La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ
DE ALICO EN MIRLANDO

Aŭtoro: Lewis Carroll

©2026 Geo

La Enhavo

VII

FRENEZA TEFESTO

TABLO estis aranĝita sub arbo antaŭ la domo, kaj la Marta Leporo kaj la Ĉapelisto trinkis teon ĉe ĝi: Gliro sidis inter ili, firme dormante, kaj la aliaj du uzis ĝin kiel kusenon, apogante siajn kubutojn per ĝi, kaj parolante trans ĝian kapon. “Tre malkomforte por la Gliro,” pensis Alico; “sed, ĉar ĝi dormas, mi supozas ke ne ĝenas ĝin.”

La tablo estis granda, sed la trio kunpremiĝis ĉe unu angulo. “Mankas spaco! Mankas spaco!” ili kriis kiam ili vidis Alicon veni. “Estas multa spaco!” diris Alico indigne, kaj ŝi sidiĝis en granda brakseĝo ĉe unu fino de la tablo.

“Prenu iom da vino,” la Marta Leporo diris per kuraĝiga tono.

Alico rigardis la tutan tablon, sed videblis sur ĝi nur teo. “Mi ne vidas vinon,” ŝi komentis.

“Neniom estas,” diris la Marta Leporo.

“Do ne estis ĝentile proponi ĝin,” diris Alico kolere.

“Ne estis ĝentile sidiĝi sen invito,” diris la Marta Leporo.

“Mi ne sciis ke la tablo estas via,” diris Alico; “ĝi estas aranĝita por multe pli ol tri.”

“Via hararo bezonas tondiĝi,” diris la Ĉapelisto. Li jam rigardadis Alicon tre demandeme, kaj nun li parolis la unuan fojon.

“Vi bezonas lerni ne fari pripersonajn komentojn,” Alico diris iom severe: “estas tre malĝentile.”

img-24

La Ĉapelisto tre larĝe malfermis siajn okulojn; sed li diris nur, “Kiel korako similas al skribotablo?”

“Nu, ni amuziĝos nun!” pensis Alico. “Min ĝojigas ke ili komencas vortenigmojn– mi kredas ke mi povos diveni tion,” ŝi pludiris pervoĉe.

“Ĉu vi celas diri ke vi povos trovi la respondon?” diris la Marta Leporo.

“Ekzakte,” diris Alico.

“Do vi devus diri kion vi celas diri,” la Marta Leporo daŭrigis.

“Tiel estas,” Alico rapide respondis; “almenaŭ–almenaŭ, mi celas diri kion mi diras–estas tute same, komprenu.”

“Neniel same!” diris la Ĉapelisto. “Vi egalbone povus diri ke ‘mi vidas kion mi manĝas’ estas sama kiel ‘mi manĝas kion mi vidas’!”

“Vi egalbone povus diri,” aldonis la Marta Leporo, “ke ‘mi ŝatas kion mi ricevas’ estas sama kiel ‘mi ricevas kion mi ŝatas’!”

“Vi egalbone povus diri,” aldonis la Gliro, kiu ŝajne parolis dumdorme, “ke ‘mi spiras kiam mi dormas’ estas sama kiel ‘mi dormas kiam mi spiras’!”

“Ja estas same por vi,” diris la Ĉapelisto, kaj nun la konversacio ĉesis, kaj la grupo sidis silenta dum minuto, dum Alico pensis pri ĉio kion ŝi memoris pri korakoj kaj skribotabloj, kio ne estis multa.

La Ĉapelisto la unua rompis la silenton. “Kiu tago de la monato estas?” li diris, turnante sin al Alico: li prenis sian horloĝeton el sia poŝo, kaj rigardis ĝin maltrankvile, skuante ĝin fojfoje, kaj tenante ĝin al sia orelo.

Alico pensis dum kelka tempo, kaj poste diris: “La kvara.”

“Ĝi eraras je du tagoj!” ĝemis la Ĉapelisto. “Mi diris al vi ke butero ne taŭgas por la mekanismo!” li pludiris, rigardante kolere la Martan Leporon.

“Ĝi estis la plej bona butero,” la Marta Leporo humile respondis.

