La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABLOJ DE EZOPO

Aŭtoro: Ezopo

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

FABLOJ: 1 – 50

1. La Vulpo kaj la Lignohakisto

Pelate de ĉasistoj, vulpo rifuĝis. Kaj ĝi hazarde renkontis lignohakiston kaj petis lin kaŝi ĝin. La lignohakisto ordonis ĝin sin kaŝi en lia dometo. Post momento, multaj ĉasistoj alrapidis kaj peti informon de la lignohakisto pri la vulpo. Tiu laŭte diris, "Mi ne scias", kaj samtempe li permane montris la kaŝejon, kie la vulpo sin kaŝis. La ĉasistoj kredis kion li diris, sed ne priatentis lian geston. Vidinte, ke la ĉasistoj iris malproksimen, la vulpo eliris el la dometo kaj pretis foriri senparole. La lignohakisto riproĉis ĝin pri nedankemo, ĉar li savis ĝian vivon. La vulpo respondis, "Se viaj gesto kaj parolo konkordus, mi devus danki vin."

"Tiuj, kiuj parolaĉas pri bonfarado, faras malbonon en agoj fakte."

2. Lupo kaj Ŝafo

Ĉasate de lupo, ŝafido rifuĝis en templon. La lupo diris al la ŝafido, "Se vi ne tuj eliras, la pastro kaptos kaj oferos vin al la dio."

Tiu respondis, "Mi preferas esti oferata al la dio, ol manĝata de vi."

"Tiuj, kiuj baldaŭ mortos, devas elekti pli valoran morton."

3. La luno kaj Ŝia Patrino

Foje, la luno petis sian patrinon fari al ŝi mantelon. La patrino respondis, "Kiel mi povus fari mantelon, kiu bone sidus al vi? Nun vi estas nova luno, kaj poste plena luno, kaj pli poste nek nova nek plena."

"Ĉio ŝanĝiĝas konstante. Oni ne povas adaptiĝi senŝanĝe."

4. Malsana Cervo

Malsana cervo kuŝis sur herbejo. Multaj bestoj faris vizitojn al ĝi kaj formanĝis la herbojn ĉirkaŭe. Kiam la cervo resaniĝis, pro manko de herboj, ĝi fariĝis pli kaj pli malforta, kaj fine mortis.

"Malutile estas havigi tro multajn amikojn, kiuj neniam utilas."

5. Azeno kaj Cikado

Azeno emociiĝis je la bela kantado de cikado. Li volus eligi same orelplaĉan sonadon, kaj li envie demandis, kion ili manĝas por eligi tiel belajn sonojn. La cikado respondis, "Mi manĝas rosojn."

La azeno do komencis manĝi nur rosojn, kaj baldaŭ malsatis mortis.

"Oni ne devas aspiri al tio, kion ili ne devas posedi."

6. Maljunulino kaj Botelo de Vino

Maljunulino trovis malplenan botelon, kiu antaŭ nelonge entenis la plej bonkvalitan maturan vinon. La botelo ankoraŭ portis la densan bonodoron de vino. Ŝi multfoje metis la botelon al la nazo, senĉese skuis ĝin, kaj ege enspiris la bonodoron, kaj diris, "Ho, kiel dolĉa! Eĉ la malplena botelo restigas tiel neforgeseble delikatan bonodoron, ne paroli pri la vino."

"Ĉio bela restigas profundan influon, tiel ke oni ne facile forgesas."


7. Mensogema Paŝtisteto

Paŝtisteto paŝtis sian grupon da ŝafoj malproksime de la vilaĝo. Pro mensogemo kaj ŝercemo, li ofte vokis helpon al vilaĝanoj, informante, ke lupo atakas siajn ŝafojn. Je unuaj fojoj, la vilaĝanoj tuj alkuris maltrankvile. Primokitaj de li, ili reiris embarasite. Poste, iun tagon, lupo vere alvenis. Ĝi enkuris inter ŝafojn, kaj morde mortigis multe da ili. La paŝtisteto forte kriis helpon al la vilaĝo. La vilaĝanoj kredis, ke li mensogas kaj ŝercas kiel antaŭe, sed neniu donis atenton al li. La rezulto estis, ke lupo formanĝis ĉiujn ŝafojn.

"Oni ne kredas tiujn, kiuj emas mensogi, eĉ kiam ili diras verajn vortojn."

8. Kato kaj Kokoj

Iutage, kato malbonintence okazigis naskiĝtagan festenon kaj hipokrite invitis multajn kokojn al ĝi. Kiam kokoj ĉiuj alvenis, kato tuj fermis la pordon kaj formanĝis ilin ĉiujn.

