401. Azeno kaj Ĉevalo

Azeno petis al ĉevalo ŝpari iom da furaĝo por lia stomako. Tiu respondis, "Bone, por montri mian dignon, se mi ne povas finmanĝi, mi donos la restantan al vi. Vespere kiam mi trpviĝos en stalo, se vi povos veni, mi donos al vi plenan sakon da tritiko."

La azeno respondis, "Dankon al vi, mi ne kredas tion. Nun vi eĉ ne donas iom da furaĝoal mi, poste vi donos al mi pli da bono?"

"Ne kredu la falsan promeson de tiuj avaruloj."

402. Ĉevalo kaj Azeno

La ĉevalo pavis per siaj delikataj ornamaĵoj. Subite li renkontis azenon plene ŝarĝita per varoj. Pro granda pezo de varoj, la azeno nur povis malrapide flankeniri por fari vojon. La ĉevalo fiere diris, "Mi eĉ volas piedbati vin."

La azeno donis neniun atenton al li, sed nur preĝis al Dio pri protekto. Nelonge la ĉevalo suferis de astmo, kaj estis sendita de la mastro al la farmejo. Vidante la ĉevalon tirantan ĉaron de fekajoj, la azeno mokis, "Arogantulo, kien iras viaj belaj ornamaĵoj? Kial vi fariĝas tia malbonŝanculo?"

"Oni ne devas fieraĉi pro momentaj gloroj kaj riĉaĵoj."

403. Muŝo kaj Azeno Tiranta Ĉaron

Starante sur la akso de kvarrada ĉaro, muŝo diris al la azeno tiranta la ĉaron, "Kial vi iras tial malrapide! Kial vi ne kuras pli rapide? Ŝajnas, ke vi bezonas mian pikadon al via kolo por rapidigo."

Tiu respondis, "Mi ne timas vian minacon. Mi nur donas atenton al la homo, kiu sidas sur la ĉaro. Li povas rapidigi min per vipo kaj reguligi la direkton per tirado de kondukrimeno al mia kapo. For tuj. Ne babilaĉu. Mi bone scias, kiam mi devas rapidi miajn paŝojn kaj kiam malrapidi."

"Ne ŝajnigu vin ĉiam prava, ke vi faras tiujn aferojn ekster via kapablo. Pri tio oni enuiĝas."

404. Petolema Azeno

Surgrimpinte la tegmenton, azeno dancis kaj piedpreme disrompis la tegolojn. La mastro tuj supreniris kaj ĝin forpelis malsupren. Kaj li donis al ĝi fortan batadon per dika ligna bastono. La azeno diris, "Kio do? Hieraŭ mi vidis simion ludi tiamaniere kaj vi ĉiuj estis ĝojaj pro tio. Lia prezentado ŝajne igis vin tre plezuraj."

"Tiuj, kiuj agas nekonsidere pri siaj propraj kondiĉoj, povas esti primokitaj de aliaj."

405. Aĉetanto de Azeno

Aĉetonte azenon, iu volis provi ĝin. Li kondukis ĝin inter siajn azenojn kaj ĉevalojn kaj starigis ĝin antaŭ la ĉevaltrogon. Ĝi iris apud la azenon mallaboreman kaj manĝeman. Sekve, li surmetis kondukrimenon sur ĝin kaj forkondukis ĝin por redoni ĝin al la vendisto. Tiu demandis, ĉu lia metodo estas fidinda. La aĉetanto respondis, "Ne dubu pri tio. Laŭ mia opinio, Kian amikon elekti, tia ĝi estas."

"Samspecaj aĵoj ariĝas, samspecaj homoj grupiĝas."

406. Sovaĝa kaj Hejma Azenoj

Vidante, ke hejma azeno kuŝas en loko plena je sunlumo, sovaĝa azeno aliris kaj laŭdis lin pri lia forta korpo kaj ĝuado de bongustaĵoj. Poste, vidante , ke la hejma azeno portas pezan ŝarĝon kaj la azenisto pelas lin per vipo de malantaŭe, la sovaĝa azeno diris, "Nun mi ne plu sentas, ke vi estas feliĉa. Mi povas vidi, ke vi ne povus akiri tiel iom da ĝuado sen elteni tian suferplenan laboron."

"Oni ne devas envii la interesojn, kiuj estas akiritaj post peza pago."

