La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
NOKTAJ AVIADISTOJAŭtoro: Vladimir Beekman |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Laŭ kutimoj de distancaj bombardiloj Berg ne restis por pli longa tempo en aera spaco de la atakita objekto, por fari ankoraŭ unu rondon kaj sekvi rezultojn de la bombardado. Por tio oni ĉiam destinis specialajn aviadilojn, okaze, ke oni konsideris en la stabo perokulan spektadon grava. Bombardilo, plenuminta sian taskon, devis foriĝi, ĝi ne rajtis restadi eĉ momenton pli ol necese en danĝera zono.
Ĉi-momente, kiam la lukoj fermiĝis, tute ne pensis Berg pri tio, ke eĉ unu bombo ne postrestis kaj la motoroj estas elĉerpotaj. Li plemunis simple la taskon. Kiam lia subkonscio ankaŭ fiksis ion perturban, li ne lasis miksi sin en la agado. En liberaj momentoj pripensante oni povis ja trovi ankaŭ kontraŭargumentojn: la motoroj funkciadis jam centojn da horoj pli ol garantiitaj povorezervoj, nenio rezultigas, ke ili ĝuste nun elviciĝu. Kio temas la armilaron, do Koonen komencis ĵus antaŭ Kristnasko konstrui novan splitbombon el malplena benzin-barelo kaj obusoj de kontraŭaviadila kanono, frapmekanismo estos baldaŭ ordigita, tiam ili ja ne estos senarmaj.
Sed estis vero, ke Berg pilotadis sian aviadilon ne pensante pri io flanka, trankvile kaj per firmaj manoj nord-nordokcidenten, kaj tiu pura NNW-kurso aldonis klarecon al liaj pensoj. La urbo, de super kiu li ĵus foriris, kaj tiu kortreme konata stratangulo estis forviŝitaj el lia memoro, probable por ĉiam.
Dum reflugado komence ilin nenio perturbis. La direktiloj funkciis peze, sed firme, ankaŭ la superpezo de la motoroj malpliiĝis laŭ tio, kiel la benzinpumpiloj elĉerpe malplenigis la hejtaĵujojn. Lumoj sur la tera surfaco, kiujn ili kelkloke superflugis, ne koncernis ilin, ĉar ili estis plenumintaj sian faskon kaj ne bezonis turni sian atenton al cetera mondo.
Dorrniga trankvilo okupis Berg. Li ŝaltis aŭtomatan pilotilon kaj donis sin al langvoro. Li ne memoris tempon, kiam li havis tian senton de facileco. Eĉ pensoj disiĝis nekonkretaj, disfluis ie inter bagatelaĵoj kaj ne ekscitis per demandoj, al kiuj mankis respondoj.
Koonen forŝovis la mapujon, certe ankaŭ li sentis grandan liberiĝon.
Ciklona fronto renkontenvenis el mallumo subite, sen iu averto aŭ antaŭpuŝo. La aviadilo puŝiĝis kvazaŭ al vatmonto, iuj gigantaj manoj kaptis ĝin kaj ekĵetadis la tremantan kaj veantan maŝinon subite en diversaj niveloj. Kvazaŭ mitralaj pafserioj krakadis hajloskualoj kontraŭ la fuzelaĝo. Per la unua ekmovo Berg elŝaltis la aŭtomatan pilotilon kaj ekkaptis la sovaĝiĝintajn stirstangojn.
Du ekstreme grandaj hajlopecoj frakasis vitrojn de la stirejo, splitoj de la vitra plasto ĵetiĝis trans la ŝaltotabulojn. Tranĉaj glaciaj aerfluoj, miksitaj kun pluvo kaj hajlo, ĵetiĝis tra la estiĝintaj apertaĵoj kontraŭ Berg kaj Koonen. Malfermi la okulojn oni povis nur tiam, kiam palpe trovitaj okulvitroj estis surloke. Ja ne eblas rigardi en akvoŝprucantan fajrobrigadan fleks-tubon.
