III

Vintre la ekstera mondo preskaŭ ne ekzistis por la malsanuloj. Pro manko de vestoj kaj de fortoj ili ĉiam restis en la jurto. La ĉielon, neĝon, sunon ili vidis nur malofte, kiam ili estis devigataj eliri por alporti faskon da branĉaĵo, kiun ili kolektis somere, aŭ neĝon, kiun ili fluidigis kaj uzis kiel akvon, fine por aerumi la litaĵon, plenan de parazitoj. Tiujn ĉi laborojn plenumis ordinare la pli sanaj: Gregorio, Anka, Fluo, iafoje Mergenj.

En la malluma, haladza jurto la tempo pasis monotone kiel malgaja, griza, malbonodora rivero; iliaj solaj im presoj estis la malsato kaj doloro, kiu vagadis en iliaj korpoj, penetris iliajn muskolojn kiel vermo, kiu rampas ĉirkaŭ la ostoj. Iliaj ĝemoj malpli aŭ pli teruraj kaj laŭtaj pendis en la venenita, nigra aero de la jurto. Ili havis jam malmulte da ligno kaj la vintro povis daŭri ankoraŭ longe, ili do devis esti ŝparemaj, kaj nur malgranda fajro bruletis en la vasta fajrujo. Ĝi estis tiel malforta, ke la neĝvento ofte estingis ĝin, penetris tra la kamentubo kune kun la fumo internen kaj enpelis malsekan kaj malvarman aeron, kiu ekstreme turmentis la leprulojn. Tra la fendoj en la muroj la vento blovis pli kaj pli forte kaj enŝovis en la loĝejon siajn rabajn ungegojn.

– Malbone, Fluo, malbone vi zorgis aŭtune pri la jurto… Nun ni estas devigataj pli multe hejti kaj malgraŭ tio la malvarmo turmentas nin. 

– Mi mem suferas. Vi forgesas, ke en la fino de la laboroj sur miaj manoj ulceroj aperis…

– Tio estas vera! Ĉiu memoras nur pri si mem!… La malsanulo similas la hundon… Kia frosto?!… Kiel terure la artikoj kaj tendenoj doloras min… Kiam venos la morto? – ĝemis Kutujaĥsit ĉe la faĵrujo, etendante la vunditajn manojn al la apenaŭ bruletanta fajro…

– Mi varmigos por vi akvon – diris delikate Anka.

– Ree vi volas bruligi lignon!… Kaj kiu el vi alportos el la arbaro la rigidiĝintajn ŝtipojn… Kiu?… Eble vi Anka, kiu havasblankajn dentojn?… Granda sinjorino, riĉulino… Ne kura ĝu bruligi lignon senbezone. Mi ne donos eĉ unu pecon! – kriis Mergenj. Ŝia furioza vizaĝo, ĉirkaŭita de bukloj da haroj, nigraj kiel korvo, aperis el la malluma angulo. Ŝi tre malofte sidis nun kun la malsanuloj, preskaŭ neniam eliris eksteren, kaj kuŝis sur la litaĵo sur amaso da vestoj kaj ĉifonoj, da kiuj ŝi havis grandan provizon.

– Mia Dio! Kio fariĝas nun en la mondo ĉe la homoj? – ĝemis Salban. – Hodiaŭ ja festo estas, karnavalo…

– Jakutoj vizitas unu la alian… En la jurtoj rido, kantoj… Ĉiuj estas sataj, gajaj… Ili divenas problemojn, kantas. Eble oni ie festas geedziĝon…

– Vi memoras, Gregorio, ĝuste antaŭ unu jaro vi prenis min en vian domon, Vi konstruis novan jurton. Varme estis en ĝi, ni estis feliĉaj, ĝojaj. La najbaroj venis. Per la kudrilego ni antaŭdiris la sorton kaj subite… ĝi montris al vi nigran vojon… Sed neniu kredis tion, ĉiuj ridis… Vi estis tiel lerta, sana, laborema… Ni posedis ĉion, kion la homoj bezonas… Kaj nun ni estas ĉi tie! Malaperis niaj riĉaĵoj, nia juneco pasis kiel la fumo – murmuretis Anka.

– Kiam mi konstruis la domon, mi ne sciis, ke ĝi restos malplena, ke nia fajrujo estingiĝos… mi kredis, ke plenigos mian hejmon la babilado kaj la ridoj de niaj infanoj… Nun nigra nubo kovris al ni la mondon… Ofte mi pensas, ĉu pli bone estas vivi, aŭ ne vivi! – rediris Gregorio. Anka ektremis.

– Aŭskultu, tiam mi restus tute sola. Ni povas vivi. ankoraŭ longe… Por tio ĉi mi venis. La morto kaj la maljuneco ĉiam estas egalaj, ĉu por la lepruloj, ĉu por sanaj homoj. Ĉiujn minacas kvazaŭ lepro – murmuretis ŝi, rigardante lian vizaĝon ankoraŭ sanan, sed jam kovritan de bluaj makuletoj.

Li nenion respondis kaj revenis al la kutima dormema indiferenteco.

La krakado de la fajro kaj la ĝemoj de Salbran sonis monotone kiel tik! tak! de horloĝo kaj en kontraŭa angulo Biterĥaj murmuretis mallaŭte kiel grilo, en la orelon de Fluo.

– Fluo, kio estas festo?… Kion tiam la homoj faras? Kial ili ridas?… Rakontu, Fluo, mia arĝenta, mia bona… Hodiaŭ tiel silente estas ĉe ni, neniu parolas… La koro batas… Estas tiel malgaje, malĝoje…

– Silentu, infano… Kial estas al vi malgaje kaj malĝoje? ĉu vi vidis ion alian? Ni malĝojas, ĉar ni rememoriĝas la pasintan tempon… Ekzistas diversaj festoj! En iuj oni ne laboras, sed vestas sin kiel ordinare… En aliaj oni manĝas pli bone kaj vestas sin pli bele, sed ekzistas ankaŭ festoj tiel grandaj, ke oni vestas sin kiel por geedziĝo kaj manĝas tiom, kiom povas enpreni la stomako… Tiam ĉiuj estas gajaj!

– Fluo, eble mi devas hodiaŭ surmeti la tukon, kiun vi donacis al mi?

– Ne, hodiaŭ estas malgranda festo… La tukon lasu por granda festo kiel Pasko aŭ Sankta Nikolao, kaj hodiaŭ… – Li eksilentis kaj kovris la nudan dorson de la knabineto per la basko de sia ĉifona vesto.

– Tre maljuste agis Mergenj, ke ŝi proprigis al si vian ĉemizeton.

– Ho Fluo, ne parolu pri ĝi, la larmoj tuj fluas el miaj okuloj. Mi neniam havis ĉemizon… Anka promesis, ke ŝi kudros ĝin por mi… Anka estas bona… Por kio ŝi venis?

– Kial? pro malsaĝeco, kaj nun ŝi ne povas reveni… Ĉar ni ĉiuj estas malbenitaj, Biterĥaj!

– Malbenitaj?… De kiu?…

– Jes malbenitaj! Ekzistas infekto, kiu flugas en la aero, kuŝas en la manĝaĵo kaj falas sur la homojn kiel rusto… Ili scias nenion, gajaj ili amuziĝas… Ve, ili amuziĝas!… La frosto krakas ekstere… La knaboj, knabinoj vetkuras, kaj kiun oni estas kaptinta, tiun oni povas kisi… Oni nomas ĝin: ”kun fermitaj okuloj”, ĉar la kisanto fermas la okulojn… Aŭ oni alpelas la ĉevalojn el la aro… Aŭ oni dancas… La viroj kaj virinoj tenas la manojn reciproke unu de la alia kaj lerte turniĝas en la rondo, kantas kaj ĉe la ŝanĝo ili ankaŭ povas kisi unu la alian…

– Por kio kisi?

– Vi estas malsaĝa, vi estas malgranda. Kiam vi fariĝos grandaĝa…

– Nur vin, Fluo, mi ĉiam kisos… Salban kaj Kutujaĥsit abomene odoras kaj estas teruraj… Mergenjon mi timas… Gregorio kaj Anka tute ne rigardas min… Nur vin, Fluo, nur vin mi amas…

– Vi estas malsaĝa… Ĝis tiu tempo mi fariĝos kiel Salban aŭ eble ankoraŭ pli abomena… Atendu, eble ankaŭ al vi Dio sendos iun… 

– Kaj li pafos, kaj la sago falos en la kamentubon… Li eniros en la jurton por preni ĝin… kaj li ekvidos min, estos ravita, svenos; poste li reviviĝos, enamiĝos, elsaltos, sidiĝos sur la ĉevalon, rapidos al la gepatroj kaj diros: mi vidis knabinon, la brovoj kiel du zibeloj; la okuloj kiel du nigraj birdoj, kiuj flirtas per siaj oraj flugiloj, la buŝo kiel du papilioj, kiuj flirtas per siaj ruĝaj flugiloj… Kiam ŝi parolas, super ŝia kolo kvazaŭ flugas blanka mevo, kiam ŝi iras, kvazaŭ flugas arĝenta mevo… Tra la blanka vesto brilas la lunsimila korpo, tra la travidebla vesto brilas la korpo amata…

Fluo laŭdis.

– Vi bone ĉion memoras, knabino!

– Tiel bone mi memoras, tiel bone… Kiam mi fermas la okulojn, mi tuj ĉion vidas…

– Vere, homoj, ankaŭ ni festu hodiaŭ! – subite Fluo laŭte diris kaj leviĝis de la benko.

– Ni festu, ni festu! – subtenis lin Anka, alirante al la fajrujo. – Malgaje, tre malgaje estas hodiaŭ… Ni faru pli grandan fajron. Ĉu vi konsentas?

– ╬etu lignon! – ekkriis Fluo.

– Mi ĉiam diras, ke peko estas por ni lepruloj pensi pri la morgaŭa tago! – ekĝemis Salban. – Dio ne volis, ke ni pensu kaj reprenis nian sanon.

– Ĉu vi furioziĝis?… Ĉu vi estas solaj?… La vintro daŭros ankoraŭ longe, kaj ni havas nek lignon, nek manĝaĵon. Ĉu vi pensas, ke la komunumo sendos ion al vi? Vi tion atendu!… – atakis Mergenj la projekton, sed ĉar ŝi ne povis nun leviĝi, neniu timis ŝin.

La festeno sukcesis. Ĉe la brila fajro ili fine sufiĉe varmigis siajn malvarmajn vunditajn korpojn… Ili banis sin plezure en la varmego. Larmoj de kontenteco plenigis iliajn fermetitajn okulojn. La rigidiĝintaj tendenoj fariĝis ree elastaj, la malsanaj artikoj ĉesis dolori. Ili kuiris tutan monton da fiŝoj.

– Dio sendas ĝojon ankaŭ en nian animon… – murmuretis Kutujaĥsit.

Ebriaj pro la sateco ili tuj profunde ekdormis. Por ne longe, por kelke da horoj eksilentis eĉ la ĝemoj.

Matene akra krio rompis la silenton. Gregorio tuj vekiĝis kaj kaptis la manon de Anka.

– Ĉu vi krias, Anka? Kio okazis?

La aliaj ankaŭ levis la kapojn.

– emoj, sed aliaj… ne iliaj ĝemoj, ĝemoj plenaj de forto kaj batalo, flugis el la malluma angulo de Mergenj.

– Anka, iru al ŝi – murmuretis Gregorio per tremanta voĉo. La Jakutino rapide vestis sin, ekbruligis la fajron kaj malaperis en la malluma angulo. La krioj ĉesis unu momenton, sed poste ili ree eksonis grincantaj, koleraj, petegantaj helpon. Biterĥaj timigita kaptis forte la manon de Fluo.

