La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
FABLOJ DE EZOPOAŭtoro: Ezopo |
©2025 Geo |
La Enhavo |
En ofer-ceremonio surkampa, paŝtistoj kuiris kapron. Ili invitis homojn de proksime por kunmanĝi ĝin. Malriĉa virino venis, kune kun sia filo. Kiam oni dronis en ĝoja manĝado, la knabo sentis doloron pro manĝado de troa viando. Li suferplene diris, "Panjo, mi volas elvomi la viandon."
Lia panjo diris, "Filĉjo, tio ne estas via, sed tio, kion vi manĝis."
"Iuj, kiuj laŭvole prenas alies aĵojn aŭ ŝuldas monon, sentas suferon, kiam ili estas petataj redoni tion."
Timema maljunulo havis solfilon, kiu, kuraĝa denaske, ŝatis ĉasi. Iufoje li sonĝis, ke lia filo estas mordmortigita de leono. Li timegis, ke la sonĝo fariĝos realo. Do li konstruigis tre belan domon alte en la aero kaj ŝlosis sian filon en la domo por protekti lin. Por plezurigi sian filon, la maljunulo pentris multajn bestojn sur la muro, inkluzive de leono. Sed la filo fariĝis pli kaj pli enua, vidante tiujn pentraĵojn. Unufoje, starante ĉe la leono sur la muro, li diris, "Hej, vi abomeninda besto, por vi kaj la absurda sonĝo, mi estas ŝlosita en la domo kiel malliberejo."
Dirante, li svingis sian pugnon por forte bati al la leono, kvazaŭ volante mortigi ĝin. Neatendite, dorno enpikiĝis en lian ungon. Li ne povis toleri la doloron, kaj post nelonge, suferante de alta febro, li mortis de pulma inflamo. La leono sur a muro eĉ ruinigis la filon. Tio, kion tiu patro zorgeme aranĝis, malutilis al la filo.
"Oni devas alfronti malfacilon brave, sed ne provi eviti ĝin."
Unufoje pulo saltis sur la piedon de kuranta sportisto, kaj senĉese pikadis lin. Li ekkoleriĝis kaj pretis mortigi ĝin per knedado de fingroj. Sed ĝi, per sia denaska kapablo, fuĝis kaj savis sian malgrandan vivon. Li lamentis, dirante, "Heraklo, se vi tiel helpas min trakti la pulon, kiel vi povus helpi min konkeri la fortajn malamikojn?
"Ne petu al dio pro malgravaj aferoj, sed pro granda malfacilo."
Du soldatoj vojiradis, sed dumvoje ili renkontis bndon da rabistoj. Unu soldato tuj sin kaŝis flanken, kaj la alia, brave alfrontante ilin, luktadis kontraŭ ili kaj mortigis kelkajn. Tiam la timema soldato alkuris. Eltirinte sian spadon kaj forĵtinte sian jakon, li diris, laŭte, "Lasu min trakti lin. Mi volas lasu lin koni, kiun li rabas."
Ĉe tio, la brava soldato diris, "Mi ĵus volus vin helpi min, eĉ nur per vortoj, ĉar mi kredis, ke viaj vortoj estas veraj kaj povas kuraĝigi min en batalo kontraŭ malamikoj. Tamen nun bonvole enmeti vian spadon en ingon. Regu vian senutilan langon. Vi povas trompi tiujn homojn, kiuj ne konas vin. Mi propraokule vidis la rapidecon de via fuĝado. Estas klara, ke via kuraĝo ne estas fidinda."
"Estas kelkaj, kiuj ŝajnigas ilin herooj, kiam aferoj jam sukcesis aŭ proksimas al sukceso, sed dum la penado por akiri de sukceson, ili nur apudstaras sen helpi."
Patro havis filon kaj filinon. La filo estis fama pro sia beleco, dum la filino sia malbeleco. Unutage okazis, ke la gefratoj vidis siajn mienojn en speguo. La frato laŭdis sin pro la beleco, dum la fratino tre koleriĝis pro tio, kvazaŭ ŝi sentus, ke lia memlaŭdo signifas mokadon al ŝi. Por venĝi sian fraton, ŝi surgenuiĝis antaŭ sia patro. Ŝi plendis, ke la frato posedas la belecon, kiu devus apartenas al knabinoj. La patro tuj brakumis la gefratojn, kisis kaj karesis ilin. Li diris, "Mi volas, ke vi ambaŭ vidi vin en spegulo ĉiutage. Mia filĉjo, ne damaĝu vian belecon per malvirtoj, kaj mia filnjo, plenigu vian mankon de beleco per viaj virtoj."