“Oni ne devas nutri ajnan belan esperon al la malamiko, alie ili suferas pli grandan malfeliĉon.”

9. Testudo kaj Leporo

Testudo kaj Leporo disputadis pri kiu el ili kuras plej rapide. Sekve, ili difinis la tempon kaj lokon de konkurso. Komence, pensante, ke li estas bona kuranto kun rapidaj kruroj denaske, la leporo ne donis sufiĉan atenton al la konkurso, kaj eĉ endormiĝis ĉe vojo. La testudo vere sciis, ke li iras malrapide, tial li ne perdis sian kuraĝon kaj kuris senĉese antaŭen. Rezulte, la testudo surpasis la dormantan leporon kaj gajnis premion de venko.

"Strebanta malfortulo povas venki la fieran kaj memkontentan fortulon."

10. Mulo

La mulo, kiu plenkreskis vivante per hordeo, estis tre fortika. Kiam li kapriolis, li ĉiam parolis al si, "Mia patro certe estas ĉevalo kapabla en kurado kaj galopado. Mi tre similas al li."

Iutage, laŭ bezono, la mulo estis jungita por labore kuradi senĉese. Reveninte, li ĉagrene pensis, ke lia patro estas mulo.

"Se oni bonŝance famiĝas, oni ne devas forgesi sian propran naturon, ĉar la vivo ŝanĝiĝas kiel fluso kaj malfluso, la estonteco estas malfacile antaŭvidebla."

11. Testudo kaj Aglo

Vidante aglon flugi en la ĉielo, testudo petis aglon instrui al ĝi kiel flugi. La aglo admonis, ke ĝi ne havas kapablon por flugi. Sed la testudo faris ripetadajn petojn, la aglo kaptis ĝin, flugis alten en aero, kaj forlasis ĝin. La testudo falis sur rokon kaj rompiĝis en pecojn.

"Tiuj, kiuj ambicias pri tro alta celo kaj ne havas realan konsideron, certe fiaskas."

12. Hundo, Koko kaj Vulpo

Hundo kaj koko amikiĝis. Ili veturis kune. Kiam vesperiĝis, la koko eksaltis sur arbon kaj tie ripozis, kaj la hundo tranoktis sube en la kavo de la arbo. Kiam tagiĝis, la koko, kiel kutime, komencis kokeriki. Vulpo, aŭdinte kokkrion, volis manĝi kokaĵon, kaj li alkuris sub la arbon. Li diris, "Kiel belan voĉon vi havas! Tre orelplaĉa! Mi tre volas brakumi vin. Rapidu malsupreniri. Ni kantu serenadon kune."

La koko respondis, "Bonvole veku tiun, kiu gardas la pordon dum nokto. Kiam li malfermos la pordon, mi povos malsupreniri."

La vulpo tuj frapis sur la pordo. La hundo elsaltis subite, kaj ekkaptis lin kaj disŝiris lin.

"Antaŭ vivdanĝero, saĝulo povas teni sin klarkapa, kaj li povas sagace kaj facile frakasi la malamikon."

13. Bovo kaj Rano

Bovo iris al lageto por trinki akvon. Tie li piedpremis aron da ranidoj kaj mortigis unu. Post kiam la patrino de ranidoj revenis, vidinte unu filon foresti, ŝi demandis al liaj fratoj, kie li iris. Ranido respondis, "Kara panjo, li jam mortis. Ĵus granda kvar-pieda besto venis al la rando de lageto kaj premmortigis nian fraton per sia hufo."

Pufigante sin energie, ŝi demandis, "Ĉu la besto estas tiel granda, kiel mi?"

La ranido diris, "Panjo, ne pufigu vin plu. Mi pensas, ke vi neeble fariĝus tiel granda kiel la besto. Se vi pufigus vin plu, vi krevigus vian ventron."

"Malgrandeco neniel povas sin kompari kun grandeco."

14. Lupo kaj Ŝafido

Ŝafido trinkis ĉe riverbordo. Vidinte lin, lupo volis trovi ŝajn-justan pretekston por manĝi lin. Do la lupo kuris al la supra parto de la rivero, kaj feroce diris, ke la ŝafido malpurigas la akvon, tiel ke li ne povas trinki klaran akvon. La ŝafido respondis, ke li nur trinkas ĉe la riverbordo de la malsupra parto, kaj neeble malpurigas la akvon. Vidinte, ke tio ne efikas, la lupo aldonis, "Lastjare, vi blasfemis mian patron."

