La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ
DE ALICO EN MIRLANDO

Aŭtoro: Lewis Carroll

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

X

LA OMARA KVADRILO

La Falsĥelonio profunde ĝemis kaj tiris la dorson de unu piedpalmo trans siajn okulojn. Li rigardis Alicon kaj penis paroli, sed, dum unu-du minutoj, larmoj neebligis tion. “Samkiel se li havus oston en sia gorĝo,” diris la Grifo; kaj ĝi ekkomencis skui lin kaj bati lian dorson. Fine la Falsĥelonio rekapablis uzi sian voĉon, kaj, kun larmoj fluantaj sur liaj vangoj, li rekomencis:

“Vi eble ne multe loĝis sub la maro–” (“Ne,” diris Alico)–“kaj eble oni neniam konatigis al vi omaron–” (Alico komencis diri “Mi iam gustumis–” sed haltigis sin rapide, kaj diris, “Ne, neniam,”) “–do vi tute ne povas koncepti kiom plezuriga estas Omara Kvadrilo!”

“Tute ne,” diris Alico. “Kia danco ĝi estas?”

“Nu,” diris la Grifo, “oni unue enviciĝas laŭlonge de la marbordo–”

“Du vicoj!” kriis la Falsĥelonio. “Fokoj, ĥelonioj, salmoj, kaj la ceteraj: poste, foriginte ĉiujn meduzojn–”

“Tio kutime estas longedaŭra tasko,” interrompis la Grifo.

“–oni antaŭenpaŝas dufoje–”

“Ĉiu kun omaro kiel partnero!” kriis la Grifo.

“Kompreneble,” la Falsĥelonio diris: “antaŭenpaŝu dufoje, turniĝu al partneroj–”

“–interŝanĝu omarojn, kaj retreniru samorde,” daŭrigis la Grifo.

“Kaj post tio, komprenu,” pludiris la Falsĥelonio, “ĵetu la–”

“La omarojn!” kriis la Grifo, saltante en la aeron.

“–kiel eble plej for en la maron–”

“Naĝe sekvu ilin!” kriegis la Grifo.

“Transkapen saltu en la maro!” kriis la Falsĥelonio, kapriolante senrezerve.

“Denove interŝanĝu omarojn!” kriis la Grifo plej laŭte.

“Retren al la tero, kaj–jen la tuta unua parto,” diris la Falsĥelonio, subite nelaŭtigante sian voĉon, kaj la du uloj, kiuj ĝis tiam ĉirkaŭsaltadis freneze, residiĝis tre malfeliĉe kaj silente, kaj rigardis Alicon.

“Sendube la danco estas tre bela,” diris Alico timide.

“Ĉu vi deziras vidi iom el ĝi?” diris la Falsĥelonio.

“Tre fervore,” diris Alico.

“Jen, ni provu la unuan parton!” diris la Falsĥelonio al la Grifo. “Ni povas danci sen la omaroj, komprenu. Kiu el ni kantu?”

img-34

“Ho, vi kantu,” diris la Grifo. “Mi jam forgesis la vortojn.”

Do ili komencis solene danci ĉirkaŭ Alicon, fojfoje tretante ŝiajn piedfingrojn kiam ili tro proksimiĝis, kaj gestante per siaj antaŭpiedoj por bati la tempojn, dum la Falsĥelonio kantis ĉi tion, tre malrapide kaj morne:–

Bonvolu marŝi pli rapide,” diris al helik’ merlang’,
“Foceno tretas mian voston kaj elfluas mia sang’.
La ĥelonioj kaj omaroj nin sur plaĝ’ atendas por
Ke ni renkontu ilin kaj ni ĉiuj dancu kun fervor’.
Ĉu ne, ĉu jes, ĉu ne, ĉu jes vi venos por la danc’?
Ĉu jes, ĉu ne, ĉu jes, ĉu ne vi venos por la danc’?
“Ĉar tre agrable estos kiam oni ĵetos nin en mar-
on malproksimen kun la ĝojaj ĥelonioj kaj omar-
oj!” sed respondis la heliko ke tro grandas la distanc’.
Elkore li lin dankas, sed ne venos al la danc’.
Ne volas aŭ ne povas kune veni al la danc’.
Ne povas aŭ ne volas kune veni al la danc’.
“Ĉu vere gravas la distanco?” lin demandis la amik’.
“De nia bordo al alia povos naĝi ni, Helik’.
Ju pli foros ni de l’ Angla, des pli malfor de la Franc-
a; do vi al la fest’, amata best’, kunvenu por la danc’.
Ĉu jes, ĉu ne, ĉu jes, ĉu ne vi venos por la danc’?
Ĉu ne, ĉu jes, ĉu ne, ĉu jes vi venos por la danc’?