"Kuniĝo de ekstera bela aspekto kaj interna virto povas produkti veran belecon."
Hirundo diris al korvo,"Mi estas bela princino kaj filino de Antena reĝo."
Kaj ŝi aldonis, ke Tereus seksatencis ŝin kaj fortranĉis ŝian langon. Ĉe tio, la korvo kontraŭdiris, "Kun lango fortranĉita , vi povas parolas tiel multe kaj torente. Se vi havus langon, kiel vi povus fanfaroni?"
"Tiuj, kiuj emas fanfaroni, sin malkaŝas tute en siaj propraj mensogoj."
Pro tio, ke ĝi povas antaŭdiri por homoj bonon kaj malbonon, kaj futuron, korvo estas rigardata kiel fea birdo. Kun granda envio, blankbeka birdo ankaŭ volas fari tion. Kiam ĝi vidas homojn paŝi, ĝi flugas sur arbon kaj blekas laŭte. Aŭdinte blekadon, paŝantoj mire turnas la kapon por rigardi. Unu el ili diras, "Amikoj, ni iru rapide. Ĝi estas blanbbeka birdo. Ĝia blekado ne estas efika."
"Tiuj nekapabluloj, kiuj envias potenculojn, ne povas atingi la celon. Ili ĉiam estas primokata de aliaj."
Strigo dormas tage kaj elvenas serĉi por manĝajo nokte. Unutage, kiam li dormis profunde, li estis vekigita de pepado de akrido. Ne povante plu endormiĝi, li petis al la akrido, ke tiu ĉesu pepadon, sed tiu daŭrigis sian pepadon senĉese, ignorante lin. Ju pli la strigo petis, des pli sonore la akrido pepadis. La strigo sentis senrimedon kaj maltrankvilon. Subite bona ideo venis al lia kapo, kaj li diris al la akrido, "Kiam mi aŭskultas vian orelplaĉan kantadon, mi jam ne povas endormiĝi. Via kantado estas tiel kortuŝa kiel sep-korda liro de Apolo. Mi volas drinki la fean vinon, kiun Heba, diino de juneco, donacis al mi. Se vi volas, bonvole supreniru por drinki kune kun mi."
Tiam la akrido estis soifa, kaj jam forgesis ĉion pro la laŭdoj. Senpripense, la akrido suprenflugis. Rezulte, la strigo sin ĵetis el la kavo kaj mortigis lin.
"Iuj fieras pro malgranda kapabo kaj forgesas siajn pozicion kaj medion, kaj fine renkontas suferojn per si mem."
Ŝtelinte pencon da viando, korvo sidas sur granda arbo kun ĝi en la buŝo. Vulpo, kiu preterpasas ĉi tien, salivumante, soifas havigi al si tiun viandpecon. Starante sub la arbo, li senĉese laŭdas la korvon pri ŝiaj belaj korpo kaj plumoj, kaj ankaŭ laŭde diras, ke ŝi devus esti la reĝino de birdoj, kaj des pli inde je tiu titolo, se ŝi povas eligi sonon. Por montri sian voĉon, ŝi malfermas sian buŝon por plengorĝe krii, tiel ke la viandpeco falas sur la teron. Alrapide kaptinte ĝin, la vulpo moke diras, "Hej, korvo, se vi havus cerbon, vi vere povus fariĝi la reĝino de birdoj."
"La rakonto temas pri tiuj stultuloj."
Irante survoje, kelkaj pasantoj vidas unuokulan korvon alflugi. Levante la kapon, ili ĵetas ekrigardon al la birdo. Unu el ili diras, ke ĝi estas malbonaŭgura, kaj konvinkigas ĉiujn reveni. La alia tamen kontraŭdiras, "Kiel ĝi povus antaŭdiri pri la futuro? Se ĝi povus antaŭdiri, kial ĝi ne eviti sian blindecon?"
"Tiuj, kiuj ne povas zorgeme aranĝi siajn proprajn aferojn, ne rajtas doni instruon al aliaj."
Vesperto falis sur la teron. Ĝi estis buŝprenita de sibiriko. Kaj ĝi petis pardonon de tiu lasta. Tiu diris, ke ĝi ne lasos ĝin, ĉar ĝi denaske malamas birdojn. La vesperto diris, ke li apartenas al musoj, sed ne al birdoj. Do ĝi estis lasita for. Alian fojon, ĝi falis teron kaj estis kaptita de alia sibiriko. Ĝi petis foj-refoje , ke tiu ne formanĝu ĝin. Tiu ĉi sibiriko diris, ke li malamas ĉiujn specojn de musoj. La vesperto ŝanĝis sian antaŭan aserton, dirante, li apartenas al birdoj, sed ne al musoj. Kaj ĝi estis lasita libera. Pro dufoja ŝanĝado de sia nomo, la vesperto sukcesis eskapi el danĝero.