407. Lupo kaj Azeno

Iu lupo estis elektita kiel ĉefo de lupoj. Por preventi interbatadon pro manĝaĵoj, li faris leĝon, postulantan, ke oni kolektu manĝaĵojn akiritajn de ĉiuj kaj distribuos ilin egalkvante. Azeno aliris, kaj svingante malrapide siajn kolharojn, diris, "Eĉ el la cerbo de lupo naskiĝas bona ideo. Kial vi ne dividas vian manĝaĵon akiritan de vi hieraŭ?"

La lupo estis travidita de la azeno kaj aboliciis la leĝon.

"Iuj, kiuj starigas justajn leĝojn, ofte ne observas tiujn leĝojn per si mem."

408. Azeno kaj Mulo

Iutage, azenisto kondukis azenon kaj mulon kun ŝarĝoj sur la vojo. La azeno tre koleris, ke ili ambaŭ portas la sampezan ŝarĝon, dum la mulo konsideris, ke li devas manĝi duoblan fojnon. Post nelonge, vidinte, ke la azeno iom ne facile iras, la azenisto deprenis parton de varoj kaj metis ĝin sur la dorson de la mulo. Post kelka tempo, vidinte, ke la azeno troviĝas en malfacila irado, la azenisto deprenis alian parton, kaj metis la tuton de varoj portita de la azenon sur la dorson de la mulo. Tiam, tiu turnis sian kapon kaj diris al la azeno, "Hej, amiko, vi nun ankoraŭ koleras pri mia duobla manĝajo?"

"Ne marĉandu kun aliaj. Ĉiuj havas siajn proprajn laborojn kaj repagojn."

409. Azeno, Korvo kaj Lupo

Iutage, azeno kun dorsa vundo sin paŝtis sur la paŝtejo. La korvo flugis al lia dorso kaj bekis lian vundon, tiel ke li eksaltis kaj laŭte kriis pro doloro. Starante malproksime, la azenisto, indiferenta al tio, ne retenis sian ridon. Tiam lupo preteriris tien. Vidinte tion, li parolis al si, "Ve al mi! Se nur mi ĵetas ekrigardon al azeno, oni forpelas min, dum, kiam la korvo flugas sur lian dorson, oni ankoraŭ ridas."

"Oni ĉiumomente singardas kontraŭ tiuj malbonfarantoj."

410. Azenoj Petis al Zeŭso

Iufoje, pro tio, ke ili ne povis elteni longtempan pezan laboron, azenoj sendis reprezentanton al Zeŭso por peti de tiu, ke tiu malpliigus iliajn suferojn. Zeŭso sciis, ke tio ne povas esti ŝanĝebla, kaj li diris, ke, kiam ilia pisaĵo fluos kiel rivero, tiuj suferoj seniĝos. La azenoj pensis, ke li ne ŝercas. Tial nun, se nur unu azeno pisas, aliaj azenoj ankaŭ pisas ĉirkaŭ ĝi.

"La naturo denaska estas ne ŝanĝebla."

411. Malsana Azeno kaj Lupo

Iutage, la azeno kuŝis en hejmo pro malsano. La lupo faris viziton al li. Palpante lian korpon, li demandis, iu parto doloras al li. La azeno respondis, "Ĉiuj partoj, kiujn vi palpas, doloras al mi."

"Tiuj kun malbona intenco zorgas pri vi supraĵe, sed fakte ili volas fari difekton al vi."

412. Azeno kaj Kiango

Iutage, la azeno, kun peza ŝarĝo sur la dorso, aspektis tre lace. Vidinte tion, la kiango riproĉis lin pro lia volontemo al tiranado, dirante, "Jen vidu, mi vivas libere kaj senĝene. Kaj mi ankoraŭ povas pastiĝi sur la monto. Kiel feliĉa! Dum vi vivas mizeran kaj senliberan vivon, ne nur tre lace, sed ankaŭ ofte ricevas maltraktadon kaj vipbatojn de la mastro."

Tiam venis leono. Vidante, ke la azeno estas kun sia mastro, la leono sin ĵetis al la sola kiango kaj lin formanĝis.

"Libereco ja estas valora, sed kelkfoje igas vivon sengarantia."

413. Aroganta Lupo

Lupo vagadis ĉe la piedo de la monto. La lasta lumo de la subiranta suno tre longigis lian ombron. Vidante sian propran ombron, li fiere diris al si, "Mi havas la korpon tiel grandan je proksimume unu akreo da tero, kial mi timas leonon? Ĉu mi ne meritas la titolon reĝo de bestoj?"

