La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ
DE ALICO EN MIRLANDO

Aŭtoro: Lewis Carroll

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XI

KIU ŜTELIS LA TORTETOJN?

LA Reĝo kaj Reĝino de Keroj sidis sur sia trono kiam ili alvenis, kaj granda amaso da uloj ĉirkaŭis ilin–ĉiaj malgrandaj birdoj kaj bestoj, kaj ankaŭ la tuta kartaro: la Bubo staris antaŭ ili, ĉenite, kaj ĉiuflanke de li estis soldato gardanta lin; kaj proksime al la Reĝo estis la Blanka Kuniklo, kun trumpeto en unu mano, kaj pergamena rulaĵo en la alia. En la mezo mem de la kortego estis tablo, sur kiu estis granda telero da tortetoj: ili estis tiom allogaj ke rigardo al ili malsatigis Alicon–“Ili rapidu fini la proceson,” ŝi pensis, “kaj disdonu la manĝaĵojn!” Sed ŝajne tio ne okazos; do ŝi komencis ĉirkaŭrigardi ĉion por pasigi la tempon.

Alico neniam antaŭe estis en tribunalejo, sed ŝi legis pri ili en libroj, kaj ŝin plezurigis ke ŝi scias la nomon de preskaŭ ĉio tie. “Jen la juĝisto,” ŝi diris al si, “pro lia granda peruko.”

Efektive, la juĝisto estis la Reĝo; kaj, ĉar lia krono estis sur lia peruko (rigardu la antaŭbildon se vi volas vidi kiel li faris tion), li aspektis tŭte ne komforta, kaj certe ĝi ne beligis lin.

“Kaj jen la ĵuriejo,” pensis Alico, “kaj tiuj dek du uloj,” (ŝi devis diri “uloj”, komprenu, ĉar kelkaj el ili estis bestoj, kaj kelkaj estis birdoj), “mi supozas ke ili estas la ĵurio. Ŝi diris ĉi tiun vorton al si du- aŭ tri-foje, kaj iom fieris pro ĝi: ĉar ŝi opiniis, tute prave, ke tre malmultaj knabinetoj ŝiaaĝaj scias ĝian signifon. Tamen, “juĝantoj” tute sufiĉus.

La dek du ĵurianoj ĉiuj okupis sin per skribado sur ardezojn. “Kion ili faras?” Alico flustris al la Grifo. “Ankoraŭ estas nenio skribinda, ĉar la proceso ankoraŭ ne komenciĝis.”

“Ili skribas siajn nomojn,” la Grifo flustris responde, “por ne forgesi ilin antaŭ la fino de la proceso.”

“Stultuloj!” Alico komencis per laŭta indigna voĉo, sed ŝi eksilentis haste, ĉar la Blanka Kuniklo kriis, “Silentu en la kortego!” kaj la Reĝo surmetis siajn okulvitrojn kaj maltrankvile ĉirkaŭrigardis por trovi kiu parolas.

Alico povis vidi, egale bone kiel se ŝi transrigardus iliajn ŝultrojn, ke ĉiuj ĵurianoj skribas “Stultuloj!” sur siajn ardezojn, kaj ŝi eĉ povis rimarki ke unu el ili ne scias literumi “stult-”, kaj ke li devis peti helpon de sia apudulo. “Bele malordaj estos iliaj ardezoj, ĝis la fino de la proceso!” pensis Alico.

Unu el la ĵurianoj havis krajonon grincantan. Tion, kompreneble, Alico ne povis toleri, kaj ŝi iris ĉirkaŭ la tribunalon kaj ekstaris malantaŭ li, kaj tre baldaŭ ŝi trovis oportunon forpreni ĝin. Ŝi faris tion tiom rapide ke la kompatinda ĵurianeto (Vilĉjo, la Lacerto) tute ne povis kompreni kio okazis; do vane serĉinte ĝin, li devis skribi per fingro dum la resto de la tago; kaj tio malmulte utilis, ĉar ĝi ne lasis signojn sur la ardezo.

“Heroldo, legu la akuzon!” diris la Reĝo.

Je tio la Blanka Kuniklo trifoje sonigis la trumpeton, poste malrulis la pergamenan rulaĵon, kaj legis ĉi tion:–

img-36

Reĝino Kera dum tag’ somera
Tortaron faris ŝi:
Kaj Bubo Kera dum tag’ somera
Li ŝtelis tortojn, li’!

“Decidu vian verdikton,” la Reĝo diris al la ĵurio.

“Ankoraŭ ne! Ankoraŭ ne!” la Kuniklo haste interrompis. “Multo devos okazi antaŭ tio!”

“Alvoku la unuan atestanton,” diris la Reĝo; kaj la Blanka Kuniklo trifoje sonigis la trumpeton kaj kriis, “Unua atestanto!”