"Por eviti danĝeron, ni devas agi laŭ cirkonstancoj."
En vintro, olivarbo primokis figarbon, "Tra la tuta jaro, mi estas ĉiamverda kaj bela, sed viaj folioj velkas kaj falas en vintro. Kaj vi estas bela nur somere."
Ĝuste kiam ŝi fanfaronis, subite falis neĝego kun grandaj flokoj. La neĝflokoj premis sur la prosperajn branĉojn de olivarbo, kaj post kelka tempo, ŝi falis pro la peza premo, kaj ŝia belo ankaŭ forvaporiĝis. Dum la kalva figarbo ne ricevis ajnan vundon de la neĝego.
"Kelktempe, bela aspekto alportas damaĝon al homoj."
Mortiginte homon survoje, la rabisto estis ĉasata de preterpasantoj. Li fuĝis sangmakulita. La preterpasantoj, kiuj venis renkonte al li, demandis al li, kial liaj manoj estas makulitaj de sango. Li respondis, ke li ĵus malsupreniris el morusarbo. Dum ili interparolis, la ĉasantoj atingis kaj, kaptinte lin, pendigis lin sur la morusarbo. La arbo diris al li, "Mi tre ĝojas helpi homojn mortigi vin, ĉar vi mem faris mortigon kaj puŝis la krimon al mi."
"Kiam tiuj bonkoruloj estas kalumniataj kiel malbonuloj, ili ankaŭ kontraŭatakas senheziteme."
Kaptita de aglo, la leporo sentis sin trista kaj malĝoja. Li ploris kiel infano. Tiam pasero riproĉis lin, "Kial via rapideco malaperis? Kial viaj kruroj kuris tiel malrapide?"
Dirante, aglo fluge sin ĵetis kaj subite kaptis lin kaj formanĝis lin. Vidante tion, la leporo trankvile diris, "Ve! Ĵus li ĝojis je mia feliĉo, sed nun lin trafas la sama malfeliĉo."
"Kiam oni vidas aliajn en danĝero, oni ne devas ĝoji je alies malfeliĉo."
Antaŭe kreskis arbo, kiu produktis gluon, per kiu oni kaptis birdojn. Kiam la arbo komencis burĝoni, hirundo antaŭsentis, ke birdojn trafos granda katastrofo. Pro tio, ŝi kunvenigis birdojn por persvadi ilin mortigi la arbon, se ne, tuj flugi al homoj por helpo, petante, ke ili ne kaptis birdojn per arbgluo. Ĉiuj birdoj primokis ŝin, konsiderante, ke ŝi diras stultajn vortojn. Senrimede, la hirundo sola flugis al homoj por protekto. Homoj konsideris ŝin saĝa, sagaca kaj bonkora kaj konsentis sian peton, permesante al ŝi loĝi kun ili. Rezulte, alispecaj birdoj estis ofte kaptitaj de homoj kiel frandaĵoj, kaj nur hirundoj evitis la danĝeron, ili konstruis siajn nestojn ĉe homoj pace kaj senzorge vivis.
"Tiuj, kiuj preparas kontraŭ danĝero, povas eviti danĝeron."
Unufoje, ne plu povante elteni pezan laboron de jaro al jaro, azenoj sendis reprezentanton al Zeŭso, petante, ke li malpliigu al ili kelke da suferoj. Li sciis, ke tio ne toleras ŝanĝadon. Do, li diris, al ili, ke, se ilia pisado povos flui kiel rivero, iliaj suferoj malpliiĝos. La azenoj konsideris, ke li neniel ŝercas. Nun, kiam unu azeno pisas, aliaj azenoj kolektiĝas ĉirkaŭ ĝi kaj ekpisas.
"La karaktero denaska neniam ŝanĝiĝus."
Iun tagon, azenisto pelis azenon kaj mulon kun ŝarĝo. La azeno tre koleriĝis pro tio, ke li kaj mulo ŝarĝiĝas per sama pezo de varoj, dum la mulo konsideris, ke li devas akiri duoblon da furaĝon. Post momento, la azenisto vidis la azenon ne facile antaŭeniri kaj forprenis parton da ŝarĝo de lia dorso kaj surmetis ĝin sur tiun de la mulo. Post kelka tempo, la azenisto vidis, ke la azeno des pli malfacile antaŭeniras. Li deprenis alian parton da lia ŝarĝo kaj fine tuton da lia ŝarĝo, kaj surmetis ĝin sur la dorson de la mulo. Tiam, returnante sian kapon, la mulo diris al la azeno, "Hej, amiko, ĉu vi ankoraŭ koleriĝas pro mia duobla furaĝo?"