Ĝuste kiam li dronis en la revo, leono forte sin ĵetis al li kaj mordis lin preskaŭ ĝis morto. Tiam li tre pentis, kaj laŭte kriis, "Kiel malfeliĉa mi estas Aroganteco ruinigis min."

"Tiuj, kiuj blinde sin montras arogantaj, manĝos la malbonan frukton."

414. Cervo, Lupo kaj Ŝafo

La cervo iris al la ŝafo por pruntepreni litron da tritiko, kaj diris, ke la lupo povas esti lia garantiulo. Konsiderante, ke li intence trompas ŝin, la ŝafo diris, "La lupo ofte rabas tion, kion li volas, kaj vi kuras pli rapide ol mi. Kiam vi devos fari repagon, kiel mi povus trovi vin ambaŭ?"

"Ne kredu tiujn nefidindajn. Nu pruntedonu monon al tiuj, kiuj tute ne intencas repagi."

415. Ŝafisto kaj Lupidoj

La ŝafisto trovis kelke da lupidoj kaj zorgeme flegis ilin, pensante, ke, kiam ili plenkreskiĝos, ili ne nur protektos lian gregon da ŝafoj, sed ankaŭ rabos alies ŝafojn por li. Tamen li ne atendis, ke, kiam tiuj lupidoj plenkreskis, ili unue mordmortigis liajn proprajn ŝafojn. Li lamentis, "Ve al mi! Ĉiuj lupoj devas esti mortigitaj. Kial mi ankoraŭ manĝigis tiujn lupidojn?"

"Se oni savas kaj helpas malbonfarantojn, tio sendube signifas, ke ili helpas al ili fari pli da malbonoj. Kaj tiuj, kiuj la unuaj trafas la katastrofon, estas helpantoj mem."

416. Ŝafisto kaj Lupo

Levpreninte ĵus naskitan lupidon, la ŝafisto alportis ĝin al hejmo kaj bredis ĝin kun la hundo. Kiam la lupidoj plenkreskiĝis, se lupo venis por rabi ŝafon, ĝi ĉasis la rabanton kune kun la hundo. Iufoje, la hundo ne kuratingis la lupon kaj hejmenrevenis, dum la lupido daŭrigis sian ĉasadon. Post kiam ĝi kuratingis, ĝi ĝuis ŝafaĵon kun la ĉasata lupo. De tiam, eĉ se neniu lupo venis por kapti ŝafon, ankaŭ ĝi ŝtele mordmortigis ŝafon kaj manĝis ĝin kune kun la hundo. Poste, la ŝafisto eltrovis ĝian konduton kaj mortpendigis ĝin sur la arbo.

"Malbona naturo estas malfacile ŝanĝebla."

417. Ŝafisto kaj Lupido

Trovinte lupidon, la ŝafisto portis ĝin hejmen por bredi. Kiam ĝi plenkreskiĝis, la ŝafisto instigis ĝin ŝteli ŝafojn de najbaroj. La jam malsovaĝigita lupo diris, "Se vi volas min alkutimiĝi al ŝtelado, do vi unue bone gardu viajn ŝafojn, ne perdu ilin."

"Se oni instigas aliajn fari malbonon, ili estos la unuaj suferantaj katastrofon."

418. Kiango kaj Lupo

Iutage, la kiango estis pikita de dorno je la piedo, kaj li lamis kun granda doloro. Vidinte la vunditan kiangon, la lupo volis formanĝi la facile akireblan predon. La kiango petis, "Helpu al mi eltiri la dornon el la piedo kaj neniigi mian suferon, por ke mi sendolora lasu vin formanĝi min."

La lupo eltiris la dornon per dentoj, tiel ke la kiango ne plu sentis doloron. Tuj lia forto revenis al la piedo kaj li mortigis la lupon per piedbato. Kaj li fuĝis alien kaj savis sian propran vivon.

"Fari bonon al la malamiko ne havigas profiton, sed kaŭzas malfeliĉon."

419. Ŝafido kaj Lupo

Ĉasate de lupo, ŝafido fuĝis en templon por sin kaŝi. La lupo laŭte kriis al li, "Se bonzoj kaptos vin, ili mortigos vin por fari oferon al la dioj."

