La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABLOJ DE EZOPO

Aŭtoro: Ezopo

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

FABLOJ:  51 – 100

51. Hundo kaj Lupo

Kredante ke ĝi estas energia kaj povas kuri rapide, hundo penis kurĉasis lupon. Tamen la hundo, kun iom da timemo, sin montris evitema de tempo al tempo. La lupo returnis la kapon kaj diris al ĝi, "Vi ne estas timiga, sed via mastro malantaŭ vi, kiu povos min ataki."

"La rakonto temas pri tiuj, kiuj dependas de alies potenco."

52. Dormanta Hundo kaj Lupo

Hundo dormis antaŭ ŝafejo. Vidinte ĝin, lupo atake alkuris por ĝin formanĝi. La hundo petis prokrasti manĝon, dirante, "Nun mi estas skelete malgrasa. Post kelkaj tagoj, mia mastro okazigos nupton. Tiam mi satmanĝos kaj fariĝos pufe grasa. Ĉu mi ne pli plaĉos al via palato, kiam vi revenos por min manĝi?"

La lupo kredis tiujn vortojn de la hundo, kaj lasis tiun for. Post kelke da tagoj, kiam la lupo revenis, ĝi trovis, ke la hundo dormas sur la tegmento. Ĝi alkriis al la hundo kaj rememorigis ĝin pri la promeso. Sed tiu diris, "Ho, lupo, se vi vidos min dormanta ĉe ŝafejo, ne atendu ĝis la nupto."

"Saĝuloj, kiuj sin eltiras el danĝero, sin gardas kontraŭ la simila danĝero la tutan vivon."

53. Ŝafisto kaj Hundo

Iutage, kiam ŝafisto pelis ŝafojn en stalon, lupo alkuris kaj sin miksis en ŝafaron. Li preskaŭ fermis ŝafaron kaj lupon kune en la stalon. Vidinte tion, hundo hasteme diris al li, "Se vi volas bone gardi ĉi tiun aron da ŝafoj, kiel vi povus fermi ŝafaron kaj lupon kune en la stalon?"

"Kunvivado kun malbonuloj certe kaŭzos katastrofon kaj morton."

54. Monedo kaj Vulpo

Malsata monedo staris sur la figarbo. Trovinte la fruktojn malmolaj kaj verdaj, ĝi atendis tie ĝis ili maturiĝis. Vulpo, vidinte la monedon stari tie senmove, demandis al ĝi la kialon, kaj poste diris, "Ve, amiko, kiel ventkapa vi estas! Nur atendado ne efikas. Per tio vi ne povas plenigi vian ventron, sed vin trompi."

"Tio temas pri tiuj, kiuj nur atendas, sed ne volas agi kun peno."

55. Monedo kaj Kolomboj

Kiam monedo vidis aron da kolomboj, kiuj vivis sen manko de manĝaĵo kaj trinkaĵo en sia komforta dometo, farbinte sian plumaron blanke, ĝi ŝtelkuris al kolomboj por loĝi kune kun ili. Ĉar la monedo ne kuraĝis eligi sian sonon laŭvole, la kolomboj prenis ĝin kiel kolombon kaj permesis ĝin kunvivi kun ili. Sed iufoje, kiam la monedo senatente eligisn sian krisonon, la kolomboj reknis ĝian naturon kaj forpelis ĝin per bekoj. Ĉar ĝi ne povis preni manĝaĵon tie, ĝi vole nevole reiris al sia klaso. Tamen pro ĝia malsama koloro de plumaro, aliaj monedoj ne rekonis ĝin nek permesis ĝin vivi kune.Tiel, la monedo volis havi du flankojn, sed fine akiris neniun flankon.

"Oni devas kontentiĝi pri tio, kion ili havas nun. Avideco faras ilin akiri nenion ĝisfine."

56. Fuĝanta Monedo

Kaptinte monedon, homo ligis ĝian piedon per ŝnureto kaj donis ĝin al sia infano por ludi. Ne volontante esti ludata de infano, ĝi fuĝis al sia nesto, sed la ŝnureto sur ĝia piedo implikiĝis kun arbbranĉoj kaj ĝi ne povis plu forflugi. Tuj ĉe sia morto, ĝi diris al si, "Ve al mi! Pro nevolonto al submetiĝo de homo, mi perdos mian vivon."

"Kelkaj, kiuj intencas eviti ordinaran danĝeron, eble trafas pli grandan katastrofon."

57. Sata Lupo kaj Kapro

Vidinte kapron falanta sur la teron, sata lupo pensis, ke ĝi falis teren pro timo al ĝi. Ĝi aliris por kuraĝigi ĝin, dirante, ke, se tiu diros tri verajn frazojn, ĝi lasos ĝin for. La kapro faris tion per la jenaj frazoj: unue, ĝi ne esperas renkonti lupon; due, se ĝi malfeliĉe renkontas, ĝi esperas, ke la lupo estas blinda; trie, ĝi deziras, ke tuj mortiĝos ĉiuj ferocaj lupoj, kiuj senĉese vundas kaprojn, sed tiuj neniam faras ion malutilan al ili. Pensante, ke ĝi eldiris verajn vortojn, la lupo ĝin lasis for.