Berg kontraŭstaris el la tuta forto. La aŭtomata pilotilo ne kapablis ekvilibrigi la aviadilon, por tio la skuego estis tro abrupta, nun la homo likvidis iom post iom mankojn de la aparato. Li povis trarompi la ciklonon en rekta kurso: se ili foje jam trovis sin en ties kirlo, estis malfrue pensi pri ĉirkaŭiro. Eble la fronto ne estas tre profunda kaj ili traos ĝin laŭ la plej mallonga vojo, antaŭ ol la situacio fariĝos kriza.
La aviadilo perdis la alton, la ĵetado ne ĉesiĝis eĉ momenton. Kun dankemo pensis Berg pri Koonen, kiu kun granda pacienco plektis novajn kablojn. La malnovaj estus nun peciĝintaj.
Dum unu-du minutoj kapablis Berg teni la ĵetiĝantan aviadilon en la kurso, kvankam tio jam tute ne estis la antaŭa pura NNW. Dume timo pri la plej malbona tamen mildiĝis. Nun estis jam atingita iu ekvilibro, kvankam nestabila, la unua skuo estis jam pasinta.
Sed ne restis eĉ iom da tempo por senti pri tio ian kontentecon, ĉar sammomente ĉesis en la maldekstra motoro aera premo.
Malforta loko en lubrika sistemo cedis, aŭ krevis tubo aŭ ŝiriĝis kuniga mufto, sed olepumpiloj eligis nun varmegan brunan vivolikvaĵon nebule dispersite en la ĉirkaŭan nuban kaĉon. Tiel elŝprucas sango el krevinta aorto. Berg tuj malaltigis la turnojn de la maldekstra motoro. Se ĝi pro manko de lubrikaĵo paneos kaj lagroj ene forbrulos, ili ne povos poste per siaj rimedoj ordigi la motoron.
LQ86 malleviĝis ekde tiu momento eĉ pli rapide en la direkto al la maro en profundo furiozanta, kies ekzistado ĉi tie, supre, estis nur konjektebla. Berg rimarkis, kiel Koonen kaptis la kapon inter la manojn. Samtempe de maldekstre penetris en la stirejon ruĝaj rebriloj. La okuloj duonfermitaj, Berg rigardis tra la nebulecaj okulvitroj. El la maldekstra motoro elĵetiĝis flamoj. Oleo estis falinta sur ardajn ellastubojn.
Berg pli bone sentis ol komprenis, kion eblas ankoraŭ fari. Li klinigis la aviadilan pinton malsupren kaj ekplonĝis. Hajlo-miksitaj glaciaj skualoj devis fariĝi densaj pro ega rapideco, forŝiri de la motoraj gondoloj la flamojn kaj ĵeti en malplenon, kie ili sufokiĝos. Tra la rompiĝintaj vitroj en la stirejon ĵetiĝantaj strifluoj de la aero tuj densiĝis, Berg kaj Koonen estis kvazaŭ per pezaj malsekaj ŝtipoj draŝataj je la kapo. Kurbigante sin sur la malstreĉaj pilotaj sidlokoj, ili kontraŭtenis per siaj pro akcelo peziĝantaj korpoj.
Ankaŭ ĉi-momente Berg ne eksentis timon de pereo. Por tio li estis fluginta jam tro longe. La sperto, kreskinta je intuo, certigis, ke ne ekzistas tia situacio, de kie li ne elvenos. Ĝis nun ĉiam estis tiel. Pro tio Berg simple laboris. Subtenata de ĉiuj longtempaj flugospertoj li kontraŭbatalis la elementojn, strebantajn pereigi la maŝinon. Li ne agnoskis sin venkita. Ankoraŭ ne, ankoraŭ obeis la stiriloj, ankoraŭ unu motoro kapablis tiradi plenturne.
Momentoj treniĝis senfine. Subite Berg sentis per sia pleje evoluinta intuo, flugo-intuo, ke pli longe li ne rajtas plonĝi. Li aŭ impetos en akvon aŭ eliĝonte la plonĝon rompiĝos la planeoj, malfiksiĝantaj de la fuzelajo pro superpezoj.
Sian aerpercepton li kutimis fidi pli ol mezurilojn. Dum la milito tio savis lin kelkfoje el certa pereo. Efektive Berg ne estis superstiĉa, sed la spertoj sugestis al li konvinkiĝon, ke ekzistas fizikaj statoj, ne perceptataj kaj komunikataj per aparatoj, sed tion kapablas trejnitaj ĝis ega sentemo homaj sensoj.
Je kosto de grandega fortostreĉo per sia lasta, dekstra motoro, Berg tiradis malrapide kaj singarde la aviadilon el la plonĝo. Maldekstre de la stirejo regis nun mallumo. Koonen liberigis sian kapon de la manteno.
La unuan fojon dum ĉiuj siaj forflugitaj jaroj ekfulmis en la kapo de Berg ĉi-momente dubo pri ĝusteco de la gvidantara agmaniero. Kompreneble, sekretaj bazoj ja devis esti sekretigitaj. Sed por la nuna situacio li certe devus kunhavi — estu en sigelita koverto — koordinatojn de rezerva aerodromo. Ĝuste nun li bezonis pli ol ion alian taŭgan vojon aŭ kampon por urĝa surteriĝo ne pli ol ducentkilometra radiuso. Ie ja devis troviĝi ankaŭ tiaj! Ekde la militkomenco ja parto da uniformuloj okupis sin senĉese nur pri serĉado de surteraj ebenaĵoj kaj purigis ilin de arbustaro por aviadilaj surteriĝaj kampoj. Kial eĉ unu el la lastaj ne estas konata al li?
Berg provis elvoki en si iamajn rememorojn. Dum la milit-jaroj li ja surteriĝis al centoj da aerodromoj. Ankaŭ en ĉi-tieaj lokoj. Certe ili restis ĝis la nuna tempo. Simple li devis nun rememorigi al si almenaŭ unu solan, kiun li kapablos ankoraŭ fluge atingi.
Sed la momentoj malrapidis kaj Berg konvinkiĝis kun teruro, ke la jaroj senkompate faris sian laboron. Li ja kapablis revivigi antaŭ siaj okuloj bildetojn pri ebenaj herbokampoj, en kies randoj staris per betuloj kamuflitaj aŭ en kaponierojn ŝovitaj batalaviadiloj, sed koordinatoj — ili kvazaŭ neniam ekzistis. Nur la unuan kaj lastan li memoris. La unua estis ekzercejo malproksime post la domoj de la urba periferio, antaŭ maldensa pinarbaro. La lasta — en la kapon ĉiziĝinta mallonga starta vojo sur la propra insulo.
Ceteron forglutis forgeso.
Batalante kun dume nekonata malespero, Berg elĉerpis ĉiujn siajn spertojn de flugado por iel plupilotadi la difektan aviadilon. Ankaŭ la intuo ne plu kapablis dikti ion al li. Nur restadi en aero! Berg ne volis ekanalizi la situacion, estis klare al li, ke ne eblas senfine plutreni sin per unu funkcianta motoro. Ankaŭ dum horizontala flugado LQ86 perdis konstante sian alton. Se tiel daŭros longe, renkontos ilin mara nivelo antaŭ la insula surteriga vojo.
La penso, esploranta ĝustecon de la gvidantara agado, estis danĝera pro sia disbranĉiĝo sub la konscia supraĵo. Tie en profundo ie ekmovis sin noktonigra demando pri senco de ilia tiom longa deĵoro. Ĉu rajtigis sin tiuj bomboj, kiujn ili faligis el la lukoj de LQ86 dum siaj multegaj noktaj batalflugoj? Kaj tiuj nekalkuleblaj noktoj de flugado, ampleksantaj la tutan vivon?
Sed ĉio tio ne povis superi nivelon de malklaraj antaŭsentoj. Dum tiuj minutoj nek Berg nek Koonen havis tempon por analizi sin mem.
Ciklono ne finiĝis. Subite viziis al Berg, ke li, en konfuzo pro tiu skua danco, flugas ronde, ĉiam ronde, ne kapablante ekvilibrigi per stiriloj senvivan pezon de la maldekstra motoro ĉe la planeo. Per stuporiĝantaj manoj, doloriga vertebro kaj pro subite leviĝinta sangopremo doloretanta cerbo li perceptis la pezan ŝarĝon, senĉese tirantan lin maldekstren. LQ86 estis rabobirdo kun rompita flugilo, perdanta sian lastan forton, daŭriganta batalon por la vivo nur pro instinkto.
Ion similan Berg dum sia longa praktiko ne spertis. La aviadila fuzelaĝo estis kvazaŭ trenata sur rokpintoj. Tuj ili veturis malsupren en kaskadoriĉa rivero kaj iuj gigantaj flostraboj, glacipecegoj aŭ rifoj frapadis senĉese frakase kontraŭ la planeojn kaj aleronojn. La furiozanta stirstango intencis evidente rompi manostojn de la piloto kaj elartikigi la brakojn.
Mankis ankaŭ la forto pensi pri tio, kio povis ilin atendi antaŭe. Koonen estis senespere konfuzita en siaj kurskalkuladoj. Kiun kurson oni povis teni en tiu sorĉa danco, kie movado de la aviadilo subiĝis al neniuj reguloj. Ĉiuj fortoj kaj volrezervoj estis necesaj por fizika batalo de ekzistado.
Ĉi-momente aperis antaŭ la okuloj de Berg malnova terura bildo el periodo de la unuaj lernoflugoj, hantanta lin antaŭ jaroj. Dume li sukcesis ĝin forgesi.
La lerneja flugokampo situis tuj post la lastaj domoj de la urboperiferio. La startovojo direktiĝis al la ĉeŭrba maldensa pinarbaro, tra kiu videbliĝis la ĉielo, pro nedisiĝinta fumvualo ĉiam flaveta. Parto da pinoj estis sekpintaj, arboj kun maldensaj branĉoj staris kiel stumpoj.
Ekde la unua memstara flugo tiu pinarbaro timigis Berg. En lia unua aŭtuno de la aviada lernejo tien falis kursano, kies leviĝo de la starta vojo malfruis. Post tio ŝajnis al Berg ĉe ĉiu starto, ke ĉi-foje li ne sukcesos ĝustatempe preni altecon. Liaj enaeriĝoj de la ekzerca flugokampo estis abruptaj kaj subitaj, pro ili li ofte ricevis mallaŭdojn. Nenion fari, ĉiam, kiam li forŝiris sin de la tero, li simple perceptis, kiel la sekaj pinpintoj etendas siajn branĉojn al la subekipaĵo de lia aviadilo por alkroĉiĝi tion. Kelkfoje al Berg viziiĝis, ke la malbonŝanca duajara kursano, falinta en la arbaron, havis multajn samsortulojn en pli fruaj jaroj — ĉu eble pro tio troviĝas en la arbaro tiom multaj arboj kun sekaj pintoj? — nur la lerneja gvidantaro kompreneble kaŝis tion antaŭ novaj generacioj de kursanoj, por ne faligi ilian batalmoralon.
Berg estis certa, ke iom ĉirkaŭrigardante en la pinarbaro, li certe povus trovi sub arboj surtere signojn de iamaj aeraverioj. Rompaĵoj certe estas forigitaj, sed verŝajne sur pinbranĉoj restis kelkaj boltingoj, splitoj de helicpadeloj, butonoj de ledaj pilotaj duonpeltoj. Li scipovus tion trovi.
Sed dum la tuta tempo, kiun Berg restis en la aviada lernejo, li eĉ foje ne trovis tempon, por iri memstare en la arbaron kaj serĉi postsignojn de katastrofoj. De li ili restis tie, nekonataj kaj timigaj.
Tiu timo daŭris ĝis la fino de la lernado. De ĉefrontaj aerodromoj Berg enaeriĝis ĉiam senriproĉe.
Nun, en la skua aviadilo, sur noktonigra surfaco de vitro-plasto, simila al trompa fenestro de la domo de Robinson, leviĝis antaŭ la okuloj de Berg denove vizio pri la maldensa, denteca pinarbaro. Ĉu li festis tro frue la saviĝon? Eble tio tamen pelatingis lin nun? Aŭ la krakado estas kaŭzita de tio, ke la sekaj pinpintoj jam skrapadas la ventron de LQ86 kaj ne trovante la entiritan subekipaĵon deŝiras tie foliojn de fuzelaĝa lado? Eble ili provas enaere haltigi la aviadilon, por ke ĝi kraŝu sekvontmomente?
La nadlo de la altometro ekkalkulis la lastan milon antaŭ marsurfaco.
Ne pensante pli longe Berg etendis la manon al la morsa agordilo. Li faris tion, kion li malpermesis al si kaj aliaj dum jaroj: serĉis kontakton. Kontakton kun kiu ajn, aŭ kun la diablo mem, nur ke ĝi estu vivulo, kapabla lin aŭdi kaj kompreni.
Lia mano frapetadis per malrapideco de nesperta radiisto: tri punktoj, tri strekoj, tri punktoj... Ree kaj ree. Post kelkaj fojoj Berg ekkomprenis, ke sole tio estas nesufiĉa. La sendilo ja ne funkcias. Krome ja ne eblas inviti helpon en nekonatecon. Li vigle signis al Koonen, kiu de tio komprenis sencon de la afero. Apogante sin al Ia stirejaj vandoj, grimpis la stiristo al la radiosendilo kaj ŝaltis ĝin al elsendoreĝimo. Berg daŭrigis frapetadi sian SOS-on, al kio nun aldoniĝis ankoraŭ invitsignalo LQ86. Koonen skribaĉis per grandaj nerektaj ciferoj rekte sur mapfolio iliajn proksimumajn koordinatojn kaj tenis la mapon antaŭ la okuloj de la piloto. Berg eneterigis ankaŭ la koordinatojn. Tiam li signis, ke Koonen ripetu la elsendon, kaj koncentriĝis denove al direktado de la aviadilo. Kun la lasta espero la leŭtenanto ekokupiĝis pri la morsa agordilo, li eraris kaj urĝiĝis, sed kroĉiĝis kun forto de malespero al saviĝ-ebleco.
Berg esperis kaŝe, ke la altometro ankaŭ ĉi-foje mensogas kaj ĝis la marsurfaco ili havas pli grandan distancon, sed tio estis vana espero. La nadlo moviĝis, falis pli kaj pli malsupren, al la marsurfaco, kaj tiu moviĝo restis tro rapida.
Ili batalis por sia vivo ĝis la fino. La elsendilo vokadis senĉese en la nokton la helpinviton. Sed LQ86 jam neniel kapablis traflugi tiujn mejlojn, kiuj restis inter la aviadilo kaj surteriĝa vojo. La maro kaj ĉielo ĉirkaŭ ili estis malplenaj, nur obskura ŝtormo daŭrigis sian furiozadon per senĉesa forto, ĝin interesis nek malespero nek esperoj de la du viroj.
La neglatan, parte neklaran vesignalon de Koonen kaptis tute hazarde iu nokta islanda radioamatoro en Akureyri. Ekster la konvencie fiksita ondolongo aŭdita SOS estis inkuba en sia senhelpa izoleco kaj devigis la viron meznokte sciigi per telefono al Reikjavik. Surmare furiozis ja efektiva uragano kaj danĝero povis esti granda. Manskribo de la sendinto aludis desperon. Krome oni ne rajtis ĉi tie, en la alta nordo, malatenti kiun ajn veon, kiom stranga ĝi ankaŭ ŝajnu.
Sed la invitan signalon LQ86 oni trovis en neniu registro. Restis ankoraŭ ebleco, ke temas pri milita aviadilo. Responde al koncerna pridemando oni sciigis el la Keblavika aerflota bazo, ke tiu invita signalo estas nekonata ankaŭ al ili kaj ke laŭ iliaj zorge kontrolitaj informoj en la kvadrato kun nomitaj koordinatoj nun neniu restadas.
Hazardŝance elsendi patrolaviadilon pro tia vetero oni ne konsideris eble.
Ie sur ekrano de longdistanca lokalizilo oni vidis ĉi-nokte impulson de LQ86, ĝis kiam ĝi malleviĝis sub horizonton kaj estingiĝis kiel fajrero en maro. La deĵoranta triaklasa operatoro, unuajara rekruto, konsideris la ekfulmon atmosfera perturbo, pri kio ne valoras ĝeni superulojn.
Pro tio ankaŭ en la deĵora ĵurnalo ne aperis iu enskribaĵo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.