La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABLOJ DE EZOPO

Aŭtoro: Ezopo

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

FABLOJ: 301 – 350

301. Hermeso kaj Terdiino

Zeŭso kreis viron kaj virinon, kaj li ordonis al Hermeso konduki ilin en la kampon kaj instrui al ili, kiel plugebligi teron kaj kreskigi grenon. Hermeso agis laŭ lia ordono. Komence Terdiino volis malhelpi. Por devige konvinki ŝin, Hermeso diris, ke tio estas la ordono de Zeŭso. Ŝi respondis, "Do lasu ilin plugebligi la teron laŭplaĉe, kaj fine ili devos repagi plorante."

"La rakonto temas pri tiuj, kiuj senpripense pruntas, tamen repagas pene."

302.Hermeso kaj Tirezio

Por pruvi, ĉu la antaŭdiro de Tirezio estas efika, Hermeso ŝtelis du bovojn el la paŝtejo. Aliformiĝinte kiel mortemulo, Hermeso eniris la urbon por esti gasto ĉe lia hejmo. Sciiĝinte pri forŝtelado de bovoj, Tirezio kondukis Hermeson al antaŭurbo por observi spurojn de ŝtelado, kaj diris, ke, se li vidas kian ajn birdon, li diru tuj al li. Kiam Hermeso vidis aglon flugi de maldekstre al dekstre, li tuj raportis tion al li. Sed tiu diris, ke tio ne koncernas ĝin. Poste Hermeso vidis korvon flugi al la arbo, rigardante jen supren jen malsupren, kaj li kuris raporti al li. Tirezio do diris, "La korvo ĵuras al Ĉieldio kaj Terdiino, ke se vi volas, miaj bovoj povas esti trovitaj."

"Oni povas rakonti ĉi tiun rakonton al ŝtelantoj."

303. Hermeso kaj Metiistoj

Zeŭso ordonis al Hermeso disŝuti mensogigan pulvoron sur la korpojn de metiistoj. Post preparado de la pulvoro, tiu disŝutis samkvante sur la korpon de ĉiu metiisto. Fine, multe da pulvoro restis, sed ledisto estis ankoraŭ ne disŝutita. Hermeso do disŝutis la reston de la pulvoro sur la korpon de la ledisto. De tiam, ĉiuj metiistoj mensagas, interalie, la ledisto mensogas plej multe.

"La rakonto temas pri mensogantoj."

304. Ĉaro de Hermeso kaj Araboj

Iutage, Hermeso pelis ĉaron plenan je mensogoj, fraŭdoj kaj ĉantaĝoj por vojaĝi tra la mondo. Ĉie, kie li iris, li disdonis la aĵojn sur la ĉaro al ĉiuj. Laŭdire, kiam li atingis la landon de araboj, lia ĉaro subite difektiĝis. La araboj kredis, ke la ĉaro entenas valoraĵojn. Ili forrabis ĉiujn aĵojn el la ĉaro, tiel ke Hermeso ne plu povis iri aliloken por disdoni tiujn aĵojn.

"Araboj estas plej mensogemaj kaj troviĝas neniu vera vorto en ilia parolo."

305. Eŭnuko kaj Pastro

Eŭnuko iris al pastro kaj petis al li oferi bestojn, por ke li povu fariĝi patro. La pastro diris, "Kiam mi vidos bestojn, mi petos, ke ili faru vin patro, sed kiam mi vidas vian vizaĝon, mi trovas, ke vi ne estas viro."

306. Zeŭso kaj Vulpo

Alte taksante ĝiajn saĝecon kaj ruzon, Zeŭso donis al vulpo la titolon "reĝo de cent bestoj".

Li volis scii, ĉu ĝia avareco malpliiĝis post kiam ĝia pozicio jam ŝanĝiĝis. Kiam ĝi alproksimiĝis sidante en portseĝo, li alĵetis sterkoskarabon. Tiu senĉese flugadis ĉirkaŭ la portseĝo, kaj vulpo ne povis elteni sin plu. Ĝi elsaltis el la portseĝo por kapti ĝin. Zeŭso tiel koleriĝis, ke li reduktis ĝin al la antaŭa pozicio.

"Malbonuloj ne ŝanĝas sian naturon, eĉ en la plej luksa vesto."

307. Zeŭso kaj Homoj

Post kiam Zeŭso kreis homojn, li ordonis al Hermeso enverŝi saĝon en iliajn korpojn. Li preparis egalan porcion da saĝo por ĉiuj homoj kai enverŝigi ĝin en ili unu post alia. Por tiuj, kiuj havis malaltan staturon, la porcio da saĝo plenverŝiĝis kaj ili fariĝis saĝuloj. Sed por tiuj, kiuj havis altan staturon, la porcio da saĝo enverŝiĝis nur ĝis la genuoj, tiel ke ili estis iom malpli saĝaj ol aliaj.

"La rakonto temas pri tiuj, kiuj havas fortikan korpon, sed ventkapon."

308. Zeŭso kaj Apolono

Zeŭso kaj Apolono disputis, kiu el ili havas pli bonan pafarton. Apolono plenforte streĉis la arkon kaj pafis sagon, sed Zeŭso atingis nur per granda paŝo la lokon, kie sago falis.

"En fortikuloj troviĝas la plej fortika."

309. Zeŭso kaj Serpento

Kiam Zeŭso edziĝis, ĉiuj bestoj, laŭ sia plej granda kapablo, prezentis siajn donacojn. Prenante rozon per la buŝo, serpento alrampis por prezenti donacon. Vidinte ĝin, Zeŭso diris, "Mi volonte akceptas la donacojn de ĉiujn aliajn bestojn, sed mi neniel akceptas vian donacon el via buŝo."

"La favoro de malbonuloj estas timiga."

310. Zeŭso kaj Bonvirtoj

Zeŭso sigelis ĉujn bonvirtojn en unu vazo kaj deponis ĝin ĉe homo. Tiu, pro scivolo pri la enhavo de la vazo, levis la kovrilon, tiel ke ĉiuj bonvirtoj denove flugis revene al ĉiuj dioj.

"Ĉiuj bonvirtoj en la homa mondo estas nur deziroj al bonvirtoj."

311. Zeŭso kaj Testudo

Kiam li edziĝis, Zeŭso okazigis grandan festenon por regali ĉiujn bestojn. Nur testudo ne ĉeestis. Zeŭso ne sciis, kial li ne alvenas. La sekvantan tagon, li demandis al li pri lia foresto. La testudo respondis, "Mia hejmo estas pli komforta kaj mi amas ĝin."

Zeŭso tre koleriĝis kaj punis al la testudo iri portante sian hejmon por eterne.

"Eĉ la plej luksa festeno ne estas pli komforta ol la hejmo."

312. Zeŭso Kiel Juĝisto

Zeŭso ordonis al Hermeso noti la homajn pekojn sur la konkojn kaj meti ilin en la keston apud li, tiel ke li donos punon al ĉiu pekinto. Kvankam la konkoj intermiksiĝis en la kesto, Zeŭso prenis ilin frue aŭ malfrue, kaj ĉiaokaze, ĉiu konko estis prenota de li.

"Oni ne devas malĝoji pro tio, ke malbonaj aferoj aŭ malbonuloj ne estas punitaj ĝustatempe. Laŭ antikvuloj, boneco estos pagita per boneco, kaj malboneco per malboneco. Tio dependas de frueco de tempo."

313. Heraklo kaj Atena

Preterirante mallarĝan vojon, Heraklo vidis ion pomsimilan sur la tero. Li volis tretrompi ĝin per piedo, kaj subite la aĵo fariĝis duoble granda. Poste li tretis ĝin kun pli granda forto kaj eĉ batis ĝin per klabo. Resulte, la aĵo ŝveliĝis pli kaj pli granda kaj eĉ obstrukcis la vojon. Ĵetinte la klabon, li staris tie, nesciante, kion fari. Tiam, Atena alvenis antaŭ lin kaj diris, "Frato, ĉesu fari tion. Ne batalu kaj kontraŭstaru kontraŭ aliaj. Se vi ne tuŝus tiun aĵon, ĝi pace kuŝus tie, nur granda kiel pomo. Se vi batalas kontraŭ ĝi, ĝi ŝveliĝas plej grande."

"La homa vivo bezonas pacan kunekziston. Batalado aŭ kontraŭstarado ofte alportas pli grandan malutilon."

314. Heraklo kaj Mamono

Post kiam Heraklo estis konfirmita kiel dio, Zeŭso aranĝis festenon por lin gratuli. En la festeno, Heraklo amike kaj varme salutis al aliaj dioj. Fine, kiam Mamono eniris, li tamen sin turnis kun sia dorso al Mamono kaj kun siaj okuloj direktitaj al la planko. Zeŭso trovis tion stranga, kaj demandis, kial li ĝoje salutis al ĉiuj aliaj dioj, krom Mamono. Li respondis, "Mi rigardas lin per alia okulo, pro tio, ke mi ofte vidas lin kun malbonuloj en la homa mondo."

"La riĉeco de multaj riĉuloj estas riĉaĵoj maljuste akiritaj."

315. Heroo

Iu konsekris heroon en sia hejmo, kaj ofte oferis al li multekostajn aĵojn, kiuj konsumis al li multan monon. Nokte, la heroo diris al li, "Hej, amiko, ne plu malŝparu vian monon. Se via mono elĉerpiĝos, vi fariĝos malriĉulo. Tiam vi malame plendos pri mi."

"Kiam multaj renkontas malfeliĉon pro sia propra senscio, ili atribuas la kaŭzon al Dio."

316. Zeŭso kaj Simio

Zeŭso informis al ĉuj bestoj en la arbaro, ke li promesas doni premion al la besto, kiu havas la plej belan infanon elektitan de ĉiuj. Simio kaj aliaj bestoj kune alvenis al Zeŭso. Kun bonkora amo de patrino, ŝi kunportis malbelaspektan simiidon, platnazan kaj senharan por ĉeesti al elektado. Kiam ŝi montris sian idon al ĉiuj, estiĝis eksplodoj de ridoj. Sed ŝi firme diris, "Mi ne scias, ĉu Zeŭso aljuĝos premion al mia filo. Tamen mi almenaŭ scias klare, ke en la okuloj de sia patrino, la simiido estas la plej aminda, bela kaj vigla."

"Malgraŭ tio, ĉu infano estas bela aŭ malbela, elstara kaj humila, ĝi estas la plej bona en la okuloj de sia patrino."

317. Filozofo, Formikoj kaj Hermeso

Ĉe la maro, filozofo vidis pereintan ŝipon, en kiu ĉiuj pasaĝeroj kaj maristoj jam mortis en akvo. Li plendis pri la maljusteco de Dio, pro tio, ke iu pekulo okaze veturis per la ŝipo kaj li lasu la tutan ŝipon da senpekaj homoj morti kune kun li. Kiam li profundiĝis en la pensoj, li trovis, ke li estas sieĝita de granda amaso da formikoj. Hazarde li staris apud la formikejo. Formiko rampis sur lian kruron kaj faris ekmordon al li. Li tuj perpiede premmortigis ilin ĉiujn. Tiam elvenis Hermeso. Tiu frapis la filozofon per vergo, dirante, "Samkiel Dio, vi tiel traktis amason da kompatindaj formikoj. Kiel vi povus fariĝi la homo, kiu faras justan verdikton?"

"Oni ne devas meti rigoran postulon sur aliajn, ĉar ili emas fari saman eraron kiel aliaj."

318. La Statuo de Hermso kaj Lignaĵisto

Malriĉa lignaĵisto tenis oferata la lignan statuon de Hermeso por peti riĉecon. Malgraŭ lia senĉesa preĝado, lia vivo fariĝis pli kaj pli malriĉa. Fine, pro kolero, li deprenis la statuon kaj ĝin ĵetis kontraŭ la muro. La kapo de la statuo rompiĝis kaj ora fonto ekŝpruciĝis el ĝi. Li tuj levis la statuon, dirante, "Mi pensas, ke mi ne povas adaptiĝi al vi pro via absurdeco. Respektado kaj oferado al vi ne alportis al mi ajnan utilon, dum maltraktado al vi riĉigas min."

"Al tiuj, kiuj ne akceptas toston, sed punan trinkon, oni devas uzi malmolajn rimedojn."

319. Pavo kaj Ĉielreĝino Hera

Pavo rakontis al Hera, ke najtingalo tuŝasa la koron de homoj per sia melodia kaj bela kantado, plaĉanta al ili. Kiam ŝi malfermas sian buŝon por kanti, oni mokas pri ŝi. La ĉielreĝino konsolis al ŝi, "Sed via aspekto kaj figuro estas elstaraj. Kun brilo de verda gemo ĉirkaŭ via kolo, kiam vi etendas vian voston, via plumaro aspektas lukse kaj riĉe."

La pavo diris, "Pro tio, ke mi estas malpli bonane en kantado ol aliaj, ĉu ĉi tiu speco de senvorta beleco utilas al mi?"

Hera respondis, "Ĉiu havas sian propran sorton, decidita de Dio de Sorto, kiu difinas al vi belecon, fortecon al aglo, kantadon al najtingalo kaj malbonaŭgurecon al korvo. Ĉiuj birdoj kontentiĝas pri tio, kion Dio al ili dotis."

"Oni devas akcepti ambaŭ siajn advantaĝon kaj maladvantaĝon. Neniu kaj neniu afero povas esti perfekta."

320. La Arboj sub Egido de Dioj

Laŭ tradicio, dioj prenis kelkajn arbojn sub sian propran egidon. Zeŭso elektis kverkarbon, Afrodita granatarbon, Apolono osmantarbon, Cibelo pinon, kaj Heraklo betulon. Atena ne komprenis, kial ili preferis elekti tiujn senfruktajn arbojn, kaj demandis pri la kialo. Zeŭso respondis, "Eblas, ke ni ne volas esti vanta je iliaj fruktoj."

Tamen Atena diris, "Oni diru kiel ili volas. Mi elektas olivarbon pro digneco de ĝiaj fruktoj."

Kaj Zeŭso diris, "Mia filino, vi estas vere saĝa."

"Se tio, kion mi faras, estas utila, vanteco estas vana."

321. Du Malamikoj

Antaŭe, du malamikoj vojaĝis per la sama ŝipo. Unu sidis sur la ŝipvosto kaj la alia sur la ŝipkapo. La ŝtormo ekeksplodis sur la maro. Kiam la ŝipo estis sinkonta, la homo sur la ŝipvosto demandis al la rudristo, kiu parto de la ŝipo unue sinkos, kaj tiu respondis, "La ŝipkapo."

Tiu homo diris, "Nun, mi mortos senbedaŭre, ĉar mi vidos mian malamikon morti antaŭ mi."

"Estas iuj, kiuj havas pli fortan deziron venĝi ol protekti sian propran vivon."

322. Zeŭso kaj Maltraktita Serpento

Ofte tretate de homoj, serpento iris al Zeŭso por plendi. Tiu diris al li, "Se vi ekmordus la unuan, kiu surtretis vin, la dua ne kuraĝus fari tion."

"Se oni povas rezisti la unuan invadanton, kaj la aliaj ne kuraĝas invadi pro timo."

323. Vipuro kaj Vulpo

Vipuro, kiu volviĝis sur faskon da veproj, flosis laŭ riverfluo. Vidinte tion, vulpo ĉe riverbordo diris, "La ŝipmastro kaj la ŝipo estas bone akordiĝas."

"La fablo temas pri tiuj malbonuloj, kiuj volas fari malbonojn."

324. Vipuro kaj Akvoserpento

Vipuro ofte iris al la fonto por trinki. La akvoserpento, kiu loĝis tie, tre koleriĝis pro tio, ke la vipuro ne kontentiĝis pri sia propra teritorio kaj trinkis en alies teritorio, kaj eliris por bari lin. La disputado inter ili pli kaj pli intensiĝis, kaj ili decidis la interbatalon: kiu gajnos, tiu akiros la tuton de ĉi tiu teritorio inkluzive de akvo kaj grundo. Post kiam la dato de interbatalo estis decidita, tiuj ranoj, kiuj malamis la akvoserpenton, iris al la vipuro por kuraĝigi lin kaj promesi helpon al li. La interbatalo ekis, kaj la vipuro faris violentan atakon, dum tiuj ranoj povis fari nenion krom kvakado. Post venkado, la vipuro riproĉis al ranoj, ke kvankam ili promesis helpi lin, ili ne donis ajnan helpon, sed senĉese kantadis. Rano diris al li, "Ho, amiko, sciu, ke ni helpis vin ne per mano, sed per voĉo."

"Kiam oni bezonas permanan helpon, eĉ la plej belaj vortoj utilas neniom."

325. Nizo kaj Serpento

Nizo kaptis serpenton kaj flugis al la ĉielo. La serpento, turninte la kapon, forte ekmordis lin, tiel ke ambaŭ ili falis el la ĉielo kaj la nizo mortis pro falado. La serpento diris al li, "Kial vi estas tiel kruela, ke vi malutilis al tiu, kiu ne faris malbonon? Vi meritas morton kiel punon."

"Iuj estas tre avidaj kaj faras malbonon ĉie. Kiam ili renkontas potenculojn, ili ricevas merititan punon."

326. La Vosto kaj Korpo de Serpento

Iutage, la vosto de serpento kvelere penis konduki la vojon per si mem. La aliaj partoj de la serpento diris, "Vi ne havas okulojn kaj nazon, kiel vi povus konduki nin antaŭen?"

La vosto donis dorson al ilia admono. Do, li ekkondukis la vojon, trenante la tutan korpon sencele, tiel ke la serpento falis en ŝtonan kavon kaj la tuta korpo vundiĝis. Svingante sin, la vosto petis al la kapo, dirante "Savu nin! Mia kvelerado estas vere sensenca!"

"La fablo temas pri tiuj, kiuj volas esti superema, sed ne mezuras sian forton."

327. Serpento, Sibiriko kaj Ratoj

Serpento kaj sibiriko interbatiĝis en ĉambro. La ratoj, kiuj loĝis en la sama ĉambro kun ili, ofte estis formanĝitaj de ili. Vidinte la interbatiĝon, ili ĉiuj elkuris. Tamen, kiam ambaŭ interbatantoj vidis ratojn, ili tuj ĉesis interbatiĝi kaj kune sin ĵetis al la ratoj.

"Tiuj, kiuj memvole implikiĝas en la luktadon inter politikistoj por rajtoj, senkonscie fariĝas ties viktimoj."

328. Serpento kaj Krabo

Serpento kaj krabo loĝas en la sama loko. La krabo ĉiam montras sincerecon kaj amikecon al la serpento, dum tiu estas insida kaj malvirta. La krabo ofte admonas al la serpento esti sincera kaj amika, sed tiu ĉiam turnas surdan orelon al tio. Pro tio, la krabo tre koleriĝas neelteneble. Profite de dormado de la serpento, la krabo strangolas lin. Vidante lin rigide kuŝi sur la tero, la krabo diris, "Hej, amiko, por vi ne necesas sincereco kaj justeco. Se vi akceptus mian admonon, vi ne estus mortinta."

"Por iuj, ilia morto eble estas pli bona afero."

329. Serpento kaj Aglo

Serpento kaj aglo interbatalis nedisigeble. La serpento firme volvis la aglon. Vidinte tion, la kampulo liberigis la aglon de la serpento, tiel ke la aglo fariĝis libera. Pro tio, la serpento koleriĝis, tiel ke li enmetis venenon en la tason de la kampulo. Kiam la kampulo, kiu ne sciis la veron, prenis la tason por trinki, la aglo forte sin alĵetis kaj forfrapis la tason de lia mano.

"Boneco estas pagata per boneco. La bonfarantoj certe ricevas bonan rekompencon."

330. Kuracistaĉo

Antaŭe estis kuracistaĉo. Diagnozante malsanulon, aliaj kuracistoj kredis, ke la paciento ne havas ajnan danĝeron kaj povas resaniĝi post kelke da tempo, dum li admonis al la paciento aranĝigi funebran aferon, dirante, "Vi ne povas vivi ĝis morgaŭ."

Post kelka tempo, la malsanulo iom resaniĝis kaj promenis ekstere kun pala vizaĝo. La kuracistaĉo renkontis lin, demandante, "Saluton. Kiel fartas la homoj sub la tero?"

Tiu respondis, "Post trinkado de la akvo de la Rivero de Forgeso, ili estas tre kvietaj. Sed antaŭ mallonge, Dio de Morto kaj Hadeso forte minacis kaj timigis la kuracistojn, kiuj ne lasis malsanulojn morti, kaj notis iliajn nomojn. Via nomo devus esti notita, sed mi surgenuiĝis antaŭ Dio de Morto kaj Hadeso, triste petante ilin kaj ĵurante, ke vi ne estas vera kuracisto kaj erare prenita kiel kuracisto."

"La fablo malkaŝas tiujn kuracistaĉojn, kiuj posedas nek sciojn nek kuracarton, tamen fanfaronas por trompi."

331. Henanta Nizo

Komence nizo povis eligi orelplaĉan akutan sonon. Sed kiam li aŭdis la henadon de ĉevalo, li konsideris, ke ĝi belsonas kaj plaĉas al li, kaj li penis lerni la henadon de la ĉevalo. Fine neniom li ellernis, nek povis krii kiel antaŭe.

"Tiuj, kiuj celas pli alten, ĉiam volas akiri tion, kio superas ilian naturon. Sed fine ili ne ricevos sufiĉan rekompencon kaj eĉ perdas tion, kion ili mem posedas."

332. Birdĉasisto kaj Kobro

Kun birdgluo kaj stango, birdĉasisto iris por kapti birdojn. Li vidis birdon nesti sur granda arbo kaj volis ĝin kapti. Li plilongigis la glustangon kaj plenatente rigardis al la birdo supre. Ĝuste kiam li absorbite rigardis, li senscie surtretis kobron kuŝantan apud liaj piedoj. Tuj turninte sian kapon, ĝi faris fortan ekmordon al li. Trafite de serpenta venena, antaŭ sia morto, li parolis al si mem, "Ve al mi! Mi nur pensis kapti aliajn, sed mi mem renkontas danĝeron kaj perdas mian vivon."

"Tiuj, kiuj volas konspiri kontraŭ aliaj, renkontas katastrofon unue."

333. Birdkaptisto, Livioj kaj Kolomboj

Post kiam birdkaptisto aranĝis reton kaj alligis al ĝi kelkajn kolomboj, li observis de malproksime. Kelkaj livioj alflugis al la kolomboj kaj tuj implikiĝis en la reto. Kiam li alkuris por kapti liviojn, tiuj riproĉis al la kolomboj, ke kiel el la sama speco, tiuj ne antaŭtempe malkaŝis la komploton al ili. La kolomboj respondis, "Por ni, estas pli grava gardi la intereson de la mastro ol zorgi pri niaj propraj parencoj."

"Ne necesas riproĉi tiujn lakeojn, kiuj perfidas sian parencecon por protekti sian propran mastron."

334. Birdkaptisto kaj Cikonio

Aranĝinte la reton, birdkaptisto sin kaŝis en malproksimo por atendi alflugontajn birdojn. Kiam cikonio kaj kelkaj gruoj enflugis en la reton, li tuj alkuris kaj kaptis ilin ĉiujn. La cikonio petis al li leberigi ĝin, dirante, ke ĝi utilas al homoj, ĉar ĝi povas aresti kaj mortigi serpentojn kaj aliajn insektojn. Li tamen respondis, "Eĉ se vi ne estas kalkulita kiel malbonulo, vi estas kune kun malbonuloj, kaj vi ankaŭ meritas punon pro tio."

"Oni devas eviti rilatadon kun malbonuloj, alie ili estas dubitaj pri kunfarado de malbonoj kun tiuj malbonuloj."

335. Birdkaptisto kaj Turto

Gasto tre malfrue vizitis birdkaptiston. Sen disponebla manĝaĵo por regali lin, tiu rapidis por mortigi la turton breditan kiel manĝaĵon. La turto severe riproĉis lin pro lia maldankemo, dirante, ke ĝi helpis lin allogi multajn birdojn de ĝia samspeco kaj profitigis lin, sed li volas mortigi lin. La birdkaptisto diris, "Pro tio mi devas mortigi vin, ĉar vi eĉ ne forlasi viajn parencojn."

"Tiujn, kiuj perfidas siajn karulojn, ne nur liaj karuloj malamas, sed ankaŭ lia mastro abomenas."

336. Kokino kaj Hirundo

Trovinte ovon de serpento, kokino zorgeme kovis ĝin kaj singardeme bekrompis la ovŝelon. Vidinte tion, hirundo diris, "Stultulo, kial vi kovas la ovon de malbonulo? Kiam ĝi plenkreskos, ĝi vundos vin unue."

"Kvankam oni faras plejeblon por montri grandanimecon, tiuj, kiuj havas malican naturon, ne fariĝas bonaj."

337. Maljuna Ĉevalo

Maljuna ĉevalo estis forvendita por tiri muelilon. Kiam ĝi portis jungon, ĝi triste diris, "Mi rapidis de ĉevalkurejo ĝis ĉi tiu finstacio."

"Homoj eble rekontos suferon kaj malfacilon en sia maljuna aĝo."

338. Ĉevalo, Bovo, Hundo kaj Homo

Kreinte homon, Zeŭso ne donis al li vivlongecon, sed saĝecon kaj kapablon. En vintro, la homo konstruis por si mem domon kaj loĝis komforte en ĝi. Iutage, estis tre malvarme kaj pluvis. Ĉevalo ne plu eltenis malvarmon, kaj iris al la homo, petante, ke li lasu ĝin eniri la domon por eviti malvarmon. La homo diris, ke, li lasos ĝin eniri nur se ĝi konsentos doni parton da siaj vivjaroj al li. La ĉevalo ĝoje promesis. Post nelonge, nek bovo eltenis malvarmon kaj turnis sin al la homo. Tiu same diris, ke li akceptos ĝin nur se ĝi donos parton da siaj vivjaroj al li. Post donado de parto da siaj vivjaroj, la bovo estis akceptita. Fine, hundo, pro frostiĝo ĝis duonmorto, iris oferi parton da siaj vivjaroj al li kaj ricevis loĝejon por si. Tiel, la homo estis pura kaj bonkora dum la vivjaroj donitaj de Zeŭso, fanfaronis kaj kondutis pretendeme dum la vivjaroj donita de la ĉevalo, komencis fari entreprenojn dum la vivjaroj donitaj de la bovo, kaj facile koleriĝis kaj emis fari bruegon dum la vivjaroj donitaj de la hundo.

"La fablo temas pri koleriĝemaj obstinaj maljunuloj."

339. Ĉevalo kaj Soldato

Dum militado, soldato zorgeme manĝigis sian ĉevalon per hordeo. Tamen post milito, la ĉevalo estis fortirita por fari servuton kaj transporti pezaĵon. Poste, kiam militfajro ekbruliĝis kaj milita klariono eksoniĝis, la mastro, plene armita, pretigis la selon kaj rajdis la militĉevalon por kontraŭbatali la malamikon. Tiam la ĉevalo aspektis senforte kaj stumble falis de tempo al tempo. Ĝi diris al la mastro, "Vi tuj serĉu alian militĉevalon. Ĉar vi jam faris min azeno, kiel vi povus preni min kiel militĉevalon por rajdi?"

"Oni ne devas forgesi katastrofon dum la pacaj kaj komfortaj tagoj."

340. Arbego kaj Fragmito

Iutage ventego blove rompis arbegon. Vidinte, ke malforta kaj malgranda fragmito neniel difektiĝs, la arbego demandis al tiu, "Kial mi, fortego kaj dika, estas blovrompita, dum al vi, maldika kaj malforta, nenio okazas?"

La fragmito respondis, "Ĉar ni sentas nin malfortaj, ni klinas nian kapon por fari vojon al la vento, tiel ke ni evitas la ventan atakon. Dum viaflanke, dependante de viaj dikeco kaj forteco, vi pene rezistis kontraŭ ĝi, kaj fine vi estas blovrompita de la vento."

"Kiam oni renkontas danĝeron, cedi eble estas sekure ol kontraŭstari."

341. Nuksarbo

Kreskante ĉe la vojo, nuksarbo portis multe da nuksoj. La homoj, kiuj preteriris ĝin, ĵetis ŝtonojn por forbati la fruktojn. Ĝi suspiris al si mem, "Ve al mi. Ĉiujare mi alportas fruktojn, tamen mi samtempe kaŭzas al mi multe da humiligo kaj ĉagreno."

"La fablo temas pri tiuj, kiuj faras bonon, tolerante amarecon."

342. La Kamelo, Kiu Fekis en la Rivero

Trapasante la torentan riveron, kamelo fekis en ĝin. Ĝi vidis, ke ĝia fekaĵo estas alpuŝata antaŭ ĝiajn okulojn. Ĝi diris, "Kial tio malantaŭ mi dummomente aperas antaŭ mi?"

"Tiuj stultuloj vidas nur fenomenojn, sed ne komprenas la kaŭzojn."

343. Rozo kaj Kokokresto

Rozo kaj kokokresto kreskis en la sama loko. Iutage, la kokokresto diris al la rozo, "Vi estas la plej bela floro en la mondo. Dioj kaj homoj tre ŝatas vin. Mi tre envias vin pri viaj bela koloro kaj delikata aromo."

La rozo respondis, "Vi kokokresto, mi estas nur efemera. Eĉ se homoj ne deŝirus min, mi ankaŭ velkas. Sed vi tenas vin disfloranta por ĉiam kaj juneco akompanas vin."

