La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FUNDO DE L' MIZERO

Aŭtoro: Wacław Sieroszewski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XI

Alflugis la ventoj de la okcidento, renkontis la ventojn de la oriento, nuboj saltis sur nubojn, en la ĉielo ekbolis kiel en poto, kaj kiam la norda vento blovis ĉien sian malvarman spiron, densa, seninterrompa, senfina pluvo komenciĝis. Pro ĝia siblanta bruo, pro ĝia sopira plaŭdo, miksita kun la plorego de la ondiĝintaj lagoj, la malkovrita, plata kaj malseka tero ŝajnis ankoraŭ pli malgaja. Sub la pluva vualo la ĉirkaŭaĵo fariĝis griza, malpura makulo… La malalte flugantaj nuboj malklarigis ĝiajn konturojn, estingis la brilon kaj la kolorojn, la ventoj skuis ĝin kiel forĵetitan ĉifonon, la pluvo faris en la tero abomenajn, malpurajn fendojn.

– Feliĉe estas, ke ni ĝustatempe kolektis la fojnon!… – diris Gregorio.

– Bedaŭrinde vi ne ŝutis teron sur la tegmenton. Vere, mi ne scias, kien ni nin kaŝos! – riproĉis lin Anka.

– Kien ni nin kaŝos? Sub la benkoj, ĉe la tablo ne gutas ankoraŭ…

– Atendu iom, ĉie gutos! Mi timas, ke la pluvo penetros en la provizejon, al la fumaĵitaj fiŝoj!

La ”atendado” ne estis longa, ne ekzistis plu seka loko en la jurto. La malvarma akvo ne faras la homojn afablaj… Tamen ili ne malpacis. Anka gardis la ĝeneralan pacon per sia bonkara gajeco. Iafoje Gregorio, kies ostoj ree komencis do- lori dum la pluva vetera, ekriproĉis ŝin:

– La virinoj ĉiam, ĉiam…

– Ho jes, malsaĝaj estas la virinoj! – konsentis Anka – ili amas vin, laboras por vi, vartas viajn infanojn; pli bone estus, se ĉiuj similus Mergenjon.

– Kial Mergenjon? – murmuris la konfuzita viro.

Se la riproĉoj kaj la kolero ne ĉesis, Anka prenis lian ma- non kaj kondukis lin al la fajro:

– Silentu karulo! Konfesu, ke viaj ostoj kaj membroj ree doloras kaj turmentas vin… Sidiĝu tie ĉi ĉe la fajrujo kaj varmigu vin!…

– Ĉie gutas.

– Gutu! Ni ja ne dronos. Bona Dio sendos al ni sekajn tagojn, tiam ni ŝutos teron sur la tegmenton.

Ĉiufoje, kiam la pluvo ĉesis por momento aŭ la vento malforti ĝis, Anka, malbone vestita, en disŝiritaj ŝuoj, tuj kuris sur la herbejon por fojno, al la baro, al la lago por ŝanĝi la retojn. Ŝi ne permesis preni la provizojn, kolektitajn por la vintro, ŝi eĉ pligrandigis ilin.

– Benita estu la mano, kiu sendis ŝin por malgrandigi niajn dolorojn! – laŭte preĝis Kutujaĥsit, senĉese tremanta de la malvarmo.

Sed tio ne daŭris longe. Foje vespere la pordo subite malfermi ĝis kaj Fluo kovrita de koto aperis en la jurto. Post li eniris Mergenj, maldikiĝinta, kun okuloj brilantaj kiel du torĉoj.

– La pluvo detruis, tute detruis la tegmenton de nia tendo. Ne eble estas resti tie… Same kiel sub libera ĉielo!… Brrr! Kia malvarmo. Ĉe vi estas varme, seke…

– Mi ĉiam diras, ke plej bone estas loĝi kune! – certigis Fluo, demetante la vestojn antaŭ la fajro. Mergenj iris en la angulon kaj ĵetis la ligaĵon kun sia havo sur la antaŭan lokon. Ili akceptis ŝin; ĉu eble estis rifuzi? Ili tute ne intencis venĝi al ŝi ŝiajn atakojn. La domo apartenas al tiuj, kiuj bezonas varmon kaj rifuĝejon. Cetere ili ne povus kontraŭstari. Mergenj ekscitita, helpata de Fluo, kuraĝus ĉion fari.

Sed kune kun ŝi malĝojo eniris en la jurton. Ŝi nenion faris; kiel ordinare, ŝi parolis malmulte; la tutan tagon ŝi sidis ĉe la fajrujo kaj malŝpare bruligis vergaĵon, kiun Biterĥaj portis sur siaj maldikaj ŝultroj. La altkreska figuro de Mergenj, la severaj trajtoj de ŝia vizaĝo, la akraj brilaj okuloj silentigis ĉiun paroladon; ili parolis libere nur malantaŭ la pordo, kiam Mergenj ĉeestis, Fluo ne ŝercis. Anka tremis ĉiam, kiam la rigardo de la krimulino trafis ŝian vizaĝon aŭ fingrojn. La dolĉa bonkoreco, kiu antaŭ nelonge beligis la vizaĝon de la feliĉa mastrino, velkis kaj malaperis; ĝi ne konsolis plu la malfeliĉulojn dum la plej doloraj momentoj. Ŝiaj antaŭzorgaj intencoj renkontis ĉiam diversajn neforigeblajn malhelpojn. Kutujaĥsit ofte ne havis akvon por siaj vundoj, ĉar Mergenj bezonis la vazon; la vestoj ne estis ĝustatempe rebonigitaj, ĉar Anka povis kudri nur ĉe la fajro, ŝi do devis atendi, ĝis Mergenj foriros de la kameno. Ĉiu pli laŭta parolado, vekinta Mergenjon, kaŭzis riveron da malbenoj kaj insultoj. Biterĥaj ne sciis, kiam ŝi devis balai la ĉambron, ĉar Mergenj ekstreme koleris pro la polvo. Insultita, batita kaj timigita, la knabineto ne kuraĝis iafore iri al sia kuŝejo. Malgraŭ la malpermeso de Anka, ŝi tiam ekdormis, apogante la vizaĝeton al la dorso de Bovĉjo.

Dume Mergenj, en la varma jurto kaj ĉirkaŭita de oportunaĵoj, rapide resaniĝis. Post unu semajno ŝi ordonis, ke oni montru al ŝi ŝiajn riĉaĵojn, kiujn Fluo dum du tagoj transportis de la insulo. Ŝi havis grandajn provizojn da fiŝa oleo kaj da sekigitaj fiŝoj, fine vestojn, vazojn, armilojn, – ĉion tion ŝi ŝtelis en la loĝejoj de fiŝkaptistoj, kiuj forlasis la hejmon dum la kaptado. Ŝi rigardis ĉion fiere kiel batalisto.

– Kial vi malligis sen mia permeso la sekigitajn fiŝojn? – demandis ŝi severe.

– Ili jam komencis putri… Oni devis manĝi ilin! – rapide respondis Anka.

– Ili putru, ili ne estas viaj! Estu kontentaj, ke mi redonis al vi la retojn…

– La retoj estis niaj! – balbutis Gregorio.

– Viaj?… Ĉu vi havus ilin, se mi ne volus?… Vi ja venis preni ilin, Gregorio, ĉu vi memoras?

– Diablino! – murmuris Gregorio. – Kiam mi sidas ĉe ŝi, mia korpo tuj komencas tremi… La vundoj pli doloras min de la tempo, kiam ŝi venis…

– Pardonu ŝin! Ŝi jam komencis resaniĝi, kiam oni trapikis ŝian hepaton per fero… Atendu, la somero venos, ni foriros! – petis Fluo. – Ĝis la somero! – diris Anka ĝemante. Ankaŭ Fluo ĝemis, balancis la kapon, ridetis plende kaj konfesante sian kulpon anstataŭis Gregorion, kie estis eble kaj laboris laŭ siaj fortoj. Iom post iom Mergenj plene ekestris en la jurto.

– Hodiaŭ vi devas fliki ĉiujn retojn kaj morgaŭ vi transportos ilin en la alian lagon. Tie estas pli multe da fiŝoj! – ordonis ŝi.

Eĉ la kolektadon de fojno ŝi administris kaj ne permesis starigi amasegon. – Ĝi putros… ĝi estas malseka!

Anka ploris la tutan vesperon, malpacis kun Gregorio, sed la fojno restis sur la herbejo.

Dume venis la bela, flavruĝe-ora aŭtuno. La arbetoj de la sovaĝaj rozoj, framboj kaj nigraj riboj fariĝis en la nokta malvarmo ruĝaj kiel fajro; la delikataj oraj betuletoj tremis de plej facila ventetokaj deĵetis siajn travideblajn foliojn; la ĉielo farigis arĝentkolora; la malvarmiĝantaj lagoj paliĝis. La malpure- verdaj muskoj kovris la flaviĝintajn herbojn kaj kolorigis la senfoliajn arbetaĵojn kaj arbarojn. La noktoj pligrandiĝis kaj plilongiĝis la vesperoj.