"Kelktempe veraj vortoj povas montri sian forton antaŭ la malamiko."

58. Ŝafisto kaj Ŝafoj

Ŝafisto pelis aron da ŝafoj en kverk-arbaron. Vidinte altan okulplaĉan kverkon plenŝarĝitan per glanoj, li ĝoje demetis sian veston kaj sternis ĝin sur la teron. Kaj li surgrimpis la arbon kaj forte skufaligis glanojn. La ŝafoj alkuris por ĝue manĝi glanojn, kaj nerimarkite, formanĝis la veston de la ŝafisto. Post kiam li malsuprengrimpis la arbon, vidinte tion, li diris, "Vi, sendankemulaĉoj! Vi nur scipovas oferi lanon al aliaj por fari vestojn, sed malgraŭ mia penado paŝti vin, vi eĉ formanĝis mian veston."

"Kelkaj sensciuloj kun konfuzitaj pensoj bone traktas fremdulojn, sed damaĝas la intereson de siaj intimuloj."

59. Virbovo kaj Sovaĝaj Kaproj

Virbovo, ĉasata de leono, fuĝis en kavernon, kie loĝis aro da sovaĝaj kaproj. Kvankam sovaĝaj kaproj ĝin piedfrapis kaj puŝis per kornoj, la virbovo eltenis kaj diris, "Mi suferas ĉi tie, mi ne timas vin, sed la leonon ĉe la faŭko de kaverno."

"Por eviti grandan katastrofon, oni devas elteni malgrandajn suferojn."

60. Virbovo, Leono kaj Ĉasisto

Vidante leonidon en profunda dormo, virbovo profitis de la okazo mortigi ĝin per siaj kornoj. Alirinte kaj vidinte tion, leonino sentis grandan triston kaj priploregis la morton de sia ido. Starante malproksime, kapro diris al la tristanta leonino, "Ĉu vi scias, kiom da bestoj faligis larmojn ĉagrenite pro siaj infanoj mordmortigitaj de vi?"

"Nur kiam oni suferas de la sama malfeliĉo, ili povas ekzameni la malfeliĉon de si alportitan al aliaj."

61. Muso kaj Virbovo

Mordite de muso, virbovo sentis grandan doloron. Ĝi volus kapti la muson, sed tiu jam fuĝis sekure en sian neston. La virbovo puŝis la muron per siaj kornoj, tiel ke li fariĝis elĉerpita kaj kuŝiĝis dormi ĉe la nesto. La muso ŝtele eliris el la nesto kaj ekrigardis. Kaj ĝi surgrimpis sur la bruston de virbovo kaj faris alian mordon, kaj post tio, ĝi fuĝis denove en sian neston. Kiam la virbovo vekiĝis, ĝi povis fari nenion kaj maltrankviliĝis. La muso diris eksteren de sia nesto, "Granduloj ne nepre venkas. Kelktempe malgranduloj kaj humiluloj estas pli potencaj."

62. Virbovo kaj Bovido

Virbovo penis sin puŝi tra vojeto por reiri al bovstalo. Tiam, bovido aliris kaj volis trapasi la unua. Kaj tiu konsilis al la virbovo, kiamaniere trapasi la vojeton. La virbovo kontraŭdiris, "Ne ĝenu vin. Antaŭ ol vi naskiĝis, mi jam sciis pri la metodo."

"Junuloj neniel montras sian kapablon antaŭ maljunuloj."

63. Vojiranto kaj Vero

Kiam iu homo vojiris en sovaĝejo, li vidis virinon fikse rigardi la teron sola. Li demandis al ŝi, "Kiu vi estas?"

Ŝi respondis, "Mi estas Vero."

Li donis alian demandon, "Kial vi ne loĝas en prospera kaj homplena urbo, sed en sovaĝejo?"

Ŝi respondis, "En antikva tempo, Malvero staris ĉe malmulto da homoj, sed, nun, kien ajn vi iras, vi povas aŭdi Malveron."

"Kiam Malvero regas ĉie, Vero staras malproksime de homoj kaj trovas neniun lokon por ekzisti."

64. Piedpasanto kaj Hermeso

Post longa vojaĝado, piedpasanto ĵuris, ke se li trovos riĉaĵon, li nepre donos ĝian duonon al Hermeso. Vere, li trovis sakon kun migdaloj kaj sekaj jujuboj, kaj li pensis, ke certe troviĝas arĝento en ĝi, kaj li tuj ĝin levis. Post kiam li malplenigis la sakon, li trovis nur manĝaĵojn kaj ekmanĝis. Poste li metis ŝelojn de migdaloj kaj kernojn de jujuboj sur la altaron, dirante, "Hermeso, bonvole akceptu, kion mi promesis! Nun mi jam oferis al vi ĉiujn internaĵojn kaj eksteraĵojn de la manĝaĵoj."

