La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABLOJ DE EZOPO

Aŭtoro: Ezopo

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

FABLOJ: 151 – 200

151. Blanka Pino kaj Vepro

Blanka Pino kaj Vepro disputadis. La blanka pino fiere diris, "Mi havas fortikan trunkon kun bona ligneco. Mi estas taŭga en konstrudo de templa tegmento aŭ ŝipo, sed por kio vi taŭgas?"

La vepro respondis, "Se vi ekpensas pri hakilo kaj segilo, kiujn hmoj uzas por faligi vin, mi supozas, ke vi volontus fariĝi vepro."

"Ordinara kaj plata vivo eble estas pli senmizera kaj sendanĝera ol la riskoplena vivo."

152. Alaŭdo kaj Ŝiaj Idoj

Frue en printempo, alaŭdo flugis al junverda tritika kampo por fari neston. La plumoj de ŝiaj idoj iom post iom pleniĝis kaj ilia forto pliiĝis. Iutage, la mastro de la kampo, rigardante la maturiĝintajn tritikojn, diris, "Estas tempo por rikolto. Mi devas inviti ĉiujn najbarojn por helpi min en rikoltado."

Aŭdinte tion, unu el alaŭdidoj haste diris al sia patrino, demandante, kien ili transloĝiĝos. Ŝi respondis, "Infano, li ne vere urĝe fari rikolton, sed volas inviti siajn najbarojn doni helpon."

Post kelkaj tagoj la mastro venis refoje. Kiam li vidis la maturiĝintajn tritikojn falontaj, li urĝeme diris, "Morgaŭ mi kunportos miajn dungitojn kaj aliaj dungeblajn personojn por rikoltado."

Aŭdinte tion, la alaŭdo diris al siaj idoj, "Nun ni devas transloĝiĝi, ĉar li jam faras decidon ĉifoje. Li ne plu dependas de najbaroj kaj li agos per si mem."

"La vera decidofarado estas ne meti esperon sur ekstera forto, sed agi persone."

153. Akvofrapanta Fiŝisto

Fiŝisto instalis reton en rivero por kapti fiŝojn. Li volvis ŝtonon per ŝnuro kaj frapis akvon per ĝi, tiel ke la fiŝoj panike forfuĝis kaj enŝovis sin en lian reton. Vidinte tion, la homo en proksimo riproĉis, ke li kirle malpurigas la akvon, tiel ke oni ne havas klaran akvon por trinki. Sed li respondis, "Se mi ne kirle malpurigus la riverakvon, mi devus morti de malsato."

"Kelkaj homoj, kiel la fiŝisto, por siaj privataj interesoj, fuŝas la aferojn en malordo, tiel ke ili akiras profiton."

154. Ŝtelisto kaj Gardhundo

En kvieta nokto, ŝtelisto sekrete entrudiĝis en korton de hejmo. Por eviti, ke hunda bojado vekos la mastron kaj la hundo ĉaspelos lin, li speciale kunportis pecojn da viando. Kiam li donis viandon al la hundo, tiu diris, "Se vi volas ŝtopi mian buŝon tiamaniere, vi tute eraras. Vi donacas al mi viandon tiel senkaŭze kaj subite, ke vi certe havas malbonan intencon por fari malbonon al mia mastro kaj profiti el tio."

"Kiel la fidela hundo, kiu ne povas estis subaĉetita per viando, ĉiuj devas plenumi sian devon kaj rezisti kontraŭ tentado."

155. Azeno kaj Kampulo

Azeno faris tre pezan laboron por kampulo, sed akiris malmulte por manĝi. Li do sin turnis al al Zeŭso kun peti, ke tiu lasu lin for de la kampulo kaj transvendu lin al alia mastro. Pro tio, Zeŭso vendis lin al potfaristo, kiu devigis lin transporti pezajn argilon kaj argilaĵojn, kaj li sin sentis pli laca ol antaŭe. Li ree petis Zeŭson, ke tiu ŝanĝu alian mastron por li. Kaj tiu vendis lin al ledfaristo. Kiam li iris al la ledfaristo kaj vidis la laboron, kiun li devis fari, kun bedaŭro, li diris, "Vere malfeliĉa mi estas! Kiel bone estus, se mi restus ĉe antaŭaj mastroj. Nun mi devas doni mian felon al la mastro."

"Multaj ĉiam plendas, ke ilia vivo ne estas bona, sed ili ne komprenas, ke aliaj same havas malkontentiĝojn en sia vivo."