Se oni ne parolis pri mastrumaj aferoj, profunda silento regis vespere en la jurto. Anka kudris malgrandajn ĉemizetojn kaj vindaĵojn. Mergenj sidis kurbiĝinta antaŭ la fajrujo kaj varmigis jen la dorson, jen la genuojn.

– Kial ili silentas? Kial ili eĉ ne rigardas min? – demandis ŝi foje Fluon.

– Karulino mia! Tie ĉi eĉ mi ne povas paroli kun vi, kiel antaŭe sur la insulo… ĉirkaŭe aŭskultas homoj… La koro ne amas orelojn!…

– Ili ne amas min. Tute prave, mi ankaŭ ne povas ilin ami… Ili estas indiferentaj por mi. Pli malgaje estas tie ĉi ol en la dezerto.

– Kompatu ilin… Dum unu momento kompatu ilin, aŭ aliajn, kaj tuj la koro trankviliĝos.

– Mi ne povas! – diris ŝi kaj deturnis la sekajn, bruligantajn okulojn. – Se vi ne havus homojn, Fluo, vi amus trabon… Por kio vi taŭgas? – aldonis ŝi post momento.

– Somere ni ree transveturos sur la insulon! – murmuretis la Jakuto.

– Somere! Kiu scias, kio okazos ĝis tiu tempo! Eble viaj piedoj defalos…

La aŭtuno forkuris per grandaj paŝoj. La migrantaj birdoj jam transflugis; la malgrandaj kotujoj, kaŝitaj en la herboj, glaciiĝinte dum la nokto, ne degelis plu tage. Sed tagmeze la suno ankoraŭ varmigis kiel fajro kaj ĝia nekomparebla brilo forpelis la noktajn nebulojn kaj oris la lagojn.

Ĉiutage dum kelke da horoj ili antaŭzorge rebonigis la jur- ton, la solan rifuĝejon dum la vintraj frostoj. La sterko, kiun liveris la bovino, tre bone taŭgis kiel ekstera stukaĵo de la domo. Sed Mergenj komencis kaprici.

– Ĝi estas superflua. La sterko sekiĝos kaj somere la suno ekbruligos ĝin. Vi ŝtopu la fendojn per muskokaj metu dikan tavolon da argilo, – jen ĉio, kion oni bezonas. La bovinon mi tute forpelus el la jurto; ĝi havas nek defluejon, nek truojn por elĵetado de la sterko… Ĉiama malsekeco kaj malbonodoro!… Ili konstruu apartan stalon! Ĉu la homoj devas sufokiĝi pro la bruto?

Anka, aŭdinte tiujn ĉi herezojn, tre indignis, sed post pripenso ŝi konsentis.

– Ĉion ŝi atakas!… Bone, ni konstruos stalon.

Fluo, kiu timis, ke la virinoj batos unu la alian, miris pro la trankvilo de Anka.

– Ni konstruos! kompreneble, ni konstruos… Tuj morgaŭ mi komencos kun Gregorio haki stangojn kaj trabojn…

Gregorio, al kiu Anka komunikis siajn intencojn, flame eklaboris. Dum kelke da tagoj ili starigis la stangojn kaj metis la tabulojn. Anka kaj Biterĥaj ŝmiris la murojn per argilo kaj surĵetis teron ĝis la tegmento.

La eta jurto havis kamenon, du fenestretojn, plankon parte kovritan per tabuloj, parte per argilo. Ĝi estis tiel malgranda, ke la bovino preskaŭ tute ĝin plenigis. Nur inter la kameno kaj trogo estis malgranda spaco, kie oni povis starigi kuŝejon por du homoj. Mergenj ĉion rimarkis, sed ŝi silentis. Ankaŭ ŝi havis planojn por la tempo, kiam Anka kuŝos graveda en la stalo. Sur la tegmenton de la jurto kaj sur la nordan muron ili ĵetis fojnon, provizon, kiun ili bezonis por la brutoj. Baldaŭ ili solene enkondukis Bovĉjon kaj lian patrinon en la novan loĝ ejon, kaj en la sekvinta tago Gregorio kaj Anka transportis en la stalon siajn litaĵojn.

En la komenco ili pasigis tie nur la noktojn; poste ili pli kaj pli frue kuris en sian dometon; pli kaj pli longe brulis en ĝia kameno gaja fajreto. Biterĥaj sidis tie senĉese; ŝi eĉ dormus tie, se ne mankus libera loko. Sed la jurto intence pro la varmo estis konstruita tiel malgranda, ke restis nur mallarĝa, malalta trairo inter la muro kaj la flanko de la bruto. Sed tio detenis nek Biterĥajon, nek Fluon, kiu vizitis la najbarojn ”de tempo al tempo”. Por regali la gastojn, la geedzoj kuiris teon el arbaraj herboj. Mergenj tutajn longajn vesperojn pasigis sola en la jurto kaj nur la ĝemoj de Kutujaĥsit rompis la tom- ban silenton de la forlasita domo.

Sed de ekstere ridoj kaj gaja babilado flugis. Tiam Mergenj komencis longan, malĝojan kaj sovaĝan kanton, per kiu ŝi kvazaŭ volus silentigi la najbarojn; pli ofte ŝi iris eksteren, aŭskultis avide la paroladojn, fine vokis Biterĥajon kaj Fluon, pretekstante, ke estas jam malfrue, ke jam venis tempo dormi.

– Morgaŭ vi ree leviĝos por la laboro tagmeze. Sufiĉe jam vi babilis!

– Ho; ŝi bone scias voki aliajn al la laboro! – murmuretis Anka, premiĝante al Gregorio.

– Ŝi faru, kion ŝi volas! Bone estas, ke ni loĝiĝis ĉi tie, la ostoj tuj ĉesis dolori min.

– Tie mi ne povis trankvile dormi. Ĉiufoje, kiam la inferanino moviĝis, mi tuj vekiĝis, ŝajnis al mi, ke ŝi venas kun tranĉilo.

– Dormu! Tien ĉi ŝi ne venos.

– Sed kio okazos poste?

– Poste?… Oni mortigos ŝin, ĉar ŝi ne ĉesos ŝteli, kaj ni restos kun ŝiaj riĉaĵoj.

Mergenj ekstreme ekscitita pli kaj pli ofte riproĉis Fluon.

– Vi forlasas min!… Vi ne zorgas pri mi!… Eble vi amindumas ŝin, ĉi tiun timigilon?

– Kion vi diras? Sed vi ne estas porolema Mergenj… Ĉu eble estas forgesi tiel bonegan virinon kiel vi?

Ŝi aŭskultis liajn laŭdojn, sed ŝi ne allasis lin al si. Li fariĝis por ŝi abomena. De la malvarmo kaj laboro liaj vundoj grandi ĝis kaj malbonodoris.

– Jen kia vi estas, Mergenj: nek por vi mem, nek por la homoj!

Sed ŝi konis iun, por kiu ŝi estus bona kaj cedema.

– Silentu kaj iru for!

Ĉiuj tagoj similis unu la alian: la sama izoleco, krakado de la fajro en la kameno, ĝemoj de Kutujaĥsit, kaj ekstere bruado de voĉoj. Iu rakontas fabelojn kaj kantas, lerte imitante voĉojn de homoj, herooj, mirindaj ĉevaloj, potencaj malamikoj kaj… dioj.

Ŝajnis al ŝi, ke ŝi rekonas la voĉon de Gregorio. Li malofte rakontis fabelojn. Ŝi tre volonte aŭskultis lin. Ŝi eliris antaŭ la

sojlon. Nebulo rampis sur la tero, kaj alte sur la ĉielo aroj da steloj briletis. Jes, efektive li ŝanĝis la voĉon kaj komencis no- van rakonton… Ne, tio ne estis rakonto, tio estis ama kanto!

”Ho koro! kial vi devigas mian moviĝeman buŝon paroli? Kial vi aŭskultas tiel avide?

”Se miaj vortoj povus penetri tra la aero kaj resti en via memoro, ho, mi kantus, mi kantus senĉese, seninterrompe…

«Kial mia koro malfortiĝis? Kial miaj akraj okuloj ne vidas plu? Kial malklariĝis miaj pensoj?

”Ho, jahaj! For la malĝojo… Ni gaje ridos, ni ĝojos, dum ni vivos… la vivo forkuras tiel rapide!…

”Ho, sonu mia kupra gorĝo, laŭte kantu… Ni amu, ĝis la maljuneco kaj malsano venkos nin, ĝis ni fariĝos plenmano da cindro.

”Ho, se la forto de mia kanto povus deteni la ventetojn, dispeli la nubojn, aŭ malvarmigi la sunon, ho! mi blovus, mi ĉiam blovus sur vin…”

Tion ĉi li ofte kantis al ŝi.

Mergenj vivege malfermis la pordon. Lumigitaj de la fajro ili sidis avide aŭskultante. Fluo kaj Biterĥaj apogis la vizaĝojn sur la manplatoj. Anka ne deturnis de la edzo la okulojn. Neniu rimarkis, ke iu rigardas en la jurton. Nur la bovino turnis la kornojn al Mergenj kaj ŝiaj okuloj ekbrilis.

– Fluo, tuj venu! – subite eksonis raŭka voĉo kaj tremigis la korojn de la ĉeestantoj.

– Kion vi volas?

– Venu! Sufiĉe!…

– Kio okazis? – demandis Fluo, gratante la kapon, kiam li venis en la jurton kaj rigardis en la fajrajn okulojn de la virino.

– Dum la tuta tago mi ne aŭdas homan voĉon… Mi ne vidas homan vizaĝon… Ĉiam la krioj kaj ĝemoĵ de mortiĝanta Kutujaĥsit!… Kaj vi tie festenas!… Sufiĉe!… Mi ne permesos!… Vi dufoje trinkas teon… al la aliaj lakto kaj butero mankas… Sufiĉe! kiam vi ne havos plu manĝajon, mi devos nutri vin per miaj provizoj… Ĉu vi ne uzas nun miajn retojn, boaton, vazojn? Ĉu vi ne helpis al ili kolekti la fojnon, konstrui la stalon… Kaj ĉu vi ne estas mia? diru!

– Via, kompreneble via!… – li delikate ŝin certigis.

– Mi do estas prava. La bovino eble estas ilia, sed se ili ankaŭ aparte trinkas lakton, ili trompas nin. Ili pereigas nian vivon por konservi la sian… Kiam venos la malsato, antaŭ aliaj mortos tiuj, kiuj tro laboris kaj malmulte manĝis. Vi mortos, kaj mi ne volas, ke vi mortu. Mi preferas, ke ili mortu. Diru al ili, ke mi volas, ordonas, ke ili ree loĝu kun ni, ke alie mi elpelos la bovinon kaj bruligos la stalon… Ili nepre revenu!

– Ne, tion mi ne povas diri al ili. Ili ne obeos… Ili estas liberaj homoj!…

– Bone! Ne diru, mi tuj bruligos ilin!…

Ŝi kaptis brulaĵon.

– Mi diros, diros!… Ho, virino! Mi morgaŭ diros, trankvili ĝu!… Sed Anka ne konsentos. La bovino estas ŝia propraĵo… Antaŭe vi volis preni ŝian edzon, nun la bovinon… Mi pensis, ke vi jam fariĝis pli bona…

Ŝi ekridis kaj forpuŝis lin. En la jurton time eniris Biterĥaj.

– Vi estas malsaĝa. Ni vidos, kion diros morgaŭ via bela pupo.

Ŝi iris en la angulon kaj deĵetis la vestojn. Fluo senvestigis sin kaj meditis.

– Kion ŝi celas? Ne eble estas kompreni la virinon!… Ili es- tas tute malsaĝaj. Morgaŭ sendube ili elŝiros harojn unu al la alia… Mi devas antaŭsciigi Gregorion. Jen mia konsilo: en la stalo dormu Anka kun Biterĥaj, kaj Gregorio ĉi tie… tiam Anka kvazaŭ forestus… aŭ Mergenj dormu tie, tio estus plej bona.…

La plano trankviligis lin. Laca de la laboro, li tuj profunde ekdormis.

Sed Mergenj ne povis dormi. Ĉiuj esperoj kaj ĝojoj, vekitaj per la kanto, ekstaris antaŭ ŝi… Ĉio pereis post la apero de ĉi tiu virino kun pala vizaĝo!… Aro da malfeliĉoj sekvis ŝin… Se ŝi ne alveturus, eble la manĝaĵo sufiĉus por la aliaj kaj tiu te- rura nokto ne venus… Nun ŝi, Mergenj, ne estus sola… Gregorio ne forlasus ŝin… ĉiuj ne malamus ŝin kiel sovaĝan beston. Ŝia severa koro jam komencis moliĝi kaj ŝi pensis, ke revenos la tagoj, en kiuj ŝi ridetis kaj deziris feliĉon al la homoj… Nun ree nokto, malvarmo, malĝojo! kaj ĝi ne povas aliiĝi… Ŝi rememoris la vizaĝon de Gregorio: estis tiam varmega, purpura nokto, la steloj hele brilis super la rivereto, sed li forpuŝis, forpuŝis ŝin… Ŝi ektremis.

… Kaj nun… ili tie dormas, ĉirkaŭprenante la kolon unu al la alia… La brutoj varmigas iliajn korpojn per sia spirado… Iliaj koroj batas trankvile… Kaj ie malproksime same trankvile en varma riĉa jurto dormas ĉe la flanko de alia virino la homo, kiu estis ŝia unua amato kaj kiu ĵetis ŝin tien ĉi…

Malvarma tremo kuris sur ŝia dorso.

Ŝi elrampis el la lito kaj komencis blovi sur la fajron. Ekbruletis unu brulaĵo, la sola kiu restis en la kameno. Ŝi eliris por ligno, sed ŝi ne revenis. En la griza brilo de la tagiĝo la eta

stalo aperis antaŭ ŝiaj okuloj, kvazaŭ fantomo… Delikata fuma strio supreniris el la kamentubo.

Sovaĝa ĝojo ekbrilis en ŝiaj okuloj kaj ŝi revenis en la jur- ton. Ŝi atente aŭskultis kaj konvinkiĝinte, ke Fluo dormas, ke Kutujaĥsit ne ĝemas pli laŭte ol ordinare, ŝi kaptis la brulaĵon, elkuris kaj enŝovis ĝin en la fojnon, kiu kovris la nordan muron de la stalo. Poste ŝi rapide revenis, sed ne povis resti en la jurto. Ŝi ree elkuris ekscitita kaj forgesis fermi la pordon. La sangaj langoj de la fajro jam lekis la murojn kaj la tegmenton de la stalo. La matena venteto disblovis la flamojn. Mergenj rapide alrulis trabon kaj baris la pordon. Preskaŭ en la sama momento la brutoj ekblekis, pala vizaĝo kaj manoj aperis en la fenestreto, eksonis fortega frapado al la pordo kaj terura laŭta krio:

– Savu!… Brulas!… Malfermu!…

Fluo, Biterĥaj, eĉ Kutujaĥsit elkuris el la jurto. – Kie bru- las? Kio brulas? – ripetis ili sensence, kvankam tute proksime de ili staris la flama amaso. En ĝia interno bruis akraj voĉoj de doloro kaj malespero, plendaj blekoj de la brutoj kaj la terura batalo pro la vivo. Fine Fluo rimarkis la baritan por- don, saltis al ĝi. Kvankam la flamoj, kvazaŭ serpentoj, volvis sin ĉirkaŭ liaj nudaj brakoj, li forpuŝis la trabon kaj malfermis la pordon. En la sama momento granda kapo de bovino aperis, sed la bruto ne povis jam eliri, falis kaj ĝia korpo ŝtopis la pordon. Fluo penis ŝin eltiri; li batis, ŝiris ŝin, sed la malfeliĉa besto ne povis leviĝi, ĝi nur tremis kaj blekis. Subite, kvazaŭ puŝita eksteren, la bovino ĵetis sin antaŭen kaj ŝia brusto ekbatis la kadron de la pordo. La duone forbrulinta muro ŝanceliĝis kaj ĝiaj traboj falis sur Fluon kaj la bovinon. Amaso da brulaĵoj kovris ilin. Nur la piedoj de la malfeliĉulo, liaj vunditaj piedoj restis liberaj. Li penis leviĝi kaj liberiĝi el la terura kaptilo. Mergenj rapidis al li kaj, forgesinte pri la danĝero, komencis disĵeti la brulantan lignon.

Subite la vento ekblovis pli forte, el la interno de la domo elflugis nuboj de nigra fumo kaj sangaj flamoj, kiel multpikila lango de grandega drako, ĉirkaŭis Mergenjon; samtempe la tuta konstruaĵo, jam kliniĝinta al ŝi, ŝanceliĝis kaj disfalis. La ĉefa trabo de la tegmento trafis ŝian bruston, renversis ŝin kaj premegis al la tero. Furioze ĝemegante ŝi tordiĝis en la brulanta lignaro. Fine ŝi silentiĝis.

La leviĝanta suno oris la grizajn fumojn de la brulo kaj la figurojn de Biterĥaj kaj Kutujaĥsit ŝtoniĝintajn de teruro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.