La ŝafido respondis, ke li ankoraŭ ne naskiĝis tiam. La lupo diris al li, "Malgraŭ viaj senkulpigoj, mi neniel lasu vin."

"Vane estas sin senkulpigi per justaj argumentoj antaŭ malbonuloj."

15. Urso kaj Vulpo

Urso fanfaronis, ke li tre amas la homaron kaj neniam manĝas mortintan homon. Vulpo diris al li, "Mi deziras, ke vi disŝiras la mortintan homon en pecetojn, sed ne faras malutilon al tiuj vivantaj homoj."
La rakonto temas pri tiuj malbonuloj, kiuj ŝajnigas sin bonkoraj.

16. Arboj kaj Vepro

Granatarbo, pomarbo kaj olivarbo senĉese disputadis pri kiu havas la plejn bonan frukton. Kiam ili dronis en varma disputado, la vepro ĉe heĝo aŭdis, kaj diris, "Amikoj, ni ne disputu."

"Malgraŭ sia malforto, iuj sensignifaj homoj penas sin montri en la disputao kaj luktado de potenculoj."

17. Homo, Kiu Vendas Skulptaĵon de Dio

Iu homo skulptis statuon de Hermes el ligno kaj vendis ĝin en bazaro. Ĉar neniu aliris por aĉeti la statuon, li laŭte kriis por oferti, dirante, ke la statuo de Dio, kiun li vendas, alportas benon kaj riĉecon. Tiam apudstaranto diris al li, "He, amiko, se tiel, vi povas ĝui la bonecon de Dio, kial vi forvendas ĝin?"

Li respondis, "Tio, kion mi volas, estas la preta profito, sed la profito alportita de dio venas malrapide."

"La rakonto temas pri tiuj homoj, kiuj ne respektas eĉ Dion por ĉasi bonecon ĉiurimede."

18. Mevo kaj Milvo

Mevo glutis grandan fiŝon kaj krevigis sian ventro. Li kuŝis sur la marborda sablejo, atendante la venontan morton. Vidinte lin, milvo diris, "Vi vere kaŭzas malfeliĉon al vi mem! Kiel birdo fluganta sur la ĉielo, vi ne devas serĉi manĝaĵon en la maro."

"Ĉiu devas esti dece-konduta en sia vivado."

19. Leono kaj Dankema Muso

Leono estis en dormo kaj muso eksaltis sur ĝin. Leono subite ekstariĝis kaj ĝin kaptis por ĝin manĝi. La muso petis de ĝi vivon, dirante, ke, se la leono tenos ĝian vivon, ĝi certe donos dankon al ĝi. Kun malestima rideto, la leono lasis ĝin foriri. Post nelonge, la vivo de la leono vere estis savita de la muso. Origine, la leono estis kaptita de ĉasisto kaj alligita al arbo per ŝnuro. Aŭdinte ĝian tristan muĝadon, la muso iris por rompe mordi la ŝnuron kaj lasi ĝin foriri, kaj diris, "Tiam vi primokis min, ke mi ne povas doni al vi dankon. Nun estas klare, ke muso povas returni dankon."

"Pro ŝanĝado de tempo kaj sorto, fortuloj kelktempe bezonas malfortulojn."

20. Kampa Muso kaj Hejma Muso

Kampa muso kaj hejma muso estis bonaj amikoj. La kampa muso invitis la hejman muson al festeno en la kamparo. Manĝante tritikon kaj rizon, li diris al la kampa muso, "Amiko, sciu, ke vi vivas formik-similan vivon. Ĉe mi estas multaj frandaĵoj. Iru kun mi por ĝui!"

La kampa muso iris kun la hejma muso al la urbo. Tiu montris al la kampa muso fabojn, rizon, jujubojn, fromaĝon, mielon kaj frukton. Surprizigite de tio, La kampa muso jen laŭdis senĉese jen lamentis pri sia mizera sorto. Kiam ili estis manĝonta, homo malfermis la pordon. La timema hejma muso, aŭdinte la brueton, tuj sin kaŝis en la neston. Li volis preni fromaĝon, sed kiam li vidis la homon reeniri por preni ion, li tuj sin ŝovis en la neston. Tiam, malgraŭ malsato, la kampa muso timtreme diris al la hejma muso, "Amiko, adiaŭ! Ĝuu viajn manĝaĵojn, ĝuu tiujn frandaĵojn en paniko. Povra mi iru ronĝi tiujn tritikon kaj rizon, kaj vivu la sekuran vivon, kiun vi malestimas."

