La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FUNDO DE L' MIZERO

Aŭtoro: Wacław Sieroszewski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro IV

Aŭskultu maljunulino: hodiaŭ nokte la lastaj fingroj defalis de miaj manoj. Nun vi nutros min kiel malgrandan infanon!… ĝemis Salban.

– Kompreneble mi faros tion! Ĉu mi ne faras tion jam de longe. La fingroj taŭgis por nenio… Ne malĝoju, – konsolis lin Kutujaĥsit.

– Vi estas prava, tamen domaĝe estas. Mi ne povas rigardi ilin, kiam ili kuŝas sur la planko… Ĵetu ilin en la fajron.

– Por kio?… Ili haladzos kaj malpurigos la fajron… La fajron oni ne devas malŝati – murmuris Gregorio…

– Ho miaj manoj, miaj fortaj manoj… Nun mi estas kvazaŭ arbo, karbigita de la fulmo! Ĉu vi memoras, Kutujaĥsit, la tempon, kiam ni falĉis sur nia herbejo? Ĉu mi tiam pensis, ke mi mortos ĉi tie? Mi, la plej lerta falĉisto en la tuta ĉirkaŭaĵo!… Ĉu vi memoras, maljunulino, kiel feliĉe ni vivis? La najbaroj vizitis nin, alportis novaĵojn… Nun nigra nokto kovris niajn pupilojn… Ni edukis du filojn, du filinojn, sed ni scias nenion pri ili. En la komenco ili venis por etendi la manojn al ni almenaŭ de malproksime, sed nun ni ne scias, ĉu ili havas idojn, aŭ mortis mem? La pesto ilin…

– Ne malbenu, Sablan! – detenis lin Kutujaĥsit.

– Manĝaĵo restis por du tagoj, se ni manĝos kiel homoj, sed se ni ne faros tion, – mi ne scias, – komencis solene Fluo, enirante en la jurton kun vazo en la mano. Anka sekvis lin.

– Malmulte restis! – aldonis ŝi.

– Por du tagoj?… ripetis la aliaj.

– Kaj la vintro daŭras kaj daŭras…

– Ĝi estas pli bona por ni, eble la komunumo ion sendos, antaŭ ol la degelo malbonigos la vojojn…

– Esperu tion! Anka diris, ke ili mem havas nenion.

– Se ili ne havas, kion helpos nia babilado?…

– Eble Anka iros?

– Ili mortigos min, mortigos… Mi timas, mi ne iros! – murmuretis la juna virino, skuante nee la kapon.

La malsanuloj meditis, sidante ĉirkaŭ la fajro. La flamo tremis kaj ĝia ruĝa brilo kisis iliajn vizaĝojn, kovritajn de sangaj kaj bluaj makuloj, de malmolaj cikatroj; tra truoj en la malpuraj ĉifonoj ĝi penetris ĝis iliaj maldikaj kaj malfortiĝintaj membroj. Ĝia dolĉa varmo karesis la dolorajn korpojn kaj konsolis la malesperajn animojn. Ili avide suĉis ĝin, ĉar ankaŭ ĝi estis baldaŭ estingiĝonta.

– Kion ni decidos? – demandis Fluo.

– Ni atendos. Kion alian ni povas fari? Ni prepariĝu, – rediris malgaje Gregorio kaj lia voĉo subite raŭkiĝis.

Ĉiuj rigardis lin.

– Ĝi jam eniras en vian gorĝon, Gregorio! Ĝi neniun kompatas, ne atendas! – ridis Mergenj. – Ĉu Anka havas sufiĉe da ĉifonoj por viaj vundoj? Ili tuj aperos, estu certa.

Gregorio silentis kaj ne turnis la okulojn, sangajn kaj malklarajn, de la fajro. Ŝajnis al li, ke ĝi estingiĝas, malaperas, ke profunda mallumo lin ĉirkaŭas kaj vundoj, kiujn li ne havis ĝis nun, aperas sur la tuta korpo. Li esperis, ke la malsano pli longe indulgos lin, ke li longe ankoraŭ vivos preskaŭ sana… Sed ĝi estis jam ĉe la sojlo. Li leviĝis kaj iris al sia lito.

– Vi foriras, Gregorio? Kiu do portos lignon? Ni ja decidis atendi… Se ni ne atendos, kion ni faros? Kaj se ni devas atendi, ni bezonas lignon – diris Fluo.

