La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA FUNDO DE L' MIZEROAŭtoro: Wacław Sieroszewski |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Post kelke da tagoj la unua granda vundo aperis sur la mano de Gregorio.
– Kial tiel frue? Tia truo! La sorĉistino kaŭzis tion!… Ankoraŭ nun mi sentas ŝian rigardon! La doloro komenciĝis tie, kie ŝi apogis la kapon… Ho, mi malfeliĉulo!
Li kuŝiĝis, ĝemis kaj volis fari nenion.
– Gregorio, ne permesu, ke ĝi per unu fojo faligu vin! Ne cedu! Miaj piedoj ja ankaŭ ne estas sanaj… Ni pereos, se ni ĉiuj kuŝiĝos! Mergenj ree ŝtelis niajn fiŝojn. Kion ni faros? – admonis lin Fluo.
– Tio estas indiferenta por mi! Vi estas kulpaj pri ĉio…
Dume Mergenj, ne vidante plu Gregorion, vagis pli kaj pli kuraĝe ĉirkaŭ la jurto. Iafoje eĉ ŝajnis, ke ŝi eniros. Foje ŝi renkontis en la arbaro Biterĥajon, kiu kolektis branĉaĵon.
– Kiel fartas Gregorio?… Kial li ne eliras? Kio okazis ĉe vi.
La knabino paliĝis, rigidiĝis kiel peceto de glacio kaj nenion parolante, rigardis la hommanĝantinon per larĝe malfermitaj okuloj.
– Kial vi ne respondas, diabla ido!… Mi ja ne manĝos vin!
– kriis Mergenj; poste ŝi kraĉis, svingis la manon kaj saltis en la arbetaĵon. – Ŝi diris, ke ŝi ankoraŭ ne manĝos min… Verŝajne ŝi faros tion vintre… – konfesis la knabineto al Fluo, rakontante al li pri la renkonto.
– Donu Dio, ke la aliaj ne estu devigitaj nun tion fari. Vere mi ne scias, kion ni manĝos aŭtune; neniu zorgas pri tio; ni jam komencis manĝi la sekigitajn fiŝojn… Vi Anka devus iri al la komunumo kaj repreni vian havon. Ili ne povas ne doni… Vi havis dek brutojn, ili devas redoni almenaŭ kelke da ili…
– Ĉu eble estas nun iri? La kuloj sufokos min!
– La kuloj? Ĉiu ja scias, ke antaŭ la festo de Petro kaj Paŭlo ili perdas la pikilojn… Ili pli multe zumas ol pikas. Vere la vojo estas longa, sed kiam ventas, oni povas iri sendanĝere…
– Mi pripensos… Nun ni havas ankoraŭ manĝaĵon… Eble la komunumo mem sendos la bovinon… Mi ja diris al ili, ke mi postulas mian propraĵon – diris Anka.
– Lasu ŝin trankvila… Kiam estos necese, ŝi iros. Ŝi ne estas elturniĝema! Nun la kuloj sufokus ŝin… defendis Gregorio sian edzinon. –Gardu la baron, Fluo, anstataŭ babili, eble al vi sukcesos preni la fiŝojn pli frue ol Mergenj.
– Kia saĝulo!… Kial vi mem ne iras tien?…
– Aŭskultu, Fluo… Kion vi povas perdi? Nenion! Ŝi ja tute saturis vin. Mi havas nur unu malgrandan vundeton, eble la mano ankoraŭ resaniĝos. Sed mi devas min gardi, por ke la hommanĝantino ne rigardu min per siaj sorĉaj okuloj… kompatu min…
– Kompreneble!… Ĉiu preferas kuŝi sur la lito… – murmuris Fluo, sed malgraŭ ĉi tio li iris al la rivereto kaj ofte sidis tie tutan tagon por ne lasi la akiron al Mergenj kaj pli frue preni ĝin. Foje li revenis tre ekscitita:
– Ŝi ŝtelis, malgraŭ mia ĉeesto ŝi ŝtelis… Ŝi venis rekte al la baro, suriris la ponteton, malligis la korbon… Mi kriis, mi ĵetis bastonojn… ”Ĉesigu tion”, ŝi ridis, ”alie mi malsupreniros kaj batos vin!…”
– Kaj vi?
– Mi provis hontigi ŝin, sed ĉu ŝi havas konsciencon! Ŝi remetis la korbon. ”Ĝi estas mia”, ŝi diris, ”se vi vagos ĉi tie, mi vin kaptos kaj derompos al vi la piedojn!… Miajn malsanajn piedojn! – kriis kolere Fluo.
– Ne, sola, mi ne iros plu!… Se Gregorio ne volas, Anka devas iri kun mi.
La Jakuto leviĝis sur la lito kaj rigardis lin suspekte.
– Se ŝi deziras, ŝi iru. Mi estas malsana, – diris li, ŝajnigante indiferentecon.
– Mi preferas iri al la komunumo. Mi iros, kiam la vento komenciĝos… – rapide respondis la juna virino.
– Iru, Anka, iru! – ekkriis Fluo, – petu pri boato, pri retoj.
– Rakontu ĉion al la komunumo. Ili sciu, ke ni pereas, ke la diablino volas nin mortigi, – ĝemis Kutujaĥsit.
– Petu ankaŭ pri la bovinoj, – aldonis Gregorio. Ili ja estas nia propraĵo. Diru, ke se oni ne redonos ilin, ni ĉiuj venos por ili…
– Kiam ni havos retojn kaj boaton – fanfaronis Fluo – mi trovos tian kaŝejon, ke eĉ la diablo ne penetros tien… Mi vetas, ke la inferanino furioziĝos, krevos de kolero, sed ŝi komprenos, ke ekzistas homoj pli saĝaj ol ŝi… Jes! La viro ĉiam estas viro, la virino ne povas lin egali! Tiam ni veturos, kien ni deziros, ni metos la retojn, kie ni volos…
– Sed mi prenos kun mi Biterĥajon – interrompis lin Anka. – Mi timas iri sola. Kiam la knabineto estos kun mi, ili devos min indulgi… ĉar kiu rekondukus la infanon… La kompato moligos iliajn korojn…
– Ĉu vi iros, Biterĥaĵ?
La knabineto kaŝis sin post la kameno kaj ne respondis.
– Vi vidos homojn… infanojn… verajn Jakutojn… eble eĉ la princon.
– Vi vidos homoj!… Iru, infano, vi vidos, kiel ni iam vivis… La mondo estas vasta kaj gaja… Hundoj, ĉevaloj, bovinoj… – logis ŝin Kutujaĥsit. – Eble oni donacos ion al vi? Eble oni donos kupran ringon, aŭ ĉirkaŭkolon, aŭ stanajn orelringojn? Tie, kien vi iras, riĉaj Jakutoj loĝas…
– Kiel mi iros tia? – murmuretis la knabineto, montrante la nudan dorson.
– Iru tia, iru, ili vidos nian mizeron, ili kompatos nin… – ĝemis Kutujaĥsit.
– Sensencaĵo!… La kuloj mortigos ŝin – kriis Fluo. Mi ne permesas!
– Mi kovros ŝin per mia tuko, kaj tie ĉe la homoj mi ĝin demetos, – diris Anka.
Ili decidis, ke Anka kaj Biterĥaj iros al la princo, kiam ekventos.
La vojo al la princo estis malfacila kaj longa: dudek verstoj aŭ eble pli multe tra marĉoj, lagoj kaj riveretoj. La trairejojn Anka tute ne konis. La viroj penis ĉiamaniere klarigi al ŝi la direkton de la vojo. Ili desegnis kartojn sur la tero kaj ripetis centfoje:
– Dekstre lago, maldekstre arbaro… Poste marĉo… Poste: maldekstre lago, dekstre betula arbaro… Vi iros sur la vojeto… Ĉu vi komprenas…
– La vojo estas rekta kiel sago. Ĉiam al la okcidento.
– En la komenco dekstre kuŝas lago, poste maldekstre… Poste vi rampos tra marĉo. Ĝi ne estas profunda, vi devos iri sur la vojo, kie izolaj larikoj staras. Poste vi venos al lago. Tie vi turnos vin al la oriento kaj iros proksime de la bordo… singarde, ĉar la lago estas profundega, – klarigis Fluo.
– Dio estas nia espero! – diris Anka.
Blovis facila vento, sed kiam la suno leviĝis pli alte kaj komencis varmigi, la vento fariĝis ventego. De la klara ĉielo ondoj de furioza aero falis sur la senmovan teron, sur la ŝanceliĝantajn lagojn. Ili tiel forte premegis la malgrandajn akvujojn, ke la ondoj ebeniĝis, kvankam pli profunde la akvo tremis kaj bolis. La pli grandaj akvujoj, kovritaj per grandegaj sulkoj kaj ondoj, skuataj ĝis la fundo, furiozaj, volis salti trans la bordojn, sed sub la potenca mano de la ventego ili ne povis leviĝi, ili do batis la marĉan teron, kiel turmentata malliberulo batas la muron per la kapo. Nur la akvaj grandeguloj, kies bordoj malaperis en la blua malproksimo, levis alte siajn dorsojn kaj respondis la atakon de la aera oceano per surdiganta kriego. Le senfortaj arbaroj kliniĝis kiel herboj, la herboj kuŝis plate, senmove. La ventego kaptis de la brusto de la lagoj ŝaŭmajn ĉifonojn, plenmanojn da akva polvo, miksis ilin kaj pelis antaŭen; sur tiu nubo la suno pentris kadukajn ĉielarkajn figurojn.
La virino kaj infano malfacile rampis tra ĉi tiuj koloraj fantomoj, kiuj kovris al ili la mondon. Jen larĝa rubando de la ĉielarko aperis sur la vojo kaj tremis, kvazaŭ skuata de nevidebla mano, jen ŝanceliĝanta hela makulo kovris arbarojn, arbetaĵojn kaj lagojn.
La malvarmo turmentis ilin, la malsekaj vestoj malhelpis la iradon, sed ili estis kontentaj, ĉar ili ne timis plu la kulojn.
– Multe da ili pereos dum la ventego… Ĝi forblovos ilin en la akvon, mortbatos en la herboj, – konsolis Anka la malvarmiĝintan knabineton.
– Ĝi batu ilin, ĝi batu ilin… Sed nin ĝi indulgu… Anka, malgraŭ viatuko malvarme estas al mi.
– Mi havas nenion plu, infano, nenion. Rampu, kiel vi povas! Penu…
Ili preterpasis la lagon, kiu devis kuŝi dekstre, ili trarampis marĉon, sur kiu flavruĝa musko kreskis, kaj starante sur monteto komencis serĉi la lagon, kiu devis esti maldekstre, sed ĉirkaŭ ili tiom da palaj, akvaj speguloj ĉie ekbrilis, ke la malfeliĉulinoj ne sciis plu kien iri.
– Mi nenion komprenas, sed neeble estas reveni. Domaĝe estas… tiom da vojo… Ne eble estas… la friponino mortigus nin – murmuretis Anka.
– Ni iru antaŭen, malvarmege estas, mi ne povas stari.
– Ni iru, sed kien? Gregorio diris, mi memoras, ke ni devas iri al la okcidento, tien do…
Ili iris. En la virga tajgo nenie vojo estis. La malsekaj, verdaj, flavruĝaj, blankaj muskoj dispremiĝis sub iliaj piedoj, malkovrante la glaciiĝintajn marĉojn. Sur la senarbaj lokoj estis ankoraŭ pli danĝere, ĉar tie la marĉoj degelis. Anka kaj Biterĥaj rampis en la kota akvo, kiu atingis ĝis la genuoj, eĉ ĝis la zono. Post longa penado ili venis malfrue post la tagmezo al grandega lago, kies nigraj, brilaj ondoj bruegis, leviĝis alte kaj falis sur la platan bordon… Tiu ĉi bordo estis ŝlima kaj maldika kiel fadeno, kaj post ĝi aliaj lagoj kaj lagetoj bruegis kaj furiozis. Surdigitaj, lacaj, senfortaj, la vojaĝantinoj decidis tie ĉi ripozi kaj varmigi sin, sed sur la mallarĝa bordo ne eble estis ekbruligi fajron. Ilidevis iom reiri. Fine post malgranda monteto ili kuiris en kruĉeto teon, t. e. sovaĝajn herbojn kaj manĝis iom da fumaĵita fiŝo, kiun Anka portis en sitelo el betula ŝelo. Post la vespermanĝo ili kuraĝiĝis kaj ekiris sur la maldika tera fadeno inter la ondoj de la furiozantaj lagoj. Ĝi estis la sola vojo al la sudo. La tera rubando fariĝis tiel mallarĝa, ke ili haltis de teruro, antaŭ ol ili kuraĝis kuri tra la ŝaŭmo, ĵetata de lago al lago. La grandegaj ondoj saltis minace kaj oni ne povis scii, kie falos iliaj grizaj piedegoj; Anka kaj Biterĥaj timis, ke la potenca elemento dronigos ilin, kaj kuris rapide kiel timigitaj perdrikoj, premiĝante unu al la alia.
