La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
FABLOJ DE EZOPOAŭtoro: Ezopo |
©2025 Geo |
La Enhavo |
Leono enamiĝas al la filino de kampulo kaj li petas ŝian manon. Kvankam la kampulo ne eltenas, ke lia filino edziniĝos al la leono, tamen pro timego al tiu, li ne povas rifuzi portempe. En urĝeco, li subite kaptas bonan ideon en la kapo. Kiam la leono refoje petas la kampulon, tiu diras, ke estas dece por la leono edzinigi lian filinon, sed tiu devas eltiros sian dentegojn kaj forhakos siajn ungegojn, kiujn ŝi timas, alie li ne povos edzinigi ŝin al li. Blinda pro troa allogeco de lia filino, la leono facile promesas obei al lia postulo. Ekde tiam, la kampulo malestimas kaj neniom timas lin plu. Kiam la leono alvenas denove, li ŝnurligas lin post bona batado.
"Se oni facile kredas alies vortojn kaj forĵetas siajn proprajn superecojn, ili estas facile venkitaj de tiuj, kiuj timas ilin."
Ĉasata de delfeno, tinuso eligas timemajn sonojn.Ĝuste kiam li estas kaptota de delfeno, li eksaltas kun granda forto, sed neatendite pro tro longa saltado, li falas sur la marbordon. La strikte ĉasanta delfeno ankaŭ faras fortan eksaltadon kiel tinuso, kaj sammaniere sin trovas sur la marbordo.Tiam, returninte sian kapon kaj rigardante tuj formortantan delfenon, li diras, "Nun mi jam ne timas morton, ĉar tiu fiulo, kiu kaŭzas mian morton, tuj mortos kune kun mi."
"Iuj, kiuj vidas, ke tiuj homoj alportas tiel al ili malfeliĉon kiel al si mem, facile eltenas la suferon alportitan de tiu malfeliĉo."
Lupo intencas de longe formanĝi la ŝafaron, sed pro gardado de hundo, li ne povas atingi sian celon. Li pensas, ke nur per artifiko li povas sukcesi. Do, li irigis senditon por viziti la ŝafaron kaj diri al ili, ke la hundo estas ilia komuna malamiko, kaj ke se ili forpelos la hundon, ili povas pace vivi kune. Tute ne konante la malbonan intencon, ili senpripense forpelas la hundon. Sen protektado de la hundo, li tre facile formanĝas ĉiujn ŝafojn.
"Se oni perdas sian protektanton, ili estas baldaŭ konkerota de sia malamiko."
Blindulo estas lerta en juĝado pri bestetoj per mana palpado. Se nur li palpas, li povas juĝi, kia besteto ĝi estas. Iu alportas lupidon kaj petas lin juĝi, kia besto ĝi estas. Post kiam li palpas la besteton, li diras, “Mi ne estas certa, ĉu ĝi estas vulpeto kaj lupeto, sed mi nur certas, ke estas ne sekure, se oni metas ĝin en ŝafstalon.”
“Malbona naturo povas sin montri eĉ dum ies infaneco.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2025 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.