La ŝafido respondis, "Esti oferata al la dioj en la templo estas multe pli bone ol formanĝita de vi."

"Kian ajn danĝeron oni renkontas, estos pli bone ol morti en la manoj de malbonuloj"

420. Lupo-kuracisto

Kiam azeno paŝtiĝis sur la paŝtejo, vidinte lupon alkuri, li ŝajnigis sin lama. Alirinte, la lupo demandis al li, kio okazis al lia piedo. Tiu respondis, ke, kiam li transpasis la heĝon, li surtretis la dornon kaj lia piedo vundiĝis, kaj ke la lupo unue eltiru la dornon kaj poste formanĝos lin por eviti vundon de lia gorĝo. La lupo pensis tion vera. Li levis la piedon de la azeno kaj atenteme ekzamenis lian hufon serioze. Tiam la azeno celis sian piedon al lia buŝo kaj faris fortan piedbaton, tiel ke la dentoj de la lupo estas forigitaj de lia piedbato.La lupo diris kun granda sufero, "Ve al mi vere! Mia patro instruis al mi esti buĉisto, kial mi fariĝis kuracisto?"

"Tiuj, kiuj ne obeemas al sia sorto, ofte trafas malfeliĉon."

421. Batalo inter Lupoj kaj Hundoj

Iufoje, lupoj deklaris batalon al hundoj. Unu greka hundo, elektita kiel generalo, longe ne akceptis la batalon. La lupoj senĉese minacadis ilin. La greka hundo diris: "Ĉu vi scias, kial mi hezitas? Antaŭ batalo la planado estas tre grava. La specoj kaj harkoloroj de lupoj preskaŭ samas, sed ni havas malsamajn specojn, malsamajn trajtojn, kaj des pli diversajn malsamajn harkolorojn: nigra, ruĝa, banka kaj griza. Kiel mi povus akcepti la batalon, gvidante tiujn miksigitajn hundojn?"

"Nur se oni unuiĝas kaj agas unuanime, oni povas venki la malamikon."

422. Lupoj, Ŝafaro kaj Virŝafo

Lupoj sendis misiulon al ŝafaro, dirante, ke, se ŝafaro kaptos kaj mortigos la hundon, kiu protektas ilin, ili paciĝos kun tiuj eterne. Tiuj stultaj ŝafoj faris promeson al la lupo. Tiam maljuna virŝafo diris: "Kiel igi nin kredi vin kaj vivi kun vi? Sub protekto de la hundo, vi ankoraŭ ĝenas nin, tiel ke ni ne povas manĝi pace."

"Oni devas ne kredi je la falsa ĵuro de malbonuloj nek rezigni pri la garantio de sia sekureco."

423. Aŭguristo

Aŭguristo faris sortdivenadon por gajni monon en bazaro. Subite iu alkuris kaj diris al li, ke liaj ĉiuj havaĵoj estas forŝtelitaj tra perforte malfermita pordo. Li ege surpriziĝis, kaj saltis pro kolero. Kun veado li rapidis al la hejmo por ekzameni la okazaĵon. Apudrigardanto diris: "He, amiko, ĉu vi ne aerstas, ke vi antaŭvidas alies feliĉon kaj malfeliĉon? Kial vi eĉ ne antaŭvidis viajn proprajn aferojn?"

"La rakonto temas pri tiuj, kiuj fanfaronas pri antaŭvido pri la estonteco, sed ne povas antaŭvidi siajn proprajn aferojn."

424. Abeloj kaj Paŝtisto

Trovinte mielon en arbotruo, paŝtisto volis ĝin forŝteli. Tiam, abeloj reflugantaj el diversaj direktoj ĉirkaŭis lin kaj pretis piki lin per venenaj pikiloj. Li tuj diris: "Mi iru, mi iru. Mi volas neniom da mielo, se vi ne pikos min."

"Oni ne devas alproprigi alies riĉaĵon, alie tio kaŭzas damaĝon al ili mem."

425. Abelisto

Iu eniris la domon de abelisto. Vidinte, ke la mastro malĉeestas, li forŝtelis mielon kaj mielan polenon. Kiam la abelisto hejmenrevenis, li trovis la abelujon malplena kaj serĉis tion, kio perdiĝis, ĉe la abelujo. Tiam lin vidis tiuj abeloj, kiuj revenis post kolektado de poleno, kaj ĉirkaŭatakis lin per pikiloj. Li amare diris al ili, "Aĥ, vi aĉuloj! Vi ne punas la ŝteliston de mielo, sed energie pikas min, kiu amzorgas pri vi."

