La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA FUNDO DE L' MIZEROAŭtoro: Wacław Sieroszewski |
©2024 Geo |
La Enhavo |
En la sekvinta tago la vento malfortiĝis. La suno gaje kuris sur la sennuba ĉielo kaj verŝis riverojn da lumo kaj varmego sur la kvietajn akvajn vastaĵojn. La blinda knabo iris antaŭ la virinoj kaj kondukis ilin sur vojeto, kiu serpentumis ĉirkaŭ la lago-grandegulo. Dekstre staris arbaro, tre densa por ĉi tiu lando; ĝian riĉan kreskadon favoris la fruktodona tero de la altaĵoj. Maldekstre la skvamo de la balanciĝantaj ondoj brilis en la suna lumo.
– Vi elektis tro longan vojon… Vi devis iri sur la kontraŭa bordo de la lago… Kiam vi preterpasis la betulan arbaron, vi devis vin turni dekstren de la tiea lago, ne maldekstren…
– De kie vi scias tion?… Ĉu vi estis tie?
– Mi? – ridis la knabo. – Mi ĉien iras… Ĉie mi trovas ĝustan vojon… La murmuro de la akvo, la bruo de la arbaro gvidas min… Mi scias, kie ĉiu arbo staras… Mi estas blindulo, sed mi faras ĉion kiel la aliaj. Mi naĝas, ĵetas retojn; ni havas dek-kvin retojn… Mi eĉ falĉas la herbejon… Ni bone vivas… Dio helpas nin! La gepatroj aĉetos en ĉi tiu jaro knabinon por mi, ankaŭ blindan; la aliaj ne volas edziniĝi kun la blinduloj… Ni estas blindaj unu generacio post la alia, jam de praavoj… Nun mi lasas vin, vi ne erariĝos… Iru kun Dio… Vi jam vidas la fumon de la princo, al la najbaroj la vojeto kondukos vin… Ne estas malproksime!
Anka ekrigardis, kien li montris per la mano, kaj ekvidis super la akvoj, super la verda bordo fuman kolonon…
– Iru kun ni, ni timas la hundojn – petis ŝi la blindulon.
– Mi ne povas… Mi devas rapidi al la retoj, eble la ventego ilin intermiksis.
Ili iris solaj. La ĉirkaŭaĵo estis pli kaj pli seka, gaja; la belaj arboj mirigis Biterĥajon; ŝi volis senĉese krii kaj demandi; la zorga vizaĝo de Anka detenis ŝian ĝojon. sed kiam ili renkontis du bestojn kun kornoj sur la kapoj, du grandajn monstrojn, kiuj ronkante, piedbatante kaj svingante la vostojn, kuris en la arbetaĵo, la knabineto ne povis plu sin deteni kaj kaptis la manon de la virino…
– Rigardu! kio tio estas?
– Bovinoj…
– Pri ŝi vi petas, Anka? Kion vi faros kun ŝi… Ŝi estas tiel granda, ŝi piedbatas… Ŝi faligos nian jurton…
– Ne timu… Ili nur donu ĝin! – respondis la virino, malgaje ridante.
Ju pli multe da signoj de proksima homa loĝejo ili renkontis, – lignon, ĉirkaŭbarojn, signojn ĉevalajn kaj brutajn, des pli granda fariĝis la timo de Anka.
Fine tra la arbetaĵo ili ekvidis maldensejon kaj sur ĝi konstruaĵojn kaj fumon de la kamentuboj. Anka demetis de Biterĥaj la tukon.
– Poste mi redonos al vi, nun ili vidu, ke vi havas nenion.
La knabineto rimarkis, ke la manoj kaj lipoj de Anka tremis; ŝi mem komencis tremi de ekscito kaj malvarmo…
– Ho!… ho!… hooo! Homoj! – kriis Anka, elirante el la arbaro. Nigra hundo bojante ĵetis sin al ili.
– Ho!… hot… hooo! Homoj! – kriis ŝi seninterrompe, alproksimiĝante malrapide.
– Kiu krias? Kion vi volas kaj de kie vi estas? – ekkriis neatendite knabo en blua ĉemizo, elirante el la porka stalo. Li tenis ŝovelilon en la mano, verŝajne li elĵetis sterkon.