"Oni preferas vivi simple kaj trankvile ol ĝui la ĝojan vivon plenan je hororo."

21. Taŭroj kaj Ĉar-akso

Kelkaj taŭroj pene tiris la pezan ĉaron, kies akso eligis laŭtan knaradon. Taŭro, returninte la kapon, diris malpacience al la ĉar-akso, "He, amiko, ni sensone portas la tuta pezon, kial vi tial laŭte krias?"

"Tiuj, kiuj bruas plej laŭte, ĝenerale faras nur iom da laboro, dum tiuj, kiuj laboras senparole, ĉiam portas la tutan pezon."

22. Muso kaj Rano

Malfeliĉe muso estis amata de rano. Tiu malsaĝe kunligis la piedojn de muso kun la siaj. Komence, kiam ili iris surtere, ĉio normaliĝis kaj ili povis manĝi rizon. Kiam ili iris al la rando de lageto, la rano tiris la muson en akvon. Li ĝoje ludis en akvo, kvakante. La povra muso mortis pro dronado. Post nelonge, la muso elmergiĝis, ankoraŭ kun siaj piedoj kunligitaj kun tiuj de la rano. Kiam aglo alflugis, li vidis la muson. Li sin ĵetis al la akvosurfaco kaj kaptis lin. La rano estis eltirita supren el akvo kaj fariĝis la frandaĵo de aglo.

"Tiu, kiu havas tre intiman rilaton kun aliaj, ĉiam implikiĝas pro la rilato, kiam katastrofo falas."

23. Hundo kun Viandpeco en Buŝo

Kun viandpeco en buŝo, hundo transpasis riveron. Kiam li vidis sian respegulbildon en akvo, li konsideris, ke alia hundo prenas pli grandan pecon da viando en la buŝo. Je tio, li decidis kapti tiun pli grandan viandpecon. Do, li sin ĵetis en akvon por kapti la pli grandan. Rezultis, ke li perdis du pecojn, ĉar tiu en akvo ne ekzistis kaj la lia estis forpuŝita de riverakvo.

"La rakonto temas pri aviduloj."

24. Fiŝisto Ludanta Fluton

Fiŝisto, kiu kapablis blovi fluton, iris al la marbordo kunportante siajn ŝatatan fluton kaj fiŝreton. Unue, starante sur elstara roko, li komencis ludi fluton, pensante en la koro, kiam fiŝoj, aŭdinte la belan muzikon, alsaltis antaŭ sin. Li atenteme ludis fluton por longe, sed vane. Li devigite demetis la fluton, kaj prenis reton kaj ĵetis ĝin al la maro kaj rezulte kaptis multajn fiŝojn. Li ĵetis fiŝojn unu post alian sur la bordon kaj diris al la saltantaj fiŝoj, "Hej, vi estas ulaĉoj! Kiam mi ludis fluton, vi ne dancis, sed kiam mi ĉesis ludi, vi ekdancadas."

"La rakonto temas pri tiuj, kiuj ne povas kapti ŝancon, kiam ili faras aferojn."

25. Ĉevalo kaj Ĉevalisto

Antaŭe, estis ĉevalisto, kiu sekrete forvendis la hordeon, per kiu li bredis la ĉevalon, sed li strigis ĝin kaj kombis ĝiajn harojn ĉiutage kiel kutime. La ĉevalo diris al li, "Se vi volus beligi min sincere, vi ne plu forvendus la hordeon, per kiu vi bredas min."

"Tiuj hipokrituloj flatas aliajn per belaj vortoj kaj malgrandaj favoroj, ili tamen forprenas la plej necesajn aĵojn de aliaj."

26. Kampulo kaj Serpento

Vintre, kampulo trovis serpenton rigida pro frosto. Li ekkompatis ĝin kaj metis ĝin en sian sinon. Pro varmigo, la serpento rekonsciiĝis kaj prenis sian propran naturon. Kaj ĝi mordis la bonfaranton kaj fatale vundis lin. Antaŭ morto, la kampulo diris, "Mi indas je morto. Ĉar mi kompatas malbonulon, mi devas ricevi punon."

"Eĉ se vi montras zorgeman bonecon al malbonuloj, ties malica naturo neniam ŝanĝiĝas."

27. Du Interbatantaj Kokoj

Por regi kokinojn, du kokoj interbatadis. Unu forbatis alian. La venkita vole nevole sin kaŝis en rifuĝejon, dum la venkinta flugis sur la altan muron kaj laŭte kriadis. Tiumomente, aglo alflugis kaj forkaptis ĝin. De tiam, la venkita koko regis tiujn kokinoj en paco.

"Fiero alportas danĝeron, dum humileco favoron."

28. Muŝoj kaj Mielo

Mielo fluis el domo pro likiĝo. Multaj muŝoj alflugis kaj satmanĝis. Ili ne volis forlasi, ĉar la mielo estis tre dolĉa. Sed tiumomente, iliaj piedoj gluiĝis de mielo kaj ili ne povis forflugi. Ili tre pentis, zumante brue, "Ni estas tre malfeliĉaj. Por akiri momentan ĝuon, ni perdos nian vivon."

"Avideco estas kaŭzo de katastrofo por multaj homoj."

29. Vulturo kaj Vulpo

Vulturo kaj Vulpo amikiĝis. Por solidigi sian amikecon, ili decidis loĝi kune. Sur alta arbo, la vulturo konstruis neston por kovi kaj flegi siajn idojn, dum la vulpo iris en la arbuston sub la arbo por naski siajn idojn. Iutage, kiam la vulpo iris por serĉi manĝaĵon, la vulturo, pro manko de manĝaĵo, flugis malsupren en la arbuston kaj forkaptis junajn vulpidojn kaj regalis sin per ili kun siaj idoj. Post kiam la vulpo revenis, ĝi sciis, ke la vulturo faris tion. Ĝi tristis pri la morto de siaj idoj. La plej granda tristo por ĝi estis, ke li ne povis venĝi portempe, ĉar ĝi estis besto kaj ne kapablis ĉasi flugantan birdon. Do, li nur staris malproksime kaj sakris sian malamikon, kio estis la afero, kiun la malforta povis fari. Post nelonge, la vulturo estis punita pro sia perfideco. Iufoje, kelkaj homoj buĉis ŝafojn por oferi al Dio. La vulturo flugis plonĝe kaj kaptis ŝafaĵon kun fajro,kaj alportis ĝin al sia nesto. Ĝuste tiumomente vento albolvis, kaj sekaj branĉetoj en la nesto tuj brulis per flamo. Tiuj neplene plumitaj vulturidoj mortis pro brulado kaj falis el la arbo. La vulpo alkuris kaj ilin formanĝis tute ĝuste antaŭ la okuloj de la vulturo.

"Al tiuj perfiduloj, se la viktimoj estas malfortaj kaj ne povas fari venĝon, Dio donas punon."

30. Homo kaj Arbara Dio

Laŭ legendo, antaŭe homo kaj Arbara Dio Satiruso amikiĝis. Kiam vintro venis, la vetero fariĝis tre malvarma. La homo metis sian manon al sia buŝo por blovi varman spiron. La Arbara Dio tuj demandis , kial li faras tion. Li respondis, "La mano malvarmiĝas pro frosta vetero. La mano povas fariĝi iom varma, kiam mi buŝe blovas varman spiron."

Poste, kiam ili manĝis ĉe la sama tablo, la manĝaĵoj eligis varmegan vaporon. La homo prenis iom da manĝaĵo ĉe la buŝo kaj blovis spiron al ĝi. La dio demandis lin kial. Li respondis, ke la manĝaĵoj estas tre varma kaj li volas blovi ilin ĝis malvarmiĝo per sia spiro. La dio diris al li, "Hej amiko! Mi devas rompi kun vi, ĉar vi jen blovas varman spiron, jen malvarman spiron per via buŝo."

"Neniel amikiĝu kun kaprica homo."

31. Cervido kaj Lia Patro

Iutage, cervido demandis al sia patro, "Paĉjo, kial vi timas hundon? Vi estas pli alta kaj granda ol li, kaj pli rapida ol li, kaj krome vi havas du kornojn por memdefendi."

Vircervo ridete diris, "Infano, vi estas prava. Sed mi nur scias tion, ke, kiam mi aŭdas bojadon de hundo, mi nereteneble tuj forkuras."

"Estas senutile kuraĝigi tiujn timeman kaj malfortan homon."

32. Du Sakoj

Prometeo kreis homojn, kaj pendis ĉirkaŭ ilia kolo du sakojn, unu el ili uzitan por enteni alies kulpetojn, kaj la alia por enteni iliajn proprajn. La sako por alies kulpetoj estis pendigita ĉe la brusto de homoj, kaj la alia por iliaj propraj ĉe la dorso. Tial oni povis facile vidi alies kupetojn kaj neniam siajn.

"Oni ĉiam ŝatas ĉikani alies kulpetojn, sed doni nenian atenton al siaj propraj."

33. Koko kaj Juvelŝtono

Koko serĉis manĝaĵon por si kaj kokinoj en la kampo. Trovinte pecon da juvelŝtono, li diris al ĝi, "Se via mastro trovus vin anstataŭ mi, li certe levus vin tre zorgeme. Sed vi estas senutila por mi. Mi preferas grajnon da tritiko ol ĉiujn juvelŝtonojn en la mondo."

"La aĵo, kiun oni bezonas, estas tre valora."

34. Montskuado

Iufoje, granda monto skuis. La sonoj de montskuo similis al lauta ĝemado kaj granda bruo. Multaj homoj kolektiĝis por pririgardi ĉe la piedo de la monto, sed neniu sciis, kion okazas. Kiam ili maltrankviliĝis pri aperado de malbonaŭguraĵoj, ili nur vidis muson elkuri sub ĝi.

"Vulgaraj homoj sin ĝenas per si mem."

35. Formiko kaj Sterkskarabo

En somero, aliaj animaloj vivis en plezuro, nur formiko kuradis en la kampo por kolekti tritikon kaj hordeon por konservi manĝaĵojn por vintro. Sterkskarabo mire demandis al formiko, kial li laboras tiel diligente. Tiam la formiko diris nenion. Kiam vintro venis, pluvego forlavis bovfekaĵojn. La malsata sterkskarabo iris al la formiko por peti manĝaĵon. La formiko alparolis, "Hej, amiko, se tiam, kiam mi laboris, vi ne kritikis, sed laboris same kiel mi, vi nun ne suferas malsaton."

"Malgraŭ diversaj ŝanĝoj de la naturo, tiuj, kiuj sin preparas por eventualaĵoj, povas eviti katastrofojn."

36. Maljuna Ĉashundo

Maljuna ĉashundo en juna aĝo neniam cedis al ajna sovaĝbesto en la arbaro. En maljunaĝo, en ĉasado, li renkontis apron. Li brave alĵetis sin kaj mordprenis ĝin je la orelo. Sed pro malforteco kaj maljuniĝo de siaj dentoj, li ne firme mordprenis ĝin, tiel ke la apro rifuĝis. Alkurinte, la mastro, kun granda malespero, forte sakris lin. La maljuna hundo levis la kapon kaj diris, "Ho, mia mastro, vi ne devas riproĉi min pro mia nekapablo. Mi havas la saman bravan spiriton kiel en junaĝo, sed mi ne povas rezisti naturan leĝon. Antaŭe mi estis laŭdata de vi, sed nun mi ankaŭ ne devas estis riproĉata de vi."

"Naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto estas nerezisteblaj leĝoj."

37. Virtoj kaj Malvirtoj

La malfortaj Virtoj estis forpelataj de Malvirtoj al ĉielo. Virtoj demandis al Zeŭso, kiel ili povos reiri al la homa mondo. Tiu respondis, ke ili ne reiru kune, sed faru vizitojn unu post alia al la homa mondo. Pro proksimeco al homoj, Malvirtoj faris vizitojn al ili seninterrompe. Ĉar Virtoj malsupreniris el la ĉielo, ili atingis la homan mondon pli malfrue.

"Estas malfacile por homoj renkontiĝi kun Virtoj, sed ili estas vunditaj de Malvirtoj ĉiutage."

38. Lupo kaj Kaprido sur la Tegmento

Starante sur la tegmento, kaprido, kiu vidis lupon preterpasi, sakris kaj primokis ĝin. La lupo kontraŭdiris, "Ho, ulaĉo. Ne estas vi, kiu kuraĝas sakri min, sed la situo, kiu vi okupas."

"Avantaĝo en situo kaj naturdonita ŝanco donas kuraĝon al homoj por rezisti kntraŭ fortuloj."

39. Knabo kaj Skorpio

Ĉe urbmuro knabo kaptis akridojn kaj post momento, li jam akiris multajn. Subite, kiam li vidis skorpion, kaj prenante ĝin kiel akridon, pretis kapti ĝin per ambaŭ manoj, la skorpio levis siajn venenajn pinĉilojn, dirante, "Venu do. Se vi vere kuraĝas kapti min, vi perdos ĉiujn akridojn, kiujn vi jam kaptis."

"Oni devas distingi bonulojn disde malbonuloj kaj trakti ilin en malsamaj manieroj."

40. Senmerita Monedo

Zeŭso volis elekti reĝon por birdoj. Li difinis daton kaj postulis ĉiujn birdojn ĉeesti ĝustatempe, tiel ke li povu elekti la plej belan el ili kiel la reĝon. Ĉiuj birdoj iris al riverbodo por beligi sin per lavado. Konsciante, ke li havas nenion belan, la monedo ankaŭ iris al la riverbordo kaj kolektis la plumojn defalintaj de aliaj birdoj, zorgeme enŝovis ilin en sian korpon kaj fiksis ilin per gluaĵo. Je la difinita tago, ĉiuj birdoj venis antaŭ Zeŭson. Tiu trovis la koloran monedon je la unua vido kaj volis elekti ĝin kiel reĝon. Ĉiuj birdoj fariĝis tre koleraj kaj ili eltiris plumojn, kiuj apartenis al ili. Tiel do, ĉiuj belaj plumoj malaperis el la korpo de la monedo kaj tiu tuj refariĝis malbela.

"Oni povas akiri ŝajnon de beleco, sed kiam tiuj aĵoj, kiuj ne apartenas al ili, estas senigitaj, ili revenas al sia propra memo."

41. Vulpo kaj Kapro en Puto

Vulpo falis en puton pro mispaŝo. Kiel ajn ĝi pene provis, ĝi ne povis suprengrimpi kaj devis resti tie. Kapro, kiu sin sentis tre soifa, iris al la puto. Vidinte vulpon en la puto, ĝi demandis, ĉu la akvo plaĉas por trinki. La vulpo, kiu, vidinte la ŝancon, tre ĝojis kaj samtempe regis sin mem, superŝutis multajn laŭdojn pri la akvo, dirante, ke la akvo estas la plej bona en la mondo, freŝa kaj dolĉa. Ĝi do penis persvadi la kapron ensalti rapide kaj trinki kune kun ĝi. La kapro, morte soifa je akvo, kredis ĝin kaj senpense ensaltis. Post kiam ĝi glugle trinkis akvon ĝis sia kontenteco, ĝi ne devis ne konsiliĝi kun la vulpo pri la rimedo surgrimpi el la puto. Kun preparita plano en koro, la vulpo diris ruze, "Mi havas ideon. Vi apogu vin al la putmuro per viaj antaŭaj piedoj kaj streĉu viajn kornojn. Mi elsaltos de via dorso kaj post tio mi eltiros vin, tiel ke ni ambaŭ saviĝos."

La kapro konsentis pri ĝia propono. La vulpo paŝis sur ĝiajn postajn piedojn, sursaltis sur ĝian dorson, pere de ĝiaj kornoj eksaltis kaj fine elsaltis el la putaperturo. Post elsaltado, la vulpo volis forkuri. La kapro riproĉis ĝin pri perfido. Returninte sian kapon, la vulpo diris, "Hej, amiko. Se via cerbo estus tiel perfekta kiel via barbo, vi ne ensaltus blinde en la puton antaŭ ol klare vidi la elirejon."

"Antaŭ ol ekagi, la saĝuloj devas klare konsideri pri la rezulto de la afero."

42. Lupo kaj Ardeo

Lupo englutis pecon da osto pro malzorgemo. Ĝi sentis grandan suferon kaj kuris ĉien por serĉi kuraciston. Ĝi renkontiĝis kun ardeo kaj petis ĝin eltiri ostpecon laŭ difinita pago. Post kiam ĝi enŝovis sian kapon kaj eltiris ostpecon, la ardeo postulis la difinitan pagon. La lupo respondis, "Hej, amiko. Ĉu vi ankoraŭ ne kontentiĝas pri la sekura eltiro de via kapo el la buŝo de lupo? Kial vi eĉ postulas pagon?"
"La pago de bonfarado al malbonuloj estas konado pri la esenco de ilia perfideco."

43. Vulpo kaj Vinberoj

Grapolo kaj grapolo da kristale sukplenaj vinberoj sur la pergolo eltiris salivon el la buŝo de malsata vulpo. Ĝi tre volis manĝi ilin, sed ĝi ne sukcesis atingi ilin. Post kelka tempo, ĝi foriris senhelpe. Irante, ĝi konsolis sin mem, "Tiuj vinberoj certe estas acidaj, ĉar ili ankoraŭ ne maturiĝas. "

"Pro nekapableco kaj malsukceso, kelkaj homoj ofte preteksas, ke la ŝanco ankoraŭ ne maturiĝas."

44. Vidvino kaj Kokino

Vidvino bredis kokinon, kiu ellasis unu ovon ĉiutage. Ŝi konsideris, ke manĝigo de pli da hordeo povas fari kokinon ellasi du ovojn ĉiutage. Do, ŝi bredis ĝin tiamaniere. La kokino fariĝis pli kaj pli grasa, tiel ke ĝi eĉ ne ellasis ovojn.

