La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FUNDO DE L' MIZERO

Aŭtoro: Wacław Sieroszewski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro II

La ruĝaj briloj de la fajro rampis sur la malalta plafono kaj sur la klinitaj muroj de la jurto, kovritaj per fulgo, ĵetante sur ilin grandegajn monstrajn ombrojn de la figuroj sidantaj ĉirkaŭ la fajrujo. Oni kuiris la vespermanĝon kaj ĉiuj malsanuloj kolektiĝis por observi ĉi tiun gravan laboron. Eĉ Salban kaj lia edzino Kutujaĥsit – du vivaj, preskaŭ senkarnaj skeletoj – sidis ĉe la kaldronoj, tremante kaj mallaŭte ĝemante, kaj rigardis avide la bolantan akvon.

– Vi ankoraŭ ne mortis, maljunaj putruloj?… La morto ne povas trovi vin, aŭ vin timas… Vane oni nutras vin, – mokis ilin la altkreska virino, la sama, kiu proprigis al si la ĉemizon de Biterĥaj.

– Ne peku, Mergenj, ankaŭ vin ĝi trovos…

– Ĝi serĉu! Mi ne timas ĝin! Ne dolĉe estas loĝi ĉi tie kun vi.

– Ĝi vin elturmentos, vi sufiĉe suferos… La manoj, piedoj defalos al vi… Vi ĉesos estri… vi humiliĝos, – ekĝemis Kutujaĥsit.

– Antaŭe mi mortos, mi ne atendos, – rediris Mergenj.

– Tro malhumila vi estas. Eble vi pli frue bezonos homan helpon! – aldonis longharulo, kiun pro liaj mallertaj gestoj kaj malrapida parolado oni moke nomis Fluo, kaj li rigardis plensignife la tro dikiĝintan talion de la virino. Ŝi ruĝiĝis, ŝiaj okuloj brilis, sed ŝi diris nenion. Ŝian atenton tute okupis murmureto, kiu flugis de la benkoj, kaŝitaj en la ombro.

–… Mi ne havis rifuĝejon. Kiam oni forprenis vin, mia frato proprigis al si la bovinojn, kaj min li elpelis. Se vi estas infektita, diris li; li timas ankaŭ min. La aliaj ankaŭ timis. Se iu akceptis min, tio estis nur por unu, du tagoj. Mi devis plenumi plej malfacilan laboron, dormi en la plej malbona angulo, en sterko, kaj manĝi el aparta vazo. Mi mastrino, mi sinjorino manĝis kun la hundoj. Por mi ekzistis neniu loko sur la tero… La najbaroj, kiujn ni ne unufoje helpis bonkore, ofendis kaj insultis min. Mi estis por ili kvazaŭ ŝua plando… Plej longe mi loĝis ĉe la riĉulo Simono. Li ne nutris min, sed almenaŭ ne elpelis. Mi vivis per la almozo. Sed kiam mi kulpigis la fraton en la juĝo pri mia havo, ankaŭ Simono elpelis min. ”Mi ne bezonas fierajn laboristinojn-riĉulinojn. Pro tio la najbaroj malamos min”. La frato kalumniis min, ĉikanis, promesis, ke li nutros vin. Li diris, ke li sendis al vi jam tre multe. Oni aljuĝis al li unu duonon, la alian oni ordonis redoni. Ĉu li sendis ion al vi? Gregorio silentis.

– Mi sciis, ke li, mensogas, sed de vi eĉ vaporo ne alflugas en nian mondon… La komunumo diris, ke mi, ne povos mastrumi sen viro, ke la bestaro pereos; tial ĝi ordonis lasi la duonon al mia frato, por ke li nutru vin.

– Kredu al li… – murmuretis moke la viro. – Kaj via duono?

– Sen tero, sen laboristo, sen fojno, kion povis fari sola virino? Fine Pjotruĉan min prenis!… Ŝi eksilentis malfacile spirante. – La sennazulo?

– Jes, tiu ĉi… malbela, abomena…

– Ĉu li… amis vin?

La virino mallaŭte ploris.