– Ni… de tie… de malproksime… ni estas leprulinoj…
Li rigidiĝis, poste li ĵetis sin en la jurton kiel sago. Anka genufleksis kaj krucigis la manojn sur la brusto. Post iom da tempo oni malfermis la pordon kaj sur la sojlo aperis maljuna Jakuto kun pafarko en la mano, post li kaŝis sin singarde virinoj kaj infanoj.
– Kial vi venis ĉi tien?… Vi ja scias, ke estas malpermesite al vi, – komencis severe la viro.
Anka plorante rakontis sian tutan historion.
– Vi estas Anka… la malfeliĉa Anka? – kompate balbutis li, iom alproksimiĝis, kolektis branĉaĵon kaj ekbruligis fajron inter si kaj la leprulinoj. Tiam ankaŭ la virinoj kaj infanoj alproksimiĝis.
– Aŭskultu: malproksime estas al la princo… Vi iris malĝustan vojon… Mi ne konsilas al vi iri al la princo… Anka, vi ja estas prudenta kaj bona virino, vi devas scii, ke danĝere estas disportadi la infekton en la mondo… Vi diras, ke vi estas sana, sed ĉu vi povas scii?… Vi loĝas kun ili, spiras la saman aeron, tuŝas ilin… Vi portas en viaj vestoj ilian elspiraĵon, iliajn sukojn… Aŭskultu: restu ĉi tie, mi iros al la princo kaj alveturigas lin… Li venos, oni ja ne povas lasi vin sen helpo, tia leĝo ne ekzistas…
– Kompreneble, ili ja estas ankaŭ vivaj animoj! – konsentis la virinoj…
– Rigardu, kiel maldika estas la knabino… La kapo kiel floreto, la manoj kiel herbetoj…
– Nur ŝia ventro estas granda! – rimarkis la knabo. – Verŝajne la larika ŝelo kaŭzis tion…
– Kompreneble… Ili manĝas nur larikan ŝelon! – konsentis alia virino.
– Bela knabineto! Rigardu ŝiajn grandajn okulojn, ŝiajn okulharojn densajn kaj fleksitajn…
– Kies vi estas?
– Diru! – murmuretis Anka, puŝante la infanon antaŭen.
– De Fluo!
– Ha! ha! ha!… – ĉiuj ridis – Kiu li estas?
– Ankaŭ leprulo… Sed tio ne estas vera. Neniu scias, kies ŝi estas!…
– Mizerulino! Eĉ ĉemizon ŝi ne havas!
Antaŭ la forveturo la muljuna Jakuto ordonis, ke oni donu nutraĵon al la venintoj. Ĉiuj ĵetis al ili donacojn, la virinoj ĵetis tukojn, ĉemizojn, ŝuojn, varmajn vestojn.
– Surmetu la ĉemizon, surmetu! – ili kriis al Biterĥaj, kiu estis ravita de la preskaŭ nova ĉemizo, sed ne sciis, kion fari kun ĝi. Eĉ kelkajara etulo, alrampis al la fajro kaj ĵetis al la knabineto lerte skulptitajn ludilojn.
– Brave, Murun! Li ankaŭ volas ion donaci… Prenu infano, tio estas bovinoj.
Biterĥaj avide kaptis kaj kaŝis ilin; ŝiaj okuloj brilis, ŝi estis ravita, feliĉa.
Kiam la princo venis, la virino kaj infano sataj, ripozintaj sidis sur la sama loko post la fajro kaj gaje babilis kun amaso da scivoluloj, kiuj venis unu post la alia. Anka ekvidis la princon kaj tuj rememoriĝis pri la pasintaj kaj ree ŝin atendantaj doloroj. Sinceraj larmoj ekfluis el ŝiaj okuloj, kiam ŝi komencis rakonti al li ilian komunan mizeron.
– Multaj homoj plendis, ke vi senĉese maltrankviligas ilin, ŝtelas retojn, provizojn… – diris severe la princo.
– Mergenj faras tion!… Ni estas senkulpaj! – ĝemis Anka.
– Ŝi ŝtelas ankaŭ nian havon… – Diru do al ŝi, ke ni kaptos ŝin kiel sovaĝan beston… Ŝi ne nur ŝtelas… ŝi disportas la infekton en la mondo… Ankaŭ vi ne venu ĉi tien, ne kuraĝu! Bone, oni donos al vi boaton kaj tri retojn…
– Kaj bovinon… miajn bovinojn, kiujn proprigis al si Pjotruĉan.