"Stultaj kaj sensciaj homoj ne singardas kontraŭ aĉuloj, sed kontraŭ amikoj. Ili prenas amkojn kiel malamikojn."

426. Pastroj

Pastroj havis azenon. Ili ofte lasis ĝin porti iliajn pakaĵojn por vagi ĉien. Iutage, ĝi mortis pro troa laceco. La pastroj demetis ĝian felon kaj faris tamburon per la felo. Ili batis la tamburon por peti almozon. La aliaj pastroj renkontis ilin kaj demandis, kie estas la azeno. Tiuj respondis, "Ĝi mortis. Sed nun ĝi suferas pli severan batadon. Se ĝi vivus, ĝi neniel eltenus tion."

"Eĉ se kelkaj sklavoj liberiĝas de regado, ili ne povas ŝanĝi sian devenon."

427. Junuloj kaj Buĉisto

Du junuloj iris al butiko por aĉeti viandon. Kiam la buĉisto turnis sin por okupiĝi pri aliaj aferoj, unu el ili ŝtelis pecon da viando kaj kaŝis ĝin en la sino de la alia. Kiam la buĉisto returnis sin kaj serĉis la viandon ĉie, li riproĉis ilin. Tiu, kiu ŝtelis viandon, ĵuris, ke li ne prenis ĝin, kaj tiu, kiu kaŝis ĝin en la sino, ankaŭ ĵuris, ke li ne ŝtelis ĝin. La buĉisto travidis ilian ruzaĵon, dirante: "Eĉ se vi povas trompi min, sed vi ne povas trompi Dion."

"La falsa ĵuro de trompado ĉiam estas malkovrota."

428. Juna Diboĉulo kaj Hirundo

Juna diboĉulo tradandas ĉion, lasitan de siaj prapatroj, ĝis la lasta palto. Iutage li vidas, ke hirundo reflugas pli frue ol kutime, kaj pensas, ke alvenis la printempo kaj ne plu necesas la palto. Sekve li ĝin vendas. Ne longe post tio la norda vento surprize alŝoviĝas, tiom frosta, ke li devas ĉien kuri por sin ŝirmi kontraŭ la malvarmo. Ĉi-okaze li vidas la hirundon, jam mortintan sur la tero, de la frosto, kaj diras al ĝi: “Hej, amiko, vi pereigis nin ambaŭ.”

“Tio estas tre danĝera, ke oni agas ne laŭ la natura leĝo.”

429. Viandmanĝinta Knabo

Paŝtistoj faris oferadon surkampe. Ili kuiris kapron kaj invitis najbarojn al kunmanĝado. Iu malriĉa virino alvenis kun knabo. Ĝuste kiam oni ĝojis en manĝado, tiu sentis ventrodoloron pro manĝado de troa viando. Li diris kun sufero: "Panjo, mi volas elvomi viandon."

Lia patrino diris: "Infano, tio ne estas via, kion vi manĝis."

"Kelkaj laŭvole prenas alies aĵojn aŭ ŝuldas al la aliaj, sed kiam ili estas postulataj repagi, ili sentas grandan suferon."

430. Infano kaj Korvo

Iutage, virino petis sort-divenadon por sia infano, kiu ne povis paroli. La sortdivenisto prognozis, ke la infano estos mortigita de korvo. Pro timego, ŝi faris grandan keston kaj metis sian infanon en ĝin por protekti. Ŝi regule malfermis la keston kaj donis manĝaĵon kaj akvon al ĝi. Iufoje, kiam ŝi malfermis la keston por doni akvon al ĝi, tiu petoleme elŝovis sian kapon. Hazarde la bekforma klapo frapis ĝian kapon aj mortigis ĝin.

"Oni ne povas eviti la katastrofon, kiu neeviteble okazas. Tio, kion oni devas fari, estas nur fortigi la kapablon kontraŭ katastrofo."