“Jes, sed sendube kelkaj paneroj ankaŭ eniris,” la Ĉapelisto grumblis: “ne taŭgis enmeti ĝin per la pantranĉilo.”

La Marta Leporo prenis la horloĝeton kaj malfeliĉe rigardis ĝin: post tio li trempis ĝin en sia tason da teo, kaj rerigardis ĝin: sed li ne povis elpensi ion pli dirindan ol la unua komento, “Ĝi estis la plej bona butero, sciu.”

Alico jam rigardadis trans lian ŝultron tre interesate. “Vere stranga horloĝo!” ŝi komentis. “Ĝi diras la tagon de la monato, kaj ne diras la horon!”

“Kial do?” murmuris la Ĉapelisto. “Ĉu via horloĝo diras al vi la jaron?”

“Kompreneble ne,” Alico respondis tute senhezite: “sed estas ĉar la jaro estas tiom longedaŭra.”

“Estas tute same pri mia,” diris la Ĉapelisto.

Alico estis plene konfuzita. La komento de la Ĉapelisto ŝajnis al ŝi tute ne havi sencon, tamen certe ĝi estis laŭgramatika. “Mi ne tute komprenas vin,” ŝi diris, laŭeble ĝentile.

“La Gliro denove dormas,” diris la Ĉapelisto, kaj li verŝis iom da varmega teo sur ĝian nazon.

La Gliro skuis sian kapon senpacience, kaj diris, sen malfermi siajn okulojn, “Kompreneble, kompreneble; mi mem intencis diri precize tion.”

“Ĉu vi jam divenis la vortenigmon?” la Ĉapelisto diris, turninte sin denove al Alico.

“Ne, mi cedas,” Alico respondis. “Kia estas la respondo?”

“Mi tute ne scias,” diris la Ĉapelisto.

“Nek mi,” diris la Marta Leporo.

Alico ĝemis lace. “Mi opinias ke vi povus pli bone utiligi la tempon,” ŝi diris, “ol malŝpari ĝin per vortenigmoj kiuj ne havas solvon.”

“Se vi konus Tempon tiom bone kiom mi,” diris la Ĉapelisto, “vi ne parolus pri malŝparo de ĝi. Estas li.”

“Mi ne komprenas,” diris Alico.

“Kompreneble ne!” la Ĉapelisto diris, skuante sian kapon malestime. “Verŝajne vi neniam parolis al Tempo!”

“Eble ne,” Alico singardeme respondis; “sed mi scias ke mi devas bati la tempon kiam mi studas la muzikon.”

“Ha! Jen la klarigo,” diris la Ĉapelisto.

“Li ne toleras batadon. Nu, se vi nur komplezus lin, li farus preskaŭ kion ajn vi volas rilate al la horloĝo. Ekzemple, supozu ke estus la naŭa matene, ĝustempe por komenci lecionojn: vi bezonus nur flustri sugeston al Tempo, kaj ekĉirkaŭirus la horloĝo! La unua kaj duono, la horo por manĝo!”

(“Tion mi volegas,” la Marta Leporo diris al si flustre.)

“Estus bonege, certe,” diris Alico penseme: “sed tiam–mi ne estus malsata tiam, sciu.”

“Unue, ne, eble,” diris la Ĉapelisto: “sed vi povus daŭrigi tiun horon laŭdezire.”

“Ĉu tiel vi faras?” Alico demandis.

La Ĉapelisto kapneis morne. “Ne mi!” li respondis. “Ni kverelis la pasintan marton–tuj antaŭ ol li freneziĝis, sciu–” (per sia kulero li gestis al la Marta Leporo), “–estis ĉe la granda koncerto okazigita de la Reĝino de Keroj, kaj mi devis kanti,

img-25

Brilu, brilu, vespertet’!
Vi similas al komet’!

Ĉu vi eble konas la kanton?”

“Mi aŭdis ion similan,” diris Alico.

“La daŭrigo, sciu,” la Ĉapelisto pludiris, “estas:–

Super l’ mondo flugas vi,
Kvazaŭ teplet’ en vizi’
Brilu, brilu–”

Nun la Gliro skuetis sin, kaj komencis kanti dormante “Brilu, brilu, brilu, brilu–” kaj ĝi daŭrigis tiom longe ke ili devis pinĉi ĝin por ĉesigi la sonon.

“Nu, mi apenaŭ finkantis la unuan strofon,” diris la Ĉapelisto, “kiam la Reĝino kriegis ‘Li murdas la tempojn! Dehaku lian kapon!’”

“Terure sovaĝe!” kriis Alico.

“Kaj ekde tiam,” la Ĉapelisto pludiris per morna tono, “li rifuzas ĉiun mian peton! Estas ĉiam la sesa horo, nun.”

Bela ideo ekeniris la kapon de Alico. “Ĉu tial estas tiom da teaĵoj ĉi tie?” ŝi demandis.

“Jes, jen kial,” diris la Ĉapelisto, ĝemante: “estas ĉiam la horo por tetrinkado, kaj ne estas sufiĉa tempo por lavi la telerojn inter trinksesioj.”

“Do vi konstante moviĝas al nova pozicio, mi supozas?” diris Alico.

“Ĝuste tiel,” diris la Ĉapelisto: “kiam la teleroj eluziĝas.”

“Sed kio okazas kiam vi reatingas la komencon?” Alico demandis.

“Mi proponas ŝanĝon de temo,” la Marta Leporo interrompis oscedante. “Mi enuas pro ĉio ĉi. Laŭ mi, la junulino rakontu al ni.”

“Sed mi konas neniun rakonton,” diris Alico, kiun iom alarmis la propono.

“Do rakontu la Gliro!” ili ambaŭ kriis.

“Vekiĝu, Gliro!” Kaj ili pinĉis ĝin ambaŭflanke, samtempe.

La Gliro malrapide malfermis siajn okulojn. “Mi ne dormis,” ĝi diris per raŭka, febla voĉo. “Mi aŭdis ĉiun vorton diritan.”

“Rakontu al ni!” diris la Marta Leporo.

“Jes, bonvolu!” petis Alico.

“Kaj rapidu,” aldonis la Ĉapelisto, “ĉar se ne, vi reendormiĝos antaŭ ol fini.”

“Iam estis tri fratinetoj,” la Gliro komencis rapidege; “kaj ili nomiĝis Elsio, Lacio, kaj Tildo; kaj ili loĝis ĉe la fundo de puto–”

“Kion ili manĝis?” diris Alico, kiun ĉiam multe interesis manĝado kaj trinkado.

“Ili manĝis melason,” diris la Gliro, pensinte dum unu-du minutoj.

“Ili ne povus, sciu,” Alico milde komentis. “Ili malsanus.”

“Tiel estis,” diris la Gliro; “ili multe malsanis.”

Alico provis imagi kia estus tia eksterordinara vivo, sed tro konfuzis ŝin, do ŝi daŭrigis: “Sed kial ili loĝis ĉe la fundo de puto?”

“Prenu pli da teo,” la Marta Leporo diris al Alico, tre fervore.

“Mi ankoraŭ prenis neniom,” Alico respondis per tono de ofendiĝo, “do mi ne povas preni pli.”

“Pli ĝuste, vi ne povas preni malpli,” diris la Ĉapelisto: “estas tre facile preni pli ol neniom.”

“Neniu demandis pri via opinio,” diris Alico.

“Nun kiu faras pripersonajn komentojn?” la Ĉapelisto demandis triumfe.

Alico ne sciis ĝuste kion diri responde al tio: do ŝi prenis por si iom da teo kaj pano-kun-butero, kaj turnis sin al la Gliro, kaj ripetis sian demandon. “Kial ili loĝis ĉe la fundo de puto?”

La Gliro denove pensis dum unu aŭ du minutoj, kaj poste diris, “Ĝi estis melaso-puto.”

“Tio ne ekzistas!” Alico komencis diri tre kolere, sed la Ĉapelisto kaj la Marta Leporo diris “Ĉit! Ĉit!” kaj la Gliro paŭte komentis, “Se vi ne povas esti ĝentila, pli bone vi mem finu la rakonton laŭ via bontrovo.”

“Ne, bonvolu daŭrigi!” Alico diris tre humile. “Mi ne interrompos vin denove. Verŝajne eble ekzistas unu.”

“Unu, ĉu!” diris la Gliro indigne. Tamen li konsentis daŭrigi. “Kaj do tiuj tri fratinetoj–ili studis desegnadon, sciu–”

“Kion ili desegnis?” diris Alico, tute forgesante sian promeson.

“Melason,” diris la Gliro, kaj ĉifoje li tute ne pripensadis.

“Mi volas puran tason,” interrompis la Ĉapelisto: “ni ĉiuj moviĝu al nova pozicio.”

Li movis sin parolante, kaj la Gliro sekvis lin: la Marta Leporo prenis la pozicion de la Gliro, kaj Alico iom nevolonte prenis la pozicion de la Marta Leporo. Nur la Ĉapelisto profitis pro la ŝanĝo: kaj Alico multe malprofitis, ĉar la Marta Leporo ĵus akcidente verŝis la lakton sur sian teleron.

Alico ne volis reofendi la Gliron, do ŝi komencis tre zorgoplene: “Sed mi ne komprenas. Laŭ kio ili desegnis la melason?”

“Oni trinkas akvon el akvoputo,” diris la Ĉapelisto; “do mi supozas ke oni desegnas melason el melasoputo–ĉu ne, stultulo?”

“Sed ili estis en la puto,” Alico diris al la Gliro, decidinte ne rimarki tiun lastan komenton.

“Certe,” diris la Gliro–“entute.”

Tiu respondo tiom konfuzis kompatindan Alicon, ke ŝi lasis la Gliron plu rakonti iom longe sen interrompo.

“Ili lernis desegni,” la Gliro pludiris, oscedante kaj frotante siajn okulojn, ĉar ĝi fariĝis tre dormema; “kaj ili desegnis ĉiajn aferojn–ĉion komenciĝantan per M–”

“Kial per M?” demandis Alico.

“Kial ne?” diris la Marta Leporo.

Alico silentis.

La Gliro jam fermis siajn okulojn, kaj komencis endormiĝi; sed, pinĉite de la Ĉapelisto, ĝi revekiĝis kun krieto, kaj daŭrigis: “–komenciĝantan per M, ekzemple muskaptilojn, kaj la maron, kaj memoron, kaj multon–vi scias ke oni diras ‘multe multa’–ĉu iam vi vidis desegnon de multo?”

“Vere, ĉar vi demandas al mi,” diris Alico, tre konfuzite, “ne, mi pensas–”

“Do ne parolu,” diris la Ĉapelisto.

Tiu malĝentileco estis pli ol povis toleri Alico: ŝi levis sin naŭzite kaj formarŝis; la Gliro tuj endormiĝis, kaj neniu el la aliaj eĉ atentetis ŝian foriron, kvankam ŝi unu-du-foje rerigardis, duone esperante ke ili vokos al ŝi: kiam ŝi lastafoje vidis ilin, ili provadis puŝi la Gliron en la tepoton.

img-26

“Nu, certe mi neniam reiros tien!” diris Alico, dum ŝi pene marŝis tra la arbaro. “Mi neniam ĉeestis pli stultan tefeston dum mia tuta vivo!”

Ĝuste kiam ŝi diris tion, ŝi rimarkis ke unu el la arboj havas pordon kiu kondukas rekte en la arbon. “Tre kurioze!” ŝi pensis. “Sed ĉio estas kurioza hodiaŭ. Kial ne tuj eniri?” Kaj enen ŝi iris.

Denove ŝi trovis sin en la longa koridoro, kaj proksima al la malgranda vitra tablo. “Nu, ĉifoje mi pli bone sukcesos,” ŝi diris al si, kaj ŝi komencis elprenante la malgrandan oran ŝlosilon, kaj malŝlosante la pordon kiu kondukas en la ĝardenon. Post tio ŝi ekkomencis mordeti la agarikon (ŝi gardis pecon de ĝi en sia poŝo) ĝis ŝi fariĝis ĉirkau tridek centimetrojn alta: post tio ŝi marŝis laŭ la malgranda koridoro: kaj post tio–ŝi finfine trovis sin en la bela ĝardeno, inter la brilantaj florbedoj kaj la malvarmaj fontoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.