– Mi jam ordonis, ke li redonu… unu bovinon. Li diras, ke vi ŝuldas al li por la nutraĵo, por la fojno, kiun la brutaro manĝis dum la vintro…
– Mia Dio… Mi ja laboris, li ja manĝis lakton kaj buteron de ĉi tiuj bovinoj… Senkonsciencaj estas la homoj!
– Sufiĉe! Li redonos unu kun ido. Mi ripetos al li mian ordonon. Nun vi foriru. Oni veturigos vin tra la lago, por ke vi ne vagu tro multe inter homoj. Malpli longa estos via vojo!…
Fortika, malgaja Jakuto atendis ĉe la bordo en boato. Apude alia boato staris, iom pli granda, por du personoj. En ĝin Anka metis la donacitajn manĝaĵon, retojn kaj vestojn. Anka puŝis la boaton sur la akvon, sidiĝis kun Biterĥaj kaj prenis remilon. La Jakuto ligis ilian boaton al la sia, veturis antaŭe kaj tiamaniere trenis ilin. La ondoj delikate balancis la vojaĝantojn. La Jakutoj, kiuj kolektiĝis sur la bordo, kriis al ili konsolajn kaj kompatajn vortojn.
La vento preskaŭ tute malfortiĝis. Ili glitis rapide sur la travideblaj ondoj, oritaj de la suno. Malantaŭe paliĝis, malgrandiĝis kaj malaperis la verdaj arbaroj, kie la ”homoj” loĝis, kie kreskis grandaj arboj, kie riĉa vivo bolis, kie oni aŭdis ne sole plorojn kaj ĝemojn… Anka returnis sin, por ankoraŭ unu fojon rigardi ĉion tion, kaj ekvidis larĝan fumon, rampantan sur la tero. Oni bruligis la lokon, kie ili sidis!
La silenta remanto elŝipigis ilin, montris la vojon, kaj forveturis. Ili pasigis la nokton en la tajgo kaj venis hejmen apenaŭ tagmeze. La neatendita sukceso de la vojaĝo ebriigis ĉiujn.
– Manĝaĵo, vestoj, boato, retoj, eĉ sukero, teo kaj salo… Anka! vi havas eksterordinaran feliĉon! – ĝojis Fluo. – Ankoraŭ hodiaŭ vespere mi ĵetos la retojn… Ni devas singarde treni la boaton al la rivero, por ke la diablino ne vidu ĝin… Vi diras, ke la princo nin ĉiujn koleras!… Mi ja antaŭdiris, ke oni ekkoleros kaj ĉesos nin helpi. Malsaĝe estas disporti la peston inter senkulpaj homoj! Se ĉiuj estos malsanaj, kiu helpos nin?… Ŝi estas malsaĝa… Vere, oni iam ŝin mortigos, se ŝi ne ĉesigos sian ŝteladon… Kion vi pensas pri ĝi, Gregorio?
Gregorio rigardis la fajron, sur kiu teo en vazo bolis, kaj pensis pri nenio, sed li jese balancis la kapon.
En la sekvinta tago ili jam havis freŝajn fiŝojn. Dika tavolo da kuloj dronigitaj de la ventego kovris la lagojn ĉe la bordoj kaj allogis amason da blankeskvamaj salmoj. La donacitaj retoj estis malnovaj kaj difektitaj, sed pro la granda kvanto da fiŝoj oni povus kapti ilin eĉ per antaŭtuko. Mergenj ion suspektis, eble eĉ rimarkis la boaton. Kelkfoje ŝi alproksimiĝis, staris en la boato kaj tenante super la okuloj la manplaton por gardi ilin kontraŭ la suno, ŝi longe rigardis la jurton de la lepruloj. Ŝia gracia bronzkolora korpo, kovrita nur sur la femuroj per mallarĝa tuko, akre kontrastis la fonon de la bluaj, trankvile dormantaj lagoj.
– La korvo rigardas, spionas… Vane vi fermetas la okulojn… Nenion vi vidos!… Mi ĉiam diras: la viro estas viro… La virino neniam lin egalas! – fanfaronis Fluo.
Sed lia memfido daŭris ne longe. Post kelke da tagoj li revenis kolera kaj konfuziĝinta.
– Ŝi trovis! – diris li ĉe la sojlo.
– Ĉu ŝi ŝtelis ilin?… Ree ni havas nenion! – kriis ĉiuj ĥore.
– Tiel malsaĝa mi ne estas! Ĉiun reton mi ĵetis en alia loko… Tamen unu ŝi ŝtelis!
– Ŝi trovos ankaŭ la aliajn… Ne, ni devas fini ĉi tion! – koleris Gregorio. La sukceso de Anka kaj precipe la espero ricevi bovinon ree inspiris al li kuraĝon kaj amon al la edzino. La vundo sur la brako malgrandiĝis kaj li esperis resaniĝon.
– Ni veturos kaj prenos ŝian boaton – diris li post momento. – Ŝi restu sur la insulo ĝis la fino de la somero… Ŝi ne mortos pro malsato. Ŝi kolektis grandajn provizojn… Cetere ni povos sendi al ŝi, se ŝi bezonos.
– Kompreneble! Kiam ni kvietigos ŝin, nenio mankos al ni! unu, du, tri… dek-du retojn ni havos kaj la baron… Ni havos amason da fiŝoj! – diris Fluo. – Sed aŭskultu min Gregorio, jen mia konsilo: ni ataku ŝin nokte, kiam ŝi dormos. Mi diras tion ne pro timo, sed pro prudento. Tage eble estas, ke ŝi forlasos la insulon, kaj tiam ni ne trovos la boaton… Ĉu mi ne estas prava?
– Jes. Tio estas ankaŭ mia opinio. Sed se ni ne sukcesos?
– Kial? Ĉu vi pensas, ke ŝi kontraŭbatalos? Tiam ni… lasos ŝin! Ni ja volas preni ne ŝin, sed la boaton… Ni ne bezonas aliri proksime… Ni prenos la boaton, kaj se ni ne sukcesos, ni revenos sen ĝi… Ĉio restos kiel antaŭe!
– Ĉio restos kiel antaŭe! – konsentis Gregorio.
Ili elektis lunan nokton, ĉar ili ne konis la lokon kaj timis en mallumo fali en embuskon. Ili veturis en la ombro kaj evitis la lunan lumon, kiu arĝentis la mezon de la lago. Singarde, apenaŭ tuŝetante la dormantan akvon, ili glitis en la delikata nebulo ĉe la bordo. Fine ili alveturis al la loko, kie la malluma, longa ombro de la insulo preskaŭ atingis ilian boaton. Sed inter la ombro, kie ili sin kaŝis, kaj la ombro de la insulo kuŝis mallarĝa hela strio. Kvankam ili estis certaj, ke Mergenj ne atendas ilin tie, tamen ili forte ekpuŝis la boaton, saltis kiel sago trans la danĝeran lokon kaj kaŝis sin en la mallumo, antaŭ ol malaperis la arĝentaj ondoj, kurantaj post la boato.
– Ĉu vi nenion aŭdis?
– Nenion! Nun singarde… De unu versto oni aŭdas sur la akvo zumadon de kulo!
Preskaŭ ne levante la remilojn ili veturis ĉe la bordo. La larikoj klinis al ili siajn folioriĉajn pintojn kaj branĉojn, kvazaŭ ili volus pli bone vidi en la ŝanceliĝanta brilo de la steloj la neordinarajn noktajn gastojn. Fine la Jakutoj rimarkis proksime en la arbetaĵo malgrandan ruĝan lumeton.
– Eble sovaĝa besto! – murmuretis Fluo, sed Gregorio montris per la remilo pli alten, kie apenaŭ videblaj nubetoj de griza fumo supreniris kaj malaperis en la blua aero de la nokto. Pli malalte, inter la arboj ili vidis konturojn de tendo. Ili haltis, duone eltiris la boaton el la akvo kaj komencis traserĉi mallaŭte la bordon kiel musoj. Sed ili ne trovis tie la boaton de Mergenj. Tiam kuraĝiĝinte pro la ĉirkaŭa silento, ili eniris en la arbetaĵon. Ankaŭ tie ne estis la boato.
– Verŝajne ĉe la domo! – murmuretis Fluo.
Ili estis tiel proksime de la tendo, ke ili povis tre bone rigardi internen tra la truo de la eniro. La fajro apenaŭ bruletis, la loĝeĵo estis malplena. Ili enrampis scivole.
– Ŝi forestas, eble ŝi veturas kaj ŝtelas! Rigardu, kia ordo… La vestoj, fiŝoj, vazoj, – ĉio kuŝas en ĝusta loko. Ĉevalo-virino! – kriis ravita Fluo…
– Ŝi estas malica, terura! – respondis Gregorio, palpante la muskan kuŝejon de Mergenj.
– Ho, ho! Se ŝi estus ankaŭ bona, tiam… Ĉu vi aŭdis? – li murmuretis kaj kaptis la manon de la kunulo.
– Mi aŭdis. Sendube ŝi estas ie proksime… La kuŝejo estas ankoraŭ varma… Ni foriru! – proponis la singarda Gregorio.
– Bone, ni foriru! Cetere, kion ŝi povas fari al ni du?… Mi volonte manĝus fiŝon! – aldonis li kaj etendis la manon al la pecoj, pendantaj en la fumo.
En la sama momento ekstere pafarko eksonis kaj sago flugis fajfante preter la kapo de la fiŝkaptisto. Ambaŭ tuj ĵetis sin teren, rampis en la arbetaĵon kaj de tie kuris rapide al sia boato. Post ili iu senĉese ĵetis sagojn…
– Malbenita! kiu povus scii, ke ŝi havas armilon! Sendube ŝi ie ŝtelis ĝin! Ne ĝoju, mi ankaŭ faros al mi pafarkon! – minacis Fluo, remante per ĉiuj fortoj.
Sur la bordo staris Mergenj, nuda, arĝentita de la luno, kun streĉita pafarko en la mano.
– Ne ĝoju, inferanino; la princo promesis, ke oni kaptos vin kiel sovaĝan beston!
Anstataŭ respondo ŝi sendis al ili sagon kaj trafis la randon de la boato. Granda peco da tabulo defalis en la akvon.
– Vi forkuras!… Ho viroj, ho batalistoj, kiujn oni povas meti sur la manplaton kaj forblovi en la aeron!…
– Ne ĉiuj estas rabistoj, kiel vi! – kriis Gregorio…
Ŝi ridis sovaĝe kaj malbele.
Post kelke da tagoj Fluo perdiĝis. La teruritaj Jakutoj, ne trovinte eĉ postesignojn, ne sciis, kion entrepreni. En la komenco Gregorio pensis, ke li dronis, ili do serĉis la korpon kaj boaton apud la bordoj de la lagoj, sed ili trovis nenion; kvankam forta vento blovis, la ondoj ne elĵetis la malfeliĉulon. La lepruloj ree restis sen manĝaĵo, sen iloj por la fiŝkaptado. La bovinon oni ne sendis al ili. La malesperinta Anka ree iris al la princo.
Ŝi iris la ĝustan vojon kaj venis al li rapide kaj sen aventuroj. Sed oni akceptis ŝin ekstreme severe. La princo kriis, kunpremis la pugnojn kaj sendube li batus ŝin, se li ne timus aliri kaj ŝin tuŝi. Oni nenion donacis, oni eĉ ne donis manĝaĵon. Jakuto, rajdante sur ĉevalo kun ponardego en la mano, pelis ŝin antaŭ si! Ŝi iris tremanta, tute senforta de malsato kaj laciĝo. Ŝia sola konsolo estis la bovino kun ido. La rajdanto kondukis la bruton, liginte ŝin al la vosto de la ĉevalo. La bovido, kiu kuŝis ligita en korbo, plende blekis.
– Fine ni havos ilin… – murmuretis Anka per sekiĝintaj lipoj.
Trairinte la duonon da vojo, ŝi eksentis, ke ŝi ne povos plu iri, ke ŝi falos. Ŝi do petis la Jakuton, ke li permesu al ŝi suĉi iom da lakto el la plenaj mamoj de la bovino kaj ke li ellasu momenton la idon el la malvasta korbo. Li konsentis, ekbruligis fajron, kuiris teon kaj neamike rigardis la virinon, kiu kisis kaj karesis la beston.
– Domaĝe estas! Ŝi putriĝos, kiel vi! – murmuretis li kolere.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.