– Kion mi devis fari? La morto persekutis min. Ĉio ŝajnis al mi abomena… Sopiro, malĝojo brulanta iris post mi kiel mia ombro. Sed mi ne povis vin forgesi, mi ne povis forgesi, kiel ni konatiĝis unu kun la alia, kiel feliĉe ni vivis, kiam vi prenis min… Miaj internaĵoj estis plenaj de larmoj… Mi volis vidi vin… nur unufoje, nur de malproksime. Sed alie okazis. Mi estas ĉi tie, mi estas kun vi kaj… mi ne bedaŭras! Morti ĉie oni devas, ĉie egala estas la morto… Vi povas vivi ankoraŭ longe, kaj ni povas ankoraŭ ĝui la amon! Ni mortos kune! Mi ne povis forgesi… La doloro premis mian koron, puŝis min al vi…

– Kredu al ŝi! – siblis neatendite Mergenj. – Kiu venas ĉi tien memvole… viva en inferon! ? Oni forpelis ŝin, ĉar ŝi estas malsana. Nur mi pereas inter vi sana, senkulpa… Vi memoras, kiam mi venis, mi montris mian korpon, puran, sanan, sen makulo, sen akneto. Kial mi suferas, malbenitaj, inter vi? Vi malpurigis min per via spiro, per via sango, vi fermis por mi la tutan mondon. Por tio fajro brulanta englutu vin antaŭ via morto. La tondro batu ĉiutage viajn vundojn…

– Pro kio vi ree furiozas Mergenj?… – ekĝemis Salban. – Ne ni altrenis ja vin ĉi tien, sed via propra edzo ĵetis vin ligitan. Se ni ne estus tiam malligintaj vin, vi estus pereinta pro la kuloj kaj malsato.

– Kial vi faris tion? Ĉu mi ne estas nun kvazaŭ sen animo.

– Ni ĉiuj estas ombroj de homoj! – ekĝemis Fluo.

– Kaj tiu ĉi virino memvole venis! Nian mizeran nutraĵon, kiu al ni ne sufiĉas, ni devos dividi kun ŝi… Deŝiru de ŝi la vestojn, smiru ŝin per viaj sukoj, ŝi eksentu plej baldaŭ doloron kaj suferon! – kriis la kolera furiozulino. Ŝi ĵetis sin al la geedzoj.

Ĉiuj eksilentis. Anka, tremanta kaj pala, ĉirkaŭprenis siajn vestojn per la manoj. Mergenj haltis antaŭ ŝi kaj ridis.

– Vi timas? Memoru do, memoru, kia mi estas… Vi konas min?… Kredeble vi ne unufoje aŭdis pri mi de la Jakutoj…

– Mi aŭdis – murmuretis Anka. – Mi scias, ke oni tre maljuste agis kontraŭ vi, ke nun vi venĝas vin al ili kaj disportas la infekton.

– Ho, ankoraŭ ne! Mia korpo ankoraŭ estas sana, sed venos la tempo… Aŭskultu, vi diris, ke oni maljuste agis kontraŭ mi, jes, maljuste, ho kiel maljuste! Mi estis bona, kvieta, mi havis ĉion…

– Ĝi jam estas kuirita! Rigardu, ĝi bolas kaj tuj elfluos – ekkriis Biterĥaj kaj montris la kaldronojn per la mano. Ĉiuj turnis sin tien.

Oni elverŝis la ”enhavon” en grandegan lignan pladon, kaj la malsanuloj, sidiĝinte ĉirkaŭ la tablo, komencis vice ĉerpi per kuleroj. Nur Salban kaj Kutujaĥsit manĝis aparte el malgrandaj vazoj, ĉar la komuna nutraĵo estis tro varmega por iliaj vunditaj lipoj kaj la aliaj manĝis tro rapide.

– Dio donu sanon al Pjotruĉan, ke li venis… Ree ni malsatus. Hieraŭ ni manĝis la lastan fiŝon! – diris Fluo, lekante la kuleron.

– Kial vi nomas lin pli bona, ol la aliaj?… La komunumo sendis lin, li venis, ĉar ĝi ordonis al li – aldonis kolere Gregorio.

– Diru, ke via edzino! – diris Mergenj malice rigardante la geedzojn. 

– Rakontu, Anka, la novaĵojn el la mondo, – sin turnis al la juna virino Salban.

Ŝi komencis rakonti pri la aŭtuna fiŝkapto, pri la manko de fojno, pri la malsato, kiu minacas printempe la komunumon. Ili atente aŭskultis, ĉar ĉio tio estis grava ankaŭ por ili. Poste Anka rakontis detale: kiu mortis, kiu malpacis, kie naskiĝis knabo kaj kie knabino.

– Muĉila edziĝis. Li prenis virinon maldikan, nigran, malgrandan, kaj donis por ŝi dek bovinojn.

