|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]()
LA AVENTUROJ
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
VENIS la Blanka Kuniklo, malrapide trotante, kaj rigardante malkviete dum ĝi iris, kvazaŭ perdinte ion; kaj ŝi aŭdis ĝin murmuradi al si, “La Dukino! La Dukino! Ho miaj karaj piedoj! Ho miaj felo kaj lipharoj! Ŝi ekzekutigos min, tiel certe kiel musteloj estas musteloj! Kie do mi faligis ilin, kie?” Alico preskaŭ tuj divenis ke ĝi serĉas la ventumilon kaj la paron da blankaj kapridhaŭtaj gantoj, kaj ŝi tre kompleze komencis serĉi ilin, sed ili nenie estis videblaj–ŝajne ĉio ŝanĝiĝis post ŝia naĝo en la lago, kaj la granda koridoro, kun la vitra tablo kaj la malgranda pordo, tute malaperis.
Tre baldaŭ la Kuniklo rimarkis Alicon, dum ŝi serĉadis, kaj vokis al ŝi, kolertone, “Nu, Mari-Ann, kion vi faras ĉi tie? Kuru hejmen jam nun kaj portu al mi paron da gantoj kaj ventumilon! Rapide, iru!” Kaj Alico tiom timis ke ŝi tuj forkuris laŭ la direkto kiun ĝi indikis, sen provi klarigi la eraron kiun ĝi faris.
“Li supozis min sia domservistino,” ŝi diris al si dum ŝi kuris. “Kiom surprizos lin trovi kiu mi estas! Sed mi portu al li liajn ventumilon kaj gantojn–se mi povos trovi ilin.” Dirante tion, ŝi atingis belaspektan dometon, sur kies pordo estis brila latuna ŝildo sur kiu la nomo “B. KUNIKLO” estis gravurita. Ŝi eniris sen frapi atentige, kaj rapidis al la supra etaĝo, plena de timo ke ŝi renkontos la realan Mari-Annon kaj forsendiĝos el la domo antaŭ ol trovi la ventumilon kaj gantojn.
“Estas tre strange,” Alico diris al si, “plenumi taskojn por kuniklo! Mi supozas ke Dina donos al mi taskojn baldaŭ!” Kaj ŝi komencis imagi kiaj eventoj okazus: “‘Fraŭlino Alico! Venu ĉi tien tuj kaj pretiĝu por via promeno!’ ‘Mi venos post minuto, Vartistino! Sed mi devas gardi ĉi tiun mustruon ĝis revenos Dina, kaj certigi ke la muso ne eskapos.’ Sed mi kredas,” Alico pludiris, “ke ili ne permesus ke Dina restu en la domo se ĝi komencus ordoni al homoj tiel!”
Ŝi jam trovis plaĉan malgrandan ĉambron en kiu estis tablo ĉe la fenestro, kaj sur ĝi (konforme al ŝia espero) estis ventumilo kaj du aŭ tri paroj da malgrandaj blankaj kapridhaŭtaj gantoj: ŝi prenis la ventumilon kaj paron da gantoj, kaj estis tuj elironta el la ĉambro, kiam ŝia vido trafis malgrandan botelon starantan apud la spegulo. Neniu etiketo ekzistis ĉifoje kun la vortoj “TRINKU MIN”, tamen ŝi eltiris la korkon kaj metis ĝin al siaj lipoj. “Mi scias ke io interesa nepre okazas,” ŝi diris al si, “kiam ajn mi manĝas aŭ trinkas; do mi trovos kion faros ĉi botelo. Mi esperas ke ĝi regrandigos min, ĉar vere mi tre enuas estante tiom eta malgrandulo!”
Tio ja okazis, kaj multe pli frue ol ŝi atendis: antaŭ ol ŝi trinkis duonon de la botelo, ŝi trovis sian kapon premanta la planfonon, kaj devis kliniĝi por ke ŝia kolo ne rompiĝu. Ŝi rapide formetis la botelon, dirante al si, “Tio tute sufiĉas–mi esperas ne plu kreski–Mi jam ne povas eliri tra la pordo–Kial mi trinkis tiom!”
Ve! Estis tro malfrue! Ŝi plu kreskis kaj kreskadis, kaj tre baldaŭ ŝi devis surgenuiĝi sur la planko: post plia minuto la spaco eĉ ne sufiĉis por tio, kaj ŝi provis la efikon de kuŝado kun unu kubuto kontraŭ la pordo, kaj la alia brako kurbigita sub ŝia kapo. Tamen ŝi ankoraŭ kreskadis, kaj, kiel lastan penon, ŝi metis unu brakon tra la fenestron kaj unu piedon en la kamentubon, kaj diris al si, “Nun mi nenion pli povas, negrave kio okazos. Kio okazos al mi?”