"Tiuj avidemuloj eĉ trompas Dion."

65. Vojiranto kaj Fortuno

Post longa vojaĝado,vojiranto falis pro laceco apud puton kaj endormiĝis. Kiam li preskaŭ falis en la puton, Fortuno vekis lin, dirante, "Hej, amiko. Se vi falus en la puton, vi certe riproĉus min, sed ne vian malzorgemon."

"Multaj homoj ofte atribuas sian malfeliĉon al sia sorto."

66. Dio de Ĵurado

Iam vivis homo, kiu volis alproprigi al si la monon, kiun lia amiko konfidis al lia zorgo. La amiko volis lin fari ĵuradon, sed li sentis grandan timon kaj fari pretekston foriri de sia hejmo kaj iri eksteren de la urbo. Kiam li iris al la urbpordo, li renkontis lamulon eliri el la urbo. Li demandis, "Kiu estas vi? Kien vi iras?"

La respondo estis, "Mi estas dio de ĵurado. Mi iras al tiuj, kiuj ne respektas dion."

Li daŭre demandis, "Kiel longe vi revenos al la urbo?"

Dio respondis, "Ĉiun kvardekan jaron mi venas. Se mi ĝojas, mi venas ĉiun tridekan jaron."

La duan tagon, tiu homo senhezite alrapidis por fari ĵuradon, dirante, ke li neniam tenas la monon de sia amiko sub sir zorgo. Tiam li subite renkontis la dion de ĵurado. Kiam li estis sendita al la eŝafodo, li riproĉis la dion, "Vi klare diris, ke vi venas ĉiun kvardekan aŭ tri dekan jarojn. Sed nun vi ne volu prokrasti al mi eĉ unu tagon pro pardono."

La dio respondis, "Sed vi devas klare scias, ke se iu kolerigas min, mi revenas dum la sama tago."

"Al tiuj, kiuj ne respektas Dion, la puno de la dio estas ne regula."

67. Prometeo kaj Homoj

Laŭ la ordono de Zeŭso, Prometeo kreis homojn kaj animalojn. Vidante, ke animaloj tro multas, Zeŭso donis al li alian ordonon por neniigi parton de animaloj, por ke pli multaj homoj kreiĝos. Li plenumis lian ordonon. Rezulte, iuj, kiuj estis animaloj, sed ne homoj, kvankam reformitaj, nur posedis formon de homo, sed la koron de animaloj senŝanĝe.

Ĉi tiu rakonto temas pri tiuj uloj kun homa formo kaj la koro de animaloj.

68. Aglo, Kato kaj Apro

Aglo flugis al granda kverko kaj konstruis sian neston;kato trovis kavon en la trunko de la arbo kaj naskis sian idon; aprino vivis en la kavo ĉe la piedo de la arbo kune kun siaj idoj. Por okupi la tutan arbon sola, la kato ekludis sian artifikon. Ŝi unue rampis al la nesto kaj diris al la aglo, "Kiel malfeliĉaj vi estas! Post nelonge vi ĉiuj ruiniĝos. Ankaŭ ni troviĝas en danĝero. Nun rigardu, la apro sub la arbo fosas teron ĉiutage kaj volas elradikigi la arbon. Se la arbo falos teren, li povos facile kapti niajn idojn por nutri siajn idojn."

Tio ĵetis la aglon en grandan senrimedan timon. Kaj poste, la kato rampis malsupren kaj eniris la kavon de la apro, kaj diris, "Viaj idoj estas en granda danĝero. Kiam vi eliros por serĉi manĝaĵojn por viaj idoj, la aglo sur la arbo buŝe prenos ilin."

Post kiam la kato kaŭzis timon al la apro, ŝi ŝajnigis sin timema kaj kaŝis sin en sian kavon. Nokte ŝi ŝtele eliris por trovi manĝaĵojn por sia ido. Tage ŝi ŝajnigis sin timema kaj kaŝis sin en la kavo por gvati. Do, la aglo timis la apron, sidadis sur la branĉo silente, kaj ne kuraĝis sin movi alien; la apro ankaŭ timis la aglon kaj ne kuraĝis eliri el sia kavo. Tiel la aglo, la apro kaj iliaj idoj ĉiuj mortis pro malsato. La kato kaj ŝia ido prenis ilin kiel manĝaĵojn.

La rakonto temas pri tiuj duvizaĝaj fiuloj, kiuj semas malpacon.

69. Korvo kaj Serpento

Malsata, korvo serĉis manĝaĵon tie kaj alie. Vidante, ke serpento dolĉe dormas en varma sunlumo, ĝi plonĝis kaj kaptis ĝin. Vekiĝinte je surprizo, la serpento turnis sian kapon kaj faris al ĝin profundan mordegon. Ĉe sia morto, la korvo diris, "Vere malfeliĉa mi estas! Kvankam mi trovis bongustan manĝaĵon, mi tuj perdos mian vivon."

