La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ
DE ALICO EN MIRLANDO

Aŭtoro: Lewis Carroll

©2026 Geo

La Enhavo

IX

LA RAKONTO DE LA FALSĤELONIO

“VI ne povas koncepti kiom mi ĝojas revidi vin, kara oldulino!” diris la Dukino, dum ŝi ame kunligis sian brakon kun tiu de Alico, kaj ili formarŝis kune.

Alico tre ĝojis trovi ŝin tiom bonhumora, kaj pensis ke eble nur pro la pipro ŝi estis tiom sovaĝa kiam ili renkontiĝis en la kuirejo. “Kiam mi fariĝos Dukino,” ŝi diris al si (tamen, ne tre esperoplene), “mi tute ne havos pipron en mia kuirejo. Supo estas sufiĉe bona sen ĝi–eble pipro ĉiam estas la kaŭzo de mishumoro,” ŝi pludiris, kun granda plezuro pro sia trovo de novspeca regulo, “kaj vinagro akrigas–kaj kamomilo amarigas–kaj–kaj hordekando kaj tiaĵoj dolĉhumorigas infanojn. Se oni ja scius tion: oni ne agus tiom avare rilate al ĝi, sciu–”

Ŝi jam plene forgesis la Dukinon, kaj iomete alarmis ŝin aŭdi ŝian voĉon proksime al sia orelo. “Vi pensas pri io, kara, kaj pro tio vi forgesas paroli. Mi ne povas diri al vi ĝuste nun la moralaĵon de tio, sed baldaŭ mi memoros ĝin.”

“Eble ĝi ne havas,” Alico kuraĝis komenti.

“Tt, tt, infano!” diris la Dukino. “Ĉio havas moralaĵon, se oni povas trovi ĝin.” Kaj ŝi premegis sin al la flanko de Alico dum ŝi parolis.

Al Alico ne multe plaĉis ŝia proksimegeco: unue, ĉar la Dukino estis tre malbela, kaj due, ĉar ŝi estis ĝuste sufiĉe alta por apogi sian mentonon per la ŝultro de Alico, kaj ĝi estis malkomforte akra mentono.

img-31

Tamen, ŝi ne volis esti malĝentila: do ŝi toleris ĝin laŭeble.

“La ludo progresas iom pli bone nun,” ŝi diris, por iomete plivigligi la konversacion.

“’stas vere,” diris la Dukino: “kaj la moralaĵo de tio estas–‘Ho, pro amo, pro amo, ĉirkaŭiras la mondo!’”

“Iu diris,” Alico flustris, “ke tio okazas ĉar ĉiu atentas la proprajn aferojn!”

“Ha, nu! La signifo estas sama,” diris la Dukino, premante sian akran mentoneton en la ŝultron de Alico dum ŝi pludiris, “kaj la moralaĵo de tio estas–prizorgu la penson, kaj l’ abundo prizorgos sin mem (Parodio de Angla proverbo “Prizorgu la pencojn kaj la pundoj prizorgos sin mem”).”

“Kiom ŝi amas trovi moralaĵon en ĉio!” Alico pensis.

“Verŝajne vi demandas al vi kial mi ne ĉirkaŭbrakumas vin,” la Dukino diris, post paŭzo: “estas ĉar mi estas necerta pri la humoro de via fenikoptero. Ĉu mi provu?”

“Ĝi eble mordos,” Alico zorgeme respondis, ĉar ŝi tute ne deziris ke la Dukino faru tian provon.

“Tute vere,” diris la Dukino: “kaj fenikopteroj kaj mustardo mordas. Kaj la moralaĵo de tio estas–‘Birdoj samplumaj flugas kunaj.’(Angla proverbo. = Similaĵoj havas komunan karakteron)

“Sed mustardo ne estas birdo,” Alico komentis.

“Vi pravas, kiel kutime,” diris la Dukino:  “kiom klare vi esprimas la aferojn!”

“Ĝi estas mineralo, mi kredas,” diris Alico.

“Kompreneble,” diris la Dukino, kiu ŝajne estis preta konsenti al ĉio dirita de Alico; “troviĝas granda mustardomin’ proksime de ĉi tie. Kaj la moralaĵo de tio estas–‘Ju pli oni riĉigas min, des malpli oni riĉigas vin’.”