"Ne disputu kun aliaj zorgeme. Ĉiu havas sian propran aferon kaj akiras sian rekompencon."
Unutage hejma azeno surportis pezan ŝarĝon, aspektante tre laca. Vidinte tion, sovaĝa azeno riproĉis lin pri volonta subpremiteco, dirante, "Jen vidu, mi vivas libere kaj senzorge. Kiam mi manĝas herbojn sur la monto, mi sentas min tre feliĉa. Dume vi vivas mizeran kaj senliberan vivon, ne nur suferante elĉerpitecon, sed ankaŭ subpremadon kaj vipadon de la mastro."
Tiam venis leono. Vidinte, ke la hejma azeno estas kun azenisto, li sin ĵetis violente al la soleca sovaĝa azeno kaj kaptis ĝin kiel manĝaĵon.
"Libereco estas valora, sed kelktempe kaŭzas sengarantion de vivo kaj vivado."
Trovinte ĵus naskitan lupidon, ŝafisto alportis ĝin hejmen kaj bredis kune kun hundo. Plenkreskiĝinte, la lupido, kune kun hundo forĉasis la lupon, kiu venis por kapti ŝafojn. Unutage, la hundo ne atingis la lupon kaj revenis. Dum la lupido daŭre postkuris, kaj kiam ĝi atingis la lupon, ĝi ĝuis ŝafaĵon kun ĝi. De tiam, se lupoj ne venis por rabi ŝafojn, la lupido sekrete mortmordis ŝafon kaj ĝuis ŝafoĵon kun la hundo. Poste, eltrovinte ĝian konduton, ŝafisto pendmortigis ĝin sur la arbo.
"Malica naturo malfacile ŝanĝiĝas."
Unutage, la piedo de sovaĝa azeno estis pikita per dorno. Irante lame, ĝi sentis grandan suferon. Vidinte la vunditan sovaĝan azenon, lupo deziris formanĝi facile akireblan ĉasaĵon. La sovaĝa azeno petis al li, "Bonvole eltiru dornon el mia piedo kaj neniigu mian suferon, tiel ke vi manĝu min sen sufero."
La lupo eltiris la dornon per siaj dentoj. La sovaĝa azeno ne plu sentis doloron kaj ĝia piedo fortiĝis. Ĝi mortigis la lupon per sia piedfrapoj kaj fuĝis alien, tiel ke ĝi konservis sian vivon.
"Fari bonon al malamikoj kondukas al nenia utilo, sed al malfeliĉo."
Infano etendis sian manon en la botelon plenan je kaŝtanoj. Li volis preni plenmanon da kaŝtanoj kiel eble plej grandan. Kiam li eltiris sian manon, lia mano kaptiĝis ĉe la botelaperturo. Pro tio, ke li ne volis forlasi parton da kaŝtanoj, li ne povis eltiri sian manon. Li ploregis. Pasanto diris al li, "Sciu kontentiĝi. Se vi prenas nur duonon, via mano povas eltiriĝi."
"Oni devas scii kontentiĝi, sed ne avidi pri multo por unu fojo."
Elsaltinte el sia malseka hejmo en malaltaĵo, rano anoncas al ĉiuj bestoj: "Mi estas lerta, ĉionkuraca kaj erudicia kuracisto!"
Vulpo demandis al li: "Vi eĉ ne povas kuraci viajn laman irmanieron nek vian ĉifizitan haŭton, kial vi fanfaronas kuraci por aliaj?"
"Juĝante ies sciojn kaj kapablon, oni devas aŭskulti ties parolon kaj observi ties konduton, sed ne esti konfuzita de ties dolĉaj vortoj."
Pro soifo, formiko rampis al la fonto por trinki akvon, sed malfeliĉe ĝi estis forportata de rapida fluo. Kiam ĝi droniĝis, kolombo vidis ĝin kaj ĵetis rompitan branĉon en la akvon. La formiko tuj suriris la branĉon el la danĝero. Poste birdkaptanto venis por kapti kolombon per glustango. Vidinte tion, la formiko ekmordis lian piedon. Pro doloro, li forĵetis la glustangon kaj la kolombo forflugis pro surprizo.
"Oni devas rekompenci favoron per dankemo."
