La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABLOJ DE EZOPO

Aŭtoro: Ezopo

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

FABLOJ: 251 – 300

251. Paŝtisto kaj la Maro

Paŝtisto paŝtis ŝafojn sur la herbejo apud la maro. Kiam li vidis la maron trankvila kaj obeema, li ekpensis pri negocado per mara vojaĝado. Por tio, li forvendis siajn ŝafojn, aĉetis jujubojn kaj enŝipigis ilin por negocado. Neatendite leviĝis ŝtormo sur la maro. Kiam la ŝipo estis sinkonta, li ne devis ne forĵeti ĉiujn varojn de sur la ŝipo kaj evitis la danĝeron, veturante en malplena ŝipo. Post longa tempo, kiam iu venis al la marbordo, li okaze vidis la tranvilan maron kaj multe laŭdis la maron. La paŝtisto diris al li, "Bona amiko, la maro denove deziras jujubojn, tial ĝi ŝajnas tiel trankvila."

"Oni lernas en la danĝero."

252. Hirundo kaj Boao

Kiam hirundo forflugis el la nesto konstruita en juĝejo, boao kaptis la okazon rampi en la hirundan neston kaj formanĝis ĉiujn hirundidojn. Reveninte, la hirundo trovis la neston malplena kaj sentis plej grandan malĝojon. Alia hirundo alflgis por konsoli ŝin kaj diris al ŝi, ke ŝi ne estas la nura patrino perdinta idojn. Ŝi respondis, "Mi dronis en tiel granda malĝojo, ne nur pro tio, ke mi perdis idojn, sed pro tio, ke la loko de okazintaĵo estas la loko, de kie ĉiuj viktimoj povas akiri helpon."

"Katastrofo ofte venas el la plej neatendita loko, kio plej malĝojigas."

253. Mastrino kaj Servistinoj

Estis diligenta mastrino, kiu dungis kelkajn servistinojn. Ĉiunokte, kiam koko ekkokerikis, ŝi vekis ilin por fari laborojn. Pro laborado de mateno ĝis mokto, ili elĉerpiĝis, tiel ke ili malamegis la kokon. Ili decidis mortigis la kokon, ĉar ili opiniis, ke la koko krie vekas la mastrinon antaŭ tagiĝo, tiel ke ili suferas. Tamen post mortigo de la koko, ili suferis des pli da malfeliĉo. Ĉar la mastrino ne sciis la tempon, ŝi ĉiam vekis ilin pli frue por labori.

"Multaj homoj kaŭzas malfeliĉon por si mem."

254. Avarulo

Avarulo forvendis ĉiujn siajn posedaĵojn kontraŭ ora peco, kiun li enterigis ie sekrete. Ĉiutage li iris pririgardi sian trezoron. Paŝtisto, kiu paŝtis proksime, zorgeme observis lin kaj konis la veron. Profitante de lia foresto, li elfosis kaj forportis ĝin. Kiam la avarulo revenis, trovinte la oran pecon en la fosaĵo ŝtelita, li ploregis, frapetante sian bruston. Vidinte lin tiel malĝoja, iu pridemandis al li pri la kialo kaj diris, "Ej, amiko, ne malĝoju. Kvankam vi aĉetis tiun oran pecon, vi tamen ne vere posedis ĝin. Prenu ŝtonpecon kaj enterigu ĝin ĉi tie anstataŭ la oran pecon. Se vi nur mense prenos ĝin kiel la oran pecon, vi certe ĝojos. La efiko neniom malsamas ol vi vere posedas la oran pecon. Laŭ mi, kiam vi posedis la oran pecon vi neniam utiligis ĝin."

"Ĉiuj posedaĵoj, se ne utiligitaj, egalas al nenio."

255. Hieno kaj Vulpo

Laŭlegende, hienoj ŝanĝas sian sekson ĉiujare, viran aŭ inan. Hieno, vidinte vulpon, riproĉas al li, ke li ignoras lin, kiam li volas amikiĝi kun li. La vulpo respondas, "Ne riproĉu min, sed riproĉu vin mem, ĉar mi ne scias, ĉu mi prenas vin kiel amikinon aŭ amikon."

"Temas pri tiuj, kiuj havas ambiguan sintenon."

256. Vulpoj Ĉe Majantros Rivero

Iutage multaj vulpoj kolektiĝis ĉe Majantros Rivero por trinki la akvon. Sed, pro torenta rapideco de la riverfluo, ili nur vane parolis pri ĝi, kaj neniu kuraĝis ensalti ĝin. Unu el ili primokis la malkuraĝon de siaj kunuloj. Por montri sin pli kuraĝa ol aliaj, li, levante sian kuraĝon, saltis en la riveron. La torenta riverfluo forportis lin al la rivermezo. La vulpoj sur la bordo diris al li, "Ne forlasu nin. Revenu tuj. Diru al ni, de kie estas sekure por ni trinki la akvon."

La vulpo forportita de la akvo respondis, "Mi volas liveri leteron al Milidu. Post kiam mi revenos de tie, mi diros tion al vi."

"Tiuj, kiuj ŝatas fanfaroni sin, ofte kaŭzas malfeliĉon al si mem."

257. Fanfaronanta Atleto

Pro manko de kuraĝo en konkurso, atleto ofte estis riproĉata, kaj li devis fari vojaĝon. Post kelka tempo, kiam li revenis, li fanfaronis, ke li partoprenis en konkurso multfoje en multaj urboj kaj lia kuraĝo superis aliajn, kaj ke li saltis tre longe en Rod-Insulo, kaj eĉ la ĉampiono de Olimpikoj ne povis rivali kontraŭ li. Li aldonis, ke, se tiamaj spektantoj venus ĉi tien, ili povus pruvi tion. Tiam, apudstaranto diris, al li, "Ej, amiko, se ĉio, kion vi diris, estas vera, neniu atestanto estas bezonata. Prenu ĉi tien kiel Rodo-Insulon. Vi saltu!"

"Multe da paroloj pri tiuj aferoj, kiujn oni facile pruvi per faktoj, estas superfluaj."

258. Lupo kaj Ĉevalo

Lupo vidis abundon da hordeoj en kamparo. Kvankam ili allogas orflavaj, ili tamen ne estas nutraĵo por li, kaj li foriris. Post nelonge, li renkontis ĉevalon kaj kondukis lin al la kamparo. Li diris, ke li domaĝas manĝi ĉi tiujn hordeojn kaj restigas ilin al la ĉevalo, ĉar li ŝatas aŭskulti la belajn voĉojn de dentoj de la ĉevalo dum maĉado de herboj. La ĉevalo respondis, "Hej, amiko, se hordeoj estus via nutraĵo, vi certe ne ŝatus aŭskulti la voĉon de mia maĉado de herboj anstataŭ zorgi pri via ventro."

"Kvankam tiuj homoj kun malica intenco komunikas la plej bonan informon, ili tamen faras tion kun malbona intenco. Oni ne kredas ilin."

259. Maljuna Leono

Maljuna kaj malforta leono kuŝis sur la tero lastspire pro malsano. Apro alkuris kaj forte mordis lin, venĝante lin pro sia vundo fare de li. Post kelka tempo, sovaĝa bovo pikis lin per siaj kornoj, prenante lin kiel malamindan malamikon. Kiam azeno vidis, ke oni povas agi libere kontraŭ la mamuta besto, li frapis lin je la kapo per siaj hufoj. La leono je la lasta spiro diris, "Mi jam suferis barbarajn agojn de la potencaj bestoj, kaj plie mi devas honteme elteni humiligon de vi pajaco. Mi ne fermos miajn okulojn kiam mi mortos."

"Kiajn ajn gloron oni ĝuis en la pasinteco, oni ne povas eviti alies nerespekton kaj venĝon, post kiam ili perdas sian gloron."

260. Vulpo kun Pufiĝinta Ventro

Malsata vulpo serĉis manĝaĵon ĉie. Kiam li vidis panon kaj viandon restigitajn de paŝtistoj en la kavo de arbo, li tuj sin ŝovis por manĝi. Li manĝis kaj manĝis ĝis lia ventro pufiĝis. Kun granda peno, li neniel sin elŝovis el la kavo. Li veadis ene. Alia vulpo preterpasis tien. Aŭdinte lian ĝemadon, li demandis al li pri la kialo. Kiam li informiĝis pri la kialo, li diris al li, "Vi honeste restu tie ene. Ĝis kiam vi fariĝos kiel vi estis, vi facile eliris."

"Tempo povas solvi malfacilajn problemojn."

261. Hermeso kaj Skulptisto

Volante scii, kiom homoj respektas lin, Hermeso aliformigis sin kiel mortemulon kaj venis al la butiko de skulptisto. Vidinte la statuon de Zeŭso, li demandis, kiom da mono ĝi kostas. La skulptisto postulis unu arĝentan dolaron. Ridetante, li ree demandis, kiom da mono kostas la statuo de Hera. La skulptisto postulis pli da mono. Kiam li vidis sian propran statuon, li pensis, ke, kiel dio de riĉeco, li estas misiito de la Dio, kaj ke lia statuo estas pli valora. Fingromontrante al sia statuo, li demandis, kiom da mono oni bezonas por aĉeti ĝin. La skulptisto respondis, "Se vi aĉetos tiujn du statuojn, mi donacos ĉi tiun senpage."

"Tiuj, kiuj ĉasas vantecon, ĉiam estas malestimataj."