– Anka, mi tremas de teruro. Kial vi prenis min?
– Mi mem timas, mia infano, sed tie, post ni, la morto estas… Ni penu atingi antaŭ la vespero la nigran arbaron, kiun ni vidas de malproksime.
– Ĉu loĝas tie homoj?
– Mi ne scias. Eble… Mi nenion scias, infano! La koro batas, saltas en mi… Mi neniam iris sola tiel malproksime. Mi estis virino, mi estis filino de riĉaj gepatroj; hundoj jungitaj al glitveturilo min veturigis, mi rajdis sur ĉevaloj…
– Ĉu ankaŭ sur bovoj vi rajdis?
– Ankaŭ sur bovoj, mia filineto.
– Kiam ni havos brutaron, mi ankaŭ rajdos sur bovoj?
– Vi rajdos, infano, vi rajdos, sed nun iru…
Ŝajnis al ili, ke la arbaro tute ne proksimiĝas. Ili iris kaj iris, kaj ĝi la estis same malgranda, same nebula. La monotona bruego de la lago tute malklarigis iliajn pensojn. Anka volis sidiĝi kaj lasi la ondojn superakvi ŝin. Per la senforta pendiĝo de la manoj, per la faletanta irado de la infano ŝi divenis, ke ankaŭ Biterĥaj deziris tion, tiam ŝi premis la dentojn, fermetis la okulojn kaj iris rapide tra la nudaj marĉoj ĝis ia ŝanĝo, blovo de la vento, izola arbo aŭ mevo forkuranta de superakvita sablaĵo, rekonsciigis ŝin.
Malsekaj, kovritaj de koto, tute senfortaj, ili fine venis vespere al la arbaro. La vento kvietiĝis; la malgrandaj lagoj mallaŭtiĝis, sed la grandegulo, ĉirkaŭ kiu ili vagis de la tagmezo, bruegis kaj batis la bordojn kiel antaŭe. Cetere, ankaŭ ĝi ne ĵetis plu en la aeron la malvarman, pluvan polvon.
– Dankon al Dio! Ni ne pereos… Oni ne vidas homojn, sed eble ni ne pereos – diris Anka. – Rigardu, Biterĥaj, ĉu fajro ie ne brilas… Bone rigardu… Malfermu larĝe la okulojn…
– Kion helpos la fajro, oni ja ne enlasos nin… Oni sendos kontraŭ ni mordemajn hundojn aŭ ĉevalojn, por ke ili dispremu nin per la piedoj.
– Vi estas prava. Mi forgesis. Ni do ekbruligu fajron kaj ni kuŝiĝu… Morgaŭ ree antaŭen… Ni ien venos… – Sed ili ne povis ekbruligi fajron, ĉar dum la vojo tra la ondoj la meĉaĵo malsekiĝis. Ili ripozis iom en la arbaro, premiĝante unu al la alia, manĝiŝ peceton da fiŝo kaj ekiris antaŭen…
Ili iris ĉe la bordo de la lago-grandegulo. Ĝiaj ŝaŭmaj ondoj briletis en la krepusko. Post kelke da horoj de malfacila vojo ili eksentis sub la piedoj pli firman kaj pli sekan teron. Anka rimarkis en la arbaro palan rubandon de vojeto. Ili iris nun unu post la alia. La knabineto tremis ĉi tie pli forte ol ĉe la lago.
– Mi timas la homojn! Anka, permesu al mi teni vian manon… Mi tre timas, kiam mi ne sentas vin…
La vojeto kondukis ilin al nuda monteto, de kies supro oni vidis la potencan lagon. Sur la monteto jurto staris, de la kamentubo supreniris fumo, sed en la fenestroj la nokto regis. La jurto estis malriĉa, sen provizejo, sen ĉirkaŭbaro. Sur la deklivo de la palaj bordoj, lavataj de la ondoj, kuŝis boato renversite.
– Tie ĉi loĝas malriĉuloj!… Eble tio estas somerloĝejo? Oni vidas nek bovinon, nek hundon… Ĉu ni eniros, aŭ ne? – meditis Anka.
– Ne, ne!… Ni iru for… – murmuretis Biterĥaj, tirante ŝian manon.
Estis tre malvarme. La espero vidi la fajron, sin sekigi, trinki ion varman, venkis ilian timon. Anka faris la signon de la kruco kaj puŝis la pordon.
– Kiu estas tie? – eksonis voĉo, kiam la pordo kraketis.
– Ni, homoj, Jakutoj…
– Aaa! – oscedis la demandinto. – Jakutoj? de kie? Vi estas virino, mi aŭdas…
– Jes. Ni estas de malproksime, ni erariĝis…
– Ŝelik, Ŝelik!… Leviĝu knabo, ekbruligu fajron… Homoj venis…
Li devis ripeti la ordonon kelkfoje: fine la knabo vekiĝis el profunda dormo, leviĝis de la benko kaj ĵetis lignon sur la bruletantajn karbojn… Anka ekblovis kaj la hela flamo oris ŝian vizaĝon kaj la figuron de Biterĥaj, ŝia sendisiĝa kunulino.
– De kie vi iras kaj kien? – demandis la maljuna Jakuto, ne leviĝante de la lito.
– Pardonu sinjoro – komencis Anka per tremanta voĉo. – En la arbaro estas malvarme kaj mallume… Nia meĉaĵo malsekiĝis… ni ne povas ekbruligi fajron… Ni timas la sovaĝajn bestojn… Ne koleru sinjoro. Ni estas el la malbenita loko, sed ni ambaŭ estas ankoraŭ sanaj… Ne forpelu nin, aŭ donu almenaŭ brulaĵon al ni.
– Oni ne donas fajron al la vaguloj. Ne tuŝu ĝin… Kiu vi estas?
– Mi estas Anka, la edzino de Gregorio Kilgas.
– Mi scias, mi aŭdis pri vi… Vi iris tien propravole? Kial vi faris tion, vi ja estis sana?
Anka silentis.
– Kial vi eniris en la jurton… Iru ambaŭ al la pordo…
– Al la pordo – ripetis aliaj voĉoj kaj ĉiuj loĝantoj de la jurto eliris el la mallumaj anguloj kaj ĉirkaŭis la fajron. Ili estis tri: maljunulo, maljunulino kaj knabo. Biterĥaj rimarkis, ke la maljuna paro havis ne nur harojn blankajn kiel lakto, sed ankaŭ blankajn okulojn. La knabo havis ankaŭ blankajn, malklarajn okulojn kaj kiam li iris, li palpis per la manoj ĉirkaŭ si. Maldikaj, nudaj, sulkiĝintaj ili sidis antaŭ la fajrujo kaj turnis la vizaĝojn al la venintoj. Iliaj blankaj okuloj terure brilis ĉe la lumo de la fajro. La knabineto apenaŭ spiris pro timo.
– Vi havas infanon kun vi? – diris la maljunulo.
– Jes, knabineton…
– Ĉu ŝi estas via?
– Ne! Ŝi tie naskiĝis.
– Ĉu ŝi estas baptita?
– Ne. Kiu baptus ŝin? Pri ni eĉ Dio forgesis.
La maljunulo ekĝemis:
– Malfeliĉaj vi estas, sed vi trafis malbone, ni ankaŭ ne estas riĉaj… Kiel vi venis kaj por kio?
– Ni iras al la princo.
Anka rakontis mallonge pri la celo de la vojaĝo. Ŝi rakontis pri Mergenj, pri la malsato minacanta ilin, pri Sennazulo kaj pri la frato, kiuj proprigis al si ŝian havon…
– Mi aŭdis pri tio. La princo ordonis, ke ili redonu vian propraĵon, sed via frato ne obeos la komunumon, li estas potenca, riĉa homo. Ĉu vi havas vazon por la manĝaĵo? Niajn vazojn ni ne povas doni al vi ĉar ni devus poste ilin bruligi, kaj ni mem havas malmulte da ili. Vi venis tien ĉi, vi restu. Vi dormos sur la benko ĉe la pordo. Vi diras, ke vi estas sanaj? Kiu povas scii! Vi kuŝiĝu, morgaŭ ni verŝos sur la benkon bolantan akvon… La malriĉulo egalas la leprulon… Nenio fariĝas sen la volo de Dio. Morgaŭ la knabo montros al vi la vojon…
– Dio donu al vi sanon kaj feliĉon – laŭte benis lin Anka. Ili manĝis avide kaj etendinte sin sur la malmola, sed seka benko, ili tuj ekdormis, lacaj de la malfacila vojo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.