Dum libera tempo, Ezopo, kiu lertis en rakontado, venis al la ŝipfarejo. Kelkaj laboristoj ŝercis kun li por eligi liajn vortojn. Li diris, ke en antikveco ĥaoso kaj akvo regis ĉie, sed Zeŭso volis teron aperi. Li ordonis al tero eltrinki marakvon trifoje. Kiam la tero trinkis la unuan fojon, apris mirakle montoj, kaj kiam li trinkis la duan fojon, etendiĝis vasta kamparo. Ezopo aldonis, "Se li trinkis la trian fojon, via metio estos senutila."
"Se oni mokridas tiujn, kiuj estas kapablaj ol ili mem, oni nur kaŭzas al si malagrablaĵojn."
Iun tagon, kiam knabo sin banis en rivero, li renkontis danĝeron. Tuj antaŭ ol droniĝi, li vidis pasanton kaj laŭtvoĉe vokis al li. Tamen la pasanto riproĉis la knabon pro ties senpripenso kaj adventuremo. La knabo respondis, "Bonvole elsavu min unue, antaŭ ol riproĉi min."
"Parolu, kiam tempo venas por paroli, kaj agu, kiam tempo venas por agi."
Leono kuris en bredejon de kampulo. Por kapti ĝin, li tuj firme fermis la pordon de la korto, tiel ke ĝi ne povis elkuris. Ĝi unue mortmordis kelkajn ŝafojn kaj poste sin ĵetis al bovoj. La kampulo timis, ke li mem endanĝeriĝos, li malfermis la pordon por lasi la leonon for. Post ĝia forkuro, lia edzino diris al la lamentanta edzo, "Meritite! Oni tenas sin malproksime de terura leono, kial vi ankoraŭ fermis ĝin?
"Provokante la malamikojn, kiuj estas pli potencaj ol si mem, oni certe alportas suferon al si mem."
Kiam azeno vidis, ke la mastro zorgas plene pri la ĉevalo kaj donas sufiĉe da furaĝo al ĝi, sed ĝi mem ne havas sufiĉe da branoj por manĝi kaj faras pezajn laborojn, ĝi triste diris al la ĉevalo, "Kiel feliĉe!"
Kiam milito eksplodis, plene armitaj soldatoj rajdante ĉevalojn rapidis al batalejo kaj, spite al pluvo de kugloj, sturmis la malamikan pozicion. La ĉevalo malfeliĉe falis vundita. Vidinte tion, azeno ne plu sentis, ke la ĉevalo estas pli feliĉa ol ĝi, sed male pli kompatinda.
"Ne senkaŭze enviu aliajn, ĉar ĉiuj havas sian proprajn vivon, feliĉon kaj malfeliĉon."
Antaŭe la mastro enamiĝis al malbela servistino. Ŝi beligis sin tre pompe per multe da mono por kompari sin kun la mastrino. Ŝi ankoraŭ oferadis al Afrodita, petante al ŝi farigi ŝin pli bela. En sonĝo, Afrodita diris al ŝi, ke ŝi ne donacos belon al ŝi pro ties oferaĵoj, kaj koleriĝis kontraŭ tiuj, kiuj konsideris ŝin bela.
"Tiuj, kiuj riĉigas sin per malicaj rimedoj, ne devas fieraĉi, forgesante sin mem, siajn pozicion kaj originan vizaĝon."
Unufoje lupo rabis ŝafon el la grego. Kiam ĝi prenis ŝafon en la buŝo, ĝi renkontis leonon. Tiu tuj forrabis la ŝafon de ĝi. Starante malproksime, la lupo parolis al si mem, "Via rabado ne estas justa."
Kun rideto, la leono respondis, "Do, ĉu ĉi tiu aĵo estas juste donacita al vi de via amiko?"
"Ŝtelistoj kaj rabistoj estas de la sama speco. Oni ne povas distingi, kiu estas bona kaj kiu estas malbona inter ili."
Kelkaj infanoj ludis ĉe lageto. Kiam ili vidis multajn ranojn, ili batis ilin per ŝtonoj. Kelkaj ranoj estis batmortigitaj. Tiam unu rano ŝovis sian kapon el akvo kaj diris, "Infanoj, bonvole ne batu. Por vi tio estas ludo, sed por ni tio estas perdo de vivo."
"Ne metu nian ĝojon surbaze de alies suferoj."