262. Astronomo

Astronomo kutimis observi stelojn nokte. Iun tagon, kiam li absorbite observis la ĉielon en antaŭurbo, li falis en puton pro malzorgemo. Li laŭte kriis. Kiam homo en proksimo aŭdis lian krion, li, post sciado pri a kialo, diris al li, "Amiko, vi atente observas la ĉielon, dum vi neglektas la aferojn sur la tero."

"Unue oni devas bone fari la plej ordinarajn aferojn sur la tero antaŭ ol koni la profundajn aferojn sur la ĉielo."

263. Muelisto kun Lia Filo Kaj Azeno

Muelisto kaj lia filo pelis sian azenon por vendi en bazaro. Post nelonge, ili renkontis virinojn, kiuj kolektiĝis ĉe la puto, parolante kaj ridante. Unu el ili diris, "Vidu, ĉu vi vidis tiajn homojn, kiaj prefere piediras anstataŭ rajdi la azenon."

Aŭdinte tion, la maljunulo rajdigis sian filon sur la azenon. Plue poste, ili renkontis kelkajn disputantajn maljunulojn. Unu el ili diris, "Jen vidu. Tio pruvas, kion mi ĵus diris. Nuna socia moro tute ne donas atenton al respektado al la maljunaj. Vidu, tiu mallaborema infano rajdas sur la azeno, dum lia grandaĝa patro piediras. Malsupreniru, vi etulaĉo! Kial vi ne lasu vian maljunan patron ripozigi liajn lacajn krurojn!"

La maljuna muelisto malsuprenirigis sian filon el la azeno, kaj li mem rajdas sur ĝin anstataŭe. Post nelonge, ili renkontis grupon da virinoj kaj infanoj, kelkaj el kiuj kriis, "Vi sentaŭgula maljunulo, kial vi rajdas sur la azeno, dum la kompatinda infano elĉerpiĝis pro kurado sekvante vin?"

La honesta muelisto tuj rajdigis sian filon malantaŭ lin.

Proksime al la bazaro, vidante ilin, urbano demandis, "Amiko, respondu, ĉu la azeno apartenas al vi?"

La maljunulo respondis, "Jes."

La urbano diris, "Oni ne povas imagi tion. Laŭ via maniero de rajdado sur la azeno, estus pli bone por vi porti la azenon ol vi rajdas sur ĝi."

La maljunulo konsentis, "Ni agu laŭ via admono."

Tiel, li kaj lia filo desaltis de sur la azeno. Ili kunligis la krurojn de la azeno kaj portis ĝin per ligna stango sur siaj ŝultroj. Kiam ili preteriris la ponton ĉe la bazaro, multaj alvenis ĉirkaŭ ilin kaj primokis ilin. Bruado kaj stranga portado malĝojigis la azenon. Ĝi plenforte streĉrompis la ŝnuron kaj stangon kaj falis en la riveron.
Tiam, la maljunulo, kolera kaj honta, forkuris rapide laŭ la mallarĝa vojo al la hejmo.

"Ĉio ajn ne povas kontentigi ĉiujn. Se oni volas kontentigi ĉiujn, la rezulto estas, ke neniu kontentiĝas."

264. Homoj Kiuj Disputadis pri Dioj

Du homoj disputadis ĝis ruĝiĝo pri kiu havas pli grandan povon inter Tezeo kaj Heraklo. Tiuj du dioj koleriĝis pro tio kaj konfiskis terpecon de unu el ili.

"Kritika Komentado pri la mastro alportas malutilon."

265. Cervo kaj la Leono en Kavo

Cervo forkuris de ĉasado de ĉasisto kaj enkuris en la kavon, kie leono loĝis. Apenaŭ li eniris, li estis kaptita de la leono. Antaŭ sia morto, li diris, "Ve al mi. Mi fuĝis de la ĉasisto, tamen mi prezentis min al la plej feroca besto."

"Iuj, por eviti pli malgrandan danĝeron, faligis sin en la grandan danĝeron."

266. Dolfino, Baleno kaj Blankfiŝo

Dolfino kaj Baleno interbatalis. La batalo daŭris longe kaj fariĝis pli kaj pli furioza. Tiam blankfiŝo alnaĝis kaj persvadis al ili ĉesi la bataladon. Sed la dolfino diris, "Ni preferus batali ĝis morto ol akcepti vian persvadadon."

"Iuj, kiuj mem estas negravaj, eĉ pretendas sin herooj, kiam malpaca tempo venas."

267. La Cervo Ĉe la Fonto kaj Leono

Pro soifo, cervo rapidis al fonto. Trinkante la dolĉan fontakvon, li pririgardis sian ombron sur la akvo. Kiam li vidis la paron da siaj sveltlongaj kornoj, li sentis fieron, sed kiam li vidis siajn maldikajn kaj longajn krurojn, li sentis malĝojon. Dum li absorbiĝis pri la pririgardado, leono alrapidis. Sin turninte, li forfuĝis plenforte kaj lasis la leonon malproksime malantaŭ li, ĉar lia forto sin montris sur liaj kruroj, dum la forto de la leono sur la koro. Sur la vasta ebenaĵo, li ĉiam antaŭkuris super leono por sin savi. Sed en la arbaro, liaj belaj kornoj implikiĝis sur la branĉoj kaj li neniel povis kuri. Rezulte, li estis kaptita de la alkuranta leono. Antaŭ la morto, li diris al si mem, "Kiel malfeliĉa mi estas! Mi estas savita de tio, kion mi ne ŝatas, sed perdas la vivon pro tio, kion mi fidas kaj amas."

"Belaĵo ne certe estas utila, eĉ malutila, dum nebelaĵo praktika en kriza momento."

268. Vulpo kaj Krokodilo

Vulpo kaj krokodilo disputadis kiu el iliaj familioj estas pli distinga. Post detala priskribado pri grandaj faroj de siaj prapatroj, la krokodilo diris, ke unu el liaj prapatroj oficis kiel administranto de sportstadiono. Tamen la vulpo diris, "Eĉ se vi ne eldiris, mi povas rigardi el via haŭto, ke vi estas hardita multajn jarojn."

"Fakto parolas pli laŭte ol elokventenco."

269. Vulpo kaj Hundo

Ŝtelirinte en la stalon de ŝafoj, vukpo levprenis ŝafidon kaj malsincere karesis ĝin. Hundo demandis al li kion li faras. Aŭdiĝis la respondo, "Mi amuze ludas kun ĝi."

La hundo avertis, "Nun se vi ne forlasos la ŝafidon, mi regalos vin per hunda karesado."

"Temas pri maliculoj kaj stultaj ŝtelistoj."

270. Timema Soldato kaj Korvo

Timema soldato iris por batali. Kiam korvo eligis laŭtan kriadon, li tuj demetis armilon kaj restis senmova. Post kelka tempo, kiam li prenis la armilon kaj antaŭeniris, la korvo laŭtkriis denove. Li haltis kaj diris, "Vi plengorĝe kriu, sed ne manĝu mian karnon."

"Temas pri timemuloj."

271. Vulpo kaj Leono

Antaŭe vulpo kaj leono loĝis kune. La vulpo kutime servis kiel la lakeo de la leono. La vulpo ofte elpelis bestojn el la arbaro, dum la leono kaptis ilin. Ili ĉiam dividis ĉasaĵojn laŭ sia merito. Tamen la vulpo enviis, ke la leono gajnis tro multe, kaj ne volis helpi lin elpeli la bestojn. Li sole eniris la arbaron por kapti ĉasaĵon. Kiam li estis preta kapti ŝafon, li estis kaptita de ĉasisto.

"Estas pli bone vivi sekure kiel ordinara homo ol vivi timeme kiel reĝo."

272. Vulpo kaj Enkaĝa Leono

Leono estis fermita en la kaĝo. Vidinte tion, vulpo sentime aliris kaj laŭtevoĉe insultis la leonon. La leono diris al ĝi, "Ne estas vi, kiu insultas min, sed mia malfeliĉo."

"La potenculoj trafataj de malfeliĉo ofte estas malestimataj de malalteranguloj."

273. Disputado pri Deveno inter Vulpo kaj Simio

Dum vojirado, vulpo kaj simio disputadis pri kies deveno estas pli distinga. Post kiam ili fanfaronis pri si mem, ili venis al tombejo. Turninte sian kapon, la simio ekploregis. La vulpo ne sciis pri la kialo kaj tuj demandis, kial li ploras. Fingromontrante la tombŝtonon, la simio diris, "Kial mi ne malĝojas, kiam mi vidas la tombŝtonojn de la sklavoj emancipitaj kaj regitaj de miaj prapatroj?"

La vulpo diris, "Vi penu fanfaroni kaj trompi, neniu el ili povas stariĝi por refuti vin."

"Kiam neniu faras refuton, tiuj, kiuj mensogas, des pli fanfaronas."

274. Kampulo kaj Azeno

Estis maljuna kampulo, kiu loĝis en la kamparo kaj neniam iris al la urbo. Li postulis al siaj familianoj kunporti lin al la urbo. Ili lasis lin sidi sur la ĉaro tirata de paro da azenoj kaj diris al li, "Se vi nur pelos la azenojn, ili kondukos vin al la urbo."

Dumvoje, subite leviĝis ŝtormo kaj la ĉielo malheliĝis. La azenoj perdis la vojon kaj iris al la rando de klifo. Vidante, ke danĝero minacas, la maljunulo diris, "Zeŭso, ĉu mi ofendis vin? Vi volas puni min per falmortigo, kaj vi volas, ke mi mortu nek kun glora ĉevalo nek kun nobla mulo, sed kune kun etaj azenaĉoj!"

"Oni devas morti glore kaj impone."

275. Homo, Kiu Ne Povis Plenumi Sian Voton

Malriĉulo malsaniĝis kaj lia malsano pli kaj pli serioziĝis. Kuracistoj diris, ke li ne havas ajnan esperon. Sed li ankoraŭ preĝadis al dioj, ke se li povos resaniĝi, li certe oferos cent bovojn kaj donacos horizontalan tabulon kun laŭdaj vortoj al la templo. Lia edzino, kiu staris apud li, demandis, "De kie vi gajnos tiun sumon da mono por fari tion?"

Li respodis, "Ĉu vi kredas, ke la dioj bezonas monon kaj oferaĵojn por resanigi min?"

"Tiuj, kiuj senpripense faras voton, ne povas plenumi sian voton."

276. Murdinto

Ĉasata de la parencoj de la viktimo, murdinto fuĝis al la bordo de Nilo Rivero. Renkonte al alvenanta lupo, li panike surgrimpis arbon ĉe la rivero kaj sin kaŝis. Kaj sur la arbo li vidis serpenton alrampi al li. Pro timego, li ensaltis en la riveron. Kaj aligatoro tie atendis kaj formanĝis lin.

"Por la krimuloj, ne estas sekura, ĉu surtere aŭ enaere aŭ enakve."

277. Kampulo kaj Fortuno

Plugante la teron, kampulo trovis orpecon. Li konsideris, ke ĝi certe estas donacita de Tera Diino. Sekve, li ĉiutage faris oferadon al ŝi. Fortuno alvenis kaj diris al li, "Ej, amiko, la orpeco estas la donaco donita de mi por pliriĉigi vin. Kial vi pensas ĝin kiel favoron de Tera Diino? Se vi ne havas tian ŝancon, la orpeco eble falas en alies manon. Tiam vi certe plendas kontraŭ mi Fortuno."

"Homoj devas rekoni sian favoranton kaj danki al li."

278. Kampulo kaj Vulpo

Malbonkora kampulo tre enviis la bone kreskantajn plantaĵojn en la kampo de sia najbaro, kaj volis ruinigi tiujn plantaĵojn. Pro tio, profitante de kaptado de vulpo iutage, li ŝtele metis brulantan lignon en la kampon de sia najbaro. La vulpo, ku ĝuste preterpasis, laŭ la instrukcio de Dio, reĵetis la brulantan lignon en lian kampon kaj forbruligis ĉiujn plantaĵojn en la kampo.

"Tiuj, kiuj volas fari malutilon al aliaj, certe kaŭzos malutilon al si mem. Dio neniel forlasas iun ajn malbonulon."

279. Ruzulo

Ruzulo vetis kun alia homo. Li volis pruvi, ke la instrukcio de Dio en Delfo estas falsa. Je la difinita dato, kun eta pasero en mano ŝovita en la poŝo de la surtuto, li iris en la templon kaj staris antaŭ Dio. Li demandis al Dio, ĉu la aĵo en lia mano estas viva aŭ senviva. Li pensis, ke se Dio diros "senviva", li elpoŝigos la vivan paseron; se Dio diros "viva", li strangolos la paseron unue en la poŝo kaj elpoŝigos ĝin. Dio, travidinte lian malnoblan artifikon, diris, "Junulo, ĉesigu vian artifikon! Tio, kio estas en via mano, ĉu ĝi estas viva aŭ senviva, tute dependas de vi!"

"Dio ne devas esti profanita."

280. Kampulo kaj Arbo

En la kampo de kampulo kreskis arbo, ne tre dika, kiu servis nur kiel loĝloko de paseroj kaj ĉirpemaj cikadoj. Pensante, ke tiu arbo ne tre utilas, li volis hakfaligi la arbon. Kiam li faris unu hakon al ĝi per hakilo, tiuj cikadoj kaj paseroj petis al li, ke li ne faligu ilian hejmon kaj lasu ĝin kreski en la kampo, kaj ke ili kantas por ĝojigi lin. Ignorante ilin, li faris la duan kaj trian hakojn ĝis aperis truo en la arbo pro hakado. Tiam li trovis en la truo abelujon kaj mielon. Gustuminte la mielon, li tuj forĵetis la hakilon. Li ne nur ne hakis la arbon, sed ankaŭ protektis ĝin zorgeme.

"Taksi profiton kaj maltaksi justecon estas natura dispozicio de iuj homoj."

281. Viktimoj

Riĉa komercisto de Ateno faris vojaĝon en la maro kun aliaj. Iutage, subite leviĝis ŝtormo el la maro kaj la ŝipo renversiĝis en ventego kaj ondegoj. Tiam aliaj penis naĝi por sin savi, sed nur la atenano senĉese preĝadis al Atena, votante, ke, se li estos savita, li certe donacos multe da oferaĵoj. Alia viktimo alnaĝis apud lin kaj diris al li, "Eĉ se Atena protektas vin, vi ankaŭ devas movi viajn manojn!"

"Kiam oni petas helpon de Dio, ili devas mem elpensi metodojn por fari ion."

282. La Homo, Kiu Trovis la Oran Leonon

Antaŭe, timema kaj avida riĉulo trovis oran leonon. Li parolis al si, "Mi ne scias, kion fari por tio. Mi estas konfuzita en la koro kaj ne povas fari decidon. Unuflanke mi avidas je mono kaj aliflanke mi estas timema. Kiel pri ĉi tiu bonŝanco? Kiu dio kreis la oran leonon? Tiu ĉi afero plenigas mian koron per kontraŭdiroj. Mi amas oron, sed mi timas la leonon el oro. La deziro en la koro instigas min por preni ĝin, sed mia temperamento persvadas min malantaŭeniri. Ve, bonŝanco venas, sed mi ne kuraĝas akcepti ĝin. La trezoro ne ĝojigas min. La dio donas al mi bonon, sed ĝi ne akirebla, kvankam videbla. Kio estas tio? Kiel mi devas fari? Kian metodon mi devas uzi? Mi devas reveni hejmen por kunporti familianojn kaj ili kaptos ĝin per kuna forto, sed mi devas observi starante malproksime."

"Temas pri tiuj, kiuj ne nur avidas je mono, sed ankaŭ timas katastrofon."

283. Kampulo kaj Lupo

Demetinte la plugil-jugon el bovo, kampulo kondukis ĝin por trinki akvon. Tiam feroca malsata lupo eliris serĉi manĝaĵon. Vidinte la plugilon, ĝi komence nur lekis la jugon de la plugilo. Kiam ĝi flaris la guston de la bovo, ĝi senscie ŝovis sian kolon en la jugon. Kaj rezulte ĝi ne povis sin eltiri kaj vole nevole tiris la plugilon por plugi la kampon. Kiam la kampulo revenis kaj vidis ĝin, li diris, "Ho, fiaĵo! Mi deziras, ke vi de nun forĵetas malbonon kaj faras bonon. Revenu por plugi la kampon."

"Kvankam iuj aĉuloj faras bonon, tamen tio ne venas de ilia intenco, sed de ilia senhelpeco."

284. Trompisto

Iu estis alnajlita al la lito pro serioza malsano. Li senespere preĝis al dioj, ke se ili resanigos lin, li certe oferos cent bovojn. Por testi lin, ili resanigis lin per panaceo. Sed post kiam li ellitiĝis, li ne ofere dankis al dioj per veraj bovoj. Li faris bovojn el faruno kaj forbruligis ilin sur la altaro, preĝante, "Dioj, bonvole akceptu mian promeson."

Tiam dioj konsideris, ke li sakrilegiis kontraŭ ili per trompado. Ili aperis en lia sonĝo kaj volis lin iri al la maro per la vortoj, ke tie li povos trovi mil dolarojn. Vekiĝinte, li tre ĝojis kaj kuris al la marbordo. Rezulte li renkontis piratojn kaj kaptiĝis de ili por vendi kontraŭ mil dolaroj.

"Temas pri trompistoj."

285. Najbaroj de Ranoj

Du ranoj loĝis najbare. Unu loĝis en profunda lageto malproksime de la granda vojo, kaj la alia en akva fosaĵo sur la vojo. La rano, kiu loĝis en profunda lageto, amike persvadis tiun transloĝiĝi ĉe lin, dirante, ke tiu vivos pli bone kaj sekure. Sed lia najbaro diris, ke li ne volas forlasi la lokon, al kiu li jam alkutimiĝas, kaj ke li ne ŝatas transloĝiĝi tien kaj alien. Pro tio, li premmortiĝis de pasanta veturilo.

"Tiuj, kiuj alkutimiĝas al medio kaj ne volas ŝanĝi sian loĝejon, ne nur ne povas vivi bone, sed estas ĝenataj de la malnova medio, kaj la vivo estas minacata de danĝero."

286. Homoj kaj Zeŭso

Laŭ legendo, Dio unue kreis animalojn kaj donis al ili aŭ forton aŭ rapidecon aŭ flugilojn. Kiam li kreis homon, la homo havis nenion krom nuda korpo. Tiu demandis al Dio, "Ĉu vi ne volas doni al mi ion?"

Zeŭso diris, "Ĉu vi ne vidas la donacon, kiun mi donas al vi? Ĝi estas la plej granda donaco, ĉar vi havas penson. La penso, ĉu donita al dio aŭ al homo estas potenca, pli potenca ol ĉiuj fortoj kaj pli rapida ol la plej granda rapideco."

Tiam la homo sentis, ke la donaco donita de dio estas plej valora, kaj esprimis dankon al dioj, kaj foriris dankeme.

"Penso estas la plej granda rekompenco, la plej speciala donaco, kaj ĝi estas la plej rimarkinda distingo disde la animaloj."

287. Homo kaj Vulpo

Homo rigardis vulpon kiel malamikon, ĉar tiu ofte faris malutilojn al li. Iutage, li kaptis vulpon kaj volis forte revenĝi ĝin. Li alligis al la vosto de la vulpo la kanabŝelon trempita per oleo kaj ekbruligis ĝin. Tamen dioj kondukis la vulpon en lian kampon. Tiam estis rikolta sezono. Pelante la vulpon, li mizere ploris, ĉar li povis rikolti nenion en la kampo.

"Kiam oni koleriĝas ĝis la ekstremo, ili kutime traktas aferojn senracie, tiel ke ili kaŭzas pli grandan katastrofon."

288. Tri Virbovoj kaj Leono

Tri virbovoj kune loĝis. Leono volis formanĝi ilin, sed li ne sukcesis, ĉar ili sin tenis solidara. Li do semis malpacon inter ili, tiel ke ili malakordiĝu unu kontraŭ alia. Sekve de tio, profitante de ilia sola loĝado, li facile formanĝis ilin unu post alia.

"Oni ne devas kredi je la dolĉaj vortoj de la malamiko, sed fidi al via amiko kaj teni sin solidara."

289. Virino kaj Drinkema Edzo

Antaŭe estis virino, kies edzo ŝatis drinkadon. Por helpi al sia edzo forgi tiun malbonan kutimon, ŝi elpensis metodon. Unufoje, kiam ŝia edzo estis ebria senkonscie kiel mortinto, ŝi dorsportis lin eksteren kaj metis lin en tombon. Kaj poste ŝi hejmenrevenis. Supozante, ke ŝia edzo proksimiĝas al sobreco, ŝi iris al la tombon kaj frapis je la pordo de la tombo. Tiu en la tombo demandis, "Kiu frapas je la pordo?"

Ŝi respondis, "Mi sendas manĝaĵon al la mortinto."

Li diris, "Hej, bona amiko, bonvole ne sendu al mi manĝaĵon, sed ion drinkeblan unue. Mi sentas min tre malkomforta sen alkoholaĵo."

Frapante sian bruston kaj piedbatante la teron, ŝi malĝoje diris, "Aĥ, kiel malfeliĉa mi estas! Mi faris grandajn penojn, sed rikoltas nenian efikon. Mia edzo, vi ne nur ne korektas vin mem, sed, male, vi malboniĝas plue. Via ŝato jam fariĝis malbona kutimo."

"Homoj ne devas droniĝas en malbona ŝato. Eĉ se ili ne intencas fari tion, kutimo fariĝas naturo. Estas ne facile forigi ĝin."

290. Sorĉistino

Sorĉistino deklaris, ke ŝi povas neniigi la koleron de dioj per siaj sorĉvortoj. Ŝi ofte iris ĉien por trompi, kaj akiris multe da mono. Sed poste ŝi estis akuzita pri malobeado al la volo de dioj kaj alportita al kortego kaj kondamita al morta puno. Vidinte, ke ŝi estas eskortita al la ekzekutejo, iu diris al ŝi, "He, virinaĉo, ĉu vi ne deklaris, ke vi povas neniigi la koleron de dioj? Kial vi ne povas neniigi eĉ la koleron de mortemuloj?"

"Iuj, kiuj deklaras, ke ili povas fari grandajn aferojn, tamen ne povas fari malgrandajn aferojn."

291. Timema Ĉasisto kaj Lignohakisto

Ĉasisto serĉis la spuron de leono. Li demandis lignohakiston, ĉu tiu trovis la spuron de leono. Tiu respondis, "Nur leonon mem."

Paliĝinte, la ĉasisto treme tra la korpo diris, "Mi nur serĉas ĝian spuron, sed ne leonon mem."

"La kuraĝo de kelkaj montras sin nur buŝe, sed ne age."

292. Kanario kaj Vesperto

Nokte kantas la kanario en la kaĝo pendanta ĉe fenestro. Aŭdinte tion, vesperto alflugas kaj demandas, kial ŝi silentas tage, sed kantas nokte. Ŝi respondas, ke ŝi faras tion pro tio, ke ŝi estis kaptita tage dum kantado, kaj nun ŝi jam fariĝas singardema. La vesperto diras, "Estas senutile fariĝi singardema nur nun. Se vi scipovus esti singardema antaŭ ol vi estis kaptita!"

"Post kiam malfeliĉo okazas, pentado estas vana."

293. Sibiriko kaj Eroso

Sibiriko enamiĝis al bela junulo kaj petis al Eroso ŝanĝi lin kiel virinon. Kun simpatio al lia fervoro, tiu aliigis lin kiel ĉarman junulinon. Je la unua vido, la junulo ekhavis amon al ŝi kaj kunportis ŝin hejmen. Kiam ili ĝoje eniris la nuptan ĉambron, por scii, ĉu ŝia karaktero ankaŭ ŝanĝiĝis post kiam ŝia aspekto ŝanĝiĝis, Eroso lasis muson en la ĉambron. La virino forgesis sian antaŭan identecon. Ŝi tuj elsaltis el la lito kaj ĉasis la muson por manĝi ĝin. Vidinte tion, Eroso tre koleriĝis kaj reŝanĝis ŝin en antaŭan formon.