“Ho, mi scias!” kriis Alico, kiu ne atentis tiun lastan komenton, “ĝi estas legomo. Ĝi ne aspektas legomo, sed ĝi ja estas.”

“Mi plene konsentas kun vi,” diris la Dukino; “kaj la moralaĵo de tio estas–‘Estu kia vi volas ŝajni’–aŭ, se vi volas ke mi parolu pli simple–‘Neniam imagu vin ne esti alia ol kiel ŝajnas al aliaj ke kio vi estis aŭ eble estus ne estis alia ol kia vi estus alie al ili ŝajninta.’”

“Mi kredas ke mi pli bone komprenus tion,” Alico diris tre ĝentile, “se mi povus vidi ĝin skribita: sed mi ne povas plene kompreni la sencon dum vi parolas ĝin.”

“Tio estas nenio, kompare kun kion mi povus diri se mi volus,” la Dukino respondis, laŭtone tre plaĉite.

“Bonvolu ne ĝeni vin per pli detala parolo,” diris Alico.

“Ho, ne menciu ĝenon!” diris la Dukino.

“Mi donacas al vi ĉion diritan.”

“Avarema donaco!” pensis Alico. “Feliĉe, oni ne donas naskiĝtagajn donacojn tiajn!” Sed ŝi ne kuraĝis diri tion pervoĉe.

“Ĉu denove pensanta?” la Dukino demandis, denove premante per sia akra mentoneto.

“Mi rajtas pensi,” diris Alico akre, ĉar ŝi komencis maltrankviliĝi.

“Proksimume tiom rajtas,” diris la Dukino, “kiom porkoj rajtas flugi: kaj la m–”

Sed nun, tre surprize al Alico, la voĉo de la Dukino fadis, eĉ en la mezo de ŝia amata vorto ‘moralaĵo’, kaj la brako ligita kun ŝia komencis tremi. Alico suprenrigardis kaj jen la Reĝino staras antaŭ ili, kun la brakoj kunfalditaj, kaj sulkigante la frunton kiel tondroŝtormo.

“Bela tago, via Moŝto!” la Dukino komencis per nelaŭta, febla voĉo.

“Nu, mi honeste avertas vin,” kriis la Reĝino, stampfante dum ŝi parolis; “aŭ via aŭ via kapo estu for, kaj jam pli rapide ol tuj! Elektu!”

La Dukino elektis, kaj post malgranda momento jam estis for.

“Ni daŭrigu la ludon,” la Reĝino diris al Alico; kaj pro timo Alico ne kuraĝis diri eĉ vorton, sed malrapide sekvis ŝin al la kroketludejo.

La aliaj gastoj utiligis la foreston de la Reĝino kaj ripozis en la ombroj: tamen, tuj kiam ili vidis ŝin, ili rapidis denove ludadi, kaj la Reĝino nur komentis ke eĉ momenta prokrasto signifos ilian morton.

Tutdum la ludado la Reĝino neniam ĉesis kvereli kun la aliaj ludantoj kaj krii “Senkapigu lin!” aŭ “Senkapigu ŝin!” La kondamnitojn arestis la soldatoj, kiuj kompreneble devis ĉesi esti arkoj por fari tion, tiel ke post eble duona horo plene mankis arkoj, kaj ĉiuj ludantoj–escepte de la Reĝo, la Reĝino, kaj Alico, estis arestitaj kaj ekzekutotaj.

La Reĝino ĉesis ĉirkaŭkuradi, tute senspire, kaj diris al Alico, “Ĉu vi jam renkontis la Falsĥelonion?”

“Ne,” diris Alico. “Mi eĉ ne scias kio estas Falsĥelonio.”

“Oni faras Falĥelonian Supon (Supo el bovidaĵo, imitanta la guston de supo el verdĥeloniaĵo) per ĝi,” diris la Reĝino.

“Mi neniam vidis tian beston, nek aŭdis pri ĝi,” diris Alico.

“Venu, do,” diris la Reĝino, “kaj li rakontos al vi sian historion.”

Dum ili kune formarŝis, Alico aŭdis la Reĝon diri per nelaŭta voĉo al la tuta grupo, “Vi ĉiuj estas pardonitaj.” “Nu, tio estas bona!” ŝi diris al si, ĉar ŝin tre malfeliĉigis la nombro da ekzekutoj ordonitaj de la Reĝino.

img-32

Tre baldaŭ ili atingis Grifon kiu kuŝis dormante en la sunlumo. (Se vi ne scias kio estas Grifo, rigardu la bildon.) “Vigligu vin, pigrulo!” diris la Reĝino, “kaj konduku ĉi tiun junulinon por renkonti la Falsĥelonion kaj por aŭdi lian historion. Mi devas reiri por prizorgi ekzekutojn kiujn mi ordonis,” kaj ŝi formarŝis, lasante Alicon sola kun la Grifo. Al Alico la besto ne aspektis tute fidinda, sed ĝenerale ŝi opiniis ke estos egale sendanĝere resti kun ĝi kiel sekvi tiun sovaĝan Reĝinon: do ŝi atendis.

La Grifo sidiĝis kaj frotis siajn okulojn: post tio ĝi rigardis la Reĝinon ĝis ŝi estis ne plu videbla: kaj post tio ĝi ridklukis. “Kia amuzo!” diris la Grifo, duone al si, duone al Alico.

“Kio amuzas?” diris Alico.

“Nu, ŝi,” diris la Grifo. “Ŝi nur imagas, ja: oni neniam ekzekutas neniun, komprenu. Venu!”

“Ĉiu diras ‘venu!’ ĉi tie,” pensis Alico, dum ŝi malrapide sekvis ĝin: “Neniam dum mia tuta vivo oni tiom ordonis al mi, neniam!”

Ili ne tre longe marŝis antaŭ ol vidi el for la Falsĥelonion, kiu sidis malfeliĉe kaj sole sur malgranda roka breto, kaj, dum ili proksimiĝis, Alico povis aŭdi lin ĝemadi kvazaŭ lia koro rompiĝas. Ŝi profunde kompatis lin. “Pro kio li malfeliĉas?” ŝi demandis al la Grifo. Kaj la Grifo respondis, per vortoj preskaŭ identaj kun la antaŭaj, “Li nur imagas, ja: li ne havas nenian malfeliĉon, komprenu. Venu!”

Do ili iris al la Falsĥelonio, kiu rigardis ilin per grandaj okuloj plenaj de larmoj, sed diris nenion.

“Ĉi tiu ĉi junulino,” diris la Grifo, “ŝi volas por koni vian historion, tion ŝi volas.” (La Grifo parolas Grifan dialekton, tial liaj stangaj esprimoj)

“Mi rakontos ĝin al ŝi,” diris la Falsĥelonio per profunda, kava tono. “Sidiĝu, vi ambaŭ, kaj eĉ ne unu vorton diru antaŭ ol mi finos.”

Do ili sidiĝis, kaj neniu parolis dum pluraj minutoj. Alico pensis, “Mi ne komprenas kiel li povos fini, se li ne komencos.” Sed ŝi atendis pacience.

“Iam,” diris la Falsĥelonio fine, kun profunda ĝemo, “mi estis vera Ĥelonio.”

Tiujn vortojn sekvis tre longa silento, kiun interrompis nur fojfoja krieto “Hjckrrh!” de la Grifo, kaj la konstanta profunda plorado de la Falsĥelonio. Alico preskaŭ leviĝis kaj diris, “Dankon, Sinjoro, pro via tre interesa rakonto,” sed ŝi pensis ke neeviteble devas esti pli, do ŝi sidis kviete kaj diris nenion.

img-33

“Kiam ni estis junaj,” la Falsĥelonio fine daŭrigis, pli trankvile, kvankam li ankoraŭ fojfoje ploris, “ni lernis en lernejo en la maro. La mastro estis maljuna Ĥelonio–ni kutime nomis lin Testudo–”

“Kial vi nomis lin Testudo, se li ne estis tio?” Alico demandis.

“Ni nomis lin Testudo ĉar li testis nin,” diris la Falsĥelonio kolere; “vere vi estas stulta!”

“Vi devus honti farante tiom simplan demandon,” aldonis la Grifo; kaj ili ambaŭ sidis silente kaj rigardis kompatindan Alicon, kiu sentis sin preta subiĝi en la teron. Fine la Grifo diris al la Falsĥelonio, “Plu rakontu, oldulo! Ne perdu la tutan tagon!” kaj li daŭrigis per ĉi tiuj vortoj:–

“Jes, ni studis en lernejo en la maro, kvankam eble vi ne kredas tion–”

“Mi neniam diris ke mi ne kredas!” interrompis Alico.