Gregorio ne respondis, Post la terura eltrovo, ĉio fariĝis indiferenta por li.

– Faru, kion vi volas!

Fluo momenton meditis, poste li kolere metis sur la kapon la ĉifitan peltan ĉapon, ĉirkaŭ la manoj li volvis ĉifonojn, kiuj anstataŭis la gantojn kaj eklamis sur siaj malsanaj piedoj eksteren por ligno. Anka iris post li. Ili duope portis hejtaĵon, por prepariĝi… al la atendado… Mergenj observis ilin el sia angulo, sed ŝi tute ne intencis ilin helpi.

– Vi ankaŭ povus labori, vi ja estas sana! – diris Fluo, kiu perdis sian kutiman toleremon.

– Mi? Kial vi ne vokas vian Biterĥaj? Ŝi ankaŭ estas sana!

– Malgranda infano, senforta…

– Infano? Por laborado ŝi estas infano!? La diablo scias, kion vi faras kun ŝi, vi abomena kadavro!…

– Hontu, malbona virino!

– Kion vi diris?… Malbona virino, vi diris, kanajlo!… Vi estas bona… Rigardu lin! La bona estas sana, la bona estas forta, – li neniun petas pri io… Kiam li bezonas, li mem trovos ĉion… Mi ankaŭ trovos, kiam mi bezonos… Sed vi devas labori… Malbenitaj lepruloj… Mi estis kaj estas sana. Dio ne punis, ne signis min kiel vin… Oni ne devus vin helpi, sed mortigi. Se vi ne ekzistus, mi ne estus ĉi tie… Kial oni indulgas vin kaj lasas al vi la vivon?

Tuta rivero da insultaj vortoj kaj malbenoj ekfluis el la buŝo de la pasia virino; kiam neniu respondis al ŝi, ŝi kaptis la plorantan etulon, premis ĝin al la brusto kaj siblis kolere:

– Suĉu, monstro kaj kresku! Vi fariĝu timigilo kaj venĝu miajn turmentojn…

Fluo kaj Anka, senbrue malfermante kaj fermante la pordon, portis senĉese lignon en la jurton kiel formikoj. Biterĥaj time trapasis la ĉambron kaj iris post ili.

Miloj da sunaj radioj, rebrilantaj de la neĝaj kristaloj, ŝin blindigis; momenton ŝi staris senmove en ilia aŭreolo, nuda kiel bronza statueto, malgranda kiel bastoneto, maldika, sed aminda pro natura gracio, kiu penetris, Dio scias per kia vojo, ĝis ĉi tiu terura kavo. Anka rigardis ŝiajn brakojn, maldikajn kiel herbeto, ŝian timigitan vizaĝon kun kapreolinaj okuloj kaj ridetis kompate.

– Iru, iru en la jurton. Kion vi deziras? Vi malvarmiĝos!

– Mergenj diris… Mi volus helpi… Donu almenaŭ unu ŝtipon…

– Iru, iru… jen via ŝtipo – ekridis Fluo kaj donis al ŝi malgrandan pecon.

– Bone estas, ke la knabino havas konsciencon1 – aldonis li, kiam ŝi eniris en la jurton kaj fermis la pordon.

Anka ekĝemis.

– Kia estos nia sorto!…

– Ne malĝoju. Ĝi ja okazas ne unuafoje. Dio ĉiam helpis nin. Ankaŭ tie, en la mondo, la malsato turmentas la homojn kaj ili nenie povas trovi rifuĝejon… La malĝojo pli doloras la homon, ol la vundoj, sed ĉu ĝi helpas lin?… Gregorio devus labori kun ni… Diru al li, ke li devas vivi kiel la aliaj, ke li devas kutimi, – aldonis li delikate.

La lipoj de Anka tremis. 

– Kion mi diros al li?… Li ja ne estas infano… Ho, mia Dio!

– Jen kion mi konsilos al vi: plendu al la princo, ke via frato proprigis al si la bovinojn, postulu, ke li redonu ilin… La brutaro utilus, gajigus nin… Nun ni estas solaj, ni havas nenion… Mi kun Gregorio povus falĉi la herbejon… Kvankam miaj piedoj ne multe taŭgas, sed mi povas ankoraŭ stari…

– Kiamaniere mi plendos?