– Fluo mi timas! Ŝi tiel krias!… Kaj nun io alia krias… Fluo, Fluo!… Mia Dio… Infaneto krias… Anka alportis etulon al la fajrujo kaj ĝi krias, tiel krias… Ĉu ankaŭ ĝin oni elpelis el la mondo, ke ĝi tiel krias, Fluo?…

– Fluo, helpu min, helpu min! – diris rapide Anka. – Varmigu akvon.

– Ĉu knabo aŭ knabino? – demandis scivole la Jakuto.

– Knabo! Ĉu li estas via?

Fluo nee skuis la kapon.

– Grasa knabeto! – aldonis li. – Bone estas, ke naskiĝis knabo, ni havos poste laboranton. 

Anka lavis la infanon per akvo, kiun ŝi prenis en la buŝon. La akuŝitino mallaŭte ĝemis.

– Anka! – murmuretis ŝi fine – venu tien ĉi! Knabo, aŭ knabino? Knabo! Ĉu vi vidis, kiun li similas? Alportu la infanon al li, montru al li!… Sed nun li ne estas scivola… Anka, malfeliĉaj estas ni virinoj… Ĉie… Ne ekzistas rifuĝejo, kie ni povus kaŝi nin kontraŭ nia sorto. Kial li silentas? Li eĉ ne rigardas! Li havas nun vin junan, freŝan, vi laboros por li kaj suferos… Ne kredu al li!… Kredu al neniu en la mondo… Oni povas kredi nur al si mem, ĉar ĉiu estas nur sia propra amiko… Mi havis edzon, li prenis min de la gepatroj dorlotatan kaj viveman. Ni estis feliĉaj, mi laboris, amis lin, sed mi ne havis infanojn… Ĉu tio estis mia kulpo?… Li ekmalamis min… ”Mi restos sola – diris li – pro vi kiel karbigita arbo kiel trunko sen branĉoj, mia fajrujo estingiĝos, mia domo restos sen heredontoj… Ĉu tio estis mia kulpo? Dio ne donis!… La edzo malamis min, li trovis al si alian virinon, kaj min li turmentis, batis; li intencis mortigi min per malsato, sed li ne sukcesis… Tiam li ĵetis min ĉi tien, vivan en ĉi tiun inferon, de kie neniu revenas! Li ja povis elpeli min, sed li timis, ke oni devigos lin redoni mian havon, ke oni ne permesos al li edziĝi duafoje. Li do diris, ke mi estas malsana, kaj li ĵetis min ĉi tien… Li ĵetis min ĉi tien… Li ĵetis min ĉi tien…

Ŝi longe kaj maldolĉe ploregis.

– Donu la infanon! Ĉu vi vindis ĝin? – fine diris ŝi, kiam ŝi iom trankviliĝis.

– Mi tuj donos ĝin al vi, sed antaŭe mi ĵetos oferon en la fajron. Ni ne sciis, ke ĝi okazos hodiaŭ nokte… Iru, Fluo, alportu la plej grasan fiŝon, ni devas danki pro la nova spiro. Prenu ankaŭ mian korbon el betula ŝelo, mi lasis en ĝi iom da butero por vi, Mergenj!

Fluo gratis sin post la orelo, vestis la piedojn kaj iris en la provizejon.

– Kial mi? – li murmuris – Gregorio devus iri. – Li brue malfermis la pordon de la provizejo, prenis la fiŝon kaj buteron kaj revenis ĉirkaŭita de neĝa nebulo.