"Malbonulo malfacile ŝanĝas sian karakteron, eĉ se lia formo aliiĝis."

294. Sibiriko kaj Fajlilo

Sibiriko ŝteliris en metiejon de forĝisto. Vidinte akran fajfilon, ĝi lekis ĝin per lango. Rezulte, ĝia lango gratvundiĝis kun sango fluanta. Sed ĝi tre ĝojis, kredante, ke ĝi forlekis iom da fero. Kaj fine ĝia lango malaperis pro lekado.

"Tiuj batalemaj homoj alportos malutilon al si mem ĉe fino."

295. Oratoro

Iutage, kiam oratoro Demosteno prelegis en Anteno, neniu atenteme aŭskultis. Do li petis al aŭskultantoj permesi al li rakonti fablon de Ezopo, kaj ĉiuj konsentis. Li komencis rakonti, "Demetera, hirundo kaj angilo kune iris. Kiam ili iris al rivero, la hirundo forflugis kaj angilo plonĝis en akvon."

Ĉe tio, li ĉesis rakonti. La aŭskultantoj demandis, "Do kio okazis al Demetera?"

Li respondis, "Ŝi koleriĝas kontaŭ vi ĉiuj, ĉar vi ne havas intereson pri la aferoj de la ŝtato, sed nur ŝatas aŭskulti al fabloj de Ezopo."

"Tiuj, kiuj ne okupiĝas pri sia propra okupo, sed nur ĉasas ĝuon, estas stultaj."

296. Diogeno kaj Kalvulo

Blasfemita de kalvulo, Diogeno, filozofo de antikva Grekio, diris, "Mi neniel refutos vin. Sed male, mi aprecas viajn harojn, kiuj jam forpasis vian abomenindan kapon."

"Humuro kaj sarkasmo estas la plej bona refuto."

297. Diogeno dum Vojaĝado

Diogeno, filozofo de antikva Grekio, vojaĝis. Kiam li venis al la bordo de ŝvelanta rivero, li ne povis transpasi ĝin. Vidinte lin en embaraso, homo, kiu ofte dorsportis aliajn trans la riveron, aliris al li kaj amike dorsportis lin trans la riveron. Starante sur la transa bordo, li, kvankam kun dankemo, plendis pri siaj malriĉeco kaj nekapablo rekompenci la bonfaranton. Kiam li pripensis tion, li vidis, ke tiu portanto dorsportas alian trans la riveron. Li alproksimiĝis al li kaj diris, "Ne necesas por mi danki vin pro via dorsportado. Nun mi scias, ke nur stranga kutimo devigas vin fari tion senelekte."

"Tiuj, kiuj faras bonon senracie al ĉiuj, rikoltas ne laŭdon, sed riproĉadon pri stulteco."

298. Kampulo kaj Aglo

Kampulo trovis aglon en kaptilo. Li surpriziĝis pri ĝia beleco kaj ellasis ĝin. Tiu esprimis, ke ĝi neniam forgesos lian bonfaradon. Iutage,vidinte kampulon sidi sub la tuj falonta muro, ĝi tuj malsupren plonĝis kaj forkaptis lian kaptukon per siaj ungoj. Stariĝinte, li ĉasis ĝin kaj tiu tuj redonis la kaptukon al li. Post kiam li levis la kaptukon, returninte sian kapon, li vidis, ke la muro jam falis ĉe la loko, kie li ĵus sidis. Li tre kortuŝiĝis pro ĝia bonfaro.

"Oni devas reciproki la bonfaradon. Bonfarado povas esti repagita per bonfaro."

299. Kverko kaj Zeŭso

Kverko riproĉas al Zeŭso, "Nia ekzisto estas sensenca, ĉar ni estas plej forhakitaj el ĉuj plantoj."

Zeŭso diras, "La kialo de malfeliĉo kuŝas en vi mem. Se vi ne povas servi kiel la tenilo de hakilo nek utilas al lignaĵistoj kaj kampuloj, la hakilo do ne hakas vin."

"Kelkaj atribuas la malfeliĉon kaŭzitan de si mem sendistinge al Dio."

300. Lignohakisto kaj Kverko

Lignohakisto hakadis kverkon. Unue li faris kojnon el kverka branĉo kaj facile hakapartigis ĝian trunkon per la kojno. La kverko diris, "Mi ne malamas la hakilon, sed des pli la kojnon faritan el mia trunko."

"Iu sentas pli da doloro kaj ĉagreno, kiam li estas vundita de familiano, sed ne de aliaj."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.