La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ
DE ALICO EN MIRLANDO

Aŭtoro: Lewis Carroll

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VI

PORKO KAJ PIPRO

DUM unu aŭ du minutoj ŝi staris rigardante la domon, kaj demandante al si kion fari nun, kiam subite lakeo ekkuris el la arbaro–(ŝi supozis lin lakeo ĉar li estis en livreo: alie, se ŝi juĝus nur per lia vizaĝo, ŝi nomus lin fiŝo)–kaj frapis laŭte sur la pordon per siaj pugnoj. Ĝin malfermis alia lakeo en livreo, kun ronda vizaĝo kaj grandaj okuloj kvazaŭ rano; kaj ambaŭ lakeoj, rimarkis Alico, havis pudritan hararon kiu bukle kovris la kapon. Ŝi tre scivolemis pri kio temas, kaj ŝi rampis iom el la arbaro por aŭskulti.

img-20

La Fiŝlakeo komencis prenante el sub sia brako grandan leteron, preskaŭ egale grandan kiel li mem, kaj tion li transdonis al la alia, dirante, per solena tono, “Por la Dukino. Invito ludi kroketon, de la Reĝino.” La Ranlakeo ripetis, per la sama solena tono, nur iomete ŝanĝante la vortordon, “De la Reĝino. Invito ludi kroketon, por la Dukino.”

Post tio ambaŭ profunde klinis sin, kaj iliaj bukloj kunimplikiĝis.

Alico tiom ridis pro tio ke ŝi devis rekuri en la arbaron timante ke ili aŭdos ŝin; kaj, kiam ŝi poste elrigardetis, la Fiŝlakeo estis for, kaj la alia sidis sur la tero proksime al la pordo, rigardante stulte la ĉielon.

Alico timide marŝis al la pordo kaj frapis.

“Neniel utilas frapi,” diris la Lakeo, “kaj tio pro du kialoj. Unue, ĉar mi estas samflanke de la pordo kiel vi; due, ĉar oni tiom bruas en la domo ke tute neniu povus aŭdi vin.” Kaj certe ja estis eksterordinara bruego en la domo– konstanta kriado kaj ternado, kaj fojfoje granda kraŝ!, kvazaŭ telero aŭ poto disrompiĝas.

“Bonvolu diri, do,” diris Alico, “kiel mi eniros?”

“Eble havus sencon via frapado,” la Lakeo daŭrigis, sen atenti ŝin, “se la pordo estus inter ni. Ekzemple, se vi estus en la domo, vi povus frapi, kaj mi povus ellasi vin, komprenu.” Li suprenrigardis en la ĉielon senpaŭze dum li parolis, kaj tion Alico opiniis tute maldeca. “Sed eble li ne kulpas,” ŝi diris al si; “liaj okuloj estas tre proksimaj al la supro de lia kapo. Sed ĉiuokaze li devus respondi demandojn.–Kiel mi eniros?” ŝi ripetis, laŭte.

“Mi sidos ĉi tie,” la Lakeo komentis, “ĝis morgaŭ–”

Tiumomente la pordo de la domo malfermiĝis, kaj granda telero elflugis, rekte celante la kapon de la Lakeo: ĝi preskaŭ trafis lian nazon, kaj rompiĝis frapante arbon malantaŭ li.

“–aŭ la posta tago, eble,” la Lakeo daŭrigis per la sama tono, precize kvazaŭ nenio okazis.

“Kiel mi eniros?” demandis Alico denove, pli laŭte.

“Ĉu vi ja eniros?” diris la Lakeo. “Jen la unua demando, komprenu.”

Sendube: sed al Alico ne plaĉis la informo. “Estas vere aĉe,” ŝi murmuris al si, “kiel la bestoj ĉiuj disputas. Sufiĉe por frenezigi onin!”

La Lakeo ŝajne opiniis ke jen bona oportuno ripeti sian komenton, laŭ varia formo. “Mi sidos ĉi tie,” li diris, “sporade, dum tagoj kaj pli da tagoj”.

“Sed kion mi faru?” diris Alico.

“Kion ajn vi volas,” diris la Lakeo, kaj li komencis fajfi.

“Ho, ne utilas paroli al li,” diris Alico senespere: “li estas tute idiota!” Kaj ŝi malfermis la pordon kaj eniris.

La pordo kondukis rekte en grandan kuirejon, kiu estis plena de fumo de unu fino ĝis la alia: la Dukino sidis sur trikrura tabureto en la mezo, vartante bebon; la kuiristino estis klinita super la fajron, kirlante grandan kaldronon kiu aspektis plena de supo.

img-21

“Certe estas tro da pipro en tiu supo!” Alico diris al si, laŭeble, dum ŝi ternadis.

Certe estis tro da ĝi en la aero. Eĉ la Dukino kelkfoje ternis; kaj la bebo, nu ĝi ternis kaj kriegis alterne sen paŭzi dum eĉ momento. Nur du uloj en la kuirejo ne ternis, ili estis la kuiristino, kaj granda kato, kiu kuŝis apud la kameno kaj ridetis de unu orelo ĝis la alia.

“Bonvolu diri al mi,” diris Alico, iom timide, ĉar ŝi ne estis tute certa ĉu estas dece ke ŝi parolas la unua, “kial via kato ridetas tiel?”

“Ĝi estas el Ĉeŝiro,” diris la Dukino, “jen la kialo. Porkaĉo!”

Ŝi diris tiun lastan vorton tiom subite kaj forte ke Alico eksaltis; sed post momento ŝi rimarkis ke ĝi celis la bebon kaj ne ŝin, do ŝi kuraĝiĝis kaj plu diris:–

“Mi ne sciis ke Ĉeŝiraj katoj ĉiam ridetas; efektive, mi ne sciis ke katoj povas rideti.”

“Ĉiuj povas,” diris la Dukino; “kaj la plejmulto ja faras.”

“Mi ne scias pri kato kiu ridetas,” Alico diris tre ĝentile, tre plaĉate ĉar ŝi komencis konversacion.

“Vi ne scias multon,” diris la Dukino; “kaj tio estas fakto.”

Al Alico tute ne plaĉis la tono de tiu komento, kaj ŝi opiniis ke estus bone instigi alian temon por la konversacio. Dum ŝi penis elpensi temon, la kuiristino deprenis la supkaldronon de la fajro, kaj tuj komencis ĵeti ĉion atingeblan cele la Dukinon kaj la bebon–unue la fajrostangojn; sekvis pluvo de kuirpotoj, teleroj kaj pladoj. La Dukino tute ne atentis ilin, eĉ kiam ili trafis ŝin; kaj la bebo jam kriadis tiom forte ke estis tute neeble konstati ĉu aŭ ne la frapoj vundis ĝin.

“Ho, bonvolu atenti kion vi faras!” kriis Alico, supren kaj malsupren saltante pro timagonio. “Ho, ĝi trafis lian karegan nazon!” kiam nekutime granda kuirpoto tre proksimen flugis al ĝi, kaj preskaŭ forportis ĝin.

“Se ĉiu atentus siajn proprajn aferojn,” la Dukino diris, per raŭka grumblo, “la mondo ĉirkaŭirus multe pli rapide ol nun.”

“Kaj tio tute ne estus advantaĝo,” diris Alico, kiun tre plezurigis la oportuno montri iom da ŝia scio. “Nur pensu, kiom tio ĝenus la tagon kaj la nokton! La tero bezonas dudek kvar horojn por rotacii laŭ sia akso; se vi tenas tion en la kapo–”

“Rilate al kapoj,” diris la Dukino, “dehaku ŝian kapon!”

Alico rigardetis iom malkviete la kuiristinon, por vidi ĉu ŝi intencas plenumi la peton; sed la kuiristino okupis sin per supkirlado, kaj laŭaspekte ne aŭskultis, do ŝi pludiris: “Dudek kvar horojn, mi kredas; aŭ ĉu eble dek du? Mi–”

“Ho, ne demandu al mi,” diris la Dukino; “mi neniam povis toleri kalkulojn!” Kaj dirinte tion ŝi rekomencis varti sian infanon, kantante ian lulkanton al ĝi, kaj forte skuante ĝin je la fino de ĉiu verso:–

Pro krio hastu veni,
kaj batu ĝis li ĉitas:
Li ternas nur por ĝeni,
Li scias ke iritas.

REFRENO

(En kiu kunkantis la kuiristino kaj la bebo):–

Aŭ! aŭ! aŭ!

Dum la Dukino kantis la duan strofon de la kanto, ŝi daŭre ĵetis la bebon fortege supren kaj malsupren, kaj la povruleto kriegis tiom ke Alico apenaŭ povis aŭdi la vortojn:–

Pro kri’ mi haste venas,
Kaj batas ĝis li ĉitas:
Li pipran ĝuon tenas
Do kiam ĝi invitas!

REFRENO

Aŭ! aŭ! aŭ!

“Jen! Vi vartu ĝin iom, se vi deziras!” La Dukino diris al Alico, ĵetante la bebon al ŝi dum ŝi parolis. “Mi devas pretigi min por ludi kroketon kun la Reĝino,” kaj ŝi rapidis el la ĉambro. La kuiristino ĵetis paton cele ŝin dum ŝi eliris, sed ĝi nur preskaŭ trafis ŝin.

Alico malfacile kaptis la bebon, ĉar ĝi estis kuriozaforma uleto, kaj ĝi disetendis siajn brakojn kaj krurojn ĉiudirekten, “same kiel asterio,” pensis Alico. La povruleto ronkadis kiel vapormotoro kiam ŝi kaptis ĝin, kaj daŭre faldis sin kaj rektigis sin, tiel ke ensume, dum la unuaj unu-du minutoj, ŝi apenaŭ povis teni ĝin.

Tuj kiam ŝi elpensis taŭgan manieron varti ĝin (nome, tordi ĝin kvazaŭ nodon, kaj poste firme teni ĝiajn dekstran orelon kaj maldekstran piedon, por ke ĝi ne maltordu sin), ŝi elportis ĝin en la liberan aeron. “Se mi ne forprenos ĉi tiun infanon kun mi,” pensis Alico, “ili nepre murdos ĝin dum la venontaj unudu tagoj: ĉu ne signifus murdi ĝin, postlasi ĝin?” Ŝi diris la lastajn vortojn pervoĉe, kaj la uleto muĝetis responde (ĝi ne plu ternis, nun). “Ne muĝetu,” diris Alico; “tute ne decas esprimi vin tiel.”

La bebo denove muĝetis, kaj Alico tre malkviete rigardis ĝian vizaĝon por trovi kio estas al ĝi. Ne estis ebla dubo, ĝi ja havis tre suprenturnitan nazon, pli kiel de porko ol de homo; kaj ĝiaj okuloj ankaŭ fariĝis multe tro malgrandaj por bebo: ensume al Alico tute ne plaĉis ĝia aspekto. “Sed eble ĝi nur ploradis,” ŝi pensis, kaj ŝi rerigardis ĝiajn okulojn, por trovi ĉu estas larmoj.

Ne, ne estis larmoj. “Se vi fariĝos porko, kara,” diris Alico, serioze, “mi tute ne plu zorgos pri vi. Atentu!” La povruleto denove ploris (aŭ muĝetis, ne eblis distingi), kaj ili plu marŝis silente.

img-22

Alico ĵus komencis pensi, “Nu, kion mi faru pri ĉi tiu ulo, kiam mi reportos ĝin hejmen?” kiam ĝi denove muĝis, tiom forte ke ŝi alarmite rigardis ĝian vizaĝon. Ĉifoje ne eblis erari: ĝi estis vera porko, nek pli nek malpli, kaj ŝi sentis ke estus tute absurde se ŝi plu portus ĝin.

Do ŝi metis la uleton sur la teron, kaj kun granda sento de liberiĝo ŝi rigardis ĝin rapide fortroti en la arbaron. “Se ĝi plenkreskus,” ŝi diris al si, “ĝi fariĝus ege malbela infano: sed ĝi estas iom bela porko, mi opinias.” Kaj ŝi komencis pripensi aliajn infanojn kiujn ŝi konis, kiuj povus esti tre bonaj porkoj, kaj ŝi ĝuste komencis diri al si, “se oni nur scius kiel ĝuste ŝanĝi ilin–” sed tiam ŝin iomete alarmis vidi la Ĉeŝiran Katon sidanta sur branĉo de arbo kelkajn metrojn for.

La Kato nur ridetis vidante Alicon. Ĝi aspektis bonhumora, ŝi pensis: tamen ĝi ja havis tre longajn ungojn kaj multegajn dentojn, do ŝi sentis ke necesas respektoplene trakti ĝin.

“Ĉeŝira Kaĉjo,” ŝi komencis, iom timide, ĉar ŝi tute ne sciis ĉu al ĝi plaĉos tiu nomo: tamen, ĝi nur iom pli larĝe ridetis. “Nu, ĝi estas bonhumora ĝis nun,” pensis Alico, kaj ŝi pludiris, “Bonvolu diri al mi kiudirekten mi iru de ĉi tie?”

“Multe dependas de kien vi volas iri,” diris la Kato.

“Ne multe gravas kien–” diris Alico.

“Do ne gravas kiudirekten vi iros,” diris la Kato.

“–se nur mi iros ien,” Alico aldonis klarige.

“Ho, nepre vi faros tion,” diris la Kato, “se vi sufiĉe longe marŝos.”

Alico opiniis ke ne eblas nei tion, do ŝi provis alian demandon. “Kiaj homoj loĝas ĉi tie?”

“Tiudirekte,” la kato diris, gestante per sia dekstra piedo, “loĝas Ĉapelisto: kaj tiudirekte,” gestante per la alia piedo, “loĝas Marta Leporo. Vizitu kiun vi volas: ambaŭ frenezas.”

“Sed mi ne volas iri inter frenezulojn,” Alico komentis.

“Ho, estas neeviteble,” diris la Kato: “ni ĉiuj frenezas ĉi tie. Mi frenezas. Vi frenezas.”

“Kiel vi scias ke mi estas freneza?” diriis Alico.

“Vi devas esti,” diris la Kato, “se ne, vi ne venus ĉi tien.”

Alico tute ne opiniis ke tio estas pruvo: tamen, ŝi pludiris: “Kaj kiel vi scias ke vi estas freneza?”

“Unue,” diris la Kato, “hundo ne estas freneza. Vi konsentas pri tio?”

“Mi supozas ke jes,” diris Alico.

img-42

“Nu, do,” l a Kato daŭrigis, “hundo grumblas kiam ĝi estas kolera, kaj skuas sian voston kiam ĝi estas f e l i ĉ a . Nu, mi grumblas kiam mi estas feliĉa, kaj skuas mian voston kiam mi estas kolera. Sekve, mi estas freneza.”

“Mi nomas tion ronronado, ne grublado,” diris Alico.

“Nomu ĝin laŭvole,” diris la Kato. “Ĉu vi ludos kroketon kun la Reĝino hodiaŭ?”

“Tio multe plaĉus al mi,” diris Alico, “sed mi ankoraŭ ne ricevis inviton.”

“Vi vidos min tie,” diris la Kato, kaj ĝi ekmalaperis.

Tio ne multe surprizis Alicon, ĉar ŝi komencis bone kutimiĝi al la okazo de strangaj eventoj. Dum ŝi ankoraŭ rigardis la lokon kie ĝi estis, ĝi subite reaperis.

“Ankaŭ, kio okazis al la bebo?” diris la Kato. “Mi preskaŭ forgesis demandi tion.”

“Ĝi fariĝis porko,” Alico respondis tre trankvile, kvazaŭ la Kato revenis tute nature.

“Mi kredis ke tiel estos,” diris la Kato, kaj remalaperis.

img-23

Alico atendis dum kelka tempo, duone atendante ke ŝi revidos ĝin, sed ĝi ne aperis, kaj post unu-du minutoj ŝi plu marŝis direkte al la loĝloko de la Marta Leporo. “Mi jam vidis ĉapelistojn,” ŝi diris al si: “la Marta Leporo estos multe pli interesa, kaj eble, ĉar nun ne estas majo, ĝi ne estos ege freneza–almenaŭ, ne tiom freneza kiom dum marto.” Dirante tion, ŝi suprenrigardis, kaj denove jen la Kato, sidanta sur branĉo de arbo.

“Ĉu vi diris porko aŭ korko?” diris la Kato.

“Mi diris porko,” respondis Alico; “kaj plaĉus min se vi ne plu tiom subite ekaperus kaj ekmalaperus: tio estas vere kapturna!”

“Konsentite,” diris la Kato; kaj ĉifoje ĝi malaperis tre malrapide, komencante per la pinto de la vosto kaj finante per la rideto, kiu restis kelkan tempon post la malapero de la cetera korpo.

“Nu! Mi ofte vidis katon sen rideto,” pensis Alico; “sed rideto sen kato! Mi neniam dum mia tuta vivo vidis ion pli strangan!”

Ŝi ne multe pli marŝis antaŭ ol vidi la domon de la Marta Leporo: ŝi kredis ke nepre estas la ĝusta domo, ĉar la kamentuboj havis orelformon kaj la tagmento estis tegita per felo. La domo estis tiom granda ke ŝi ne volis pliproksimiĝi antaŭ ol mordeti iom pli de la maldekstra parto de la agariko, kaj altigi sin al ĉirkaŭ sesdek centimetroj: eĉ tiam ŝi marŝis direkte al ĝi iom timide, dirante al si, “Supozu ke ĝi efektive estas plene freneza! Mi preskaŭ preferus viziti anstataŭe la Ĉapeliston!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.