|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]()
LA AVENTUROJ
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |

LA Raŭpo kaj Alico rigardis unu la alian dum kelka tempo silente: fine la Raŭpo prenis la nargileon el sia buŝo, kaj parolis al ŝi per malvigla, dormema voĉo.
“Kiu estas vi?” diris la Raŭpo.
Tio ne estis kuraĝiga komenco por konversacio. Alico respondis, iom timide, “Mi–mi apenaŭ scias, Sinjoro, ĝuste nun–almenaŭ mi scias kiu mi estis kiam mi ellitiĝis hodiaŭ matene, sed mi kredas ke mi ŝanĝiĝis plurfoje post tiam.”
“Kion signifas tio?” diris la Raŭpo severe. “Komprenigu vin!”
“Mi ne povas komprenigi min, Sinjoro,” diris Alico, “ĉar mi ne estas mi, komprenu.”
“Mi ne komprenas,” diris la Raŭpo.
“Nu, mi ne povas pli klare esprimi,” Alico respondis tre ĝentile, “ĉar mi ne povas mem kompreni; kaj estas tre konfuze ŝanĝi grandecon plurfoje dum unu tago.”
“Tute ne konfuze,” diris la Raŭpo.
“Nu, eble vi ankoraŭ ne spertis tion,” diris Alico; “sed kiam vi devos fariĝi krizalido–tio okazos, iam, sciu–kaj poste fariĝi papilio, mi kredas ke ankaŭ vi havos iom konfuzan senton, ĉu ne?”
“Neniel,” diris la Raŭpo.
“Nu, eble viaj sentoj malsimilas,” diris Alico; “mi scias nur ke mi multe konfuziĝus.”
“Vi!” diris la Raŭpo senrespekte. “Kiu estas vi?”
Tio revenigis ilin al la komenco de la konversacio. Alicon iom iritis la tre mallongaj komentoj de la Raŭpo, kaj ŝi etendis sin kaj diris, tre serioze, “Mi opinias ke vi devus diri al mi kiu vi estas, unue.”
“Kial?” diris la Raŭpo.
Jen nova konfuza demando; kaj, ĉar Alico ne povis elpensi bonan kialon, kaj la Raŭpo ŝajne estis tre malbonhumora, ŝi forturnis sin.
“Revenu!” la Raŭpo vokis al ŝi. “Mi volas diri ion gravan!” Certe tio sonis promesoplena. Alico turnis sin kaj revenis.
“Ne koleru,” diris la Raŭpo.
“Ĉu jen ĉio?” diris Alico, englutante laŭeble sian koleron.
“Ne,” diris la Raŭpo.
Alico decidis ke eble estas dezirinde atendi, ĉar nenio alia estas farenda, kaj eble ĝi fine diros al ŝi ion aŭskultindan. Dum pluraj minutoj ĝi fumadis sen paroli; sed fine ĝi malkrucis siajn brakojn, reprenis la nargileon el sia buŝo, kaj diris, “Do vi opinias ke vi ŝanĝiĝis, ĉu?”
“Mi kredas ke jes, Sinjoro,” diris Alico.
“Mi ne memoras kiel antaŭe–kaj mi ne restas samgranda dum eĉ dek minutoj!”
“Ne memoras kion?” diris la Raŭpo.
“Nu, mi provis diri ‘Ĉar jen l’ abelo laborema’, sed ĝi fariĝis tute diferenca!” Alico respondis per tre melankolia voĉo.
“Deklamu ‘Vi estas maljuna, Patro Vilhelm’,” diris la Raŭpo.
Alico kunmetis siajn manojn, kaj komencis:–
![]()
“Vi estas maljuna, ho Patro Vilhelmo,
Kaj via hararo nun estas tre blanka.
Sed vi staras sur l’ kalva kapo sen helmo–
Ĉu estas enkape io nun manka?“Junece,” la patro diris al l’ filo,
“Mi kredis ke tio damaĝus la cerbon.
Nun maljuna mi scias ke mankas pensilo,
Do mi staras surkape kaj manĝas la herbon.”
![]()
“Vi estas maljuna, mi diris ĝin jame,
Kaj tro da manĝaĵoj nun faris vin dika.
Sed vi saltas transkapen tra l’ pordon tutsame
kiel dumjune; ĉu vere vi trovas ĝin ŝika.”“Junece,” l’ aĝulo deklaris, “kun ĝuo
per ŝmiraĵo malkara l’ artikojn flekseblaj
mi tenis; nur pagu ŝilingon por duo
da ujoj, por uzi sur viaj tre feblaj.”
![]()
“Vi estas maljuna, l’ makzeloj malfortas
Por ion tramordi pli duran ol graso;
Sed vi manĝas anseron, eĉ bekon ĝi portas,
Vi kiel sukcesas do maĉi la mason?”“Junece,” la patro respondis al l’ knabo,
“Kun l’ edzino pri juro mi longe disputis;
La sekvan muskolan kapablon aĝrabo
Ne povis forpreni, l’ anseron atutis.”
![]()
“Vi estas maljuna, sed en tiu fazo
Per okuloj jam feblaj vi spite maljunon
Lerte ĵonglas angilon surpinte de l’ nazo–
Vi kiel novaĵon ĉi metis sub sunon?”“Mi respondis trifoje, kaj tio sufiĉas,”
Al li diris la patro, “vi tro aroganteŜajne kredas: malŝpari la tempon mi riĉas!Piedbaton ricevos do vi elegante!”
“Vi erare deklamis tion,” diris la Raŭpo.
“Ne tute ĝuste, mi agnoskas,” diris Alico timide; “kelkaj vortoj iomete ŝanĝiĝis.”
“Vi fuŝis ĝin de la komenco ĝis la fino,” diris la Raŭpo firme, kaj daŭris silento dum pluraj minutoj.
La Raŭpo la unua parolis.
“Kiom granda vi volas esti?” ĝi demandis.
“Nu, ne gravas vere la grandeco,” Alico rapide respondis; “sed ne plaĉas tiom ofte ŝanĝiĝi, sciu.”
“Mi ne scias,” diris la Raŭpo.
Alico diris nenion: neniam antaŭe iu tiom kontraŭdiris ŝin, kaj ŝi sentis ke tre baldaŭ ŝi koleriĝos.
“Ĉu vi estas kontenta nun?” demandis la Raŭpo.
“Nu, mi preferus esti iomete pli granda, Sinjoro, se ne ĝenus vin,” diris Alico: “ok centimetroj estas aĉa grandeco.”
“Ĝi estas vere tre bona grandeco!” diris la Raŭpo kolere, etendante sin supren dum ĝi parolis (ĝi estis precize ok centimetrojn longa).
“Sed mi ne kutimas al ĝi!” pledis povra Alico per kompatiga tono. Kaj ŝi pensis, “Se nur la bestoj ne tiom facile ofendiĝus!”
“Vi kutimiĝos dum la forpaso de tempo,” diris la Raŭpo; kaj ĝi metis la nargileon en sian buŝon kaj rekomencis fumi.
Ĉifoje Alico atendis pacience ĝis ĝi decidis denove paroli. Post unu aŭ du minutoj la Raŭpo prenis la nargileon el sia buŝo, kaj oscedis unu-du-foje, kaj skuis sin. Poste ĝi subeniris de la agariko, kaj forrampis en la herbon, nur komentante, dum ĝi iris, “Unu flanko altigos vin, kaj la alia flanko malaltigos vin.”
“Unu flanko de kio? La alia flanko de kio?” pensis Alico.
“De la agariko,” diris la Raŭpo, kvazaŭ ŝi parolis pervoĉe; kaj post nur momento ĝi estis ekster ŝia vidpovo.
Alico restis kontemplante la agarikon dum minuto, penante distingi kiuj estas ĝiaj du flankoj; kaj, ĉar ĝi estis precize ronda, ŝi trovis tion tre malfacila demando. Tamen, fine, ŝi etendis siajn brakojn ĉirkaŭ ĝin laŭeble, kaj derompis eron de la rando per ĉiu mano.
“Kaj nun, kiu estas kiu?” ŝi diris al si, kaj ŝi manĝetis malgrandan eron de la dekstra parto por provi la efikon: la sekvan momenton ŝi sentis grandegan baton al la malsupro de sia mentono: ĝi frapis ŝian piedon!
Ŝin multe timigis tiu tre subita ŝanĝo, sed ŝi havis senton ke necesas perdi tute neniom da tempo, ĉar ŝi ŝrumpas rapide: do ŝi tuj ekkomencis manĝi eron el la alia peco. Ŝia mentono tiom forte premis ŝian piedon, ke apenaŭ estis sufiĉe da spaco por malfermi la buŝon; sed ŝi fine sukcesis, kaj sukcesis gluti ereton de la maldekstra peco.
* * *
“Jen, mia kapo finfine estas libera!” diris Alico per ĝoja tono, kiu fariĝis alarmtono post plia momento, kiam ŝi trovis ke ŝiaj ŝultroj tute ne estas troveblaj: kiam ŝi malsupren rigardis ŝi povis vidi nur enorme longan kolon, kiu ŝajnis leviĝi kiel trunko el maro de verdaj folioj kuŝantaj multe sube.
“Kio povas esti tiu verdaĵo?” diris Alico. “Kaj kien iris miaj ŝultroj? Kaj ho, miaj kompatindaj manoj, kial mi ne povas vidi vin?” Ŝi movadis ilin dum ŝi parolis, sed sekvis ŝajne neniu rezulto, escepte de iometa skuado de la foraj verdaj folioj.
Ĉar ŝajne estis neeble levi ŝiajn manojn al ŝia kapo, ŝi provis movi sian kapon malsupren al ili, kaj ĝoje trovis ke ŝia kolo estas fleksebla facile ĉiudirekte, kvazaŭ serpento. Ŝi ĵus sukcesis kurbigi ĝin laŭ gracia zigzago, kaj estis preta plonĝi inter la foliojn, kiujn ŝi trovis esti nur la suproj de la arboj sub kiuj ŝi vagis, kiam akra siblado devigis ŝin rapide retiri sin: granda kolombo flugis sur ŝian vizaĝon, kaj batis ŝin feroce per siaj flugiloj.
“Serpento!” kriegis la Kolombo.
“Mi ne estas serpento!” diris Alico indigne. “Lasu min!”
“Serpento, mi ripetas!” denove diris la Kolombo, sed per malpli feroca tono, kaj ĝi aldonis, kun ia ploreto, “mi provis ĉion, sed ŝajne nenio sufiĉas por ili!”
“Mi tute ne komprenas pri kio vi parolas,” diris Alico.
“Mi provis la radikojn de arboj, kaj mi provis bordojn, kaj mi provis heĝojn,” la Kolombo pludiris, sen atenti ŝin; “sed la serpentoj! Nenio kontentigas ilin!”
Por Alico estis pli kaj pli enigme, sed ŝi opiniis ke ne utilus denove paroli antaŭ ol la Kolombo finos.
“Kvazaŭ ne estus sufiĉe malfacile elkovi la ovojn,” diris la Kolombo, “sed mi devas atenti pri serpentoj nokte kaj tage! Mi eĉ ne unu dormeton spertas de tri semajnoj!”
“Mi tre bedaŭras ke vi maltrankviliĝis,” diris Alico, kiu komencis kompreni ĝin.
“Kaj mi ĵus okupis la plej altan arbon en la arbaro,” pludiris la Kolombo, fortigante sian voĉon ĝis ĝi fariĝis ŝriko, “kaj mi ĵus komencis kredi ke mi fine estas libera de ili, sed ili neeviteble rampas el la ĉielo! Uĥ! Serpento!”
“Sed mi ne estas serpento, mi diras!” diris Alico. “Mi estas–mi estas–”
“Nu! Kio vi estas?” diris la Kolombo. “Mi vidas ke vi provas elpensi ion!”
“Mi–mi estas malgranda knabino,” diris Alico, iom dube dum ŝi memoris kiom da ŝanĝoj ŝi spertis tiutage.
“Tute verŝajne!” diris la Kolombo per tono de plej profunda malestimo. “Mi jam vidis multajn malgrandajn knabinojn, sed neniam eĉ unu kun kolo tia! Ne, ne! Vi estas serpento; ne ultilas nei tion. Mi supozas ke vi diros al mi nun ke neniam vi gustumis ovon!”
“Mi ja gustumis ovojn, certe,” diris Alico, kiu estis tre verema infano; “sed malgrandaj knabinoj manĝas ovojn samkiel serpentoj, komprenu.”
“Mi ne kredas tion,” diris la Kolombo; “sed se estas vere, do ili estas nur specio de serpentoj, nur tion mi diras.”
Tiu estis tute nova ideo por Alico, kaj ŝi silentis dum unu aŭ du minutoj, kaj tio donis al la Kolombo oportunon pludiri, “Vi serĉas ovojn, mi tute bone scias tion; kaj kial gravas al mi ĉu vi estas malgranda knabino aŭ serpento?”
“Multe gravas al mi,” diris Alico rapide; “sed mi ne serĉas ovojn, hazarde; kaj se mi ja serĉus ilin, mi ne volus viajn: al mi ne plaĉas nekuiritaj.”
“Nu, foriru do!” diris la Kolombo per paŭta tono, dum ĝi rekomfortigis sin en sia nesto. Alico kaŭriĝis inter la arboj laŭeble, ĉar ŝia kolo plurfoje implikiĝis inter la branĉoj, kaj fojfoje ŝi devis halti kaj liberigi ĝin. Post kelka tempo ŝi memoris ke ŝi plu tenas la agarikerojn en la manoj, kaj tre zorge ŝi mordetis, unue unu pecon kaj poste la alian, kelkfoje altiĝante kaj kelkfoje malaltiĝante, ĝis ŝi sukcesis reatingi sian normalan alton.
Jam de longe ŝi ne estis eĉ proksimume ĝuste granda, kaj unue la sento estis tre stranga, sed ŝi kutimiĝis post kelkaj minutoj, kaj komencis paroli al si, kiel kutime, “Nu, jen duono de mia plano sukcesis! Kiom konfuzas tiom da ŝanĝiĝoj! Mi neniam certas kia mi estos, de unu minuto ĝis alia! Tamen, mi reakiris mian ĝustan altecon: la sekva tasko estas eniri tiun belan ĝardenon–kiel fari tion?” Dum ŝi diris tion, ŝi subite trovis liberan spacon, en kiu estis malgranda domo iom pli ol metron alta. “Negrave kiu loĝas tie,” pensis Alico, “tute ne taŭgus renkonti ilin ĉidimensia: nu, ili tute freneziĝus pro timo!” Do ŝi rekomencis mordeti la dekstran eron, kaj ŝi ne kuraĝis proksimiĝi al la domo antaŭ ol malaltigi sin al dudek tri centimetroj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.