La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ
DE ALICO EN MIRLANDO

Aŭtoro: Lewis Carroll

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

III

VOLONTKONKURSO KAJ LONGA VOSTO

img-09

LA grupo kiu kuniĝis sur la bordo vere estis kuriozaspekta–la birdoj kun kotkovritaj plumoj, la bestoj kies felo premiĝis plate sur la haŭto, kaj ĉiuj gutis pro malsekeco, kaj estis malafablaj, kaj malkomfortaj.

La unua temo, kompreneble, estis kiel resekiĝi: ili interparolis pri tio, kaj post kelkaj minutoj ŝajnis tre nature ke Alico trovas sin familiare konversacianta kun ili, kvazaŭ koninte ilin dum sia tuta vivo. Efektive, ŝi tre longe kverelis kun la Lorio, kiu fine komencis paŭti, kaj diris nur, “Mi estas pli aĝa ol vi, do mi pli multon scias,” kaj tion Alico ne akceptis, ĉar ŝi ne sciis kiom aĝa ĝi estas; kaj, ĉar la Lorio persiste rifuzis informi pri sia aĝo, nenio pli estis direbla.

Fine la Muso, kiu ŝajnis persono tre aŭtoritata inter ili, vokis, “Sidiĝu, ĉiuj, kaj aŭskultu min! Mi baldaŭ sufiĉe sekigos vin!” Ĉiuj tuj sidiĝis, en granda cirklo, kun la Muso en la centro. Alico fikse rigardis ĝin, ĉar ŝi estis certa ke ŝi baldaŭ malvarmumos se ŝi ne rapide sekiĝos.

“Ahem!” diris la Muso tre aplombe; “ĉu ĉiuj estas pretaj? Jen la plej seka historio kiun mi konas. Silentu ĉiuj, bonvole! ‘Vilhelmo la Konkerinto, kies celon favoris la papo, baldaŭ trovis subtenon de la Angloj, kiuj volis gvidistojn, kaj kiuj lastatempe multe kutimiĝis al uzurpado kaj konkerado. Edvino kaj Morkaro, la grafoj de Mercio kaj Nortumbrio–’”

“Uf!” diris la Lorio, tremante pro malvarmo.

“Pardonu!” diris la Muso, sulkigante la frunton sed tre ĝentile. “Ĉu vi parolis?”

“Ne mi!” diris la Lorio, rapide.

“Mi kredis ke jes,” diris la Muso. “Mi daŭrigas. ‘Edvino kaj Morkaro, la grafoj de Mercio kaj Nortumbrio, deklaris sin por li; kaj eĉ Stigando, la patriota ĉefepiskopo de Kanterburio, trovis konsilinde–’”

“Trovis kion?” diris la Anaso.

“Trovis,” la Muso respondis iom kolere: “certe vi scias kion signifas ‘trovi’.”

“Mi scias kion ĝi signifas, kiam mi trovas ion,” diris la Anaso: “kutime ranon aŭ vermon. Mia demando estas: kion trovis la ĉefepiskopo?”

La Muso ne rimarkis tiun demandon, sed rapidis daŭrigi, “‘–trovis konsilinde akompani Edgaron Atelingon por renkonti Vilhelmon kaj proponi al li la kronon. La konduto de Vilhelmo unue estis modera. Sed la insolenteco de liaj Normandoj–’ Kiel estas nun, kara?” ĝi daŭrigis, turnante sin al Alico dum ĝi parolis.

“Ankoraŭ plene malseka,” diris Alico melankolie: “via rakonto ŝajne tute ne sekigas min.”

“Tiuokaze,” diris la Dido solene, surpiediĝante, “mi proponas ke la kunveno provizore prokrastiĝu, por la tuja adopto de pli energiaj rimedoj–”

“Parolu klare!” diris la Agleto. “Mi ne komprenas kion signifas duono de tiuj grandaj vortoj, kaj, krome, mi ne kredas ke vi mem komprenas ilin!” Kaj la Agleto klinis sian kapon por kaŝi rideton: kelkaj el la aliaj birdoj pepis aŭdeble.

“Mi intencis diri,” diris la Dido per ofendita tono, “ke la plej bona metodo sekiĝi estus Volontvetkuro.”