156. Maljunulo kaj Dio de Morto

Iutage, hakinte multe da brulligno, maljunulo malfacile iris longan vojpecon, vektoportante ĝin sur la ŝultroj. Kiam, elĉerpite, li ne plu povis daŭrigi la vektoportadon, li demetis la ŝarĝon kaj alvokis Dion de Morto. Kiam tiu alvenis kaj demandis kial, la maljunulo diris, "Kvankam mi jam elĉerpiĝis, ankoraŭ metu la ŝarĝon sur miajn ŝultrojn."

"Eĉ se oni havas malfeliĉan vivon, ili ankoraŭ amzorgas sian vivon."

157. Kuracisto kaj Malsanulo

Kuracisto kuracadis malsanulon, sed tiu mortis finfine. La kuracisto diris al tiuj funebrantoj en procesio, "Se la malsanulo abstinus de vino kaj farus intestan lavadon, li ne perdus sian vivon."

Unu el ĉeestantoj respondis, "Saĝa kuracisto, nun tio, kion vi diris, jam ne estas utila. Vi devus konsili al li pri tio per tiuj vortoj, kiam li dronis ankoraŭ en malsano."

"Kiam amikoj troviĝas en malfacilo, oni devas doni al ili ĝustatempan helpon, sed ne diri senutilajn senutilajn vortoj post ilia elturniĝo el malfacilo."

158. Birdoj, Bestoj kaj Vespertoj

Komenciĝis milito inter birdoj kaj bestoj, kiuj kelkfoje venkis kaj kelkfoje malvenkis. Vespertoj ĉiam staris ĉe la venkanta flanko. Kiam birdoj kaj bestoj anoncis ĉesi militon kaj restarigi pacon, ambaŭ flankoj ekkonis la trompan artifikon de vespertoj. Tial, ambaŭ flankoj kondanmis ilin je krimo de trompo kaj forpelis ilin el sub la suna lumo. De tiam vespertoj ĉiam sin kaŝas en la mallumaj lokoj kaj elflugas solaj nur en noktoj.

"Tiuj duvizaĝuloj ne havas bonan rezulton ĉe la fino."

159. Du Kaseroloj

Sur rivero flosis kota kaj kupra kaseroloj. La kota kaserolo diris al la kupra, "Bonvole tenu vin pli fore de mi. Ne alproksimiĝu al mi. Eĉ se mi trafus vin pro senzorgemo,, mi ankaŭ dispeciĝus."

"Akompani potenculon ne estas sekure."

160. Kato kaj Malsana Koko

Aŭdinte kokon malsaniĝi, kato ŝajnigis sin kiel kuracisto kaj faris viziton al li, kunportante kuracilojn. Starante antaŭ la nesto de la koko, li pacience pridemandis al koko, kiel malsana li estas. Tiu respondis, "Tre bone. Se vi forlasas ĉi tien, mi ne mortas."

"Eĉ se la malbonuloj ŝajnigas sin bonkoraj, la saĝuloj ankaŭ rekonas, ke ili estas personoj kun mielo en buŝo kaj glavo en koro."

161. Lupo kaj Kaprino

Kaprino sin paŝtis sur la apika krutaĵo. Nekapabla kapti ŝin, lupo persvadis ŝin malsupreniri por eviti falon en valon pro mispaŝo. Kaj li aldonis, ke ĉirkaŭ li troviĝas multe pli bonaj herboj, densaj kaj freŝaj kun floroj inter ili. Ŝi respondis, "Vi ne elkore invitas min por manĝi herbon, sed volas manĝi min por plenigi vian ventron."

"Kvankam malbonuloj estas ruzaj en trompado, ilia artifikado pruvas vana al saĝuloj."

162. Kamelo kaj Arabo

Post kiam araba kamelisto ŝarĝis plene kamelon per , li demandis, ĉu ĝi ŝatas supreniri aŭ malsupreniri la monton. La kamelo argumente respondis, "Kial vi tiel demandis al mi? Ĉu ĉiuj ebenaj vojoj tra la dezerto jam fermiĝas?"

"Se oni ne konas la karakterizaĵojn de objektoj, oni ne povas utiligi ilin en ĝusta maniero."

163. Vojirantoj kaj Hakilo

Du homoj iradis sur la vojo. Unu el ili trovis hakilon kaj ĝin levprenis, kaj la alia diris al li, "Ni trovis hakilon."

La trovinto diris, "Ne diru 'ni trovis', sed 'mi trovis'."

Post momento, tiu, kiu perdis la hakilon, kuratingis ilin kaj deprenis ĝin. Tiu, kiu trovis la hakilon, diris al sia kuniranto, "Ni finiĝis!"