"Iuj, kiuj volas trovi trezoron, preferas eĉ riskon de sia vivon."

70. Milito kaj Barbareco

Ĉiuj dioj lotis por geedziĝo. La lasta loto estis kaptita de la dio de milito, kaj lia alia duono estis diino de barbareco. Tiel, ili enamiĝis unu la alian kaj geedziĝis. Ekde tiam, kie ajn, ili ambaŭ ĉiam kuniĝis. Tio estas, kie ajn kaj kiam ajn, se estas milito, ekzistas barbareco.

71. Riverakvo kaj Ledo

Riverakvo demandis al flosanta ledo en akvo, "Kiu vi estas?"

Tiu respondis, "Mi nomiĝas solideco."

La torentanta riverakvo frapadis ĝin, dirante, "Rapide trovu alian nomon por vi, ĉar mi tuj moligos vin."

"Estas tre facile restarigi la antaŭan karakteron de objektoj."

72. Muro kaj Najlo

Pro violenta fuŝa enŝoviĝo de najlo, muro laŭte krias, "Kial vi forte enŝoviĝis en min? Ne estas malpaco inter ni kaj mi faris nenion malbonan."

Najlo sin kulpigas, "Tio ne estas mia kulpo. Vi devu riproĉi tiun, kiuj forte enbatis min."

"Oni devas atribui la respondecon al hef-krimulo."

73. Lumbriko kaj Boao

Iutage, vidante longan boaon en profunda dormo, lumbriko ĉe la vojo naskis grandan admiron al ĝia svelta longeco. Ĝi pensis en si, ke kiel bone, se ĝi havus tian belan figuron. Do, ĝi rampis apud boaon kaj penis longigi sian korpon. Neatendite, ĝi rompis sian korpon pro troa fortostreĉo.

"Estas nenia utileco, se oni imitas fortulojn, sen konsideri sian forton kaj aktualan kondiĉon."

74. Lerta Arkpafisto kaj Leono

Iam estis lerta arkpafisto. Li ĉasis predojn en arbaro sur monto. Vidante lin, ĉiuj bestoj forfuĝis senspure. Nur aroganta leono brave defiis lin. Li pafis sagon al la leono, dirante, "Tio estas nur mesaĝo, el kiu vi povas scii, kiel mi atakos vin."

Vundite de la sago, la leono forkuris en paniko. Vulpo konsilia al ĝi esti pli kuraĝa, sed ne montri ĝian malfortecon. Tiu respondis, "Lia sola sago estas tiel forta, kiel mi povus elteni sian atakon?"

"Oni devas lerti en utiligado de aliaj objektoj por ataki la potencan malamikon, kiun oni ne facile atakas senpere."

75. Boatmastro kaj Boatanoj

Iutage, kiam oni veturis per boato, la ĉielo ne favoris la veturadon. Sur la maro leviĝis furioza vento kaj ondegoj, tiel ke la boatmastro ne sciis kion fari kaj sentis sin tre laca kaj malpacienca. Pro energia remado kontraŭ vento kaj ondoj, la boatanoj jam fariĝis elĉerpitaj. Li severe diris al ili, "Se vi ne remadas rapide, mi mortigos vin per ŝtono."

Unu el la boatanoj diris, "Ni dezirus atingi la lokon kun ŝtonoj."

"Kiam oni renkontas danĝeron en la vivo, oni devas preni malgravan riskon por eviti la gravan, t.e. prefere suferi malgrandan danĝeron ol la fatalan."

76. Homo, Ĉevalino kaj Ĉevalido

Homo veturis, rajdante sur ĉevalino, kiu jam gravediĝis. Dumvoje, ŝi naskis ĉevalidon. La nove-naskita ĉevalido sekvis sian patrinon dum mallonga tempo kaj ĝi sentis sin malforta tra la korpo. Ĝi kontraŭvole diris al la homo rajdanta sur sia patrino, "Mi estas tro malgranda por iri longan distancon. Se vi forĵetos min, mi tuj mortos. Se vi tenos kaj bredos min en iu loko, mi certe iam servos kiel via rajdĉevalo."

"Bonfaranto ricevos bonan rekompencon, kvankam tia rekompenco estas malfacile realigita tiel rapide."

77. Ĉasisto kaj Rajdanto

Ĉasisto revenis kun leporo sur la ŝultro. Dumvoje, rajdanto, vidinte lin, haltis por ŝajnigi aĉeti lian leporon. Kiam tiu ekprenis la leporon, li spronis la ĉevalon kaj forgalopis. La ĉasisto fortostreĉe postkuris, sed vane, ĉar la distanco inter ili fariĝis pli kaj pli granda. Rigardante la malproksimiĝantan rajdanton, li senhelpe diris, "Iru do! Mi donacas tiun leporon al vi."

"Multaj homoj, pro senrimedeco, ŝajnigas volontecon donaci al aliaj tion, kion ili domaĝas."

