La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA FUNDO DE L' MIZEROAŭtoro: Wacław Sieroszewski |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La ĉielo estis malluma, kvankam la nuboj ne kovris ĝin. La paliĝinta, flavruĝa suno staris malalte super la akvoj. En ĝia malklara lumo la grizaj ondoj, mallaŭte plaŭdantaj ĉe la bordoj, brilis kiel rustiĝinta kupro. La diverstona bruo de la lagoj, kuniĝinta kun la delikata murmureto de la herboj kaj arboj, flugis super la dormiganta tero. La vento pelis la pezan kaj varman aeron. La fajro apenaŭ bruletis kaj blua fumo supreniris de ĝi. La kuloj flugis preter la fumo kaj flamo super la kapoj de Gregorio kaj Anka, kiuj sidis ĉe la fajrujo proksime unu de la alia.
– Mi nepre devos iri al la princo, al la Jakutoj; mi tion scias, sed mi timas… mi timas. Mi memoras… mi estis knabineto, kiam foje leprulo venis al ni kaj volis perforte eniri en la jurton, kaj la patro elpuŝis lin per forkego…
– Ne eniru en la jurton, kriu de malproksime… Eble oni donos ion al vi… Oni devas doni. Restis ja nia havo!
– Jes, ĝi restis… – ekĝemis la virino. – Nia bovino havas sendube belan idon.… Senkonscienca estas Pjotruĉan…
– Por kio paroli pri la konscienco? Kiam la homoj ne vidas ĝin, ili ĉiam pensas, ke vi vivas pli feliĉe, ol ili…
– Gregorio, ankaŭ mi ne sciis, ke tiel malĝoje estas ĉi tie…
– Vi do bedaŭras?
Anka silentis.
– Ne… Por kio bedaŭri, se oni ne povas tion ŝanĝi? Se la inferanino nur lasus nin trankvilaj… Eble Dio sendos al ni infanon… Ni edukos ĝin, ĝi nin zorgos, kiam ni maljuniĝos… Eble mi restos sana, eble niaj idoj ankaŭ kreskos sanaj… La ”terura Sinjorino” estas kaprica, ŝi ofte lasas la proksimajn, kaj prenas la malprolksimajn. Tiam eble ĝojaj ridoj eksonos ĉi tie, kie nun oni aŭdas nur ĝemojn… La jurtoj pleniĝos, oni konstruos novajn domojn kaj nova gento aperos… Eĉ se ili mortus kiel ni, ili vivus iom… La maljuneco ne estas dolĉa eĉ tie, en la mondo. La maljunuloj ĉie malsanas, la junuloj ĉie ĝuas la vivon… Mi tre dezirushavi infanojn, Gregorio.
– Por kio infanoj? Brutaron ni bezonas, sen ĝi ni ne povas vivi. La fiŝoj ne sufiĉas; por la laborado kaj ĉasado ni bezonas sanon kaj fortojn… Se ni almenaŭ pace vivus…
– Kion ŝi volas?… Kion celas la inferanino?
Anka turnis sin subite, ĉar Gregorio atente rigardis per strangaj okuloj la rivereton. En la sanga brilo de la subiranta suno Mergenj staris en sia boato. La fluo portis ŝin al la baro; ŝi remis per longa ilo kaj rigardis ambaŭ bordojn kiel akcipitro. Ŝi rimarkis ilin, ekkriis, sidiĝis kaj turnis la boaton. Poste ŝi rapidis al la lago. Ŝi rerigardis de malproksime kaj minacis al ili per la pugno.
– La diablino! Kion ŝi volas? – diris Gregorio, – Sed nun ŝi ne venos plu… Oni povas dormi! Ĉu vi iros hejmen, Anka, aŭ restos ĉi tie? Nokte estos malvarme.
– Mi restos… – diris Anka post momento. – Se vi permesos, mi restos.