“Jes ja,” diris la Falsĥelonio.

“Ĉit!” aldonis la Grifo, antaŭ ol Alico povis denove paroli. La Falsĥelonio daŭrigis.

“Ni ricevis la plej bonan edukon–efektive, ni vizitis la lernejon ĉiutage–”

“Ankaŭ mi studis en taglernejo,” diris Alico. “Ne necesas tiom fieri.”

“Kun ekstraĵoj?” demandis la Falsĥelonio, iom malkviete.

“Jes,” diris Alico, “ni studis la Francan kaj muzikon.”

“Kaj lavadon?” diris la Falsĥelonio.

“Certe ne!” diris Alico indigne.

“Ha! Do via ne estis vere bona lernejo,” diris la Falsĥelonio per tono de granda kvietiĝo. “Nu, en nia oni aldonis, fine de la listo, ‘Franca, muziko, kaj lavado–ekstraj.’”

“Vi tamen ne multe bezonis ĝin,” diris Alico; “ĉar vi loĝis sur la fundo de la maro.”

“Mi ne estis sufiĉe riĉa por studi ĝin,” diris la Falsĥelonio ĝemante. “Mi studis nur la norman kurson.”

“El kio ĝi konsistis?” demandis Alico.

“Regado kaj Kribrado, kompreneble, estis la unuaj,” la Falsĥelonio respondis; “kaj sekvis la diversaj fakoj de Aritmetiko– Ambicio, Subbrakado, Multplikado kaj Sinvido.”

“Mi neniam aŭdis pri ‘Multplikado’,” Alico kuraĝis diri. “Kio ĝi estas?”

La Grifo levis ambaŭ antaŭpiedojn surprizite. “Neniam aŭdis pri multplikado!” ĝi krietis. “Vi scias kion signifas multe ekspliki, supozeble.”

“Jes,” diris Alico dubeme: “ĝi signifas– fari–ian–longan–klarigon.”

“Do,” la Grifo daŭrigis, “se vi ne komprenas kio estas mult-pliki, vi vere estas stultulo.”

Alico ne sentis kuraĝon pli demandi pri tio, do ŝi turnis sin al la Falsĥelonio, kaj diris, “Kion alian vi studis?”

“Nu, Misterion,” la Falsĥelonio respondis, kalkulante la temojn per siaj piedpalmoj,– “Misterion, antikvan kaj modernan, kun Marografio: sekvis Dissegado–la Distreninstruisto estis maljuna kongra angilo, kiu venis unufoje dum ĉiu semajno: li instruis al ni Dissegadon, Prizadon, suran kaj suban, kaj Olean Penetradon.”

“Kia estis tio?” diris Alico.

“Nu, mi mem ne povas montri al vi,” la Falsĥelonio diris: “mi estas tro rigida. Kaj la Grifo neniam lernis ĝin.”

“Malsufiĉe da tempo,” diris la Grifo: “sed mi lernis de la Instruisto de Klasikoj. Li estis olda krabo, li.”

“Mi neniam lernis de li,” la Falsĥelonio diris ĝemante. “Li instruadis pri La Ino kaj Bleko, laŭdire.”

“Tiel estis, tiel estis,” diris la Grifo, siavice ĝemante, kaj ambaŭ bestoj kaŝis sian vizaĝon per siaj piedoj.

“Kaj kiom da horoj ĉiutage vi studis?” diris Alico, rapidante ŝanĝi la temon.

“Dek horojn dum la unua tago,” diris la Falsĥelonio: “naŭ dum la sekva, kaj tiel plu.”

“Kia kurioza aranĝo!” krietis Alico.

“Tial oni nomas la klasojn lecionoj,” la Grifo komentis: “ĉar ĉiutage oni studas nur onon.”

Tio estis tute nova ideo por Alico, kaj ŝi pensis pri ĝi iom antaŭ ol denove paroli. “Do la dek-unua tago devis esti feritago.”

“Kompreneble,” diris la Falsĥelonio.

“Kaj kio okazis dum la dek-dua tago?” Alico daŭrigis fervore.

“Sufiĉe pri lecionoj,” la Grifo interrompis per tre decida tono. “Rakontu al ŝi nun iom pri la ludoj.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.