431. Knabo kaj Leono sur la Pentraĵo

Timema maljunulo havis solfilon, kiu estis brava kaj ŝatis ĉasi denaske. Iufoje, la maljunulo sonĝis, ke leono terure mordmortigis lian filon. Li treege timis, ke la sonĝo fariĝos realo. Do, li konstruis belan domon pendantan en aero kaj ŝlosis sian filon en ĝin por protekti lin. Por plaĉigi sian filon, li pentris diversajn bestojn, inkluzive leono, sur la muro. Sed, ju pli la filo rigardis, des pli li fariĝis ĉagrenita. Iufoje, starante ĉe la pentraĵo de leono, li diris, "Hej, vi abomeninda besto, pro vi kaj la absurda sonĝo de mia patro, mi enfermiĝas en la ĉambro simila al malliberejo."

Dirante, li eksvingis sian pugnon al la muro, ŝajne por batmortigi a leonon. Li ne atendis, ke dorno penetris en lian ungon. Li ne eltenis la doloron, kaj fine li baldaŭ mortis pro febro kaŭzita de inflamo. La leono sur la pentraĵo eĉ mortigis la knabon. La zorgema aranĝo de la patro malutilis al la knabo.

"Oni devas kuraĝe alfronti malfacilon, sed ne eviti ĝin per ruzo."

432. Homo kaj Akrido

Kaptante lokustojn, malriĉulo kaptis akridon, kiu kriis sonore. Kiam li volis mortigi ĝin, tiu diris, "Kial vi volas mortigi min senkaŭze? Mi nek damaĝas grenplantojn nek difektas la arbaron. Mi eligas belsonan voĉon por plezurigi homojn. Eble mia voĉo iome bruas. Krom tio, mi ne estas kritikebla."

Aŭdinte tion, li forlasis ĝin.

"La prava argumento povas konvinki homojn."

433. Pulo kaj Sportisto

Iufoje pulo saltis sur la piedon de kuranta sportisto kaj senĉese mordadis lin. Li koleriĝis kaj pretis pinĉi ĝin per fingroj. Tamen, laŭ sia denaska kapablo, ĝi tuj forfuĝis, tiel ke ĝi savis sian viveton. Li vee diris, "Oh,Heraklo! Se vi tiel helpis min trakti la etan pulon, kiel vi povus helpi min venki la potencan rivalon?"

"Ne petu dion pro negravaj aferoj, sed pro la malfacilegaj."

434. Muloj kaj Rabistoj

Du muloj faris longan vojaĝon, unu kun sakoj plenaj je riĉaĵoj kaj la alia kun sakoj plenaj je greno. Tiu portanta riĉaĵojn, kun alte levita kapo, senĉese skuis la kolsonorilon por eligi klaran sonon. Ĝi fiere iris, kvazaŭ sciante pri la valoro de la portataĵoj. Dum la alia sekvis ĝin per kvietaj kaj trankvilaj paŝoj. Subite bando da rabistoj alkuris el kaŝejo por rabi. En luktado, rabisto pikvundis per spado la mulon, kiu surportis riĉaĵojn, kaj ili forrabis ĉiujn riĉaĵojn, dum la mulo surportanta grenon tute ne vekis la atenton de rabistoj. La vundito ploris pri sia malfeliĉo, kaj alia diris, "Mi tre ĝojas, ke tiuj rabistoj ne donis grandan atenton al mi. Mi havas nek perdon nek vundon."

"Ne indas fanfaroni pri riĉaĵoj, sed priatentu la katastrofon eble kaŭzotan de ili."

435. Du Soldatoj kaj Rabisto

Du soldatoj vojiris. Dumvoje ili estis baritaj de rabisto. Unu el ili tuj fuĝis flanken, kaj la alia brave iris renkonte al la rabisto, luktis kontraŭ li kaj mortigis lin. Tiam la timema soldato alkuris. Elingiginte la spadon kaj flankenĵetis sian surtuton, li diris laŭte: "Lasu min batali kontraŭ li. Mi volas komprenigi lin, kiujn li rabis."

Tiam la brava soldato diris: "Mi volus, ke vi helpu min antaŭ momento, eĉ se vi nur diru kelkajn vortojn. Ĉar mi kredas, ke tiuj vortoj vere kuraĝigus min lukti kontraŭ la malamiko. Sed nun bonvole eningigu vian spadon kaj regu vian senutilan langon. Vi nur povas trompi tiujn, kiuj ne scias pri vi. Mi propraokule vidis la rapidecon de via fuĝo kaj kredas, ke via braveco ne estas fidinda."

"Estas kelkaj, kiuj provas ornami sin kiel heroojn, proksime al la sukceso aŭ post la sukceso, dum la procezo de sukceso, ili tamen apudrigardas sen doni helpon."

436. Ŝuflikisto konvertiĝis al kuracisto

Pro malesperiga malriĉeco, ŝuflikisto, kiu ne plu sin vivtenis per sia metio, iris al alia urbo por praktiki kuracadon, ĉar tie neniu konis lin. Li vendis falsajn medikamentojn, fanfaronante, ke ĝi povas kuraci ĉiujn malsanojn, kaj pro tio li gajnis konfidon kaj bonan reputacion.

Iufoje li mem falis en gravan malsanon. Lia urbesta moŝto, kiu volis provi lian kuracarton, alportis glason da akvo, mensogante, ke la akvo estas miksaĵo de lia panaceo kaj veneno, kaj ordonis al li ĝin eltrinki, promesante al li sumon da mono pro tio.

La ĉarlantano bone sciis, ke lia falsa medikanmento ne havas efikon forigi venenon, kaj timis, ke li mortos post eltrinkado de la miksaĵo. Li do konfesis, ke li tute ne havas medicinajn sciojn kaj vendas falsajn medikamentojn nur per fanfaronado, kaj ke li famiĝas pro onia blinda laŭdado. La moŝto do okazigis la kunvenon de urbanoj kaj admonis al ĉiuj ĉeestantoj, "Vi ĉiuj estas tiel ekstreme malsaĝaj, ke vi eĉ konfidas sen ajna dubo vian kapon al tiu sentaŭgulo. En alia urbo oni eĉ ne volas lin fari ŝuojn por si mem."

"Ne fidu facilanime tiujn ĉarlantanojn."

437. Du gefratoj

Patro havis unu filon kaj unu filinon konatajn pro iliaj belaspekto kaj malbeleco respektive. Iutage, ili ambaŭ hazarde vidis sian aspekton en spegulo. La frato laŭdis sian belecon, dum la fratino tre koleris kaj malfacile eltenis lian memlaŭdon, opiniante, ke lia memlaŭdo estas moko pri ŝi. Por venĝi al li, ŝi surgenuiĝis antaŭ la patro kaj plendis, ke li, kiel knabo, prenas la belecon, kiu apartenas al knabinoj. La patro tuj ĉirkaŭprenis ilin ambaŭ kaj donis al ili kisojn kaj karesojn, dirante, "Mi volas, ke vi ambaŭ ĉiutage rigardu vin en spegulo. Mia filo, ne malpurigu vian belecon per fiago. Mia filino, vi povu ripari vian malbelecon per viaj bonvirtoj."

"La kombinado de ekstera beleco kaj interna bonvirto vere beligas homojn."

438. Korvo kaj Ŝafo

Fia korvo staris sur la dorso de ŝafo. Tiu ne tre volonte marŝis kun ĝi sur la dorso dum longa tempo, kaj poste diris al ĝi, "Se vi traktas hundon tiameniere, tiu jam dankas vin per akraj dentoj."

Aŭdinte tion, la korvo respondis, "Mi malestimas la malfortan kaj obeas al la forta. Mi scias, kiun mi povas ofendi kaj kiun mi devas flati, tiel mi plilongigos mian vivon ĝis maljuniĝo."

"Tiuj fihomoj, kiuj nur pensas pri siaj propraj interesoj, ĉiam brutalas la malfortan kaj timas la fortan."

439. Fanfaronanta Hirundo kaj Korvo

Hirundo diras al korvo: "Mi estas bela knabino en Ateno, princino kaj filino de Atena reĝo."

Ŝi aldonas, ke ŝi estas seksatencita de Tereus kaj ŝia lango estas fortranĉita de li. La korvo diras: "Kun la lango fortranĉita, vi ankoraŭ parolas tre flue kaj senĉese. Se vi ankoraŭ havus langon, oni ne scias, kiom vi fanfaronus."

"Tiuj fanfaronantoj ĉiam malkaŝas sin en siaj mensogoj."

440. Kolombo kaj Korvo

Kolombo, kiu estas bredita en komforta kesto, fanfaronas ĉie, ke ŝi naskis multe da idoj. Aŭdinte tion, la korvo diras, "He, amiko, ne fieru. Ju pli multe vi naskis, des pli multe vi devas zorgi pri iliaj vivoj."

"Pli da infanoj, pli da zorgoj."


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo