La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABLOJ DE EZOPO

Aŭtoro: Ezopo

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

FABLOJ: 351 – 400

351. Pulo kaj Homo

Iutage, malgranda pulo saltadis supren malsupren sur la korpo de homo kaj senĉese mordetis lin, kaŭzante al li malagrablecon. Li tuj kaptis la pulon kaj demandis, "Kiu vi estas? Kial vi faris mordetojn al mia korpo kaj igas min juki?"

Ĝi respondis, "Bonvole pardonu min. Neniel pinĉmortigu min! Ni vivas tiamaniere. Kvankam ni senĉese ĝenas homojn, ni ne faras pli grandajn malbonojn."

Tiu homo ridete diris, "La krimo, granda aŭ malgranda, kiu damaĝas aliajn, ne estas pardonebla. Tial mi devas pinĉmortigi vin."

"Oni devas puni la malbonulojn, ĉu grandajn aŭ malgrandajn."

352. Du Sterkoskaraboj

Sur insuleto paŝtiĝis bovo, kaj du sterkoskaraboj vivis de ĝia fekaĵo. Kiam alproksimiĝis vintro, unu sterkoskarabo diris al la alia, ke ĝi volas flugi al la kontinento por pasigi la vintron kaj tiu restos sola sur la insuleto, tiel ke la manĝaĵo estos sufiĉa por plenigi ĝian ventron. Ĝi ankaŭ aldonis, ke se ĝi trovos abunde da manĝaĵo, ĝi alportos iom revene. Do, ĝi flugis al la kontinento kaj trovis multe da fekaĵo, ankoraŭ malseka. Ĝi restigis sin tie por pasigi la vintron. Tre baldaŭ la vintro forpasis kaj ĝi reflugis al la insuleto. Vidante, ke ĝi aspektas oleece kaj grase fortike, la alia sterkoskarabo riproĉis al ĝi, ke tiu ne plenumis sian promeson nek alportis ion ajn. Tiu respondis, "Ne riproĉu min, sed tiean naturan kondiĉon, ĉar oni nur manĝas tie kaj ne povas forporti iom."

"Tiuj amikoj, kiuj ne plenumas siajn vortojn, ne estas fidindaj."

353. Kastoro

Kastoro estas kvarpieda besto, kiu vivas en akvo. Laŭdire, ĝia seksa parto povas esti uzita kiel kuracilo. Tial, kiam oni vidas ĝin, ili ĉasas kaj volas kapti ĝin por fortranĉi ĝian seksan parton. Sciiĝinte pri la kialo esti ĉasita, ĝi penas savi sian vivon per la forto de piedoj por protekti sian korpon. Ĉiufoje, kiam ĝi estas tuj kaptota, ĝi deŝiras sian seksan parton kaj elĵetas ĝin, tiel ke ĝi povas savi sian vivon.

"Saĝuloj preferas elĵeti siajn riĉaĵojn por protekti sian vivon."

354. Muŝo

Kiam muŝo falis en la poton kun vianda supo kaj estis drononta, ĝi diris al si mem, "Mi jam satmanĝis, sattrinkis kaj min banis, tial mi ne bedaŭras eĉ se mi tuj mortos."

"Oni facile eltenas sendoloran morton."

355. Formikoj

Antaŭ tre tre longe, formikoj estis homoj. Ili havis kampojn por plugi kaj kreskigi. Tamen ili ne kontentiĝis pri tio, kion ili akiris tra sia laborado, sed enviis pri alies aĵoj kaj ofte ŝtelis fruktojn de najbaroj. Zeŭso koleriĝis pri ilia avideco kaj faris ilin bestetoj, kiujn oni nomas formikoj nun. Kvankam ili aliformiĝis, ilia naturo samis kiel antaŭe. Ĝis nun, ili ankoraŭ ir-reiras sur alies kampoj por kolekti tritikojn kaj hordeojn kaj deponi ilin en sian neston.

"Tiuj, kiuj havas malican naturon, ne ŝanĝas sian mallbonan kutimon, eĉ se ili estas punataj plej severe."

356. Cikado kaj Vulpo

Cikado ĉirpas sur la pinto de arbego. Vulpo volas manĝi ĝin kaj elpensas ruzon. Starante sub la arbo, li jen laŭdas ĝin pri ties bela kantado, jen zorgeme aprecas ĝian kantadon, envie rigardante ĝin. Kaj li persvadas al la cikado malsupreniri, tiel ke li povas koni kia besto povas eligi tiel belan kantadon. La cikado travidas ruzon. Ĝi deŝiras folion kaj ĵetas ĝin malsupren. Prenante ĝin kiel la cikadon, li forte sin ĵetas kaj kaptas ĝin. La cikado diras, "Hej, malbonulo, se vi pensas, ke mi malsuprenflugos, vi estas multe erara. Ekde Kiam mi trovis cikadajn flugilojn en la fekaĵo de vulpo, mi estas tre singardema kontraŭ vulpoj."

"Saĝuloj lernas lecionojn el la katastrofoj de najbaroj."

357. Cikado kaj Formikoj

Vintre formikoj okupiĝas pri sekigado de malsekaj grengrajnoj. La malsata cikado alkuras por peti manĝaĵon de ili. La formiko demandas al li, "Kial vi ne kolektis manĝaĵojn en somero?"

La cikado respondas, "Tiam mi ne havis tempon, ĉar mi okupiĝis pri kantado de belaj kantoj."

La formiko diras, ridetante, "Se vi volas kantadi en somero, do vi dancu en vintro."

"Oni ne devas perdi tempon por labori, tiel ke oni havas sufiĉe da vestaĵoj kaj manĝaĵoj. Se oni ĉiam sin amuzas, oni devas suferi malsaton."

358. Bivoludanto

La homo, kiu ne lertis ludi bivon, ofte bivoludante kantis en la ĉambro kun bona sonefiko. Li fieraĉis pri la eĥo en la ĉambro, konsiderante, ke lia voĉo estas tre bona, kaj ke li povas ascendi la scenejon por ludi. Tamen, kiam li ascendis la scenejon, li kantis malbone kaj spektantoj ĵetis ŝtonojn por forpeli lin de sur la scenejo.

"Kelkaj oratoroj, kiuj ŝajnas imponaj kaj elokventaj en la lernejo, sed kiam temas pri ŝtataj aferoj, ili fariĝas senvaloruloj."

359. La Birdo, Kiu Serĉas Manĝaĵon

Birdo serĉas manĝaĵon sur arbo en la arbaro. Pro palatplaĉa acid-dolĉa gusto de la fruktoj, ĝi ne volas foriri. Birdkaptisto vidas, ke la birdo ŝatas ĉi tiun lokon, kaj kaptas ĝin viva per glustango. Ĉe morto, ĝi diras, "Mi estas malfeliĉa. Por ĝui portempan ĝojon, mi perdas mian vivon."

"La fablo temas pri tiuj, kiuj perdas sian vivon por dummomenta ĝojo."

360. Ŝtelistoj kaj Koko

Post kiam ŝtelistoj sekrete eniris en la domon, ili ŝtelis nenion, sed trovis nur unu kokon kaj forkaptis ĝin. Kiam ili volis mortigi ĝin, ĝi petis al ili forlasi sin, kaj diris, ke ĝi estas utila al homoj pro tio, ke ĝi vekas homojn je tagiĝo por labori. Ili respondis, "Nur pro tio, ni devas mortigi vin. Vi vekas homojn, tiel ke ili malhelpas nian laboron."

"La aferoj utilaj al bonaj homoj estas malutilaj al malbonuloj."

361. Ranoj en Lageto

Du ranoj loĝis en lageto. Somere kiam la lageto sekiĝis, ili devis forlasi tien kaj serĉi loĝejon por si. Kiam ili venis al profunda puto, unu el ili senpripense diris al la alia, "Hej, amiko, kiel bona estas la putakvo ĉi tie! Ni loĝu en la puton!"

La alia respondis, "Se la akvo ĉi tie ankaŭ sekiĝos, kiel ni povos surgrimpi?"

"Oni devas pensi tri fojojn antaŭ ol fari ion, sed ne agi senpripense."

362. Kato kaj Koko

Kato kaptis kokon kaj elpensis la pretekston por manĝi lin. Li akuzis, ke li kokerikas noktmeze, tiel ke oni ne povas endormiĝi kaj ĉiuj homoj abomenas lin. La koko sin senkulpigis, ke li kokerikas por la bono de homoj, tiel ke la homoj povas ellitiĝi ĝustatempe. La kato respondis, "Kvankam via parolo ŝajnas racia, sed mi ne povas ne havi mian vespermanĝon."

Do, li simple formanĝis la kokon.

"Malbonuloj ĉiam trovas pretekstojn por fari malbonojn."

363. Pavo kaj Gruo

Pavo malestimasĝruon pro brileco de ties plumaro. Etendante siajn belajn plumojn, ŝi moke diris, "Mi surhavas brilan kaj buntan veston, dum via plumaro estas malhele malbela."

La gruo diris, "Sed mi povas ŝvebi en aero kaj kantas sur la stelbrila ĉielo, dum vi nur povas paŝi tien kaj ĉi tien sur la tero, kiel kokoj kaj aliaj kortbestoj."

"Tiuj, kiuj havas altan celon, kvankam en simplaj vestoj, estas multe superaj al tiuj, kiuj sin tenas vulgaraj kaj trivialaj, kvankam en ornamoj de oro kaj arĝento."

364. Pavo kaj Monedo

Birdoj kolektiĝis por interkonsiliĝi pri elektado de la reĝo. La pavo konsideris, ke ĝi devas elektiĝi kiel reĝo pro siaj beleco kaj ĉarmeco. Kiam la birdoj elektis unuanime ĝin kiel reĝon, la monedo diris, "Se vi fariĝus la reĝo, kiam agloj atakas nin, ĉu vi povus protekti nin?"

"Oni ne devas mezuri personon laŭ ties aspekto, sed laŭ ties kapablo kaj saĝo."

365. Leono, Rato kaj Vulpo

La varmega vetero pelas la laciĝan leonon en la kavernon, kie li dormas profunde. Rato, trakurante liajn kolharojn kaj orelojn, vekas lin el la sonĝo. Pro kolerego li leviĝas, skuante sian korpon, kaj priserĉas la raton. Vidinte tion, vulpo diras, "Kiel impona leono, vi ankaŭ estas timigita eĉ de rato."

La leono diras, "Mi ne timas raton, sed mi nur malamas lian senskrupulecon kaj senĝentilecon."

"Kelkfoje malgranda libereco estas granda ofendo."

366. Leono kaj Aglo

Aglo, haltinte flugadon, invitas leonon al alianciĝo por reciprokaj interesoj. Tiu respondas, "Mi ne oponas, sed vi devas doni pardonon al mi, ke vi trovu garantianton, kiu povas certigi vian fidindecon. Ĉu mi povas fideme amikiĝi kun tiu, kiu povas forflugi kontraŭ interkonsento en ĉiu momento?"

"Kiam oni amikiĝas kun aliaj, oni devas fari seriozan konsideron."

367. Leona Reĝo

Leono fariĝis reĝo. Li estis bonkora kaj milda, pacema kaj justa kiel homoj. Sub lia regado, plenumiĝis punado al malbonaj virtoj kaj disvolvado de bonvirtoj, juĝado pri konfliktoj inter bestoj, tiel ke ĉiuj bestoj povis vivi en harmonio. Timida leporo diris, "Mi preĝas pri tiaj tagoj. Tiam la malfortaj ne plu timas vundigon de la fortaj."

"En justaj landoj, ĉiuj aferoj povas esti egale traktataj, tiel ke la malfortaj vivas en paco."

368. Leono kaj Leporo

Trovinte, ke leporo dormas, leono volis formanĝi lin profitante la ŝancon. Tiam li vidis cervon aliri, kaj li forlasis la leporon kaj ĉasis la cervon. Aŭdante bruon, la leporo salte leviĝis kaj forkuris. Plenforte la leono ĉasis post la cervo, sed malsukcesis. Pro tio, li revenis por serĉi la leporon, kaj trovis, ke la leporo jam fuĝis. Li parolis al si, "Ve al mi! Mi forĵetis la manĝaĵon en la mano por ĉasi pli grandan esperon pro avideco."

"Iuj, kiuj ne kontentiĝas pri malgranda profito en la mano, ĉasas pli grandan esperon. Rezulte, ili ne nur perdas la malgrandan profiton en la mano, sed ankaŭ sukcesas ĉasi nenian grandan esperon, tiel ke ili restas kun malplenaj manoj."

369. Leono, Prometeo kaj Elefanto

Leono ofte plendadis kontraŭ Prometeo. Kvankam tiu lasta kreis lin fortika kaj impona, ekipis ĝin per akraj dentegoj kiel armiloj, almuntis al ĝiaj piedoj fortajn ungojn kaj faris lin pli forta ol aliaj bestoj, li tamen diris, "Mi tamen timas la kokon."

Prometeo diris, "Kial vi senkaŭze riproĉas min? La avantaĝojn, kiujn mi kapablas krei, vi jam posedas. Vi tamen havas malfortan karakteron."

La leono lamentis senĉese, riproĉante sin mem pri sia malforteco, kaj volis mortigi sin. Ĝuste tiam, ĝi renkontis elefanton. Post salutado ili ekbabilis. Vidante la elefanton senĉese svingi siajn orelojn, li demandis, "Kio okazas al vi?Kial vi senĉese svingas viajn orelojn sen momenta interrompo?"

Tiu respondis, "Ĉu vi vidas tiujn zumantajn moskitojn? Se ili sin enŝovas en miajn orelojn, mi estos perdita."

Aŭdinte tion, la leono tute kompreniĝis: "Do, kial mi devas serĉi morton? La koko estas multe pli granda ol moskitoj, kaj mi pli feliĉa ol la elefanto."

370. Leono kaj Apro

Somere pro ardanata soifo, leono kaj apro kune iris al la fonteto por trinki. Ili disputadis luktante, pri kiu devas esti la unua por trinki. Kiam ili anhelante turnis sian kapon subite, ili vidis kelkajn vulturojn atendi. Ili sciis, ke tiu, kiu falos morte, estos formanĝita. Do ili ĉesis la disputadon kaj diris, "Ni fariĝu amikoj. Tio estas multe pli bona ol esti formanĝita de vulturoj kaj korvoj."

"Oni ne devas fari sensencan luktdon, alie, oni kaŭzos katastrofon al si mem."

371. Freneza Leono kaj Cervo

Leono freneziĝis. Vidante lin, la cervo en la arbaro diris, "Ve, kiel malfeliĉaj ni estas! Ordinare ni jam estas neelteneblaj pri li. Nun, kiam li freneziĝas, kion li faros al ni?"

"Oni ĉiam evitas tiujn malbonfarantoj, kiuj fieraĉas dum momento."

372. Leono, Vulpo kaj Cervo

Pro malsano, leono kuŝis en la kaverno. Li diris al la vulpo, kiu tenis intiman rilaton kun li, "Se vi volus, ke mi estu sana kaj mia vivo daŭru, bonvole venigu per trompo ĉi tien la plej grandan cervon en la arbaro, ĉar mi volas manĝi liajn sangon kaj koron."

La vulpo eniris en la arbaron. Kiam li vidis la grandan cervon ĝoje salti, li salutis lin kaj diris, "Mi rakontu al vi pri granda novaĵo. Sciu, ke la reĝa leono estas mia najbaro. Li estas serioze malsana ĉe la rando de morto. Li konsideras nun, kiu povas heredi sian tronon. Li diris, ke apro estas stulta kaj senscia, urso mallaborema kaj senpova, leopardo furioza kaj minaca, tigro fiera kaj aroganta, kaj nur la granda cervo taŭgas por la trono, ĉar li estas fortika kaj juna kaj liaj kornoj povas timigi serpentojn. Kial mi estas tiel babilema? Vi certe fariĝos la reĝo. Ĉi tiun novaĵon mi diris al vi la unua, kiel vi rekompencos min? Se vi kredas min, tuj iru tien por adiaŭi al la mortanta leono."

Konfuzite de la parolo de la vulpo, la cervo eniris la kavernon, neniom pensante pri kio malfeliĉa okazos tie. La leono forte sin alĵetis kaj forŝiris liajn orelojn per siaj ungegoj. La cervo plenforte fuĝis en la arbaron, kio vanigis la penojn de la vulpo. Tiu, klakinte siajn manojn, sin montris senrimeda. La leono eltenis sian malsaton kaj veis pro ĉagreno. La leono petis al la vulpo elpensi ruzon por venigi la cervon per trompo. La vulpo diris, "La afero, kiun vi ordonas min plenumi. estas malfacile farita, sed mi faros tion laŭ mia kapablo."

La vulpo, kiel ĉashundo, serĉis la spuron de la cervo per flarado de ties odoro, kaj dume daŭre elpensis malbonan ideon. La vulpo demandis al paŝtistoj, ĉu ili vidis la sangmakulitan cervon. Tiuj diris al li, ke li troviĝas en la arbaro.

Tiam, la cervo ripozis en la arbaro. La vulpo senhonteme venis antaŭ lin. Ekvidinte la vulpon, li koleriĝis kun haroj hirtigitaj, kaj diris, "Aĉulo, vi neniel povas trompi min! Se vi iros pli proksimen, mi ne lasos vin viva. Iru por trompi tiujn senspertulojn, ke ili estu reĝo."

La vulpo diris, "Kial vi estas tiel timema? Ĉu vi dubas pri mi, via malnova amiko? La mortanta leono kaptis vian orelon kaj li nur alparolis iom da admono kaj instrukcio pri trono. Vi eĉ ne eltenis tiun kaptadon de malforta mano. Nun la leono estas tre kolera kontraŭ vi kaj li volas transdoni la tronon al la lupo. Tio estos malbona reĝo! Rapide iru kaj ne timu. Mi ĵuru al vi, ke la leono neniel faru malutilon al vi. Estonte mi speciale servos al vi."

La vulpo refoje trompis la cervon kaj konvinkis lin.

Apenaŭ la cervo eniris la kavernon, kiam la leono kaptis lin kaj regalis sin ĝissate, eĉ formangante ĉiujn liajn ostojn, cerban medolon kaj intestojn. Starante apude, la vulpo rigardis. Kiam la koro de la cervo defalis, li malkaŝe prenis kaj formanĝis ĝin kiel sian rekompencon de penado. Finmanĝinte, la leono ankoraŭ serĉis la koron de la cervo. Starante malproksime, la vulpo diris, "Ne plu serĉu, ĉar la cervo ne havas koron. Dufoje li iris al vi por donaci sin al vi. Ĉu li havas koron?"

"Kelkaj, kiuj ĉasas vantecon kaj ne konas distingi veron disde malveron, kaŭzas al si mem karastrofon de pereo."

373. Leono kaj Rano

Aŭdinte ranon laŭte kvaki, la leono sin turnas kaj faras pririgardadon al la direkto de kvakado, pensante en si, ke certe estas ia granda besto. Atendante dum momento, kiam li vidis ranon elsalti el la lageto, li aliris kaj piedpremis lin, dirante, "Kia malgrandaĵo kun tia laŭta sono."

"Tiuj babilemuloj, krom diri malplenajn parolojn, havas nenian kapablon."

374. Leono, Lupo kaj Vulpo

La maljuna leono kuŝis pro grava malsano en la kaverno. Krom vulpo, ĉiuj bestoj iris doni saluton al la reĝo. La lupo, profitante de la ŝanco, kalumniis la vulpon, ke tiu malestimas la reĝon kaj eĉ aŭdacas ne viziti la reĝon. Ĝuste tiam, la vulpo eniris kaj aŭdis la lastajn vortojn diritajn de la lupo. Ekvidinte la vulpon, la leono kolere muĝis. La vulpo petis al la leono lasi lin klarigi, kaj diris, "Kiu el ĉiuj bestoj salutintaj la reĝon estas tiel fidela kiel mi, kiu kuras tien kaj ĉi tien por serĉi famajn kuracistojn kaj bonajn medikamentojn?"

La leono tuj ordonis al li, ke li eldiru la preskribon. Tiu diris, "Senigu la felon de la lupon kaj volvu vin per ĝi, kiam ĝi estas ankoraŭ varma."

La lupo tuj fariĝis kadavro kuŝante tie. La vulpo fiere ekridis, dirante, "Vi ne devas instigi vian mastron ekhavi malbonan ideon, sed persvadi lin fari bonon."

"Tiuj, kiuj ofte komplotas kontraŭ aliaj, ĉiam suferas pro sia komploto."

375. Kulo kaj Leono

Kuo alflugis al leono kaj diris, "Mi ne timas vin. Vi ne estas multe pli forta ol mi. Kian forton vi montru ĉu per gratado de ungegoj aŭ per denta mordado? Tiuj rimedoj estas ankaŭ uzataj de geviroj en interbatado. Sed mi estas multe pli potenca ol vi. Se vi volontus, ni provu."

Blovante trumpeton, la kulo sturmis antaŭen kaj nur mordis la senharajn lokojn ĉirkaŭ lia nazo. Pro kolerego, la leono gratis sian vizaĝon ĝis vundiĝo, kaj fine postulis ĉesigon de batalado. Venkinte ĝin, la kulo, trumpetante triumfan arion, flugadis tien kaj reen en aero. Neatendite, li estis kaptita de araneaĵo. Kiam la kulo estis formanĝota, li veis, "Mi venkis la plej potencan beston, sed mi estas eliminota de la malgranda araneo."

"La fablo instruas, ke tiuj fieremuloj venos al malbona fino. Kvankam kelkaj el ili venkis la malamikojn pli potencajn ol ili mem, ili ankaŭ povas esti venkitaj de tiuj pli malfortaj ol ili mem."

376. Legomkultivisto

Kiam legomkultivisto estis akvumanta legomojn en la ĝardeno, iu alkuris kaj demandis, kial la sovaĝaj legomoj kreskas prospere, dum la legomoj flegitaj de homoj kreskas en malbona stato. Li respondis, "La tero estas la propra patrino de la sovaĝaj legomoj, sed duonpatrino de hejmaj legomoj."

"Temas pri tiuj, kiuj estas mallaboremaj kaj fabrikas mensogojn."

377. Du hundoj

Iu bredis du hundoj, unu el kiuj estis trejnita por ĉasado kaj la alia por gardi la pordon. Ĉiufoje kiam la ĉasisto iris ĉasi kun ĉashundo, reveninte, li ĉiam donis parton da ĉasaĵo akirita al la hundo gardanta la pordo. Pro tio la ĉashundo ne ĝojis kaj riproĉis al la hundo gardanta la pordon, ke li ĉiam elĉerpiĝas en ĉasado pro kurado, dum tiu, farante nenion, ĝuas la ĉasaĵon. Tiu diris al la ĉashundo, "Ne riproĉu min, sed la mastron. Estas la mastro, kiu ne trejnis min al ĉasado kaj ĝuigas al mi la laborfrukton de aliaj en la hejmo."

"Ne riproĉu infanojn pro ilia mallaboremo, ĉar la gepatroj kutimigis ilin tiel."

378. Legomkultivisto kaj Hundo

La hundo de la legomkultivisto falis en puton. Li volis savi la hundon kaj malsuprengrimpis en la puton. Tamen la hundo pensis, ke li volis preme subakvigi kaj tuj mortigi ĝin. Ĝi, sin turnante, donis mordon al li. Eltenante la akran doloron, li suprengrimpis, dirante, "Ve al mi! Kial mi savis ĝin tiel varmkore?"

"La fablo temas pri tiuj, kiuj pagas per maldankemo senkore."

379. Lupo kaj Hundo

Grasa hundo surportas kolringon. Vidinte tion, la lupo demandas al li, "Kiu ligas vin kaj bredas vin tiel grasa?"

La hundo respondis, "Estas ĉasisto. Mi esperas, ke vi ne suferu kiel mi. Kun peza ringo sur la kolo estas suferiga pli ol malsati."

"Al tiuj, kiuj perdis liberecon, eĉ la plej bona frandaĵo estas sengusta."

380. Hundeto kaj Ranoj

En varmega somertago, post kiam la hundeto kuradis sekvante la mastron tra la tuta tago, ĉe vesperiĝo, li malklarkape kuŝiĝis sur la malseka herbejo ĉe la lago kaj endormiĝis. Kiam li estas en profunda dormo, la ranoj apud la lago, kiel kutime, ĥore krias. La hundeto estas vekita de ili kaj tre koleriĝas. Li pensas, se li tuj ensaltos en la lagon kaj timigos ilin per laŭta bojado por ĉesigi ilian kriadon, li certe havos komfortan dormon. Kvankam li eligas kelkfojajn bojadojn, tio ne efikas. Li vole nevole revenas al rando de la lago kaj kolerege diras, "Kiel malsaĝa mi estas! Kiel tiuj denaskaj bruemuloj povus fariĝi ĝentilaj kaj zorgemaj pri aliaj?"

"Tiuj fieruloj ĉiam tenas sian nazon supren, faras kion ajn ili volas kaj ne zorgas pri aliaj."

381. Ŝafpaŝtisto kaj Hundo

Ŝafpaŝtisto bredis fortikan hundon. Li ofte manĝigis la hundon per mortintaj ŝafoj. Iutage, kiam ŝafaro revenis al la ŝafejo, li vidis la hundon alproksimiĝi al la ŝafaro kaj eksciti ilin. Li do diris, "Hej, vi aĉulo, tio, kion vi volas fari al ŝafoj, eble falas sur vian kapon!"

"La fablo taŭgas al tiuj, kiuj, bone traktita, ne sentas kontentiĝon."

382. Porko kaj Hundo

Porko kaj hundo ĵetis insultojn unu al la alia. La porko ĵuris al Afrodita, ke li nepre ŝirmordos la hundon en pecetojn per dentoj. La hundo tamen mokis pri li, "Estas tre bone, ke vi ĵuras al Afrodita, ĉar ŝi plej malamas malsaĝajn porkojn kiel vi kaj neniel permesas eniri en sian sanktan templon al tiuj, kiuj manĝas porkaĵon."

La porko respondis, "La diino faris tian decidon ne pro malamo al mi, sed pro protekto al mi. Ŝi faris tion por preventi, ke oni mortigas min kaj manĝas mian viandon. Estas vi, kiun la diino malamas. Ĉu morta aŭ vivanta, vi povas estis oferata."

"La fablo instruas, ke saĝuloj povas tre lerte transformi la kritikadon de la rivalo al laŭdado al si mem."

383. Hienoj

Laŭ legendo, hienoj ŝanĝas sian sekson ĉiujare. Kelktempe ili restas masklaj, dum alia tempdaŭro, femalaj. Foje, maskla hieno volas perforti la femalan. Tiu lasta diras al li, "Hej, aĉulo, vi povas fari tion, sed baldaŭ vi suferos la saman humiligon."

"Farante ion ajn, oni devas konsideri aliajn, alie sufero falos sur ilian kapon eventuale."

384. Hundo kaj Porko Disputis pri Naskado

La porko kaj hundo senĉese disputadis pri tio, kiu el ili naskas pli glate. La hundo diris, "Inter la kvarpiedaj bestoj, mi uzas la plej mallongan tempon en naskado."

La porko respondis, "Eble jes, sed vi devas scii, ke vi naskas blindulojn."

"Juĝi ion bona aŭ malbona ne tute dependas de rapideco, sed de bona aŭ malbona kvalito."

385. Ŝtelisto kaj Hundo

Kiam la hundo preterpasis la ŝteliston, tiu tuj ĵetadis al li dispecigitajn panerojn. La hundo diris al la ŝtelisto, "Hej, aĉulo, tuj for de ĉi tie. Mi tre timas vian bonan intencon."

"Tiuj, kiuj prezentas riĉan donacon, certe havas alian intencon."

386. Hundino kaj Ŝia Hundido

La hundino, tuj naskonta hundidon, rapide kuris al paŝtisto por peti de li doni al ŝi lokon por akuŝi. Post kiam ŝia peto estis promesita, ŝi denove petis lokon por flegi hundidon, kion la paŝtisto ankaŭ promesis. Tamen, kiam la hundido kreskis alta kaj fortika, la hundino postulis al la paŝtisto, ke ŝi okupu la lokon sola kaj aliaj ne rajtu alproksimiĝi.

"Estas kelkaj, kiuj havas nekontentigeblan avidecon kaj grandegan deziron."

387. Korthundo kaj Lupo

Sub lunlumo malsata lupo serĉis nutraĵon kaj renkontis bone nutritan hundon. Post reciproka salutado, la lupo diris, "Amiko, kion bonan vi manĝas, tiel ke vi ekhavas tiom fortikan korpon? Por vivtenado mi kuradas tien kaj ĉi tien kaj havas grandan suferon."

La hundo diris, " Se vi volas vivi same kiel mi, do sekvu mian ekzemplon."

"Ĉu vere?" demandis urĝeme la lupo. "Kion vi faras?"

"Nur gardu la hejmon de la mastro kaj preventu ŝtelistojn eniri nokte," respondis la hundo.

"Kiam mi komencu la laboron? Mi loĝas en la arbaro kaj min frapas pluvado kaj ventado. Mi jam suferas sufiĉe. Mi ne donas atenton al io ajn, kion mi devas fari, nur se mi havas varman loĝejon kaj ne eltenas malsaton."

"Do, bone," diris la hundo, "sekvu min."

Survoje, la lupo rimarkis la cikatron sur la kolo de la hundo. Li trovis tion tre stranga kaj nereteneble demandis al la hundo, kio okazis. La hundo respondis, "Nenio."

La lupo insistis, "Kio okazis finfine?"

"Nur bagatelo, eble la fera ĉenaro sur mia kolo ĝin kaŭzis," la hundo diris malserioze.

"La fera ĉenaro!" strange eĥis la lupo, "Ĉu vi signifas, ke vi ne povas kuradi libere laŭ via plaĉo?"

"Ne, eble ne tute laŭ mia plaĉo," respondis la hundo. "Dum la tago, kelktempe la mastro tenas min ligita. Sed mi garantias al vi, ke mi estas abosolute libera. La mastro manĝigas min per la manĝaĵo el sia telero kaj servistoj manĝigas min per restanta manĝaĵo. Ili duoble dorlotas min."

"Bonan nokton!" diris la lupo. "Ĝuu vian belan manĝon! Miaflanke, mi preferas suferi malsaton libere ol vivi komforte ligate per ĉenaro."

"Libereco estas pli grava ol komforto."

388. Ĉashundo kaj Vulpo

Vidinte leonon, la ĉashundo postkuris ĝin. Kiam la leono, returninte la kapon kaj laŭte ekmuĝinte, ĝi timis en granda paniko, kaj returnen fuĝis. Vidinte tion, la vulpo diris, "Timemulo! Eĉ ekmuĝo de leono vin timigis, kian kuraĝon vi havas por ĉasi ĝin?"

"La fablo instruas, ke tiuj, kiuj montras sian potencon ĉiurimede, kiam alfronte al la potenculoj, tuj fuĝas pro timego."

389. Hundo kaj Buĉisto

Kaŝe irinte en viandvendejon, la hundo, profitante de la okupiteco de buĉisto, ŝtelis porkan koron kaj forkuris. Returninte sian kapon, la buĉisto vidis la hundon forfuĝi, kaj diris, "Hej, vi bestaĉo, vi klare memoru, ke kie ajn vi fuĝas, mi tenos min singardema kontraŭ vi. Vi forŝtelis de mi porkan koron, sed vi restigis al mi alian koron."

"Katastrofo ofte instruas sciojn al la homoj. Tio estas: falo en fosaĵon, gajno en saĝo."

390. Ĉashundo kaj Aliaj Hundoj

Iu bredis fortikan ĉashundon, volante ke ĝi ĉasu bestojn. Sed, kiam ĝi vidis bestojn irantajn en vicoj, ĝi plenforte liberigis sin de la kolringo kaj forfuĝis. Vidinte la ĉashundon fortikan kiel virbovon, aliaj hundoj demandis, "Kial vi tiel panike forkuras?"

Ĝi respondis, "Kvankam mi ne maltrankviliĝas pri manĝaĵo kaj loĝejo kaj vivas komforte, mi tamen staras nemalprosime de la morto, ĉar mi estas ordonita ĉasi ursojn kaj leonojn."

La aliaj hundoj ŝajne komprenis ion, kaj diris, "Kvankam al ni mankas manĝaĵo kaj vestoj kaj ni vivas simple, ni tamen ne luktas kontraŭ la ferocaj ursoj kaj leonoj."

"La fablo instruas, ke riĉa kaj komforta vivo ĉiam ligiĝas kun danĝero, dum la malriĉa kaj simpla vivo estas sekura."

391. Korvo kaj Hundo

Iufoje, kiam la korvo faris oferadon al Atena, ĝi invitis la hundon al festeno. Tiu diris al ĝi, "Kiel vi ne domaĝas tiom da mono por fari tiun senutilan oferadon? Ĉu tiu diino abomenas vin kaj igas viajn prognozojn neniom efikaj?"

La korvo respondis, "Ĝuste pro tio, mi faras tian oferadon. Mi scias, ke ŝi neniam ŝatas min kaj ĉiam malpaciĝas kun mi, sed mi volas paciĝi kun ŝi."

"Pro timego al siaj malamikoj, multaj volas paciĝi kun ili je ĉiuj kostoj."

392. Kampaj Konkuloj

Kiam kampula infano rostis kampajn konkulojn por manĝado, la rostitaj konkuloj eligis sibladon. Li diris, "Aĥ, vi ĉiuj povruloj, viaj hejmoj jam forbruliĝis kaj vi ankoraŭ havas emon kanti."

"La fablo instruas, ke tiuj, kiuj ne konas okazojn, estas ofte riproĉataj."

393. Hundo kaj Mara Konkulo

La hundo, kiu ofte ŝtele manĝas kokinajn ovojn, vidis maran konkulon kaj li prenis ĝin por ovo. Li vaste malfermis sian buŝon kaj ĝin englutis en la ventron. Post momento, li sentis akran doloron en la ventro, kaj diris, "Mi estas damninda, ĉar mi mispensas, ke ĉio ronda estas ovoj."

"Oni ne devas koni la aĵojn nur laŭ sia intuo kaj iliaj eksteroj, alie ili falas senkonscie en malfacilan situacion."

394. Leporo kaj Vulpo

Iufoje, kiam leporoj volis batali kontraŭ falkoj, ili iris peti la subteno de vulpoj. La vulpo tamen diris, "Se ni nek konus vin nek scias, kontraŭ kiu vi batalos, kiel ni povus helpi vin?"

"Estas kelkaj, kiuj, spite al sia viva sekureco, insistas batali kontraŭ rivaloj pli potencaj ol ili."

395. Vulpo kaj Hundoj

Hundoj trovis felon de leono kaj plenforte disŝiris ĝin per dentoj. Vidinte tion, la vulpo diris, "Se la leono ankoraŭ vivus, vi ekkomprenus, ke viaj dentoj ne povas kontraŭstari al ĝiaj ungoj."

"Kelkaj, kiuj havas gloron dum momento, estas respektataj de oni. Kiam ilia gloro frakasiĝas, oni malestimas ilin."

396. Apro kaj Vulpo

Apro akrigis siajn dentojn sur arbotrunko ĉe la vojo. La vulpo demandis al li, kial li akrigas siajn dentoj, ĉar troviĝas neniu ĉasisto ĉi tie nek minacas danĝero. Tiu respondis, "Mi faras tion pro ia motivo. Kiam danĝero falos, mi ne havos tempon por akrigi miajn dentojn. Tiam mi povos uzi la akrigitajn dentojn."

"Oni devas anticipe sin preparas kontraŭ eventualeco."

397. Porkido kaj Vulpo

Kampulo pelis urben la azenon, kiu dorsportis kapron, ŝafon kaj porkidon. La porkido senĉese grunti plenforte tute laŭ la vojo. Aŭdinte tion, la vulpo demandis al li, "Kial tiuj kapro kaj ŝafo tenas sin silentaj, sed vi tiom bruas?"

La demandito respondis, "Mi bruas ne senkaŭze. Mi estas tre klara, ke la mastro volas de ŝafo lanon kaj lakton, kaj de kapro fromaĝon kaj idojn, sed li volas buĉi min por oferado."

"La fablo temas pri tiuj, kiuj antaŭsentas venontan katastrofon."

398. Lupo, Vulpo kaj Gibono

La lupo riproĉis la vulpon pri ŝtelo, sed tiu tute ne konfesis tion. La gibono estis invitita por fari decidon pri ilia disputo. Post kiam ili ambaŭ elmetis siajn proprajn opiniojn, la gibono faris juĝon, "Lupo, mi opinias, ke vi ne perdos kion vi volas. Vulpo, mi kredas, ke vi neniel konfesas, eĉ se vi ŝtelas."

"La prijuĝo de gibono estas vere lerta. Ĉiam tiamaniere saĝuloj parolas: ili samtempe konsideras du kazojn aŭ du eblojn, tiel ke ili ne perdas unu por preni la alian."

399. Leono kaj Ŝafpaŝtisto

Leono eniris la arbaron kaj paŝis sur dornon. Li rapide kuris al la ŝafpaŝtisto kaj svingis sian voston por montri sian intimecon al tiu, kvazaŭ dirante "Helpu min".

Kun kuraĝo, la ŝafpaŝtisto faris zorgeman ekzamenon kaj trovis la dornon. Sekve li metis ungon de la leono sur sian genuon kaj eltiris la dornon, tiel ke la sufero de la leono mildiĝis. Tiu reiris en la arbaron. Post nelonge la ŝafpaŝtisto estis maljuste akuzita kaj ĵetita en la karceron kaj aljuĝita al manĝado far leono. La leono rekonis en la ŝafpaŝtisto tiun, kiu donis helpon al li. Anstataŭ sin ĵeti al li, la leono malrapide aliris kaj metis sian ungon sur lian genuon. Aŭdinte tion, la reĝo ordonis absolvi la ŝafpaŝtiston.

"Tiuj, kiuj faras bonojn, ricevas pagon de bonoj."

400. Azeno kun Leona Felo

Azeno kun leona felo vagis ĉien por timigi malfortajn kaj sensciajn bestetojn. Vidinte vulpon, li volis timigi lin. Tiu hazarde aŭdis lian kriadon kaj diris, "Se mi ne rekonas vian kriadon, mi sentus timon."

"Kelkaj montras sin imponaj laŭ ekstera aspekto, sed, kiam ili malfermas la buŝon, ili malkaŝas sian veran aspekton."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.