La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ
DE ALICO EN MIRLANDO

Aŭtoro: Lewis Carroll

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VIII

LA KROKETLUDEJO DE LA REĜINO

GRANDA rozarbo staris apud la enirejo de la ĝardeno: la rozoj kreskantaj sur ĝi estis blankaj, sed tri ĝardenistoj rapide kolorigadis ilin ruĝaj. Alico opiniis tion tre kurioza, kaj ŝi proksimiĝis por rigardi, kaj, ĝuste kiam ŝi estis apud ili, ŝi aŭdis unu el ili diri, “Atentu, do, Kvin! Ne verŝu farbon sur min tiel!”

“Ne mi kulpas,” diris Kvin, per paŭta tono; “Sep frapis mian kubuton.”

Je tio Sep suprenrigardis kaj diris, “Jes, ja, Kvin! Ĉiam akuzu aliajn!”

“Vi ne parolu!” diris Kvin. “Jam hieraŭ mi aŭdis la Reĝinon diri ke vi indas senkapiĝon.”

img-27

“Pro kio?” diris la unueparolinto.

“Tute ne koncernas vin, Du!” diris Sep.

“Jes, ja koncernas lin!” diris Kvin. “Kaj mi informos lin– estis ĉar vi portis al la kuiristino tul ipradikojn anstataŭ cepojn.”

Sep forĵetis sian broson, kaj ĵus komencis diri, “Nu, el ĉiaj maljustaj–” kiam lia okulo ekvidis Alicon, dum ŝi staris rigardante ilin, kaj li subite ĉesigis sian parolon: la aliaj ankaŭ turnis sin por rigardi, kaj ĉiuj profunde klinis sin.

“Bonvolu diri al mi, mi petas,” diris Alico, iom timide, “kial vi farbas tiujn rozojn?”

Kvin kaj Sep diris nenion, ili nur rigardis Dun. Du komencis diri, per nelaŭta voĉo, “Nu, la fakto estas, komprenu, Fraŭlino, ĉi tiu arbo ĉi devis esti ruĝa rozarbo, kaj ni erare enmetis blankan, kaj se la Reĝino ekscius, ni trovus niajn kapojn dehakitaj, komprenu. Do komprenu, Fraŭlino, ni laŭeble strebas, antaŭ ŝia reveno–” Tiumomente Kvin, kiu maltrankvile transrigardis la ĝardenon, elkriis “La Reĝino! La Reĝino!” kaj la tri ĝardenistoj tuj ĵetis sin sur la teron vizaĝsube. Sonis multaj piedpaŝoj, kaj Alico turnis sin, fervora vidi la Reĝinon.

Unue venis dek soldatoj portantaj bastonojn: ĉiuj estis laŭforme similaj al la tri ĝardenistoj, oblongaj kaj plataj, kun la manoj kaj piedoj ĉe la anguloj: sekvis la dek korteganoj; ili estis ornamitaj tute per karooj, kaj marŝis duope, same kiel la soldatoj. Post ili sekvis la reĝaj infanoj; ili estis dek, kaj la karuletoj venis gaje saltetante, man’-en-mane: ili estis ornamitaj per keroj. Sekvis la gastoj, plejparte Reĝoj kaj Reĝinoj, kaj inter ili Alico rekonis la Blankan Kuniklon: ĝi paroladis rapide kaj nervoze, ridetis pro ĉio dirita, kaj preterpasis sen rimarki ŝin. Sekvis la Bubo de Keroj, portante la kronon de la Reĝo sur karmezina velura kuseno; kaj, lasta en la granda procesio, venis LA REĜO KAJ LA REĜINO DE KEROJ.

Alico iom dubis ĉu ankaŭ ŝi devus kuŝi survizaĝe kiel la tri ĝardenistoj, sed ŝi ne memoris iun tian regulon pri procesioj; “kaj, krome, kiel utilus procesio,” pensis ŝi, “se ĉiuj devus kuŝi survizaĝe kaj tiel ne povus vidi ĝin?” Do ŝi staris kiel ĝis tiam, kaj atendis.

Kiam la procesio atingis la lokon de Alico, ili ĉiuj haltis kaj rigardis ŝin, kaj la Reĝino diris, severe, “Kiu estas tiu?” Ŝi diris tion al la Bubo de Keroj, kiu nur klinis sin kaj ridetis responde.

“Idioto!” diris la Reĝino, skuante sian kapon sen pacience; kaj, turninte sin al Alico, ŝi daŭrigis, “Kiel vi nomiĝas, infano?”

“Mi nomiĝas Alico, via Moŝto,” diris Alico tre ĝentile; sed ŝi pludiris, nur al si, “Ho, ili estas nur ludkartaro. Ne necesas timi ilin!”

“Kaj kiuj estas tiuj?” diris la Reĝino, indikante la tri ĝardenistojn kiuj kuŝis ĉirkaŭ la rozarbo; ĉar, komprenu, ili kuŝis survizaĝe, kaj la ilustraĵo sur iliaj dorsoj estis sama kiel tiu sur la aliaj kartoj, kaj tial ŝi ne povis scii ĉu ili estas ĝardenistoj, aŭ soldatoj, aŭ korteganoj, aŭ tri el ŝiaj propraj infanoj.

“Kiel mi scius?” diris Alico, kaj ŝin surprizis ŝia propra kuraĝo. “Ne koncernas min.”

img-28

La Reĝino fariĝis karmezina pro furiozo, kaj, kolerege rigardinte ŝin dum momento kiel sovaĝa besto, ŝi komencis krii, “Senkapigu ŝin! Senkap–”

“Absurdaĵo!” diris Alico, tre laŭte kaj decideme, kaj la Reĝino silentiĝis.

La Reĝo tuŝis ŝian brakon kaj timide diris, “Pripensu, kara: ŝi estas nur infano!”

La Reĝino forturniĝis kolere de li, kaj diris al la Bubo: “Turnu ilin!”

La Bubo obeis, tre zorge, per unu piedo.

“Leviĝu!” kriis la Reĝino per akra, laŭta voĉo, kaj la tri ĝardenistoj tuj eksaltis, kaj komencis riverenci al la Reĝo, la Reĝino, la reĝaj infanoj, kaj ĉiu alia.

“Ĉesigu tion!” kriegis la Reĝino, “Vi kapturnas.” Kaj, turninte sin al la rozarbo, ŝi pludiris, “Kion vi faradis ĉi tie?”

“Bonvolu, via Moŝto,” diris Du, per tre humila tono, surgenuiĝante dum li parolis, “ni penis–”

“Mi vidas!” diris la Reĝino, kiu intertempe ekzamenadis la rozojn. “Senkapigu ilin!” kaj la procesio plu marŝis, sed tri el la soldatoj postrestis por ekzekuti la povrajn ĝardenistojn, kiuj kuris al Alico por protektiĝi.

“Oni ne senkapigos vin!” diris Alico, kaj ŝi metis ilin en grandan florpoton kiu staris apude. La tri soldatoj vagadis dum unu-du minutoj, serĉante ilin, kaj poste trankvile formarŝis por reatingi la aliajn.

“Ĉu vi senkapigis ilin?” kriis la Reĝino.

“Iliaj kapoj estas for, via Moŝto!” la soldatoj kriis responde.

“Bone!” kriis la Reĝino. “Ĉu vi scias ludi kroketon?”

La soldatoj silentis kaj rigardis Alicon, ĉar la demando evidente celis ŝin.

“Jes!” kriis Alico.

“Venu, do!” muĝis la Reĝino, kaj Alico eniris la proesion, demandante al si kio nun okazos.

“Estas–estas tre bela tago!” diris timida voĉo apud ŝi. Ŝi marŝadis apud la Blanka Kuniklo, kiu rigardetis malkviete ŝian vizaĝon.

“Tre,” diris Alico. “Kie estas la Dukino?”

“Ĉit! Ĉit!” diris la Kuniklo per mallaŭta, rapidema tono. Li rigardis malkviete trans sian ŝultron dum li parolis, kaj poste li levis sin sur siajn piedpintojn, metis sian buŝon proksime al ŝia orelo, kaj flustris, “Oni verdiktis ŝian ekzekutiĝon.”

“Pro kio?” diris Alico.

“Ĉu vi diris ‘Domaĝe!’?” la Kuniklo demandis.

“Tute ne,” diris Alico. “Mi ne opinias ke estas domaĝe. Mi diris ‘Pro kio?’”

“Ŝi frapis la orelojn de la Reĝino–” la Kuniklo komencis. Alico ekridis. “Ho, ĉit!” la Kuniklo flustris per timoplena tono. “La Reĝino aŭdos vin! Komprenu, ŝi venis iom malfrue, kaj la Reĝino diris–”

“Al viaj lokoj!” kriis la Reĝino per tondra voĉo, kaj oni komencis diskuradi ĉiudirekten, falpuŝante unu la alian: tamen, ili kvietiĝis post unu-du minutoj, kaj la ludo komenciĝis.

Alico opiniis ke ĝis tiam neniam ŝi vidis tiom kuriozan kriketludejon: ĝi konsistis tute el krestetoj kaj sulkoj; la kroketkugloj konsistis el vivantaj erinacoj, kaj la maleoj el vivantaj fenikopteroj, kaj la soldatoj fleksis sin kaj staris sur siaj manoj kaj piedoj por fariĝi arkoj.

img-29

La ĉefa mafacilaĵo kiun trovis unue Alico estis manipuli sian fenikopteron: ŝi sukcesis sufiĉe komforte aranĝi ĝian korpon sub sian brakon, kun la kruroj pendantaj, sed plejofte, ĝuste kiam ŝi sukcesis bone rektigi la kolon kaj pretis bati la erinacon per ĝia korpo, ĝi insiste torde turnis sin kaj rigardis ŝian vizaĝon kun tia esprimo de senkompreno ke ŝi ne povis ne ekridi: kaj, kiam ŝi sukcesis subenigi ĝian kapon, kaj estis preta rekomenci, tre provokis ŝin trovi ke la erinaco jam malruliĝis kaj komencis forrampi: krome, kutime kresteto aŭ sulko blokis ŝin kien ajn ŝi volis bati la erinacon, kaj, ĉar la fleksitaj soldatoj konstante rektigis sin kaj marŝis al aliaj partoj de la ludejo, Alico baldaŭ konkludis ke vere la ludo estas tre malfacila.

La ludantoj ĉiuj ludis samtempe, sen atendi siajn vicojn, tutdume kverelante, kaj sencede postulante la erinacojn; kaj post tre nelonge la Reĝino furiozis, kaj ĉirkaŭstampfadis kriante, “Senkapigu lin!” aŭ “Senkapigu ŝin!” proksimume ĉiuminute.

Alico komencis tre malkvietiĝi: estas vere ke ankoraŭ neniu disputo estiĝis inter ŝi kaj la Reĝino, sed ŝi sciis ke tio povus okazi je iu minuto, “kaj tiam,” pensis ŝi, “kio okazus al mi? Oni amegas senkapigi, ĉi tie: plej mirige estas ke plu vivas iu!”

Ŝi serĉis ian metodon eskapi, kaj demandis al si kiel foriri sen rimarkiĝi, tiam ŝi ekrimarkis kuriozan aperaĵon en la aero: ĝi multe perpleksis ŝin unue, sed rigardinte ĝin dum unu-du minutoj ŝi rekonis ke ĝi estas rideto, kaj ŝi diris al si, “Jen la Ĉeŝira Kato: nun mi povos konversacii.”

“Kiel estas?” diris la Kato, tuj kiam estis sufiĉa buŝo por paroli.

Alico atendis ĝis aperis la okuloj, kaj tiam kapjesis. “Ne utilos paroli al ĝi,” ŝi pensis, “antaŭ ol aperos ĝiaj oreloj, aŭ almenaŭ unu el ili.” Post plia minuto la tuta kapo aperis, kaj tiam Alico demetis sian fenikopteron, kaj komencis raporti pri la ludo, estante tre ĝoja ĉar iu aŭskultas ŝin. La Kato ŝajne opiniis ke sufiĉe da ĝi nun videblas, kaj pliaj partoj ne aperis.

“Mi opinias ke ili tute ne honeste ludas,” Alico komencis, iom plende, “kaj ĉiuj kverelas tiom ke oni ne povas aŭdi sin paroli–kaj ŝajnas ke tute ne estas reguloj; se reguloj ja ekzistas, neniu atentas ilin–kaj estas konfuzege ke ĉio vivas; ekzemple, tie estas la arko tra kiun mi devos bati erinacon, ĝi promenas ĉe la alia finaĵo de la ĝardeno–kaj mi ĵus devis kroketi la erinacon de la Reĝino, sed ĝi forkuris kiam ĝi vidis mian erinacon veni!”

“Kaj kiom plaĉas al vi la Reĝino?” diris la Kato per mallaŭta voĉo.

“Neniom,” diris Alico: “ŝi tute–” Ĝuste tiam ŝi rimarkis ke la Reĝino staras proksime malantaŭ ŝi, aŭskultante: do ŝi pludiris “–sendube venkos, tiel ke apenaŭ utilas fini la ludon.”

La Reĝino ridetis kaj forpaŝis.

“Al kiu vi parolas?” diris la Reĝo, venante al Alico, kaj rigardante la kapon de la Kato tre dube.

“Amiko mia–Ĉeŝira Kato,” diris Alico: “permesu ke mi konigu vin.”

“Al mi tute ne plaĉas ĝia aspekto,” diris la Reĝo: “tamen, ĝi rajtas kisi mian manon, se ĝi deziras.”

“Mi preferas ne fari tion,” la Kato komentis.

“Ne impertinentu,” diris la Reĝo, “kaj ne rigardu min tiel!” Li paŝis malantaŭ Alicon dum li parolis.

“Al vizaĝo de l’ reĝo rigardas la kato,” (Angla proverbo. = Reguloj ne estas ĉiam aplikendaj) diris Alico. “Mi legis tion en iu libro, sed mi ne memoras en kiu.”

“Nu, ĝi estas forigenda,” diris la Reĝo tre decideme, kaj li vokis al la Reĝino, kiu preterpasadis tiumomente, “Kara! Bonvolu forigi ĉi tiun katon!”

La Reĝino konis nur unu metodon solvi ĉian problemon, grandan aŭ malgrandan. “Senkapigu ĝin!” ŝi diris, sen eĉ rigardi.

“Mi mem venigos la ekzekutiston,” diris la Reĝo fervore, kaj li forrapidis.

Alico opiniis ke estos bone reiri kaj vidi kiel progresas la ludo, ĉar ŝi aŭdis la foran voĉon de la Reĝino, kiu pasie kriadis. Ŝi jam aŭdis ŝin verdikti ke tri ludantoj ekzekutiĝu ĉar ili malatentis siajn vicojn, kaj al ŝi tute ne plaĉis la prospekto, ĉar la ludo estis tiom konfuzita ke ŝi neniam sciis ĉu aŭ ne estas ŝia vico. Do ŝi foriris serĉi sian erinacon.

La erinaco batalis kontraŭ alia erinaco, kaj al Alico tio ŝajnis tre bona oportuno kroketi unu el ili per la alia: la sola problemo estis ke ŝia fenikoptero jam transiris al la alia flanko de la ĝardeno, kaj tie Alico povis vidi ke ĝi iom senkapable provas flugi en arbon.

Kiam ŝi fine kaptis la fenikopteron kaj reportis ĝin, la batalo jam ĉesis kaj ambaŭ erinacoj ne plu estis videblaj: “sed ne multe gravas,” pensis Alico, “ĉar ĉiuj arkoj jam foriris de ĉi tiu flanko de la ludejo.” Do ŝi metis la fenikopteron sub sian brakon, por ke ĝi ne denove eskapu, kaj reiris por iom pli konversacii kun sia amiko.

Kiam ŝi reatingis la Ĉeŝiran Katon, ŝin surprizis la trovo ke tre granda amaso da homoj ĉirkaŭis ĝin: disputo okazis inter la ekzekutisto, la Reĝo, kaj la Reĝino, kiuj ĉiuj samtempe parolis, dum ĉiuj aliaj tute silentis kaj aspektis tre nekomfortaj.

Tuj kiam Alico aperis, ŝin alvokis ĉiuj tri ke ŝi solvu la disputon, kaj ili ripetis siajn argumentojn al ŝi, kvankam, ĉar ili ĉiuj parolis samtempe, estis tre malfacile por ŝi kompreni ĝuste kion ili diras.

La argumento de la ekzekutisto estis, ke ne eblas detranĉi kapon se ne estas korpo de kiu oni tranĉu ĝin: ke ĝis nun li neniam devis fari ion tian, kaj li ne komencos nun je lia aĝo.

img-30

La argumento de la Reĝo estis, ke ĉio kun kapo estas senkapigebla, kaj oni ne diru absurdaĵojn.

La argumento de la Regino estis, ke se oni ne agos pli rapide ol tuj, ŝi ekzekutigos ĉiujn ĉeestantojn. (Ĉi tiu lasta komento tre malgajigis la tutan grupon.)

Alico povis elpensi nenion alian ol “Ĝi apartenas al la Dukino: demandu al ŝi pri ĝi.”

“Ŝi estas en karcero,” la Reĝino diris al la ekzekutisto: “alvenigu ŝin.” Kaj la ekzekutisto forrapidis kiel sago.

La kapo de la Kato komencis fadi tuj kiam li estis for, kaj kiam li revenis kun la Dukino, ĝi jam tute malaperis; do la Reĝo kaj la ekzekutisto senkomprene diskuradis serĉante ĝin, dum la aliaj grupanoj reiris ludi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.