Tiu tamen diris, "Ne diru 'ni finiĝis', sed 'mi finiĝis', ĉar vi ne prenis ĝin kiel nian komunan havaĵon, kiam vi trovis la hakilon."

"Neniu volas dividi malfeliĉon kun tiuj, kiuj ne volas dividi feliĉon kun aliaj."

164. Azeno, Vulpo kaj Leono

Kiam azeno kaj vulpo iris kune por ĉasado, ili neatendite renkontis leonon. Konsciiĝinte pri la eventuala danĝero, la vulpo tuj alkuris al la leono kaj promesis oferi la azenon al li por eviti danĝeron. Post kiam la leono konsentis, li allogis la azenon fali en kaptfosaĵon. Vidinte, ke la azeno ne povas eskapi plu, la leono tuj kaptis la vulpon kaj ĝin manĝis, kaj poste iris manĝi la azenon.

"Tiuj, kiuj forvendas amikojn kaj perfidas amikecon, ne havas bonan finon."

165. Leono kaj Sovaĝa Azeno

Leono kaj sovaĝa azeno iris por ĉasado. Pro forteco de la leono kaj rapideco de la sovaĝa azeno, ili akiris multe da predoj. Dividinte ĉasaĵojn en tri amasojn, la lenono diris, "Mi rajtas preni la unuan amason, ĉar mi estas reĝo. La dua amaso ankaŭ apartenas al mi, ĉar ĝi servas kiel la honorario por mia kunlaborado kun vi. Pri la tria? Se vi ne pretas forfuĝi, ĝi estas ege malutila al vi."

"Oni devas ĝuste taksi sian forton kaj povon, sed ne komuniku kaj kunlaboru kun tiu, kiu estas multe pli potenca ol ili mem."

166. Azeno kaj Azenisto

Azenisto pelis azenon survojen. Post momento, ili foriris de la ebena vojo kaj iris laŭ la apika montvojeto. Kiam la azeno estis glitonta de sur krutaĵo. la azenisto ekkaptis ĝin je la vosto por ĝin suprentiri. Sed la azeno baraktis energie, kaj li ellasis ĝin, dirante, "Do, mi donu al vi venkon! Sed tio estas tragika venko."

"Tiuj, kiuj strebas por supereco en ĉiuj aferoj, ne akiras bonan rezulton."

167. Cervo kaj Vinberbranĉoj

Por forfuĝi de persekutado de ĉasisto, cervo sin kaŝis sub vinberbranĉoj. La ĉasisto preterpasis ne malproksimen, la cervo pensis, ke li jam evitis la danĝeron. Do tiu komencis senpripense manĝi densajn vinberfoliojn. Je susurado de folioj, la ĉasisto tuj returnis sian kapon, konsciante, ke besto sin kaŝas sub folioj. Li trafis la cervon per sago. Antaŭ sia morto, la cervo diris, "Damne al mi! Ĉar mi ne devas damaĝi la vinberbranĉojn, kiuj savis min."

"Tiuj, kiuj repagas bonon per malbonon, certe estos punita de Dio."

168. Heĝo kaj Vinberĝardeno

Malsaĝa junulo heredis la tutan havaĵon de la patro. Li forhakis la heĝon ĉirkaŭ la vinberĝardeno, ĉar ĝi ne produktis vinberojn. Post forhahado, homoj kaj bestoj povis eniri la ĝardenon laŭvole. Post nelonge, ĉiuj vinberujoj estis ruinigitaj. Vidinte tion, li venis al la kompreno: kvankam la heĝo ne produktas solan vinberon, ĝi povas protekti la ĝardenon. Ĝi kaj la ĝardeno estas same gravaj.

"Kvankam ruĝa floro estas bona, ĝi bezonas subtenon de verdaj folioj."

169. Ĉevalo kaj Azeno

Antaŭe estis homo, kiu kondukis ĉevalon kaj azenon survoje. Dum veturado, la ĉevalo diris al la azeno, "Se vi volas savi min, bonvole dividu mian ŝarĝon."

La ĉevalo ne vonlontis. Fine la azeno falis morta pro elĉerpiĝo. Tiel la mastro metis ĉiujn varojn, inkluzive de la azena felo sur la dorson de la ĉevalo. Tiam la ĉevalo lamentis, "Ve al mi! Kial mi suferas tiom multe? Ĉar mi ne volontis dividi la ŝarĝon de la azeno, kaj nun mi ne nur portas la tutan ŝarĝon, sed ankaŭ ĝian felon."