“Dankon, estas tre interese rigardi la dancon,” diris Alico, danka ĉar ili finis; “kaj mi ege ŝatas tiun kuriozan kanton pri la merlango!”

“Nu, rilate la merlangojn,” diris la Falsĥelonio, “ili–vi jam vidis ilin, kompreneble.”

“Jes,” diris Alico, “mi ofte vidis ilin ĉe la tagman-” ŝi eksilentis abrupte.

“Mi ne scias kie estas la Tagman,” diris la Falsĥelonio, “sed, ĉar vi tiom ofte vidis ilin, kompreneble vi scias kiel ili aspektas?”

“Mi kredas ke jes,” Alico respondis penseme. “Ili tenas la voston en la buŝo–kaj estas kovritaj per paneroj.”

“Vi eraras pri la paneroj,” diris la Falsĥelonio: “paneroj forlaviĝus en la maro. Sed ili ja tenas la voston en la buŝo; kaj la kialo estas–” nun la Falsĥelonio oscedis kaj fermis siajn okulojn–“Diru al ŝi la kialon kaj ĉion tian,” li diris al la Grifo.

“La kialo estas,” diris la Grifo, “ke ili insistis iri kun la omaroj al la danco. Do ili ĵetiĝis malproksimen en la maron. Do ili devis longe fali. Do iliaj vostoj fiksiĝis en iliaj buŝoj. Do ili ne povis elpreni ilin. Jen ĉio.”

“Dankon,” diris Alico, “estas tre interese. Mi neniam antaŭe sciis tiom pri merlangoj.”

“Mi povas diri al vi ankaŭ ion pri helikoj, se vi deziras,” diris la Grifo. “Ĉu vi scias kial ili nomiĝas helikoj?”

“Mi neniam pripensis tion,” diris Alico.

“Kial?”

“Ili poluras la botojn kaj ŝuojn,” la Grifo respondis solene.

Alico plene perpleksiĝis. “Poluras la botojn kaj ŝuojn?” ŝi ripetis per senkomprena tono.

“Nu, kiel oni poluras viajn ŝuojn?” diris la Grifo. “Kiel oni nomas la arton nigrigi ilin?” Alico rigardis siajn ŝuojn kaj pensis iom antaŭ ol respondi. “Nigriko, mi supozas.”

“Botojn kaj ŝuojn sub la maro,” la Grifo daŭrigis per basa voĉo, “oni heligas per heliko. Nun vi scias.”

“Kaj el kio ili konsistas?” Alico demandis tre scivole.

“Plendoj kaj kalkuloj, kompreneble,” la Falsĥelonio diris, iom senpacience: “ĉiu salikoko povus respondi tion.” Kaj la Grifo aldonis, “Nun ni aŭskultu kelkajn viajn aventurojn.”

“Mi povus rakonti miajn aventurojn–de la komenco de la hodiaŭa mateno,” diris Alico, iom timide: “sed ne utilus paroli pri hieraŭ, ĉar mi estis alia persono tiam.”

“Klarigu tion,” diris la Falsĥelonio.

“Ne, ne! Unue la aventuroj,” diris la Grifo per senpacienca tono: “klarigoj bezonas multegan tempon.”

Do Alico komencis rakonti al ili siajn aventurojn, ekde kiam ŝi unue vidis la Blankan Kuniklon. Unue ŝi estis iomete nervoza, ĉar la du bestoj tre proksimiĝis al ŝi, po unu ĉiuflanke, kaj malfermis siajn okulojn kaj buŝon tre larĝe; sed ŝi plikuraĝiĝis dum ŝi rakontis. Ŝiaj aŭskultantoj tute silentis ĝis ŝi atingis la parton pri la deklamado de ‘Vi estas maljuna, Patro Vilhelmo’ al la Raŭpo, kiam la vortoj fariĝis tute malĝustaj, kaj la Falsĥelonio forte enspiris kaj diris, “Tre kurioze!”

“Preskaŭ laŭeble plej kurioze,” diris la Grifo.

“Tute malĝustaj!” la Falsĥelonio ripetis penseme. “Mi deziras aŭdi ŝin provi deklamon nun. Ordonu ke ŝi komencu.” Li rigardis la Grifon kvazaŭ kredante ke ĝi iel estas aŭtoritatulo por Alico.

“Stariĝu kaj deklamu ‘Jen la Voĉ’ de l’ Pigrulo,’ ” diris la Grifo.