Iu bredis kokojn en sia hejmo. Unutage, li renkontis hejmigitan fazanon en la bazaro kaj li aĉetis ĝin. Li metis ĝin kune kun la kokoj. Tiuj kokoj ĝin bekĉasis. La fazano pensis, ke ĝi estis ĉasita pro sia fremdeco. Post kelkaj tagoj, kiam ĝi vidis, ke tiuj kokoj interbatiĝis unu al la alia ĝis ili sangis kun rompita kapo, ĝi parolis al si, "Nun, mi ne plu plendas, ke ili maltraktas min, ĉar ili mem ne povas toleri unu al la alia."
"Se saĝuloj vidas, ke najbaroj kaj familianoj ne povas toleri unu al la alia, ili ne sentas stranga, ke ili ne akiras ilian toleremon."
Iun tagon, koko kaj azeno vivis kune. Kiam malsata leono venis por atakis la azenon, la koko ekkokerikis. Timante la kokan kriadon, la leono forfuĝis. Vidinte, ke la leono timas eĉ la kokan kriadon, la azeno pensis, ke la leono ne estas tia timiga, kaj ekĉasis post ĝi. Malproksime, kie ne povis aŭdiĝi la koka kokerikado, la leono subite sin turnis kaj formanĝis la azenon. Antaŭ ĝia morto, la azeno lamentis: "Kiel malfeliĉa mi estas! Kiel stulta mi estas! Mi ne povas esti kalkulata kiel lia rivalo, kial mi partoprenis en la batalo?"
"Ne subtaksu la malamikon. Konu kiel kapabla vi mem estas, sed ne montru vian kapablon antaŭ la potenca rivalo."
Kiam riveroj enfluas en la maron, ili plendas, "Nia akvo estas dolĉa kaj bongusta, sed vi igas nin netrinkebla akvo pro saleco."
Konsciante, ke ili intence riproĉas lin, li diras, "Ne plu enfluu en min, tiel ke vi ne fariĝas sala."
"Oni devas vidi la ĝeneralan tendencon de disvolviĝa afero, sed ne alkroĉiĝas al bagateloj."
Azeno travadas la riveron, kunportante salon. Glitante pro mispaŝo, li stumble falas en la akvon. Salo solviĝas en la akvo. Kiam li stariĝas, li sentas malpezon kaj tre ĝojas. Unutage poste, li travadas la riveron kun spongo. Li pensas, ke, se li stumble falos, li certe sentos malpezon, kiam li stariĝos. Do, li intence faligas sin. Li ne atendas, ke la spongo sorbas akvon, kaj li ne plu stariĝas kaj droniĝas en la rivero.
"Kelkaj saĝuloj trafas suferojn pro sia saĝeco, kaj ili mem faras ion malutilan al si."
Leono, veniginte kapron, demandis al tiu, ĉu tiu povas flari malbonodoron en lia buŝo. Tiu respondis, "Jes."
La leono formordis la kapon de tiu malsaĝulo. Poste, veniginte lupon, li metis la saman demandon al tiu. La lupo respondis, "Ne."
La leono mordis la flatemulon ĝis sangelverŝo. Fine, li alvokis lupon kaj donis la saman demandon al tiu. Mezurante la situacion, tiu respondis, "Via reĝa moŝto, mi malvarmumiĝas kaj ne povas flari ajnan odoron."
"Ambigua kaj malklara sinteno donas nenian tenilon al aliaj por ataki."
Aĉetinte negran sklavon, iu pensis, ke lia haŭta koloro estas kaŭzita pro malzorgemo de lia antaŭa mastro. Reveninte hejmen, li volis purigi lian haŭton per sapo kaj akvo. Tamen la haŭta koloro de la sklavo neniom ŝanĝiĝis. Pro tio, li malsaniĝis pro penado.
"La denaskaĵo ĉiam tenas sian originan karakteron."
Post longa penado en kaptado de fiŝoj, fiŝistoj akiris nenion. Ili sidis en boato deprimitaj. Tiam, ĉasata tinuso naĝe fuĝis kaj saltis ĝuste en ilian boaton. La fiŝistoj kaptis ĝin kaj vendis ĝin en la bazaro.
"Tio, kio ne povas esti akirita per tekniko, povas estis akirita per bonŝanco."
Vulpo kaj pantero senĉese disputadis pri de siaj propraj belecoj, kiujn ili fanfaronis. La pantero superŝutis laŭdojn al la kolora strioj sur sia korpo, sed la vulpo diris, "Mi estas multe pli bela ol vi, ĉar mia beleco ne esprimiĝas sur la surfaco, sed en mia vigla cerbo."
"La beleco de saĝo superas tiun de la korpo."