La fiŝkapto estis tre sukcesa. Ili kaptis precipe grandegajn, verdetajn ezokojn kun ruĝaj vostoj kaj brankoj. La tutan tagon la loĝantoj de la jurto purigis kaj lavis la fiŝojn, kiujn ili intencis fumaĵi. Eĉ Kutujaĥsit alrampis el la jurto; ŝi sidis ĉe la fajro kaj kun Biterĥaj vete rostis sur la karboj la grasajn ezokajn internaĵojn. Oni permesis tion, ĉar oni havis tro multe da ili. Vespere la virinoj kaj Gregorio portis la akiron hejmen, ĉar tie pli facile estis kaŝi la fiŝojn dum la pluvo. Fluo restis por gardi la baron.
Mergenj ne venis plu. Oni vidis ŝin nur kelke da fojoj de malproksime sur la lago kiel punkteton.
Kelke da tagoj pasis. La kvanto da fiŝoj ne plimalgrandiĝis, sed la kuloj aperis amase. Restadi sur la kota bordo de la rivereto estis vera turmento. Precipe en silentaj, nubaj tagoj la kuloj sufokis la fiŝkaptantojn. Ili atakis la okulojn, penetris en la nazon, ne permesis malfermi la buŝon. La korpo ŝvelis pro ilia pikado kaj kovriĝis per vundoj. La lepruloj ne staris plu garde ĉe la rivereto…
– Ŝi ne venos… Ŝi mem ne scias, kie kaŝi sin kontraŭ la kuloj… – ili diris pri Mergenj.
Ĉiutage unu el la viroj iris al la baro kaj revenis kun korbo plena de fiŝoj. Biterĥaj ĉiam atendis lin, starante sur la plata tegmento de la jurto.
Li venas, li venas! Sur la dorso li havas korbon. La korbo estas plena de fiŝoj… kantis ŝi per sia delikata voĉo… Sed foje ŝi subite interrompis la kanton kaj enkuris en la jurton, malfacile spirante:
– Li ne venas…
– Kion vi diras? Ni ja aŭdas liajn paŝojn sur la vojeto!
– Mergenj… – balbutis la paliĝinta knabino.
Ĉiuj ĵetis sin al la pordo. Gregorio Prenis hakilon. Sed sur la vojeto krom Fluo neniu estis; li iris rapide, kolere svingis la manojn, sed sen ia dubo tio estis li, ne la diablino. Sed kial Biterĥaj vidis ŝin? Ĉu Mergenj sorĉe malaperis?
– Ĉu tio estas vi, Fluo?
– Jes! Kial vi demandas?… La malbenita virino ree eltiris unu stangon kaj dronigis la korbon… Mi ne povis ĝin trovi…
Ĉiuj malespere rigardis unuj a aliaj.
– Kaj ŝi ne timas la kulojn?
– Kompreneble ne… Ŝi havas boaton, ŝi pendigas antaŭ si kaldronon, en kiu brulas fajro, kaj ŝi veturas en la fumo, kvazaŭ ŝi estus hejme… Sed ni malfeliĉuloj… La malbenita krimulino!…
La viroj tuj prenis armaĵojn kaj rapidis por kapti la korbon kaj rebonigi la baron. Tio ne estis facila tasko. Kvankam ili tenis en la manoj brulaĵojn kaj senĉese svingis ilin, la kuloj ilin ĉirkaŭis kiel densa malluma nubo kaj pikis dolore, penetrante al ilia korpo eĉ tra la vestoj. La korbon ili trovis malproksime de la baro, ĝi alkroĉiĝis en la kanejoj de la rivereto. Ili do devis reveni por la floso. Fine ili eltiris la korbon kaj metis ĝin en ĝustan lokon, ŝtopinte la truon en la baro. Gregorio, kiel la plej forta, restis garde.
Pri dormado oni ne povis eĉ sonĝi. Li do ekbruligis grandan kronon de fajroj malproksime de la rivereto, sidiĝis meze de ili, kuiris la vespermanĝon kaj kantetis por forpeli la enuon. Ekstere la amasoj da pikemaj insektoj zumis senĉese. La Jakuto ofte interrompis la kanton kaj aŭskultis la monotonan murmuron, kiu kuniĝis kun la bruo de la rivereto. Krom tio li nenion aŭdis, li do fermetis la okulojn, ruĝajn kaj plenajn de larmoj pro la fumo, kaj li daŭrigis la kanteton, kiu sonis monotone kiel la akvo bolanta en la kaldrono, Subite ekkrakis branĉeto, rompita per ies piedo. Li malfermis la okulojn kaj kaptis la tranĉilon. En la griza krepusko, lumigita de la briloj de la fajro, Mergenj staris.
– Vi volas mortigi min, Gregorio… Vi jam forgesis, kiel vi amis kaj karesis min…
– Vi tiam ne estis tia diablino, kia vi nun estas… Kial vi turmentas nin?…
– Ĉiam vi estis malsaĝa, Gregorio… Enlasu min, mi volas, kiei antaŭe, sidi kun vi, manĝi fiŝon, babili, Vi estas pli forta ol mi, mi ne havas armaĵon… Se vi deziras, mi deĵetos la vestojn, por ke vi ne pensu, ke mi ion kaŝas…
Ŝirapide malbutonumis la peltan jakon, deĵetis ĝinkaj nuda kliniĝis al li el la fumo. Gregorio ŝanceliĝis. Sed ŝi ne atendis la respondon, transsaltis la fajron kaj sidiĝis apud li sur la cerva felo.
– Ree ni estas kune… Ĉu vi memoras… antaŭ unu jaro?… Sed rigardu, Gregorio, kiel dika mi nun estas, kiel ŝveligas mian korpon la sango…
Ŝi prenis lian manon kaj premis ĝin al sia brusto. – Mi havas amason da fiŝoj. Mi ŝtelis ankaŭ la retojn de aliaj… Mi tute ne intencis malutili vin. Mi nur deziris, ke vi venu, Gregorio… Vivi kun la lepruloj, rigardi iliajn vundojn, aŭskulti la ĝemojn, – tio ĉio tedis min. Gregorio, vi estas ankoraŭ sana, via korpo estas pura… Feliĉe ni vivus kune, ni konstruus rondan domon, kovritan per tero… Vi ripozus, mi alportus akiron… Mi konas en la ĉirkaŭaĵo ĉiujn lokojn, kie oni kaptas fiŝojn, ankaŭ min oni konas tie… la komunumo donos al mi, kion ajn mi deziros… bovinojn, ĉion, por ke mi ne venu plu…
– Ho, ne!… Oni ne donos al vi bovinojn, oni mortigos vin!
Nenion oni donos al vi, vi ja tie nenion posedas… Via edzo prenis ĉion kaj transmigris en la gubernion…
– Eĉ sen bovinoj ni vivos feliĉe!… Kiam mi vin posedos, mi trovos ĉion… Mi faros por vi multekostajn peltojn; mi kaptos vulpojn, leporojn, lupojn kaj sovaĝajn cervojn… Mi metos kaptilojn, mempafilojn. Ĉiutage vi manĝos viandon, plej bonan grason, bongustajn fiŝojn. Mi estos bona, tiel bona kaj dolĉa, kiel la beroj post la aŭtunaj frostoj… Mi estas malbona, ĉar mi posedas neniun… Kiam mi iras en la mondo kaj vidas la homojn, kiuj ripozas trankvile, ridas, manĝas ĝis sate, havas infanojn kaj brutaron, tia enuo suĉas mian animon, ke mi nepre devas ion detrui, rompi… Ili ankaŭ sciu, kio estas larmoj! sed por vi mi estos dolĉa, kvieta…
Ŝi premiĝis karese al li pli kaj pli forte, varmigis lin per siaj nudaj brakoj.
– Vi ja havis infanon. Kion vi faris? Kie ĝi estas! – demandis la viro per raŭka voĉo. Ŝi ektremis kaj leviĝis.
– Dio estas atestanto, ke ĝi mortis mem! – ekkriis ŝi. – Jen kia vi estas! Tiam vi eĉ ĉifonon ne alportis al mi! Vi ne estis scivola, vi ne volis vidi la infanon, vian propran sangon, kaj nun… Almenaŭ ŝajnigu nenion! Vi satiĝis per mia korpo… La juna edzino delogas vian animon, ĉar ŝi estas juna, freŝa! Ne ŝajnigu bonkorecon… Ĉu vi iam portis al mi akvon, kiam nokte la soifo turmentis min? Ĉu vi iam faris ion propravole? Ĉiam oni devas krii: Gregorio iru, Gregoriu faru… Gregorio, tio estas via laboro… Vi estas kvazaŭ peco da glacio… Mi devis ami vin tian, kia vi estas, ĉar mi havis neniun alian, sed Anka… malsaĝa Anka.
Ŝia vizaĝo fariĝis terura, la okuloj brilis kiel serpenta skvamo, la lipoj tremis, malkovrante blankajn, akrajn dentojn. Gregorio etendis antaŭ si la manojn:
– Iru, iru for… Vi iam mortigos kaj manĝos plenaĝan homon…
Ŝi desaltis de li kaj faligis la kaldronon per piedbato.
– Putru, malbenita putrulo! Morgaŭ komencu! Vi ĉiuj memoru, ke nun mi ne indulgos vin… Kiam vi ne ekzistos plu, mi kaptos por mi knabeton… mi lin ŝtelos! Mi estas ankoraŭ juna… mi lin edukos por mi… Vi pensas, abomena kadavro, ke vi estas trezoro! Ĉar frenezulino, kiun neniu volis havi, alkuris al li, li imagis, ke li taŭgas por io! Putru… pereŭ! Mi pereigos vin ĉiujn, por ke via malbeno malaperu kun vi… Tiam mi iros malproksimen… Neniu devigos min vivi en venenita loko! La malsato tordu viajn internaĵojn, vi manĝu la putran viandon de Kutujaĥsit kiel buteron, vi leku ŝiajn maljunajn ostojn kiel sukeron kaj ĉesu ofendi aliajn malfeliĉulojn!…
Gregorio desaltis de la litaĵo, ĉar en la okuloj de Mergenj terura fajro ekbrilis; li surpaŝis la hakilon, kuŝantan apud la litaĵo, kaj eltiris sian tranĉilon. La virino saltis trans la fajron.
– Vi timas – ridis ŝi. – Vi timas… Ho fabela heroo, kiun virino povas kovri per kulerego…
Ŝi ĵetis sur lin brulaĵon kaj malaperis. Gregorio aŭskultis atente, ĉu ŝi iris al la baro; li eĉ prenis brulaĵon kaj forpelante per ĝi la kulojn, rapidis al la rivero. La fluanta rubando de la akvo murmuretis mallaŭte; la herboj kaj arboj kliniĝintaj al ĝi rebrilis en la pura supraĵo. Sur la lago super la blanka nebula muslino ŝanceliĝis la kapo kaj la brakoj de Mergenj, kiu rapide remis, kaj malsupre glitis la longa makulo de la boato. Fine ĉio malaperis en la griza nokta krepusko.
– Dio gardu min kontraŭ ĉi tiu virino… Vera viro-virino! Kion mi faros nun? Ŝi disverŝis mian vespermanĝon, kaj tro frue estas eltiri la korbon… La tondro ŝin… Ŝi diris, ke mi timas. Ŝi estas prava… Se mi kisus ŝin, ŝi demordus mian buŝon… Ĉu oni povas scii, kion ŝi celas? Ŝi venis por peti, kaj poste ŝi disverŝis mian manĝaĵon! – murmuretis Gregorio, penante savi el la fajro pecetojn da kuirita fiŝo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.