78. Apro, Ĉevalo kaj Ĉasisto

Antaŭe apro kaj ĉevalo ofte paŝtiĝis en la sama loko. La apro, de tempo al tempo, faris petolaĵojn: aŭ treti freŝajn herboj aŭ malpurigi akvon. Koleriĝante pro tio, la ĉevalo volis fari venĝon al ĝi, kaj sin turnis al ĉasisto por helpo. Tiu diris, ke se la ĉevalo volontos esti lia rajdhevalo kun brido, li helpos ĝin puni la apron. Brulite de venĝado, la ĉevalo konsentis la peton de la ĉasisto. Tiel, li rajdis sur la ĉevalo kaj venkis la apron. Post tio, li kondukis la ĉevalon kaj ligis ĝin ĉe la trogo. Ĝi triste veis, "Kiel stulta mi estas! Pro tio, ke mi ne povas toleri malgrandan malagrablaĵon kaŭzitan de aliulo, mi havigas al mi dumvivan sklavecon."

"En la vivo, oni devas sin montri tolerema kaj neinklinema al venĝado pro bagateloj, alie, ili havigos si mem malfeliĉon."

79. Vespo, Perdriko kaj Kampulo

Unufoje, pro neeltenebla soifo, vespo kaj perdriko flugis al kampulo por peti akvon. Ili promesis rekompenci lin. La perdriko promesis fosi grundon en lia vinbera ĝardeno, tiel ke liaj vinberujoj fruktiĝos prospere. La vespo promesis gardi la vinberan ĝardenon kaj dispeli ŝtelpluktantojn per sia venena dorno. La kampulo diris, "Mi havas du bovojn. Ili neniam faras promesojn, sed faras ĉion. Ĉu ne estas pli bone, se mi donos al ili la akvon, kiun vi volas?"

"La rakonto temas pri tiuj, kiuj laŭvole faras promesojn kaj ne pretas realigi ilin."

80. Piedirantoj kaj Flosanta Ligno

Kelkaj piedirantoj iris laŭ la marbordo. Kiam ili atingis altaĵon, ili vidis flosantan lignon malproksime kaj prenis ĝin por granda marŝipo. Do, ili atendis ĝian albordiĝon por suriri. Kiam la vento alblovis la flosantan lignon pli proksimen, ili konsideris, ke ĝi ne estas granda ŝipo, sed malgranda boato, kaj ankoraŭ esperplene atendis tie. Ondego puŝis ĝin sur la bordon kaj ili trovis, ke ĝi estas ligno. Ili diris ĥore, "Tiu lignaĉo atendigis nin vane!"

"Kelkaj havas grandan esperon pri io, kion ili ne konas, sed kiam ili havas klaran konon pri ĝi, ili perdas esperon senkonsole.

81. Marveturantoj

Kelkaj veturantoj vojaĝis per marŝipo. Pro ŝanĝemo de la vetero super la maro, apenaŭ ili veturigis sian ŝipon sur la maro, ili renkontis ŝtormon kun ondegoj kaj preskaŭ estis englutita de la furioza maro. Unu el la veturantoj disŝiris sian veston, laŭte ploregante triste kaj preĝante pri protekto de Dio. Li promesis, ke se ili elsaviĝos, ili repagos ĝin per bonfarado. Post nelonge, la ŝtormo formortis kaj la maro revenis al trankvileco kiel kutime. La veturantoj benis unu la alian pri la elturniĝo el katastrofo, saltante kaj svingante manojn en granda ĝojo. La honesta rudristo diris al ili, "Amikoj, ni rajtas ĝoji pro elturniĝo el katastrofo, sed ni devas preti alfronti la ŝtormon, kiu eble alvenos ankoraŭ."

"La ŝanĝado de la naturo ne estas antaŭdirebla. Kiam oni troviĝas sur kvieta maro, oni devas sin gardi kontraŭ eble alvenonta ŝtormo."

82. Riĉulo kaj Felisto

Riĉulo kaj felisto vivis najbare. La riĉulo ne povis elteni la haladzon de tanado, kaj li devigis feliston translokigi sian hejmon. Tiu ĉiam diris, ke li tuj translokigos ĝin, sed li ĉiam prokrastis la lokigon. Pro lia konstanta prokrasto, kun tempo pasinta, la riĉulo jam alkutimiĝis al la malbonodoro de tanado, kaj li ne plu ĉikanis lin.

"Alkutimiĝo povas senigi la malfavoran senton al objektoj. Kiel proverbo diras, alkutimiĝo farigas natura."

83. Riĉulo kaj Priplorantantaj Knabinoj

La riĉulo havis du filinojn, kaj unu el ili mortis. Li invitis kelkajn priplorantajn knabinojn por funebri pri la mortintino. La alia filino diris al sia patrino, "Kia malfeliĉo! Kvankam la funebraĵo okazas ĉe ni, ni ne scias, kiel plenumi la funebraĵon. Sed tiuj knabinoj, kiuj ne havas nenian rilaton al ni, povas plori laŭte kun granda malĝojo."