– Vi diros tion al iu, kiu alveturigos manĝaĵon… Ili ja venos iam…

Anka enpensiĝis, en ŝiaj okuloj brilis espero. Tiel ili babilis, laborante seninterrompe, ĝis la fortoj ilin tute forlasis.

La lepruloj kuiris la lastan vespermanĝon kaj kuŝiĝis, por ”atendi”. Ili kovris sin per la vestoj ĝis la kapo kaj penis ekdormi. Anka komunikis sian projekton al Gregorio, sed li respondis indiferente:

– Jes, jes, ni vidos…

En la silentiĝinta jurto oni aŭdis nur la ĝemojn de Salban.

Li ne povis eĉ kuŝi, ĉar grandega, ĵus aperinta vundo, okupis lian tutan dorson kaj ekstreme doloris lin, krom tio li havis putran manon. Li duone sidis sur la benko, apogante la nukon al ĝia dorso, kaj ĝemis pli kaj pli plende. Kutujaĥsit, kiu ne malpli suferis, leviĝis de tempo al tempo por doni al li akvon aŭ lavi liajn vundojn, ŝtopitajn per la malfluidiĝinta sango. Tiam la malsanulo silentis momenton aŭ murmuretis al la edzino vortojn de la amo kiel en iliaj junaj jaroj… Neniu alia kuraĝis aliri al li. Eĉ Fluo deturnis kun timego la okulojn de ĉi tiu pentraĵo de la propra estonteco. Neniu iris eksteren. Ili forte fermis la pordon kaj rekonis la tagojn per sunaj radioj, kiuj penetris tra la glaciaj fenestroj kaj metis ĉielarkokolorajn makulojn sur la argilan plankon kaj sur la senmovajn figurojn, kuŝantaj en la anguloj. La noktojn ili rekonis per la grandiĝinta frosto, per krakado de la krevanta tero kaj per la luna brilo, kiu same kiel la suno penetris tra la glaciaj fenestroj, arĝentkolora, kaduka kaj malvarma, Ĉiutage ili manĝis iom da restinta nutraĵo, al kiu ili almiksis felon, segaĵon, larikan ŝelon.

Fine ankaŭ tio mankis. Ili vivis, kvankam ili jam ne povis pensi, kvankam ili apenaŭ spiris en letargio, simila al la morto. Nur en la angulo de Mergenj daŭris la movado kaj iafoje ploris la etulo.

Tamen kiam foje longa bleko eksonis nokte en la korto, ĉiuj levis la kapojn. – Ĉu vi aŭdas? Ili venis!… Ili vokas!…

Ĉiuj aŭskultis avide, Fluo alrampis al la pordo kaj larĝe malfermis ĝin. La luna lumo penetris en la jurton tra la frosta nebulo. La bleko eksonis tre proksime.

– Lupoj – murmuretis la Jakuto kaj rapide fermis la pordon.

Ree por longe ekregis silento, interrompata nur de la ĝemoj de Salban kaj de la ploro de la etulo. Fine Salban eksilentis.

– He!… Fluo, leviĝu! Salban mortis. Ĉu vi sentas la teruran malbonodoron en la jurto?… Ĝi sufokos nin… oni devas forigi lin… – post momento kriis Mergenj.

Neniu respondis. La ĉiam servema Fluo ŝajnigis dormi aŭ eble efektive ne aŭdis: li ne moviĝis, Mergenj,. kiu ĝis nun evitis ĉiun movon kaj eĉ ne leviĝis por ĵeti lignon en la fajron, ĉifoje elsatis el sia angulo. Ŝi ekbruligis la fajron, aliris al la Jakuto kaj kaptis lian brakon.

– Leviĝu!

Fluo kuŝis senmova.

– Efektive, ili mortis, Mi devos mem labori anstataŭ ĉi tiuj sentaŭguloj! La maljunulo tute infektos la aeron!…

Ŝi deĵetis la vestojn kaj nuda, terura, kun maldikaj pendantaj mamoj kaj kun malligitaj haroj, ŝi aliris al la mortinto kiel malsata lupino. Ŝi rigardis lian vizaĝon kaj ektremis pro abomeno, sed en ŝiaj okuloj tuj ekbrilis kolero kaj malamo.