Sidante sur arbo, simio zorgeme observis la movojn de fiŝistoj, kiuj ĵetis reton por kapti fiŝojn. Post kelka tempo, ili retiris la reton por preni manĝon. Deirinte de la arbo rapide, la simio volis imiti iliajn movojn. Sed kiam li prenis la reton, li jam implikiĝis en ĝi kaj preskaŭ droniĝis. Li parolis al si mem, "Meritite! Mi ankoraŭ ne ellerni ĵeti la reton, ne paroli pri kaptado de fiŝoj."
"Ne imitu senpripense la movojn nedecajn al vi mem!"
Falko pene ĉasis leporon, kiu ne povis akiri helpon alian ol kuri plenforte. Tiam, vidinte sterkoskarabon, ĝi petis helpon de tiu. Konsolante la leporon, la sterkoskarabo petegis al la falko ne forkapti la leporon, kiu deziris helpon. Tamen spite al la petego de la malgranda sterkoskarabo, ĝi formanĝis la leporon. La sterkoskarabo sentis profunda bedaŭron kaj ofendiĝon. Ekde tiam, ĝi gvatis la neston de la falko. Se la falko nur naskis ovojn, ĝi flugis alten kaj puŝi la ovojn malsupren por rompi ilin. Pro tio, la falko serĉadis rifuĝejon. Fine, ĝi eĉ flugis al Zeŭso, petante al tiu doni sekurejon por kultivi idojn. Zeŭso permesis al ĝi naski ovojn sur liaj genuoj. Sciinte pri tio, la sterkoskarabo rulis sin en grandan sterkobulon kaj flugis alten super Zeŭso. Ĝi sin ĵetis sur liajn genuojn. Zeŭso subkonscie stariĝis por senigi la sterkobulon, sed senintence defaligis la ovojn de la falko. Laŭ legendo, ekde tiam, kiam venas la tempo por aperado de sterkoskaraboj, la falko ne kovis idojn.
"Ne malestimu aliajn, ĉar neniu estas tro malforta por venĝi pro ofenditeco."
Blankhara viro havas du amatinojn, maljunan kaj junan. La maljuna opinias, ke,se ŝi rilatiĝas kun juna viro, oni primokas ŝin. Kiam li venas al ŝi, ŝi senĉese eltiras la nigrajn harojn el lia kapo. Por kaŝi de aliaj la fakton, ke ŝi havas maljunan amaton, la juna amatino senĉese eltiras liajn blankajn harojn. Tiel, ili alterne eltiras liajn harojn, ke li fariĝas kalva.
"La aferoj, kiuj ne kongruas, estas malutilaj."
Kiam la vitujo elkreskigas ŝosojn freŝe verdajn, la kaprino impertinente formanĝas ĝiajn delikatajn foliojn. La vitujo diras al la kaprino, "Vi estas tre kruela. Kial vi damaĝis miajn novajn ŝosojn? Ĉu ne troviĝas herboj sur la tero? Eĉ se vi formanĝas miajn foliojn, vi ankoraŭ estos mortigita kiel oferaĵo. Tiam mi elverŝos sur vian korpon per la vino fermentita per vinberoj."
"Tiuj, kiuj eĉ ne scias protekti delikatajn ŝosojn, meritas riproĉojn."
La milvo, kiu baldaŭ mortos pro malsano, diras al sia patrino, "Panjo, ne tristu! Rapide preĝu al dioj, ke ili benu mian vivon."
La patrino respondis, "Ve! Mia infano, kiu dio kompatas vin? Preskaŭ ĉiuj dioj estas ofenditaj de vi, pro tio, ke vi ŝtelas la oferaĵojn prezentitaj de homoj sur la altaro."
"Se oni volas helpon de amikoj en danĝero, oni devas konstrui amikecon en ordinaraj tagoj."
Knabo estis pikita de ramio pro malzorgo. Rapide kurinte hejmen, li diris al sia patrino, "Mi nur tuŝetis ĝin, sed ĝi pikis min dolorige."
La patrino diris, "Ĝuste pro tio, ĝi pikis vin. Sekvafoje, kiam vi renkontos ramion, estu brava preni ĝin per manplato. Tiel ĝi fariĝos softa kiel silko kaj ne plu pikos vin."
"Multaj cedas al malmoleco, sed ne al moleco."
Kiam fiŝistoj retiras la reton, ili ĝoje saltetas pro peza tiro. Ili pensas, ke ili kaptas multe da fiŝoj unutire. Neatendite, kiam ili tiras la reton sur la bordon, ili trovas neniun fiŝon krom ŝtonoj kaj aliaj aĵoj en la reto. Ili estas tre deprimitaj. Ne povi kapti fiŝojn estas nenio, sed ili sentas ĉagrenon, pro tio, ke la fakto estas ĝuste mala al ilia antaŭvido. Maljuna fiŝisto el ili diras, "Amikoj, ĝojo ĉiam paras kun malĝojo, ĝuste kiel paro da fratinoj. Ni jam ĝojis antaŭe, sed nun ni devas suferi iom da malĝojo."