La patrino respondis, "Ne surpriziĝu, mia infano. Ilia priplorado ne venas el interna tristo, sed ili ŝajnigas tion por akiri monon."

"La rakonto temas pri tiuj, kiuj faras profiton pere de alies malfeliĉo."

84. Azeno kaj Rano

Kun lignoj sur la dorso, la azeno, preterirante lageton, stumble glitis en la akvon. Ĝi ekploregis. La rano en la lageto, aŭdinte la ploradon, diris, "Hej, amiko. Vi sin montras tiel trista nur pro stumblo. Kion ni povas fari, vivante ĉi tie dum longa tempo?"

"Tiuj, kiuj ne suferis pli grandan malfeliĉon, eĉ ne povas elteni malgrandan malsukceson."

85. Soifanta Korvo

Pro soifego, korvo flugis al akvopoto, en kiu restis nur malmulte da akvo. Provinte diversajn metodojn, ĝi tamen ne sukcesis trinki el la akvopoto. Sekve ĝi ekpuŝis la poton per sia tuta forto por faligi la poton, tiel ke la akvo elfluu. Sed la akvopoto eĉ ne moviĝis. Tiam ĝi ekrememoras la manieron, kiun ĝi iam uzis: per la beko meti ŝtonetojn en akvopoton, tiel ke la akvo leviĝu iom post iom pro multigo de metitaj ŝtonetoj. Finfine, ĝi sukcesis trinki la akvon kaj sufoki sian soifon.

"Saĝo ĉiam superas forton."

86. Krabido kaj Krabino

Krabino diris al krabido, "Ne rampu alflanken. Kial vi ne rampas kapantaŭe?"

La respondo estis, "Panjo, bonvole instru al mi persone, kiel rampi kapantaŭe. Mi sekvos vian ekzemplon. Sed ŝi tute ne povis fari tion, kaj li nomis ŝin stulta.

"Instrauantoj devas honeste vivi kaj konduti, tiel ke ili povas edifi aliajn."

87. Ŝtelinta Knabo kaj Lia Patrino

Knabo ŝtelis ardezon el kunlernanto en lernejo, kaj portis ĝin al sia patrino en hejmo. Sed ŝi ne kritikis lin pro la ŝtelo kaj laŭdis, ke li estas kapabla. La postan tagon, li ŝtelis surtuton kaj portis ĝin hejmen por doni al sia patrino. Ŝi kontentiĝis pri tio kaj donis al li multajn laŭdojn. Kun pasado de tempo, la knabo fariĝis junulo kaj li komencis ŝteli pli grandajn objektojn. Unufoje, li estis kaptita surloke. Kun ambaŭ manoj ligitaj malantaŭ la dorso, li estis eskortita al ekzikutisto. Lia patrino sekvis lin, ploregante kaj batante sian bruston. Tiam la ŝtelisto diris, ke li volas diri kelkajn vortojn ĉe la orelo de sia patrino. Ŝi tuj aliris. La filo forte ekmordis ŝian orelon kaj deŝiris ĝin. Ŝi blasfemis lin pri lia malrespekto, dirante, ke li jam aldonis al krimo de dekapigo la vundigon al sia patrino. Li respondis, "Se vi batis min, kiam mi unuafoje donis al vi la ŝtelitan ardezon, ĉu mi povas troviĝi en tia situacio kaj esti eskortita por dekapigo?"

"Se oni ne punas erareton, tio kondukas al granda eraro."

88. Bovo kaj Buĉisto

Iutage, multe da bovoj volis mortigi la buĉiston, kiu okupiĝis pri buĉado. Ili kolektiĝis, diskutante kiel preitgi sin por batalo per siaj akrigitaj kornoj. Unu bovo, kiu plugis multe da kampoj, diris, "Estas vere, ke buĉistoj mortigas nin, sed ili lerte faras tion, tiel ke nia sufero malpliiĝas. Se ne ekzistas tiuj lertaj buĉistoj, ni suferas pli multe sub la tranĉiloj de aliaj mallertaj buĉistoj. Sciu, ke, kvankam vi povas mortigi la buĉiston, homoj ankoraŭ manĝas bovaĵojn."

"Se katastrofo kaj morto estas neeviteblaj, oni devas alfronti ilin. Estas pli bone morti en ĝojo ol en sufero."

89. Juna Melkistino

Kun sitelo da lakto sur la kapo, juna melkistino revenis al la bieno de kampoj. Ŝin subite kaptis fantazio: "Per la mono, kiu mi akiros per vendo de ĉi tiu sitelo da lakto, mi povos aĉeti 300 ovojn. Krom neatendita perdo, el ĉi tiuj ovoj povos naskiĝi 250 kokidoj. Kiam la prezo por kokoj leviĝos ĝis la plej alta grado, mi vendos tiujn kokidojn en bazaro. Tiel de la komenco ĝis la fino de la jaro, mi povos ricevi pli da pago, per kiu mi povos aĉeti belan novan jupon. Ĉe la vespera bankedo de Kristnasko, mi surportos belan ĉarman jupon, kaj ĉiuj junuloj venos al mi por peti mian manon, sed mi skuos mian kapon por rifuzi ilin."

Pensante pri tio, ŝi vere skuis sian kapon. La lakto sur ŝia kapo elverŝiĝis sur la teron kaj ŝiaj revoj malaperis kune kun la lakto.

"Fantazio alportas neniom da utieco."

90. Kaproj kaj Paŝtisto

Multe da kaproj estis pelitaj de paŝtisto en la stalon. Unu el ili postrestis sola, manĝante ion. La ŝafisto ĵetis ŝtopecon kaj batrompis ĝian kornon. Timigite, li petis ĝin ne diri tion al la mastro, sed tiu replikis,"Eĉ se mi ne diros, kiel vi povos kaŝi tion de li. Mia korno jam rompiĝis. Tio estas evidenta fakto."

"La evidenta krimo ne estas kaŝebla."

91. Amikoj kaj Urso

Du bonaj amikoj vojaĝis kune. Survoje ili renkontis urson subite. Unu el ili tuj fulme surgrimpis arbon kaj sin kaŝis, dum la alia kuŝis sur la tero post momenta pripenso, vidinte, ke li ne eblas forfuĝi. Retenante sian spiradon, li ŝajnigis sin mortinta. Laŭdire, la urso neniam manĝis homojn. Ĝi aliris al li kaj flaris sur lia vizaĝo kaj forturnis. Malsuprengrimpinte de la arbo, la kaŝinto demandis al la kuŝinto, kion la urso diris ĉe lia orelo. Tiu respondis ĉirkaŭfraze, "La urso diris, ke vi nepre gardu vin kaj neniam kunvojaĝu kun amiko, kiu ne povas dividi suferon kun vi."

"Tiuj, kiuj ne povas dividi suferon, ne estas veraj amikoj."

92. Kamelo kaj Zeŭso

Vidinte bovon paradi per ĝiaj belaj kornoj, kamelo multe enviis, kaj volus kreskigi paron da kornoj sur sia kapo. Pro tio, ĝi turnis sian peton al Zeŭso por aldoni paron da kornoj al ĝia kapo. Zeŭso koleriĝis ekstreme pro tio, ke ĝi ne kontentiĝis pri siaj granda korpo kaj forto, sed avidis je pli da aĵoj. Li ne nur ne donis kornojn al ĝi, sed forhakis grandan parton disde ĝia orelo.

"Pro avideco, multaj volas posedi tion, kion aliaj havas, sed kontraŭvole ili perdas siajn propraĵojn."

93. Unuokula Cervo

Cervo kun blinda okulo alvenis al la marbordo por manĝi herbojn. Ĝi rigardis al la ĉeftero per sia sana okulo por gardi kontraŭ la atako de ĉasisto, kaj alfrontis la maron per la blinda okulo, ĉar ĝi kredis, ke nenia danĝero venos el la maro. Ekster ĝia atendo, veturanto trafis ĝin per sago, kiam li preterpasis ĉi tien per ŝipo. Antaŭ spiri sian lastan spiron, ĝi lamentis al si, "Mi estas vere malfeliĉa. Mi nur gardis min kontraŭ la atako el la ĉeftero, dum la maro, kiun mi fidis, alportis katastrofon al mi."

"Realeco ofte iras kontraŭ antaŭvido. La ŝajna danĝero pruviĝas sekura, sed la ŝajna sekureco fariĝas danĝero."

94. Cervo en Bovstalo

Cervo estas urĝeme postkurata de ĉashundo. Li enkuras korton de kampulo kaj sin kaŝas en bovstalon. Bovo admonas al li bonintence, "Hej! Malfeliĉulo! Kial vi faras tion? Vi sendas vin al la manoj de malamikoj. Ĉu vi ne vin ĵetas en ilian kaptilan reton?"

La cervo respondas, "Amiko, se vi permesas min kaŝi ĉi tie, mi trovas ŝancon forkuri."

Je vespero, paŝtisto venas manĝigi bovojn, kaj li ne trovas la cervon. Kaj intendanto kaj laboristoj preterpasas la stalon, ili ankaŭ ne trovas ĝin. Ĝi gratulas sin pro sekureco, kaj esprimas dankon al la bovo. Alia bovo diras, "Ni volus protekti vin, sed ne restu sen ajn zorgo jam nun. Alia homo preterpasos la stalon. Li estas tre zorgema pri ĉio. Nur post kiam li preterpasos, via vivo estos sekura."

Tiam la mastro eniras. Grumblante pri neegala distribuado de fojno en trogo, li iras al la bretaro de fojno, dirante, "Kion ili faraĉis? Nur tiom malmulte da fojno? La pajloj sur la planko estas ŝutitaj duone malpli ol sufiĉas. Tiuj mallaboremuloj ankoraŭ ne forigis araneaĵojn."

Kiam li ekzamenas ĉiujn aĵojn, paŝante tien kaj ĉi tien, li trovas la kornojn de la cervo malkaŝiĝi el inter fojno. Li krie venigas siajn subulojn por kapti kaj mortigi ĝin.

"Kiam oni foriras de unu danĝero, ne malatentu alian danĝeron."

95. Lignokarbofaristo kaj Tol-Blankigisto

Lignokarbofaristo vendas lignokarbon, prenente sian domon kiel vendejo. Kiam li vidas tol-blankigiston transloĝi najbare de li, li ĝojplene aliras por persvadi lin kunloĝi en lia domo. Li klarigas, ke tiamaniere ili povos fariĝi pli intimaj, kaj krome estos oportune kaj monŝpare. Sed tiu respondas, "Eble vi diras la veron, sed tio ne eblas, ĉar vi certe nigrigos ĉion, kion mi blankigos."

"Homoj de malsamaj specoj malfacile vivas en harmonio."

96. Leono, Azeno kaj Vulpo

Post interkonsiliĝo, Leono, Azeno kaj Vulpo iras kune por ĉasi, kaj kaptas multajn bestojn. Leono ordonas al Azeno fari dividadon de predoj. Tiu dividas la ĉasaĵojn en tri egalajn porciojn, kaj petas Leonon elekti.Kun kolerego, Leono ĵetas sin al Azeno kaj ĝin formanĝas. Li ordonas Vulpon fari dividadon denove. Tiu amasigas pejparton de ĉasaĵoj en stako por Leono kaj restigas al si nur iom, kaj petas lin preni. Leono demandas al li, kio instruis lin dividi tiamaniere. Vulpo respondas: "La malfeliĉo de Azeno."

"Oni devas ĉerpi instruon kaj lecionon el alies malfeliĉo."

97. Hundo kaj Azeno

Iu bredas hundon kaj azenon, kaj li ofte amuze ludas kun hundo. Iutage, post manĝado ekstere, li reportas iom da manĝaĵo kaj ĵetas al la hundo. Svingante sian voston, la hundo ĝoje iras renkonte al li. Pro tio la azeno tre envias, kaj li ankaŭ saltadas renkonte al la mastro, sed li piedfrapas lin pro miso. La mastro tre indignas. Li forte batas la azenon kaj ŝnurligas lin al la trogo ĉe stalo.

"La sama afero ne eblas taŭgi al ĉiuj."

98. Norda Vento kaj Suno

Norda vento kaj suno senĉese disputadas, kiu havas pli grandan forton. Ili interkonsentas: kiu povos fari pasanton demeti sian veston memvole, tiu estos la venkanto. En la komenco, la vento forte blovas, kaj la pasanto firme volvas siajn vestojn. Vidinte tion, li ekblovas pli violente ol antaŭe. La pasanto tremas de malvarmo kaj surmetas pli da vestoj. Laca pro blovado, la vento ne povas ne cedi al la suno. Komence tiu disverŝas mildajn sunradiojn sur la pasanton, kaj li demetas aldonajn vestojn. Poste, li ĵetas intensan sunlumon sur la teron, kaj la pasanto ekŝvitas. Kaj iom post iom li ne plu povas elteni. Li eĉ senvestas sin ĝis la haŭto kaj saltas en riveron por sin bani.

"Persvado plejofte efikas ol perfortigo."

99. Arbo kaj Hakilo

Iu alvenas en arbaron, kaj petas al arbo doni al li pecon da ligno por fari el ĝi tenilon de hakilo. La arbo akceptas lian peton kaj donas al li branĉeton. Elfarinte la tenilon kaj instalinte ĝin al la hakilo, li levas la hakilon kaj ekhakas arbon. Tre baldaŭ li hakfaligas la plej valoran kaj grandan arbon en la arbaro. Vidinte sian kunulon hakfaligita, la maljuna kverko povas fari nenion kaj diras al la cipreso staranta apude, "Fakte estas ni, kiu detruas nin mem. Se ni ne donacus al li branĉeton, li ne povus hakfaligis nin, kaj eble ni povus stari ĉi tie por eterne."

"Oni ne devas doni helpon,eĉ malgrandan helpon al iu, kiu minacas ilin mem."

100. Leporo kaj Ĉashundo

Pelinte leporon el ĝia nesto, ĉashundo postkuras ĝin senhalte, sed ne ĝin kaptas post longa tempo. Vidinte tion, ŝafisto moke diras, "La malgranda el vi tamen kuras pli rapide."

La caŝhundo respondas, "Ho, vi ne scias, ke la celoj de nia kurado estas malsamaj. Mi kuras nur por unu manĝo, sed li por savi sian vivon."

La rakonto montras, ke ambaŭ homo kaj besto havas instinkton por viviĝo, la instinkton kun granda forto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.