– Ankaŭ mi fariĝos tia!…

Ŝi depuŝis de la benko la korpon per la piedo kaj penis eltiri ĝin el la jurto, sed la putraj membroj deŝiriĝis. Tiam ŝi elektis el la amaso da ligno du dikajn branĉojn kaj puŝis per ili la korpon kiel balaaĵon. Ŝi aliris al la fajrujo, sidiĝis sur la cindro kaj varmigis la genuojn.

– Fluo!… Gregorio!… Malbenitaj putruloj, ĉu vi ne leviĝos por elĵeti vian patron?… Helpu, mi ne povos fari tion… ĉu tio estas mia devo?…

Neniu respondis. La obstina virino kovris sian nazon kaj buŝon per tuko, kaptis la mortinton per ambaŭ manoj kaj komencis ruli ĝin trans la altan sojlon, Ĝi ne estis facila, la mola korpo glitis el ŝiaj manoj kaj alkroĉiĝis al la fosto.

– Nun mi certe infektiĝos – pensis ŝi, sentante sur sia brusto la malsekan tuŝeton de la mortinto. La malvarma aero, lumigita de la luno, ĉirkaŭis ŝin kiel glacia akvofalo. Ŝi pene finis la malfacilan taskon, rapide fermis la pordon kaj revenis al la fajrujo. Ŝi tremis de ekscito kaj malvarmo kiel tremolo skuata de ventego.

– Mi devas min lavi, alie mi mortos de la sola odoro…

Ŝi fluidigis glacion en la kaldrono kaj lavis sin. Poste ŝi serĉis manĝaĵon en ĉiuj anguloj de la jurto. La infano plende ploris. Ŝi rigardis la vestojn de Anka, elektis pli bonajn kaj vestis sin. En la ĉifonoj de Fluo ŝi trovis tranĉilon kaj prenis ĝin. Ĉe Gregorio ŝi staris momenton meditante, sed ne tuŝis lin. Ŝi revenis al la fajro, kiu preskaŭ estingiĝis kaj malforte briletis. La etulo ploris. La spirado de la dormantoj sonis en la anguloj de la jurto; ŝajnis al Mergenj, ke si aŭdas paŝadon. Ŝi malfermis la pordon kaj aŭskultis, sed aŭdis nenion. La luno kaj neĝo brilis en silento. Post ŝi ploris la etulo, kaj ĉe ŝiaj piedoj kuŝis la abomena korpo de Salban. Ŝi revenis al la fajrujo kaj ekbruligis grandan fajron… Ŝajnis al ŝi, ke ŝi vidas la malproksimajn jurtojn, kie sataj homoj dormas en varmo, kie odoras vivo kaj sano.

– Mi iros! – murmuretis ŝi. – Mi iros!… Ili mortigu min!…

Ŝi deŝiris de la dormanta Gregorio la jakon de Anka kaj prenis ŝian ĉapon, kiu pendis ĉe la kapkuseno sur najlo. Gregorio vekiĝis kaj levis la kapon, iliaj rigardoj renkontis unu la alian.

– Kion vi volas? – demandis li per malsonora voĉo.

– Mi volas… vian vivon, amon vian, malsaĝa viro! – ekridis ŝi.

Ŝi pendigis la tranĉilon ĉe la zono, prenis vojaĝan bastonon kaj eliris. Brue fermiĝis post ŝi la pordo. La vento ekpelis en la jurton flamojn kaj fumon el la fajrujo.

– Ŝi foriris?! – murmuretis Anka. – Ankaŭ mi forirus! Mi ne havas fortojn…

– Ŝi proprigis al si viajn vestojn, Anka, la infano frostiĝas! Ĉu vi aŭdas, kiel ĝi ploras? – diris Gregorio.

– Mi ne havas fortojn, mi ne leviĝos, mi ne povas…

Gregorio ne insistis, sed ili ambaŭ ne povis dormi kaj senĉese aŭskultis: la etulo ploris pli kaj pli mallaŭte, li kaj pli plende. 

Mergenj iris en la arbaron sur la vojon, sur kiu Anka iam veturis kun Pjotruĉan, ĉar tie staris la plej proksima loĝejo de la Jakutoj. La mallumo kaj malbona vojo ne malhelpis ŝin. Tie ĉi ŝi naskiĝis kaj konis tre bone la ĉirkaŭaĵojn. La noktaj frostoj glaciigis la supraĵon. de la degelantaj neĝoj kaj formis sur ili glatan ŝelon, kiu faciligis la iradon. Jam antaŭe Mergenj vizitis la najbarajn vilaĝojn, Puŝata de nevenkebla sopiro al la mondo, kiu tiel maljuste ŝin forpelis. Iafoje ŝi sukcesis ŝteli ion, preni forgesitan veston, somere eltiri retojn el la akvo aŭ proprigi al si boaton, lasitan ĉe la bordo. Ŝi estis kuraĝa kaj forta.

Ŝi iris rapide, frapante la vojon per la bastono por eviti molajn, ne sufiĉe glaciiĝintajn neĝajn amasojn. Ŝi rapidis por atingi la celon, antaŭ ol la malsato kaj malvarmo ŝin senfortigos.

– Ve, mi ne povas plu iri! – pensis ŝi, kiam post unu horo ŝi komencis faleti kaj ŝiaj pensoj fariĝis malklaraj.

Sed baldaŭ ŝi kuraĝiĝis, malsekigis la lipojn per neĝo kaj iris antaŭen… Ŝi aŭdis de malproksime bojadon de hundoj.

– Ankoraŭ iom… Mi ankoraŭ havas fortojn… Interese estas: ĉu ili leviĝis, aŭ ne?… Se ili leviĝis, mi malkaŝe eniros en la jurton… Ili faru, kion ili volas…

Malvarma ŝvito kovris ŝin, kiam ŝi pensis, kio okazos, kiam ŝi aperos subite, malbenita inter vivaj.

En la mallumo ŝi vidis malklare la jurtojn, kovritajn de la neĝo. Ĉiuj dormis tie: oni vidis nek lumon en la fenestroj, nek fumon super la kamentuboj. Ĉe la jurto staris pli malgrandaj konstruaĵoj: la staloj por la bovinoj kaj la provizejoj, Mergenj ŝanceliĝis. La hundoj ĵetis sin al ŝi bojante, sed ŝi jakute ilin vokis, ili trankviliĝis kaj komencis svingi la vostojn, atendante de ŝi donacon. La Jakutino kiel ombro, pasis preter la domo kun la hundoj kaj malfermis mallaŭte la pordon de la stalo. La varma aero kaj la akra odoro de la brutaro, tiel agrabla por ĉiu Jakuto, ĉirkaŭis ŝin. Senbrue ŝi enrampis kaj fermis post si la pordon. Momenton ŝi staris senmova aŭskultante. Iu dormis en la stalo. Kune kun la ronkado kaj remaĉado de la bovinoj ŝi aŭdis regulan homan spiradon. Ebria pro dezirego, ŝi etendis la manojn kaj iris antaŭen. Ŝi tuj trovis la varman kaj moviĝeman dorson de bovino. Ŝi genufleksis kaj per tremantaj manoj komencis serĉi la mamojn. Ili estis plenaj de lakto. Ŝi kliniĝis al la ventro de la besto, ĉirkaŭis ĝin per la brakoj kaj komencis avide suĉi… Ŝia korpo ektremis pro dolĉa ĝuo… Ŝi sentis, ke ŝia propra brusto, tiel longe malplena, varmiĝas kaj pleniĝas.…

– Kiu estas tie?… Kiu estas tie ĉi? – kriis post ŝi timigita virina voĉo, kiam ŝi mallaŭte kaj singarde rampis reen al la pordo.

Ŝi foriris ĝustatempe, ĉar fumo kaj fajreroj jam supreniris el la kamentubo kaj voĉoj jam murmuretis en la jurto. Ŝi kuris feliĉa kaj gaja, aŭskultante, ĉu la hundoj bojas post ŝi aŭ ne?

Kiam frue matene ŝi revenis hejmen, la lepruloj kuniĝintaj ĉe la fajro renkontis ŝin per ĝoja eksplodo.

– Vi revenis, Mergenj, kaj kion vi alportis?

Ŝi levis la ŝultrojn, deĵetis la vestojn, kovritajn de neĝo, kaj prenis la plorantan infanon el la manoj de Anka. – Mi nenion trovis.… Morgaŭ…

Sed ankaŭ en la sekvinta tago ŝi trovis nenion: ŝi revenis malfrue kun pafvundo en la piedo…

Ili demandis ŝin pri nenio; malgaja kaj silenta ŝi bandaĝis la vundon, petante nenies helpon. Nokte ŝi deliris. Ŝiaj ĝemoj fariĝis nun sovaĝa kanto, kun kiu subite kuniĝis la blekoj de la lupoj, disŝirantaj ekstere la korpon de Salban. La terura ĥoro jam ne silentiĝis, ĝi fariĝis nur pli aŭ malpli laŭta… Malbenoj, senhontaj vortoj sonis en la angulo de Mergenj, miksitaj kun hundaj, brutaj kaj ĉevalaj blekoj… La malsanuloj ne kredis plu, ke tio estas virinaj ĝemoj. En la mallumo aperis antaŭ ili teruraj fantomoj: la dioj de la pesto kaj malfeliĉo…

– Ili venis, ili venis… moki nian mizeron!…

Kutujaĥsit ankaŭ ne povis deteni sin kaj komencis kriegi… Gregorio kaj Anka sentis, ke spasmo premas ilian gorĝon… Fluo sidiĝis sur la lito kaj ekbojis… Subite li larĝe malfermis la okulojn kaj tute konscia ekkriis ĝoje:

– Viando! ? Kie vi prenis ĝin, Mergenj?

Lia voĉo vekis la aliajn, forpelis la fantomojn; kiel aro da rabistoj la malfeliĉuloj elsaltis el la litoj kaj rampis al Mergenj, sidanta ĉe la fajrujo. Ŝi turnis al ili la makulitan vizaĝon de sango kaj minace montris la dentojn… Ŝi tenis en la mano infanan brakon. Teruritaj ĉiuj reiris kaj falis sur la litojn.

La ekskursoj de Mergenj ne restis sen sekvoj. Post kelke da tagoj ili ekaŭdis vokon post la pordo kaj rampis al la sojlo.

– Ne aliru, ne aliru!… – kriis al ili Jakuto, kiam ili malfermis la pordon por iri eksteren. Li baris al ili la vojon per ponardego.

– Mi alveturigis por vi manĝaĵon. Ĝi devas sufiĉi ĝis la printempo. La komunumo mem malsatas. Jen estas retoj por Fluo. Vi mem devas labori somere kaj kolekti provizojn…

– Vi ĉiam donas malnovajn retojn… – ĝemis Fluo.

– Ni donas pro kompato, senpage! Vi prenu ilin tiajn, kiaj ili estas! Kanajlo Mergenj ne kuraĝu vagi en niaj vilaĝoj… ni ŝin mortigos. La leĝo ne permesas disporti la infekton en la lando…

– Ni ne ellasos ŝin… Ŝi estas malsana, vundita… kriis la aro da ĝojiĝintaj mizeruloj.

– Aŭskultu.… Ne foriru ankoraŭ… – komencis Anka per malforta voĉo. – Diru, ke mi plendas, ke Pjotruĉan trompis min… Ne, li ne… trompis, li pro eraro prenis miajn bovinojn… Li redonu…

– Parolu pli laŭte! – de malproksime kriis la veninto.

– Mi ne povas!… Venu pli proksime, mi estas sana!…

– Tio estas vi, Anka! Malfeliĉa, kion vi faris?…

– Tio jam ne estas ŝanĝebla… Diru al la princo, ke li ordonu redoni miajn bovinojn kaj mian havon…

– Li ordonu… alie ni mem venos…

– Vi ne kuraĝu… Ni rostos vin vivajn. Ni ŝlosos vin en jurto kaj bruligos… Malnobluloj!… – kriis la Jakuto.

– Ni ĉiujn vin venenos… – furioze respondis Mergenj el la domo; ŝi ne kuraĝis iri eksteren.

– Ĉu ŝi freneziĝis? – demandis la veninto per jam pli trankvila voĉo… – Vi pensas, ke ni ne kompatas vin, sed kion ni povas fari, ni mem suferas malsaton kaj mizeron… La suno paliĝas antaŭ miaj okuloj, kiam mi vin rigardas… Mi diros al la princo, ke vi petas pri la bovino, kredeble li konsentos, sed, pro Dio, vi restu ĉi tie…

– Iru, Dio vin benu! Vi estu feliĉaj, vi vivu, sed ne forgesu pri ni, la plej mizeraj el la mizeruloj! – kriis post li la lepruloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.