La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA FUNDO DE L' MIZERO

Aŭtoro: Wacław Sieroszewski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XII

Kutujaĥsit tuj revenis en la jurton, kuŝiĝis kaj ne leviĝis plu. Ŝi mortis post kelkaj tagoj. Biterĥaj restis sola, preskaŭ senkonscia de teruro. Ŝi havis nutraĵon en la provizejo, tre proksime, sed ŝi timis iri preter la mortintoj. Ŝi nutris sin per muskoj, beroj de sovaĝa rozo, radikoj, kiujn ŝi povis kolekti proksime de la jurto. Ŝi maldikiĝis, paliĝis, perdis la fortojn. La tempon liberan de la ĉasado kaj de la kolektadode la beroj, ŝi pasigis en la jurto, kvankam la malbonodoro de la putranta korpo de Kutujaĥsit venenigis la aeron. Fine la sorto sendis al ŝi liberanton. Foje vespere ŝi rimarkis lin, kiam ŝi revenis kun sitelo da akvo. Ĝi estis besto nigra kaj granda kiel la bovino. La knabineto ektremis de ĝojo. En la komenco ŝajnis al ŝi, ke ĝi efektive estas ilia bovino, ke nenio okazis, ke tuj Anka kaj Gregorio venos. Sed la gasto havis haroriĉan, triangulan buŝegon kaj grandajn ungegojn, posedis nek kornojn, nek voston. Rimarkinte ŝin, la besto haltis, sidiĝis kaj komencis grati sin per la posta piedo post la orelo. Biterĥaj tuj saltis en la jurton, rapide fermis la pordon kaj rigardis tra la fenestreto, kio okazos. La bruo timigis la beston, ĝi ekstaris sur la postaj piedoj kaj rigardis ĉirkaŭe. Estis silente, mallume, nur la lago, purpura de la vespera ĉielruĝo, bruis en la malproksimo; la gasto do trankviliĝis, aliris al la forbrulinta jurto, puŝis per la buŝego la nigriĝintan kapon de Mergenj kaj komencis disŝiri ŝian korpon. La tutan nokton ĝi bruis kaj rulis la trabojn.

Matene sur la loko, kie la mortintoj estis, kuŝis nur blankaj ostoj kaj sangaj restaĵoj, disĵetitaj inter la karboj. La urso dormis apude, enŝovinte la buŝegon inter la piedegojn. Du tagojn ĝi festenis antaŭ la pordo de la jurto. En la lasta nok- to oni ĝin malhelpis, sed ĝi ne foriris. Matene la knabineto ree ekvidis ĝin sur la sama loko. Ĝi dormis en la suno… Soifo kaj malsato ekstreme ŝin turmentis, sed ŝi ne kuraĝis eliri… Preskaŭ senviva ŝi sidiĝis en anguleto kaj sonĝis pri la verdaj arbaroj, pri la lando ĉe la grandega lago, kie feliĉaj homoj loĝas, kie libere kuras infanoj, kaj bovidoj… Murmuro en la fenestro vekis ŝin. Piedego armita per ungegoj kaj granda, haroriĉa buŝego preskaŭ samtempe enŝovis sin, sed la truo estis tro malgranda… La okuloj de la urso kolere ekbrilis, ĝi eliĝis… Sed ĝi ne cedis… Ĝi iris ĉirkaŭ la jurto kaj piedfrapis sur la herboj. Fine ĝi saltis mallerte sur la tegmenton, kiu ekkrakis sub ĝia pezo… Ĝi gratis, fosis la teron, dispuŝis la trabojn; post momento ili disiĝis, falis internen, kaj en la hela truo aperis kapo kun sangaj okuloj.

La besto rigardis en la jurton kaj malleviĝis internen. Ĝi haltis sur la planko, skuis de si la polvon, etendis la nazon, ekflaris kaj iris rekte al la lito de Kutujaĥsit. Sed subite ĝia rigardo renkontis la okulojn de Biterĥaj, kiuj brilis kiel du rubenoj…

Ĝi stariĝis sur la postaj piedoj, ekronkis kaj, stariginte la harojn, furioze spiregante, ĝi iris terura al la knabineto… Ŝi ne moviĝis, ne kriis, eĉ ne ekĝemis, kiam ĝia piedego ekpremegis ŝian maldikan korpeton al la benko.

* * *

La neĝoj superŝutis la glaciiĝintajn lagojn, maldensajn arbarojn kaj mizeran teron. De la potenca frosto ĉio fariĝis malmola kiel kristalo.

Kiam la komunumo eksciis de la ĉasistoj, ke fumo ne leviĝ as plu el la jurto de la lepruloj, la princo sendis delegiton por konvinkiĝi, ĉu Dio efektive forprenis de la lando la ”malbenon”. La Jakuto longe vane kriis, fine li levis la pordon per sia ponardego…! Li rimarkis la rompitan tegmenton kaj komprenis ĉion.

– Urso! – murmuretis li.

Li revenis kaj raportis pri la terura okazo. La ”kunveno” decidis sendi monon en la urbeton por funebra meso kaj bru- ligi la jurton. La sendito, farinte pie la signon de la kruco, metis brulantan vergaĵon sub la tegmenton de la malnova domo, saturita de la veneno… Li staris apude kaj atendis, ĝis la fumaj nuboj certigis lin, ke la fajro bone brulas. Tiam li revenis hejmen.

Sur la malbenita loko restis nur du amasoj da cindro kaj iom da ostoj. La tuta ĉirkaŭaĵo de la jurto de la lepruloj longe ne estis vizitata de iu… Neniu kuraĝis tie kolekti berojn, kapti fiŝojn, persekuti forkurantan ĉasaĵon…

Sed la ŝimo de la vivo ne estis elŝirita kun la radiko, ne estis detruita kune kun la malfeliĉuloj, – ĝi ree ekkreskos ie sur homaj korpoj kaj ree pleniĝos kaj ekĝemos la malbenitaj dezertoj.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.