La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FUNDO DE L' MIZERO

Aŭtoro: Wacław Sieroszewski

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro X

Nur nun Biterĥaj eksciis, kiel agrable estas havi kunulon. La malgranda ”Bovĉjo” estis tiel ridinda, kiam li ne volis transpaŝi la altan sojlon de la jurto, li tiel mallerte etendis siajn malgraciajn piedojn, ke oni devis kontraŭvole ridi. Li havis plej diversajn kaj neatendatajn kapricojn. Iafoje li subite komencis turniĝi kaj rondiri ĉirkaŭ la knabino kaj tiri la ŝnuron, per kiu ŝi kondukis lin al la trinkejo. Tiam ankaŭ lia malgranda sinjorino devis turniĝi kiel turnludilo, kaj ŝiaj nigraj haroj suprenflugis, kvazaŭ korvoj. Same kiel antaŭe ili estis la solaj objektoj, kiuj povis suprenflugi de ŝi dum ŝia kurado, ĉar la ĉemizeton – la belan bluan ĉemizeton kun ruĝa kolumo – tuj post la reveno hejmen ŝi demetis kaj kaŝis ”por la festoj”.

Bovĉjo havis ankaŭ aliajn, eksterordinarajn kaj rimarkindajn kutimojn. Dum la ŝajne plej furioza kurado kaj petolado li iafoje haltis sen ia kaŭzo, larĝe disstarigis la kurbajn piedojn, levis la orelojn grandajn kiel ŝoveliloj kaj rigardis tute malplenan lokon per okuloj, larĝe malfermitaj de miro. Sendube li ion vidis tie, sed Biterĥaj vane penis ekscii, kio tio estis. En tiaj okazoj ŝi genufleksis antaŭ la amiko, ĉirkaŭprenis per siaj maldikaj manetoj la moviĝeman, varman nukon kaj, kisante la malsekan buŝegon, diris:

– Malsaĝa Bovĉjo! Estas nenio, trankviliĝu. Ni iru en la jurton, ĉar Anka baldaŭ alpelos Patrinjon!

Ilia amikeco tiel grandiĝis, ke Biterĥaj metis al Bovĉjo en la trogon ”por ĉiam” la belajn, skulptitajn ludilojn donacitajn al ŝi. Ŝi eĉ volis dormi kun li eli lia angulo post la kameno, sed Anka ne konsentis.

– Mi ne permesas! Eĉ nokte vi ne lasos la bruton trankviIa. Via ronkado timigus lin kaj li povus sufokiĝi per la ŝnuro aŭ rompi la piedon. La bruto ankaŭ devas havi liberantempon.

Biterĥaj tre bone sciis, kio estas ”libera tempo”, ĉar ŝi preskaŭ neniam havis ĝin, precipe post la alveno de la bovino. Al la devo balai la ĉambron, porti akvon, kolekti vergaĵon, okzaIon, herbojn, berojn, aliĝis la zorgado pri la bovino. Ĉiam la knabino devis scii, kie ŝi estas. Kiam ŝi ne vidis la bovinon de la plata tegmento de la jurto, ŝi iris en la arbetaĵon, sur la marĉojn, kie ankoraŭ multe da kuloj estis. La granda, varma korpo de la besto, longa, moviĝema vosto, brilaj kornoj, frapantaj hufoj, ruĝa lango, nigraj, elstarantaj okuloj, rapidaj senpaciencaj movoj, kiam ŝi pelis for la insektojn aŭ kuris en la jurton blekante kaj balancante la mamojn, – ĉio tio senĉese plenigis la infanon per timo, kiun eĉ la amo al Bovĉjo ne povis forigi. – ”Ŝi ja estas lia patrinjo!” – trankviligis ŝi sin mem. Sed malgraŭ tio, kiam ŝi devis peli la erarintan bovinon hejmen, ŝi prenis grandan branĉon kaj, kaŝinte sin post la arboj, ŝi laŭte kriis:

– Hot! hot!

La bovino mire ŝin rigardis kaj iris malrapide al la jurto, alvokante per bleko la idon, pri kiu ŝi tute forgesis pro la dolĉaj herboj. Tiuj ĉi blekoj, la krakado de la rompataj arbetoj, brua hufofrapado de la besto, ĝia odoro kaj ronkado, kiam enkondukita en la jurton por la nokto ĝi malrapide maĉis la fojnon, agrable tiklis la aŭdadon der malbenitoj.

– Miaj okuloj ankoraŭ vidas vin. Mi ankoraŭ sentas vian odoron antaŭ mia morto… Sed Salban ne ĝisvivis, ne ĝisvivis!… – plendis Kutujaĥsit.

Ilia vivo ekfluis pli rapide, novaj esperoj vizitis iliajn korojn, revenis la antaŭaj kutimoj. Gregorio falĉis la tutan tagon. Anka rastis kaj sekigis la fojnon. Cetere, kion ŝi ne faris? De la tago, kiam ŝi akiris la bovinon, la dezirego labori konsumis ŝin.

Kiel muso ŝi kolektis en la ĉirkaŭaĵo kaj portis en la jurton ĉion, kio taŭgis kiel manĝaĵo, kio havis nutran indon. Kratago, nigra ribo, okzalo, sovaĝa cepo, dolĉaj herboj, ”lagaj manĝaĵoj”, gelatenaj globoj de ”akvaj beroj”, – ĉion tion oni povas konservi kaj uzi, ĉar ĝi fluidiĝas en la acida lakto kaj plibonigas ĝian guston kaj nutran indon. La loĝantoj de la jurto tute ne suspektis, ke Anka ŝparas multe da lakto. Ili ja havis ĉiutage matene teon el herboj kun lakto, vespere supon el acida lakto kaj beroj, en la festoj kuiritan lakton sen aldonoj, iafoje eĉ buteron. Anka estis bona mastrino, ĉion ili havis kiel la ”homoj”. Negrandajn porciojn ili ricevis; tio estis komprenebla, ĉar eĉ bona bovino liveras ne multe da lakto.

– En la sekvonta jaro ni havos ree bovidon, kune tri brutojn. Dume Bovĉjo grandiĝos kaj povos veturigi fiŝojn kaj lignon. Kiom da tempo, kiom da fortoj nun pereas vane! – diris Gregorio.

– Eble ankaŭ ni ne restos solaj… – diris honteme la virino kaj metis la manon de la edzo sur sian ventron, kie jam tremis nova vivo. Nun ŝi ĉiam sidiĝis tiamaniere apud li, kiam ŝi rimarkis, ke li malĝojas, ke liaj okuloj rigardas senmove la fajron kaj ĉesas vidi.

– Ne malĝoju, ne pensu… Forgesu, ke vi estas malsana… Ĉiu, kiu vivas, devas morti… Anstataŭe diru, ĉu vi faros ĝis morgaŭ novan barelon por la acida lakto, ĉar la unua jam estas plena.

– Jam plena? – miris la edzo.

– Jes! – respondis ŝi fiere. – Ho, se vi rebonigus ankaŭ la baron… Mergenj ne venas plu… eble ŝi ĉesos nin turmenti, eble ŝia konscienco vekiĝis pro Fluo?…

– Ĉu vi opinias, ke ŝi pereigis la fiŝkaptiston?

– Sendube… Alie la vento alpelus almenaŭ la boaton.

– Mi vidis ŝin hieraŭ, – diris Gregorio.

Maltrankvilo aperis sur la vizaĝo de Anka; por kaŝi ĝin ŝi depuŝis la tukon de la kapo.

– Kie? – demandis ŝi post momento.

– Ĝi veturis meze de la lago, al la oriento.

– Vi vidas, ke ŝi vizitas nun aliajn lokojn. Provu morgaŭ rebonigi la baron… mi helpos vin!…

Gregorio, instigita de la edzino, ekinteresiĝis pri la mastrumaj laboroj kaj zorgoj. Akrigante la falĉilon, li iafoje gaje kantis. Li rebonigis la baron kaj metis la fiŝkaptilan korbon. Sed li turnis ĝin al alia flanko, ĉar la aŭtuno jam proksimiĝis, la akvoj malvarmiĝis, la fiŝoj revenis en la profundaĵojn el la malprofundaj lokoj, plenaj de nutraĵo. Ree sur longaj bastonoj, sur la tegmento de la jurto ili sekigis distranĉitajn fiŝojn.

Neniu malhelpis ilin. Kontraŭe, unu tagon ili trovis ĉe la bordo la propran boaton kaj en ĝi la remilon kaj tri retojn sur la fundo. En la beko de la boato estis metita malgranda, ligna kruco.

La okazo tre ekscitis ĉiujn kaj timigis Ankan. Ŝi nevolonte parolis pri ĝi. Foje, kiam ŝi forestis, Kutujaĥsit scivole demandis Gregorion:

– Kion vi dirus, se ŝi… revenus?

– Ne, ŝi ne revenos. Ŝi estas riĉa… havas ĉion.

– Sed Fluo, Fluo?… Kiu povus supozi, ke li ne dronis?…

– Eble li dronis, kaj ŝi nur trovis la boaton kaj retojn.

– En ĉiu okazo estu singarda, Gregorio! – ĝemis la maljunulino.

Ree la ombro de tiu virino ekpendis super ilia vivo kiel nigra nubo. Anka ne lasis plu la edzon al la rivereto, ŝi mem kun Biterĥaj iris al la baro.

Unu tagon ŝi revenis kun multepeza korbo, plena de fiŝoj, kiam ŝi rimarkis apud ilia propra boato alian, fremdan. Ŝi ne amis la surprizojn, ŝia koro ekbatis pli rapide. En la jurto Fluo sidis ĉe la tablo kaj senĝene babilis kun Kutuĵaĥsit.

– Vi vivas, Fluo? Kaj ni jam enterigis vin! – ekkriis Anka kun sincera ĝojo.

– Mi vivas, Anka, mi vivas, danke al Dio! Kaj mi venis viziti vin.

– Kiel vi fartas? Kie vi kaŝas vin? Kial vi nin forlasis? Kial vi ne venadis al ni?… Kiom da timo kaj maltrinkvilo vi kaŭzis al ni!… – Mi ne havis tempon – balbutis la konfuzita fiŝkaptisto.

– Mi devis fliki la retojn, kapti fiŝojn… – Vi lasis nin… sen radio de espero… sen peceto… Fluo gratis la mentonon kaj deturnis la vizaĝon de ŝia rigardo.

– Ĉu vi estas kontenta?

– Ĉe vi pli bone estas! – respondis li evite kaj montris la malfermitan pordon, post kiu sur la herbejo la falĉilo de Gregorio sonis. – Kuru, Biterĥaj… voku la mastron! Diru, ke Fluo venis… – Reviviĝinta? 

– Jes, reviviĝinta! Kuru!

La knabino apenaŭ havis tempon palpebrumi al Bovĉjo kaj rapidis sur la herbejon kiel birdo.

– Kiamaniere tio okazis, rakontu! – demandis gaje Gregorio, kiam post la unuaj salutoj ili sidiĝis ĉe la tablo por trinki teon, kiun Anka kuiris por honori Fluon.

– Okazis! – respondis nevolonte la reviviĝinto, rigardante avide la lakton metitan sur la tablon. – Vi havas bovinon?… Ĉu ŝi liveras multe da lakto?… Eble pli bone estas, ke mi malaperis. Kiu povas scii, ĉu oni estus doninta ion al vi…

– Mergenj scias, ke ni havas bovinon? – demandis Anka.

– Mergenj?… Jes, ŝi scias… ni vidis de la bordo. Nun ŝi kuŝas trapikita… Antaŭ unu semajno ŝi revenis kaj tuj kuŝiĝis. Ŝi perdas multe da sango…

– Trapikita?… – ripetis ĉiuj.

– Verŝajne ŝi mortos. Kaj antaŭ kelke da tagoj mi jam ekesperis, ke ŝi resaniĝos!…

– Diru Fluo, kiu resendis al ni la boaton kaj retojn? Ĉu vi? – demandis Gregorio. – Kial vi supozas, ke mi? Kompreneble, mi faris ĝin per miaj manoj, sed ŝi diris: ”Fluo, ĉu ni bezonas du boatojn kaj tiom da retoj? Ili ja posedas nenion! Redonu al ili!”

– Pli bone estus, se ŝi ne resendus… se ŝi tute nin forgesus! – kolere interrompis lin Anka. – Ŝi mortos, ŝi mortos! Dio pardonu al ŝi ĉiujn kulpojn! – diris plende Fluo. – Donu la falĉilon, Gregorio, mi provos, ĉu mi ne forgesis…

Li restis ĉe ili ĝis la vespero. Li atente rigardis la bovinon kaj donis kelkajn saĝajn konsilojn; li karesis Bovĉjon, kisis Biterĥajon kaj donacis al ŝi grasan fumaĵitan fiŝon. Anka verŝis al li iom da lakto en sitelon el betula ŝelo.

– Eble vi restos dum la nokto?… Ventas, leviĝos altaj ondoj!… – ili logis lin.

– Ne… mi ne povas… ne eble estas… Ŝi kuŝas sola, kiu donas al ŝi akvon? Ŝi ja ankaŭ estas viva kreitaĵo… Dio savu ŝin de la morto, kaj mi flegos ŝin; mi certigas, ke ŝi tiam resaniĝos… Bone estas ĉe vi, gaje, vi havas bruton… sed ne estas eble… Mi vin vizitas, ni restos najbaroj, sed ne estas eble!…

La bonulo prenis la sitelon kaj eklamis al la boato. Ĉiuj akompanis lin kaj staris sur la bordo, ĝis li eniris kaj forveturis al la nigra, malproksima insulo, sur kiu la arboj kliniĝis al la akvo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.