La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA FUNDO DE L' MIZEROAŭtoro: Wacław Sieroszewski |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Nokte, kiam la suno ne varmigas, kaj la nuboj sur la ĉielo ne malhelpas la vaporiĝon, la elspiraĵo de la lagoj, tuŝinte la lastajn glaciojn, falas sur la landon, densiĝas kaj kovras la ĉirkaŭaĵon per neĝa nebulo. Ĝia bukloriĉa supraĵo similas vilan ŝafidfelon. Tra la blanka kovrilo briletas la mallumaj makuloj de la montetoj, promontoroj, kaj terkoloj. La nigraj pintoj de la arboj elstaras super la nebulo kiel strangaj aeraj insuloj. Ĉio estas blanka kaj silenta kiel vintre, sed samtempe varma kaj moviĝema. Jen duone degelinta glacio perdas la ekvilibron kaj falas en la akvon; ĝia rando disŝiras la nebulon, kaj la arĝente nigraj ondoj de la lago ekbrilas tra la fendo. Jen vico da anasoj brue kaj gaje naĝas, serĉante nutraĵon; neniu danĝero minacas ilin sub la nebula kovrilo. Silente estas en la aero. La agloj, vulturoj kaj mevoj dormetas en siaj kaŝejoj, kovritaj de la perla roso. Sur la pala ĉielo la steloj pale briletas. La ĉielruĝo aperas kaj komencas kolorigi la nebulojn; ĝi grandiĝas, fariĝas pli potenca, disvastiĝas pli kaj pli malproksime, la fajra brilo kovras la tutan horizonton. Fine de tie, kie la leviĝanta suno sin kaŝas, elsaltas grandega ora radio. La steloj estingiĝas. Facila venteto pelas la nebulon. Al la unua radio aliĝas dua, tria… tutaj garboj da rapidaj, oraj, blindigantaj radioj. La nebuloj maldensiĝas, brilas la lagoj, iliaj verdaj bordoj gaje ridetas. La birdaj ĥoroj komencas laŭte kanti. La vento dispelas la glaciojn sur la lago; ili puŝas unu la alian, brilante en la suno. Kaj tiamaniere ĉiutage ĝis la glacio degelos.
Ordinare la loĝantoj de la jurto ne eliradis eksteren dum nebula vetero, ĉar la malseka aero duobligis iliajn dolorojn. Sed ĉifoje la scivolo venkis kaj Fluo iris antaŭ la leviĝo de la suno por rigardi la fiŝkaptilan korbon, kiun li metis hieraŭ. Biterĥaj, kiel ordinare, sekvis lin. Ankoraŭ ne tute vekiĝinte kaj parolante malmulte ili rampis en la nebuloj laŭ la malnovaj postesignoj. Malfortaj voĉoj de la vekiĝanta tago flugis al ili de la lagoj kaj de la tajgo.
– Mia Fluo, se ni kaptos tiom da fiŝoj, ke ni ne povos porti ilin? Kion ni faros? – murmuretis mallaŭte Biterĥaj, tremante pro malvarmo.
– Ne diru tion! Neniu fiŝkaptisto tion dirus!… Ne timu; nenion ni restigos, se Dio donos al ni riĉan akiron.
– Terura estas la nebulo… Ŝajnas ĉiam, ke iu tie staras… Fluo, efektive iu staras… Mia arĝenta, mia bona, donu la manon, donu almenaŭ unu fingron… Mi timas…
Fluo bonkore etendis malantaŭe la manon kaj donis al ŝi unu fingron; ili povis paŝi nur unu post la alia, ĉar la vojeto estis mallarĝa.
– Fluo, ĉu neniu tie staras?
– Neniu.
– Sed iu iras… Ĉu vi aŭdas la krakadon? Ho Dio, kiel li ridas… Certe li estas la diablo mem!
– Silentu, tio estas kolimbo, kiu ridegas!
Ili estis jam proksime de la rivereto. La monotona bruo de la akvo scigis ilin pri ĝi. Subite Fluo haltis kaj atente aŭskultis, Biterĥaj kvazaŭ algluiĝis al lia piedo.
– Nun, ĉu vi aŭdas?
– Efektive iu iras sur nia baro… La stangoj krakas en la pontetoj… – murmuretis li.
La knabino genufleksis pro teruro. La Jakuto atente rigardis la blankajn vaporaĵojn. Post momento li komencis rekoni la mallumajn konturojn de la arboj, kliniĝintaj super la blanka profundegaĵo.
– La rivereto! – diris li.
La nebulo tie ĉi senĉese tremis, iris antaŭen kaj malantaŭen, leviĝis aŭ falis ĉifita. en la rivereton. Nun Fluo jam povis vidi la stangojn de la baro, la ponteton, kaj sur ĝi malluman, grandan, malklaran figuron, kliniĝantan al la akvo… Samtempe li aŭdis plaŭdon, krakon kaj laŭtan ĝemon.
– Urso! – murmuretis la terurita Jakuto, Biterĥaj ektremis.
– Silentu! Ne kriu!… Ĝi manĝos nin ambaŭ.
En la komenco ili rampis malrapide kaj singarde, poste ili kuris kiel sago.
– Ni rapidu, ĝis la nebulo malaperos… Kuru Biterĥaj!… – kriis li al la knabino.
– Urso – balbutis li, ĵetante sin en la jurton. – Lerte ni forkuris!… Mi ne sciis, ke mi havas ankoraŭ tiel bonajn piedojn!…
– Kie estas la urso?
– Ĝi ŝtelas fiŝojn el nia korbo. Ĝi staras granda kiel nubo, kaj mastrumas sur la ponteto… Se ĝi renversos la stangojn, kion ni faros?
– Tio estas indiferenta! Nun, kiam ĝi trovis la baron… Vana estis nia laboro! – plendis Fluo.
– Vana estis nia laboro!… – ripetis malgaje Anka kaj Kutujaĥsit.
– Nun ĝi staros garde sur la baro… Eble ĝi venos eĉ en la provizejon! Nun ili estas malsataj, ne estas beroj kaj radikoj… la junaj anasidoj, perdrikidoj kaj leporidoj estas ankoraŭ malgrandaj… Kiam ĝi trovis niajn fiŝojn, ĝi ilin ne lasos plu……
Timigitaj ili sidis en la jurto, bruligante fajron. Biterĥaj ofte iris antaŭ la sojlon kaj revenis, ĝoje murmuretante:
– Ĝi ne iras, mi aŭdas nenion…
– Eble ĝi manĝis Mergenjon… – ĝemis Kutujaĥsit.
– Facile estas por urso manĝi izolan virinon…
– Kial ŝi forkuris? – indignis Fluo. – Tamen estas domaĝe, ĉar ŝi estis bona laborantino.
– Kion ĝi faros al ŝi? Nokte ŝi bruligas fajron, tage ĝi ne venos. Mergenj havas la boaton, retojn… tio estas tute alia afero…
– Se ni havus boaton, ni ankaŭ povus veturi tien rigardi de malproksime. Kvankam ĝi naĝas, tamen oni povas forkuri, Gregorio, ni faru tunguzan boaton el betula ŝelo!
– Kie vi trovos tiom da ŝelo?… Pli bone estus, se Anka irus al la princo por ĉion rakonti… Ŝi povus sciiĝi ankaŭ pri la bovinoj, oni ja ne mortigos ŝin… kaj tie ĉi ni ĉiuj pereos…
Anka silentis timigita kaj malgaja.
En la sekvinta tago la malsato komencis forte turmenti ilin; malgraŭ la timo Fluo kaj Gregorio iris serĉi nutraĵon.
– Jen kie lokis sin la hommanĝantino… sur la insulo – diris Fluo, montrante la Grandan lagon.
Gregorio ne tuj la espondis; li rigardis longe kaj atente la verdan arbaran kronon, kiu kuŝis izola sur la bluaj akvaj vastaĵoj, oritaj de la suno. Granda fumo pendis super la arbaj pintoj. Fluo bone divenis, ke tie estas la kaŝejo de Mergenj.
– Ŝi vidas de tie ĉion, kiel sur la manplato. Kvankam ŝi estas proksime de ni, ni ne povas ŝin atingi. Sed ne ĝoju!… Baldaŭ mi faros boaton kaj reprenos miajn retojn… Mi trovos ilin kaj reprenos… – minacis Fluo.