“Kio estas Volontvetkuro?” diris Alico; ŝi ne vere volis scii, sed la Dido paŭzis kvazaŭ kredante ke iu devas paroli, kaj neniu alia ŝajne inklinis ion diri.

“Nu,” diris la Dido, “la plej bona klarigo estas ago.” (Kaj, ĉar vi mem eble volos provi ĝin, dum iu vintra tago, mi rakontos al vi pri kiel la Dido okazigis ĝin.)

Unue ĝi markis vetkurovojon, pli-malpli cirklan (“la preciza formo ne gravas,” ĝi diris), kaj starigis ĉiujn grupanojn diversloke sur la kurejo, tie kaj tie. Ne aŭdiĝis ia “Unu, du, tri, kuru!” sed ili komencis kuri laŭvole, kaj ĉesis kuri laŭvole, tiel ke estis malfacile scii ĝuste kiam la kurkonkurso finiĝis. Tamen, post ĉirkaŭ duonhoro da kurado, kiam ili estis tute sekaj, la Dido subite vokis, “La konkurso finiĝis!” kaj ili ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ lin, anhelante, kaj demandante, “Sed kiu venkis?”

Tiun demandon la Dido ne povis respondi sen multa pensado, kaj ĝi staris longatempe kun unu fingro premita al lia frunto, (la pozicio de Ŝekspiro en liaj bildoj), dum la aliaj atendis silente. Fine la Dido diris, “Ĉiuj venkis, kaj ĉiuj ricevu premiojn.”

“Sed kiu donos la premiojn?” granda ĥoro da voĉoj demandis.

“Nu, ŝi, kompreneble,” diris la Dido, indikante Alicon per unu fingro; kaj la tuta grupo tuj ĉirkaŭis ŝin, vokante, konfuzite, “Premiojn! Premiojn!

Alico tute ne sciis kion fari, kaj senespere ŝi metis manon en sian poŝon, kaj eltiris skatoleton da kandaj fruktopecoj (bonŝance la salakvo ne eniris ĝin), kaj disdonis ilin kiel premiojn. Estis sufiĉe por precize unu peco por ĉiu.

“Sed ŝi mem devas ricevi premion, sciu,” diris la Muso.

“Kompreneble,” la Dido respondis tre solene. “Kion alian vi havas en via poŝo?” ĝi pludiris, turninte sin al Alico.

“Nur fingringon,” diris Alico malfeliĉe.

“Transdonu ĝin,” diris la Dido.

img-10

Ili ĉiuj regrupiĝis ĉirkaŭ ŝi, dum la Dido solene prezentis la fingringon, dirante, “Ni petas ke vi akceptu ĉi tiun elegantan fingringon,” kaj, kiam ĝi finis tiun mallongan prezentoparolon, ĉiuj hurais.

Alico opiniis la tutan aferon tre absurda, sed ĉiuj aspektis tiom solenaj ke ŝi ne kuraĝis ridi; kaj, ĉar ŝi ne povis elpensi kion diri, ŝi nur klinis sin kaj prenis la fingringon, aspektante laŭeble plej solena.

La sekva tasko estis manĝi la kandajn fruktopecojn: tio kaŭzis iom da bruo kaj konfuzo, ĉar la pli grandaj birdoj plendis ke ili ne povas trovi guston en siaj, kaj la malgrandaj sufoketis kaj necesis frapi iliajn dorsojn. Tamen, tio finiĝis post iom, kaj ili residiĝis cirkle, kaj petis ke la Muso plu rakontu al ili.

“Vi promesis diri al mi vian historion, sciu,” diris Alico, “kaj kial vi malamas–K kaj H,” ŝi aldonis flustre, iom timante ke ĝi denove ofendiĝos.

“Mia estas longa kaj malfeliĉa!” diris la Muso, turnante sin al Alico, kaj ĝemante.