La unua atestanto estis la Ĉapelisto. Li venis tenante tetason per unu mano kaj iom da pano-kun-butero per la alia. “Pardonu, via Moŝto,” li komencis, “ke mi enportis ĉi tion; sed mi ne jam plenfinis mian tepaŭzon kiam oni alvokis min.”

“Vi devus esti fininta,” diris la Reĝo. “Kiam vi komencis?”

La Ĉapelisto rigardis la Martan Leporon, kiu lin sekvis en la kortegon, brak’-enbrake kun la Gliro. “La dek-kvaran de marto, mi kredas memori,” li diris.

“La dek-kvinan,” diris la Marta Leporo.

“La dek-sesan,” diris la Gliro.

“Notu tion,” la Reĝo diris al la ĵurio, kaj la ĵurio fervore skribis ĉiujn tri datojn sur siajn ardezojn, kaj poste adiciis ilin kaj konvertis la respondon al ŝilingoj kaj pencoj. (Laŭ la tiama sistemo en Britio, oni sumigis monon per iom kompeksa kalkulado: 12 pencoj = 1 ŝilingo, 20 ŝilingoj = 1 pundo. Se oni supozas ke ĉiu tago = 1 penco, 14+15+16 = 45 pencoj = 3 ŝilingoj plus 9 pencoj.)

“Deprenu vian ĉapelon,” la Reĝo diris al la Ĉapelisto.

“Ĝi ne estas mia,” diris la Ĉapelisto.

Ŝtelita!” la Reĝo kriis, turnante sin al la ĵurio, kiuj tuj faris noton pri tiu fakto.

“Mi havas ilin por vendado,” la Ĉapelisto aldonis kiel klarigon: “mi mem ne posedas ilin. Mi estas ĉapelisto.”

Nun la Reĝino surmetis siajn okulvitrojn kaj komencis firme rigardi la Ĉapeliston, kiu paliĝis kaj malkvietiĝis.

“Diru vian ateston,” diris la Reĝo; “kaj ne nervozu, alie mi tuj ekzekutigos vin.”

Ŝajne tio tute ne kuraĝigis la atestanton: li daŭre balancis de unu piedo al la alia, rigardante maltrankvile la Reĝinon, kaj pro sia konfuziĝo li elmordis grandan pecon de sia tetaso anstataŭ de sia pano-kunbutero.

Ĝuste tiumomente Alico havis tre kuriozan senton, kio multe perpleksis ŝin ĝis ŝi ekkonsciis pri kio temas: ŝi komencas rekreski, kaj unue ŝi pensis ekstari kaj foriri el la kortego; sed duapense ŝi decidis resti dum restos sufiĉa spaco por ŝi.

“Ne tiom premu,” diris la Gliro, kiu sidis apud ŝi. “Mi apenaŭ povas spiri.”

“Mi ne kulpas,” diris Alico tre humile: “mi kreskas.”

“Vi ne rajtas kreski ĉi tie,” diris la Gliro.

“Ne diru absurdaĵojn,” diris Alico pli kuraĝe: “vi bone scias ke ankaŭ vi kreskas.”

“Jes, sed mi kreskas normale,” diris la Gliro: “ne kiel vi.” Kaj li levis sin tre paŭte kaj transiris al la alia flanko de la kortego.

Tutdume la Reĝino ne ĉesis rigardadi la Ĉapeliston, kaj, ĝuste kiam la Gliro transiris la kortegon, ŝi diris al unu el la kortegoficistoj, “Alportu la liston de la kantistoj en la plejlasta koncerto!” je kio la mizera Ĉapelisto tiom tremis ke li deskuis ambaŭ ŝuojn.

img-37

“Diru vian ateston,” la Reĝo ripetis kolere, “alie mi ekzekutigos vin, negrave ĉu aŭ ne vi nervozas.”

“Mi estas povrulo, via Moŝto,” la Ĉapelisto komencis, per tremanta voĉo, “kaj mi apenaŭ komencis mian tetrinkon–antaŭ nur eble unu semajno, aŭ eble du–kaj ĉar la pano-kun-butero tiom maldikiĝis, kaj la teo scintilis–”

“La kio scintilis?” diris la Reĝo.

“Komenciĝis per la t…,” la Ĉapelisto balbutis.

“Kompreneble ‘teo’ komenciĝas per T!” diris la Reĝo akre. “Ĉu vi opinias min stulta? Daŭrigu!”

“Mi estas povrulo,” la Ĉapelisto daŭrigis, “kaj preskaŭ ĉio scintilis post tiam–tamen la Marta Leporo diris–”

“Mi ne diris!” la Marta Leporo interrompis tre rapide.

“Jes ja!” diris la Ĉapelisto.

“Mi neas tion!” diris la Marta Leporo.