"Diversspecaj aĵoj havas siajn proprajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Ne necesas envii aliajn pri ties posedaĵoj, kiuj mankas al vi, kaj ankaŭ vi havas tion, kio mankas al aliaj."

344. Kamelo, Elefanto kaj Simio

Sensciaj bestoj volis elekti reĝon. Kamelo kaj elefanto ankaŭ aktive konkuris en elektado, unu el ili havis altan staturon kaj la alia grandan forton. Ili ĉiuj esperis venki aliajn por esti elektita. Tamen, simio konsideris, ke ili ambaŭ ne taŭgas. Li diris, "La kamelo estas ĉiam milda kaj ne koleriĝas kontraŭ la bestoj, kiuj faras malbonon, dum la elefanto ne havas imponecon de la reĝo pro sia timo al porkidoj."

"Multaj homoj perdas ion grandan por gajni ion malgrandan."

345. Dancanta Kamelo

Antaŭe iu devigis sian kamelon danci. Tiu diris, "Eĉ mia irmaniero ne estas eleganta, kiel mi povus danci?"

"La fablo taŭgas al ĉiuj nekonvenaj agoj."

346. Homoj kaj Kameloj

Unuafoje kiam homoj vidis kamelojn, ili sentis grandan timon kaj surprizon kontraŭ tiuj kolosaj estaĵoj, kaj forfuĝis ĉiuj. Kun tempo forpasinta, ili iom post iom trovis, ke la temperamento de kameloj estas milda. Ili kuraĝigis sin kaj alproksimiĝis al kameloj. Post nelonge, homoj tute komprenas, ke la kameloj tute ne havas malbonan temperamenton. Sekve ili malestimis ilin, alligis ilin per bridoj kaj donis ilin al infanoj por konduki ilin.

"Konatiĝo kaj kompreno pri objektoj neniigas timon al ili."

347. Krabo kaj Vulpo

Forlasinte la marakvon, krabo loĝis sola ĉe marbordo. Vidinte lin, vulpo, al kiu mankis manĝaĵo, alkuris por kapti lin. Antaŭ ol esti englutita de la vulpo, la krabo diris, "Ve al mi! Mi devus loĝi en la maro, sed mi insistas loĝi sur la tero."

"Iuj, kiuj, ĵetinte la aferojn konatajn al si, faras tiujn aferojn nekonatajn al ili, trafas malfeliĉon fine."

348. Vulpo kaj Leono

Vulpo neniam vidis leonon. Foje li okaze renkontis leonon en la arbaro kaj timiĝis ĝis duonmorto. Kiam li renkontis leonon la duan fojon, li ankoraŭ timis, sed malpli ol la unuan fojon. Kiam li renkontis leonon la trian fojon, li eĉ havis kuraĝon aliri kaj intime interparolis kun la leono.

"Ne timu la aferojn nekonatajn al vi. Alproksimiĝu kaj vi trovas nenion timindan."

349. Vulpo kaj Dornarbeto

Kiam vulpo transprimpis heĝon, li preskaŭ falis de ĝi kaj forte kaptis unu dornsrbeto, sed ĝi pikvundis al li la piedon. Pro doloro, li plendis al ĝi, ke li nur petis helpon de ĝi, tamen ĝi estas pli malbona ol la heĝo. Ĝi diris, "Mi emas dependi de aliaj, sed vi volas dependi de mi. Vi vere estas malsaĝa."

"Neniel dependu de tiuj, kiuj ne povas esti dependeblaj."

350. Pulo kaj Virbovo

Iutage, pulo demandis al virbovo, "Vi estas tiel alta, fortika kaj brava, kial vi plugas por homoj tuttage? Dum mi, kiel malgranda insekto, senskrupule pikas ilin kaj suĉas ilian sangon!"

La virbovo respondis, "Mi devas danki la homaron pro ilia favoro, ĉar ili ŝatas min, ofte frotlavas al mi la korpon kaj karesas al mi la frunton. Mi ricevas amon de ili."

La pulo diris, "Mi ne povas elteni tiujn manierojn, kiujn vi ŝatas. Se ili kaptos min kaj uzos tiujn manierojn uzatajn al vi, ili certe konsumos mian vivon."

"Kia traktado, tia konduto por repagi."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.