– Hu!… kia frosto. La neĝventego furiozas, balaas ies pekojn…

– Ho Dio de la fajro! Grizhara, flama Maljunulo! Sinjoro kaj Mastro de niaj hejmoj, Zorganto pri la brutaroj kaj pri niaj infanoj! Akceptu malgrandan oferon de nia sincera koro kaj daŭrigu favore donaci al ni multkoloran brutaron, haroriĉajn ĉevalidojn, knabojn kun fortaj fingroj, kapablaj streĉi la pafarkojn, kaj ruĝvangajn knabinojn kun laktoplenaj mamoj – preĝis Anka, ĵetante en la flamojn pecojn da grasa fiŝo, kiun konsumis la siblanta fajro.

– La maljunulo amas ĝin, ho, amas! – diris kviete Fluo, montrante la fajrujon.

– Vi donis al li tutan fiŝon… tutan fiŝon! – murmuretis riproĉe Salban, sed lia edzino fermis al li la buŝon per sia mano, envolvita en ĉifono.

– Ne blasfemu!

– Por kio multkolora brutaro, haroriĉaj ĉevalidoj? Por kio ni bezonas ilin? Vi devis peti pri ĉerko, pri ĉerko. La fiŝon ni devus manĝi, – murmuris la maljunulo.

Dume Anka fandis la buteron en kaseroleto, verŝis ĝin sur subtason kaj tenis ĉe la buŝo de Mergenj, kiu kuŝis preskaŭ senkonscie sur la lito.

– Trinku, virino! 

La malsanulino, ne malfermante la okulojn, glutis avide la bongustan kaj bonodoran trinkaĵon, Subite ŝi malfermis la okulojn, mire rigardis Ankan kaj maldelikate repuŝis ŝin:

– Iru for! Iru… de mi!

Anka prenis la infanon kaj lasis la malsanulinon, Ŝi ne revenis al la edzo, kiu senmove kuŝis sur la lito kaj turninte la vizaĝon al la muro dormis aŭ ŝajnigis dormon, sed ŝi sidiĝis flanke sur neokupitan benkon. La infano, vindita per ĉifonoj, maltrankvile moviĝis surŝiaj genuoj, kaj ŝi rigardis tra larmoj la malluman, haladzan, malpuran jurton, kie vivaj mortintoj mallaŭte ĝemis en duondormo.

– Ankaŭ mi fariĝos tia… Dio kompatu mian pekeman animon, donu morton rapidan kaj sendoloran.

Ŝi ne povis kompreni, kiamaniere fariĝis, ke la mondo estas fermita por ŝi, ke nenien, nenien ŝi povas forkuri de sia mizera sorto. Tiuj ĉi pensoj rompis ŝian kuraĝon kiel la blovo de la vento putrantan arbon. Ĉu ne pli bone estus tuj morti? Neniu bezonas ŝin!… La sennaza Pjotruĉan, kiu estis same sola, ne ŝajnis al ŝi tiel abomena kiel antaŭe… Ŝi ekkompatis sin mem, maldolĉaj larmoj fluis el ŝiaj okuloj.

– Dio, Dio!… Pro kio vi punas min tiel severe?

La ploro ŝin konsolis; ŝi volis dormi, sed pro laciĝo ŝi ne povis reveni sur la liton al la edzo. Ŝi sidis la tutan nokton en profunda malĝoĵo, dormetante sur la benko.

La blanka tago rigardis tra la glaciaj fenestretoj de la jurto kaj lumigis per malviva brilo la teruran pentraĵon: kotan malbonodoran akvon, kiu brilis sur la planko kiel spegulo, la figurojn de la malsanuloj, kiuj kuŝis sur la benkoj kaj similis mortintojn, envolvitajn en ĉifonojn.

Anka nenion vidis; ŝi aŭdis nek la bruon de la vento, penetranta tra la kamentubo, nek la ĝemojn de la kunuloj, nek la vokadon de Gregorio, kiu fine decidis peti, ke ŝi revenu. Ŝi dolĉe dormis kun la etulo sur la genuoj, delikata rideto brilis sur ŝia bruna vizaĝo kaj la okulharoj ĵetis longajn ombrojn sur ŝiajn maldikiĝintajn vangojn.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo