La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


NOKTAJ AVIADISTOJ

Aŭtoro: Vladimir Beekman

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

8

Kiam la pli juna filo de Andersen vekiĝis en sia lito, la duone brulinta termitbombo jam kaŭteris profundaĵon en la infanĉambra angulo kaj daŭrigis sian trairon malsupren, tra la intera plafono. En la ĉambro ŝvebis blanka fumo, kiu kaŭzis tusegadon kaj okulfrotadon de la knabo tuj post lia vekiĝo.

Tuj kiam Marek plene konsciiĝis, liaj vizaĝaj muskoloj streĉiĝis. La ĵusa endorma infanece milda kaj aminda vizaĝo rigidiĝis kaj ricevis koleran kaj kramfan mienon. Tiel estis ĉiufoje. Marek mem sciis nenion pri la ŝanĝiĝo, li nur sentis ĉiufoje, vekiĝinte el siaj packarakteraj sonĝoj, neklarigeblan malbonhumoron. Tio krueligis kaj ĉikanigis eĉ tiam, kiam en liaj intencoj mankis malbono. Tiel fariĝis ĉikanemo iom post iom la karaktera trajto ĉe la pli juna filo de Andersen.

La gepatroj rimarkis perturbojn en la nervosistemo de la knabo baldaŭ post lia bebeco, sed ne sciis, kion entrepreni. Ne povis temi pri vizito al psikiatro: kiel poste elteni neprajn senfinajn onidirojn, ke ili havas hejme frenezan infanon? Certe per tempopaso tio ĉesos, ĝi elkreskos.

La pli aĝa frato Antal estis jam eldormiĝinta. Li sidis en la lito, la genuoj en la kovrilo, ne deturnante la okulojn li strabis en la ĉambroangulon kaj ŝancelis sin malrapide antaŭen-malantaŭen. Liaj okuloj brilis en duonlumo blue. La fratan vizaĝon lumis iu interna kontento. Marek eksentis iom da hororo, sed tio estis dolĉa timego, tio plaĉis al li, pro tio kuris tiel dolĉaj ĝuotremoj laŭ la dorso malsupren.

"Nun oni vin punos!" li aŭguris komence al la frato.

Sed tiu restis indiferenta. Ne estis evidente, ĉu li aŭdis voĉon de la malgranda frato aŭ ne. La sorĉa vizio en la ĉambra angulo kaptis lin plene. Tie brulis kun ekscitiga siblado enigma fajro, kaŝanta en si ion supernaturan. Marek rigardis ankoraŭ iom, tusis denove, vigle eliĝis el la lito trans ties pli fora rando de la fajro, kaj forkuris. Li sciis precize, kion ĉi-okaze entrepreni estas plej saĝe.

Antal ne reagis pri la foriro de la frato.

Inter la unuopaj membroj de la familio de Andersen regis iom strangaj rilatoj.

Antal estis de sia naskiĝo filo de la patro. La unua naskito devis fariĝi laŭ la patra opinio eminenta sciencisto, jam en la junaĝo fama matematikisto aŭ fizikisto. Ankaŭ kemiisto povis esti priparolita, sed neniu pli sociscienca. La patro Elmer sciis firmege, kiuj fakoj estas perspektivaj en la rapidege teknikiĝanta mondo. Kiu do ankoraŭ scias, se ne li! Li ege bedaŭris en si mem, ke en la juneco li supertaksis sportistan karieron kaj neglektis lernadon.

Vere, en sporto li tion kaj alian skiris, en dekatlono li atingis apartenon al reprezenta teamo kaj eĉ kvarfoje partoprenis ankaŭ interlandajn konkurojn. Sed ĉu evidentiĝis la premisoj pli malaltaj ol la atenditaj aŭ estas la sportista steloflugo ĝenerale tro mallonga por konstrui sur ĝi pli persistan estontecon — Elmer surteriĝis fine sur modesta vojo de korpkultura instruisto. Sed kapon li havis bonan, taŭgan ankaŭ por scienca doktoreco.

Poste li atribuis tion ĉefe al la damno de sia deveno. Elmer Andersen naskiĝis en malgranda kaj malvigla urbeto, malproksima de montoj, riveroj kaj ĉefaj vojoj. Pri scienco okupiĝis tie neniu. La plej granda industria entrepreno estis loka segejo, tiun sekvis limonadfarejo. Ankaŭ sian dummilitan junecon pasigis Elmer en la gepatra domo. De la antaŭmilita tempo tion diferencigis nur pankartoj kaj la somera kampara labordevigo. Sed ankaŭ la lasta okazis plie pro interesoj de la familia vintra nutraĵostoko. En tiuj jaroj la estanta tempo ne tuŝis la urbeton eĉ per milita tragiko. Mortosciigojn Elmer per siaj okuloj ne vidis, en la familio ili ne havis virojn, taŭgajn por militservo.

Kiam la milito finiĝis, la urboj estis ruinigitaj. Oni komencis ilin restarigi — komence iom post iom, tiam pli kaj pli urĝe. Tiam ankaŭ Elmer sentis subite, ke li ne plu povas resti hejme. Dirinte al la gepatroj, ke li iros por fari el si la homon, li kunprenis fibran kofron kun du paroj da zorge flikita korptolaĵo kaj jam tre malvastan lernejan kostumon kaj iris.

Enveninte la urbon, li iris al la pordego de la plej granda maŝinfabriko. Tie oni bezonis homojn kiel li. La fabriko funkciis ĉefe nur per fortoj de preskaŭ infanaĝaj knaboj kaj virinoj, tie trovis lokon ankaŭ Elmer, kiu scipovis fari ankoraŭ nenion.

Per sia fervoro kaj lernemo li havis ŝancojn fariĝi finfine bona specialisto. Bedaŭrinde ĵus depreninte sian militistaŭ uniformon, organizantoj de sporto malkovris baldaŭ naturajn premisojn de Elmer. Oni sorĉis antaŭ liaj okuloj brilan kaj rapidan karieron — tio ŝajnis al li la efektiva, per mil ŝancoj ŝargita samtempeco, kiun kapti li veturis en la urbon.

Kun malfruiĝo li provis post rifuzo de aktiva sporto ankoraŭ fari tion, kio estis nefarita. Estante jam familiestro, li eklernis krom laboro en universitato, eĉ finis tiun, sed nun jam kun multe pli modesta kvalifiko de ekonomiisto. La neefektiviĝintan revon, altan mondon de la scienco, respektindajn internaciajn simpoziojn kaj eble eĉ surhorizonte miraĝantan probablecon de Nobel-premio oni transponis al la unuenaskito, kiu devis akiri la neakiritaĵon. La patro per siaj amaraj spertoj jam scipovas deteni lian turniĝon al senperspektivaj sakstratoj.

Jam ekde la unuaj lernojaroj la patro devigis Antal okupi aldonajn lecionojn pri matematiko, per tio ĝustatempe kreante premisojn por sciencista kariero. Tiamaniere oni tuj faris tiun lernaĵon al la knabo malplaĉa. Kiam tio ĝis la kvina klaso nedisputeble evidentiĝis, Elmer Andersen dungis spertulojn-fizikistojn — kompreneble kun samaj rezultoj. Antal estis tute normala kaj vigla homido, sed la atendata mirinfano li ne fariĝis, malgraŭ ĉiuj fortostreĉoj. Anstataŭ tio kreskis obstineco kontraŭ devigo, kion la gepatroj strebis rompi perforte, per tio eĉ plifortigante la obstinecon.

Antal sentis siaspecan sadisman ĝuon, kaŭzante per sia lernado seniluziiĝon al la gepatroj. Per infanece akra percepto-kapablo li sentis, kiel profunde tio penetras en ilian koron. Nur tiel li povis venĝi la devigitan lernadon. Al li ekplaĉis malsukcesa lernado.

Paŝon post paŝo li proksimiĝis en la gepatraj okuloj al kretenismo, ĝis kiam la plenkreskula mallonga toleremo rompiĝis kaj la cirkonstancoj estis klarvorte anoncitaj al la knabo mem. Tiu evento kunportis per si iom da liberiĝo. Nun li povis ja pri ĉiu riproĉo mute kaj stulte ruli la okulojn kaj ne bezonis pravigi siajn agojn: kion oni povas postuli de kreteno?

Andersenoj eksopiris duan, pli saĝan infanon.

Irene konsentis pri tio ne tuje. Pli frue ŝi esploris profunde kaj kun ofenda detaleco la edzan generacian tabelon, kvazaŭ nur tie povus kaŝiĝi radikoj de la malbono, kaj ŝi serĉis el primedicina popularscienca literaturo respondon al la demando, ĉu iuj foraj genraj influoj povas damaĝi pere de viraj spermatozoidoj kaj genoj ŝian venontan infanon.

Pro tio Marek naskiĝis relative malfrue.

Eblas, ke li restus entute nenaskita, se Irene havus tiutempe saĝon por studi jam pli kaj pli ofte ekaperintajn en revuoj mediprotektajn artikolojn. En ili oni parolis kelkfoje tute serioze kaj per timigaj ekzemploj pri ebla influo de radiadfono kaj vaste disvastiĝanta mastrumkemio al feto kaj ĵusnaskito. Sed en societo tiuj temoj fariĝis konversa temo nur ses-sep jarojn pli malfrue, kiam Marek iradis jam en infanĝardeno. Tio ne plu povis helpi.

Kaj Irene simple rifuzis agnoski la eblecon, ke ŝia pli juna filo povas esti iamaniere viktimo de sia naskiĝa tempo aŭ medio. En kontraŭa okazo ŝi devus riproĉi sin, kial ŝi urĝis pri la knabo kaj ne konsideris ĉiujn danĝerojn de la ekstera medio. Ankoraŭ kelkaj jaroj — kaj post limigo de nukleaj eksperimentoj la radiadfono en la mondo tamen ekmalpliiĝis!

Al Elmer, kontraŭe, ekaperis kelkfoje diversaj malklaraj duboj, kiam li devis forigi la petolfrenezan kaj koleriĝantan Marek de la gastoj kaj konduki en la infanĉambron.

Elmer ne povis paroli pri siaj supozoj al Irene. Ŝi ne eltenus.

Malkaŝe neniu el ambaŭ intencis agnoski, ke Marek estas generita por savi la fiaskajn esperojn de la gepatroj. Tute nekompreneble, kiel Antal tion elflaris. Eble li simple perceptis tion per iu speciala sensorgano, kiun havas nur infanoj. Tre baldaŭ post la naskiĝo de la eta frato li komencis tiun kun malamo ignori. Kiel knabo li penis ĉirkaŭi Marek infanmaniere per ĉikanoj, sed baldaŭ li konvinkiĝis, ke ne atingos la celon. La frato neniam komprenis la ĉikanadon, kaj la gepatraj punoj al Antal estis senmerite severaj.

Laŭ opinio de Elmer kaj Irene temis pri ordinara ĵaluzo, kiu ofte evidentiĝas ĉe dume solkreskinta infano, kiam en la familio aperas nestovo, ricevanta ĉefan parton de la gepatraj zorgo kaj dorloto.

Ekzemple kiel ankaŭ ĉi-foje, kiam li portis al Marek, ludanta surkorte en sablokesto, per alumetujo ferformikojn. Formiko — ĉu valoras kriadi pro ili. Sed jen, la knabeto kaptis la ujon, malfermis ĝin per unu ŝovo, la formikoj kompreneble falis en la sinon kaj suprengrimpis laŭ la brakoj. Pro teruro pala Marek silentis longan momenton, poste enspiris kaj ekkriegis kiel difekta sireno, ne elŝaltebla. Apenaŭ ĝis tiam iu formiko sukcesis lin mordi. Simple la eta frato havis malfortajn nervojn — nur tion, finfine, ja Ajjtal deziris ekscii.

Pro la timokriego kuregis en la korton la patrino. Pli malfrue Antal volis neniam rememorigi la vortojn, diritajn al li ĉi-foje. Tiuj vortoj ne dignis la patrinon, tiel povis paroli grandaj knaboj surstrate.

La tutan longan luman junion, de la unua dato ĝis la lasta, Antal sidadis ĉi-jare ĉiujn vesperojn en la ĉambro. Post ĉiu horo li devis iri sin montri — por ke li sekrete ne forkuru. Tiu malliberiga puno estis laŭ la knaba kompreno precipe humiliga kaj kruela, la gepatroj, juĝante al li tion, agis malnoble. La somero de ludado kaj biciklado de aliaj knaboj lin preteriris, kvazaŭ li havus infekton, devigantan apartigi lin de aliaj homoj.

Nun Antal jam dum pli longa tempo ne turnis sian atenton al Marek, kelkfoje nur subridetis gale. Tion okaze, kiam la frateto, strebante ĝeneralan admiron en naskiĝfestoj aŭ aliaj homkolektiĝoj, eldiris iun ŝokan deklaron. Tiujn li ŝatis elpensi, admiresprimoj de plenkreskuloj hejtis eĉ plie la fantazion de Marek. Ekzemple li ofte esprimis sin en tia etoso, ke lin ne kontentigos malpli ol fariĝi ĉefministro, kiam li estos plenkreskulo. Sed ankaŭ tiun frue saĝan subrideton Antal devis kaŝi, ĉar jam kelkfoje li ne restis sen admonaj riproĉoj post foriro de la gastoj pri tio, ke li kaŭzos per sia cinismo psikan traŭmaton al la etulo. Admonante la fllon Elmer mem estis turment-miena.

El ĉio tio Antal faris la nure eblan konkludon: ne tuŝu frateton, tiel estas pli bone por ĉiuj.

Estus tute maljuste aserti, kvazaŭ Andersen neniam serĉis kontakton kun sia pli aĝa filo. Ili faris tion nur siamaniere. Kelkfoje iris la patrino en. la ĉambron de Antal, parolis kun li delikate (sed tio ŝajnis simulita), provis mankaresi la kapon de la knabo (tiu teneraĵo estis tute ne tolerebla). En tiuj okazoj Antal estis tute sensenta kaj obstina, la mano de Irene simple forfalis de li. Kun zorga suspiro Irene retiriĝis de sia granda kaj nekomprenema infano. Finfine ŝi eĉ komencis iom timeti Antal.

Kun la patro estis pli simple. La patro estis realisto, li neniam havis emon por tiaj duflanke malagrablaj, senhelpaj provoj por interproksimiĝo. Skrupule turmentita, subkonscie perceptante iun propran kulpon pri tio, ke la afero procesis tiel, li donis kelkfoje pli da poŝmono kaj tuj retiriĝis. Tio estis la plej bona, kion eblis fari.

De jaro al jaro la fremdiĝo kreskis pli kaj pli granda. Antal sentis jam turmenton, loĝante en komuna ĉambro kun Marek, kies objektoj ĉiam en malordo kaj duone frakasitaj amasiĝis en unu ĉambroangulo. Marek estis malkorekta. La eta frato neniam paciencis fini kiun ajn iniciaton. La ludojn li ne finludis kaj munteblaj ludiloj restis eterne nekunmetitaj, se la patro ne venis por helpi.

Krome, en la lasta tempo li atentis ĉe la plietulo novan malbonan pasion: fosaĉi en liaj objektoj. Kiel ĉiu alia knabo ankaŭ Antal havis siajn sekretojn, en kiuj rajton por miksiĝo li agnoskis al neniu. Antal atendis kaj samtempe timis tiun momenton, kiam li trafos Marek, fosaĉanta en liaj tirkestoj. Li antaŭsciis, ke ne kapablas bridi sian justan koleregon, eĉ ne intencis tion fari kaj timis grandan skandalon, sekvontan el tio.

Nun Antal ĝuis, rigardante la flamon, kaj imagis, kiel tio siblante ĉion cindrigos. La tedan ĉambron, ilian abomenan loĝejon, la tutan stultan domon. Li ne havis orelojn por Marek. Finfine tamen triumfas la supera justo, la brilega flamo videble kreskas kaj purigos ĉion, finos multjaran maljuston kaj humiligojn. Ili kuradu en paniko, li eĉ fingron ne movos, por eviti la venĝon.

Antal ŝancelis sin en la ritmo de fajrosiblado, li opiniis sin perceptanta muzikon de la flamo.

La eta frato Marek devis ioman tempon kolere spiregante klopodi, antaŭ ol li kapablis veki la patron. Eĉ pli da tempo estis necesa por klarigi, ke Antal faris en la ĉambra angulo grandan fajron kaj forbruligas nun la domon. Mem li sidas en la lito kaj kun plezuro ŝancelas sin antaŭen-malantaŭen.

Elmer Andersen eĉ duondorme ne dubis pri la parolo de la pli juna filo. Ja estis jam tiel, ke Antal fariĝos ĉerkonajlo de la familio.

Serĉante la pantoflojn, Elmer rememoris kun rapido la lastajn aĉaĵojn de Antal. Kompreneble, ja ne estis antaŭ longa tempo, kiam li en naskiĝtago de kunlernanto sin drinkis ebria kaj poste la tutan vesperon vomis en la banĉambro. Mem nur dekkvarjara.

Tiel ankaŭ estis. Ĉe la amiko Benno Antal, subpremante sian naŭzon, fortrinkis sola duonbotelon da dolĉeta, duon-fermentinta ribvino, ĉar li sciis, ke tiel estas eble hejme elvoki ĝeneralan malesperon.

La antaŭan tagon la patrino donis al li helbluan retoĉemizon. Ŝi ja sciis tre bone, ke Antal ĉi-momente pleje bezonis blankan, kun laŭmode alta kolumo festenan ĉemizon, kian havis ĉiuj kunlernantoj. Tre bone ŝi sciis ankaŭ tion, ke Antal neniam surmetos retoĉemizon, ĉar konsideras ĝin prahistoria korpkovrilo de karnoriĉaj bierventruloj. Sed Irene decidis ne tiel, laŭ ŝia scio retoĉemizo estas en somera tempo multe pli saniga. Portinte hejmen la aĉetaĵon, ŝi atendis pro ĝi ankaŭ dankemon.

Antal estis malbona simulanto. Li ne kapablis elpremi el si la atenditan ĝojon. Okaze de tio Irene aranĝis leĝeran histerion kaj sciigis, por ĉikanmokoj de Marek, ke tian malplaĉan, kaprican, vantan kaj sendankan homidon kiel ŝia pli aĝa filo oni ĝis nun nenie kaj neniam vidis.

Antal ne eltenis tiun riproĉadon dum pli longa tempo. Li eliris por vagadi surstrate. Tie li renkontiĝis kua Benno, kiu diris, ke li havas naskiĝtagon, venos kelkaj kompanoj kaj venu ankaŭ Antal.

Sekvis nova kraŝo. Ankaŭ la patro estis vokita por helpi. Li tuspurigis sian voĉon kaj klarigis prelege kun ekzemploj grandan pereigan rolon de frua alkoholismo. Ĉu li vere tion ie legis aŭ rapidege elpensis, sed li asertis morne, ke ĝuste duon-fermentinta hejmefarita vino kaŭzas sangokanceron.

Predikante moralon Elmer eĉ mem iom bedaŭris la knabon. Kiel savringon li etendis al Antal supozon, ke verŝajne aliaj knaboj logis lin por trinki tiun aĉaĵon. Sed la kruela knabo kapneis pri tio indiferente.

Kelkajn semajnojn poste Antal aĉetis per bulkmono, ŝparita en la lernejo, skatoleton da plej malkaraj, peĉobrunaj cigaroj kaj ekfumadis ilin hejme en la tualetejo, mem batalante kun la naŭzo. La koridoro kaj ĉiuj ĉambroj estis iom post iom trasorbitaj de la peza cigarfumaĉo. La nefumantaj gepatroj estis konfuzitaj, oni invitis muntiston, kiu kontrolis tiradon de gasa bolilo kaj kuirforno, sed trovis ĉion en ordo. La patrino iradis laŭ la loĝejo kaj serĉadis per la nazo fonton de la odoro. La patro, de la laboro hejmen veninte, tusetis pli ofte kaj faris tion turmentite. Antal daŭrigis sian ludon. Fine estis denove Marek tiu, kiu malkovris la sekreton kaj venkoplene raportis al la gepatroj, kiu kaj kie faras tiun odoraĉon.

"Li volas venigi pulman kanceron en nian domon!" diris la patro morne kaj tusetis.

La patrino senvorte algapadis Antal, la okuloj plenaj de muta riproĉo.

Sed Marek estis laŭdita pro la atentemo. Tio ankoraŭ pruvis lian saĝan konvinkon, ke sekreta denuncado estas la plej perspektiva kondutmaniero.

Tiel estis Andersen tempopase pro Antal jam multon suferintaj. En kelkaj lastaj fojoj la patro, perdinta memregadon, indikis kiel unu eblan solvan variaĵon ankaŭ kolonion de neplenkreskaj krimuloj. Antal elaŭskultis ankaŭ tiun minacon, sed ne faris specialajn konkludojn. Iom post iom ŝajnis eĉ kolonio en lia konscio kvazaŭ simbolo de libereco kaj memstareco, komparante kun la hejmo. Li ne opiniis, ke tie iurilate povus esti multe pli malbone.

Sed tia afero ankoraŭ ne okazis. Fajro en ĉambro, kaj noktmeze, kiam ĉiuj dormas kun trankvila koro — tio estis simple terura kaj danĝera krimo.

Kaj ankoraŭ foje pensis Elmer Andersen pri sia militotempa angora travivaĵo, kiun li ne kuraĝis konfesi eĉ al Irene. Ĉu vere li portas ĉe si ekde tio signon, kiun liaj filoj devas absolvi per si mem? Ĉu lia sango estas infektita? Ĉu ĝi estas ŝarĝo de heredeco?

La kaŭstika fumo ŝoviĝis nun ankaŭ en la dormoĉambron de Andersen. Delikatgorĝa Elmer perceptis tion unua kaj tusetis. Tio estis aldona signalo. Haste li eliĝis el la lito kaj iris en la infanĉambron, Marek en sendanĝera distanco post li, la okuloj glimantaj pro streĉiteco.

La ardaĵo estis jam tute malalta, sed ne povis ekesti dubo pri tio, ke en la ĉambra angulo oni ekbruligis fajron.

"For de tie ĉi, marŝ'-marŝ'!" ektondris Andersen al Antal.

La knabo restis kiel antaŭe sur sia loko. Ravite li strabis la ĉesantan ardaĵon, ŝanceliĝado de la korpo estis tute lanta, sed ankoraŭ ne ekzistis por li la ĉirkaŭa mondo.

Brukriinte la duan fojon, same senrezulte, paŝis Andersen al Antal, tiris perforte la knabon el la lito kaj fortrenis. Restiginte Antal staranta en la vestiblo, li mem rapidis en la ban-ĉambron por porti akvon. El la dormoĉambro ŝanceliĝis renkonte al li duondorma Irene, sed la edzo ne havis tempon por ekstari kaj klarigi la aferon.

Kiam li revenis kun akvo, staris la tri pluaj familianoj sur la infanĉambra pordo kaj gapis la ĉesantan fajron. Ardantaj pargeteroj kraketis iom post iom kaj ĵetis en aeron kelkajn unuopajn fajrerojn. En la larĝe apertaj okuloj de Antal estingiĝis malrapide bluaj fajretoj.

"Kiel vi tion faris?" batbutis Irene ŝokite. "Kial, ho dio? Kial?"

Antal turnis nun malrapide la kapon kaj trarigardis la patrinon, kvazaŭ ŝi estus parolanta aero.

"Brulu ĉio je blanka cindro," li diris kun nobla lanteco. Neniu estis aŭdinta lin iam tiel edife deklamanta, Antal ne toleris solenecon.

Irene ĝemis kaj apogis sin, demonstrante senfortecon, al la vando.

"Kion ni atendu de la kreteno!" kriis Elmer kun kolero kaj preterpaŝis ilin, sitelo en la manoj preta por akvoĵeto. Antaŭ ol li atingis la fajrofokuson, li turnis la kapon kaj aldonis: "Nun sufiĉas! Li bruligos nin ĉiujn ĉi tie, se nur estos eble!"

Tiam li paŝis al la fajroloko. Levinte la grandan fiavan plastan sitelon ĝis la okuloj, li estis preta por verŝi, sed sammomente termita restaĵo de la bombo falis, fajrerojn ŝprucante, tra la interna plafono en teretaĝon, en la ĉambron de Helene.

Andersen krietis ektimigite kaj la sitelo falis el la manoj. Kun falbruo ĝi renverŝiĝis kaj la akvo elfluis. La akvoflueto ĵetiĝis post la bombon, aŭdiĝis vaporsiblado, klaketoj de diseriĝantaj akvogutoj kaj de malsupre leviĝis en la infanĉambron lokomotiv-aromo.

Andersen rekonsciiĝis kaj rapidegis el la ĉambro. Dum unu momento li ĵetis al Antal mornan ekrigardon, en kiu briletis malespero. Tiam li estis for, nur la ekstera pordo ekkrakis.

Li devis tuj averti Helene kaj pardonpeti ŝin, antaŭ ol ŝi sukcesos pro ektimiĝo alarmokrii. Estus antaŭe neaŭdita skandalo, tiu honto ne estus eltenebla, se ĝenerale famiĝos, ke lia pli aĝa filo krom ĉio estas ankaŭ ekbruliganto! Tio ne okazu.

Post foriro de la patro Antal malgaje okulservis la estingiĝintan fajrolokon. lo estus kvazaŭ forprenita de li. Patrino Irene iris en la kuirejon por miksi sukerakvon, kvankam la vigla Marek ŝajne tion ne bezonis.

Piĵame vestita, tremanta Andersen devis longe atendi malantaŭ la pordo de Helene, ree kaj ree sonorigi. Dum la lastaj jaroj pro pliiĝanta dormomanko turmentata Helene glutis nun laŭregule ĉiuvespere dormigilon kaj fermis la orelojn per rozkoloraj parafinŝtopiloj, por ke neniuj voĉoj el la ekstera mondo forpelu la aerecan dormovualon, antaŭ kiam ekinfluas la dormigilo. Dank' al tio ŝi enlitiĝinte bonege ekdormis, sed dum la dormado ŝin veki preskaŭ ne estis eble. Matene ŝi vekiĝis plie pro multjara kutimo ol pro sonorado de la vekhorloĝo.

En ŝtupareja malvarmo dentojn klakanta Andersen tretetadis senpacience malantaŭ la pordo de Helene, premante ree kaj ree la dikfingron sur la sonorilbutono. La sonorilo sonoris. Malantaŭ la pordo ankoraŭ daŭris silento.

Samtempe en la kvara etaĝo Kaspar intertraktadis kun la denove ellitigita knabo.

Li ne havis specialajn malfacilaĵojn por konvinki la knabon ne disbabili la aferon.

"Sendube Andersen ne kredas, ke tio falis el la ĉielo," asertis li al la knabo, kiu penserne rigardadis siajn nudajn piedfingrojn en la griza lumo, falanta tra la malfermita pordo. "Por li sufiĉas tio, ke venis de mi. Famo en la tuta urbo! Prefere ni ŝajnigu, ke ĉe ni nenio okazis. Li draŝu siajn knabojn, se li volas, ĉar ili ludis per fajro!"

"Sed kion mi faru pri la angulo?" diris la knabo plende. "Foko diris..."

Kaspar mangestis.

"Andersen certe ne riparos ĝin, prefere li provos atribui ion al ni. Pli bone, se ni mem ĝin riparos. Materialon mi havas."

La knabino havis deziron voki: diru jes, tuj diru jes! — sed ne kuraĝis eĉ malfermi la buŝon. Ŝi timis, ke tiam la fremdulo el la malsupra etaĝo ekdamnos kaj blasfemos: kiu do ankoraŭ tie voĉadas, kiu societo ĉi tie kuŝaĉas, tuj estu for, kiu permesis ilin restadi en malpropra ĉambro, ĉu ili ne scias, ke la loko por tiaspeculoj estas surstrate.

Anstataŭ tio ŝi aŭdis la knabon diranta:

"Jen, steloj estas videblaj!"

"Mi spertis tion dum duonjaro, la supran etaĝon bombo plene forĵetis," diris la fremda voĉo konsole. "Neniu malbono. Se ne pluvas, estas ĉio en ordo. Sed tiam en iu vespero ankaŭ nian angulon trafis bombo kaj for estis la steloj. Bone, ke en kelo de aliaj miaj propraj kapo-piedoj restis neŝiritaj."

"Je-es, sed mi ne povas tiel diri al Foko..." diris la knabo malfeliĉe.

"He, tio estas bagatelo. Morgaŭ mi surgluos al la tegmento plastfolion, certe ĝi daŭros ĝis renovigo," replikis la alia senzorge.

"Eble tiam neniu rimarkos?" demandis la knabo post tio kun aperinta espero.

"Eĉ ne rajtas rimarki," diris Kaspar konvinkiĝinte. "Ni estus fuŝuloj, se iu rimarkus."

"Do ni prikonsentu!" krietis la knabo fervore.

La knabino, kun la kapo sub la kovrilo, ridis.

Dum tiu tempo la senĉesa sonorado de Andersen, malgraŭ la roza parafino, per iuj fibradoj tamen atingis la konscion de Helene. Pro la dormigilo duonkonscia, ŝi eltiris unu ŝtopilon el la orelo kaj aŭskultis. Sukcesinte klarigi al si, de kie venas la perturba sono, Helene ellitiĝis kaj ŝanceliris al la ekstera pordo. Siblado de la termitmiksaĵo, brulanta en la loĝoĉambro, ankoraŭ ne atingis ŝian konscion. Eble ankaŭ pro tio, ke ĝuste nun en la sonĝolando de Helene, kun forta muĝado kaj kraketado, estis forbrulinta la malnova, kun verdaj fenestrokovriloj kaj noktonigraj falsaj fenestroj la domo de Robinson. Tie ĝi brulis lastatempe tre ofte. Ankaŭ rebrilo de la flamo ne estis videbla de sub la pordo, ĉar timante trablovon en la loĝejo de Helene jam longe estis plidensigitaj per feltostrioj ĉiuj pordofendoj.

La nokta sonorigo estis por Helene granda surprizo.

Ŝia konsterniĝo neniom malpliiĝis, kiam ŝi vidis malantaŭ la pordo piĵamvestitan Andersen, kiu tutkorpe tremadis.

"Milfoje mi petas pardoni al mi, okazis io terura!" komencis Andersen per bluiĝintaj, tremetantaj lipoj. "Kredu min, jam morgaŭ mi alvenigos riparistojn kaj ĉio estos ordigita je mia kosto, ĝis la lasta grataĵo. Mi petas vin, restu la tuta afero nur inter ni."

Helene komprenis nenion. Unuavice ŝi opiniis, ke Andersen parolas pri du stangetoj de la kokina ĝardeneto. Ilin rompis hazarde aŭto, alportanta antaŭ kelkaj tagoj al Andersen novan kuirejan meblon.

"Ho, ĉu vere vi devis veni tion priparoli ĝuste nun..." ŝi mangestis iom riproĉe.

Andersen komencis denove kun plena fervoro, sed Helene ankoraŭ ne komprenis. Nur tiam, kiam Andersen dum kelkaj minutoj klarigis, ŝi ekkomprenis, ke la pli aĝa filo de Andersen, tiu pendigindulo Antal faris ion tian, ĉe kio fajro iamaniere el liaj manoj liberiĝis, kaj hazarde tio, tiel same laŭ nekomprenebla maniero, falis tra la plafono en la loĝoĉambron de Helene.

III iris kune por rigardi. Kiam Helene malfermis la pordon, kontraŭpenetris al ili blanka fumamaso, el kies profundo estis aŭdebla panika klukado. La lasta cirkonstanco ŝajnis tre stranga, ĉar la kokinojn Helene ne tenis en la ĉambro, ili estis en la kelo.

Helene ŝaltis lumon. La lampo sub malmoderna malhelflava ŝtofkupolo donis malmultan lumon, kiu ne kapablis trapenetri la blankan fumon. La fumo, krome, fetoris naŭze — akra kemia odoro miksiĝis kun brulfetoro de birdoplumoj.

Helene mangestis ektimigite. Poiome fluadis parto de la fumo tra la malfermita pordo el la ĉambro kaj malsupre ĉe la planko la blanka katarakto fariĝis pli diafana. En la angulo videbliĝis granda truo kun nigraj randoj, ĝuste de tie leviĝis en la ĉambron malespera timotremiga klukado de la kokinoj, fermitaj en la kelo.

"Kio tie estas?" ekkriis Andersen.

Helene paŝis al la aperturo, sube regis plena mallumo, en kio kriadis kaj baraktadis kaptitaj de nekonata malamiko ŝiaj kokinoj. Per tremantaj manoj ŝi palpserĉis sur la komodo ĉiam tie restantan poŝlampon. Sed ĉar ŝi ne kapablis deturni sian rigardon de la terura truo, ŝia mano fariĝis ankoraŭ pli malfirma, rigidetaj fingroj tuŝis malvarman raspan metalon, aŭdiĝis forta falbruo, pro kio Andersen sin kurbigis, kaj iu granda nigreta objekto puŝiĝis sur la plankon kaj restis kuŝanta ĉe la piedo de Helene.

Klukado sube en la kelo ĉesis, estis aŭdeblaj ankoraŭ kelkaj sufokaj blekoj kaj iom da energia baraktado, tiam estis ĉio silenta.

"Kio... nun okazis?" spiris Andersen apenaŭ aŭdeble. Helene ne sciis. Kun malbona antaŭsento ŝi rigardis ankoraŭ tra la truo malsupren. Nenio estis videbla. Kial silentis la kokinoj?

"Kio ?..." balbutis Andersen nerveme.

"Tuj mi rigardos, mi tuj rigardos," ripetis Helene trankvilige kaj paŝetis senhelpe laŭ la ĉambro. Nur post iom da tempo ŝi ekrememoris, ke la poŝlampo kuŝas de la hieraŭa vespero, kiam ŝtupareja ampolo trabrulis, sur la breto de la vestibla spegulo. Ŝi skuadis la lampon dum iom da tempo, ĝis kiam ĝi ekbrulis, kaj direktis tiam pro ekscitotremo de la magra, kvazaŭ bird-osta mano maltrankvilan lumfaskon tra la brultruo malsupren en la kelon.

Kliniĝante sin por rigardi tra la aperturo Helene sentis klare, kiel la akraj brunaj okuloj de la malgranda Marek boris sin de supre en ŝian nukon. Eksterordinaran rigardon havis tiu knabo! Lia maltrankvila scivolo estis preskaŭ fizike perceptebla kiel kurento.

Sube en la kelo kuŝis sur la planko, farita el neglataj ŝton-platoj, kuntiriĝintaj du lastaj kokinoj de Helene. Sur iliaj nenature disigitaj flugiloj estis pro termitaj ŝprucaĵoj grandaj malhelbrunaj brulmakuloj.

Pro alveno de vintro Helene devis porti la birdojn de ekstere en la kelon kaj fermi en la ĉelon. Sur nuda tero en subĉiela ĝardena ĉelo ŝi ja ne povis ilin teni. La malnova tabula konstruaĵo, kie ili pli frue travintris, putris tiom, ke estis la pasintan someron malkonstruita.

Kun stranga sento spektis Helene polvonubon, kiu leviĝis pro frakasiĝo de la iamaj remizoj, lavejo kaj sur ĝi estinta subtegmento, kiam traktoro faltiris per kablo la oblikve falintan konstruaĵon. La koron trais malforta dolortremo, iu kvazaŭ tiris subite iun mirinde malgrandan, nekrozan, sed ankoraŭ konservintan iom da sentemo tendenon aŭ nervopinton. Tiam jam estis anstataŭ la iama konstruaĵo nur amasego da malbelaj grizaj, senkokoraj tabuloj, duonputraj ĉevranoj kaj grizeta segaĵo. Tiujn postrestaĵojn oni forigis kaj disportis la tutan someron. De la domo postrestis fine nur rubaltaĵeto inter maljunaj senfoliaj grosarbedoj.

Kelkajn pli maldikajn latojn Kaspar uzis por plivastigi la kokinan ĝardenĉelon de Helene. Ĝis aŭtuno la kokinoj tergratadis subĉiele, sed por travintri la mastrino portis siajn plumulojn en la kelon.

En la kelo al la kokinoj ne plaĉis.

Helene ja ekbruligis por ili grandan ampolon anstataŭ la suno, nutris la kokinojn abunde kaj precizatempe kaj regule ŝanĝis akvon en la trinkujo, sed evidente tio estis malmulte kontraŭ la freŝa kolororiĉa mondo. Sur ŝtona planko la kokinoj baldaŭ malvigliĝis kaj perdis sian apetiton, provis grati interspacojn de la ŝtonoj, sed senrezulte. Unu post la alia ili malsaniĝis kaj mezvintre mortis la unua. Ĝis printempo sekvis ĝin ankaŭ kelkaj aliaj. Nun postrestis nur la du plej fortaj, kaj Helene prizorgis ilin kortuŝe, aĉetis el veterinara apoteko kaj glikonaton kaj kadmiajn tablojdojn, kaj vitaminojn. Ŝi esperis, ke almenaŭ tiuj du postrestos ĝis printempo.

Ankaŭ ĉi tiun nokton la kokinoj dormis sur sia sidstango. Por tiu celo Helene aplikis balailan bastonon, pikitan tra fendoj inter ĉeltabuloj. Estingiĝantaj termitrestaĵoj, trafalintaj la ĉambro-plankon, falis kiel ŝprucaĵoj sur la kokinojn, kaj en plena mallumo dormantaj birdoj vekiĝis nur tiam, kiam la plumoj jam fumis kaj doloriga flamo bruligis la haŭton.

"Miaj kokinoj... Mortintaj," diris Helene mallaŭte kaj plende. Ŝi turnis la vizaĝon al Andersen.

"Ĉiujn domaĝojn pagos mi," rapide certigis Andersen. "Ni ja povas pri tio interkonsenti, ĉu ne? Nur mi petas, tio restu nur inter ni. Ne necesas iri ien por plendi, estas mia kulpo, mi agnoskas tion kaj promesas ĉion kompensi..."

Helene kapjesis indiferente. La urĝiga penemo de la alia neniel impresis al ŝi. Subite ŝi ne plu havis forton por ion pensi aŭ diri.

Andersen ekrigardis en la plafonan angulon de Helene. Tra la truo kontraŭrigardis lin kiel vigla muso la lastnaskito Marek.

En matenkrepusko Helene iris sur la korton. Dormi ŝi ne plu povis, la ĉi-nokta dormado estis definitive fuŝita kaj la orel-ŝtopilojn ŝi povis formeti. Krome, la laboro de ŝi farata ĉi-momente, ne estis destinita por aliulaj okuloj.

En ligaĵo nodita plejdo ŝi elportis el la kelo la kokinajn kadavrojn. Levante ilin sur la plejdon, Helene ankoraŭ foje returniĝis en la nokton de la bombado, kiam brulis la domo de Robinson. Subite al ŝi ŝajnis, ke la tero ĉirkaŭ ŝi en la kelo estas ankoraŭ varma de la brulego, eĉ neniam malvarmiĝos ĉi tie sub la domo. Ĵus ja ĉi tie brulis!

Ankaŭ nun la okuloj de Helene restis sekaj, kiel en tiu sombra nokto, sed en la brusto konserviĝis iu perturba bulego, akra kaj anguleca, neniel evitebla.

De sub la kela ŝtuparo Helene trovis malnovan rustokovritan fosilon, certe ankoraŭ el la tempo de Robinson. Ĉu ne per tiu ĉi oni iam fosis la fatalan ŝirmejon en la korto? Nun, evidente, neniu uzis la fosilon jam dum multaj jaroj. Ĝia raspa kaj palkolora tenilo kun longa fendeto ŝajnis al la fingroj nekutima. La manoj de Helene kutimiĝis jam dum longa tempo nur al ebena malpezo de krajonoj kaj plumingoj.

Mallerte kaj kun peno Helene premis la stupidan fosilon en teron. Sen pli longa pensado kaj rezonado ŝi ekfosis la lokon de iama ŝirmejo. Kiam Helene mem tion rimarkis, ŝi tuj notis tion kiel tute naturan, ĉar estas ja ĉi tie loko kun la plej mola tero en la tuta korto. Nenie en aliaj lokoj la ebene tretita grundo estis fosita dum ŝia vivo.

Fenestroj de la domo brilis ankoraŭ dormeme. El iliaj vitroj rigardis al la korto nur rebrilo de la pala ĉielo kaj neniu scivola vizaĝo. La loĝantaro ankoraŭ ne vekiĝis.

La kavo fariĝis misronda kaj malbela. Helene bezonis dufojan ripozon, antaŭ ol trovis la profundecon sufiĉa. Ĉiufoje, kiam la fosilo klake tuŝis ŝtonon, ŝi ektremis. Fine, formetinta la fosilon, Helene per sia koncentrita forto levis la plejdan ligaĵon kaj enkavigis singardeme.

Ankaŭ la plejdo devenis el la domo de Robinson. Nun ŝi devis ĝin forlasi.

La ligaĵo malleviĝis en la kavofundon kun speciala firmeco. Tiel, kiel sinkas en profundon marsepulto, kiam al la ĉepiedo de forpasinto estas ligita sufiĉa gisfera pezaĵo.

Helene estis metinta en la plejdon aldone al la kokinaj kadavroj ankaŭ la bombospliton, starintan ĝis la hodiaŭa nokto sur la komodo apud la militotempa foto de Berg. Kio devigis ŝin tiel agi, tion eĉ ŝi mem ne sciis, sed ŝi sentis, ke ĝuste tiel necesas fari.

Kiam Helene ebenigis la fositan lokon per la fosilo, samtempe ie fore leviĝis super la horizonton la sunrando kaj ruĝeta lumo tuŝis alte super la kapo de Helene la tegmentokreston kaj palpis la bombotruon en la tegmento, de kie eĉ fumo ne plu leviĝis.

Kaj la homoj volis ĉi-momente sincere kredi, ke tute ne ekzistis iu bombo.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.