Bonfortune por Alico, la malgranda magia botelo nun plene efikis, kaj ŝi ne pli kreskis: tamen estis tre malkomforte, kaj, ĉar ŝajne neniam estos oportuno por ke ŝi denove eliru la ĉambron, ne mirigas ke ŝi estis malfeliĉa.
“Estis multe pli agrable ĉehejme,” pensis kompatinda Alico, “kie oni ne ĉiam pligrandiĝis kaj ŝrumpis, kaj ricevadis ordonojn de musoj kaj kunikloj. Mi preskaŭ preferus ne esti enirinta tiun kuniklotruon–tamen– tamen–ĉi tia vivo estas iom kurioza, sciu! Mi vere ne komprenas kio okazas al mi! Iam mi amis legi ferakontojn, kaj mi supozis ke tiaj aferoj neniam okazas, kaj nun jen mi en la centro de ferakonto! Oni devus verki libron pri mi, jes oni devus! Kaj kiam mi plenkreskos, mi verkos ĝin–sed mi jam plene kreskis,” ŝi pludiris mornavoĉe, “almenaŭ ne estas spaco por pli plene kreski ĉi tie.”
“Sed,” pensis Alico, “ĉu mi neniam fariĝos pli aĝa ol nun? Tio komfortigos, unumaniere–neniam fariĝi olda virino–sed– ĉiam devi lerni lecionojn! Ho, mi ne ŝatus tion!”
“Ho, malsaĝa Alico!” ŝi respondis al si. “Kiel vi povus lerni lecionojn ĉi tie? Nu, estas apenaŭ spaco por vi, kaj tute nenia spaco por lernolibroj!”
Kaj tiel ŝi daŭrigis, unue rolante kiel unu persono kaj poste kiel alia, kaj farante enfine grandan konversacion, sed post pluraj minutoj ŝi aŭdis voĉon eleksteran, kaj atente aŭskultis.
“Mari-Ann! Mari-Ann!” diris la voĉo, “alportu miajn gantojn jam nun!” Sekvis nelaŭta paŝado sur la ŝtupoj. Alico sciis ke la Kuniklo venas serĉi ŝin, kaj ŝi tremis ĝis ŝi tremigis la domon, tute forgesante ke ŝi estas eble miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi ĝin.
Baldaŭ la Kuniklo venis al la pordo, kaj klopodis malfermi ĝin; sed, ĉar la pordo devis malfermiĝi enen, kaj la kubuto de Alico forte premis ĝin, tiu klopodo fiaskis. Alico aŭdis ĝin diri al si, “Do mi ĉirkaŭiros kaj eniros per la fenestro.”
“Tion vi ne faros!” pensis Alico, kaj, atendinte ĝis ŝi aŭdis la Kuniklon tuj sub la fenestro, ŝi disetendis siajn fingrojn kaj faris kaptogeston en la aero. Ŝi nenion kaptis, sed ŝi aŭdis krieton kaj f a l o n , kaj rompiĝon de vitro, kaj konkludis ke eblete ĝi falis en kukum-forcejon aŭ ion similan.

Sekvis kolera voĉo–de la Kuniklo– “Patriĉjo! Patriĉjo! Kie vi estas?” Kaj post tio voĉo kiun ŝi antaŭe ne aŭdis, “Certe jen mi estas! Elfosante pomojn, via moŝto!”
“Elfosante pomojn, ĉu?” diris la Kuniklo kolere. “Ĉi tien! Venu helpi min el ĉi tio!” (Pliaj sonoj de rompiĝanta vitro.)
“Nu diru al mi Patriĉjo, kio estas en tiu fenestro?”
“Certe, ĝi estas brako, via moŝto!” (Li prononcis ĝin “barako”.)
“Brako, ansero! Kiu vidis brakon tiom grandan? Nu, ĝi plenigas la tutan fenestron!”
“Certe ja, via moŝto: tamen brako malgraŭe.”
“Nu, ĝi ne rajtas esti tie: forprenu ĝin!”
Tion sekvis longa silento, kaj Alico aŭdis nur sporadajn flustrojn; kiaj “Certe, al mi ne plaĉas, via moŝto, tute ne, neniel!”