– Jes, tio estas ŝia kaŝejo! – konsentis Gregorio. Ŝi bone ĝin elektis, la kuloj ne turmentos ŝin. Ŝi restu tie! Ni ricevos la bovinojn… Anka iros. Ŝi nepre devas iri. Ni falĉos la herbejon… Ĉu ne pli bone ni vivas nun, pace kaj trankvile? Antaŭe ni ĉiam devis timi… Mi ne amas la malpacon de la virinoj… Ŝi restu sur la insulo!
Ili revenis kun bona akiro; ili trovis kelke da anasaj nestoj: la ovoj enhavis jam embriojn, sed ĉu tio ĉi ne estas manĝaĵo?
Kuraĝiĝintaj ili iris en la sekvinta tago al la baro. Fluo senĉese kriis kaj tamburis sur malnova pato; Gregorio ankaŭ kriis kaj svingis brulantan torĉon. Fluo antaŭiris; ĉiufoje, kiam li rerigardis la kunulon, Gregorio turnis flanken la okulojn kaj kaŝis la paliĝintan vizaĝon.
– Konfesu, vi forlasos min, kiam ĝi elsaltos? – demandis fine Fluo.
– Tio estas ebla, – konfesis Gregorio. – Mia koro batas pro timo.
– La urso manĝos min, ĉar mi ne povas rapide kuri, miaj piedoj ne taŭgas plu por tio ĉi. Ni ne iru tien, ni ekbruligu la arbaron…
Ili provis fari tion, sed la malsekaj herboj ne bruliĝis.
– Estu la volo de Dio; – kuraĝe decidis Fluo, svingis la manon kaj bruante iris antaŭen.
Ĉe la rivereto estis tute trankvile. La suno oris la verdetan, rapide fluantan akvon; la salikoj kaj la malgrandegulaj alnoj rebrilis en ĝi, kliniĝante de la bordoj; la nigra reto de la pontetoj ĵetis de supre moviĝemajn ombrojn, kaj la ŝaŭmo de la fluo ĉirkaŭis la stangojn.
La Jakutoj atente aŭskultis, ĉu ie bruas, poste ili ekbruligis fajron. Ili tuj rimarkis, ke la baro estas detruita, ke la korbo malaperis.
– La malbenita hommanĝantino! Rigardu, ŝi ĉion tratranĉis!… Kion ŝi volas? – kriis Fluo, kiu aliris la unua al la pontetoj.
– Kial vi diris, ke tio estas urso? Kion vi babilis?… Pro vi ni ĉiuj malsatis! – koleris Gregorio.
Fluo gratis sin post la orelo.
– Ĝi estis nigra… Mi neniam plu iros en la nebulo! – murmuretis li. – Jen estas la korbo! Ĝi kroĉiĝis al la kanoj… La hominanĝantino ĵetis ĝin trans la baron. Ŝi eĉ ne prenis la fiŝojn. Ili putriĝas en la korbo.. La inferanino! Kion ŝi volas? Sed ŝi ne povis rompi la baron. Ŝi eltiris nur unu stangon… Mi timigis ŝin!…
– Sendube! – mokis lin Gregorio. – Vi ĵetus ŝin en la akvon, kiel ŝi nian korbon, vi ne kompatus ŝin…
– Kiu povas scii! Eble mi pripensus… Ĉevalo virino! En ĉiu okazo mi starus sur la bordo kaj krius!… – konfesis Fluo, kiu ree fariĝis gaja.
Ili eltiris la korbon el la akvo kaj rebonigis la baron.
Poste ili kuŝiĝis ĉe la fajro, atendante akiron.
– La virinoj similas la vortojn de enigmo! – ĝemis Fluo. – Neniu scias, kion ili volas, Sed ne pro mi ŝi venĝas sin kaj malbonigas la baron; pri tio mi estas certa!
Gregorio malgajiĝis.
Kiam ili kaptis kelke da fiŝoj, ili decidis, ke Fluo portos ilin hejmen kaj sendos Ankan kun la litaĵo, ĉar Gregorio intencis stari garde ĉe la baro la tutan nokton.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.