“Kiom la bestoj ordonas kaj devigas deklami!” pensis Alico. “Estus egale bone esti en la lernejo.” Tamen ŝi leviĝis kaj komencis deklami ĝin, sed ŝia kapo estis plena de la Omar-Kvadrilo, kaj ŝi apenaŭ sciis kion ŝi diras; kaj la vortoj ja fariĝis tre kuriozaj:–

Jen la voĉ’ de l’ Omaro: mi aŭdis lin diri
“Vi min bakis tro longe, mi devos min ŝmiri.”
Kiel ganso per brovo do li per la nazo
Pli ordigas la zonon; post tiu emfazo
Li staras ĉeborde kaj svingas pafarkon:
Tiel gaje kaj ŝerce li mokas la Ŝarkon:
Sed se venas la tajdo kaj ŝarkoj alnaĝas,
Lia voĉo timidas kaj li malkuraĝas.

“La vortoj estis tre diferencaj kiam mi deklamadis ĝin en mia infanaĝo,” diris la Grifo.

“Nu, mi neniam antaŭe aŭdis ĝin,” diris la Falsĥelonio; “sed ĝi sonas nekutima absurdaĵo.”

Alico diris nenion: ŝi sidiĝis kun la vizaĝo en la manoj, demandante al si ĉu iam denove ĉio estos normala.

img-35

“Mi volas ke ŝi klarigu ĝin,” diris la Falsĥelonio.

“Ŝi ne povas klarigi,” diris la Grifo rapide. “Deklamu la duan strofon.”

“Sed pri lia zono?” la Falsĥelonio persistis. “Kiel li povus ordigi ĝin per sia nazo?”

“Estas la unua pozicio dum dancado,” Alico diris, sed ŝin multe konsternis la tuto, kaj ŝi volegis ke ili diskutu alian temon.

“Deklamu la sekvan strofon,” la Grifo ripetis: “ĝi komenciĝas per ‘Dum ĝardenon mi pasis’.” Alico ne kuraĝis malobei, kvankam ŝi estis certa ke ŝi fuŝos ĝin, kaj ŝi daŭrigis per trema voĉo:–

Dum ĝardenon mi pasis, jen stranga afero
Ĉar pasteĉon manĝadis la Strig’ kaj Pantero:
Por Panter’ rezerviĝis viando kaj pasto,
Kaj restis la ujo por manĝ’ de la gasto.

Post la fino de l’ manĝo omaĝis Pantero
Al la Strig’ per kompleza donac’ de kulero,
Per tranĉilo kaj forko Panter’ kompletigon
De l’ bankedo estigis manĝante la–

“Kiel utilas ripeti ĉion tian,” la Falsĥelonio interrompis, “se vi ne klarigas dum vi rakontas? Mi neniam aŭdis ion pli konfuzan.”

“Jes, mi opinias ke plej bone estos ke vi ne plu deklamu,” diris la Grifo, kaj Alico tre volonte konsentis.

“Ĉu ni provu alian parton de la Omar-Kvadrilo?” la Grifo daŭrigis. “Aŭ ĉu vi preferas ke la Falsĥelonio kantu por ni?”

“Ho, kanton mi petas, se la Falsĥelonio komplezos,” Alico respondis, tiom fervore ke la Grifo diris per tono indikanta ofendiĝon, “Hm! Vere nekredebla gusto! Kantu por ŝi ‘Ĥelonia Supo’, oldulo!”

La Falsĥelonio ĝemis profunde, kaj komencis, per voĉo preskaŭ sufokita de plorado, kanti ĉi tion:–

Verda kaj riĉa Supo bela
Atendas ĝi en ujo hela!

Ĝin trinkus ĝoje eĉ la lupo!
Sup’ de l’ vespero, bela Supo!
Sup’ de l’ vespero, bela Supo!
Be–la Su–po!
Be–la Su–po!
Su–up’ de l’ ves–pe–ro,
Bela, bela Supo!

Bela kaj varma! Vi tre dolus
Se vi alian manĝon volus.
Kiu ne donus ĉion por du p
encoj nur da Bela Sup’?
Pencoj nur da Bela Sup’?
Be–la Su–po!
Be–la Su–po!
Su–up’ de l’ ves–pe–ro,
Bela, bela SUPO!

“Denove la refrenon!” kriis la Grifo, kaj la Falsĥelonio ĵus komencis ripeti ĝin, kiam la krio “Komenciĝas la proceso!” aŭdiĝis el for.

“Venu!” kriis la Grifo, kaj, prenante Alicon per la mano, ĝi forrapidis sen atendi la finon de la kanto.

“Kiu proceso?” Alico anhelis dum ŝi kuris; sed la Grifo nur respondis “Venu!” kaj kuris des pli rapide, dum pli kaj pli fade venis, portate de la venteto sekanta ilin, la melankoliaj vortoj:–

Su–up’ de l’ ves–pe–ro,
Bela, bela Supo!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.