– Al kiu li donis? Ŝi ja estas orfino…

– Li donis al la princo… Li devis doni… Vi ja scias, ke ĉiu virino havas sian prezon…

– Vi aŭdas, Gregorio… La viroj ĉiam kaj ĉie gajnas – eĉ ĉe la lepruloj… Tie ĉi ili ne pagas por la virinoj… – ridis Mergenj.

Anka demande rigardis ŝin, sed Mergenj jam leviĝis por kolekti kaj lavi la vazojn. Ŝi maldelikate reprenis la vazon de Biterĥaj, kiu lekis ĝin avide, kie ajn povis atingi ŝia lango.

– Vi faros truon en la vazo! Donu!… La infano time etendis al ŝi la maldikajn manetojn, kiuj fleksiĝis sub la pezo de la vazo, kaj ŝi kuris al sia protektanto Fluo.

El la plej gravaj novaĵoj plej multe impresis ĉiujn la rakonto pri ”sinjorino, kiun cent ĉevaloj alveturigis de malproksime, de la sudo”.

– Ŝi estis tre granda sinjorino, oni faris por ŝi apartajn vojojn, dehakinte arbojn en la tajgo, apartajn pontojn sur la riveroj, ĉar sur la malnovaj ŝi ne povis veturi. Ŝi veturis de la imperiestrino mem kaj devis veni ĉien. Nur al ni ŝi ne povis, ĉar la kuloj terure pikis sin. Ŝi demandis ĉie pri sanigaj herboj.

– Kia sanigo! La morto estas nia sanigo! – samtempe ekĝemis Salban kaj lia edzino.

– Pro ĉi tiuj herboj oni intencis konstrui domon kun feraj fenestroj…

– Malliberejon! – korektis Fluo.

– Kaj meti tien ĉiujn malsanulojn el la tuta lando.

– Ho! ho… Ĉu eble estas konstrui tian domon? Ni estas tre multaj. Tie ĉi ni estas sep, en la distrikto de Borsk, en la orientaj kaj nordaj lokoj loĝas lepruloj… Kie ja estas fiŝoj, tie ankaŭ lepruloj… Preskaŭ duono de la Jakuta lando nutras sin per fiŝoj… Kion do oni faros? Ĉu oni metos ĉiujn? Kiu Jakuto scias, kio okazos al li post unu jaro?… Ankaŭ ni ja estis sanaj kaj ĝojaj kaj neniu el ni sciis, ke li portas en si venenon!…

– Eble la imperiestrino ordonos pro ĉi tiu saniga herbo! Sed pri kio ni estas kulpaj, pri kio?

– Pli bone estus, se oni per unu fojo mortigus nin. Por kio vivi, se oni devas sidi en skatolo, post ĉirkaŭbaro. Oni tie ne vidas la mondon… la sunon… La vintro kaj printempo estas egalaj. Oni ne povas meti retojn por fiŝoj aŭ birdoj, oni ne povas kolekti kreskaĵojn… Nun ni almenaŭ iom similas la aliajn!… Vi diras, ke ili donos ĉion, kion ni bezonas! Nenion ili donos!… Ili ne donos pli multe ol nun, ĉar ili ne povas, ili mem ne havas… Nun ni povas helpi nin per nia propra laborado kaj penado, sed post feraj kradoj?…

Ĉiuj unuvoĉe plendis kaj indignis.

– Sendube la distriktestro, kanajlo, elpensis tion! – kolere diris Fluo.

– Silentu! ne parolu tro multe! – haltigis lin Gregorio. – Kion ili povas fari al mi? Kion? Ili venu ĉi tien, ili alkonduku tutan militistaron…

– Ni al ĉiuĵ ŝmiros la buŝegojn per sango! – ekridis Mergenj. – Kiam ĉiuj estos malsanaj, pli bone estos por ni, ĉar ĉiuj estos egalaj!

Fluo eksilentis kaj indigne rigardis ŝin.

– Mi tute ne deziras, ke ĉiuj malsaniĝu. Ili estu sanaj, Dio favoru ilin. Ĉu miaj vundoj malpli doloros min, kiam aliaj havos similajn?… Sed meti nin en malliberejon… Kial? Ĉu ni estas kulpaj?… Pro kio enterigi vivajn homojn?

