetis tre emfaze, forte rigardante Alicon dum li parolis.
Alico rigardis la ĵuriejon, kaj vidis ke, pro sia hasto, ŝi reenmetis la Lacerton kapsuben, kaj la kompatinduleto skuadis sian voston malankolie, tute ne povante movi sin. Ŝi baldaŭ reelprenis ĝin kaj ĝustigis ĝin; “kvankam ne multe gravas,” ŝi diris al si; “verŝajne ĝi tute egale utilus en ĉi tiu proceso kapsupre aŭ kapsube.”
Tuj kiam la ĵurio iom renormaliĝis post la ŝoko de la renversiĝo, kaj iliaj ardezoj kaj krajonoj troviĝis kaj redoniĝis al ili, ili ekkomencis tre diligente skribi historion de la akcidento, escepte de la Lacerto, kiu ŝajne estis tro perpleksita kaj nur povis sidi kun la buŝo malferma, rigardante la plafonon de la kortego.
“Kion vi scias pri ĉi tiu afero?” la Reĝo diris al Alico.
“Nenion,” diris Alico.
“Tute nenion?” persistis la Reĝo.
“Tute nenion,” diris Alico.
“Tio estas tre grava,” la Reĝo diris, turnante sin al la ĵurio. Ili ĵus komencis skribi tion sur siajn ardezojn, kiam la Blanka Kuniklo interrompis: “Malgrava, via Moŝto sendube celis diri,” per tre respektoplena tono, sed sulkigante la vizaĝon kaj fimienante al li dum li parolis.
“Malgrava, kompreneble, mi celis diri,” la Reĝo haste diris, kaj li pludiris al si per nelaŭta voĉo, “grava–malgrava–malgrava–grava–” kvazaŭ provante ambaŭ vortojn por trovi kiu el ili plejbele sonas.
Kelkaj ĵurianoj skribis “grava,” kaj kelkaj “malgrava”. Alico povis vidi tion, ĉar ŝi estis sufiĉe proksima por rigardi la ardezojn; “sed neniel gravas,” ŝi pensis.
Tiumomente la Reĝo, kiu dum iom da tempo skribadis en sian notlibron, kriis “Silentu!” kaj li legis el sia libro, “Regulo Kvardek Du. Ĉiuj personoj pli ol unu kilometron altaj foriru el la kortego.”
Ĉiuj rigardis Alicon.
“Mi ne estas kilometron alta,” diris Alico.
“Jes ja,” diris la Reĝo.
“Preskaŭ du kilometrojn alta,” aldonis la Reĝino.
“Nu, tamen mi rifuzas foriri,” diris Alico; “kaj krome, tiu ne estas normala regulo: vi ĵus inventis ĝin.”
“Ĝi estas la plej malnova regulo en la libro,” diris la Reĝo.
“Do ĝi devus esti Numero Unu,” diris Alico.
La Reĝo paliĝis, kaj rapide fermis sian notlibron. “Decidu vian verdikton,” li diris al la ĵurio, per nelaŭta, tremanta voĉo.
“Ankoraŭ devas aŭdiĝi atesto, bonvolu, via Moŝto,” diris la Blanka Kuniklo, ekstarante tre rapideme; “ĉi tiu folio ĵus troviĝis.”
“Kion ĝi diras?” diris la Reĝino.
“Mi ankoraŭ ne malfermis ĝin,” diris la Blanka Kuniklo, “sed ŝajne ĝi estas letero, verkita de la akuzito al–al iu.”
“Sendube,” diris la Reĝo, “krom se ĝi estas verkita al neniu, kaj tio tute ne estas kutima, sciu.”
“Al kiu ĝi estas adresita?” diris ĵuriano.
“Ĝi tute ne estas adresita,” diris la Blanka Kuniklo; “efektive, tute nenio estas skribita sur la eksteraĵo.” Li malfaldis la folion dum li parolis, kaj pludiris, “Efektive ĝi ne estas letero: ĝi estas versoj.”
“Ĉu la manskribo estas de la akuzito?” demandis alia ĵuriano.
“Ne, tute ne,” diris la Blanka Kuniklo, “kaj tio plej perpleksas.” (La ĵurianoj ĉiuj aspektis perpleksaj.)
“Sendube li imitis la skribon de alia persono,” diris la Reĝo. (La ĵurianoj ĉiuj reaspektis feliĉaj.)
“Bonvolu, via Moŝto,” diris la Bubo, “mi ne verkis ĝin, kaj oni ne povas pruvi ke mi ja verkis ĝin: neniu nomo estas ĉe la fino.”
“Ke vi ne skribis vian nomon,” diris la Reĝo, “tio nur pli malbonigas la aferon. Nepre vi celis miskonduton, ĉar se ne, vi skribus vian nomon kiel ĉiu honestulo.”
Ĝenerala aplaŭdado sekvis tion: ĝi estis la unua vere lerta parolo de la Reĝo dum tiu tago.
“Kompreneble tio pruvas lin kulpa,” diris la Reĝino.
“Ĝi neniel pruvas tion!” diris Alico. “Vi eĉ ne scias kion ili diras!”
“Laŭtlegu ilin,” diris la Reĝo.
La Blanka Kuniklo surmetis siajn okulvitrojn. “Kie mi komencu, bonvolu, via Moŝto?”
“Komencu ĉe la komenco,” la Reĝo diris, tre serioze, “kaj plu legu ĝis la fino: tie ĉesu legi.” La Blanka Kuniklo laŭtlegis ĉi tiujn versojn:–
Ja, vi vizitis ŝin, laŭ dir’,
menciis min al li.
Ŝi nomis min honesta vir’
Sen naĝkapabla sci’.Li diris, mi foriris jam
(Ni scias: jen la ver’):
Se pli insistus tiu dam’,
Ĉu morti pro l’ afer’?Mi donis unu, ili du,
Kaj vi eĉ tri aŭ pli;
De li revenis ili–nu
jam havis ĉiujn mi.Se mi aŭ ŝi laŭ la hazard’
Enestus en l’ implik’,
Vi liberigu eĉ dum tard-
o via nin, amik’.Sed jen nocio trafis min
(Ĝis ŝia ikto) vi
Obstakle venis ĉiam in-
ter li, kaj ni, kaj ĝi.Ne sciu ŝi ke ja li plej
Preferis ilin: ĉar
Sekreto devas resti, ne
malkaŝu ĝin klaĉar’.
“Tiu estas la plej grava atesto kiun ni ĝis nun aŭdis,” diris la Reĝo, kunfrotante siajn manojn; “do nun la ĵurio–”
“Se iu el ili povas klarigi ĝin,” diris Alico, (ŝi tiom kreskis dum la pasintaj kelkaj minutoj ke ŝi tute ne timis interrompi lin), “mi donos al li ses pencojn. Mi ne kredas ke estas atomo da signifo en ĝi.”
Ĉiuj ĵurianoj skribis sur siajn ardezojn, “Ŝi ne kredas ke estas atomo da signifo en ĝi”, sed neniu el ili provis klarigi la folion.
“Se ne estas signifo en ĝi,” diris la Reĝo, “tio ŝparas al ni multegan ĝenon, sciu, ĉar ne necesos serĉi signifon. Tamen, mi ne scias,” li pludiris, etendante la versojn sur sian genuon, kaj rigardante ilin per unu okulo; “mi ŝajne trovas ian signifon en ili, malgraŭe. ‘–Sen naĝkapabla sci’–vi ne kapablas naĝi, ĉu?” li pludiris, turninte sin al la Bubo.
La Bubo malfeliĉe kapneis. “Ĉu mi aspektas kapabla?” li diris. (Li nepre ne aspektis tia, ĉar li konsistis nur el kartono.)
“Estas bone, ĝis nun,” diris la Reĝo; kaj li plu murmuris la versojn al si: “‘Ni scias: jen la ver’–’ temas pri la ĵurio, kompreneble–‘Mi donis unu, ili du–’ nu, sendube tion li faris pri la tortetoj, sciu–”
“Sed ĝi ankaŭ diras ‘De li revenis ili’,” diris Alico.
“Nu, jen ili!” diris la Reĝo triumfe, indikante la tortetojn sur la tablo. “Nenio estus pli klara ol tio. Sed–‘Ĝis ŝia ikto–’ vin neniam trafis iktoj, kara, mi kredas?” li diris al la Reĝino.
“Neniam!” diris la Reĝino, furioze, ĵetante inkujon kontraŭ la Lacerton dum ŝi parolis. (Kompatinda eta Vilĉjo jam ĉesis skribi sur sian ardezon per unu fingro, ĉar li vidis ke ĝi ne lasas signojn; sed li nun rapide rekomencis skribi, per la inko kiu fluadis sur lia vizaĝo, dum ĝi plu fluis.)
“Do la vortoj ne trafe priskribas vin,” diris la Reĝo, ĉirkaŭrigardante la aŭskultantojn ridete. Sekvis plena silento.
“Estas vortludo!” la Reĝo pludiris per kolera tono, kaj ĉiuj ekridis. “La ĵurio decidu la verdikton,” la Reĝo diris, eble jam la dudekan fojon tiutage.
“Ne, ne!” diris la Reĝino. “Unue la kondamno–nur poste la verdikto.”
“Vi parolas absurde!” diris Alico laŭte. “Kiel oni povas unue kondamni?”
“Silentu!” diris la Reĝo, purpuriĝante.
“Mi rifuzas!” diris Alico.
“Senkapigu ŝin!” la Reĝino kriegis kiel eble plej laŭte. Neniu moviĝis.
“Kiel vi gravas?” diris Alico (jam ŝi reatingis sian naturan altecon). “Vi estas nur pako da kartoj!”
Je tio la tuta kartaro ekleviĝis en la aeron, kaj iris fluge kontraŭ ŝin; ŝi krietis, parte pro timo kaj parte pro kolero, kaj klopodis forbati ilin, kaj trovis sin kuŝanta sur la bordo, kun la kapo sur la genuoj de ŝia fratino, kiu milde debrosis kelkajn mortajn foliojn kiuj falis de la arboj sur ŝian vizaĝon.
“Vekiĝu, Alico kara!” diris ŝia fratino. “Nu, vi ja longe dormis!”
“Ho, mi havis tre kuriozan sonĝon!” diris Alico, kaj ŝi rakontis al sia fratino, kiom permesis ŝia memoro, ĉiujn strangajn Aventurojn kiujn vi ĵus legis; kaj, kiam ŝi finis, ŝia fratino kisis ŝin kaj diris, “Vere estis kurioza sonĝo, kara: sed nun kuru en la domon por manĝi; malfruiĝas.” Do Alico stariĝis kaj forkuris, pensante dum la kuro, laŭeble, pri kia mirinda sonĝo ĝi estis.
Sed ŝia fratino plu sidis ĝuste kiel ŝi lasis ŝin, kun la kapo apogata de la mano, rigardante la malleviĝantan sunon, kaj pensante pri malgranda Alico kaj ĉiuj ŝiaj mirindaj Aventuroj, ĝis ankaŭ ŝi komencis kvazaŭ sonĝi, kaj jen ŝia sonĝo:–
Unue ŝi sonĝis pri malgranda Alico mem: denove la manetoj estis kunmetitaj ĉirkaŭ la genuo, kaj la brilantaj fervoraj okuloj rigardis ŝiajn–ŝi povis aŭdi la tonojn mem de ŝia voĉo, kaj vidi tiun kuriozan kapskueton por reteni la vagantajn harojn kiuj insiste eniris ŝiajn okulojn–kaj dum ŝi aŭskultis, aŭ ŝajnis aŭskulti, la tuta ĉirkaŭa loko ekvivis per la strangaj uloj de la sonĝo de ŝia malgranda fratino.
La longa herbo susuris ĉe ŝiaj piedoj dum la Blanka Kuniklo preterkuris–la timoplena Muso plaŭdis tra la apuda lageto–ŝi povis aŭdi la bruon de la tetasoj dum la Marta Leporo kaj liaj amikoj partoprenis sian neniamĉesantan manĝeton, kaj la akra voĉo de la Reĝino ordonis ke ŝiaj povraj gastoj ekzekutiĝu–denove la porko-bebo ternadis sur la genuo de la Dukino, dum pladoj kaj teleroj disrompiĝis ĉirkaŭe–denove la krio de la Grifo, la grincado de la ardezkrajono de la Lacerto, kaj la malfacila spirado de la subpremitaj kobajoj, plenigis la aeron, konfuzite kun la fora plorado de la mizera Falsĥelonio.
Tiel ŝi plusidis, kun fermitaj okuloj, kaj duone kredis sin en Mirlando, kvankam ŝi sciis ke per malfermiĝo de la okuloj ĉio refariĝus la senekscita realo–la herbo estus nur la susurado de la vento, kaj la plaŭda lageto estus la balancado de la kanoj–la bruetantaj tetasoj fariĝus la tintantaj sonoriletoj sur la safoj, kaj la akraj krioj de la Reĝino fariĝus la voĉo de la ŝafgardista knabo–kaj la terno de la bebo, la kriaĉo de la Grifo, kaj ĉiuj aliaj strangaj bruoj, ŝanĝiĝus (ŝi sciis tion) en la konfuzitan bruon de la multokupa brutokampo–kaj la muĝado de la foraj brutoj anstataŭigus la pezajn plorĝemojn de la Falsĥelonio.
Laste, ŝi bildigis al si ke tiu sama fratineto ŝia, poste, mem estos kreskinta virino; kaj ke ŝi gardos, dum ĉiuj siaj maturaj jaroj, la simplan kaj amantan koron de ŝia infanaĝo: kaj ke ŝi grupigos ĉirkaŭ sin aliajn malgrandajn infanojn, kaj briligos kaj fervorigos iliajn okulojn per multaj strangaj rakontoj, eble eĉ per tiu sonĝo pri Mirlando de longe antaŭa tempo: kaj ke ŝi kunsentos kun ĉiuj iliaj simplaj malfeliĉoj, kaj plezuriĝos pro ĉiuj iliaj simplaj ĝojoj, kaj memoros sian propran infanaĝon, kaj la feliĉajn somertagojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.