“Li neas tion,” diris la Reĝo: “ellasu tiun parton.”

“Nu, almenaŭ la Gliro diris–” la Ĉapelisto daŭrigis, maltrankvile igardante por trovi ĉu ankaŭ li neos: sed la Gliro neis nenion, ĉar li profunde dormadis.

“Kaj poste,” daŭrigis la Ĉapelisto, “mi tranĉis iom pli da pano-kun-butero–”

“Sed kion diris la Gliro?” ĵuriano demandis.

“Tion mi ne memoras,” diris la Ĉapelisto.

“Vi devas memori,” komentis la Reĝo, “alie mi ekzekutigos vin.”

La mizera Ĉapelisto faligis sian tetason kaj panon-kun-butero, kaj surgenuiĝis. “Mi estas povrulo, via Moŝto,” li komencis.

“Vi tre povre parolas,” diris la Reĝo.

Nun kobajo hurais, kaj lin tuj subpremis la oficistoj de la kortego. (Ĉar tio estas iom malfacila vorto, mi klarigu al vi precize kiel oni faris tion. Oni havis grandan kanvasan sakon, kies malfermaĵo estis kuntirebla per ŝnuro: en tion ili glitigis la kobajon, kapantaŭen, kaj poste ili sidis sur ĝi.) 

“Mi ĝojas ke mi vidis tion,” pensis Alico. “Mi tre ofte legis en la ĵurnaloj, je la fino de procesoj, ‘Iuj volis aplaŭdi, sed tion tuj subpremis la oficistoj de la kortego’, kaj antaŭ nun mi neniam komprenis.”

“Se vi ne scias pli pri la afero, vi rajtas substari,” daŭrigis la Reĝo.

“Mi ne povas substari,” diris la Ĉapelisto: “mi jam staras sur la planko.”

“Do vi rajtas subsidi,” la Reĝo respondis.

Nun la alia kobajo hurais, kaj oni subpremis lin.

img-38

“Nu, jen la fino de la kobajoj!” pensis Alico. “Nun ni progresos pli facile.”

“Mi preferus fini mian tetrinkon,” diris la Ĉapelisto, maltrankvile rigardante la Reĝinon, kiu legadis la liston de kantistoj.

“Vi rajtas foriri,” diris la Reĝo, kaj la Ĉapelisto haste foriris el la kortego, kaj eĉ ne atendis por surmeti siajn ŝuojn.

“–kaj ekstere senkapigu lin,” la Reĝino aldonis al unu el la oficistoj; sed la Ĉapelisto jam estis nevidebla antaŭ ol la oficisto povis atingi la pordon.

“Alvoku la sekvan atestanton!” diris la Reĝo.

La sekva atestanto estis la kuiristino de la Dukino. Ŝi tenis la piprujon en sia mano, kaj Alico jam divenis kiu estas antaŭ ol ŝi eĉ eniris la kortegon, pro la subita kunekternado de la homoj proksimaj al la pordo.

“Diru vian ateston,” diris la Reĝo.

“Rifuzas,” diris la kuiristino.

La Reĝo maltrankvile rigardis la Blankan Kuniklon, kiu diris, nelaŭtavoĉe, “Via Moŝto devas ekzameni ĉi tiun atestanton.”

“Nu, se mi devas, mi do devas,” la Reĝo diris per melankolia tono, kaj, kunfaldinte siajn brakojn kaj sulkiginte la frunton ĝis liaj okuloj preskaŭ malaperis, li diris, per basa voĉo, “El kio konsistas tortetoj?”

“Pipro, plejparte,” diris la kuiristino.

“Melaso,” diris dormema voĉo malantaŭ ŝi.

“Kolumu tiun Gliron!” la Reĝino elkriaĉis. “Senkapigu tiun Gliron! Forsendu tiun Gliron el la kortego! Subpremu lin! Pinĉu lin! Senlipharigu lin!”

Dum pluraj minutoj la tuta kortego estis plena de konfuzo, pro la tasko elirigi la Gliron, kaj, kiam ili fine retrankviliĝis, la kuiristino jam malaperis.

“Ne gravas!” diris la Reĝo, evidente multe pli bonhumora nun. “Alvoku la sekvan atestanton.” Kaj, li pludiris, nelaŭtavoĉe al la Reĝino, “Vere, karulino, nepre vi ekzamenu la sekvan atestanton. Tute dolorigas mian frunton!”

Alico rigardis la Blankan Kuniklon dum li mallerte manipulis la liston, sentante grandan scivolon pri kia estos la sekva atestanto, “–ĉar ili ankoraŭ ne trovis multan ateston,” ŝi diris al si. Imagu ŝian surpriziĝon, kiam la Blanka Kuniklo laŭtlegis, plejlaŭte per sia akra voĉeto, la nomon “Alico!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.