"Vivo havas mil kaj mil ŝanĝiĝojn, ĝuste kiel subita ŝtormo venas en suna vetero. Ne malĝoju pro malsukceso."
Urbo estas sieĝita de malamika armeo. La loĝantoj de la urbo kolektiĝas por interkonsiliĝi pri la rimedoj kontraŭ la malamiko. Masonisto elstariĝas, proponante, ke oni uzu brikojn kiel materialojn en kontraŭbatalo; ĉarpentisto proponas, ke la plej bona metodo estas uzi lignojn por kontraŭbatali la malamikon; ledisto stariĝas kaj diras, "Sinjoroj, mi ne konsentas pri viaj opinioj. Miaopinie, nenio estas pli bona ol ledo kiel kontraŭbatala materialo."
"Oni kutimiĝas konsideri problemojn de la angulo de si mem kaj insistas, ke tiuj aĵoj konataj al ili estas la plej bonaj."
Por vojaĝi malproksimen, veturanto dungis azenon. Tiutage pro varmega vetero kun ardanta suno, li haltis por ripozi. Li kaŝis sin en la ombro de la azeno por ĝui malvarmeton kaj eviti la ardan sunlumon. Pro tio, ke la ombro de la azeno nur sufiĉas por unu homo, la veturanto kaj la mastro de la azeno freneze disputadis pri la ombro. Ambaŭ opiniis, ke ili havas rajton posedi la ombron. La mastro insistis, ke li nur luis azenon mem, sed ne ties ombron. Tamen, la veturanto diris, ke li dungis la azenon inkluzive de ties ombro. Ili senĉese disputadis, tiel ke ili interbatiĝis unu al la alia. Kiam ili interbatiĝis, la azeno forkuris.
"Oni ofte disputadis pri bagateloj, tiel ke ili perdas la plej granvan aĵon."
Kelkaj malsataj hundoj vidis felon trempitan en la rivero, kaj ili penis atingi ĝin, sed vane. Sekve de tio, ili venis al la interkonsenton, ke, se ili ĉiuj fortrinkos la riverakvon, ili povos akiri la felon. Rezulte, antaŭ ol ili akiris la felon, iliaj ventroj jam ŝveliĝis ĝis rompiĝo de la riverakvo.
"Se oni pene deziras la apenaŭ akireblan profiton sen konsideri pri siaj fortoj, oni ne nur ne akiras esperitan aĵon, sed pagas gravan koston."
Leono volas mortigi virbovon per artifiko. Do, li diras al la virbovo, "Amiko, se vi volontas, mi mortigos ŝafon por regali vin."
Li pretas mortigi lin, kiam li kuŝigos sin por manĝi. Alirinte al la leono, la virbovo nur vidas multajn kuprajn pelvojn kaj ferajn forkegojn anstataŭ la ŝafon, kaj li foriris sen vortoj. La leono riproĉe demandas al li, kial li foriris senkaŭze kaj sensone. Li respondis, "Mi faris tion laŭkaŭze, ĉar mi vidis, ke tiuj iloj estos uzita ne por manĝi ŝafon, sed bovon."
"Tiuj saĝuloj povas travidi la artifikon de la malamiko pere de supraĵaj indikaĵoj."
Alciono, kiu loĝas ĉe la maro, ŝatas dezertan lokon. Laŭ la legendo, por eviti la homan kapton, ŝi ofte konstruas sian neston sur rokoj apud la maro. Iufoje, kiam venas la sezono por ŝi kovi ovojn, la alciono iras al la mara kabo kaj elektas la rokon ĉe la maro, kie ŝi konstruas sian neston. Unutage, kiam ŝi eliras por serĉis manĝajon, subite leviĝas furioza vento. La altaj ondoj sin ĵetas sur la rokon kaj forportas la neston kun birdeto. Post kiam ŝi revenas, vidinte la tragikan scenon, li ĉagrene diris, "Kiel malfeliĉa mi estas! Mi fuĝas ĉi tien por eviti kapton sur la tero, kiu scias, ke la maro ankaŭ ne dependeblas."
"Kiam oni zorgeme singardas kontraŭ la malamiko, neatendite ili falas en la manon de amikoj pli insidaj ol la malamikoj."
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2025 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.