Sed Alico ekrimarkis la voston de la Muso miroplene, kaj gapis al ĝi: “Longa, certe, sed kial vi nomas ĝin malfeliĉa?” Kaj ŝi plu cerbumis dum la Muso parolis, tiel ke ŝia koncepto pri la rakonto estis ĉi tia:

–“Furio diris al
                   muso, Renkontita
                   en buso,“Vi
                       kuniru al juĝo:
                        Mi akuzos
                      vin tie.–
      Kaj ne
              diru rifuzon;
                      Mi bezonas
                    amuzon:
                               Do ne
                                               agu defie.”
                                                   Diris Mus’
                                      al la
                                           hundo,
                                            “Vi ne
                                          venus
                                 al fundo,
                    Sen
              juĝist’
              kaj ĵurio,
                  Kara
                     stulta
                      Furio.”
                “Mi
            ’stos
          ĵurio,
        juĝisto;
Mi
 eĉ
          ludos
                 mefisto,
                      Kiel
                                 profeto
                                      de l’
                                       sorto.
                              Mi vin
                                      kondam-
                                     nos al
                                            mor-
                                                   to.”

“Vi ne atentas!” diris la Muso al Alico severe. “Pri kio vi pensas?”

“Bonvolu pardoni,” diris Alico tre humile; “vi atingis la kvinan kurbiĝon, mi kredas?”

“Vi ne aŭskultas mian odon!” kriis la Muso, akre kaj tre kolere.

“Nodon!” diris Alico, fervora esti utila, kaj ĉirkaŭrigardante malkviete. “Ho, lasu min helpi malligi ĝin!”

“Mi faros tute nenion tian,” diris la Muso, leviĝante kaj formarŝante. “Vi insultas min, parolante tiajn absurdaĵojn!”

“Mi ne intencis insulti!” pledis kompatinda Alico. “Sed vi ege facile ofendiĝas, sciu.”

La Muso nur grumblis responde.

“Bonvolu reveni kaj fini vian rakonton!” Alico vokis; kaj la aliaj ĉiuj diris ĥore, “Jes, bonvolu!” sed la Muso nur rifuze skuis sian kapon senpacience, kaj marŝis iom pli rapide.

“Ja domaĝe ke ĝi rifuzis resti!” ĝemis la Lorio, tuj kiam ĝi estis plene ne plu videbla; kaj maljuna krabo uzis la oportunon por diri al sia filino, “Ha, kara! Tio instruu al vi ke vi neniam trokoleriĝu!”

“Ĉit, Panjo!” diris la juna krabo, iom mordeme. “Vi eĉ eltrivus la paciencon de ostro!”

“Mi volontege havus Dinan ĉi tie, mi scias tion!” diris Alico pervoĉe, parolante al neniu specifa. “Ŝi baldaŭ reportus ĝin!”

“Kaj kiu estas Dina, se mi rajtas demandi tion?” diris la Lorio.

Alico respondis volonte, ĉar ŝi estis ĉiam preta paroli pri sia amata besto. “Dina estas nia kato. Kaj ŝi estas lertega pri kaptado de musoj, vi ne povas imagi tion! Kaj ho, se vi nur povus vidi ŝin ĉasi la birdojn! Nu, ŝi manĝas birdon apenaŭ vidinte ĝin!”

Tiu parolo kaŭzis rimarkindan sensacion en la grupo. Kelkaj maljunaj birdoj forrapidis tuj: unu maljuna pigo komencis surmeti mantelon tre zorge, komentante, “Mi vere devas reiri hejmen; la noktaero damaĝas mian gorĝon!” kaj kanario vokis per tremanta voĉo al siaj infanoj, “Forvenu, karuloj! Jam estas horo ke vi ĉiuj estu en la lito!” Diverspretekste ili ĉiuj foriris, kaj Alico baldaŭ restis sola.

“Kial mi menciis Dinan!” ŝi diris al si per melankolia tono. “Ŝajne neniu amas ŝin ĉi tie, kvankam mi estas certa ke ŝi estas la plej bona kato en la mondo! Ho, mia kara Dina! Ĉu iam mi revidos vin?” Kaj nun kompatinda Alico rekomencis plori, ĉar ŝi sentis sin tre soleca kaj senfeliĉa. Post nelonge, tamen, ŝi denove aŭdis etan sonon de paŝoj el for, kaj ŝi espereme suprenrigardis, duone esperante ke la Muso pentis kaj revenas por fini sian rakonton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.