– Vi estas prava, prava!… Ili estu sanaj. Dio ilin benu, sed ni ankaŭ volas morti liberaj… – Ĉiuj konsentis kaj disiris. Anka malligis sian pakaĵon kaj komencis tondi kaj kudri ion por la edzo. Mergenj ankaŭ kudris ion. La geedzoj Salban ĝemis en silenta angulo, kaj Fluo flikis la retojn ĉe la fajrujo kaj rakontis al Biterĥaj per raŭka voĉo:

– ”Malgranda Dika Maljunulino, kiu posedis kvin bovinojn, eliris matene serĉi la brutojn sur la kampo. Tie ŝi trovis floron kun kvin branĉetoj kaj, rompinte neniun, ŝi alportis ĝin hejmen, metis sur la kusenon kaj zorge kovris. Poste ŝi sidiĝis por melki la bovinojn. Subite… eksonoris sonoriletoj, la tondilo falis teren. La maljunulino ektremis, la lakto elfluis teren. Ŝi kuris en la jurton, rigardas la florojn: la floro kuŝas kiel antaŭe. Ŝi revenis kaj ree melkis. Kaj ree ŝi aŭdas sonoriletojn, ree la tondilo falis de la tablo. Ŝi ree disverŝis la lakton teren. Kaj la floro… ĝi kuŝas kiel antaŭe. Triafoje si mallaŭte alproksimi ĝis kaj rigardis tra fendo en la pordo. Maldekstre, kie la virinoj dormas, kie staras la benko por la nesvatitaj knabinoj, betega virgulino sidas. Super la helaj okuloj la brovoj kuŝas kiel du zibeloj, kiuj etendis la piedetojn unu al la alia, ŝia buŝo – el fandita arĝento, ŝia nazo – el forĝita arĝento… Kiam ŝi parolas, ŝajnas, ke papilio flirtas sur ŝiaj vangoj; kiam ŝi glutas, ŝajnas, ke hirundo flugas en ŝia gorĝo. Tra la blanka vesto brilas la lunsimila korpo, tra la travidebla vesto brilas la korpo amata.

Post iom da tempo ¢aĝit-Bergenj, la filo de ”Glora sanga okulo” iris en la grandan, malluman arbaron. Subite li ekvidis: apud la domo de Dika Maljunulino, kiu posedis kvin bovinojn, sciuro sidas sur lariko. Li komencis celi kaj bone pafi. De la frua mateno ĝis la malluma vespero li ne trafis eĉ unu fojon. La suno subiris. En tiu tempo lia sago falis en la kamentubon de la jurto. ”Maljunulino, redonu al mi la sagon, ” li petas. Neniu respondis. Varmega sango ruĝigis liajn vangojn, ruĝa sango kolorigis lian frunton, de la flanko kolera penso alsaltis, de poste aroganta penso alflugis, li ĵetis sin en la jurton. Li ekvidis la virgulinon; li ekvidis ŝin kaj svenis; poste li reviviĝis, enamiĝis, elkuris el la jurto, saltis sur la ĉevalon kaj galopis hejmen: ”Gepatroj miaj, diris li, Maljunulino, kiu posedas kvin bovinojn, havas belegan knabinon! Prenu ŝin kaj donu al mi”… La patro sendis naŭ militistojn sur naŭ ĉevaloj. Ili galope rajdis en la arbaron, rapide eniris en la jurton, ekrigardis kaj svenis pro la beleco de la knabino… Ili reviviĝis, eliris; la plej eminenta restis… ”Malgranda Maljunulino, kiom vi postulas por via filino?”…

Fluo interrompis la rakonton kaj enpensiĝis. La virinoj portis en la jurton la litaĵon, kiun ili tage aerumis ekstere.

– Iru dormi, Biterĥaj. La vundoj doloras min, mi ne rakontos plu. Morgaŭ la vetero ŝanĝiĝos: ni havos degelon aŭ venton…

Biterĥaj obee iris en la angulon, kie ŝi dormis kun Fluo sur benko. Antaŭ la fajrujo Fluo longe lavis en varma akvo kaj bandaĝis siajn kripligitajn piedojn. Laca kaj suferanta li falis sur la liton kaj tuj ekdormis.

– Vi dormas, Fluo! Ne dormu, karulo… Vi ne aŭdas – vekis lin post momento Biterĥaj. – Fluo, bona Fluo… Ne dormu, mi timas…

– Kio okazis? – demandis dormetante Fluo. – Bruego… granda bruego! – Ĝi bruegu! La glacio en la lagoj krevas, la vetero ŝanĝiĝos.

– Fluo, tio estas alia bruego! Eble venas la sinjorino, kiun veturigas cent ĉevaloj kaj kiu intencas meti nin post ferajn kradojn…

– Dormu, dormu! Netimu!… ni forkuros…

– Ankaŭ min vi prenos, Fluo, mia arĝenta, mia karulo…

– Mi prenos vin, mi prenos… Sed nun dormu.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.