"Fortulo kaj malfortulo devas helpi kaj kunlabori unu la alian, tiel ke ili ambaŭ povas vivi pli bone."

170. Aglo kaj Korvo

Aglo plonĝis de alta roko kaj forkaptis ŝafidon. Vidinte tion, korvo, plena je envio, volis imiti. Do, ĝi forte sin ĵetis sur la dorson de ŝafo, volante ĝin kunporti , sed ĝia ungo implikiĝis de lano kaj ĝi neniel eltiri ĝin. Kvankam ĝi forte svingis siajn flugilojn, ĝi ne povis flugi supren. Vidinte tion, la ŝafisto alkuris por kapti ĝin. Li fortondis la plumojn de ĝiaj flugiloj. Vespere, kunportante ĝin, li hejmenrevenis. Kiam li donis ĝin al siaj infanoj, ili demandis al li, kio ĝi estas. Li respondis, "Ĝi estas korvo efektive, sed ĝi volas ŝajnigis sin kiel aglo."

"Tiuj, kiuj imitas aliajn por fari ion, kion ili ne povas fari, ne nur ne akiras profiton, sed ankaŭ trafas malfeliĉon kaj kaŭzas mokadon de aliaj."

171. Kalva Militisto

Kun peruko, kalva militisto galopis sur ĉevalo por ĉasi. Subita alblovo forportis lian perukon. Liaj kunĉasantoj ne retenis ridadon. Li haltigis sian ĉevalon kaj diris, "La peruko ne elkreskis el mia kapo kaj nun ĝi forflugis de mia kapo. Kio stranga troviĝas en tio? Ĉu ĝi jam delonge forlasis sian antaŭan mastron, kiu havis ĝin?"

"Oni nenecese afliktiĝas pro io perdita. Se io ne estas via, vi neniel povas ĝin reteni; se ĝi estas via, ĝi neniel povas forkuri."

172. Porkido kaj Ŝafaro

Porkido sin miksis en ŝafaron kaj manĝis furaĝon kune kun ili. Poste, ŝafisto trovis ĝin kaj ĝin kaptis. Ĝi tutforte hurlis kaj energie baraktis. La ŝafaro riproĉis ĝian bruadon, dirante, "Ni ofte estas kaptitaj de la ŝafisto, sed ni neniam tiel hurlas."

La porkido kontaŭdiris al ili, "Tio estas du malsamaj aferoj por vi kaj mi en kaptiteco. Li kaptas vin nur por lakto kaj lano, sed min por manĝi mian karnon."

"La vera danĝero ne rilatas al mono, sed al la vivo."

173. Ŝafisto kaj Sovaĝĵ Kaproj

Kondukante ŝafaron al paŝtejo, ŝafisto trovis kelkajn sovaĝajn kaprojn en la ŝafaro. Vespere li envenigis ĉiujn ŝafojn en stalon. La sekvan tagon, ŝtormo furiozis kaj li ne povis konduki ŝafaron al la paŝtejo, do li devis bredi ilin en la stalo. Li ĵetis iomete da furaĝo al siaj ŝafoj por nur subteni iliajn vivojn, sed por restigi tiujn sovaĝajn kaprojn por si mem, li donis al ili multe da furaĝo. Post kiam pluvo ĉesiĝis, li kondukis ŝafojn al paŝtejo, sed ĉe la montpiedo, tiuj sovaĝaj kaproj ĉiuj forkuris. Li riproĉis ilian maldankemon: ili ricevis lian specialan zorgon, sed malgraŭe forkuris. Returninte sian kapon, Ili diris, "Ĝuste pro tio, ni devas esti diskretemaj. Ĉar vi zorgis speciale pri ni novalvenintaj hieraŭ, sed montras flegmon al tiuj, kiujn vi bredas dumlonge. Estas videble, ke se aliaj sovaĝaj kaproj alvenos, vi certe traktos nin malvarmkore kaj inklinos al ili."

"Amikeco de tiu, kiu ŝatas novon kaj malŝatas malnovon, estas ne fidinda. Ĉar, eĉ se vi havas longan riatadon kun li, kiam li ekhavos novan amikon, li certe turnos sian dorson al la malnova amiko."

174. Kaprido kaj Lupo

Kaprido, kiu iris malantaŭ kapra grego, estis ĉasata de lupo. Li returnis sian kapon kaj diris al la lupo, "Aĥ, lupo, mi scias, ke mi fariĝos via manĝaĵo. Ne lasu min morti senfare. Bonvole ludu fluton por mi kaj mi dancu."

Nun, la lupo ludis fluton kaj la kaprido dancadis. Aŭdinte tion, hundo alkuris por ĉasi la lupon. La lupo returnis sian kapon kaj diris al la kaprido, "Damne al mi. Ĉar mi emas buĉi, mi ne devus ludi fluton."

"Kelkaj, kiuj ne sin tenas al sia profesio, malsukcesos fine."

175. Azeno kun Leona Felo

Surortante leonan felon, azeno iris tien kaj ĉi tien por timigi aliajn bestojn. Ili prenis ĝin por leono kaj forkuris disen en paniko. Subita alblovo deportis la leonan felon de sur la korpo de la azeno, malkaŝante ties veran aspekton. Tiam la aliaj bestoj kure revenis kaj forte batis ĝin per lignotabluoj kaj klaboj.

"Tiuj, kiuj minacas aliajn pere de alies potenco, certe kaŭzos ĉies malamon kaj sian propran pereon."

176. Kampulo kaj Hundoj

Kampulo estis hejme katenita de ŝtormo. Elĉerpiĝis manĝaĵo, kaj li ne povis eliri por havigi al si novan manĝaĵon. Li povis fari nenion alian ol formanĝi sian ŝafon. Sed la ŝtormo daŭris, kaj li formanĝis sian kapron. Poste la ŝtormo neniom malpeziĝis, kaj li formanĝis sian bovon, kiu plugis teron por li. Unu el tiuj hundoj, kiuj vidis tion, kion la mastro faris, diris, "Ni devas forlasi ĉi tien. La mastro buĉis eĉ sian plugbovon, kiel li povus montri kompaton al ni?"

"Oni devas singardemas kontraŭ tiuj, kiuj eĉ vundas siajn familianojn."

177. Forĝisto kaj Hundeto

Forĝisto havis hundeton. Kiam li forĝis, ĝi dormis. Kiam li manĝis, ĝi alkuris al li svingante sian voston por plaĉigi la mastron. Ĵetinte al ĝi oston, li diris, "Vi ulo, vi ĉiam dormemas. Kial la tiel peza bruado de forĝado ne povas ĝeni vian dormon, sed vi vekiĝas ĉe delikata sono de mia manĝado?"

"Tiuj, kiuj volas nur akiri profiton, donas plenan atenton al sia propra afero, sed neniom da atento al la afero ne rilata al si."

178. Fiŝisto, Fiŝegoj kaj Fiŝetoj

Fiŝisto eltiris reton el la maro, kaj li tuj kaptis la fiŝegon en la reto kaj ĵetis ĝin borden, sed tiuj fiŝetoj fuĝis en la maron tra la retaj maŝoj.

"Malgranduloj facile saviĝas, dum famuloj malfacile evitas danĝeron. Kiel proverbo diras, homoj timas famon kaj porkoj grasiĝon."

179. Leono kaj Liaj Tri Konsilantoj

Leono alvokis kapron kaj demandis al tiu, ĉu tiu povas flari la fiodoron el lia buŝo. La kapro respondis, "Jes."

La leono formordis la kapon de tiu idioto. Kaj poste, li alvokis lupon kaj demandis al tiu per la sama demando. Tiu respondis, "Ne."

La leono mordis tiun flatemulon sangmakulita. Fine, vulpo estis alvokita, kaj la leono demandis al li per la sama demando. Konsiderinte la situacion, li respondis, "Reĝo, mi malvarmumiĝas kaj mi povas flari nenian odoron."

"Ambigueco kaj dubemo ne lasas truon al oni."

180. Vulpo kaj Masko

Vulpo eniris la domon de aktoro. Post zorga observado, li trovis maskon. Li tuj ĝin prenis permane kaj diris, "Hej, kies kapo ĝi estas? Domaĝe ĝi ne havas cerbon!"

La rakonto aludas al altaj fortuloj sen penso.

181. Patro kaj Filinoj

Patro havas du filinojn. Unu el ili edziniĝis al legomkampulo kaj la alia al potfaristo. Post kelka tempo, la patro iris al legomkampulo por informiĝi, kiel fartas lia filino kaj kiel estas ilia vivo. La filino respondis, ke ĉio estis bona, kaj estas nur unu afero, pri kiu li devas preĝi al Dio, por ke li verŝu pli da pluvo por bone akvumi la legomojn. Post nelonge, li iris al potfaristo por informiĝi, kiel fartas lia filino. Ŝi respondis, ke al ŝi mankas nenio, kaj estas nur unu afero, pri kiu li devas preĝi al Dio, por ke li estigu pli da sunplenaj tagoj, tiel ke la potaĵoj rapide sekiĝu. La patro diris al ŝi, "Vi volas sunplenajn tagojn, dum via fratino pluvajn, do, por kiu mi preĝu?"

"Tiuj, kiuj volas fari du tute malsamajn aferojn, ne sukcesos en finfarado de nur unu."

182. Maljuna Leono kaj Vulpo

Pro maljuniĝo, la leono jam ne povis preni manĝaĵon per propra forto. Li pensis, ke li devas akiri pli da manĝaĵo per ruzo. Pro tio, li sin ŝovis en kavernon kaj ŝajnigis sin malsana kuŝante sur la tero. Kiam la vizitantaj bestetoj alproksimiĝos, li tuj kaptis ilin kaj manĝis. Tiel multe da bestetoj estis formanĝitaj de li. Vulpo travidis lian ruzon. Starante malproksime ekstere de la kaverno, li pridemandas lian sanan staton. La leono respondis, "Terure malbona."

Kaj li demandis siaflanke al la vulpo, kial li ne envenas en la kavernon. La vulpo diris, "Mi jam eble enirus, se mi ne trovus, ke estas nur la piedspuro de enirado, sed ne la piedspuro de elirado."

"Saĝuloj povas antaŭvidi la danĝeron juĝante laŭ situacio por eviti malfeliĉon."

183. Kapro kaj Azeno

Estis homo, kiu bredis kapron kaj azenon. La mastro ĉiam donis sufiĉe da fojno al azeno. La ĵaluza kapro diris al tiu, "Vi devas jen puŝi muelilon jen porti pezan ŝarĝon. Via laboro estas tre peniga. Prefere vi ŝajnigu vin malsana kaj faligu vin sur la teron, tiel ke vi rajtos ripozi."

Sekvante lian admonon, la azeno faladigis sin, tiel ke lia korpo kovriĝis per vundoj. La mastro invitis kuraciston por ĝin kuraci. La kuracisto diris, ke, por bone kuraci ĝin, oni devas fari supin per pulmo de la kapro. Pro tio, la mastro mortigis la kapron por kuraci la azenon.

"Tiuj, kiuj konspiras, certe akiros malfeliĉan frukton mem."

184. Soifa Kolombo

Kolombo ŝuferis de soifado. Vidinte akvan botelon pentritan sur la tabulo, ĝi prenis ĝin kiel la vera. Ĝi tuj fluge sin ĵetis kontraŭ la pentritan tabulon tiel forte, ke ĝi rompis sian flugilon kaj falis sur la teron. Ĝi estis facile kaptita.

"Tiuj, kiuj soifas akiri tion, kion ili bezonas, agas senzorge sub momenta impulso kaj fine trafos malfeliĉon."

185. Bovineto kaj Virbovo

Vidante virbovn pene labori, bovineto montris grandan simpation. Tamen ĉe oferceremonio, la mastro kaptis bovineton, anstataŭ virbovon por mortigi kiel oferaĵon. Tiam, la virbovo ridete diris al ŝi, "Ĝuste pro tio, ke oni pretigas vin kiel oferaĵon, vi ne bezonas labori."

"Danĝero atendas tiujn neniofarantojn."

186. Vulpo kaj Gruo

Vulpo invitis gruon al vespermanĝo. Tamen ĝi ne sincere preparis bonajn manĝaĵon kaj pladojn por regali la gaston. Li faris nur supon per faboj kaj verŝis ĝin sur tre glatan teleron el ŝtono. Ĉiufoje kiam la gruo ĉiufoje prenis buŝplenon da supo, la supakvo elfluis el lia longa buŝo kaj li neniel manĝis ĝin. Li sentis grandan koleron, dum la vulpo ĝojiĝis. Poste, estis vico por la gruo invitis la vulpon al vespermanĝo. Li metis antaŭ la vulpon botelon kun longa kolo kaj malgranda buŝo. Li facile sin ŝovis sian kapon kaj kolon en la botelo por preni manĝaĵon, sed la vulpo ne povis akiri eĉ unu buŝplenon. Tiel la vulpo meritis la indan punon.

"Se oni volas repekton de aliaj, li devas respekti aliajn nue. Por tiuj homoj ne respektintaj aliajn, la plej bona metodo estas pagi ilin per kion ili pagis al aliaj."

187. Turto kaj Homo

Estis homo, kiu kaptis turton kaj volis mortigi ĝin. Ĝi petis lin ŝpari ĝian vivon, dirante, "Bonvolu doni al mi pardonon. Por danki vin, mi helpos vin kapti pli multe da turtoj."

La homo respondis, "Pro tio, vi des pli meritas mortpunon, alie viaj parencoj kaj amikoj suferos pro via perfido."

"Kiuj volas suferigi siajn karulojn per malica intrigo, certe ricevos punon de justeco unue."

188. Viktimo kaj la Maro

Viktimo sur la maro estis alpuŝita al la bordo. Li kuŝis sur la tero kaj dormis pro laceco. Post ne longe, li sidiĝis. Rigardante la maron, li riproĉis al la maro, ke ĝi ĉiam allogas homojn per sia trankvila kaj milda ekstero. Kiam homoj estas tromitaj, ĝi fariĝas furioza kaj kruela kaj ruinigas homojn. Tiam, la maro fariĝis virino kaj diris al li, "Hej, amiko, ne riproĉu min. Riproĉu la venton. Mi ja estas kvieta, sed la vento subite alblovas kaj kaŭzas terurigajn ondojn, tiel ke mi fariĝas furioza."

"Estas multaj, kiuj emas trovi pretekstojn kaj forpuŝas respondecon."

189. Azeno Transportanta Statuon de Dio

Azeno, kun statuo de Dio sur la dorso, estas kondukata al la urbo. Tiuj, kiuj renkontas ĝin, riverencas. La azeno pensas, ke ili salutas ĝin, kaj ĝi ekfieriĝas pro tio. Kun laŭta kriado, ĝi rifuzas iri antaŭen. Vidante tion, la azenisto ekomprenas, kio okazas. Li tuj donas al ĝi fortan vipadon kaj sakras, "Kiel stultulo vi estas! Estas tro frue, kiam oni riverencas al vi azeno!"

"Tiuj, kiuj dependas de aliaj por akiri respekton, tro alte taksas sin mem."

190. Ĉashundo kaj Leporo

Kaptinte leporon, ĉashundo jen mordetas ĝin jen lekas ĝiajn lipojn, senĉese ludas kun ĝi. Braktante kontraŭ la ĉashundo, la leporo diras, "Hej, amiko, nek mordetu nek kisu min, ĉar estas malfacile por mi juĝi, ĉu vi estas mia amiko aŭ malamiko."

"La rakonto temas pri tiuj kun ambigua konduto."

191. Azeno, Korvo kaj Lupo

Iutage, azeno vundita je la dorso paŝtiĝis sur herbejo. Korvo falis sur ĝian dorson kaj bekis ĝian vundon. La azeno salte ekkriis pro doloro, dum la azenisto ridetis, kvazaŭ nenio okazus. Ĝuste tiam lupo preterpasis tien. Vidinte tion, ĝi diris al si, "Ve al mi! Kiam mi ekrigardas la azenon, oni pelas min, dum korvo sidas sur ĝian dorson, oni ankoraŭ ridetas."

"Oni ĉiam sin gardas kontraŭ tiuj, kiuj okupiĝas pri malbonfarado."

192. Malsana Azeno kaj Lupo

Unu tagon lupo faris viziton al la azeno, kiu kuŝis hejme pro malsano. Karesante la korpon de la azeno, li demandis, kie li sentas doloron. La azeno respondis, "Ĉiu loko, kiun vi ektuŝas, doloras al mi"
"Tiuj, kiuj hipokrite zorgas pri vi, fakte volas danĝerigi vin."

193. Aroganta Lupo

Lupo vagas ĉe la montpiedo. La restanta brilo de subiranta suno tre longigas lian ombron. Vidante sian ombron, li fieraĉe diras al si, "Mi havas tiom grandan korpon, preskaŭ kiom akreo da tero. Kial mi timas leonon? Ĉu mi ne povus nomi min la reĝo de bestoj?"

Ĝuste kiam li ebriiĝas pri la ideo, leono sin ĵetas al li kaj mordas lin preskaŭ ĝis morto. Tiam, kun profunda pento, li laŭte diris, "Kiel malfeliĉa mi estas! Aroganteco ruinigas min."

"Tiuj, kiuj blinde arogantas, suferas malbonan rezulton."

194. Ŝafisto kaj Lupido

Ŝafisto trovis lupidon kaj alportis ĝin hejmen por bredi. Post kiam la lupido plenkreskiĝis, li lernigis ĝin ŝteli kaj rabi ŝafojn de aliaj domoj proksimaj. Ĝi, jam perdinta sovaĝecon, diris, "Se vi formigos al mi la kutimon de rabado kaj ŝtelado, do unue vi devu gardi viajn proprajn ŝafojn por ne malaperi."

"Tiuj, kiuj instigas aliajn al malbonfarado, suferas mem unue."

195. Cervo kaj Kapro

Kiam cervo prunteprenis de kapro buŝelon da tritiko, li diris, ke lupo povas esti garantiulo. Supozante, ke li intence trompas lin, la kapro diris, "Lupo ofte perforte rabas kion ajn li volas, kaj aliflanke vi kuras multe pli rapide ol mi. Kiam mi petos de vi repagon, kiamaniere mi povus trovi vin ambaŭ?"

"Ne kredu tiujn malfidindulojn. Ne pruntedonu monon al tiuj, kiuj tute ne pretas redoni monon."

196. Ŝafido kaj Lupo

Ĉasate de lupo, ŝafido fuĝis en templon por sin kaŝi. La lupo kriis al ĝi, "Se oni kaptas vin en la templo, ili mortigos vin por oferi vin al dioj."

La ŝafido respondis, "Mi preferus estis ofera al dioj ol manĝata de vi."

"Kian ajn danĝeron oni suferas, estas pli bone ol morti en la mano de malbonuloj."

197. Aŭguristo

Kiam aŭguristo, sidante en bazaro, faris antaŭdirojn pri alies sorto, subite iu urĝe informis al li, ke oni perforte malfermis lian pordon kaj rabis ĉion de lia hejmo. Aŭdinte tion, li ege surpriziĝis kaj kolere saltis. Kun veado, li alrapidis al sia hejmo por kontroli, kio okazis. Vidinte tion, apudstaranto diris, "Hej, amiko, ĉu vi ne asertas, ke vi povas antaŭscii la feliĉon kaj malfeliĉon de aliaj, sed kial ne viajn proprajn?"

"Tiu ĉi rakonto taŭgas al tiuj, kiuj fanfaronas, ke ili povas antaŭscii alies aferojn, sed eĉ ne siajn proprajn."

198. Batalo inter Lupoj kaj Hundoj

Unufoje, lupoj anoncis militon kontraŭ hundoj. Greka hundo estis elektita kiel hunda generalo, kiu tamen prokrastis akceptadon de la milito. Dumtempe la lupoj minacadis ilin senĉese. La greka hundo diris, "Ĉu vi scias, kial mi hezitas? La plej grava afero estas planado antaŭ la milito. La lupoj havas preskaŭ saman specon kaj eĉ samajn harojn, dum ni havas diversajn specojn, malsamajn karakterojn, kaj krome diverskolorajn harojn, nigrajn, ruĝajn, blankajn kaj grizajn. Kun tiaj malsamaj hundoj sub mia gvido, kiel mi povus akcepti la militon?"

"Nur se popolanoj unuiĝas kiel unu homo, ili povas venki malamikojn."

199. Abelbredisto

Iu eniris la domon de abelbredisto. Vidante, ke tiu forestas, la enirinto ŝtelis mielon kaj mielan pulvoron. Reveninte, la abelbredisto vidis la abelkeston malplena kaj komencis serĉi la ŝtelitajn aĵojn ĉirkaŭ la kesto. Tiam, la abeloj ĵus revenintaj de florkolektado pikis lin de ĉirkaŭe. Li, kun sufero, diris al abeloj, "Aĥ, malbonaj uloj! Vi ne punas tiun, kiu ŝtelis mielon, sed insiste pikas min, kiu protektas vin!"

"Tiuj stultuloj kaj sensciuloj ne sin gardas kontraŭ malbonuloj, sed kontraŭ amikoj, kaj traktas amikojn kiel malamikojn."

200. Junuloj kaj Buĉisto

Du junuloj iris al buĉista butiko por aĉeti viandon. Kiam la buĉisto sin deturnis sin, unu el ili ŝtelis pecon da viando kaj ŝovis ĝin en la sinon de la alia. Kiam la buĉisto sin turnis, li serĉis la viandpecon kaj kulpigis ilin pri forŝtelo. La junulo, kiu ŝtelis viandon, ĵuris, ke li ne ŝtelis, kaj ankaŭ la junulo, kiu kaŝis viandon en la sino, ĵuris, ke li ne ŝtelis. La buĉisto travidis iian artifikon, dirante, "Vi povas sukcesi trompis min per falsa ĵurado, sed ne diojn."

"Falsa ĵurado de trompado estas finfine travidota."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.