“Faru kion mi ordonas, timulo!” kaj fine ŝi denove disetendis siajn fingrojn kaj kapte gestis en la aero. Ĉifoje aŭdiĝis du krietoj, kaj pli sonis rompiĝanta vitro. “Kiom da kukumforcejoj estas!” pensis Alico. “Kion ili faros poste? Kaj tiri min el la fenestro, nu mi volegas ke ili ja povu. Certe mi ne volas resti ĉi tie pli longe!”
Ŝi atendis dum kelka tempo sen aŭdi ion pli: fine venis la bruo de malgrandaj ĉarumradoj, kaj la sono de de multaj voĉoj samtempe parolantaj: ŝi deĉifris la vortojn: “Kie ’stas l’ alia ŝtupareto?–Nu, mi ne devis alporti krom unu; Vilĉjo havas l’ alian–Vilĉjo! Alportu ĝin, knabo!–Jen, starigu ĉe tiu angulo–Ne, unue kunligu– ili ankoraŭ ne atingas eĉ la duonan alton– Ho! nu, ili sufiĉos; ne tro postulu–Jen, Vilĉjo! Kaptu ĉi tiun ŝnuron–Ĉu la tegmento toleros?–Atentu! Nefiksita ardezo!
–Ho, ĝi falas! Fortiru la kapojn!” (laŭta bruo)–“Nu, kiu faris tion?–Vilĉjo, mi kredas–Kiu subiru tra la kameno?–Ne, mi ne! Vi!–Tion mi ne faros!–Vilĉjo subiru–Jen, Vilĉjo! La mastro diras ke vi subiru en la kameno!”
“Ho! Do Vilĉjo devas subiri en la kameno, ĉu?” diris Alico al si. “Ŝajnas ke ili donas ĉiujn taskojn al Vilĉjo! Nepre mi ne volonte estus en la pozicio de Vilĉjo: ĉi tiu kameno estas mallarĝa, certe; sed mi kredas povi iomete piedbati!”

Ŝi retiris sian piedojn laŭeble plej, kaj atendis ĝis ŝi aŭdis malgrandan beston (ŝi ne povis diveni kiaspeca ĝi estas) grati kaj moviĝi en la kameno ne multe super ŝi: tiam, dirante al si, “Tiu estas Vilĉjo,” ŝi faris unu akran piedbaton, kaj atendis por vidi kio sekve okazos.
Unue ŝi aŭdis ĝeneralan ĥoron de “Tien iras Vilĉjo!” kaj poste nur la voĉon de la Kuniklo–“Kaptu lin, vi apud la heĝo!” sekvis silento, kaj post tio nova konfuza bruo de voĉoj–“Subtenu lian kapon–Nun brandon–Ne senspirigu lin–Kiel estis, oldulo? Kio okazis al vi? Diru al ni ĉion!”
Lasta estis malgranda febla grinca voĉo, (“De Vilĉjo,” pensis Alico), “Nu, mi apenaŭ scias–Ne pli, dankon; mi fartas pli bone nun–sed mi ne povas diri, mi estas tro konfuzita–mi nur scias ke io venas al mi kiel saltpupo kaj supren mi iras kvazaŭ ĉiel-raketo!”
“Tion vi faris, oldulo!” diris la aliaj.
“Ni bruligu la domon!” diris la voĉo de la Kuniklo, kaj Alico kriis kiel eble plej laŭte, “Se vi faros tion, mi sendos Dinan kontraŭ vin!”
Tuj okazis plena silento, kaj Alico pensis al si, “Kion ili tamen ja faros? Se ili estus saĝaj, ili forprenus la tegmenton.” Post unu aŭ du minutoj ili rekomencis moviĝadi, kaj Alico aŭdis la Kuniklon diri, “Unu ĉarumo da ili sufiĉos, komence.”
“Ĉarumo da kio?” pensis Alico; sed ŝi ne bezonis longe dubi, ĉar la sekvan minuton pluvo da malgrandaj ŝtoneroj envenis brue tra la fenestron, kaj kelkaj trafis ŝian vizaĝon. “Mi ĉesigos tion,” ŝi diris al si kaj kriis, “Ne ripetu tion!” kio estigis novan plenan silenton.
Alico rimarkis, iom surprizate, ke la ŝtoneroj ŝanĝiĝas en kuketojn dum ili kuŝas sur la planko, kaj lerta ideo eniris ŝian kapon. “Se mi manĝos kuketon,” ŝi pensis, “certe ĝi iel ŝanĝos mian grandecon; kaj, ĉar ĝi certe ne povos pli grandigi min, sendube ĝi malpligrandigos min, mi supozas.”