"Pro avideco, kelkaj, kiuj volas akiri pli, perdas eĉ tion, kion ili posedas nun."

45. Cigno kaj Ĝia Mastro

Legendo diras, ke cigno ekkantas tuj antaŭ morto. Okazis, ke iu vidis cignon vendatan en la bazaro kaj, kiam li informiĝis, ke ĝi povas kanti bele, ĝin aĉetinte, li alportis ĝin al la hejmo. Iutage, kiam li regalis gastojn per festeno, li igis la cignon kanti, sed ĝi neniel eligis soneton dum ilia festenado. Poste, kiam ĝi maljuniĝis kaj ekkonsciis, ke la morto tuj venos, li komencis kanti elegion por si mem. Aŭdinte ĝian kantadon, la mastro diris al si, "Mi estas vere stulta. Se mi scius, ke vi ne kantas ĝis la morto, mi devus mortigi vin tiun tagon, kiam mi igis vin kanti por miaj gastoj."

"Multaj homoj, kiuj ne volontas propravole fari ion, faras tion kontraŭvole nur sub la devigo."

46. Egret-ardeo

Egret-ardeo estis tenata de kaptilo. Ĝi triste diris, "Mi vere estas la plej malfeliĉa birdo! Mi ŝtelas nek oron nek arĝenton, ne paroli pri aliaj valoraĵoj. Nur unu rizgrajneto perdigos al mi la vivon."
"Iuj, kiuj volas havigi al si malgrandan profiton, eble suferos grandan katastrofon pro tio."

47. Simio kaj Kamelo

En la renkontiĝo de bestoj, simio saltis sur la scenejon kaj dancis, kio rikoltis ĉies laŭdojn kaj aplaŭdojn. Kamelo fariĝis tre envia pri la simio kaj ĝi ankaŭ volis akiri ĉies aplaŭdojn. Do, ĝi stariĝis kaj fiere elmontris sian dancan arton. El tio rezultis, ke ĝia stranga dancado fariĝis ridindaĵo kaj malagrablis ĉeestantajn bestojn. Tiuj batis ĝin per klaboj kaj forpelis ĝin.

"La rakonto temas pri tiuj, kiuj blinde imitas aliajn malgraŭ siaj kondiĉoj."

48. Simipatrino kaj Simiidoj

Simipatrino naskis ĝemlojn. Ŝi dorlotis nur unu el ili, donis zorgeman flegadon kaj specialan protekton, dum ŝi montris disŝaton kaj donis nenian atenton al la alia. Tamen pro la forto oni ne scias de kiu dio, la dorlotita kaj zorgeme vartita simiido estis sufokmortigita en ŝia sino, kaj la simiido disŝatita sane kreskadis.

"Estas malfavoraj la troaj zorgemo kaj dorlotemo al la infano en kreskado."

49. Lupoj kaj Hundoj

Lupo diris al hundoj, "Vi kaj ni havas preskaŭ similan aspekton. Kial ni ne fariĝas intimaj kiel fratoj? Nek ni nek vi malsamas en aliaj flankoj, sed vi devas submetiĝi al via mastro, kun kolrimeno ĉirkaŭ la kolo, por protekti ŝafaron. Kvankam vi laboras pene kaj slavas volonte, tamen vi ankoraŭ ne liberigas vin de vipado. Se vi pensas, ke mi estas pravas, do la ŝafaro apartenas al ni."Tiuj hundoj konsentis. La lupoj eniris en ŝafstalon kaj mordmortigis tiujn hundojn unue.

"Tiuj, kiuj perfidas siajn amikojn, ricevos severan punon."

50. Azeno kaj Hundo

Vojirante, azeno kaj hundo trovis sigelitan leteron. Levinte ĝin el la tero kaj disŝirinte la sigelon, la azeno malfaldis la leterpaperon kaj laŭte legis. La letero menciis furaĝon, sekajn pajlojn kaj branon. Aŭskultante tiujn aĵojn menciitajn en la letero, la hundo sin sentis ĉagrenita. Ĝi diris malpacience al la azeno, "Bona amiko, rapide legu. Ni vidu, ĉu ĝi mencias viandon kaj ostojn."

Finleginte la leteron, la azeno ne trovis la aĵojn, kiujn la hundo volis. Tiu diris, "Forĵetu ĝin, amiko. Tiuj ne estas la aĵoj, kiuj povas nin interesi."

"Ĉiam troviĝas kelkaj homoj, kiuj emas altrudi siajn dezirojn al aliaj."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.