Do ŝi glutis kuketon, kaj ĝojigis ŝin la trovo ke ŝi komencis tuj ŝrumpi. Kiam ŝi estis sufiĉe malgranda por trairi la pordon, ŝi kuris el la domo, kaj trovis tutan aron da bestetoj kaj birdoj atendantaj ekstere. La kompatinda malgranda lacerto Vilĉjo estis en la mezo, apogate de du kobajoj, kiuj trinkigis ion per botelo. Ili ĉiuj ekkuris cele Alicon tuj kiam ŝi aperis; sed ŝi forkuris laŭeble plej forte, kaj baldaŭ trovis sin sekura en densa arbaro.
“Unue,” diris Alico al si, dum ŝi vagadis en la arbaro, “necesas rekreski al mia ĝusta grandeco; kaj due mi sukcesu eniri tiun belan ĝardenon. Mi opinias ke tiu estas la plej bona plano.”
Ĝi sonis tre bona plano, sendube, kaj tre bele kaj simple aranĝita; la sola problemo estis ke ŝi tute ne sciis kiel plenumi ĝin; kaj dum ŝi rigardis malcerte inter la arboj, akra bojeto tuj super ŝia kapo devigis ŝin suprenrigardi rapide.
Enorma hundido rigardadis ŝin per grandaj rondaj okuloj, kaj feble etendis piedon, klopodante tuŝi ŝin. “Kompatinduleto!” diris Alico, kaĵoltone, kaj ŝi penis faĵfi al ĝi; sed ŝi multe timis pro la penso ke eble ĝi estas malsata, kaj se tiel do ĝi verŝajne plenmanĝos ŝin malgraŭ ŝia kaĵolado.
Apenaŭ sciante kion ŝi faras, ŝi prenis tre etan bastonon, kaj tenis ĝin antaŭ la hundido; sekve la hundido eksaltis en la aeron kun ĉiuj piedoj samtempe en la aero, bojetante feliĉe, kaj kuris cele la bastoneton kaj ludis ataki ĝin; Alico kuris malantaŭ grandan kardon, por ke la hundo ne surtretu ŝin; kaj tuj kiam ŝi aperis aliflanke, la hundido denove kuris cele la bastoneton, kaj falis kapsuben pro sia fervoro kapti ĝin: tiam Alico, kredante ke estas simile al ludado kun ĉarĉevalo, kaj atendante ĉiumomente esti surtretata, denove kuris ĉirkaŭ la kardon; tiam la hundido komencis serion de malgrandaj kuroj cele la bastoneton, kurante iomete antaŭen ĉiufoje kaj multe malantaŭen, kaj bojante raŭke tutdume, ĝis fine ŝi sidiĝis tre for, anhelante, kun sia lango pendanta el la buŝo kaj la grandaj okuloj duone fermitaj.
Ŝajnis al Alico esti bona oportuno eskapi, do ŝi tuj komencis, kaj ŝi kuris ĝis ŝi estis tre laca kaj senspira, kaj ĝis la bojado de la hundido sonis tre fadinta pro la distanco.
“Tamen ĝi estis tre kara hundido!” diris Alico, dum ŝi apogis sin per ranunkolo por iomete ripozi, kaj ventumis sin per folio. “Mi multe ŝatus instrui al ĝi ludojn, se–se mi nur estus ĝuste granda por tio! Ve! Mi preskaŭ forgesis ke mi devos rekreski! Mi pensu–kiel fari tion? Mi supozas ke mi manĝu aŭ trinku ion; sed la granda demando estas, kion?”
La granda demando certe estis, kion? Alico ĉirkaŭrigardis la florojn kaj la herbofoliojn, sed ŝi vidis nenion kio aspektas ĝusta manĝaĵo aŭ trinkaĵo por la situacio. Kreskis granda agariko proksime al ŝi, preskaŭ same alta kiel ŝi; kaj, rigardinte sub ĝi, kaj ambaŭflanke de ĝi, kaj malantaŭ ĝi, ŝi ekpensis ke estos bone serĉi por trovi kio estas sur ĝi.
Ŝi etendis sin starante piedpinte, kaj rigardis trans la randon de la agariko, kaj ŝiaj okuloj tuj renkontis tiujn de granda blua raŭpo, kiu sidis sur la supro, kun siaj brakoj krucitaj, trankvile fumante longan nargileon, kaj tute ne atentante ŝin nek ion alian.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.